La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() KVIN RAKONTOJAŭtoro: Fjodor Dostojevskij |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kiel diras la titolo, ĉi tiu volumeto enhavas kvin rakontojn de Dostojevskij. Temas precize pri rakontoj, pli ĝuste: mi-rakontoj. Ili estas plukitaj el du nelongaj periodoj, inter kiuj estas preskaŭ tri jardekoj.
Honesta ŝtelisto kaj Novjara balo kaj nupto, aperintaj en 1848, kvazaŭ daŭrigas la Peterburgajn felietonojn, kiujn la juna Dostojevskij aperigis en la ĵurnalo Sankt-Peterburgskije Vedomosti en 1847, trafe bildigante reprezentantojn de malsamaj sociaj tavoloj de la tiama Ruslanda ĉefurbo: eksa soldato, marĝenulo, riĉulo, guvernistina filo k. s.
La tri ceteraj rakontoj estis publikigitaj en La taglibro de verkisto, unika Ruslanda gazeto, en kiu aperis diversĝenraj verkoj de nur unu aŭtoro. Inter liaj sociaj, historiaj, filozofiaj kaj moralaj artikoloj, polemikaĵoj kaj komentarioj estis ankaŭ noveloj kaj rakontoj, kutime ilustrantaj la temojn, kiujn li traktis en La taglibro en la koncerna monato. Knabo ĉe Krista abio (januaro 1876) troviĝas inter Knabo kun maneto (mallonga noto pri almozantaj infanoj) kaj ampleksa raporto pri la vizitado de “kolonio” por krimintaj infanoj; La kampulo Marej (februaro 1876) sekvas la tekston Pri la amo al la popolo; kaj La sonĝo de ridinda homo (aprilo 1877), laŭ Miĥail Baĥtin, estas “preskaŭ plena enciklopedio de la ĉefaj temoj de Dostojevskij”.
Ĉi tiuj rakontoj pli frue aperis en libroj de Sezonoj kaj en La Ondo de Esperanto. Ĉe la redaktado de la nuna kolekto estis korektitaj kelkaj mistajpoj kaj tradukeraroj.
Aleksander Korĵenkov
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.