La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL FAREMIDO

Aŭtoro: Frigyes Karinthy

©2026 Geo

La Enhavo

KVINA ĈAPITRO

La aŭtoro ekscias, kiel li venis en Faremidon. – La dusire, aŭ la malsano de la mondo. – Indigno de la aŭtoro en la nomo de la homa raso.

La unua afero, pri kiu mi demandis mian majstron Midore, kiam iom – false kaj neperfekte – mi penis min komprenigi per ilia lingvo, kompreneble estis: al kiu stranga hazardo mi povas danki, ke mi venis en Faremidon, kie kaj kiel ili trovis min?

Mia mastro rakontis, ke ili ofte travagadas la spacon per pulmoj movataj de elektraj radioj (tiel mi nomas la motoron, kiun ili havas en la supra parto de sia trunko), serĉante pli purajn kaj pli vastajn harmoniojn, kaj dumvoje ili tuŝas la atmosferon de fremdaj planedoj kaj astrosistemoj. Lia amiko, Sido, okaze tuŝante la atmosferon de la planedo Lasomi (tiel ili nomas la Teron), mire malkovris en la atmosfero figuron, kiu ŝajnis preskaŭ inteligenta estaĵo kaj kiu ŝvebis en tia alto, kie laŭ ilia scio pri Lasomi ankoraŭ neniu materio aperis. Li alparolis ĝin, sed la estaĵo ne respondis. Flugante super ĝin, li rimarkis du dosire-ojn on la interno de la sajris inteligenia estaio: unu ne plu moviĝis, ĝi ne estis plu infekta, sed la alia estis ankoraŭ tia. Ĉar la formo de la dosire estis interesa kaj nova, Sido levis ĝin el la interno de la estaĵo por porti ĝin en Faremidon cele de mikroskopa ekzameno.

Ĉi tiu dosire estus mi, ĉu ne, en kiu ili malkaŝis strangajn signojn de intelekto kaj mi nun estas studata de ili, kiel fami-dosire, vivanta kaj inteligenta malsano.

Ĉi tiujn vortojn mi aŭskultis kun granda surprizo kaj respekte mi demandis mian mastron, kion ili komprenas per dosire kaj en kiu senco ili kredas, ke ankaŭ mi estus tia, aŭ kiel ili povis ĝis nun havi koncepton pri estaĵoj similaj al mi, konsidere, ke ilia estaĵo tiom diferencas de la mia? Aliparte kion li komprenas per la vorto ”infekta”, ĉar, se mi bone komprenis liajn vortojn, lia amiko erare opiniis la aeroplanon inteligenta estaĵo kaj min, kiu estis en ĝi, li rigardis io alia.

Mia mastro rakontis, ke ili jam delonge kaj bone konas Lasomi-on, la Teron, per teleskopoj ili jam delonge kaj precize esploris ĝian surfacon kaj tie apenaŭ troveblas, kio evitis ilian atenton. (Mi devas konstati, ke ĉiokaze li diris la plenan veron; poste, foje ili montris al mi tian teleskopon direktante ĝin al la Terglobo, laŭ diversaj alĝustigoj, kaj mi povas diri, ke tra la vitro mi povis akre distingi ne nur la domojn, sed eĉ la homojn kaj ĉiujn iliajn aferojn.) Ili konstatis, ke sur Lasomi ne ekzis38 tas estaĵoj inteligentaj en faremido-a senco: fakto des pli surpriza, ĉar helpe de spektroanalizo ankaŭ sur Lasomi estas malkovreblaj kelkaj materioj necesaj por intelektaj estaĵoj, kiel fero, oro, hidrargo kaj ankoraŭ multaj aliaj mineraloj. Kontraŭe, jam delonge ili vidas sur la Tero multajn moviĝantajn, do infektajn dosire-ojn, diversformajn kaj diverspecajn: estas supozeble, ke ĉi tiuj malsanigaj ĝermoj detruis la viveblojn de la teraj solasioj, tio estas eĉ verŝajna, ĉar ĉie, kie ili trovas iun ŝajne inteligentan estaĵon, kiu konsistas el fero aŭ ŝtalo kaj kiun movas elektro aŭ varmo: en aŭ ĉirkaŭ ĝi flankumas ĉiam tuta amaso da dosire-oj, do parazitoj.

Je la demando, kial ili opinias ankaŭ min dosire, mia mastro ridetante aludis tiujn strangajn plantojn, kiuj min tiel surprizis je la tago de mia alveno, kaj kiujn mi nomis homsimilaj arboj. Li rakontis, ke ĉi tiuj arboj estas specoj de dosire: ili jam delonge vegetas kaj parazitas en la cetere sana grundo de Faremido kaj venenas la simplajn kaj purajn elementojn necesajn por solasi-fabrikado.

Ili konsistas el stranga miksaĵo, kies naturon iliaj ĥemiistoj ankoraŭ ne konas, nur ĝian detruan kaj malsanigan efikon: kie aperas tia dosire, tie ekputras la materio, estiĝas malbonodoraj sukoj kaj senforma jukanta absceso. Per la vorto dosire oni komprenas en Faremido ĝenerale venenon, infektan materion, parazitojn: se tia estaĵo venas inter la erojn de solasi, tie ĝi kaŭzas konfuzon kaj malsanon: dank’al Dio ĝi estas tre facile detruebla per la helpo de kelkaj acidoj: cetere ankaŭ ĝi mem estas pereema materio, malsana malsano, kiu sin mem ruinigas per tiuj kolodaj kaj detruaj materioj, kiujn ĝi produktas kaj diserigas. Kiam mi, Gulliver, venis ĉi tien, ilia unua tasko estis ekzameni min per mikroskopo pli precize, ol ili tion povis fari por teleskopo, kiam mi vivis ankoraŭ sur la Tero: kaj ili konstatis kun bedaŭro, ke esence mi estas sama dosire, kiu sporade trovi ĝas ankaŭ en ilia grundo, kaj kiu tiel multspece svarmas sur la Tero. La scienculoj de Faremido jam eĉ determinis mian lokon en la sistemo de la malsanigaj bakterioj, kaj Sido, al kiu oni povas danki mian ektrovon, min nomis remisolami-sidore, kio en proksimuma traduko signifas homimitan bacilon, tian malsanoĝermon, kiu, estante parazito, alprenas ecojn similajn al tiuj de la vivaj, neorganikaj estaĵoj, por pliproksimiĝi al ili: tiel ĝi eligas ankaŭ sonojn kaj ĝi produktas en la kapforma supra parto tian materion, kies sekrecio, la penso, ekstere similas al iliaj spiritaj produktaĵoj. Sed ke, senkonsidere al ĉi tio, mi estas sama dosire, kiel la aliaj, tion pruvas, ke en mia substanco troveblas neniu valora materio, metalo aŭ mineralo: sekve de tio mi nepre estas malsano, do pereema fenomeno (estas interese, ke en la lingvo de la solasi-oj ĉi tiuj du vortoj signifas la samon), malsanomaterio konsumanta sin mem. Cetere, ankaŭ mi mem pruvis de tiam, kiom ĝustas ilia supozo: ili observis, ke en certa parto de la tago min kaptas maltrankvilo kaj tiam mi vizitas tian faremido-anan dosire-on kaj kelkajn el ĝiaj ŝvelaĵoj mi deŝiras (li celis fruktojn) kaj tiujn mi detruas manĝante plenbuŝe, do estas evidente, ke mi apartenas al tiuj duagradaj estaĵoj, kiuj nur tiel povas konservi sian mallongdaŭran vivon, ke ili konsumas organismon similan al si, por ke poste ankaŭ ilin konsumu sekvonta generacio.

Ĉion ĉi mia mastro rakontis tute trankvile kaj malvarme; estas interese, ke pro stranga hazardo la muzikitaj vortoj, sendepende de ilia senco, kunfandiĝis en tiel admirindan melodion, ke, kiam li finis la rakonton per la vorto ”generacio”, kvazaŭ per formortanta akordo: dum minutoj mi staris ravite kaj senvorte, kun animo torporigita kaj lulita en dolĉan ekscitiĝon. Nur malrapide disiĝis tiu sorĉo, por ke poste konsterniĝante kaj indignante mi memoru pri la senco de la vortoj kaj pri la tuta senscia kaj malica koncepto, laŭ kiu li determinis en la naturo la lokon de la homa raso, do ankaŭ tiun de la loĝantoj de mia adorata patrujo. Samtempe mi sentis ĝojon: jen, mi havas okazon refuti la malverajn kaj humiligajn famojn disvastigitajn pri ni kaj deklari la gloron kaj la ĉiosuperan suverenecon de nia raso. Kio estas ĉi tiuj maŝinoj, ĉi tiuj ŝraŭbkolaj kaj helicokapaj tenajloj kaj fonografoj, mi pensis fiereg-fanfarone, kompare al la grandioza enigmo de la vivo?

Mi petis mian mastron pri trankvila aŭskultado, ĝis ni klare vidos kelkajn aferojn. Mallonge mi resumis ĉion, kion mi scias pri ĉi tiu demando: mi komencis per Adamo kaj Eva, sed modere, mi klopodis deteni min de trolongemo: ĉie laŭ la indikoj de la modernaj natursciencoj.

Mi rakontis, kiel dezerta kaj senviva estis la globo, antaŭ ol aperis sur ĝi la Vivo – mi priskribis prehistorian pejza ĝon – kun lumoj fosforantaj en la malvarmiĝantaj vaporoj; aglomeriĝantaj, neformitaj metaloj kaj mineraloj bunte ruliĝas sub la kuprokolora firmamento, krateroj ŝprucigas la fajron kaj blankaj fumnuboj puŝigas en la alton. Posto ĉio ĉi trankviliĝas, blankaj akvoj kovras la teron, ridete brilas la arda suno kaj en la malprofundo de la akvoj malrapide ekmoviĝas io. Strangaj, novaj formoj sin montras, la Vivo aperis sur la Tero. Ĝi provas prosperi dum jarmiloj en cent kaj cent diversaj formoj: ĝi alprenas la formon de fiŝo, poste ĝi algluas al si flugilojn kaj leviĝas en la aeron, jen ĝi havas dek piedojn kaj multajn buŝojn, jen ĝi longigas sian kolon por atingi la frukton de la palmoj, jen ĝi kreskigas akran fosilon antaŭ sian buŝon, por elfosi sian nutraĵon el la polvo de la tero. Ĝi kreskigas grandegan korpon por naski amason da idoj, foje razilakrajn dentojn por defendi sin kaj konservi sian rason. Fine, post longa eksperimentado, ĝi enpensiĝas antaŭ unu formo: ĝi estas kvarmana, faltviza ĝa animalo, kun maltrankvile turniĝantaj okulgloboj sub hirtaj brovoj. En la malantaŭa parto de ĝia kapo estas la cerbo, la organo de la instinkto, kiu movas ĝiajn membrojn kaj plenumas ĉion, kio estas necesa, por ke nia praulo, la simio, restu en vivo: se la besto kaptas al siaj okuloj, ĝi fermas ilin, eĉ sen propra volo. La vivo elektas ĉi tiun beston por krei el ĝi ion perfektan. Oni devas evoluigi la organon de la instinkto, por ke tio, kio estis ĝis nun senkonscia kaj meĥanika, fariĝu konscia kaj sinkonanta. Kelkaj jarmiloj, kaj la laboro sukcesas: en ja kavo de la kranio malrapide ekevoluas la nova organo: la organo de la Konscio, kiu komprenas la eksterajn kaj internajn fenomenojn kaj kiu konformiĝas al tiuj ne en sonĝsimila nescio, sed ĉe la lumĵetanta torĉo de la intelekto kaj volo. Kaj jen estas antaŭ ni la homo, la Konscia Vivo, kiu sentas ĉiun ĝojon de la ekzisto kaj subjugas la fortojn, kiuj kaŝiĝas en la kruda kaj stulta materio, por fari la vivon de la individuo plej bela kaj plej feliĉa kaj por ĝojkrii al la blua kaj fora ĉielo kaj al la leviĝanta suno!

Mia mastro atente aŭskultis min, mi rimarkis, ke precipe la unua parto de mia parolo lin interesis, kvankam mi preparis la efekton prefere por la fino. Timante, ke li eble ne bone komprenis min, mi volis prezenti la detalojn, sed li signofaris kaj poste el liaj vortoj mi vidis kun miro, ke li kaptis la esencon de miaj vortoj en plej profunda senco, kaj dum kelkaj minutoj li vidis klare la tutan demandon, por kies kompreno ni bezonis kelkajn jarmilojn. Mi provas mallonge rosumi lian respondon el la sekvanta ĉapitro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.