|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() VOJAĜO AL FAREMIDOAŭtoro: Frigyes Karinthy |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Rekonsciiĝinte el mia sveno, mi malfermis la okulojn kaj ĉirkaŭrigardis. Pejzaĝo naĝanta en brila sunlumo sternis sin antaŭ mi: unuflanke milde leviĝanta monta dorso, maldekstre brile zigzaganta rivero, sur ĝiaj bordoj bluverdaj arbustoj. Trans la riveron kondukis simpla, senbarila ferponto, – al fora arbaro kondukis blanka vojo, ambaŭflanke strangformaj arboj. La vojo ŝajnis tre longa, ĝi perdiĝis en blua nebulo kaj ŝajnis, ke tie, kie ĝi atingas la arbaron, inter la arboj estas ia pordego aŭ volbo. La tuta pejzaĝo, super kiu la telero de la suno kreskis nekutime, preskaŭ duoble pli granda ol ordinare, estis iel nereala, fabela kaj fremda, tamen nekompreneble konata: kvazaŭ ne la unuan fojon mi irus en ĉi tiu regiono. Poste, dum mia surprizita gapado, mi pripensis tion kaj rekonis, de kie mi konas ĉi tiun regianon: en miaj sonĝoj mi iradis ĉi tie, eĉ ne nur unufoje, precipe en mia infanaĝo; estis sonĝo, kiu neatendite revenadis en grandaj intervaloj; komence, en mia infanaĝo, mi staris sur la ĉi-flanka bordo de la rivero kaj rigardis sopire al la arbaro, el kiu sonis nekonata, dolĉa muziko; poste mi sonĝis ankaŭ, ke mi transiras la ponton kaj ekiras sur la sablo de la blanka vojo. Ankaŭ kiel soldatrekruto mi sonĝis pri ĝi: mi marŝis al la arbaro kun tornistro sur la dorso; mi sciis ankaŭ, ke tie atendas min io bona, freŝiga ripozo kaj trankvilo, sed ŝajnis, ke neniam mi alvenos tien.
Sed nun ĉio ĉi estis konkreta realo, mi estis maldorma, sentis soifon kaj provis ekmoviĝi. Subite mi sentis fortan premon sur la kokso, samtempe ia forto levis min el mia sidloko kaj por minuto svingis min en la aero. Ektiminte mi rigardis tien: al mia kokso gluiĝis mallarĝa metalringo, kiel ia ĉarniro; ĉi tiu metalringo finiĝis en alsupre dikiĝanta metalbrako. En la posta momento ĉi tiu brako levis min ankoraŭ pli alten, poste ĝi malrapide min mallevis kaj metis sur la teron, proksimume tri-kvar metrojn for de la maŝino, en kiu mi sidis, poste ĝi lasis min kaj retiriĝis. Mi suprenrigardis kaj vidis antaŭ mi strangan, neniam viditan mekanismon aŭ maŝinon: mi povas ĝin priskribi nur en konfuza skizo, ĉar eble eĉ desegne mi ne povus doni pri ĝi klaran bildon, kvankam de tiam mi ofte vidis similan. Mia unua penso estis, kompreneble, ke mi staras antaŭ tute novsistema, senfine komp13 lika flugmaŝino, kies skeleto, nesimila al la ĝisnunaj, staras vertikale sur la tero, kun arĝentaj flugiloj ambaŭflanke.
Sed ĉi tiu skeleto havis formon neeldireble strangan: supre ovoforma orglobo, platigita ĉe la supro, simila al tre regulforma, stilizita homkapo, al kiu similajn uzas la skulptistoj por ornami konstruaĵojn; en la loko de la okuloj estis du brilaj, rondaj vitrolensoj, post kiuj fosforeskis ruĝeta lumo. Sub tiuj lensoj du tuboformaj aĵoj elstaris el la kapo kaj sub ili estis ovala, bellinia aperturo, kovrita per orplato, kiu regule leviĝis kaj fermiĝis. La trunko de la skeleto estis ŝildforma, same el oro, sur ĝi tre beldesegnaj, artaj inkrustaĵoj el gemoj; sube, ĉirkaŭ la kokso, metalringo. La mekanismo staris sur du belformaj apogaĵoj, kiuj mallarĝiĝis almalsupre: ĉi tiuj apogaĵoj finiĝis en komplika radsistemo; la radaj moviĝis libere, la maŝino povis leviĝi kaj ankaŭ paŝi per ili, sur plata tero ili turniĝis rapide.
La du brakoj de la skeleto estis la flugiloj, sed krom tiuj ankaŭ pli multaj mallarĝaj, fleksiĝemaj metalbrakoj etendiĝis el la kokso, kun diversaj finaĵoj, el kiuj unu estis tiu, kiu min levis el la mekanismo.
La tuta maŝino, malgraŭ sia komplikeco, iel faris la impreson de simplo kaj de memkomprenebla neceseco; oni sentis, ke ĉio troviĝas ĝustaloke kaj kunlaboras en mirinda harmonio, sed, super ĉio ĉi, ĝi vekis jam en la unua momento ankaŭ ian neesprimeble agrablan sen14 ton, kiu ne rilatis nur kun la impreso, ke la maŝino certe estas ĉefverko de ekonomia kaj perfekta tekniko, sed krom tio ĝi efikis aparte: mi ne povas alimaniere min esprimi, nur proksimuman vorton mi uzas, dirante, ke ĉi tiu maŝino estis bela; per bela mi volas komprenigi ne tiom, sed multe pli, ol uzante ĉi tiun vorton ekzemple por pentraĵo aŭ eĉ por virino. Mi estas simpla kirurgo, malsperta en la arto de la vortoj, sed mi memoras, ke tiam venis en mian kapon ravinspiritaj epitetoj, kiujn enamiĝintaj junuloj eltrovas en momentoj de ebrio. Eble mi tute ne estis en normala animstato, parte ankoraŭ sonoris en miajn orelojn la antaŭaj akordoj kaj parte el la maŝino inundis ia stranga forto tenanta ĉiujn miajn nervojn en streĉita torporo, io inter varmo kaj fluanta elektro, ia nevidebla elektra varmfasko. El la interno de la maŝino aŭdiĝis konstanta, agrabla sonoro, la flugiloj malleviĝis sur la teron. Sur la vizaĝo mi sentis tikladon kaj suprenrigardinte mi vidis, ke la du vitrolensoj min okulfiksas. Kaj leviĝis unu brako kaj tuŝis min, poste ĝi denove retiriĝis. Dum mi pricerbumis, kiu povas esti la homo, kiu elinterne movas la maŝinon, sur la kapo de la skeleto ekmoviĝis klapo kaj ree eksonis kun nedireble dolĉa voĉo tiu muziko, kiun mi ĵus aŭdis, sed nun ne la muziknotoj fa-re-mi-do, sed alia takto, profunda kaj ĉefine suprenkurbiĝanta, bedaŭrinde per la muziknotoj de la kromatika skalo mi ne povas ĝin precize esprimi, sed proksimume en la jena vico: g, a, a, gis, g, gis. Plurfoje sinsekve mi aŭdis ĉi tiun takton, dume la akuloj fiksiĝis sur mi. Strangan senton vekis en mi ĉi tiuj sonoj: ili kvazaŭ alparolis min en nekonata lingvo, kiu ne havas tekston.
Mirante mi staris tie, poste mi malfermis la buŝon kaj kelkfoje provis mallerte, fine mi sukcesis proksimume ĝuste ripeti la sonojn. En tiu momento la muziko ĉesis, la maŝino haltis, streĉinte sin kaj kvazaŭ min observante.
Pli laŭte mi ripetis la sonojn. La maŝino nun muzikis tri aliajn muziknotojn, ankaŭ ilin mi postkantis.
Nun alia brako etendiĝis al mi kaj palpadis min. Poste ĉi tiu ludo ankoraŭ kelkfoje ripetiĝis kun aliaj muziknotoj.
Subite mi aŭdis susuron, la flugiloj ekmuĝis, aerfluo ekbatis mian vangoan kaj en la posta momento la maŝino leviĝis, kelkfoje ĝi rondflugis super mia kapo, poste ĝi direktis sin al la rivero, leviĝis, malkreskis, fine malaperis super la arbaro. Duonsvene mi staris tie dum kelkaj minutoj, poste mi ĉirkaŭrigardis.
Delikata herbo kovris la lokon, kie mi staris, sub ĝi tre mola, ŝlima grundo. Nun subite akre traboris mian cerbon mia senespera situacio, mi estas en nekonata loko, mi diris al mi, kie mi perdiĝos senkonsile kaj senpove, ĉar mi ne scias, ĉu ĝi estas malamika teritorio aŭ kamarada.
Krome ankaŭ la sorto de miaj kamaradoj maltrankviligis min, mi ne povis esti certa, ĉu iu rifuĝis de Bulwark kaj donos sciigon pri tio, ke mi kaj la ŝipestro for16 lasis per aeroplano la dronantan ŝipon; ĉiuokaze oni verŝajne eldonos arest-cirkuleron kontraŭ mi kaj se mi ne anoncos min, oni deklaros min dizertulo kaj starigos min antaŭ milittribunalon.
Poste mi ree rezonis: kie estas tiel perfektaj maŝinoj, tie la homoj estas certe eksterordinare maturmensaj kaj ili komprenos mian mizeran situacion. Mi nur ne sciis, kie mi trovos la urbon aŭ tendaron, de kie ĉi tiu aeroplano devenas: mi vidis klare, ke mi ne venis en Germanujon, ĉar niaj bonegaj spionoj certe estus raportintaj, se la malamika armeo posedus ĉispecajn maŝinojn. Do mi konfidis min al mia sorto. Miajn armilojn mi metis sur la herbon kaj mi pretigis mian poŝtukon por povi kapitulaci, se okaze mi estas sur malamika teritorio, en la senco de la haga konvencio, al tiu, kiun unuafaje mi renkontos.
Poste mi ekiris singarde al la rivero, ofte ĉirkaŭrigardante, sed ne ekvidante eĉ unu solan vivantan animon.
Senmalhelpe mi transiris la ponton kaj mi decidis iri sur la blanka vojo al la direkto de la arbaro, mi proksimiĝis al la plej proksima arbogrupo, kiu staris sur la rando de la aleo. Subite mi repuŝiĝis ektiminte kaj nevole mi kaptis mian poŝtukon. Por momento ŝajnis, ke la arbo, kiu staris plej proksime al mi, eĉ ne estas arbo, sed vivanta estaĵo. Tiel, el dudekpaŝa distanco, mi klare povis vidi ĝian tutan figuron, sendube ĝi estis homforma, kvan17 kam ĝi aspektis eksterordinare nekutima. Anstataŭ haŭto, ĝian korpon kovris bruna krusto, ĝiaj du piedoj radiki ĝis en la teron, kaj inter ĝiaj etenditaj brakoj strangaj folioj formis folitendon super ĝia kapo. La kapo estis dika kaj malalta, la bruna krustvizaĝo estis turnita al mi.
Rekonsciiĝinte el mia surprizo, mi kredis kompreni, ke mi staras antaŭ stranga statuo, aŭ iu ŝerca kreaĵo de la ĝardenista arto: certe ĝi estas arbo kreskigita laŭ homformo, stranga specialaĵo de ĉi tiu regiono. Kun pli facila animo mi proksimiĝis al la stranga kreskaĵo kaj palpis ĝin. Jes, ĝi estis ja krusto, sed pli mola ol tiu de ordinaraj arboj, rozkolora suko fluetis el ĝi past mia ektuŝo.
Refoje mi iom ektremis, kiam la arbo ekbaraktis, eĉ mi retiris min, sed poste mi trankviliĝis. Mi vidis, ke la du piedformaj radikoj preme kroĉiĝis al la tero kaj ne povas moviĝi. Tamen la tuto estis homforma, mi ripetas, eĉ la vizaĝtrajtoj estis diveneblaj: la akuloj estis tre kavaj kaj humidaj, sed la nazo preskaŭ regula kaj la surkreskita buŝo malsuprenkurbiĝis duflanke en deprima, amara trajto. Cetere estis en ĉi tiu arbavizaĝo ankaŭ io senfine trista, malespera, nevole mi rememoris pri ensorĉita vagulo de fabeloj. Kiam mi kliniĝis pli proksimen, mi vidis mire, ke la buŝo konvulsias, kvazaŭ ĝi volus diri ion, nekomprenebla kompato premis mian koron kaj pro mia dolora mi ekkriis laŭte. Responde en la interno de la arbo estiĝis orelinsulta, surda krako, la etenditaj brakoj sinstreĉe konvulsiis, poste la arbo ree trankviliĝis.
Mi ne sciis al mi klarigi mian subitan nekompreneblan deprimon, sed mi sentis. ke mi ne povus aŭskulti ankoraŭ unufoje tiun malplenan, kavresonan krakon. Rapide mi turnis min kaj foriris de tie, tiam mi rimarkis mire, ke ankaŭ la ceteraj arboj similas al tiu ĉi: pli kaj malpli grandaj homarboj, kun etenditaj brakoj kaj kun amara, maljuna vizaĝo. Mi fartis tre malbone kaj rapidigis miajn paŝojn, mi ne ĉirkaŭrigardis, sed ŝajnis al mi, ke la tutan aleon, kiun mi trairis, formas tiaj arboj.
Poste la arboj postrestis kaj vojo surŝutita de delikata, blanka polvo zigzagis antaŭ mi: refoje min kaptis la stranga memoro, ke foje, en sonĝo, mi jam iris ĉi tie.
Ĉe la renkontiĝa de la arbaro kaj la vojo, kiel mi tian rekonis jam el malproksimo, vere staris triumfarko, kiu volbis alte super mia kapa. Rekuraĝiĝinte mi ekspiris, vidante, ke ĉi tiuj arboj ne plu estas homformaj :estas vere, ke mi ankoraŭ ne vidis eĉ tiajn arbojn: abundkreska branĉaro de karnaj, preskaŭ rondformaj folioj mallumigis la vojon, kvazaŭ ĉiu folio estus opa frukto. Nun jam vere mi estis en embaraso kaj mi komencis timi, ke tamen mi nur sonĝas : la vojo tra la arbaro estis malluma, mi timis, ke mi devojiĝos. Maltrankvile mi ĉirkaŭrigardadis, tiam tra mallarĝa fendo refoje mi ekvidis la sunlumon kaj rapide mi iris en tiun direkton. Post kel19 kaj minutoj mi venis el la arbaro kaj duonblindiĝinte mi kaptis miajn akulojn.
Aperis giganta, regulforma altano. Pompa ŝtuparo, konstruita el ruĝaj ŝtonoj, kondukis al la fono, kie monumenta konstruaĵo fermis la horizonton. La ŝtuparo kondukis al la frontpordego de ĉi tiu konstruaĵo. Ĝi estis grandega, malfermita pordego apenaŭ pli malalta ol kvardek metroj. La tuta fronto estis ununura, duoncirkloforma muro, duflanke monumentaj kolonoj: neniam mi vidis pli grandiozan, pli imponan ĉefverkon de la konstruarto. Sed en la unua momento mian atenton eĉ plie altiris du figuroj, kiuj estis antaŭ la pordego, forme kaj grande perfekte similaj al tiu maŝino, kiu min portis ĉi tien.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.