|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJ POR HELENJOAŭtoro: Mamin Sibirjak |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiel vi volas, sed tio ĉi estas miriga! Kaj plej mirige estas, ke tio ĉi ripetiĝas ĉiutage. Jes, kiam estas metitaj sur la fornon en la kuirejo la poto kun lakteto kaj la argila kaserolo kun avena kaĉeto, tiam komenciĝas la afero. Unue ili staras kvazaŭ trankvile, sed poste komenci ĝas interparolado.
– Mi estas lakteto…
– Mi estas avena kaĉeto…
Komence la interparolado iras tute mallaŭte, murmurete; sed poste la kaĉeto kaj la lakteto komencas laŭgrade varmiĝi pro kolero.
– Mi estas lakteto!
– Mi estas avena kaĉeto!
La kaĉeton oni kovras per argila kovrilo, kaj ĝi murmuras en sia kaserolo kiel maljunulo. Sed kiam ĝi komencas koleri, suprenleviĝas en ĝi veziko, krevas kaj diras:
– Tamen mi estas avena kaĉeto… pum!
Al la lakteto tiu ĉi fanfaronado ŝajnis treege ofenda.
Diru, mi petas, kia vidindaĵo – ia avena kaĉo! La lakto komencis varmegiĝi, ŝaŭmo suprenleviĝis kaj penadis eliĝi el sia poteto. Momenton la kuiristino malatentis, jen la lakteto elverŝiĝis sur la varmega forno.
– Nu jam tiu ĉi malbenita lakteto! plendis ĉiufoje la kuiristino. – Se iomete oni malatentas, ĝi tuj eliĝas.
– Kion mi povas fari, se mi havas tiel ekflameman karakteron? diris la lakteto por sia pravigo. – Mi mem ja ne estas ĝoja, kiam mi ekflamiĝas. Sed tie ĉi ankoraŭ la kaĉeto ĉiam fanfaronas: ”mi estas kaĉeto, mi… kaĉeto, mi… kaĉeto”… Ĝi en sidas kaserolo, murmuras, nu jen mi ekflamiĝas.
La afero kelkafoje iris ĝis tio, ke la kaĉeto elkuris el la kaserolo, malgraŭ ĝia kovrilo, – rampis sur la platfornon, ĉiam ripetante:
– Mi estas kaĉeto! kaĉeto! kaĉeto!… ĉĉĉĉĉ!
Vere, tio ne okazis ofte, sed tamen okazis, kaj la kuiristino ripetis malespere ĉiufoje:
– Nu jam ĉi tiu malbenita kaĉeto! Pro kio ĝi ne sidas trankvile en la kaserolo? Estas vere mirige!
La kuiristino ĝenerale sufiĉe ofte koleris, kaj estis ja ne malmulte da kaŭzoj por tia kolero. Ekzemple la kato Murko! Jes, li estis tre bela kato, kaj la kuiristino tre amis lin. Ĉiun matenon Murko de proksime sekvis la kuiristinon kaj miaŭis per tia plenda voĉo, ke ŝajne eĉ ŝtona koro devus kompati.
– Kia nesatigebla ventrego! miris la kuiristino, forpelante la katon. – Kiom da hepato vi jam manĝis hieraŭ?
– Tio ja estis hieraŭ! miris siavice Murko. – Sed hodiaŭ mi denove volas manĝi. Miaŭ!
– Vi kaptu musojn kaj manĝu ilin, maldiligentulo!
– Facile estas diri tion, sed provu mem kapti nur unu muson, respondis Murko. – Cetere ŝajnas, ke mi jam sufiĉe penas. Ekzemple, kiu la lastan semajnon kaptis musidon? Kaj pro kio mi havis graton laŭlonge de la tuta nazo? Raton mi preskaŭ kaptis, sed ĝi mem tiel kroĉiĝis al mia nazo… Tre facile estas diri: kaptu musojn!
Manĝinte hepaton, Murko sidiĝis apud la forno, kie estas pli varme, fermis la okulojn kaj dolĉe dormetadis.
– Jen, kiom li nutris sin, rimarkis la kuiristino. – Eĉ la okulojn li fermas, maldiligentulo… kaj li volas, ke ĉiam oni donu al li viandon!
– Mi ja ne estas monaĥo por ne manĝi viandon, sin pravigis Murko, malfermante nur unu okulon. – Krome mi ankaŭ ŝatas manĝi fiŝojn. Mi ĝis nun ne povas diri, kio estas pli bongusta: hepato aŭ fiŝo. Pro ĝentileco mi manĝas unu kaj alian… Se mi estus homo, mi nepre estus aŭ fiŝkaptisto aŭ kolportisto, kiu alportas al mi la hepaton. Mi nutrus ĝis plena satiĝo ĉiujn katojn en la mondo kaj mi mem ankaŭ estus ĉiam sata…
Post la manĝo Murko volonte sin okupas diversmaniere por amuziĝo. Ekzemple, li sidas dum du horoj sur la fenestro, kie pendas kaĝo kun sturno. Estas tre agrable rigardi, kiel saltas la malsaĝa birdo.
– Mi konas vin, maljuna friponulo! krias la sturno. –
Nu, pro kio vi rigardas min!
– Sed se mi deziras konatiĝi kun vi?
– Mi scias, kiel vi konatiĝas. Kiu antaŭ nelonge man- ĝis vivan paseron? Hu, abomenulo!
– Neniel mi estas abomenulo, – kaj eĉ male. Ĉiuj min amas. Venu al mi, mi rakontos fabeleton al vi.
– Ha friponulo… bona fabelisto! Mi vidis, kiel vi rakontis fabeletojn al rostita kokido, kiun vi ŝtelis en la kuirejo… Bone!
– Kiel vi volas, mi ja parolas nur por via plezuro. La rostitan kokidon mi efektive manĝis, sed estis ja tute egale, ĝi jam taŭgis por nenio.
Interalie Murko ĉiumatene sidiĝis ĉe la hejtiĝanta kuireja forno kaj pacience aŭskultis, kiel malpacas la lakteto kaj la kaĉeto. Li neniel povis kompreni, en kio kuŝas la kaŭzo kaj nur palpebrumis.
– Mi estas lakteto.
– Mi estas kaĉeto! Kaĉeto, – kaĉeto – ĉĉĉĉ…
– Ne, mi ne komprenas, tute ne komprenas, parolis Murko. – Pro kio ili malpacas? Ekzemple, se mi ripetos:
Mi estas kato, mi estas kato, kato, kato… Ĉu tio estos ofenda por iu? Ne, mi ne komprenas… Cetere mi devas konfesi, ke mi preferas lakteton, precipe kiam ĝi ne koleras.
Unu fojon la lakteto kaj la kaĉeto pli ol kutime varmege malpacis; ili tiel malpacis, ke duone ili eliĝis sur la fornon, de kio rezultis fortega haladzo. Alkuris la kuiristino kaj ekĝemis.
– Nu kion mi faros nun? ŝi plendis, metante de la forno la lakteton kaj la kaĉeton.
– Neeble estas eĉ momenton foriri.
Forpreninte lakteton kaj kaĉeton, la kuiristino foriris en magazenon por aĉeti provizaĵojn. Murko tuj ekuzis tiun okazon. Li sidiĝis ĉe la lakteto, blovis sur ĝin kaj diris:
– Mi petas, ne koleru, lakteto…
La lakteto videble komencis trankviliĝi. Murko ĉirkaŭiris ĝin, ankoraŭ unu fojon blovis sur ĝin, ordigis siajn lipharojn kaj diris afable:
– Aŭskultu, sinjoroj… Malpaci ĝenerale ne estas bone. Jes. Elektu min kiel juĝiston; mi tuj prijuĝos vian aferon.
Nigra blato, sidanta en fendo, eĉ ektusetis pro rido.
Nu, jen la juĝisto. Ha, ha! Nu, maljuna friponulo, jen kion vi elpensis. Sed la lakteto kaj la kaĉeto estis ĝojaj, ke ilia malpaco estos fine juĝita. Ili mem ne sciis rakonti, el kio konsistas la malkonsento, kaj pro kio ili malpacas.
– Bone, bone, mi ĉion esploros, diris la kato Murko. –
Mi ne trompos vin… Nu, ni komencu kun la lakteto.
Li ĉirkaŭiris kelkajn fojojn la poteton, provis ĝin per la piedeto, blovis sur la lakton kaj komencis trinki.
– Ho ve! helpo, helpo! ekkriis la blato. – Li eltrinkos la tutan lakton, kaj oni opinios, ke mi tion faris.
Kiam la kuiristino revenis de la magazeno kaj rigardis la poteton – jen ĝi estis malplena. La kato Murko dormis apud la forno en dolĉa dormo, kvazaŭ nenio estus okazinta.
– Ha vi, sentaŭgulo! mallaŭdis la kuiristino, kaptante lin ĉe la orelo. – Kiu trinkis la lakton? Diru!
Kiel ajn dolore estis, Murko ŝajnigis, ke li nenion komprenas kaj ne scias paroli. Kiam oni elĵetis lin eks35 ter la pordon, li skuis sin, lekis la malordigitan hararon, ordigis la voston kaj diris:
– Se mi estus kuiristino, ĉiuj de mateno ĝis nokto nur trinkus lakton. Cetere, mi ne koleras kontraŭ mia kuiristino, ĉar ŝi ne komprenas ĉi tion…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.