La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KVIN RAKONTOJ

Aŭtoro: Fjodor Dostojevskij

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KNABO ĈE KRISTA ABIO[11]

Sed mi estas romanisto[12] kaj, ŝajne, mi mem verkis unu “historion”. Kial mi skribas “ŝajne”? Ja mi mem certe scias, ke mi verkis ĝin, tamen mi plu vizias, ke tio iam okazis ie, ĝuste tio okazis ĵus antaŭ Kristnaska Festo, en iu urbego dum terura frosto.

Mi vizias, ke en keletaĝo estis knabo, tute eta, nur sesjara aŭ eĉ pli juna. La knabo vekiĝis matene en la humida kaj malvarma kelo. Li estis vestita per iu kitelo kaj tremis. Lia spiro flugis el la buŝo kiel blanka vaporo, kaj li, sidante en angulo sur kestego, pro enuo intence elblovis tiun vaporon kaj amuziĝis, rigardante kiel ĝi elflugas. Sed li tre malsatis. Ekde la mateno li kelkfoje venis al la tabullito, kie lia malsana patrino kuŝis sur krespe maldika kovrilo kun iu sako sub la kapo anstataŭ kapkuseno. Kiel ŝi venis tien? Verŝajne ŝi venis kun sia filo el iu urbo kaj subite ekmalsanis. La luigantinon policanoj arestis antaŭ du tagoj; ĉiuj loĝantoj disiris, ja estis festa tempo, kaj nur unu metiisto jam dum tuta tagnokto kuŝis ebriega, ne ĝisatendinte la feston. En alia angulo de la ĉambro ĝemis pro reŭmatismo okdekjara maljunulino, iam loĝinta kiel vartistino ĉe iu kaj nun mortanta solece, ĝemante, grumblante kaj murmurante al la knabo, kiu jam timis proksimiĝi al ŝia angulo. Li trovis akvon ie en la vestiblo kaj trinkis, sed panpecon li nenie trovis, kaj eble jam la dekan fojon li venis veki sian panjon. Finfine li tre ektimis en la mallumo: jam delonge vesperiĝis, sed oni ne lumigis la ĉambron. Palpinte la vizaĝon de sia panjo, li miris ke ŝi tute ne moviĝas kaj iĝis malvarma kiel la muro. “Tre malvarme estas ĉi tie”, – li pensis, iom staris, hazarde lasinte sian manon sur la ŝultro de la mortintino, poste blovis sur siajn fingretojn por varmigi ilin, kaj subite, palpe trovinte sur la tabullito sian eluzitan kaskedon, li malrapide, palpe ekiris el la kelo. Li irus pli frue, sed li timis grandan hundon supre sur la ŝtuparo, kiu la tutan tagon hurlis ĉe najbara pordo. Sed la hundo jam ne estis, kaj li subite eliris sur la straton.

Dio, kia urbo! Ankoraŭ neniam li vidis ion similan. Tie, de kie li venis, nokte estas nigra mallumo kun nur unu lanterno en la tuta strato. La ŝutroj de la malaltaj domaĉoj estas riglitaj; jam ĉe la krepuskiĝo neniu estas surstrate, ĉiuj enfermas sin en siaj hejmoj, kaj nur hurlas tutaj gregoj da hundoj, centoj kaj miloj da hundoj, kiuj hurlas kaj bojas la tutan nokton. Tamen tie estis tiel varme kaj oni donis al li manĝi, sed ĉi tie – ho, Dio, se li povus manĝi! Kaj kiel ĉi tie ĉio tondre frapas. Kiaj lumoj kaj homoj, ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj frosto, frosto! Frosta vaporo floke iras de lacigitaj ĉevaloj, el iliaj varme spirantaj muzeloj; hufoj tintas sur pavimoj tra la malkompakta neĝo, kaj ĉiuj tiel puŝas, kaj, ho Dio, li tiel malsatas, li deziras manĝi almenaŭ peceton da io, kaj subite tre ekdoloris lin la fingretoj. Preteriranta policano forturnis sin por ne rimarki la knabon.

Jen alia strato, – ho, kiel larĝa! Ĉi tie oni certe dispremos lin; kiel ĉiuj krias, kuras kaj veturas, kaj kia lumo, kia lumo! Sed kio ĝi estas? Ho, kia granda vitro, trans la vitro estas ĉambro, kaj en la ĉambro staras arbo alta ĝis la plafono. Ĝi estas Kristnaska abio, kaj sur la abio estas multaj fajroj, oraj paperetoj kaj pomoj, kaj ĉirkaŭe estas pupetoj, etaj ĉevaloj; kaj en la ĉambro kuras infanoj, bele vestitaj, puraj, ili ridas kaj ludas, kaj manĝas, kaj trinkas ion. Jen knabino ekdancis kun knabo – kia ĉarma knabino! Jen muziko, aŭdebla eĉ trans la vitro. La knabo rigardas, miras, jam ridas, sed liaj piedfingretoj doloras lin, kaj la manfingretoj tute ruĝiĝis, ne plu fleksiĝas, kaj doloras lin movi ilin. Li subite rememoris siajn dolorajn fingretojn, ekploris kaj forkuris antaŭen, kaj jen li denove vidas trans alia vitro ĉambron, ankaŭ tie estas arboj, sed sur la tabloj estas ĉiaj kukoj – migdalaj, ruĝaj, flavaj, kaj kvar riĉaj sinjorinoj tie sidas, kaj al ĉiu alveninto ili donas kukojn, kaj la pordo ĉiuminute malfermiĝas, multaj sinjoroj venas al ili de la strato. La knabo kaŝe proksimiĝis, subite malfermis la pordon kaj eniris. Ho, kiel ili kriis kaj svingis la manojn al li! Unu el la sinjorinoj rapide venis al li, ŝovis unu kopekon en lian manon kaj mem malfermis al li la stratpordon. Li tre ektimis! Sed la monero tuj elfalis kaj ektintis sur la ŝtupoj, kaj li ne povis fleksi siajn ruĝajn fingretojn por reteni ĝin. La knabo elkuris kaj ĉiam pli rapide ekiris, mem ne sciante kien. Li denove volis ekplori, sed li ektimis kaj plu kuris, plu kuris spirante varmon sur la manetojn. Kaj ĉagreno premis lin, ĉar li subite sentis solecon kaj teruron, sed subite, ho Dio! Kio estas nun? Homoj staras amase kaj miras: en fenestro post vitro tri etaj pupoj, bele vestitaj per ruĝaj kaj verdaj robetoj, estas tute kiel vivantoj! Iu maljunuleto sidas, kvazaŭ ludante grandan violonon, du aliaj apude staras, ludante etajn violonojn, takte klinas siajn kapojn kaj rigardas unu la alian, kaj iliaj lipoj moviĝas, ja ili parolas, vere parolas, sed pro la vitro nenio aŭdeblas. Komence la knabo pensis, ke ili estas vivaj, kaj fine diveninte, ke ili estas pupoj, li subite ekridis. Neniam li vidis tiajn pupojn kaj ne sciis, ke tiaj pupoj ekzistas! Li ja deziris plori, sed tre ridindaj estis la pupoj. Subite al li ŝajnis, ke iu de malantaŭe kaptis lian kitelon: granda malica knabo, kiu staris apude, subite bategis lian kapon, forŝiris lian kaskedon, kaj de malsupre piedbatis lin. La knabo falis surteren, oni ekkriis, li konsterniĝis, saltstariĝis kaj rapide ekkuris, kaj subite enkuris ien tra pordego en fremdan korton, kaj sidiĝis post lignostako: “Ĉi tie oni ne trovos min, kaj krome estas mallume”.

Li sidiĝis kaj kunpremiĝis, ne povante rekapti la spiron pro la timo, kaj subite, tute subite, li ekfartis tre bone: liaj manetoj kaj piedetoj subite ĉesis dolori lin, kaj iĝis varme, tiel varme, kiel sur la forno[13]; li tutkorpe tremis unu fojon: ho, li ja preskaŭ ekdormis! Tre bone estus ekdormi ĉi tie. “Mi iom sidos ĉi tie kaj iros denove vidi la pupetojn, – pensis la knabo kaj ridetis, rememorinte ilin, – tute kiel vivantoj!..” Kaj subite al li ŝajnis, ke lia panjo ekkantis super li. “Panjo, mi dormas, aĥ, kiel bone estas dormi ĉi tie!”

– Knabo, venu al mia abio, – malforta voĉo subite flustris super li.

Unue li pensis, ke tiu estas lia panjo, tamen estis ne ŝi. Kiu do lin vokis? Li ne vidis tiun, sed iu kliniĝis al li kaj brakumis lin en la mallumo, kaj la knabo donis al tiu sian manon kaj… kaj subite, – ho, kia lumo! Ho, kia abio! Eĉ ne abio, li ankoraŭ neniam vidis tiajn arbojn! Kie li nun estas: ĉio brilas, ĉio radias kaj ĉie ĉirkaŭ li estas pupetoj – sed ne, ili ĉiuj estas knaboj kaj knabinoj, tamen tre helaj; ĉiuj dancas ĉirkaŭ li, flugas, ĉiuj kisas lin, levas lin, portas lin kun si, ankaŭ li mem flugas, kaj jen li vidas: lia panjo rigardas al li kaj gaje ridas.

– Panjo! Panjo! Aĥ, panjo, kiel bone estas ĉi tie! – la knabo krias al ŝi kaj denove interkisiĝas kun la infanoj kaj volas rapide rakonti al ili pri la transvitraj pupetoj. – Knaboj, kiuj vi estas? Knabinoj, kiuj vi estas? – li demandas ridante, kun amo al ili.

– Ĝi estas “Krista abio”, – ili respondas al li. – Ĉe Kristo en ĉi tiu tago ĉiam estas abio por la etaj infanoj, kiuj tie ne havas sian abion…

Kaj li eksciis, ke ĉi tiuj geknaboj estis infanoj same kiel li, sed iuj frostmortis en korboj, en kiuj oni metis ilin sur ŝtuparoj ĉe pordoj de peterburgaj oficistoj; aliaj sufokiĝis ĉe finninoj, al kiuj ili estis donitaj el orfejoj por nutrado; triaj mortis ĉe sekiĝintaj mamoj de siaj patrinoj dum la malsato ĉe Volgo, kvaraj sufokiĝis pro haladzo en triaklasaj vagonoj; sed nun ili ĉiuj estas ĉi tie, ili ĉiuj nun estas kiel anĝeloj, ĉiuj estas ĉe Kristo, kaj Kristo mem estas inter ili kaj etendas al ili siajn manojn kaj benas ilin kaj iliajn pekintajn patrinojn… Kaj ĉiuj patrinoj de tiuj infanoj ĉi tie staras flanke kaj ploras; ĉiu rekonas sian knabon aŭ sian knabinon, kaj tiuj alflugas al ili kaj kisas ilin, viŝas iliajn larmojn per siaj manetoj kaj petegas ilin ne plori, ĉar ili tre bone fartas ĉi tie

Kaj ĉe mateniĝo kortistoj trovis en la korto la etan kadavron de enkurinta knabeto, frostmortinta post la lignostako. Estis trovita ankaŭ lia panjo… Ŝi mortis pli frue ol li; ambaŭ renkontiĝis en la Ĉiela Regno de Sinjoro Dio.

Por kio mi verkis ĉi tiun historion, kiu tute maltaŭgas por ordinara racia taglibro, des pli por tiu de verkisto? Ja mi promesis rakonti precipe pri realaj eventoj! Sed temas ĝuste pri tio, ke al mi ŝajnas, kaj mi vizias, ke ĉio ĉi povus okazi reale – pli ĝuste, tio kio okazis en la kelo kaj post la lignostako, sed pri la balo ĉe Krista abio mi ne scias, kiel mi diru al vi, ĉu tio povis okazi, aŭ ne. Mi ja estas romanisto ĝuste por elpensi.

Tradukis Aleksander Korĵenkov


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.