La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


VOJAĜO AL FAREMIDO

Aŭtoro: Frigyes Karinthy

©2026 Geo

La Enhavo

UNUA ĈAPITRO

La aŭtoro rerigardas al siaj ĝisnunaj aventuroj. – Eksplodas la eŭropa mondmilito: la aŭtoro kiel kirurgo venas en la liniŝipon Bulwark. Proksime al Essex la germanoj eksplodigas la ŝipon. La aŭtoro kaj la ŝipestro rifuĝas per hidroplano. – En la kriza momento mirinde aeroplano savas la aŭtoron kaj albordigas lin sana en Faremido.

La leganto certe miras, ke malgraŭ tiom da malgajaj spertoj kaj post kiam por eterne mi decidis ne plu ekvojaĝi, tamen en la julio de mil naŭcent dekkvar mi forlasis miajn edzinon kaj infanojn, por ekiri, kiel kirurgo sur la liniŝipo Bulwark, al la akvoj de la Balta maro.

Certe troviĝos homoj, kiuj akuzos min pri manko de persistemo: mi ja devis rekoni jam post mia unua vojaĝo. kiam mi feliĉe rifuĝis el Lilliput, ke vera angla regnano plej bone agas neniam transpaŝante la limojn de nia ege amata patrujo, ĉar li ja estigas por si nur stultan kaj sencelan ĉagrenon, ne pripensante, ke iam li tamen devos reveni al sia varmege amata hejmlando. Miaj postaj vojaĝoj, Brobdingnag. Laputa kaj Haŭhnhnmlan4 do. ankoraŭ plie min konvinkis pri tiu ĉi vero, kiel la leganto eerte memoras, ĉar, ĉu ne (precipe se oni pensas pri mia lasta aventura vojaĝo), se reveninte el Laputa kaj Lagado, mi estus kviete restinta hejme, kiom da teruraj kaj mortaj danĝeroj mi estus evitinta; por ne diri ion alian, mi mencias nur tiun preskaŭ fatalan aventuron, kiam de la ferdeko de la ŝipo mi saltis en la maron pro malespero, ke oni volas min perforte reporti en Britujon, ĉe kiu okazo mi preskaŭ perdis mian vivon. Se mi restas hejme, neniam mi venas tian situacion.

Por senkulpigi mian ŝajnan malpersistemon, mi devas aludi nur tiun flaman kaj senliman patrujamon, kiu tie brulas en la animo de ĉiu angla regnano je la penso, ke li risku sian vivon kaj havon por sia patrujo. En la somero de mil naŭcent dek kvar estiĝis certaj konfuzoj ĉirkaŭ Serbio kaj Aŭstrio-Hungario. Por certigi la pacon de Eŭropo, mia patrujo komencis militon kontraŭ Germanujo, kiu senĉese minacis la mondon per milito.

En tiaj cirkonstancoj kompreneble ĉiu anglo sentis sia devo defendi sian senrajte kaj neatendite atakitan patrujon.

Ankaŭ mi tuj anoncis min kiel kirurgo, mi ne povis kontraŭstari parte mian vageman kaj aventureman naturon, kiu min pelis al ĉiam pli kaj pli novaj entreprenoj, kaj parte la neestingeblan kaj nekontraŭstareblan patrujamon vivantan en la animo de ĉiu angla regnano, kiam li havas okazon oferi vivon kaj sangon par la komuna afero.

Post mia anonciĝo oni komandis min sur la liniŝipon Bulwark, kies tasko estis defendi la bordojn en la proksimo de Essex kaj okaze subteni la ofensivon de la ŝiparo.

Mia ŝipestro, Sir Edward B., tre eminenta kaj klera viro, amikiĝis kun mi jam en la unuaj tagoj kaj multajn interesajn detalojn de grava milita signifo li komunikis al mi el la privata vivo de la admiralo. Komence nia ŝipo ne venis en la fajrolinion, sed ĉe la francaj bordoj ĝi transprenis vunditojn por ilin ekspedi al Essex. Kiel kirurgo mi akiris eksterordinare interesajn kaj edifajn spertojn por la evoluigo de mia fako: en la nomo de miaj kolegoj mi povas decide aserti, ke nenio evoluigas tiom la belegan sciencon de kirurgio, kiel tiu ĉi moderna milito, kiu, per siaj sennombraj armiloj, maŝinpafiloj, grenadiloj, vaporhaŭbizoj, bomboj krevantaj en aero, pintigitaj kugloj, venenitaj sagoj, liveras ĉiam pli kaj pli interesajn kaj ĉiam pli novajn kazojn par la edifo de la lernema kirurgo. Ankaŭ mi mem observis ne malpli ol tridek kvar tiajn eksterajn kaj internajn mortvundiĝojn kaj malsanojn, kiuj ĝis nun ekzistis en neniu medicina enciklopedio kaj per kies registrado, sen malmodesteco mi povas diri, mi faris ne sensignifan servon al la medicina scienco. Estis tie frakasitaj ostoj, kontuzitaj hepatoj, elturniĝintaj intestoj kaj elpremitaj okuloj. Mi vidis ho6 mon, kies vizaĝo kaj brusto ŝvelis barelgranda, ĉar lian laringon traboris kuglo kaj la aero penetris duone en la pulmon, duone sub la haŭton, kaj alian, kies maldekstra brako ŝrumpis seknigra, ĉar ĉe la dekstra ŝultro la arterion disŝiris grenadosplito. Abundis pafitaj, tranĉitaj kaj pikitaj vundoj kaj kelkaj interesaj kazoj tre konsiderindaj el fiziologia vidpunkto, kiuj, per la amplekso de la kirurgia difekto de la nukmuskoloj montris la dinamikan forton de la homa dentaro. Kvankam, laŭ strikta konsidero ne apartenantajn al mia fako: tamen mi notis ankaŭ kelkajn interesajn psikiatriajn observojn: ekzemple venis antaŭ min japana soldato, kiu freneziĝis sur la batalkampo, – li havis la fiksan ideon, ke li scias, kial li batalas.

Nia ŝipo krozadis proksime al la anglaj bordoj ĝis la fino de novembro, – per la detaloj mi ne tedos la leganton.

La 22-an de novembro radiograme venis ordono, ke Bulwark surbordigu siajn vunditojn, kompletigu sian ŝipanaron je militetato kaj iru al Dixmuiden, kiun la germanoj okupis. Ni alprenis sepcent homojn, enŝipigis provizon de municio kaj la 24-an de novembro en granda nebulo ni ekiris al la belgaj bordoj. La nebulon ni tralumigis per lumĵetiloj, tamen ili iom devojiĝis, en la direkto de la anglaj bordoj, al okcident-sudokcidento. La 25-an de novembro tra la nebulo ni ricevis lumsignojn, sed ni ne povis ilin legi, je kelkaj nodoj de ni niaj lumĵe7 tiloj montris ŝipon. Ni elturnis la malsuprenigitajn kanonojn kaj alarmis la ŝipanaron. Ĉiu okupis sian lokon kaj la ŝipinĝeniero ĵus ordonis plenan vaporon, kiam terura eksplodbruo ekskuis la ferdekon: la ŝipo navigis sur maran bombon. Sovaĝa paniko ekestis sur la ferdeko, ĉiu perdis la kapon kaj malespera tumulto ekiris al la savboatoj. Min la forto de la eksplodo puŝis for de la ŝipestra ponto, kie mi ĵus parolis kun la kapitano kaj mi perdis por kelkaj momentoj mian konscion. Kiam mi rekonscii ĝis, la ŝipo kuŝis unuflanke kaj rapide subakvi ĝadis. La ŝipanaro blasfemante kaj luktante ŝiradis la ĉenojn de la boatoj: ili okupis ĉiun lokon, neniu zorgis pri mi. Mi vidis, ke mi devas perei kaj malesperiĝinte mi malbenis la momenton, kiu min portis sur la ŝipon, kiam la ŝipestro rampis al mi kaj signis, ke mi lin sekvu. Ŝanceli ĝadante mi grimpis ĝis la malantaŭa ferdeko: tiam la ŝipestro levis la planktabulon kaj signis, ke mi rapide descendu. Mi ekvidis grandiozan hidroplanon plene muntitan per kurboatoj kaj pretan por ekiro: jam ankaŭ la motoro bruis. Per unu salto ni ensidiĝis, la ŝipestro kaptis la tenilon kaj en la sekvanta minuto la hidroplano veturis malsupren sur la dekliva glitejo al la akvo. La helico komencis kirli la aeron, ni veturis kelkajn kilometrojn sur la akvo, poste subite ni suprenŝvebis en la nebulon. Rerigardante, mi nenion plu vidis de la ŝipo: tra la nebulo malcertaj lumoj fosforis sub mi. Tranĉa malvarmo estis nun kaj baldaŭ ĉio malaperis ĉirkaŭ mi: nepenetrebla densa nebulo ĉirkaŭprenis la maŝinon kaj ne nur ne maldensiĝis, sed eĉ ĉiam plifortiĝis. La bruego de la motoro tute malhelpis paroladon kaj sekve mi ne havis eĉ imagon, en kiun direkto ni iras kaj en kia alto. Angore mi sidis sur mia loko, foje kaj foje duone perdante mian konscion pro la malvarmo kaj rapida aerfluo, ke eĉ hodiaŭ mi ne scias, ĉu ni flugis tiel tri horojn aŭ duontagon. Mi memoras nur, ke foje mi sentis gutadi ion malsekan sur mian mentonon, mi palpis ĝin kaj mia mano fariĝis sanga, dume mi rimarkis, ke ankaŭ el sub miaj ungoj fluetas sango kaj ke mia spiro haltiĝas.

Nun la nebulo iom maldensiĝis ĉirkaŭ mi kaj ia nenatura malhelgriza brilo embuskis inter la flugiloj. Tiam mi rekonis, ke ni estas tiel alte, kie la aero jam estas tute maldensa, mi kaptis terurita la brakon de la ŝipestro, sed li ne moviĝis, mi antaŭenkliniĝis kaj rigardis en lian vizaĝon, ĝi estis senmova kaj rigida, la okuloj el vitro, el la du naztruoj silente gutadis sango. Liaj manoj kun puŝa movo spasme tenis la altecdirektilon. Min kaptis terura timego kaj mi puŝis lin flanken; li peze turniĝis maldekstren kaj lia kapo falis antaŭen. Super lia kapo mi etendis la brakojn kaj kaptis la direktilon, sed mi jam sentis, ke estas finite, ke mi ne eltenos plu. Tiam mi ekaŭdis laŭtan susuron super mia kapo; suprenrigardante mi ekvidis grandegan, birdforman mekanismon tra la maldensiĝinta nebulo. Mi volis krii, ke mi kapitulacas (en mia konfuza cerbo mi imagis, ke malamika aeroplano estas super mi), sed neniu voĉo venis el mia gorĝo.

Poste mi havis la senton, kvazaŭ io levus min el mia sidejo: dume stranga, dolĉa muziko frapis miajn orelojn kaj miaj okuloj fermiĝis. Kiam mi denove ilin malfermis, ĉirkaŭis min nigra nokto kaj la ĉielo estis plena de steloj sub kaj super mi: mi rekonis la ĉielĉaron kaj granda trankvilo min plenigis. Mi kuŝis sur io mola kaj kvazaŭ masivaj, fortaj ŝnuroj tenis min katene. tamen sen fari malagrablan senton. Ambaŭflanke io kvazaŭ frapadis: monotona kaj sonora sono estis tio kaj sur mian frunton kvazaŭ freŝa, bonodora suko estis gutanta el krano. Ĉu ni veturas aŭ staras, tion mi tute ne sciis, nek tion, kiel longe daŭris tio, foje poste mi ekvidis brilan, verdan kampon kun arabeska desegno de riveroj kaj montaroj.

Komence ŝajnis, ke tio estas super mi, poste, ke sub mi, kaj ni malrapide al ĝi malleviĝis. Dum kelka tempo ni ŝvebis super helverda, ridetanta bosko, poste floranta maldensejo aperis, kreskis; mi sentis. ke ni descendas.

Nun mi divenis, kial mi sentas min tiel feliĉa: jam preskaŭ tutan horon ununura akordo sonoris ĉirkaŭ mi, sed kun tiel dolĉa kaj pura sono, ke mi opiniis naĝi kaj bani ĝi en tiu ĉi sono, kvazaŭ en freŝa oleo; mi ekatentis kaj rekonis, ke el kvar simplaj tonoj ripetiĝas ĉi tiu muziko, ĝian ravan ĉarmon donas pli la koloro kaj moleco de tiuj sonoj, ol ilia sinsekvo; iom mi komprenas muzikon, juna ĝe oni devigis min lerni fortepianon kaj tiel mi tuj povis konstati, ke tiuj kvar sonoj jene sin sekvis: f, d, e, c; laŭ la doremifasolasido de la gamo jene: Fa-re-mi-do,

Samtempe ni atingis teron.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.