La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL FAREMIDO

Aŭtoro: Frigyes Karinthy

©2026 Geo

La Enhavo

SESA ĈAPITRO

La Terglobo kiel solasi. – La malsana mondo. – Midore maltrankviliĝas pro la vivo de la Tero. La konscio kaj la instinkto, dukapa monstro.

La supereco kaj la certeco, per kiuj Midore – responde al miaj vortoj – parolis pri la historio de la homaro, surprizis min min ĉe la unuaj vortoj. Baldaŭ mi devis rekoni, ke ili konas ĉi tiun historion el ĝiaj eksteraj fenomenoj same bone, kiel mi, eĉ, ŝajnas, ke pli bone ol mi. Mi volus mallonge resumi la mirindan ekkonon, kiun liaj klarigoj rivelis al mia mirkonsternita menso.

Mi menciis jam, ke la solasi-oj disponas pri teleskopoj, per kies helpo ili de kelkaj dekmil jaroj observas la vivon de nia planedo Tero, ĝis la plej bagatela detalo, kiel ni observas akvoguton per niaj mikroskopoj. Kun miro mi eksciis nun el la vortoj de Midore, ke ili rigardas la Terplanedon simple kiel primtivan, regresintan, degenerintan, malsanan solasi-on, kiel estaĵon, neorganike vivantan, similan al ili mem, el kiu estus devenintaj samtiaj solasi-oj, kiaj ili estas, sed kiun proksimume antaŭ sesdekmil jaroj atakis malsano nomata dosifare, parazitoj nomataj dosire, kiujn ni nomas homo kaj besto kaj kiuj troviĝas malofte, sporade ankaŭ ĉe ili. Sed la kompatindan solasi-on, kiu nomiĝas Tero, ili tiel trasvarmis, ke ĝi tute kripliĝis kaj ĝia saniĝo povas daŭri ankoraŭ longtempe. Li, Midore, kiu vivas en Faremido jam de sepdekmil jaroj en la sama strukturo, observis dekomence la tutan procezon; li vidis, kiel naskiĝis la malsano kaj kiel ĝi evoluis. Vidante, ke min interesas la afero, kaj rimarkinte el miaj vortoj, ke mi eĉ havas ian palan koncepton pri la okazaĵoj, volonte li rakontos al mi siajn spertojn, ĉar eĉ se mi estas simpla dosire, ne malhelpas certagradan komprenon de la aferoj: ja en la unuaj monatoj jam sukcesis al ili loki en mia cerbo certajn neorganikajn substancojn, kiuj ĝin jam multe kuracis. Cetere tio estas eksperimenta demando, kiun mi poste komprenos.

Poste Midore rakontis, ke li mem observas la solasion nomata Tero fakte de preskaŭ sesdekmil jaroj, ĉar tiu ĉ demando lin interesis kaj li konjektis, ke tie estas io misa. La organoj de la Tero: montoj, fajroj, akvoj, evoluis bele dum iom da tempo. Sed en certa tempo li rimarkis kun bedaŭro, ke en unu el ĝiaj multnombraj valoj naskiĝas tute etaj dosire-oj. Kiam mi demandis, Midore precize difinis tiun lokon kaj el liaj vortoj mi rekonis la regionon de Ganges kaj Eŭfrates. Verŝajne malmulte da varmo kaj elektro estis en tiu loko. (Ĉar mi devas scii, ke la varmokaj elektro, lumo kaj sono estas por la solasi la samo, kiel por ni la sango.) La malsano rapide disvastiĝis kaj iom post iom kovris la tutan teritorion, kiun mi nomas Azio, li: la ventro de la Tero. Tiutempe la solasi nomata Tero estis ankoraŭ sufiĉe sana por povi interrilatiĝi kun li per sonoj: ĝi plendis pro sia malsano kaj li, Midore, konsilis al ĝi, ke ĝi direktu iom da varmo en la malsanan lokon, ĉar ili ambaŭ rapide rekonis, ke la dosire estas tre mizera kaj senpova parazito, kiun apenaŭ kelkgrada temperaturaltigo, apenaŭ okdek aŭ cent gradoj, mortigas, ekstermas.

Sed la Tero neglektis la aferon kaj la malsano, kiun mi nomis Vivo, pli kaj pli disvastiĝis. Estas interese, ke foje li, Midore, volis helpi al ĝi kaj el aparato farita por tiu celo li sendis radiojn sur la korpon de la Tero por ĝin kuraci, la radioj eligis varmegan akvon el la malsana korpo kaj la dosire-oj, la bakterioj milionope pereis en tiu akvo. Jam ŝajnis, ke li sukcesis ilin tute ekstermi kaj kuraci la kompatindan solasi-kunulon. Tiutempe li tre serioze okupigis pri ĉi tiu demando kaj per helpo de certaj lensoj li observis la naturon kaj konduton de la dosire-oj kaj iliajn vivkondiĉojn, ĉar nur tiamaniere li povis pensi pri definitiva ekstermo de la tuta malsaniga raso. Kiam la varmega akvo komencis ŝpruci, la dosireoj teruriĝinte rifuĝis kaj kuris sur la surfaco de la Tero; tiam ili estis en tiu grado de sia evoluo, kiun mi nomis Prahomo aŭ Prasimio, do Instinktestaĵo. Nu – diris Midore ironie – tiuj Prahomoj kondutis tre strange je la efiko de la varmega akvo. Tiu, kiu ne pereis tuj, kuris en la kampojn – li ankoraŭ bone rememoras ilin – kaj tie ili tumultis veantaj kaj teruritaj. Ankoraŭ estas klara antaŭ li la tuta bildo, kia li ĝin observis tra la mikroskopo: el amaso da kirliĝantaj kaj sufokiĝantaj dosire-oj ilin apartigis forte evoluinta ekzemplero, ĝi kuris flanken, poste ĝi subite eklevis siajn palpilojn aŭ brakojn kaj montris supren, al tiu direkto, de kie li, Midore, sendis al ili la detruantajn radiojn kaj de kie li rigardis ilin tra la mikroskopo. Jes, li montris rekte al la okuloj de Midore kaj tiam ankaŭ la ceteraj turniĝis tien, poste ili falis sur la teron kaj kriadis al li ion genuante, kun suprenlevitaj brakoj. Tiam sub ili erupciis varmega akvo kaj ili ĉiuj pereis. Poste li pli ofte observis ĉi tiun kutimon de la dosire-oj, ke kelkfoje, kelkajn minutojn antaŭ sia pereo, ili subite suprenlevas siajn vizaĝojn tiudirekten, kie la solasi-oj loĝas, kvazaŭ atendante helpon de tie, de kie venas tiu pereo.

Poste Midore rimarkigis, ke post iom da tempo li ĉesigis ĉi tiun manieron de kuracado. Nome, li rekonis, ke ĝi tute ne estas necesa: li ripetas, ke la dosire estas malsana malsano, kiu sin mem pereigas per la helpo de tiu organo, kiu havas sian sidejon kutime en ia supra par48 to de la besto, en la kapo, kaj kiun mi nomis instinkto.

Estas do plej bone, se oni atendas, ĝis la malsano ĉesas per si mem: oni atendas, ĝis la dosire-oj kovros la tutan Teron kaj en korpa senco plene evoluos, tiam, laŭ la sperto, la organo de la instinkto ja aranĝos mem la ceteron: la dosire-oj atakos unu la alian, unu en la alia sin mem, kaj komencigos la pereo, la morto de la malsano.

Malkovriĝis, ke la dosire-oj volas subteni sian vivon tiamaniere, ke ili manĝas unu la alian, en centspeca formo; el tio evidentas, ke la tuta afero ne povas longe daŭri, ĉar devas perei ĉiu aparato, kiu prenas la materion necesan por sia vivo tie elekstere, el mondo al si nesimila, transformante ĝin por siaj celoj, sed kiu elinterne, el si mem, konsumas ĝin denove kaj denove. Ĉu ne, la boaton oni ne povas antaŭenmovi elinterne, nur se om apogas sin al la akvo ekstere, per helpo de remiloj; ankaŭ la boato de la vivo haltas, se ĝi ne havas remilojn, kiuj mergas siajn platojn en la realan eston. Alivorte: la maltrankvilo de Midore, ke la parazitaj dosire-oj pereigos la kompatindan Teron, manĝos ĝin kaj tiel triumfos super ĝi, pruviĝis troigita: la dosire-oj uzis la Teron nur por eliĝi el ĝi kaj poste, dank’al la organo de la instinkto, ili atakis unu la alian.

Ro li estis tute trankvila pri la sorto de sia suferanta solasi-kunulo Tero; li antaŭsciis, ke la dosire-oj, kiel ajn ili obsedas ĝian korpon dum iom da tempo, certe fine pereos kaj la Tero resaniĝos. Estas vere – li devas konfesi –, ke estis tempo, kiam li serioze timis kaj kredis, ke la malsano iĝas serioza kaj fatala: tio estis certe en la tempo, kiam laŭ miaj vortoj en la cerbo de la dosire, kiun mi nomis homo, subite ekevoluis nova organo, tiu, kiun mi nomis organo de konscio. Ĉi tiu organo vere povis esti danĝera por la Tero, ĉar per ĝia helpo la dosire nomata homo rekonis, ke la rimedo por resti vivanta ne estas tio ke la vivo detruas sin mem, sed, ke ĝi prilaboras la materion necesan por vivo per ĉiu sia kapablo, forto kaj volo el la neorganika Tero kaj kreas el ĝi perfektaĵon.

Ĉi tiu organo evoluis en la cerbo, interne de la organo de la instinkto; oni povis timi, ke ĝi plene evoluos, ke ĝi subpremos, kaj superfluigante definitive forigos la organon de la instinkto, okupos ties lokon, ekkonos la esencon de la ekzisto kaj komprenante la neperfektecon kaj la putremon de la organika korpo, ĝi substituos tion per la neorganika, daŭra, nepereema materio de la solasi kaj fine ĝi venkos la morton, alivorte ĝi ĉesos esti malsano, do efemera fenomeno.

Oni devis serioze timi tion; laboro komenciĝis per la helpo de la konscio, ili komencis bori, skulpti la Teron, ili komencis uzi ties sangon: varmon kaj elektron, kaj la dosire ĉiam pli kaj pli fortiĝis. Jen, fine el la dura materio ĝi jam povis konstrui por si ankaŭ flugilojn, tiel ke ĝi danĝere komencis simili – eta, malgranda vermo, kia ĝi estis – al la senmortaj solasi-oj. ”Mi diras,” aldonis Midore,

”ke dum certa tempo mi serioze maltrankvilis, ke per la helpo de la konscio ĝi triumfos super materio kaj morto, sed poste foje mi precize ekzamenis la etan korpon de la dosiro, mi ĝin malfermis per helpo de tenajloj kaj tra lupeo mi observis la danĝeran, etan cerbon, kaj tiam mi trankviliĝis. Mia supozo, ke la organo de la konscio ekstermis tiun de la instinkto, pruviĝis falsa. En la neperfekta cerbo de la eta estaĵo estas nekuracebla, organa difekto, nekuracebla organa malsano. Ĉi tiu raso ne povas sin vivteni, ĝi devos perei, ĝi suferas pro morta, organa malsano, kiu pli-malplifrue finos la tutan rason.

Ĉu vi scias, kio okazis? La organo de la konscio, kiu ĝermis el la instinkto kaj kies rolo estus, ke evoluonte ĝi okupu la lokon de la instinkto: ĉi tiu organo pro ia stulta hazardo glitis el la instinkto, komencis aparte kreski en la antaŭa parto de la cerbo, kaj kontraŭflanke al ĝi, en la posta segmento de la cerbo, senembarase kaj trankvile plu evoluis ankaŭ la instinkto. Ĉu vi scias, kio estas tio?

La kuracistoj ĝin nomas: gravedo eksterutera, pro kio pereas kaj la patrino kaj la infano. Du organoj, en la servo de ĝuste kontraŭaj celoj, unu serĉas la vivon, la alia la morton. Pro ĉi tiu difekto ĉiu homo estas dukapa monstro, ĝi devas perei tuj, se la du duonsegmentoj, tiu de la instinkto kaj tiu de la konscio, je certa evolugrado kunpremiĝos kaj sufokos unu la alian, kvazaŭ du gren51 ĝermoj, kiuj falis en la saman sulkon. Du manoj, unu konstruas, la alia detruas, unu sin kroĉas por ne esti forportata de uragano, la alia ŝiras la ŝnuron de la ankro, unu kovras sian korpon por ne frostiĝi, la alia ĝin malkovras!

«

Ĉe tiuj vortoj Midore metis antaŭ min strangan, ovalforman objekton, sub vitro ekbrilis verdviola lumo. Komence mi vidis tra la lumo nur ian nuban krepuskon, poste mi rimarkis vastan, profundan kampon en senfina malproksimo, sed klare kaj hele. Minutoj pasis, ĝis mi povis rekoni; ĝi estis la Balta Maro, de kie mi ekiris per hidroplano antaŭ unu jaro. Mi vidis anglajn kaj germanajn ŝipojn, estis batalo. El la alto mi povis vidi ĝis la fundo de la maro: ĵus subakviĝis unu el niaj grandaj ŝipoj, trafita de torpedo, ĝi malrapide malaperis sub la verda tapiŝo kaj balanĉigante sinkis silente, kvazaŭ peza veziko, poste ĝi eksidis sur la brila sablo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.