La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
KVIN RAKONTOJAŭtoro: Fjodor Dostojevskij |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mi estas ridinda homo. Nun oni nomas min freneza. Tio estus promocio de mia rango, se mi ne plu restus por ili same ridinda kiel antaŭe. Sed nun mi ne plu koleras kontraŭ ili, nun mi trovas ilin ĉarmaj, eĉ kiam ili ridas pri mi – ĉi tiam ili estas precipe ĉarmaj. Ankaŭ mi ŝatus ridi kun ili – eble ne pri mi mem, sed ĉar mi amas ilin – se por mi ne estus tiel malgaje rigardi al ili. Malgaje, ĉar ili ne scias la veron, sed mi scias la veron. Ho, kiel peze estas sole scii la veron! Sed ili ne komprenos tion. Ne, ili ne komprenos.
Sed antaŭe mi tre angoris pro tio, ke mi ŝajnis ridinda. Mi ne ŝajnis, mi estis ridinda. Mi ĉiam estis ridinda, kaj mi scias tion, eble, ekde mia naskiĝo. Eble mi jam en la sepjara aĝo sciis, ke mi estas ridinda. Poste mi studis en la lernejo, poste en la universitato, sed kio do? Ju pli mi studis, des pli mi lernis, ke mi estas ridinda. La tuta universitata scienco, laŭ mia profundiĝo en ĝi, por mi fine ekzistis kvazaŭ nur por pruvi kaj klarigi al mi, ke mi estas ridinda. En la vivo ĉio okazis simile kiel en la scienco. Ĉiujare kreskis kaj fortiĝis en mi la sama konscio pri mia ĉiuaspekta ridindeco. Ĉiuj ĉiam ridis pri mi. Sed neniu el ili sciis aŭ divenis, ke inter ĉiuj teranoj ĝuste mi plej bone scias tion, ke mi estas ridinda; kaj min plej ofendis ĝuste tio, ke ili ne sciis tion; sed pri tio mi mem kulpis: mi ĉiam estis tiel orgojla, ke mi neniam volis konfesi tion al iu. Mia orgojlo kreskis dum jaroj, kaj al mi ŝajnas, ke, se mi almenaŭ foje konfesus al iu mian ridindecon, mi tuj, en la sama vespero, frakasus mian kapon per revolvera pafo. Ho, kiel mi suferis dum mia adoleskanteco, ke mi foje ne eltenos kaj subite mem konfesos tion al miaj kamaradoj. Sed fariĝinte juna viro, mi ial iĝis iomete pli trankvila, kvankam mi en ĉiu nova jaro pli bone konis tiun mian teruran econ. Ĝuste ial – ĉar mi ĝis nun ne sukcesas trovi la kialon. Eble ĉar en mia vivo kreskegis terura angoro pro certa cirkonstanco, kiu ja estas ege pli supera ol mi mem: nome – min kaptis la konvinko pri tio, ke ĉie en ĉi tiu mondo nenio gravas. Mi tre delonge antaŭsentis tion, sed mi plene konvinkiĝis iel tute subite en la lasta jaro. Mi subite eksentis, ke por mi tute ne gravas, ĉu la mondo ekzistas, aŭ tute nenio ie ekzistas. Mi ekaŭdis kaj eksentis per mia tuta memo, ke dum mia vivo nenio ekzistis. Komence al mi ŝajnis, ke tamen antaŭe ja multo ekzistis, sed poste mi komprenis, ke ankaŭ antaŭe nenio ekzistis, sed nur ŝajnis ekzisti. Iom post iom mi konvinkiĝis, ke ankaŭ poste neniam io ekzistos. Tiam mi subite ĉesis koleri kontraŭ homoj kaj preskaŭ ĉesis rimarki ilin. Vere, tio evidentiĝis eĉ en plej bagatelaj aferoj: ekzemple, irante sur strato, mi kunpuŝiĝis kun homoj. Tio okazis ne pro mia enpensiĝo: pri kio mi povus pensi? ja mi tute ĉesis pensi, kaj por mi ĉio estis negrava. Estus bone, se mi solvus iujn problemojn, sed mi solvis neniun, kaj ili estis multaj. Sed por mi ĉio iĝis malgrava, kaj ĉiuj miaj problemoj tute foriĝis.
Kaj jam post tio mi ekkonis la veron. La veron mi ekkonis en la pasinta novembro, pli precize, la trian de novembro, kaj de tiu tempo mi memoras ĉiun momenton de mia vivo. Tio okazis en plej sombra vespero, kiun oni povas imagi. Tiam mi estis revenanta hejmen post la deka horo, kaj mi memoras, ke mi pensis, ke ne povas esti pli sombra tempo. Eĉ en la aspekto fizika. Dum la tuta tago pluvis; mi memoras, ke la pluvo estis tre malvarma kaj sombra, eĉ iel minaca, evidente malamika al la homoj; sed subite post la deka horo ĝi ĉesis, kaj iĝis terure malseke – pli malseke kaj pli malvarme ol dum la pluvo; iu vaporo leviĝis de ĉio, de ĉiu pavimero kaj el ĉiu flankstrateto, se oni rigardis al ĝia pleja interno de fore, de la strato. Mi subite pensis, ke estus pli agrable, se ĉiuj gaslanternoj estingiĝus, ja kun la gaso la koro pli malgajas, ĉar la gaso ĉion ĉi lumigas. Tiutage mi preskaŭ ne manĝis kaj de la vesperiĝo mi gastis ĉe konata inĝeniero, ĉe kiu estis ankoraŭ du amikoj. Mi ĉiam silentis kaj, ŝajne, mi tedis ilin. Ili interparolis pri io provoka kaj eĉ neatendite ekscitiĝis. Tamen mi vidis, ke por ili nenio gravas, kaj ili ekscitiĝis nur ŝajne. Tion mi subite diris al ili: “Sinjoroj, ja por vi ĉio ne gravas”. Ili ne ofendiĝis, kaj ĉiuj ridis pri mi. Tio okazis, ĉar mi parolis tute ne riproĉante ilin, sed nur tial, ke por mi nenio estis grava. Ili ekvidis, ke por mi ĉio tute ne gravas, kaj ili gajiĝis.
Ekpensinte surstrate pri la gaso, mi rigardis al la ĉielo. La ĉielo estis terure malhela, sed oni povis klare vidi disŝiritajn nubojn kaj senfundajn nigrajn makulojn inter ili. En unu el tiuj makuloj mi subite rimarkis etan stelon kaj komencis atente rigardi al ĝi. Mi mencias tion, ĉar la stelo sugestis al mi ideon: mi decidis mortigi min tiunokte. Mi firme decidis tion jam antaŭ du monatoj, kaj, malgraŭ mia malriĉeco, mi aĉetis bonegan revolveron kaj je la sama tago mi ŝargis ĝin. Sed pasis jam du monatoj, kaj ĝi plu kuŝis en la kesto; sed por mi ĉio estis tiel negrava, ke mi finfine ekvolis kapti minuton, dum kiu por mi ĉio estos ne tiel malgrava – mi ne scias, kial mi ekvolis tion. Do, dum tiuj du monatoj mi ĉiunokte, revenante hejmen, pensis, ke mi mortpafos min. Mi ĉiam atendis tiun minuton. Kaj nun la stelo sugestis al mi la ideon, kaj mi decidis ke tio nepre okazos jam ĉi-nokte. Sed mi ne scias, kial la stelo sugestis la ideon. Do, kiam mi rigardis al la ĉielo, mian kubuton subite kaptis eta knabino. La strato estis jam malplena, kaj preskaŭ neniu homo estis videbla. Malproksime fiakristo dormis sur droŝko. La knabino estis eble okjara, ŝi surhavis nur kaptukon kaj robeton, ŝi estis tute malseka, sed mi precipe bone memorfiksis ŝiajn malsekajn ŝiritajn ŝuojn, kiujn mi ankaŭ nun memoras. Ili aparte altiris miajn okulojn. Ŝi subite komencis tiri mian kubuton kaj voki min. Ŝi ne ploris, sed iel abrupte kriis iujn vortojn, kiujn ŝi ne povis bone prononci, ĉar ŝi febre tremetis. Ŝi estis pro io terurita kaj despere kriis: “Panjo! Panjo!” Mi turnis al ŝi mian vizaĝon, sed diris nenion kaj plu iris, sed ŝi kuris kaj tiris min, kaj en ŝia voĉo aperis sono, kiu signifas plenan desperon ĉe tre timigitaj infanoj. Mi konas tiun sonon. Kvankam ŝi parolis konfuze, mi komprenis, ke ŝia patrino ie estas mortanta aŭ io misa okazis al ili, kaj ŝi kuris por voki iun aŭ trovi ion por helpi la patrinon. Sed mi ne sekvis ŝin kaj, male, subite ekvolis forpeli ŝin. Komence mi diris al ŝi, ke ŝi trovu policanon. Sed ŝi subite kunmetis siajn manetojn kaj, plorsingultante kaj anhelante, plu kuris apude sen forlasi min. Jen ĉi tiam mi kriis al ŝi kaj stamfis. Ŝi kriis nur: “Sinjoro, sinjoro!..” – sed subite forlasis min kaj sage transkuris la straton: tie aperis iu pasanto, kaj ŝi, verŝajne, impetis de mi al li.
Mi venis supren al mia kvina etaĝo. Mi loĝas en unu el luĉambroj de apartamento. Mia ĉambro estas eta kaj malriĉa, kun duonronda fenestro, kiaj estas en mansardoj. En mia ĉambro estas vakstola sofo, tablo sur kiu kuŝas libroj, du seĝoj kaj komforta fotelo, malnova sed altdorsa. Mi sidiĝis, bruligis la kandelon kaj enpensiĝis. Post la muro, en la apuda ĉambro daŭris diboĉado. Ĝi komenciĝis antaŭhieraŭ. Tie loĝis eksiĝinta kapitano, li havis gastojn – sesopon da feĉuloj; ili trinkis vodkon kaj kartludis per malnovaj kartoj. La antaŭan nokton tie okazis batalo; mi scias ke du el ili tiradis sin reciproke je la haroj. La luigantino volis plendi, sed ŝi terure timas la kapitanon. Krome ĉi tie loĝas nur malalta kaj magra oficiredzino, veninta de ie kun tri etaj infanoj, kiuj ekmalsanis jam en nia loĝejo. Ŝi kaj ŝiaj infanoj terure timas la kapitanon, kaj dum tutaj noktoj ili tremas kaj krucosignas sin, kaj la plej juna infano pro la timo jam havis epilepsian ikton. Mi certe scias, ke la kapitano en la Neva avenuo foje haltigas pasantojn kaj petas almozon. Neniu dungas lin, sed estas strange (ĝuste tial mi rakontas tion), ke la kapitano dum la tuta monato, post kiam li ekloĝis ĉi tie, ne vekis mian malŝaton. Memkompreneble, mi de la komenco evitis konatiĝi kun li, kaj li mem tuj ekenuus pro mi jam dum nia unua renkontiĝo. Sed malgraŭ ilia kriado post la muro, kaj malgraŭ ilia multeco, mi tute ne atentas ilin. La tutan nokton mi sidas kaj, tute sincere, mi eĉ ne aŭdas ilin – ĉi tiom forgesas ilin. Ja mi dum la tuta lasta jaro ĉiunokte ne dormas ĝis la mateniĝo. La tutan nokton mi sidas ĉe la tablo sur la fotelo, farante nenion. Mi legas librojn nur tage. La kandelo plene forbrulas dum unu nokto. Do, mi senbrue sidiĝis ĉe la tablo, elkestigis la revolveron kaj metis ĝin antaŭ min. Mi memoras, ke metinte ĝin, mi demandis min: “Ĉu jes?”, kaj tute jese respondis al mi mem: “Jes”, tio signifas: mi mortpafu min. Mi sciis, ke tiunokte mi certe mortpafos min, sed mi ne sciis, kiom da tempo mi sidos ĉe la tablo antaŭ tio. Mi ja certe mortpafus min, se mi ne renkontus la knabinon.
Komprenu, ke kvankam nenio gravis por mi, sed mi, ekzemple, sentis doloron. Se iu batus min, mi sentus doloron. Same pri la morala aspekto: se okazus io tre kortuŝa, mi sentus kompaton, same kiel iam, kiam por mi en la vivo ankoraŭ ne ĉio malgravis. Kaj tiuvespere mi sentis kompaton: kaj mi ja nepre helpus la infanon. Sed kial mi ne helpis la knabinon? Nur pro jena ideo aperinta tiam: kiam ŝi tiris kaj vokis min, antaŭ mi subite aperis demando, kiun mi ne povis solvi. La demando estis bagatela, sed mi koleriĝis. Mi koleriĝis pro jena konkludo: ja mi jam decidis mortpafi min ĉi-nokte, sekve nun por mi ĉio en la mondo devus esti eĉ pli malgrava ol iam ajn. Sed pro kio mi sentis, ke por mi ne ĉio malgravas kaj ke mi kompatas la knabinon? Mi memoras, ke mi ŝin tre kompatis; eĉ ĝis tre stranga doloro, tute nekredebla en mia situacio. Kredu, ke mi ne povas bone klarigi tiun mian momentan senton, sed la sento daŭris ankaŭ hejme, kiam mi jam sidiĝis ĉe la tablo, kaj mi estis tiel agacita, kiel mi jam delonge ne estis. Argumento sekvigis argumenton. Estis klare, ke se mi estas homo, sed ankoraŭ ne nulo, kaj dum mi ne iĝis nulo, do mi vivas kaj sekve mi povas suferi, koleri kaj honti pro miaj agoj. En ordo. Sed ĉar mi mortigos min, ekzemple, post du horoj, kial min devas koncerni la knabino, la honto kaj ĉio cetera en la mondo? Ja mi transformiĝos al nulo, al la absoluta nulo. Ĉu vere la konscio pri tio, ke mi tuj tute ĉesos ekzisti, kaj sekve nenio plu ekzistos, ne povas havi eĉ plej etan influon je mia kompato pri la knabino kaj je honto pro la farita fiaĵo? Ja mi stamfis kaj sovaĝe kriis al la malfeliĉa infano ĝuste pro tio, ke “jen mi ne nur malhavas kompaton, sed mi eĉ rajtas fari malhomecan fiaĵon nun, ĉar post du horoj ĉio estingiĝos”. Ĉu vi kredas, ke pro tio mi kriis? Mi nun preskaŭ certas pri tio. Tiam mi klare sentis, ke la vivo kaj la mondo nun kvazaŭ dependas de mi. Eblas diri ankaŭ jene: la mondo nun estas farita kvazaŭ nur por mi. mi mortpafos min, kaj la mondo ne plu ekzistos, almenaŭ por mi. Krome, ja eble post mia morto vere nenio kaj neniu ekzistos, kaj la tuta mondo post la estingiĝo de mia menso tuj estingiĝos kiel fantomo, kiel apartenaĵo de nur mia konscio, kaj malaperos, ĉar eble la tuta mondo kaj ĉiuj homoj – estas nur mi mem. Mi memoras, ke, sidante kaj rezonante, mi turnis tiujn novajn demandojn, kiuj inundis min, en tute alian flankon kaj elpensis ion tute novan. Ekzemple, al mi subite prezentiĝis jena stranga ideo: se mi antaŭe vivus sur la luno aŭ sur Marso kaj farus tie la plej hontindan kaj malhonestan agon, kiun oni povas imagi, kaj estus tie pro ĝi punita kaj malhonorigita en maniero, kiun oni povas senti kaj imagi eble nur foje en sonĝo, en koŝmaro, kaj se mi poste venus sur la teron kaj konservus la memoron pri tio, kion mi faris sur la alia planedo, kaj krome scius, ke mi neniel kaj neniam revenus tien – ĉu por mi, rigardanta de l’ tero al la luno, ĉio estus malgrava? Ĉu mi sentus aŭ ne sentus honton pro la farita ago? La demandoj estis vanaj kaj superfluaj, ĉar la revolvero jam kuŝis antaŭ mi, kaj mi per mia tuta memo sciis, ke tio certe okazos, sed ili ardigis min, kaj mi estis furioza. Mi ja nun kvazaŭ ne povus morti, sen antaŭe solvi ion. Resume, la knabino savis min, ĉar per tiuj demandoj mi prokrastis la pafon. En la ĉambro de la kapitano ĉio komencis kvietiĝi: ili jam finis sian kartludon kaj prepariĝis al dormo, kaj intertempe ili grumblis kaj pigre interĵetis lastajn insultojn. Ĝuste ĉi tiam mi subite ekdormis sur la ĉetabla fotelo, kio al mi neniam okazis pli frue. Mi tute ne rimarkis, kiel mi ekdormis. Estas konate, ke sonĝoj estas tre stranga fenomeno: iu afero prezentiĝas terure klare, kun juveliste preciza poluriteco de la detaloj, sed oni saltas trans alian aferon, kvazaŭ tute ne rimarkante ĝin, ekzemple, trans spacon kaj tempon. Ŝajnas, ke sonĝojn direktas ne la racio, sed la deziro, ne la kapo, sed la koro, kvankam mia racio en sonĝoj foje aranĝis inĝeniajn aferojn! Ja mia racio en sonĝoj spertas nekompreneblajn transformiĝojn. Ekzemple, mia frato mortis antaŭ kvin jaroj. De tempo al tempo mi vidas lin en sonĝo: li partoprenas miajn aferojn, ni kune faras ion, tamen mi ja scias kaj memoras dum la tuta daŭro de l’ sonĝo, ke mia frato estas mortinta kaj entombigita. Kial do mi ne miras, ke li, kvankam li estas mortinta, tamen estas apud mi kaj klopodas pri io kune kun mi? Kial mia racio facile permesas ĉi tion? Sed sufiĉe! Mi rakontu mian sonĝon. Jes, tiam mi havis ĉi tiun sonĝon, mian sonĝon de la tria de novembro. Nun oni mokas min, dirante, ke ĝi estis nur sonĝo. Sed ĉu vere gravas, ke ĝi estis sonĝo aŭ ne, ja ĉi tiu sonĝo anoncis al mi la Veron? Ja eksciinte unufoje la veron kaj ekvidinte ĝin, oni scias ke ĝi estas la vero, kaj ke alia vero ne estas kaj ne povas esti, nek en la vivo nek en la sonĝo. Jes, ĝi estis sonĝo, mi konsentas, sed la vivon, kiun vi tiel alte taksas, mi volis estingi per suicido, kaj mia sonĝo, – ho, mia sonĝo revelaciis al mi novan, grandiozan, renovigitan, fortan vivon!
Aŭskultu.
Mi diris, ke mi ekdormis nerimarkinte tion, kvazaŭ plu rezonante pri la sama temo. Subite mi sonĝis, ke mi prenas la revolveron kaj, sidante, almetas ĝin rekte al mia koro – al la koro, sed ne al la kapo; kvankam antaŭe mi decidis pafi nepre al la kapo, konkrete al la dekstra tempio. Almetinte ĝin al la brusto, mi atendis unu aŭ du sekundojn, antaŭ mi la kandelo, la tablo kaj la muro subite ekmoviĝis kaj ŝanceliĝis. Mi rapide pafis.
En sonĝo vi foje falas de alto, aŭ oni vin tranĉas aŭ batas, sed vi neniam sentas doloron, krom se vi efektive iel kontuzas vin en la lito kaj pro tio sentas doloron kaj preskaŭ nepre vekiĝas pro la doloro. Same estis en mia sonĝo: mi ne sentis doloron, sed mi vidis, ke samtempe kun mia pafo ĉio en mi skuiĝis, kaj ĉio tuj estingiĝis, kaj ĉirkaŭ mi ĉio iĝis terure nigra. Mi iĝis kvazaŭ blinda kaj muta, kaj jen mi kuŝas sur io malmola, etendiĝinte, kun la vizaĝo supren, vidante nenion kaj ne povante eĉ movetiĝi. Ĉiuj ĉirkaŭ mi paŝas kaj krias, la kapitano raŭkas, la mastrino jelpas, – subite sekvas paŭzo, kaj jen oni jam portas min en fermita ĉerko. Mi sentas la ŝanceliĝadon de mia ĉerko kaj rezonas pri tio, kaj subite min unuafoje konsternas jena penso: mi ja mortis, tute mortis, mi scias tion kaj ne dubas, mi ne vidas kaj ne moviĝas, tamen mi sentas kaj rezonas. Sed mi baldaŭ paciĝas kun tio kaj, laŭ mia kutimo, same kiel en sonĝoj, akceptas la realecon senkonteste.
Jen oni enterigas min. Ĉiuj foriras, kaj mi restas sola, absolute sola. Mi ne moviĝas. Ĉiam, kiam mi antaŭe dum la vivo imagis mian sepulton en tombo, kun la tombo mi asociis nur la senton pri malsekeco kaj malvarmo. Ankaŭ nun mi sentis, ke mi tre frostas, precipe fine de la piedpintoj, sed mi sentis nenion alian.
Mi kuŝis kaj – tre strange – mi atendis nenion, senkonteste akceptante, ke mortinto nenion atendu. Sed estis malseke. Mi ne scias, kiom da tempo pasis – unu horo, aŭ kelkaj tagoj, aŭ multaj tagoj. Sed subite sur mian fermitan maldekstran okulon falis akvoguto, likinta tra la ĉerkokovrilo, post unu minuto la dua guto falis, post plia minuto la tria guto, kaj tiel plu, kaj tiel plu, ĉiam post unu minuto. Granda indigno ekbrulis en mia koro, kaj mi subite sentis en ĝi fizikan doloron: “Ja ĝi estas mia vundo, – mi pensis, – pro la pafo, tie estas la kuglo…” Sed gutoj plu falis ĉiuminute rekte sur mian fermitan okulon. Kaj mi subite alvokis – ne voĉe, ĉar mi estis senmova, sed per mia tuta memo – al la mastro de ĉio, kio okazis al mi:
– Kiu ajn vi estas, sed se vi estas kaj se ekzistas io pli racia ol tio, kio nun okazas, permesu al ĝi ekzisti ankaŭ ĉi tie. Se vi venĝas pro mia malprudenta suicido per senformeco kaj absurdeco de mia plua estado, sciu, ke neniu sufero, iam ajn sendota al mi, estos komparebla kun tiu malestimo, kiun mi silente sentos eĉ dum milionoj da jaroj de mia martirado!..
Mi alvokis kaj silentiĝis. Preskaŭ unu minuton daŭris profunda silento, kaj eĉ plia guto falis, sed mi sciis, mi senfine kaj firmege sciis kaj kredis, ke tuj ĉio nepre ŝanĝiĝos. Kaj jen subite mia tombo malfermiĝis. Mi ne scias, kiel ĝi estis malfermita kaj la tero estis elfosita, sed iu malhela kaj nekonata estulo prenis min, kaj ni venis en la spacon. Mi subite malblindiĝis: la nokto estis profunda, kaj neniam, ankoraŭ neniam ekzistis tia mallumo! Ni rapide flugis en la spaco jam malproksime de la tero. Mi demandis pri nenio tiun, kiu portis min, mi atendis kaj estis fiera. Mi certigis min, ke mi ne timas, kaj rigidiĝis pro admiro ĉe la penso pri tio, ke mi ne timas. Mi ne memoras, nek povas imagi, kiom longe ni flugis: ĉio okazis tiel, kiel ĉiam en sonĝo, kiam oni saltas trans spaco kaj tempo kaj trans la leĝoj de l’ naturo kaj racio kaj haltas nur ĉe la punktoj, pri kiuj revas la koro. Mi memoras, ke en la mallumo mi subite vidis stelon. “Ĉu Siriuso?” – mi subite demandis, ne reteninte min, kvankam mi ne deziris demandi pri io ajn. – “Ne, ĝi estas la stelo, kiun vi, revenante hejmen, vidis inter la nuboj”, – respondis al mi la estulo, kiu portis min. Mi sciis, ke ĝi havis kvazaŭ homan vizaĝon. Estas strange, ke mi ne amis ĉi tiun estulon kaj eĉ sentis grandan abomenon. Mi atendis absolutan neekziston kaj por tio pafis al mia koro. Kaj nun mi estis en la manoj de estulo, certe ne homa, sed kiu ja estas kaj ekzistas: “Kaj, sekve, ankaŭ post la morto estas vivo!” – mi pensis kun stranga sonĝa frivoleco, sed la esenco de mia koro restis kun mi tre profunde: “Kaj se necesas denove esti, – mi pensis, – kaj denove vivi laŭ ies senkompata volo, mi ne deziras, ke oni min venku kaj humiligu!” – “Vi scias, ke mi timas vin, kaj pro tio vi malestimas min”, – mi subite diris al mia kunvojaĝanto, ne reteninte la humiligan demandon, kiu enhavis konfeson, kaj sentis en mia koro mian humiliĝon, kvazaŭ pikon de pinglo. Li ne respondis mian demandon, sed mi subite sentis, ke mi ne estas malestimata, nek priridata, nek eĉ kompatata, kaj ke nia vojo havas nekonatan kaj misteran celon, kiu koncernas nur min. Timo kreskis en mia koro. Io senvorte, sed turmente estis komunikata al mi de mia silenta kunvojaĝanto, kaj ĝi iel trapenetris min. Ni flugegis en mallumaj kaj nekonataj spacoj. Mi jam delonge ĉesis vidi la konatajn stelarojn. Mi sciis, ke en la ĉielo estas steloj, kies radioj venas al la tero nur post miloj kaj milionoj da jaroj. Eble ni jam flugis tie. Mi atendis ion en terura angoro, elturmentinta mian koron. Sed subite iu konata kaj ekstreme loga sento skuegis min: mi subite ekvidis nian sunon! Mi sciis, ke ĝi ne povas esti nia suno, generinta nian teron, kaj ke ni estas je infinita distanco de nia suno, sed mi iel rekonis per mia tuta memo, ke ĉi tiu suno estas tute sama kiel la nia, ke ĝi estas ĝia ripetaĵo kaj sozio. Dolĉa kaj loga sento ekstaze eksonis en mia animo: la origina forto de la lumo, la sama lumo kiu naskis min, reeĥis en mia koro kaj revivigis ĝin, kaj mi unuafoje post mia tombo resentis la vivon, la antaŭan vivon.
– Sed se ĝi estas la suno, se ĝi estas la tute sama suno, kiel la nia, kie estas la tero? – mi kriis. Kaj mia kunvojaĝanto montris al mi astron, kiu smeralde brilis en la mallumo. Ni rapidege flugis rekte al ĝi.
– Ĉu en la universo estas eblaj tiaj ripetaĵoj, ĉu vere tia estas la leĝo de l’ naturo?.. Kaj se tie estas la tero, ĉu ĝi estas la sama, kiel la nia… tute sama, malfeliĉa, kompatinda, sed kara kaj ĉiam amata, kaj, same kiel la nia, naskanta la saman turmentan amon al si eĉ en siaj plej maldankaj idoj?.. – mi kriis, skuiĝante pro la nebridebla, ekstaza amo al tiu antaŭa, kara tero, kiun mi forlasis. La imago de l’ malfeliĉa knabino, kiun mi ofendis, por momento aperis antaŭ mi.
– Vi vidos ĉion, – mia kunvojaĝanto respondis, kaj en liaj vortoj sonis tristo.
Sed ni rapide proksimiĝis al la planedo. Ĝi kreskis antaŭ miaj okuloj, mi jam vidis la oceanojn, la konturojn de Eŭropo, kaj subite stranga sento de iu granda kaj sankta ĵaluzo ekflamis en mia koro: “Kial kaj por kio povas ekzisti tia ripetaĵo? Mi amas kaj povas ami nur tiun teron, kiun mi forlasis, sur kiu restis ŝprucoj de mia sango, kiam mi, sendankulo, estingis mian vivon per pafo al mia koro. Sed neniam, tute neniam mi ĉesis ami tiun teron, kaj eĉ tiunokte adiaŭante ĝin, mi eble amis ĝin eĉ pli sufere ol iam ajn. Ĉu sur tiu nova tero estas sufero? Sur nia tero ni povas malfalse ami nur kun sufero kaj nur per sufero! Ni ne povas ami aliamaniere, ni ne konas alian amon. Mi deziras suferojn por ami. Mi deziras, mi soifas ĉi-minute kisi, verŝante larmojn, nur tiun teron, kiun mi forlasis, kaj mi ne volas, mi ne akceptas vivi sur iu alia tero!..”
Sed mia kunvojaĝanto jam forlasis min. Mi subite, preskaŭ tute nerimarkite de mi mem, ekstaris sur tiu alia tero en la hela lumo de suna tago, belega kiel la paradizo. Mi staris, ŝajne, sur unu el la insuloj, kiuj en nia tero formas Grekan Arkipelagon, aŭ sur bordo de la kontinento apud tiu arkipelago. Ho, ĉio estis tute sama, kiel ĉe ni, sed, ŝajne, de ĉie radiis iu festo kaj granda, sankta triumfo, finfine atingita. La tenera smeralda maro softe plaŭdis ĉe la bordo kaj kisis ĝin kun amo klara, videbla, preskaŭ konscia. Altaj belegaj arboj staris en sia plena lukso de siaj floroj, kaj mi certas, ke iliaj nenombreblaj folietoj salutis min per mallaŭta, tenera susurado, kvazaŭ parolante iujn amajn vortojn. En la mola herbo flamis helaj aromaj floroj. Grupoj da birdoj flirtetis en la aero kaj, ne timante min, sidiĝis sur miajn ŝultrojn kaj brakojn kaj gaje frapetis min per siaj ĉarmaj, tremetantaj flugiletoj. Finfine mi ekvidis kaj ekkonis la homojn de ĉi tiu feliĉa tero. Ili mem venis al mi, ili ĉirkaŭis min, ili kisis min. Infanoj de l’ suno, infanoj de sia propra suno – ho, kiel belegaj ili estis! Sur nia tero mi neniam vidis tian belecon en la homo. Eble nur en niaj infanoj, dum iliaj plej fruaj jaroj, oni povus trovi malproksiman kaj malfortan rebrilon de tiu beleco. En la okuloj de tiuj feliĉaj homoj estis klara brilo. Iliaj vizaĝoj radiis saĝon kaj konscion, kiu atingis jam perfektan trankvilecon, sed tiuj vizaĝoj estis gajaj; en la vortoj kaj voĉoj de tiuj homoj sonis infana ĝojo. Ho, mi tuj, je la unua rigardo al iliaj vizaĝoj, komprenis ĉion – ĉion! Ĝi estis la tero, ne profanita per la peka falo; sur ĝi vivis nepekintaj homoj; ili vivis en tiu paradizo, en kiu, laŭ la legendoj de la tuta homaro, vivis ankaŭ niaj pekintaj pragepatroj, kun jena diferenco: ĉi tie la tuta tero estis la sama paradizo. Ĉi tiuj homoj, ĝoje ridante, proksimiĝis al mi kaj karesis min; ili kondukis min al si, kaj ĉiu el ili volis trankviligi min. Ho, ili demandis min pri nenio, sed al mi ŝajnis, ke ili iel jam sciis ĉion, kaj ili volis rapide forpeli la suferon de mia vizaĝo.
Komprenu: mi ripetas, ke eble ĝi estis nur sonĝo! Sed la sento de la amo de tiuj senkulpaj kaj belegaj homoj por ĉiam restis en mi, kaj mi sentas, ke ankaŭ nun ilia amo de tie fluas al mi. Mi mem vidis ilin, mi ekkonis ilin kaj konvinkiĝis, mi amis ilin, poste mi suferis pro ili. Ho, eĉ tiam mi tuj komprenis, ke mi neniam povos plene kompreni ilin. Por mi, moderna rusa progresemulo kaj abomena peterburgano, estis nekompreneble, ekzemple, kial ili, sciante tre multon, ne havas nian sciencon. Sed baldaŭ mi komprenis, ke iliaj scioj estis nutrataj kaj kompletigataj per aliaj fontoj ol en nia tero, kaj ke ankaŭ iliaj aspiroj estis tute aliaj.
Ili deziris nenion kaj estis trankvilaj; ili ne aspiris koni la vivon tiel, kiel ni aspiras koni ĝin, ĉar ilia vivo estis plena. Sed iliaj scioj estis pli profundaj kaj pli altaj ol nia scienco; ĉar nia scienco celas klarigi, kio estas la vivo, ĝi mem strebas kompreni ĝin por instrui la aliajn vivi; sed ili eĉ sen scienco sciis, kiel ili devas vivi. Mi komprenis tion, sed mi ne povis kompreni iliajn sciojn. Ili montris al mi siajn arbojn, kaj mi ne povis kompreni tiun gradon de la amo, kun kiu ili rigardis la arbojn, kvazaŭ interparolante kun kreaĵoj similaj al ili mem. Sciu, ke mi eble ne erarus, se mi dirus, ke ili ja interparolis kun la arboj! Jes, ili trovis ilian lingvon kaj mi certas, ke la arboj komprenis ilin. Simile ili konceptis la tutan naturon kaj la bestojn, kiuj pace kunvivis kun ili, ne atakis ilin kaj amis ilin, venkite de ilia amo. Montrante al mi stelojn, ili parolis al mi pri ili ion, kion mi ne povis kompreni; sed mi estas certa, ke ili iel kontaktis la ĉielajn stelojn, ne nur per siaj pensoj, sed per iu viva maniero. Ho, tiuj homoj eĉ ne strebis, ke mi komprenu ilin, ili sen tio amis min; tamen mi ja sciis, ke ankaŭ ili neniam komprenos min, kaj pro tio mi preskaŭ ne rakontis al ili pri nia tero. Mi nur kisis en ilia ĉeesto la teron, sur kiu ili vivis, kaj senvorte adoris ilin; kaj ili vidis tion kaj lasis min adori ilin, ne hontante pro tio, ke mi adoras ilin, ĉar ili mem multe amis. Ili ne suferis pro mi, eĉ kiam mi plorante kisis iliajn piedojn, ĉar ili ĝoje sciis en siaj koroj, ke ili respondos al mi per forta amo. Fojfoje mi mirigite demandis min: kiel ili sukcesis neniam ofendi min kaj eĉ unu fojon ne vekis ĵaluzon kaj envion en tia homo, kia mi estas? Mi multfoje demandis min: kial mi, fanfaronema kaj mensogema, sukcesis ne paroli al ili pri miaj konoj, pri kiuj ili certe eĉ ne havis ideon, kial mi ne deziris mirigi ilin per miaj konoj, almenaŭ pro la amo al ili? Ili estis viglaj kaj gajaj kiel infanoj. Ili vagis en siaj belegaj boskoj kaj arbaroj, ili kantis siajn belegajn kantojn, ili manĝis malpezajn manĝaĵojn: fruktojn de siaj arboj, mielon de siaj arbaroj kaj lakton de la bestoj, kiuj amis ilin. Por siaj manĝaĵoj kaj vestoj ili laboris malmulte kaj senpene. Ili havis amon kaj naskis infanojn, sed mi neniam rimarkis ĉe ili la impetojn de tiu kruela volupto, kiu kaptas preskaŭ ĉiujn sur nia tero, ĉiun kaj ĉian homon, kaj kiu estas la sola fonto de preskaŭ ĉiuj pekoj de nia homaro. Ili ĝojis pri siaj naskiĝantaj infanoj, kiel pri novaj partoprenantoj en ilia beateco. Ili neniam havis kverelojn kaj ĵaluzon; kaj ili eĉ ne komprenis la signifon de tiuj nocioj. Iliaj infanoj estis ĉies infanoj, ĉar ili konsistigis unu familion. Ili preskaŭ ne malsanis, kvankam ili havis morton; sed iliaj maljunuloj mortis kviete, kvazaŭ ekdormante, ĉirkaŭitaj de homoj kiuj adiaŭis ilin, benante ilin, ridetante al ili, kaj mem ricevante iliajn helajn ridetojn. Dum tio mi ne vidis funebron kaj larmojn, kaj vidis nur la amon, kiu kreskis preskaŭ ĝis ekstazo, sed ekstazo kvieta, plena, kontempla. Oni povus pensi, ke ili kontaktiĝis kun siaj mortintoj eĉ post ties morto, kaj ke la morto ne rompis ilian surteran unuecon. Ili apenaŭ komprenis min, kiam mi demandis ilin pri la eterna vivo, sed ili evidente tiel senpruve kredis ĝin, ke ili eĉ ne vidis en ĝi ion demandendan. Ili ne havis templojn, sed ili havis iun realan, vivecan kaj senĉesan unuecon kun la Tuto de l’ Universo; ili ne havis religion, tamen ili firme sciis, ke kiam ilia surtera ĝojo atingos la limojn de l’ naturo de la tero, tiam ili, vivantaj kaj mortintaj, ekhavos ankoraŭ pli proksiman kaj vastan ligon kun la Tuto de l’ Universo. Ili atendis tiun momenton ĝoje, sed ne haste, ne suferante pro ĝi, sed kvazaŭ jam havante ĝin en la antaŭsentoj de siaj koroj, pri kiuj ili interparolis unu kun la aliaj. Vespere, preparante sin al la dormo, ili ŝatis kanti en harmoniaj kaj melodiaj korusoj. En tiuj kantoj ili esprimis ĉiujn impresojn, kiujn la forpasanta tago donis al ili, ili gloris ĝin kaj adiaŭis ĝin. Ili gloris la naturon, la teron, la maron kaj la arbarojn. Ili ŝatis krei kantojn pri la aliaj homoj, kaj kiel infanoj laŭdis sin reciproke. Ĉi tiuj kantoj estis tre simplaj, sed ili fluis el la koro kaj penetris en la korojn. Sed ne nur en la kantoj, ja, ŝajne, ankaŭ en sia tuta vivo, ili okupiĝis nur pri reciproka admirado. Tio estis ĉioma, ĝenerala reciproka enamiĝo. Kelkajn kantojn, solenajn kaj ekstazajn, mi preskaŭ tute ne komprenis. Komprenante la vortojn, mi neniam povis penetri en ilian tutan signifon. Ĝi restis kvazaŭ nekomprenebla por mia menso, sed mia koro senkonscie estis kvazaŭ ĉiam pli kaj pli saturata per ĝi. Mi ofte parolis al ili, ke mi ĉion ĉi jam delonge antaŭsentis; ke ĉi tiujn tutajn ĝojon kaj gloron ankoraŭ sur nia tero mi sentis kiel logantan sopiron, kiu iam transformiĝis en netolereblan angoron; ke mi antaŭsentis ilin ĉiujn kaj ilian gloron en la sonĝoj de mia koro kaj en la revoj de mia menso; kaj ke sur nia tero mi ofte ne povis senlarme rigardi al la subiranta suno… Mi rakontis, ke en mia malamo al la homoj de nia tero ĉiam estis sopiro: kial mi ne povas malami ilin, ne amante ilin, kial mi ne povas ne pardoni ilin; kaj en mia amo al ili estis sopiro: kial mi ne povas ami ilin, ne malamante ilin? Ili aŭskultis min, kaj mi vidis, ke ili ne povas imagi, pri kio mi parolis, sed mi ne bedaŭris miajn vortojn: mi sciis, ke ili komprenas la forton de mia sopiro pri tiuj, kiujn mi forlasis. Jes, kiam ili rigardis al mi per siaj dolĉaj amplenaj rigardoj, kiam mi sentis, ke en ilia ĉeesto ankaŭ mia koro iĝis same pura kaj sincera, kiel iliaj koroj, mi ne bedaŭris, ke mi ne komprenas ilin. Pro la sento de la pleneco de l’ vivo mia spiro haltis, kaj mi senvorte preĝis por ili.
Ho, nun ĉiuj malkaŝe ridas kaj certigas min, ke ankaŭ en sonĝo oni ne povas vidi tiujn detalojn, kiujn mi nun priskribas, kaj ke en mia sonĝo mi vidis aŭ sentis nur la impreson, kiun en deliro naskis mia koro, kaj ke la detalojn mi verkis post la vekiĝo. Kaj kiam mi konfesis al ili, ke eble ja tiel okazis – ho, kiel ili priridis min malkaŝe kaj kiel mi plezurigis ilin! Ho, jes, certe, mi estis venkita nur per la impreso de tiu sonĝo, kaj nur ĝi restis en mia ĝissange vundita koro: sed la konkretaj imagoj kaj formoj de mia sonĝo, ĝuste tiuj, kiujn mi ja vidis en la sonĝo, estis tiel plene harmoniaj, tiel fascinaj kaj belegaj, kaj tiel versimilaj, ke mi post la vekiĝo certe ne kapablis transdoni ilin per niaj malfortaj vortoj, kaj ili poste iom malklariĝis en mia menso, kaj mi eble efektive devis poste verki senkonscie la detalojn kaj, certe, mi misprezentis ilin, precipe pro mia pasia deziro almenaŭ iuforme rapide konigi ilin. Tamen kiel mi ne kredu, ke ĉio ĉi estis? Estis eble eĉ miloble pli bona, pli hela kaj pli gaja ol mi rakontas? Jes, sonĝo, sed ĉio ĉi ne povus ne esti. Bone, mi diru al vi sekreton: ĉio ĉi eble estis tute ne sonĝo! Ĉar ja krome okazis io tia, io tiel terure reala, kio ne povus esti sonĝita. Eble mian sonĝon vere naskis mia koro, sed ĉu mia koro kapablus sole naski la teruran veron, kiu poste okazis al mi? Kiel mi povus sola ĝin elpensi aŭ elrevi per mia koro? Ĉu mia mizera koro kaj mia kaprica, bagatela menso povus altiĝi ĝis tiel revelacia vero? Ho, juĝu mem: mi ĝis nun kaŝis, sed nun mi fine rakontu ankaŭ ĉi tiun veron. Temas pri tio, ke mi… mi koruptis ilin ĉiujn!
Jes, jes, ja fine mi koruptis ilin ĉiujn! Mi ne scias, mi ne klare memoras, kiel tio okazis. La sonĝo saltegis trans jarmiloj kaj lasis al mi nur la impreson de la tuto. Mi nur scias, ke estis mi, kiu faligis ilin en la pekon. Kiel maligna triĥino, kiel atomo de pesto infektas tutajn regnojn, tiel ankaŭ mi infektis per mi mem tiun tutan feliĉan teron, kiu antaŭ mi estis senpeka. Ili lernis mensogi kaj ekamis mensogon kaj ekkonis la belecon de mensogo. Ho, tio eble komenciĝis senintence, per ŝerco, per koketado, per amludo, eble ĝuste per atomo, sed la atomo de mensogo penetris en iliajn korojn kaj ekplaĉis al ili. Poste rapide naskiĝis volupto, volupto generis ĵaluzon, ĵaluzo generis kruelecon… Ho, mi ne scias kiam, mi ne memoras, sed baldaŭ, tre baldaŭ ŝprucis la unua sango: ili miris kaj teruriĝis, kaj komencis disiĝi kaj apartiĝi. Formiĝis unuiĝoj, sed ili jam direktiĝis kontraŭ aliaj. Komenciĝis riproĉoj kaj akuzoj. Ili ekkonis pudoron kaj faris ĝin virto. Naskiĝis koncepto pri honoro, kaj en ĉiu unuiĝo estis levita sia propra standardo. Ili komencis turmenti bestojn, kaj tiuj foriris de ili en arbarojn kaj iĝis iliaj malamikoj. Komenciĝis batalado por disiĝo, por apartiĝo, por personiĝo, por la mia kaj la via. Ili komencis paroli diverslingve. Ili ekkonis malĝojon kaj ekamis ĝin; ili eksoifis suferadon kaj parolis, ke la Vero estas atingebla nur per suferado. Kaj tiam ili ekhavis sciencon. Kiam ili iĝis malicaj, ili komencis paroli pri frateco kaj humaneco kaj komprenis tiujn nociojn. Kiam ili iĝis krimemaj, ili inventis justecon kaj verkis por si volumojn da kodoj por konservi la justecon, kaj por sekurigi la kodojn ili starigis gilotinon. Ili nur iomete memoris tion, kion ili perdis, kaj eĉ ne volis kredi, ke iam ili estis senpekaj kaj feliĉaj. Ili priridis eĉ la eblecon de sia antaŭa feliĉo kaj nomis ĝin revo. Ili eĉ ne povis imagi ĝin en formoj kaj figuroj, sed – tre strange kaj mirinde – perdinte ĉian kredon pri la estinta feliĉo kaj nominte ĝin fabelo, ili tiel ekdeziris esti denove senpekaj kaj feliĉaj, ke ili falis antaŭ sia kora deziro, kiel infanoj, konsekris sian deziron, konstruis templojn kaj komencis preĝi al sia propra ideo, al sia propra “deziro”, samtempe kredante ĝin neplenumebla kaj nerealigebla, sed kun larmoj adorante kaj kultante ĝin. Kaj tamen, se ili hazarde ricevus ŝancon reveni al sia perdita senpeka kaj feliĉa stato, kaj se iu subite montrus ĝin al ili denove kaj demandus: ĉu ili volas reveni al ĝi? – ili verŝajne rifuzus. Ili respondis al mi: “Jes, ni estas mensogemaj, malicaj kaj maljustaj, ni scias tion kaj ploras pro tio, ni turmentas nin pro tio, ni torturas kaj punas nin eble eĉ pli ol tiu mizerikorda Juĝisto, kiu juĝos nin kaj kies nomon ni ne scias. Sed ni havas sciencon, kaj per ĝi ni retrovos la veron, sed tiam ni jam konscie akceptos ĝin. La sciado estas pli supera ol la sento, la konscio de la vivo estas pli supera ol la vivo. La scienco donos al ni la saĝon, la saĝo formulos la leĝojn, kaj la sciado de la leĝoj de l’ feliĉo estas pli supera ol la feliĉo”. Tiel ili parolis, kaj post tiuj vortoj ĉiu ekamis sin pli ol la aliajn, kaj ne povus okazi alimaniere. Ĉiu tre ĵaluze ekrilatis al sia egoo kaj ĉiuforte penis humiligi kaj malaltigi la egoon de la aliaj, kaj por tio ili oferis siajn vivojn. Aperis sklaveco, aperis eĉ libervola sklaveco: malfortuloj volonte obeis fortulojn, kondiĉe ke tiuj helpu al ili premi tiujn, kiuj estas eĉ pli malfortaj ol ili. Aperis justuloj, kiuj plorante venis al tiuj homoj kaj parolis al ili pri ilia orgojlo, pri la perdo de la mezurosento kaj de la harmonio, pri la perdo de la honto. Sed oni mokis aŭ ŝtonumis ilin. Sankta sango fluis sur la ŝtuparoj de temploj. Sed komencis aperi homoj, kiuj komencis elpensi: kiel ĉiuj denove reunuiĝu tiel, ke ĉiu ne ĉesu ami sin mem pli ol ĉiujn ceterajn kaj samtempe malhelpu neniujn, kaj ke ĉiuj kune en tiu maniero vivu kvazaŭ en konkorda socio. Grandaj militoj okazis pro tiu ideo. Ĉiuj militantoj tiutempe firme kredis, ke scienco, saĝo kaj instinkto de memkonservado finfine devigos la homojn unuiĝi en socio konkorda kaj racia, kaj tial dume, por rapidigi la aferon, la “saĝegaj” penis laŭeble rapide ekstermi ĉiujn “nesaĝegajn” kaj ne komprenantajn ilian ideon, por ke tiuj ne malhelpu la triumfon de la ideo. Sed la instinkto de memkonservado rapide malfortiĝis, aperis homoj ambiciaj kaj voluptamaj, kiuj rekte postulis ĉion aŭ nenion. Por akiri ĉion estis uzata krimo, kaj okaze de fiasko – suicido. Aperis religioj, kultantaj neekzistadon kaj memdetruon cele al eterna paco en nenieco. Finfine tiuj homoj laciĝis pro la sensenca laboro, kaj sufero vidiĝis en ĉies vizaĝo, kaj tiuj homoj proklamis, ke sufero estas beleco, ĉar nur en sufero eblas pensado. Ili glorigis suferon en siaj kantoj. Mi iradis inter ili, tordante miajn brakojn, kaj priploris ilin, sed mi amis ilin eble eĉ pli forte ol antaŭe, kiam en iliaj vizaĝoj mankis sufero kaj kiam ili estis senpekaj kaj belegaj. Mi ekamis ilian teron, kiun ili malsanktigis, eĉ pli forte ol kiam ĝi estis paradizo, nur pro tio, ke sur ĝi aperis malfeliĉo. Ve, mi ĉiam amis malfeliĉon kaj triston, sed nur por mi, por mi mem, kaj nun mi ploris pri ili, ĉar mi kompatis ilin. Mi etendis al ili miajn brakojn, despere akuzante, kondamnante kaj malestimante min. Mi parolis al ili, ke ĉio okazis pro mi, nur pro mi, kaj ke mi alportis al ili la korupton, la malsanojn kaj la mensogon! Mi petegis ilin krucumi min, mi instruis al ili, kiel ili konstruu la krucon. Mi ne povis, mi ne havis fortojn por mortigi min, sed mi deziris akcepti de ili turmentojn, mi soifis turmentojn, mi soifis ke en tiuj turmentoj estu verŝita mia tuta sango ĝis la lasta guto. Sed ili nur priridis min kaj fine ili taksis min freneza profeto[24]. Ili senkulpigis min, ili parolis, ke ili ricevis nur tion, kion ili mem deziris, kaj ke ĉio okazinta ne povus ne okazi. Finfine, ili anoncis al mi, ke mi iĝas danĝera por ili, kaj ke ili metos min en frenezulejon, se mi ne silentiĝos. Tiam aflikto tiel forte venis en mian animon, ke mia koro kunpremiĝis, kaj mi sentis, ke mi mortos, kaj tiam… jes, ĝuste tiam mi vekiĝis.
Estis jam mateno; kvankam ankoraŭ ĉio mallumis, sed estis ĉirkaŭ la sesa horo. Mi vekiĝis sur la sama fotelo, mia kandelo plene forbrulis, ĉe la kapitano ĉiuj dormis, kaj regis silento tre nekutima en nia loĝejo. Unue mi tuj salte stariĝis ekstreme mirigita; ankoraŭ neniam al mi okazis io simila, eĉ en bagateloj kaj detaloj: ekzemple, mi antaŭe neniam ekdormis sur mia fotelo. Dum mi staris, rekonsciiĝante – mi subite ekvidis mian pretigitan kaj ŝargitan revolveron, sed mi tuj forpuŝis ĝin de mi! Ho, nun mi volis vivi, nur vivi! Mi levis la brakojn kaj alvokis la eternan veron; pli ĝuste: mi ne alvokis, sed ekploris; ekstazo, nemezurebla ekstazo kaptis min la tutan. Jes, mi volis vivi kaj prediki! Pri predikado mi decidis tiuminute kaj, certe, por la tuta vivo! Mi predikos, mi volas prediki. Kion? La veron, ĉar mi vidis ĝin, mi vidis ĝin propraokule, mi vidis ĝin en ĝia tuta gloro!
Kaj de tiam mi predikas! Krome – mi amas ĉiujn, kiuj ridas pri mi, mi amas ilin pli ol ĉiujn ceterajn. Mi ne povas kaj ne kapablas klarigi la kialojn, sed ja estas tiel. Ili diras, ke mi jam nun eraras, kaj kio estos poste, se jam nun mi eraras? Tute ĝuste kaj vere: mi eraras, kaj eble poste estos pli malbone. Kaj mi certe kelkfoje eraros antaŭ ol mi trovos, kiel mi prediku, per kiuj vortoj kaj faroj, ĉar estas tre malfacile plenumi tion. Mi ja ankaŭ nun vidas tion klarege, sed atentu: kiuj ne eraras? Tamen intertempe ja ĉiuj iras al la sama celo, almenaŭ ĉiuj strebas al ĝi, de saĝulo ĝis plej aĉa rabisto, sed per diversaj vojoj. Ĉi tiu veraĵo estas malnova, sed nova en ĝi estas tio, ke mi ne povos grave erari. Ĉar mi vidis la veron, mi vidis kaj scias, ke la homoj povas esti belegaj kaj feliĉaj, sen perdi la kapablon vivi sur la tero. Mi ne volas kaj ne povas kredi, ke la malbono estas normala homa stato. Sed ili ĉiuj ja ridas nur pri tiu mia kredo. Sed ĉu mi povas ne kredi? Ja mi vidis la veron – mi ne inventis ĝin per mia menso, sed vidis, ja mi vidis ĝin, kaj ĝia viva imago por ĉiam plenigis mian animon. Mi vidis ĝin tiel plena kaj senmanka, ke mi ne povas kredi, ke la homoj povas ne havi ĝin. Kiel do mi povos erari? Ja mi certe, eĉ kelkfoje, devios kaj eble mi parolos per fremdaj vortoj, sed ne longe: la viva imago de tio, kion mi vidis, ĉiam estos kun mi, kaj ĝi ĉiam korektos kaj direktos min. Ho, mi estas vigla kaj freŝa, mi iras, mi iros, eble eĉ dum mil jaroj. Sciu, ke mi komence volis kaŝi, ke mi koruptis ilin ĉiujn, sed tio estis eraro – jen mia unua eraro! Sed la vero flustris al mi, ke mi mensogas, ĝi min savis kaj redirektis. Sed mi ne scias, kiel necesas aranĝi la paradizon, ĉar mi ne kapablas klarigi tion per vortoj. Post mia sonĝo mi perdis la vortojn – almenaŭ ĉiujn ĉefajn vortojn, la plej necesajn. Sed ne gravas: mi iros kaj ĉiam parolos senlace, ĉar mi ja vidis propraokule, kvankam mi ne kapablas rakonti tion, kion mi vidis. Sed ĝuste tion la priridantoj ne komprenas: “Vi vidis sonĝon, deliron, halucinon”. Aĥ! Ĉu tio estas tro saĝa? Kaj ili tre fieras! Ĉu sonĝo? Kio estas sonĝo? Ĉu nia vivo ne estas sonĝo? Mi eĉ pli diros: mi konsentas, ke ĉi tio eble neniam realiĝos, kaj la paradizo neniam estos (ja ĉi tion mi komprenas!), – tamen mi predikados. Cetere, ja estas tre facile: ĉio aranĝiĝus dum unu tago, dum unu horo! Ĉefe – amu la aliajn kiel vin mem; tio estas la ĉefa, kaj tio estas ĉio, nenio plia estas necesa: kaj ĉio tuj aranĝiĝos. Cetere, tio estas nur la malnova vero, kiun oni bilionfoje ripetis kaj legis, sed ĝi ne enviviĝis! “La konscio de la vivo estas pli supera ol la vivo, la sciado de la leĝoj de l’ feliĉo estas pli supera ol la feliĉo” – jen kontraŭ tio necesas batali. Kaj mi batalos. Se nur ĉiuj ekdeziros, ĉio tuj aranĝiĝos.
Sed tiun etan knabinon mi trovis… Kaj mi iros! Mi iros!
Tradukis Aleksander Korĵenkov
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.