La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


VOJAĜO AL FAREMIDO

Aŭtoro: Frigyes Karinthy

©2026 Geo

La Enhavo

SEPA ĈAPITRO

La aŭtoro ekskuzas sin, ĉar nur skizan bildon li povis doni pri sia grandsignifa vojaĝo. – Lia mastro portas la aŭtoron sur monton, kie mirindaj ekkonoj lin konsternas. – La aŭtoro revenas en sian patrujon haj trovas sian familion en bona sano.

Mi povus plenigi volumojn kaj komponi cent muzikverkojn pri tio, kion mi lernis en Faremido, sed ĝi fariĝis nur mallonga skizo, kiun mi apenaŭ tuŝos plu. La instruon, kiun mi tie ekkaptis en vento kaj uragano, en la senkorpa muziko de la varmo kaj elektro, mi ne povas klarigi en ĝia definitiva vero ĉi tie sur la Tero, ĉar tiu sola lingvo, per kiu mi povus ĝin esprimi, ĉe ni estas nur balbuto fremda kaj nekomprenebla, kiun ni nomas la mistiko de la muziko kaj kiun ni konjektas nur tiel kaj tiom, kiom la dormanto la parolon de tiuj, kiuj staras apud lia lito. La memoro de mia vojaĝo en Faremido, rakontita en vortoj, do resta konfuza kaj taŭzita fragmento, modesta signeto, fulga steloplito en muzeo, por anonci al tiu, kiu kuraĝas kredi, ke estis homo, kiu iris sur la bordoj de tiu stelo.

Per kelkaj vortoj – prefere por mi mem – mi notu do mian lastan tagon en Faremido kaj la manieron de mia reveno sur la Teron.

Iun tagon mia mastro, Midore, min kunportis sur altan monton kaj min sidigis apud sin. Kien ajn mi rigardis, senfina maro etendigis en la malproksimo: maro, kiu ne havas horizonton, sed ĉirkaŭe ĝi fandigas kun la ĉielo, kvazaŭ la monto, sur kiu ni sidis, leviĝus sola el la senfina spaco.

Tie sidante apud mia mastro mi ree sentis, kion mi sentis la unuan fojon, kiam mi ekvidis lin sur la tero de Faremido: la plezuron de senfina Belo, kiun sentas la artisto skulptante sian amatinon el karno kaj sango, en marmoron pli eternan ol karno kaj sango kaj pli indan al ŝia beleco. Tiam min kaptis stranga, ne turmenta, prefere bonvena tristo. Mi pripensis ĉion, kion Midore diris al mi pri la Organika Vivo kiel pri malsano kaj mi ne volis plu disputi kun li. Mi memoris pri mizero, sufero, malsano, murdo, stertoro kaj morto, sango kaj siblo, teruro kaj mallumo, embusko kaj mensogo, deziroj kontraŭdiraj inter si kaj misaŭguraj, pri tiu konfuza kaj absurda panoramo, kiun ĉe ni ĉiu scienco nomis historio de la Vivo. Kaj se post ĉio ĉi mi rigardis en la vizaĝon de Midore, kiu laŭ nia tera scio estis el morta kaj senviva materio, el oro kaj malvarmaj ŝtonoj, kaj el kiu, jen, radiis al mi la plej bela ritmo, la plej celkonscia movo, la plej brila lumo, la plej pura varmo, la plej dolĉa sono: klare mi devis senti, ke mi eraris kaj kun mi la tuta homa intelekto. Tiam mi ekploregis kaj balbute mi konfesis al Midore miajn dubojn kaj mian konvertiĝon, surgenue mi petegis lin, ke li savu min de mia senvalora kaj stulta vivo, kiu estas nura malsano kaj balasto, same por aliaj kiel por mi mem.

Malespere mi kriadis, ke mi ne volas fariĝi simila al tiuj doloraj, sekiĝintaj arboj, tie apud la landvojo, kiam pereos la malsana vivo sur la Tero kaj ekregos la vera leĝo de ekzisto: varmo kaj energio, magneto kaj lumo.

Mi memorigis lin, ke ankaŭ mia kripla kaj malsana korpo enhavas purajn, noblajn materiojn, kvarcon kaj karbon kaj akvon, li do pereigu, bruligu, en retorto trafiltru min, li ekstraktu el mi la valoraĵon kaj uzu ĝin, kiel li povas, por fari el ĝi okulojn aŭ buŝon aŭ orelojn de iu solasi; la restaĵon li jetu al la vento, ke ĝi neniam plu unuiĝu. Aŭ, se li tion ne faros, li aldonu al mi ion, banu min en io, pro kio mi rigidiĝos kaj iĝos ŝtono (ili ja ĉion scias kaj ĉion komprenas: ili jam vivas de multaj milionoj da jaroj kaj la naturo ne plu havas sekretojn antaŭ ili) kaj mi ne devos morti sufer-torture, per turmento de turmentoj punita pro tio, ke mi naskiĝis.

Midore ridetis kaj en sia bonanima kaj trankvila ma55 niero li atentigis min, kiel erare mi esprimis min dirante, ke ili solvis ĉiujn sekretojn de la naturo. La solasi ne bezonas tion, ĉar la solasi mem estas la sekreto de la naturo, li estas mem la naturo. Estas vere, ke por la kompreno de tio mi fakte bezonus ilian intelekton, kiu estas el pura kaj travidebla, senŝanga materio, kaj kiun movas senperaj fortoj, kaj ne mian haladzantan cerbon, movatan de sango, maturan por ĉiu putro kaj pereo. Koncerne mian deziron pri la sanigo de mia korpo kaj pri ĝia uzo por io: ĉi tiu deziro estas tre logika kaj justa kaj li vidas el ĝi, ke mi komencas konjekti ion el la esenco de la Ekzisto. Eĉ, oni povas paroli pri la afero, ĝi estus ja simpla ĥemia procezo; oni devus apliki reagilojn, filtrilojn kaj fandfornojn, en kiuj ekiras la procezo de oksidacio.

Tamen, mia korpo en sia hodiaŭa formo ankoraŭ ne maturiĝis por tio; se li nun farus tian laboron pri mi, li kaŭzus al mi superfluajn dolorojn kaj tio ne estas bezonata, konsidere ke post mallonga tempo, kion ni nomas dek-dudek jaroj, ĉi tiu procezo ja komenciĝos en mi per si meni kaj mi ne devos pro ĝi suferi. Li povas tuj pruvi, kiajn konfuzojn kaj turmentojn kaŭzus nun ĉi tiu procezo: li ĉehavas fluidon, post kies injekto en mian oblongan medolon, mia menso klariĝos iom por kelkaj minutoj kaj miaj sensoj iom pli klare perceptos la fenomenojn.

Midore prenis vitran injektilon kaj ĝin pikis en mian kolon; mi sentis, kiel penetras la malvarma fluido en miajn vejnojn. Por kelkaj momentoj la mondo antaŭ mi iĝis malluma, poste mi vekiĝis je muziko ĉiam pli kaj pli laŭta kaj triumfa. Vere nur tre konfuzan bildon mi povas doni en vortoj pri tio, kion mi travivis dum tiuj kelkaj minutoj. Tio estis muziko de muzikiloj multspecaj, akre diferencaj una de la alia kaj tamen kunfandiĝantaj; poste Midore eĉ montris al mi la unuopajn muzikilojn kaj dum tiuj kelkaj minutoj mi vidis ion, kies vido ĝis nun ankoraŭ ne estis donita al homaj okuloj. Mi vidis la varmon ĉirkaŭflui en kolora kaj ondanta rivereto kaj kovri mian korpon, mi vidis la lumon, kiu proksimiĝis saltante de unu objekto al la alia; mi vidis la magnetan forton, kiel la korpoj elŝprucigis antenojn kaj pintojn, palpis, ekkaptis unu la alian, ekiris unu al la alia. Sed pli grave ol ĉio ĉi, kion mi tiam komprenis per miaj sentoj, estis ke ĉio, kion mi vidas per miaj okuloj, vivis en mi ankaŭ ĝis nun, en mi kaj en ĉiu homo, tra miljaroj; ke ĝi estis tiu mane palpebla kaj simpla mondo, kiun ni nomis neesprimebla kaj Transcenda kaj Superhoma, kvankam ĝi estis en kaj ĉirkaŭ ni, nur niaj sentorganoj, la obtuzaj kaj neperfektaj instrumentoj ne donis imagon pri ili al nia menso. Kiel iu, palpadinte en la mallumo kaj ekvidinte la sunon, genufalas kaj nomas ĝin dio, tiel ni nomis dio la estaĵon, kiu jen, ĉi tie staris antaŭ mi kaj kiu ne estas alio ol kio mi devus esti, se mi estus veninta en bonajn manojn; kaj kio mi devos iĝi, se mi ĝuste komprenos min mem kaj purigos mian korpon de la putrema materio. Mi rigardis en la okulon de Midore kaj tiam mi rekonis, ke jen estas la okulo, kiun mi vidis de la Tero nomante ĝin Stelo: perfekta, intelekto-konstruita instrumento, kaj mi kaptis lian manon kaj tiam mi sentis kiel foje, en mia infanaĝo, kiam nokte mi vekiĝis kriegante, ĉar malvarma kaj malseka kaj fremda mano prenis mian brakon, kaj kiam oni kuris al mi, oni ridante trankviligis min kaj montris al mi, ke tio estis mia propra mano, sur kiu mi kuŝis en sonĝo kaj kiun mi torporigis.

Tiel kompreninte ĉion ĉi, forta embaraso kaj maltrankvilo estiĝis en mia koro kaj mi kriis laŭte: ”Sed kial do? kial?” mi kriis: ”kial tio devis tiel okazi, kial ni ne komprenis tuj ĉi tiun klaran kaj simplan parolon de la sferoj?”

Sed neniu respondis kaj la efiko de la magia fluidaĵo komencis ĉesi malrapide, ĉiam pli kaj pli silentiĝis ĉirkaŭ mi la muziko de la elementoj kaj drapiro de malluma nebulvualo descendis antaŭ miajn okulojn.

Tiam mi pravigis Midore-n: miaj korpo kaj menso ankoraŭ ne estas sufiĉe maturaj, por ke sen doloro kaj tristo mi povu ilin forlasi en la intereso de pli bona celo, de pli pura harmonio. Mi demandis lin, kion do mi faru, kaj li rekomendis, ke mi reiru sur la Teron kaj vivu la vivon de la homoj, ĝis ili ĉi-supre juĝos min konvena por esti elmetita al la menciita ĥemia procezo. Li promesis, ke, dum mi estos sur la Tero, ili konstante observos min per siaj bonegaj instrumentoj; tio servu por mia trankviliĝo, se post tio, kion mi vidis ĉi tie, mi malesperos. Midore tion aldonis, ĉar mi plendis al li angore kaj senkuraĝe, kiel mi elportos poste la societon de la homoj kaj bestoj: la tutan dosire-on, kiun, observinte tra iliaj instrumentoj, mi tiel abomenas. Je la demando, kiel okazu mia hejmenvoja ĝo, mia mastro ridetis kaj diris, ke tion mi povas plene konfidi al li.

Tiutage, kun dolora koro kaj senespera tristo en mia animo, mi adiaŭis tiujn solasi-ojn, kiujn mi havis la honoron ekkoni. Mia mastro sidigis min sur la dorson de ia maŝino kaj igis min gluti pulvoron, por ke mi ekdormu kaj ne sentu la penojn de la longa vojo. Rekonsciiĝinte el mia profunda dormo, mi kuŝis sola sur roka bordo kaj mia mastro ne plu estis apud mi. Mi ĉirkaŭrigardis kaj komprenis, ke mi estas ree sur la Tero kaj la rememoro de la tempo pasigita en Faremido jam ŝvebis en la tempo kaj spaco kiel fora, belega songo. Mi klinis mian kapon en la duran polvon kaj ploris malespere.

La vesperon de la sama tago min trovis norvega vilaĝano: mi eksciis, ke mi estas proksime al Helsingfors, sur neŭtrala teritorio, kaj mi devas nenion timi, ĝis mi venos al la limo; ĉu per pasporto mi povas de tie iri al mia patrujo, tio estas tre duba, ĉar Britujo rigardas iom strabe la neŭtralecon de Holando. La vilaĝano ege miris, ke min tute ne interesis, kiel evoluis la mondmilito dum la unu kaj duona jaro, kiom da teritorio okupis la kontraŭuloj una de la alia, kiom da homoj pereis, kiom venis en kaptitecon, kiom mortis pro epidemioj, kiom da aeroplanoj estis pafitaj, kiom da mililestroj distingitaj kaj kiom eksigitaj.

Mi ne tedos la leganton per la detaloj de mia hejmenveno, nek per tio, kiel malfacile mi kutimiĝis al la formoj de komunikiĝo kun la dosire-oj, netolereblaj por mi. Komence ili rigardis min frenezulo pro miaj ektimaj kaj hororaj retrosaltoj, per kiuj mi defendis min kontraŭ la manoj etenditaj al mi aŭ kontraŭ la vivantaj estaĵoj proksimi ĝantaj al mi; la kuracistoj konstatis idiosinkrazion; kiel ili povus scii, ke mi kutimiĝis rigardi la vivon infekta kaj fetora malsano, kies ĉiu tuŝo kaŝas en si mortan danĝeron? Mi ne disputis kun ili, pace kaj pacience mi atendas la tagon de la liberiĝo, fidante al la promeso de mia bona mastro, kiu diris al mi, ke li prenos min al si, kiam li juĝos mian korpon matura por tia honoro. Ĝis tiam mi rigardas fide kaj kun interna sekreta ĝojo kelkfoje al la blua ĉielo; kaj en lia bonanima varma, okulo, kiun la homoj nomas Suno, kelkfoje mi kvazaŭ legas kuraĝigon sole al mi parolantan: ke li ankoraŭ rememoras pri mi kaj ke li min ne forgesos.

Mia vojaĝo al Faremido, mezurita per tera tempo, entute daŭris preskaŭ unu kaj duonan jaron: mi descendis en Helsinki la 18-an de januaro de 1916 kaj post du semajnoj, la 2-an de februaro mi alvenis al Redriff, kie mi trovis miajn edzinon kaj infanojn en bona sano.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.