La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL FAREMIDO

Aŭtoro: Frigyes Karinthy

©2026 Geo

La Enhavo

KVARA ĈAPITRO

La aŭtoro lernas la lingvon de la solasi-oj. – Malgranda deflankiĝo pri ekstera kaj interna kontemplado. – La konologio. – Malsanaj solasi-oj. – Kelkaj vortoj pri la ”muziko de la sferoj”.

Daŭrus longe detaligi kronologie la historion de la kelkaj monatoj, kiuj pasis inter mia alveno en Faremidon kaj tiu tago, kiam mi povis diri, ke, kvankam balbute kaj mallerte, tamen mi jam povis min esprimi en la lingvo de la solasi-oj kaj mi komprenis grandparte, kion ili parolis. Cetere estas ja eble, ke ankaŭ ĉi tiu studo mem postulis pli multan tempon ol mi kredis tiam: la multegaj novaj impresoj amasiĝis en mia menso kun tiel febra rapido, ke mi tute forgesis mezuri la tempon, kiu cetere estas mezurata tie laŭ aliaj leĝoj. (En Faremido unu tago daŭras du-trioble dudekkvar horojn.) Aliparte ĝuste ĉi tiuj impresoj tiom okupis mian tutan interesiĝon, ke mi perceptis nur haste kaj malklare ĉion personan, kio okazis al mi dum la unua epoko de mia tiea restado kaj tiel en mia memoro restis plie nur la multaj instruoj, kiujn mi rikoltis, kaj forviŝigis ĉio, kio rilatis al mia korpa vivo. Mi opiniis kvazaŭ kompreni kaj spertis ankaŭ pri mi mem, ke la intelekto, – destinita laŭ mia kredo por la ekkono de la objektoj, – tiam atingas en tia laboro sian plej altan kaj plej intensan gradon, kiam ĝi tute forgesas sin mem por kolekti kaj aranĝi la fenomenojn de la ekstera mondo. Kun mia mastro, Midore, poste ni multe parolis pri tio: okaze de tio, ke per plena fortostreĉo mi klopodis klarigi al li, kion mi komprenas per la vorto: homa cerbo, ĉar li ne kapablis kompreni ĉi tiun koncepton, dirante: ”ne estas eble, ke instrumento, kreita el putraj kaj disfalaj materioj similaj al via korpo” (tiel li nomis la karnon kaj sangon, ne havante vortojn por ĉi tiuj konceptoj), ”povu fari la laboron de la menso: la komprenon de la interrilato de la fenomenoj.”

Kiam, por korekti lian eraron, mi informis lin, ke la celo de la homa menso estas la kompreno de la mondo, li nur nekredeme balancadis sian kapon kaj demandis, kiel faras tion niaj laŭdiraj pensuloj.

Kun ĝojo kaj feliĉo mi kaptis la okazon en la malproksima fremdlando akiri gloron por nia homa raso kaj ĉie por la grandaj filozoloj de mia adorata patrujo. Rapide mi menciis verkojn de kvar aŭ kvin pensuloj-scienculoj kaj skizis mallonge la enhavon de tiuj verkoj. Mi rakontis, kian ĝojigan evoluon ekiras la konologio, kiu okupi ĝas pri la leĝoj de la homa menso kaj konstatas, en kia vicordo kaj sur kia bazo naskiĝas la penso. Mi parolis pri la grandaj biologoj, kiuj ekzamenas la laboron de niaj organoj kaj serĉas, kiamaniere la fenomenoj efikas al nia menso. Mi menciis tiujn, kiuj la laboron de la homa menso asertas nura organika funkcio, kaj tiujn, kiuj supozas, ke la funkcio de la spirito estas atribuenda al forto nemezurebla per materio. Mi citis la opiniojn de kelkaj grandaj logikuloj, kiuj deduktas la devenon de la sento kaj penso sur matematika bazo, kaj tiun de aliaj, kiuj parolas per metafizikaj simboloj. Mallonge mi skizis la nunan staton de la filozofio kaj fine triumfe mi rimarkigis, ke ni estas jam tre proksimaj al la tempo, kiam ni scios, kion ni devas kompreni per ”mensa funkcio”.

Midore ĝentile aŭskultis min kaj poste rimarkigis, ke mi respondis pri ĉio, escepte pri tio, pri kio li demandis.

Ĉar el la vidpunkto de la celo ja estas tute indiferenta la ilo aŭ la instrumento, per kiu ni atingas la celon. Ĉar, ĉu ne, kiu ekzamenas iun instrumenton, tiu faras tion ne por ekscii, por kio servas tiu instrumento (tio estas la unua, kion oni devas scii, tio estas memkomprenebla: ja, se mi ne scias, por kio servas la instrumento, ĝi eĉ ne interesas min), sed simple por konstati: ĉu ĝi havas iun difekton aŭ estas senmanka kaj uzebla: poste oni komencas uzi la instrumenton. Li demandis, ĉu ni povas uzi la menson, por kio ĝi servas, kaj mi longe kaj entuziasme respondis, ke ni konas la instrumenton kaj ni po31 vas ĝin eĉ dismeti. El miaj vortoj li vidas, dum jarcentoj ni faris nenion alian, ol ke ni ĉiam nur dismetis kaj ree kunmetis nian menson, kaj mi nomis plej grandaj pensuloj tiujn, kiuj faras tiun plej trivialan kaj plej malgrandan laboron, kiun ĉe ili faras la tornistoj. Li demandis, por kio ni uzas la menson, pri kio ni pensadas, kaj el mia respondo klariĝis, ke ni faras nenion alian, ol ke ni ĉiam starigas ĉi tiun demandon kaj ni rompas al ni la kapon pri tio, pri kio ni rompas al ni la kapon? Ĉar, se li bone komprenis, tion mi volas diri per la klarigo pri la konologio.

Ĉio ĉi estus en ordo, ĉar simila malsano ja troviĝas ankaŭ inter ili kaj en la solasi-fabriko ili starigis por tio apartan riparan laborejon: nome okazas, ke la klara kaj ĝuste kunmiksita fluidaĵo de la kranio, la cerbo de la solasi (kiel ni dirus), misiĝas. Mi povis vidi, ke sur la pura tero multloke troveblas tiu putra kaj disfala materio, kiun mi kutimis nomi organika miksaĵo, ĉi tiu putra, venena materio iel venas en la kapon de la solasi kaj venenas la organon de la penso. Tiam densa, mukspeca feĉo precipitiĝas sur la ora panelo de la kranio kaj kontuzas la klarecon de la okulvitroj, la radioj elekstere venantaj ne penetras en la cerbon, sed refraktiĝinte en ĉi tiu malhela feĉo ili aliformas la realan bildon de la fenomenoj kaj naskas falsajn konceptojn. Tian malsanan solasi-on oni povas rekoni per tio, ke liaj okuloj turniĝas internen, el liaj konfuzaj kaj febraj vortoj klariĝas, ke li vidas sian propran cerbon anstataŭ la mondon, kiun li devus vidi, kaj li parolas pri sia cerbo, pri ĉi tiu simpla kaj sensignifa instrumento, kiu nur per sia uzo valoras iom, kvazaŭ ĝi estus mem la mondo. Li deklaras ĉiaspecajn stultaĵojn kaj ridindaĵojn, ekzemple li diras, ke sur la ĉielo estas verdaj makuletoj kaj ke la vivo estas ia fluidaĵo; li diskutas, ke la spaco esence estas tempo kaj ke la materio enhavas forton, sed la forto tie enhavas la materion; li opinias grava kaj decidinda demando, ĉu mi volas, kion mi volas, aŭ la naturo volas tion, ĉu oni povas voli libere, aŭ ĉu oni povas voli, ke oni volu; ĉu mi scias, kion mi pensas, aŭ ĉu mi pensas, kion mi scias: ĉu mi naskis la konscion, aŭ la konscio naskis min kaj ĝi jam ekzistis, kiam mi ankoraŭ ne ekzistis: ĉu estas forto sen materio kaj ĉu estas imagebla pli supera inteligento sen materio; ĉu ni pensas per imagoj aŭ ĉu ni imagas en pensoj ktp. Estas interese, ke ĉi tiu malsano difektas ankaŭ la voĉrubandojn, anstataŭ la klaraj kaj agrablaj vibrovoĉoj, el la gorĝo de la solasi venas malagrablaj, frotiĝantaj bruoj, cetere tro similaj al tio, kion mi kutimis nomi parolo kaj kio tiel turmente skrapas la orelojn. Li, Midore, foje studis tian malsanan solasi-on kaj eĉ notis tian senartikan bruon, kaj li rekonis, ke, se certmaniere oni frotas plumbon kun talko, oni ricevas similan sonon. Tion dirante Midore provis imiti ĉi tiun malsanan bruon kaj je mia granda surprizo li diris, sufiĉe kompreneble, du vortojn, konatajn al mi, ĉi tiujn: ”historia materialismo.”

Poste Midore rakontis ankaŭ, ke ili jam delonge konas la kaŭzon de ĉi tiu malsano kaj oni povas helpi tre facile – en la solasi-fabriko oni elverŝas la cerbon de la malsanulo kaj filtras ĝin tra certa miksaĵo aldonante certajn reagilojn. Ĉi okaze la putrintaj materioj precipitiĝas kaj la okuloj rericevas sian originan klarecon: – se la fluidaĵo estas jam tro infektita, oni simple elverŝas ĝin kaj uzas freŝan.

–”Ĉion ĉi” – diris Midore ”mi rakontas nur por pruvi, kiom mi komprenis, kion vi klarigis; similaj freneziĝoj povas okazi kaj ankaŭ okazas. Min surprizis nur, ke vi nomis la plej grandaj pensuloj de la homaro ĝuste tiujn malsanajn mensojn, kiuj freneziĝis pri si mem. Mi koncedas ja, ke la homa cerbo, fabrikata kaj liverata de nekonata maŝinisto, kaj eĉ en ne perfekta, primitiva stato, devas atendi multajn jarojn (se mi bone komprenis), ĝis ĝi evoluas almenaŭ tiom, ke oni povu ĝin uzi: ĝuste pro ĉi tiu mirinda eco ĝi necese travivas tiajn evoluepokojn, kiam, ĉar ĝi mem estas ankoraŭ neperfekta, estas neperfekta ankaŭ tio, kion ĝi elpensas aŭ produktas. Ĉiuokaze, se ni supozas, ke vi diris la veron asertante, ke ankaŭ vi aspiras al la kompreno de la ekstera mondo: mi devas rigardi la homan menson ia kruda vitro, el kiu oni volas fari lupeon. Por atingi tion, ni devas filtri kaj purigi la fluidan materion de la vitro, ĝis ĝi farigas perfekte travidebla, por ke ni povu vidi tra ĝi la objekton pligrandigotan.

Vi ne faras tion, sed tute kontraŭe, en la fluidaĵon vi metas ĉiaspecajn netravideblajn krudajn aĵojn, kiel konscio, memkono, memkoncepto, por ke ĝi estu pli obskura kaj pli kompakta, vi timas, ke la plene travidebla cerbo tute malaperos tralasante la radiojn, ĉar ĝi ne estos videbla, same kiel la vitro. Sed ĉi tiu timo estas ja tute nemotivita, ĉar la ĉeeston kaj perfektecon de la lupeo mi rekonas ĝuste el tio, ke ĝi klare kaj hele videbligas por mi la eksteran mondon.”

Antaŭ ol paroli pri ĉi tio, Midore foje demandis min: kiel mi, organika, tera homo, povis lerni ilian lingvon. Mi rakontis al li, ke ankaŭ ni konas la muzikon, sed ni neniam revis pri tio, ke per muzikaj sonoj oni povu esprimi eĉ konkretajn pensojn. Je la demando, por kio ni uzas la muzikon, mi rakontis, ke ni esprimas niajn sentojn per la muziko kaj longe mi parolis pri la diferenco, kiu en ni apartigas la senton kaj la pensojn.

Li miris pri tio, ĉar ĉe ili la sento kaj la penso estas unu, do li ne komprenis, kiel eblas, ke ni ne rimarkas tra la esprimita sento ankaŭ la penson, kiu naskis ĉi tiun senton kaj reciproke. Mi rakontis, ke ankaŭ ni kunfandas kelkfoje ĉi tiujn du aferojn, rakontante niajn pensojn kun sento kaj mi parolis pri kantoj, kiuj estiĝas tiel, ke la parolatan tekston ni parigas kun muzika akompano, melodio. Li tre miris pri tio, dirante: kiel oni povus tiamaniere komprenebligi la klarajn kaj ĉion perfekte esprimantajn vortojn de la muziko, ke oni ilin akompanas per senartikaj bruoj; tio nur konfuzas la komprenon. Mi rimarkigis, ke ankaŭ ĉe ni estasiuj, kiuj kredas la muzikon memstara komunikilo, post kio en la kapon de Midore venis la penso, ke ĉi tiuj eble divenis ion pri ilia ekzisto, aŭ eble ekfrapis iliajn orelojn kelkaj vortoj, kiujn iu eldiris en Faremido. Mi jam preskaŭ kontraŭdiris ĉi tiun absurdan supozon, sed subite mi ekmemoris pri la tre mokita kaj refutita ”muziko de la sferoj”, pri kiu parolis kelkaj ekzaltitaj astronomoj de la mezepoko, kaj mi silentis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.