La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() KVIN RAKONTOJAŭtoro: Fjodor Dostojevskij |
©2023 Geo |
La Enhavo |
[1] Honesta ŝtelisto (Честный вор) aperis kune kun Ekssoldato en Oteĉestvennyje zapiski (1848. №4). En 1860 Dostojevskij kunigis ambaŭ rakontojn kaj eldonis ilin sub la komuna titolo Honesta ŝtelisto. La traduko de G. Arosev unue aperis en Blankaj noktoj (p. 235–250) poste en Rusa novelaro (p. 186–199).
[2] … mi prenos nur po tri arĝentajn rublojn monate. Tiutempe unu arĝenta rublo kostis preskaŭ kvar rublojn monbilete.
[3] Emelja (Емеля). Karesa derivaĵo de Emiliano (Емельян), la rusa formo de Emilĉjo. Dostojevskij unuafoje menciis Emilianon Iljiĉ en Malriĉaj homoj (1848), vidu p. 62 de la Esperanta traduko en Blankaj noktoj.
[4] Novjara balo kaj nupto (Ёлка и свадьба) aperis en Oteĉestvennyje zapiski (1848. №9). Dostojevskij redaktis la tekston por la libroformaj eldonoj en 1860 kaj 1866. La traduko de A. Korĵenkov aperis en Rusa novelaro (p. 200–206).
[5] Novjara balo por infanoj. Ruse ĉi tiu balo nomiĝas simple “ёлка”, t. e. abio.
[6] Con amore. Kun amo (it.).
[7] Juliano Mastakoviĉ. En sia felietono La Peterburga kroniko Dostojevskij skribis: “… mia bona konato, eksa bondeziranto kaj eĉ iomete mia protektinto, Juliano Mastakoviĉ intencas edziĝi” (Sankt-Peterburgskije Vedomosti, 27 apr 1847). En ĉi tiu teksto li mencias ankaŭ la nomon de la fianĉino – Glafira Petrovna. Pli detale Juliano Mastakoviĉ estas priskribita en La malforta koro (1848).
[8] Licencohavanto (Откупщик). Entreprenisto, aĉetinta ŝtatan licencon, kutime temis pri licenco por vendado de alkoholaĵoj.
[9] Nec plus ultra. Plej altgrade, ekstreme (lat.).
[10] Abordi. Dostojevskij uzas la verbon “абордировать”, kiu devenas el la franclingva “aborder” (en mararmeo: proksimiĝi tuŝdistance al alia ŝipo por kaperi ĝin), en la senco “ataki”.
[11] Knabo ĉe Krista abio (Мальчик у Христа на ёлке) aperis en 1876 kiel parto de la januara eldono de La taglibro de verkisto. La traduko de A. Korĵenkov aperis en La Ondo de Esperanto, 2004. №1.
[12] Sed mi estas romanisto… Antaŭe en ĉi tiu ĉapitro Dostojevskij skribis pri sia intenco verki romanon pri rusaj infanoj kaj pri iliaj gepatroj.
[13] … sur la forno. En la tradicia rusa domo sur la forno estas kuŝejo.
[14] La kampulo Marej (Мужик Марей) aperis en La taglibro de verkisto (februaro 1876). La Esperanta traduko de A. Korĵenkov unue aperis en La Ondo de Esperanto, 2003, №4, poste en la broŝuro Fjodor Dostojevskij en Esperanto.
[15] Professions de foi. 1. Simboloj de la kredo, kredkonfesoj; 2. Mondkonceptoj (fr.).
[16] … naŭ jarojn … dudek naŭ jarojn. Unuafoje Dostojevskij venis al la vilaĝo Darovoje printempe 1832, kiam li havis ne naŭ, sed dek jarojn. La priskribita evento en la bagnejo okazis la 9an de aprilo 1851, la duan tagon de la Paska semajno.
[17] M-cki. La polan revoluciulon Aleksander Mireckij (1822–?) Dostojevskij priskribis en la 8a ĉapitro Kamaradoj de la dua parto de Noticoj el la domo de morto. Post kvinjara bagnado Mireckij estis liberigita la 17an de novembro 1851, do ses monatojn post la priskribita tago.
[18] Je haïs ces brigands! Mi abomenas ĉi tiujn banditojn! (fr.).
[19] … elpensitan rakontanton. Noticoj el la domo de morto estis eldonitaj en 1860–62 kiel posteuma kajero de Aleksandr Petroviĉ Gorjanĉikov.
[20] … tre multaj pensas kaj eĉ nun firme kredas, ke mi estis sendita al bagnado pro murdo de mia edzino. Anna Dostojevskaja rememoris, ke, kvankam antaŭ ilia konatiĝo ŝi sciis, ke li estis kondamnita pro politika krimo, ŝi plurfoje aŭdis en sia junaĝo, ke Dostojevskij murdis sian edzinon. Ŝi asertis, ke ĉi tiu absurda onidiro estis konata ankaŭ en la rusa komunumo en Dresdeno, kie la geedzoj Dostojevskij loĝis en 1869–71.
[21] Marej. Mark Jefremov, kampulo el Darovoje.
[22] Aksakov, Konstantin Sergejeviĉ (1817–1860). Rusa poeto, kritikisto, dramaturgo, historiisto, teoriisto de “slavofilismo”. Temas pri lia eseo Pri la moderna homo el la artikolaro Frata helpo, kompilita kaj eldonita de la Slava Komitato kun bonfara celo (por helpi la Balkanajn slavojn en tiutempa milito). La vortojn de Aksakov pri la klereco de la rusa popolo Dostojevskij traktis en la antaŭa ĉapitro de la Taglibro.
[23] La sonĝo de ridinda homo (Сон смешного человека) aperis en La taglibro de verkisto (aprilo 1877). La traduko de A. Korĵenkov aperis en Rusa novelaro (p. 207–222).
[24] Freneza profeto. Temas pri “juródivyj” (юродивый) – askete vivanta viro kun profetaj kapabloj. Pluraj el ili ŝajnigis sin frenezuloj por profeti senpune. La popolo alte aprecis ilin. Kelkaj el ili estis rekonitaj de la rusortodoksa eklezio. Vidu, ekzemple, tiun personon en Boriso Godunov (verkita en 1825, publikigita en 1831) de A. Puŝkin, kiu sentime parolas al la caro. Aliaj tradukoprovoj en Esperanto: idiotulo, preĝeja idioto, simplulo, ŝajnfrenezulo, sankta stultulo, dia stultulo, malsaĝulo pro Kristo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.