La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL FAREMIDO

Aŭtoro: Frigyes Karinthy

©2026 Geo

La Enhavo

TRIA ĈAPITRO

Mondrigardoj. – La aŭtoro komencas konjekti, inter kiaspecajn estaĵojn li venis. – La solasi-oj. – Kelkaj vortoj pri la solasi-fabriko.

Ĉion, kion ĝis nun mi provis komprenigi al la leganto, mi mem komprenis nur post longaj tagoj kaj semajnoj, estas certe, ke jam tiutempe, kiam mi staris sub la homforma arbo kaj subite mi eksentis, ke tiu mirinda mekanismo, unu el la civitanoj de Faremido, min komparas al tiu planto: ke jam tiutempe mi timtreme ekkonjektis tiajn eblojn, pri kiaj eĉ songi mi ne povis ĝis nun.

Miaj mirindaj aventuroj, kiuj dum miaj antaŭaj vojoj ofte konsternis mian intelekton, alkutimigis min, ke rezervante mian mondrigardon, fiksitan de eminentaj filozofoj kaj logikuloj, precipe naturscienculoj de mia adorata patrujo: tamen mi klopodu agnoski faktojn kaj realaĵojn neniel konvenajn al ĉi tiu mondrigardo; mi scias, ke seriozan naturscienculon en la starigo de liaj teorioj ne povas influi tia bagatelo, kiel ekzemple fakto aŭ fenomeno rekte kontraŭanta la teorion.

Do rezervinte mian ĝisnunan mondrigardon, tamen mi agnoskis, ke mia fatalo min ĵetis en tian landon aŭ mondparton aŭ eble sur tian astron, kie la estaĵoj regantaj la naturon, la loĝantoj de ĉi tiu astro, ne nur malsimilas la homon, sed ili eĉ ne rigardeblas en tera senco kiel vivaj estaĵoj, ĉar, kvankam ili sin movas el propra forto, agas celkonscie kaj formas kune certajn societajn formojn, ilia korpo ne havas eĉ solan ereton el tiu certa materio, kiu laŭ nia kompreno estas la solo ebla portilo kaj kondiĉo de la vivo kaj kiun ni ordinare nomas organika materio. Ĉi tiuj estaĵoj, la solasi-oj (tiel ili sin nomas en muziknotoj) konsistas el neorganikaj elementoj: el fero, oro kaj ankaŭ el multspecaj metaloj kaj mineraloj, inter ili ankaŭ el tiaj, kiujn ne konas nia neorganika ĥemio. Ke ĉi tiuj senvivaj materioj tamen moviĝas kaj agas, pri tio mi rimarkas, ke ankaŭ ni spertas ja similajn movojn en la senviva materio, nur ne same evidente kaj same harmonie, ja la dilatigo de korpoj pro la varmo, ilia tendenco proksimiĝi unu al la alia kaŭze de la gravitado: ĉio ĉi naskas movon en la senvivaĵo. Kaj mi konjektis jam tiam, pri kio mi konvinkiĝis poste, ke la vivon de la solasi-oj direktas tiaj simplaj kaj primitivaj fortoj, kiaj lumo, varmo, elektro, magnetismo. Tiun grandiozan kaj sekretan, komplikan forton, kiun ni pie nomas vivoforto, vivenergio, kiu solvas kaj fekundigas la kernon de la organikaj ĉeloj: tiun forton la solasi-oj ne konas, aŭ ili konas, sed, mirinde, ili tute ne bezonas ĝin. Eĉ, kiel mi komprenis poste, ili ĝin rigardas malpli valora kaj, el certa vidpunkto, malsana kaj kontraŭnatura formo de ekzisto, kiu ne taŭgas por igi la animon feliĉa, harmonia kaj komprenebla; la animon, kiu estas la koncentriĝo de la naturaj fortoj en la materio kaj kiu estas destinita por kompreni kaj eble por plibonigi la naturon (kaj kian ni nomas homa animo, homa menso). La intelekta organo de la ”solasi-oj”, ilia cerbo, estas el neorganika materio; fortuna miksaĵo de ia hidrargspeca, fluida metalo kaj ankoraŭ de alia mineralo. En ĉi tiu cerbo, ne la nekonata vivoforto, sed konataj kaj kontroleblaj fortoj: varmo kaj elektro produktas la movojn, kiujn ni nomas penso kaj sento. Ĉu tiuj ĉi sentoj kaj pensoj estas malpli valoraj ol la niaj, tion mi ne povas konstati per mia limigita intelekto, mi nur spertis post iom da tempo, ke esence ili ne diferencas de la produktaĵoj de nia organika menso, nur ili estas senmezure pli streĉitaj kaj intensaj, sed tio estas ja neniel surpriza, ankaŭ sur la Tero ni spertas, ĉu ne, ke la maŝinoj fabrikitaj el neorganika materio produktas dum la sama tempounuo pli multon kaj pli bonan, ol la homa aŭ besta laboro. La imagasociacio de la solasi-oj estas konsiderinde pli rapida kaj preciza ol la nia, kaj rilate al la forto de iliaj sentoj kaj pasioj, estas karakterize, ke por esprimi siajn eĉ plej simplajn pensojn ili uzas tiun ilon, kiun ni uzas nur por la esprimo de nia plej intensa kaj komplika sento: la muzikon. Cetere eblas, ke penso kaj sento ĉe ili ne estas tiel apartigitaj, kiel en nia menso.

La leganto trovos komprenebla, ke mia unua penso estis, kiam ĉion ĉi mi komencis konjekti: kiamaniere naski ĝas ĉi tiuj estaĵoj, ĉar ja la formo de plimultiĝo, kiu estas trovebla ĉe ni, ne estas ebla en ilia neorganika vivo.

Tre baldaŭ mi ricevis respondon al ĉi tiu demando. La solasi, kiu starigis min apud la homforman arbon, post kiam ĝi aŭdis videble kun miro, ke mi scias imiti kelkajn el ĝiaj sonoj, faris al mi signon per unu brako (provizore mi nomas ĝin brako), ke mi ĝin sekvu. Rapide mi ekiris apud ĝi, dum mi rimarkis, ke ĝi pene klopodas adapti siajn paŝojn al mia sintreno, kiu estis mizera kompare al ĝia paŝado. Similis al aŭtomobilo kondukanta homon sur la tero. Tamen baldaŭ ni atingis la enirejon de tiu grandioza konstruaĵo, kiu jam unuafoje blindigis miajn okulojn. Ĉi okaze mi rimarkis super la pordego orsignojn aŭ literojn, poste mi eksciis, ke en ilia skribo ĉi tiuj signoj signifas: so-la-si-mi-re, kio en proksimuma esperanta traduko signifas solasi-fabrikon aŭ solasi-metiejon.

Pasante sur la elipsoforman sojlon stranga vibro kaj klakado ekfrapis miajn orelojn, kaj kiam mi trairis la marmorkoridoron, ĉi tiuj sonoj plifortiĝis. Pordo el fleksebla vitro malfermiĝis antaŭ ni kaj antaŭ miaj okuloj aperis grandega halo, naĝanta en blanka lumo. Daŭrus longe, se mi rakontus la tutan nepriskribeblan, maksimume nur parafrazeblan ĥaoson, kiu min akceptis en ĉi tiu halo; eble desegne, sur papero, mi plie povus alproksimigi la spektaklon. Longaj ŝtontabloj etendiĝis paralele, kovritaj per mil- kaj milspecaj fantastaj instrumentoj, objektoj, kranoj, vitroj, metaloj, lutiloj, ŝraŭboj, leviloj, pesiloj, vazoj, ardigiloj, fluidaĵoj, tuboj, retortoj, generatoroj, dratoj, aksoj, radoj, pivotoj, preniloj, tenajloj, boriloj.

Granda parto de tiuj ĉi estis en takta movo, pelata de ia nevidebla kurento, en la lumo briladis diskoj, kiuj mute sed kun kapturna rapideco turniĝis kaj cirkulis, de supre kaj de malsupre rimenoj kaj dratoj ruliĝis sible, ŝtalligiloj tremis kaj kubutpivotoj kuradis sur la rando de la tabloj. Tie kaj tie ŝvebis ruĝaj, violkoloraj, bluaj lumoj kaj flamoj sub vitrokloŝoj, kaj densaj fluaĵoj plaŭdis kaj ronkis senkovre en grandaj ujoj.

En la unua momento mi apenaŭ rimarkis, ke en ĉi tiu ŝajna ĥaoso laboras solasi-oj: ja la strakturo de ĉi tiuj estaĵoj propre estas la sama, kiun mi vidis en maŝinoj kaj instrumentoj. Kiam miaj okuloj iom kutimiĝis al la vidaĵo, mi rekonis, ke apud la tabloj, egaldistance, staras grandaj-malgrandaj solasi-oj, kiuj profundiĝis en diligenta laboro. Mi rekonis ilin pro la ovala orkapo kaj pro la du lumaj vitrolensoj brilantaj sur ilia frunto. El ilia korpo brakoj kaj leviloj etendiĝis al la tablo, direktante kaj ordigante la ĉiuspecajn ingrediencojn, lutante ĉenojn super la flamo, kvazaŭ nuraj horloĝistoj. La solasi, kiu min kondukis, nun pasis al tiu, kiu staris plej proksime al ni: tiu ĉesis labori por momento kaj ili ekmuzikis unu kun la alia. Intertempe ambaŭ turnis la vizaĝon al mi, mi sentis, ke temas pri mi. Embarasita, kaj kun honto nekomprenebla eĉ al mi mem, mi deturnis miajn okulojn kaj komencis observi la objektojn kaj ingrediencojn, kuŝantajn sur la tablo.

Multaj konveksaj kaj konkavaj vitrolensoj kuŝis sur la tablo; ia diafana glumaterialo en sitelo. Sur rando de la tablo estis jam muntita mekanismo: pli bone rigardante mi rekonis kun miro, ke ĉi tiu mekanismo, almenaŭ en sia esenco, ne estas tute nekonata al mi. Ĝi tre similis al miniatura, senfine preciza kaj delikata fotografaparato, sed la tuto estis globforma kaj duflanke kaj malantaŭe ŝtaldratoj pendis sur la teron, antaŭe brila, konveksa lenso, post ĝi sferforma kamero obskura. Estis klare al mi, ke ankaŭ ĝia celo samas: tamen la tuto aspektis kvazaŭ granda elorbitigita okulglobo. Tuj trafulmis mian cerbon, ke tio ja estas en ordo: ni ja scias, ke la fotografaparato esence ne estas alio, ol rekonstruita homa okulo, ankaŭ ĝia funkcio estas la sama, kun la diferenco, ke, dum oni ne povas perfektigi la homan okulon, la maŝinon ni povas konstrui tiamaniere, ke centfoje pli akre kaj pli rapide ĝi reproduktas la lumfenomenojn ol la okulo, ni pensu nur pri tiuj sentivaj kinofotografadoj, kiuj centfoje pli multon kaptas el la movfenomenoj ol nia okulo.

Rigardo al la vizaĝo de la solasi min konvinkis, ke ĝi faras la samon, kion ĝi bezonas ankaŭ mem: okulojn.

Nun estis klare al mi, kiamaniere kreiĝas ĉi tiuj mirindaj estaĵoj aŭ mekanismoj: ili mem fabrikas siajn similulojn el metaloj, mineraloj kaj la pretan solasi ili mem ekmovas per la energifontoj (elektraj akumulatoroj, vaporo, gaso), lokitaj en ilia korpo.

En la unua momento eble tio ŝajnas pli malfacila kaj pli komplikita maniero de rasplimultigo ol la ĉirilata praktiko sur nia planedo, – kaj troviĝos, kiuj aldonos, ke ĝi estas malpli amuza, – sed oni devas rekoni, ke el la vidpunkto de rezulto ĝi estas pli fidinda kaj pli konscienca.

La solasi, kiu kreas aŭ kunmetas sian kamaradon (mi diras kamaradon, ĉar mi malfacile povus ĝin nomi filo aŭ infano, konsidere, ke unu solasi estas kreata ne nur de du, sed de ses-sep samseksaj estaĵoj), la solasi havas la eblon kontroli precize ĉiujn ingrediencojn el vidpunkto de laŭceleco kaj konstrui ĝin tiamaniere, ke ĝi havu neniun difekton. Ĝi povas ŝanĝi tiujn materiojn, kiuj konfuzas la harmonion, ĝi povas perfekte harmoniigi la movaparatojn kun la unuopaj organoj. El tio sekvas, ke inter la solasi-oj ne ekzistas kripla, paralizita aŭ mankhava individuo; tio cetere estas klarigebla ankaŭ per tio, pri kio mi ankoraŭ parolos poste, ke la ingrediencoj de la preta solasi ĉiam estas ŝanĝeblaj kaj kompenseblaj okaze de difektiĝo aŭ eluziĝo, sen la ŝanĝiĝo de la harmonio kaj individueco de la tuto. Pri tio mi devos ankoraŭ paroli pli detale, kiam mi pritraktos la grandan diferencon, kiu estas inter la estaĵoj de Faremido kaj ni koncerne la konceptojn pri naskiĝo, vivo kaj morto.

Ankaŭ pri tio estus ankoraŭ frue paroli, ke irante preter kaj inter la longaj tabloj, mi povis observi la fabrikadon de multaj kaj plurspecaj organoj; ja, kun miaj tiamaj konoj, estis al mi tute nekomprenebla kaj ne konceptebla ne nur la celo, sed eĉ la strukturo de granda parto de tiuj organoj. Mi notas nur, ke mi vidis post la lasta tablo sur estrado tute pretan, kunmetitan solasi staranta senmove, ĉirkaŭ ĝi fervoris la laboristoj, kaj ŝajnis, ke ili ĝuste tiam muntis al ĝi tiujn movaparatojn, kiujn per tera vorto oni nomas motoro: tra aperturo ili ĝuste tiam verŝis en ĝin fluidaĵon kaj sube ili sraŭbis ion. Forirante mi aŭdis ankoraŭ, kiam en la interno de la solasi komenci ĝis sono kaj rerigardante mi vidis, ke ĝi malrapide levas sian kapon kaj ĉirkaŭrigardas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.