La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() KVIN RAKONTOJAŭtoro: Fjodor Dostojevskij |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Foje matene, kiam mi jam tute pretis por iri en la oficejon, al mi venis Agrafena, mia kuiristino, lavistino kaj hejmmastrino, kaj, por mia miro, ekkonversaciis kun mi.
Ĝis nun ŝi estis tiel silentema, simpla virino, ke, krom ĉiutagaj du vortoj pri kion prepari por la tagmanĝo, ŝi dum la lastaj ses jaroj diris preskaŭ nenion. Almenaŭ mi nenion pli aŭdis de ŝi.
– Jen mi, sinjoro, al vi, – ŝi subite komencis, – vi luigu la ĉelon.
– Kiun ĉelon?
– Tiun, kiu estas apud la kuirejo. Estas klare kiun.
– Por kio?
– Por kio? Por tio, ke oni ja enlasas loĝantojn! Estas klare, por kio.
– Sed kiu luos ĝin?
– Kiu luos! Loĝanto luos. Estas klare kiu.
– Sed tie, mia patrinjo, eĉ liton ne eblas starigi; estos tro malvaste. Kiu tie loĝos?
– Por kio tie loĝi! Tie loko estos nur por dormi; kaj li loĝos ĉe fenestro.
– Kiu fenestro?
– Estas klare kiu, vi ja scias! Ĉe tiu, kiu estas en la antaŭĉambro. Li tie sidos, kudros aŭ faros ion alian. Verŝajne, li ankaŭ sur seĝo sidos. Li havas seĝon, ankaŭ tablon; li ĉion havas.
– Kiu do li estas?
– Li estas bona, vivsperta homo. Mi por li kuiros. Kaj pro la loĝado kaj manĝado mi prenos nur po tri arĝentajn rublojn monate…[2]
Finfine mi, post longaj penoj, eksciis, ke iu nejuna viro persvadis aŭ iel konsentigis Agrafenan enlasi lin en la kuirejon kiel luanton kaj manĝanton. Kio eniris la kapon de Agrafena, tio nepre okazu; mi sciis, ke alie ŝi ne lasos min en trankvilo. Kiam io ne konvenas al ŝiaj ideoj, ŝi tuj iĝas meditadanta, falas en profundan melankolion, kaj tiu stato daŭras du aŭ tri semajnojn. Tiutempe manĝaĵo estas fuŝata, tolaĵo mankas, plankoj ne estas lavataj – do okazas pluraj malagrablaĵoj. Mi jam delonge rimarkis, ke tiu senvorta virino ne kapablis preni decidon, fiksiĝi ĉe iu sia propra penso. Sed kiam en ŝia febla menso hazarde formiĝis io simila al ideo aŭ entrepreneto, tiam rifuzi la realigon signifas por kelka tempo morale mortigi ŝin. Kaj tial, plej ŝatante mian trankvilon, mi tuj jesis.
– Ĉu li havas almenaŭ iun dokumenton, pasporton aŭ ion ajn?
– Certe! Estas klare ke jes. Bona, vivsperta homo; li promesis pagi tri rublojn.
Sekvatage en mia modesta fraŭla apartamento aperis la nova loĝanto, tamen mi ne bedaŭris, sed estis eĉ kontenta en la animo. Ĝenerale mi loĝas izolite, tute ermite. Mi preskaŭ ne havas konatojn kaj malofte forlasas la hejmon. Loĝinte dek jarojn kvazaŭ urogalo, mi certe kutimiĝis al la izoleco. Sed dek aŭ dek kvin jaroj kaj eble eĉ pli da sama izoleco, kun la sama Agrafena, en la sama fraŭla apartamento, estas certe sufiĉe velka perspektivo! Kaj tial en la nuna situacio kroma kvieta homo estas beato de l’ ĉielo!
Agrafena ne trompis: mia loĝanto estis vivspertulo. Laŭ la pasporto evidentiĝis ke li estas ekssoldato, tion mi konstatis unuavide eĉ ne rigardante la pasporton, laŭ la vizaĝo. Oni facile rekonas tion. Mia loĝanto Astafij Ivanoviĉ estis tre bona homo por liaj konatoj. Ni ekkunvivis bone. Sed plej bone estis ke Astafij Ivanoviĉ fojfoje sciis rakonti historiojn kaj okazaĵojn el sia propra vivo. Ĉe la ĉiama enueco de mia rutina vivo tia rakontanto estis vera trezoro. Foje li rakontis iun el tiaj historioj. Ĝi certagrade impresis min. Sed jen pro kio li rakontis ĝin.
Foje mi restis sola en la apartamento; Astafij kaj Agrafena iris por siaj aferoj. Subite mi aŭdis en alia ĉambro ke iu eniris, kaj ŝajnis al mi, ke venis fremdulo. Mi eliris. En la antaŭĉambro vere estis fremda nealta viro, nur en surtuto malgraŭ la malvarma aŭtuna tempo.
– Kion vi bezonas?
– Oficiston Aleksandrov; ĉu li loĝas ĉi tie?
– Mankas tiu; adiaŭ, karulo.
– Sed ja la kortisto diris ke ĉi tie, – diris la vizitanto, singarde direktiĝante al la pordo.
– For, for, karulo; foriru.
Sekvatage post la tagmanĝo, kiam Astafij Ivanoviĉ almezuris sur mi la surtuton, kiun li estis refaranta, iu denove eniris la antaŭĉambron. Mi malfermetis la pordon. La hieraŭa sinjoro antaŭ miaj okuloj trankvile prenis de la vestohoko mian bekeŝon, ŝovis ĝin sub la brakon kaj forkuris el la apartamento. Agrafena la tutan tempon gapis lin, malferminte la buŝon pro miro, kaj nenion plian faris por defendi la mantelon. Astafij Ivanoviĉ kuris post la fripono kaj post dek minutoj revenis anhelante kun la malplenaj manoj. La viro senspure malaperis!
– Nu, fiasko, Astafij Ivanoviĉ. Estas bone, ke la uniforman palton ni konservis! Alikaze li tre embarasus min, fripono!
Sed Astafij Ivanoviĉ estis tiom konsternita de ĉio ĉi, ke mi eĉ forgesis pri la ŝtelaĵo, rigardante lin. Li ne povis rekonsciiĝi. Ĉiuminute li estis lasanta la faratan laboron, ĉiuminute komencis denove rakonti la aferon, kiel ĉio okazis, kie li staris, kiel antaŭ liaj okuloj, du paŝojn for, oni demetis la bekeŝon, kaj ĉio aranĝiĝis tiel, ke eĉ ne eblis kapti. Poste li denove residiĝis labori; kaj denove ĉesis, kaj mi vidis, ke li fine iris al la kortisto rakonti kaj riproĉeti lin, pro tio ke li permesas tiajn aferojn en sia korto. Poste li revenis kaj komencis insulti Agrafenan. Poste li residiĝis labori kaj ankoraŭ longe murmuris ion duonvoĉe, ke jen kiel ĉio okazis, kiel li ĉi tie staris kaj mi tie, kaj jen antaŭ la okuloj, du paŝojn for, oni demetis la bekeŝon kaj tiel plu. Mallonge dirante, malgraŭ sia agemo Astafij Ivanoviĉ estis klopodema kaj pedanta.
– Trompitaj estas mi kun vi, Astafij Ivanoviĉ! – mi diris al li vespere, donante al li glason da teo, kaj dezirante pro la enuo denove elvoki la rakonton pri la perdita bekeŝo, kiu fariĝis tre komika pro la ofta ripetado kaj profunda sincereco de la rakontanto.
– Trompitaj, sinjoro! Ja estas vere domaĝe, malico atakas min, kvankam ne mia vesto malaperis. Laŭ mi ne estas pli aĉa kanajlo ol ŝtelisto. Iu ja prenas ion sen pago, sed tiu ŝtelas vian laboron, vian ŝviton verŝitan dum la laboro, vian tempon… Pu, abomenaĵo! Mi eĉ ne volas paroli, malico strangolas min. Ĉu vi, sinjoro, vere ne bedaŭras vian havaĵon?
– Jes, prave, Astafij Ivanoviĉ; prefere io forbrulu, sed ne akiriĝu al ŝtelisto, mi ne deziras.
– Kion deziri! Certe, ŝtelistoj estas diversaj: okazis foje al mi, sinjoro, trafi honestan ŝteliston!
– Honestan? Ĉu ŝtelisto povas esti honesta, Astafij Ivanoviĉ?
– Vi pravas, sinjoro! Ŝtelisto ne povas esti honesta, ne eblas tio. Mi nur volis diri ke, ŝajne, tiu homo estis honesta, sed ŝtelis. Mi vere kompatis lin.
– Sed kiel tio okazis, Astafij Ivanoviĉ?
– Tio okazis, sinjoro, antaŭ proksimume du jaroj. Tiam mi estis devigita preskaŭ unu jaron vivi sen ofico; sed kiam mi ankoraŭ laboris en antaŭa loko, al mi proksimiĝis tute pereinta homo. Ni konatiĝis simple en senluksa manĝejo. Tiu ebriulo, voluptulo kaj parazito antaŭe havis iun oficon, sed pro la ebria vivo oni jam delonge eksigis lin. Tute neinda! Li estis vestita per Dio-scias-kio! Iufoje mi pensis, ke li ne surhavas ĉemizon sub la palto; li fordiboĉis ĉion havatan. Sed li ne estis senbrida, lia karaktero estis kvieta, tre tenera, bonkora; li nenion petis, pro ĉio li rimorsis: nu mi mem foje vidis ke li volas drinki, kaj mem regalis lin per glaseto. Nu, iel ni proksimiĝis, alivorte li kore ligiĝis al mi… Por mi ja tute egalas. Sed kia homo li estis! Li estis apude kvazaŭ hundo, vi iras tien – li post vi; sed ni ja intervidiĝis nur unufoje, jen kia malfortulo! Unue li petis enlasi lin por tranokto – do mi enlasis; mi rimarkis ke lia pasporto estas en ordo kaj ke la homo estas nemalbona! Sekvatage mi denove enlasis lin por tranokto, li venis ankaŭ je la tria tago, la tutan tagon li sidis ĉe la fenestro; denove restis por la nokto. Nu, mi pensis, jen li altrudiĝis al mi: mi lin trinkigu, kaj nutru, kaj eĉ enlasu por tranokto – tamen mi estas malriĉa, sed aldone parazito altrudas sin. Pli frue li, samkiel min, vizitadis iun oficiston, ligiĝis al li, ili kune drinkadis; sed la oficisto iĝis drinkulo kaj mortis pro la malfeliĉo. Lia nomo estis Emelja[3] – Emiliano Iljiĉ. Mi longe pensis, kion mi faru kun li? Forpeli lin estus hontinde, mi kompatis lin: li estis tre mizera, pereanta homo, je Dio! Kaj silentema li estis, nenion petis, nur sidis kaj kvazaŭ hundo rigardis al la okuloj. Tiel la ebria vivo fuŝas la homon! Jen mi ekhavis ideon: mi diru al li, ke iru vi for, Emilĉjo; vi havas neniun kialon resti ĉe mi, vi mistrafis; mi mem baldaŭ havos nenion por manĝeti, do kiel mi povos nutri vin ĉe mi? Mi sidis, pensis – kion li farus se mi dirus tion al li? Nu mi imagis kiel longe li rigardus al mi aŭdinte mian parolon, longe sidus komprenante neniun vorton, kiam li poste divenus, li stariĝus de sur la fenestrobreto, prenus sian saketon – mi nun kvazaŭ vidas tiun kvadratitan, ruĝan, truitan saketon, en kiun li metis Dio-scias-kion kaj kiun konstante portis kun si – ordigus sian palton ke ĝi solide aspektu kaj estu varma, kaj ke la truoj ne estu videblaj: li estis delikata! Poste li malfermus la pordon kaj elirus al la ŝtuparo larmetante. Nu, kial li tute pereu?.. Mi kompatis lin! Sed poste mi pensis pri mia stato! Do atendu, Emilĉjo, mi pensis, vi nelonge festenos ĉe mi; jen mi baldaŭ translokiĝos, kaj vi ne retrovos min. Do, sinjoro, mi translokiĝis. Tiam bienulo Aleksandro Filimonoviĉ (nun li estas mortinta, fartu li bone en la ĉieloj) diris: “Mi tre kontentas pri vi, Astafij, kiam ni ĉiuj revenos el la vilaĝo, ni ne forgesos vin kaj denove dungos”. Mi estis ĉefservisto ĉe ili, – tre bonkora estis la bienulo, sed li mortis en tiu jaro. Do post lia forveturo mi kolektis miajn aĵojn, la tutan havatan monon, decidis vivi trankvile kaj translokiĝis al oldulino, luinte ĉe ŝi ĉambroparton. Ŝi efektive apenaŭ havis liberan lokon. Antaŭe ŝi ie servis kiel vartistino, sed tiam ŝi loĝis aparte, ricevante pension. Nu, mi pensis, nun adiaŭ, kara Emelja, vi ne retrovos min! Sed kio, sinjoro, okazis? Vespere mi revenis (mi vizitis konaton) kaj tuj vidis Emeljan, kiu sidis sur mia kesto, kaj lia kvadratita saketo estis apud li, li sidis en sia palto atendante min… Kaj pro enuo li eĉ prenis religian libron de la oldulino kaj tenis ĝin renverse. Tamen li trovis min! Mi tute senesperiĝis. Nu, mi pensis, kion fari, kial mi dekomence ne forpelis lin? Kaj mi rekte demandis: “Ĉu vi kunportis la pasporton, Emelja?”
Tiam mi, sinjoro, sidiĝis kaj komencis mediti: ĉu li, vagabondo, multan damaĝon kaŭzos al mi? Kaj rezultis laŭ la medito, ke la damaĝo estos negranda. Manĝi li bezonas, mi pensis. Nu, panpeco matene, kaj por ke estu pli bonguste necesos aĉeti cepon. Tagmeze same necesos doni al li panon kaj cepon; kaj vespermanĝi same per cepo kaj kvaso, kaj pano, se li deziros panon. Kaj se hazarde aperos brasiksupo, ni ambaŭ estos tutsataj. Mi mem ne multe manĝas, kaj estas konate ke la drinkulo nenion manĝas: li bezonas nur ebriigan alkoholaĵon. Li nin ruinigos pro drinkado, mi pensis, sed tuj, sinjoro, alia afero venis en mian kapon, kaj mi iĝis obsedita tiel, ke se Emelja forirus, mi ne ĝojus pri la vivo… Mi do decidis tiam fariĝi lia patro-bonfarulo. Mi pensis, ke mi savos lin de la malica pereo, kaj forgesigos al li la drinkadon! Do bone, mi pensis, Emelja, restu ĉe mi, sed regu vin, obeu la ordonon!
Do mi decidis komence kutimigi lin al iu laboro, sed ne tuj; unue li ripozu iomete, kaj mi intertempe pripensu kaj serĉu, al kio Emelja povos esti kapabla. Ĉar por ĉiu afero, sinjoro, antaŭ ĉio estas bezonata homa kapablo. Kaj mi komencis kaŝe observi lin. Mi konstatis: senespera homo vi estas, Emilĉjo! Mi komencis per afablaj vortoj: tiel kaj ĉi tiel, Emiliano Iljiĉ, atentu vin, iel ordigu vin.
– Sufiĉas diboĉi! Rigardu, vi estas ĉifone vestita, via palto, pardonu, kribrilon similas; tio estas malbona! Ŝajne tempas jam ĉesi!
Mia Emilĉjo sidis kaj aŭskultis min, mallevinte la kapon. Nu, sinjoro! Li atingis tion, ke sian langon fordiboĉis, eĉ unu konvenan vorton ne povis diri. Vi demandas pri traboj, sed li respondas pri faboj! Li aŭskultis, longe aŭskultis, kaj poste suspiris.
– Kial vi suspiras, mi demandis, Emiliano Iljiĉ?
– Simple, nenio grava, Astafij Ivanoviĉ, ne zorgu. Hodiaŭ du virinoj, Astafij Ivanoviĉ, batalis surstrate, unu hazarde faligis la korbon kun oksikokoj de la alia.
– Kio do?
– Kaj la alia pro tio intence faligis ŝian korbon kun oksikokoj kaj komencis treti ĝin piede.
– Sed kio do, Emiliano Iljiĉ?
– Nenio, Astafij Ivanoviĉ, mi nur simple.
“Nenio, nur simple. Ho! mi pensis, Emilĉjo, Emilĉjeto! Fordiboĉis kaj prodigis vi la kapon!..”
– Ankoraŭ iu sinjoro perdis monbileton sur trotuaro en Goroĥovaja, pli ĝuste en Sadovaja. Kaj iu viro rimarkis kaj diris: “Mia bonŝanco”; sed alia viro rimarkis kaj diris: “Ne, la mia! Mi antaŭ vi rimarkis…”
– Nu, Emiliano Iljiĉ.
– Kaj la viroj ekbatalis, Astafij Ivanoviĉ. Sed policano venis, prenis la monon, redonis ĝin al la sinjoro, kaj minacis enkarcerigi ambaŭ virojn.
– Sed kio do? Kio edifa estas en tio, Emilĉjo?
– Nenio. La popolo ridis, Astafij Ivanoviĉ.
– Aĥ, Emilĉjeto! La popolo! Vi vendis la propran animon kontraŭ kupra groŝo. Aŭdu, Emiliano Iljiĉ, kion mi diros al vi.
– Kion, Astafij Ivanoviĉ?
– Prenu iun laboron, vere, prenu. Centan fojon mi diras al vi, prenu, kompatu vin!
– Kion mi prenu, Astafij Ivanoviĉ? Mi ja ne scias kion mi prenos, ja neniu dungos min, Astafij Ivanoviĉ.
– Pro tio do oni vin forpele maldungis, Emelja, drinkanta homo vi estas!
– Ankoraŭ bufedisto Vlas hodiaŭ estis vokita al la policejo, Astafij Ivanoviĉ.
– Por kio li estis vokita, Emilĉjeto?
– Mi ne scias por kio, Astafij Ivanoviĉ. Verŝajne estis necese, kaj oni lin vokis…
“Aĥ! mi pensis, pereis ni ambaŭ, Emilĉjeto! Pro niaj pekoj Dio nin punas!” Nu kion fari kun tia homo, sinjoro!”
Sed la knabo estis ruza, vere! Li komence aŭskultis min kaj poste tio evidente tedis al li; se li estis rimarkanta ke mi koleriĝis, li estis prenanta la palton kaj forglitis senspure! Tage li ie vagaĉis, vespere revenis ebrieta. Nur Dio scias, kiu drinkigis lin, de kie li prenis monon; ne mi kulpis pri tio!
– Ne, mi diris, Emiliano Iljiĉ, vi ne restos viva! Sufiĉas drinki, komprenu, sufiĉas! Sekvafoje kiam vi revenos ebria, vi dormos sur la ŝtuparo! Mi ne enlasos vin!
Aŭskultinte la ordonon, mia Emelja sidis hejme dum unu tago, dum la dua; sed je la tria tago li denove forglitis. Mi longe atendis – li ne revenis! Mi konfesas, ke mi jam ektimis kaj ekkompatis lin. Kion mi faris al li? Mi timigis lin. Kien do li iris, malfeliĉulo? Li pereos verŝajne, mia Dio! Venis la nokto – li ne aperis. Matene mi eliris en la vestiblon kaj ekvidis lin dormi en la vestiblo. Li metis la kapon sur ŝtupeton kaj kuŝis tute rigida pro frosto.
– Kio okazis al vi, Emelja? Dio gardu vin! Kie vi estis?
– Sed vi, Astafij Ivanoviĉ, hieraŭ koleris, ĉagreniĝis kaj promesis kuŝigi min dormi en la koridoro, mi do ne kuraĝis eniri, Astafij Ivanoviĉ, kaj kuŝiĝis ĉi tie…
Kaj malico kaj kompato ekregis min!
– Vi, Emiliano, prenu iun alian oficon. Kial gardi la ŝtuparon?
– Sed kiun alian deĵoron, Astafij Ivanoviĉ?
– Ekzemple vi, pereinta animo, mi diris (tia malico ekregis min!), lernu, ekzemple, tajlorarton. Jen kia estas via palto! Krom ke ĝi estas truita, vi balaas per ĝi la ŝtuparon! Almenaŭ prenu kudrilon kaj fliku la truojn, ke estu konvene. Aĥ, ebriulo vi estas!
Do, sinjoro! Li prenis kudrilon, mi diris tion moke sed li ektimis kaj prenis, demetis la palton kaj komencis ŝovi fadenon en la trueton de la kudrilo. Mi rigardis al li; nu la afero estas kutima, la okuloj pleniĝis per puso, ruĝiĝis; la brakoj tremas, ĉio estas vana! Li ŝovis, ŝovis – ne eniras la fadeno; li kaj palpebrumis, kaj salivumis ĝin, kaj tordis enmane – sed ne! Li ĵetis ĝin kaj rigardis al mi…
– Nu, Emelja, vi komplezis min! Se tio okazus publike, mi forhakus vian kapon! Ja mi al vi, simpla homo, moke, rikane diris… Iru, Dio gardu vin! Simple sidu kaj ne faru hontindaĵojn, ne dormu sur la ŝtuparo, ne hontigu min!
– Sed kion do mi faru, Astafij Ivanoviĉ, ja mi mem scias ke mi ĉiam estas ebrieta kaj taŭgas por nenio!.. Mi nur vin, mian bon… Bon-farulon vane ĉagrenas…
Ĉi tiam liaj bluaj lipoj skuiĝis, ekfluis larmeto sur la blanka vango, kaj ektremis ĉi larmeto sur lia nekombita barbeto, kaj mia Emiliano subite ellasis tutan polmon da larmoj… Ho Dio! Tio kvazaŭ tranĉis mian koron.
“Aĥ vi, sentema homo, mi eĉ ne imagis tion! Kiu scius, kiu divenus tion?.. Ne, mi pensis, Emelja, mi forlasos vin tute, pereu kvazaŭ ĉifoneto!..”
Nu, sinjoro, ne necesas longe rakonti! Tiu sensignifa mizera afero ne meritas rakonton, kaj vi, sinjoro, eĉ du groŝojn ne donus por ĝi; sed mi multon donus, se mi havus multon, por ke ĉio ĉi ne okazu! Mi havis, sinjoro, rajdpantalonon, forbrulu tiu bona kaj plaĉaspekta blua kvadratita pantalono; ĝin mendis bienulo veninta ĉi tien, sed poste li rifuzis dirinte ke la pantalono estas mallarĝa; do ĝi restis ĉe mi. Mi pensis – valora aĵo! En bazaro de brokantaĵoj oni donos eble kvin rublojn – sed se ne donos, mi el ĝi du pantalonojn produktos por la peterburgaj sinjoroj, kaj eĉ iom restos por mia veŝto. Por malriĉulo ĉio estas bona! Emilĉjeto tiam havis severan, tristan tempon. Mi rimarkis, ke li ne drinkis unu tagon, ne drinkis la duan, la trian tagon ne enbuŝigis drinkaĵon, li eksomnolis, aspektis tre kompatinde kaj sidis malgajiĝinte. Nu, mi pensis, aŭ vi rimedojn ne havas, karulo, aŭ vi mem ekiris la Dian vojon, obeis la racion kaj diris al si: “Ne plu!” Jen, sinjoro, okazis jene: tiu tago estis festa. Mi iris al la preĝejo; post la reveno mi konstatis ke mia Emelja sidas ĉe la fenestro ebrieta kaj balanciĝas. Hm! Mi pensis, tiel do vi faras, karulo! Kaj pro io mi malfermis la keston. Mi ekvidis, ke la pantalono ne estas tie!.. Mi rigardis tien kaj reen, sed ĝi malaperis! Nu, kiam mi trafosis ĉion kaj konstatis ke ĝi mankas, io skrapis mian koron! Mi impetis al la oldulino, unue mi blasfemetis ŝin, mi kulpas, sed mi tute ne suspektis Emeljan, kvankam la krimon pruvis ke li sidis ebria! “Ne, mia oldulino diris, Dio gardu vin, kavaliro, por kio mi bezonas la pantalonon, ĉu mi survestu ĝin? Mi mem antaŭ nelonge perdis jupon pro iu ano de la vira genro… Nu do, mi nek scias nek imagas”, ŝi diris. – “Kiu estis ĉi tie, kiu venis?” – “Ja neniu, ŝi diris, kavaliro, neniu venis; mi ĉiam estis ĉi tie. Emiliano Iljiĉ eliris, sed poste revenis; jen li sidas! Pridemandu lin”. – “Ĉu vi prenis, Emelja, pro iu bezono, mian novan rajdpantalonon, ĉu vi memoras – ni planis ĝin por la bienulo?” – “Ne, li diris, Astafij Ivanoviĉ, mi ja ne prenis ĝin”.
Kia okazaĵo! Mi rekomencis serĉi, serĉis-serĉadis – nenie! Kaj Emelja sidas kaj ŝanceliĝas. Mi sidis, sinjoro, rekte antaŭ li, kaŭre super la kesto, kaj subite mi fiksis la rigardon al li… Ah ha! – mi pensis, kaj mia koro ekflamis en la brusto; mi eĉ ruĝiĝis. Subite ankaŭ Emelja rigardis al mi.
– Ne, Astafij Ivanoviĉ, mi pantalonon vian… jen, vi eble pensas ke mi do, sed mi ne prenis ĝin.
– Sed kien ĝi malaperis, Emiliano Iljiĉ?
– Ne, li diris, Astafij Ivanoviĉ, mi tute ne vidis.
– Sed, Emiliano Iljiĉ, ĉu ĝi spite al ĉio malaperis mem?
– Eble ĝi mem malaperis, Astafij Ivanoviĉ.
Mi aŭskultis lin, stariĝis, venis al la fenestro, lumigis la lampon kaj eklaboris. Mi estis riparanta veŝton por oficisto loĝinta sub ni. Kaj en la brusto ĉio brulis kaj jelpis. Do estus pli facile se mi metus en la fornon mian tutan vestaron. Evidente Emelja eksentis ke malico kaptis mian koron. Se oni kaŭzis malbonon, sinjoro, oni de fore sentas minacon, kvazaŭ birdo fulmotondron.
– Kaj jen, Astafij Ivanoviĉ, – Emilĉjeto komencis (dum lia voĉeto tremis), – hodiaŭ Antip Proĥoroviĉ, helpkuracisto, edziĝis kun la vidvino de la ĵus mortinta fiakristo…
Mi do rigardis al li, kaj evidente malice rigardis… Emelja komprenis. Mi ekvidis, ke li stariĝis, venis al la lito kaj komencis ion palpserĉi apud ĝi. Mi atendis – li longe okupiĝis daŭre murmurante: “Ne kaj ne, kien ĝi, friponaĵo, malaperis!” Mi atendis kio okazos; ekvidis kiel Emelja rampis kaŭre sub la liton. Mi ne eltenis.
– Kial vi, Emiliano Iljiĉ, kaŭre rampas?
– Eble tie estas la pantalono, Astafij Ivanoviĉ. Por rigardi, ĉu ĝi falis ien tie.
– Kial vi, sinjoro (pro domaĝo mi alparolis lin respekte), kial vi, sinjoro, zorgas pri tia malriĉa simpla homo kia mi estas; por kio la genuojn vane vundi!
– Sed ja, Astafij Ivanoviĉ, mi nenion… Ĝi eble iel troviĝos, se serĉi.
– Hm… mi diris; aŭskultu, Emiliano Iljiĉ!
– Kio, li diris, Astafij Ivanoviĉ?
– Ĉu eble vi, mi diris, simple ŝtelis ĝin de mi, dankinte min pro mia gastamo kiel ŝtelisto kaj fripono? – do mi, sinjoro, tiel flamiĝis, ke li komencis rampi surplanke antaŭ mi.
– Ne, Astafij Ivanoviĉ…
Kaj li en la sama stato restis sub la lito vizaĝ-al-planke. Li longe kuŝis, poste li elrampis. Mi rigardis: tute pala homo, kvazaŭ littuko. Li stariĝis, sidiĝis apud mi ĉe la fenestro, kaj tiel sidis ĉirkaŭ dek minutojn.
– Ne, li diris, Astafij Ivanoviĉ, – kaj subite li stariĝis kaj proksimiĝis al mi, mi memoras lin bonege, horora kvazaŭ peko. – Ne, Astafij Ivanoviĉ, mi ne bonvolis preni vian pantalonon.
Li tutkorpe tremis, pikante sian bruston per tremanta fingro, kaj lia voĉo vibris tiel, ke mi mem timidiĝis kaj kvazaŭ gluiĝis al la fenestro.
– Nu, mi diris, Emiliano Iljiĉ, bonvolu pardoni min, se mi, stultulo, vane riproĉis vin. Kaj la pantalono evidente pereis; sed ni ne pereos sen ĝi. Ni havas la brakojn dank’ al Dio, ni ne komencos ŝteli… Kaj ne almozpetos de fremda malriĉa homo; ni perlaboros panon…
Emelja aŭskultis min, iom staris antaŭ mi kaj sidiĝis. Tiel li sidis la tutan vesperon, ne moviĝetis; mi jam enlitiĝis, sed Emelja plu sidis sur la sama loko. Nur matene mi vidis ke li kuŝas sur nekovrita planko, kurbiĝinte en sia palto; li tro humiliĝis kaj ne venis en la liton. Nu, sinjoro, mi malŝatis lin de tiam, kaj dum la unuaj tagoj mi abomenis lin. Okazis tiel, kvazaŭ mia propra filo priŝtelus kaj plej profunde ofendus min. Aĥ, mi pensis, Emelja, Emelja! Sed Emelja, sinjoro, dum ĉirkaŭ du semajnoj senhalte drinkis. Do li tute bestiĝis, drinkante pli multe ol li povus. Matene li estis foriranta, profunde nokte – revenanta, kaj dum du semajnoj mi neniun vorton aŭdis de li. Verŝajne la ĉagreno torturis lin mem, aŭ li volis iamaniere pereigi sin. Sed fine, sufiĉe, li ĉesis drinki, evidente li ĉion fordiboĉis kaj denove sidiĝis ĉe la fenestro. Mi memoras lin sidi kaj silenti dum tri diurnoj; subite mi vidis ke li ploris! Do li sidis, sinjoro, ploregis! Kvazaŭ puto, kvazaŭ li ne aŭdus mem kiel li faligas la larmojn. Ja estas malfacile, sinjoro, vidi kiel adolta homo ploras, des pli se pro ĉagreno-malbeno ploras tia oldulo kia Emelja.
– Kio okazis al vi, Emelja? – mi diris.
Li tuta skuiĝis. Li tremeris. Ja mi unuafoje post tiam alparolis lin.
– Nenio… Astafij Ivanoviĉ.
– Dio gardu vin, Emelja, ĉio malaperu. Kial vi sidas kiel strigo? – mi kompatis lin.
– Simple, Astafij Ivanoviĉ, mi nenion. Mi volas preni iun laboron, Astafij Ivanoviĉ.
– Kian do laboron, Emiliano Iljiĉ?
– Ne gravas, iun ajn. Eble mi trovos iun postenon, kiel estis antaŭe; mi jam iris al Fedosej Ivanoviĉ por peti… Ne estas bone ke mi ofendas vin, Astafij Ivanoviĉ. Kiam mi, Astafij Ivanoviĉ, eble trovos la laboron, mi repagos al vi ĉion kaj pro ĉiuj viaj manĝoj kompensos vin.
– Sufiĉas, Emelja, sufiĉas; nu, estis peko – sed ĝi pasis! Diablo prenu ĝin! Ni vivu kiel antaŭe!
– Ne, Astafij Ivanoviĉ, vi eble ankoraŭ pri tio, sed mi ne bonvolis preni vian pantalonon…
– Nu, kiel vi volas; Dio gardu vin, Emilĉjeto!
– Ne, Astafij Ivanoviĉ. Mi, evidente, ne plu estos via loĝanto. Pardonu min, Astafij Ivanoviĉ.
– Dio gardu vin, mi diris, kiu vin, Emiliano Iljiĉ, ofendas kaj forpelas el la hejmo, ĉu mi?
– Ne, ne estas dece por mi loĝi ĉe vi, Astafij Ivanoviĉ… Prefere mi iru…
Do li tre ofendiĝis kaj ĉiam ripetadis la samon. Mi rigardis al li, kaj li vere stariĝis kaj metis sur la ŝultrojn la palton.
– Tamen kien vi, Emiliano Iljiĉ! Aŭdu la voĉon de l’ prudento. Kion vi faros? Kien vi iros?
– Ne, tamen adiaŭ, Astafij Ivanoviĉ, ne tenu min (li denove plorĝemis); mi prefere iru, Astafij Ivanoviĉ. Vi jam ne estas la sama.
– Ĉu ne la sama? La sama! Vi estas kiel eta, malsaĝa infano, vi pereos memstare, Emiliano Iljiĉ.
– Ne, Astafij Ivanoviĉ, nun vi, kiam vi foriras, lasas la keston ŝlosita, kaj mi, Astafij Ivanoviĉ, vidas kaj ploras… ne, vi tamen prefere lasu min, Astafij Ivanoviĉ, kaj pardonu min pro ĉio, per kio mi ofendis vin dum nia kunvivado.
Kio do, sinjoro? Do li foriris! Mi atendis unu tagon, pensante ke li revenos vespere – sed ne! La duan tagon li forestis, la trian ne venis! Mi ektimis, angoro turnadis min; mi nek trinkis, nek manĝis, nek dormis. Li tute sentrankviligis min! Je la kvara tago mi ekiris, ĉiujn drinkejojn mi vizitis, demandante – sed malaperis Emilĉjeto! “Ĉu li perdis sian bravan kapon? – mi pensis. – Eble li ebrieta jam mortaĉis ĉe iu barilo, kaj nun kuŝas simile al putra trabo”. Mi revenis hejmen nek viva nek morta. Ankaŭ sekvatage mi decidis serĉi. Kaj mi damnis min mem, pro tio ke mi permesis al la stulta homo propravole foriri de mi. Sed ĉe la mateniĝo de la kvina tago (ĝi estis festa) mi aŭdis, ke la pordo knaras. Mi vidis, ke eniris Emelja, mem blua kun la haroj kotkovritaj, kvazaŭ li dormus surstrate. Li maldikiĝis kiel vergo; li demetis la palton, sidiĝis apud mi sur la keston, ekrigardis al mi. Mi ekĝojis, sed eĉ pli ol antaŭe angoro algluiĝis al mia animo. Jen tiel, sinjoro, okazas: se mi simile pekus, mi tute sincere prefere mortaĉus ie kiel hundo, sed ne revenus. Sed Emelja revenis! Nu, nature, estas peze vidi homon en tia stato. Mi komencis lin prizorgi, karesi, konsoli. “Nu, mi diris, Emilĉjeto, mi ĝojas ke vi revenis. Se vi iom malfruus, mi ankaŭ hodiaŭ irus serĉi vin tra drinkejoj. Ĉu vi manĝis?”
– Manĝis, Astafij Ivanoviĉ.
– Ĉu vi vere manĝis? Jen, karulo, restis iom da hieraŭa brasiksupo; ĝi estis kuirita kun bovaĵo, sed ne kun nenio; kaj jen cepo kun pano. Manĝu, ĝi ne malutilas por la sano.
Mi donis al li manĝaĵon kaj tuj konstatis ke li eble dum tri tagoj nenion manĝis, – tia apetito vidiĝis! Do la malsato pelis lin al mi. Rigardante al li, karulo, mi sentis kompaton. Nu, mi pensis, mi kuru al drinkejo kaj portu al li iom por drinki por konsoli la animon, kaj ni finu, sufiĉas! Mi ne plu havas malicon kontraŭ vi, Emilĉjeto! Mi alportis vodkon. Jen, mi diris, Emiliano Iljiĉ, ni trinku je la festo. Ĉu vi volas trinki? Ĝi estas bona!
Li etendis la manon, tre avide etendis, eĉ preskaŭ prenis la glaseton, sed haltis, iom atendis, poste prenis, ekportis ĝin al la buŝo, kaj iom da vodko verŝiĝis sur lian manikon; fine li proksimigis ĝin al la buŝo, sed tuj remetis sur la tablon.
– Kio, Emilĉjeto?
– Nenio, mi jen… Astafij Ivanoviĉ.
– Ĉu vi ne trinkos?
– Ja mi, Astafij Ivanoviĉ, jam tiel… Mi ne plu drinkos, Astafij Ivanoviĉ.
– Do ĉu vi entute intencas ĉesi drinki, Emilĉjeto, aŭ nur hodiaŭ ne drinkos?
Li silentis. Post unu minuto li metis manon sur la kapon.
– Kio okazis, ĉu vi malsanas, Emelja?
– Jes, mi malbone fartas, Astafij Ivanoviĉ.
Mi kuŝigis lin en la liton. Mi konstatis ke li vere malbone fartis: la kapo varmegis, kaj lin mem skuegis febro. Mi sidis apud li tage, sed vespere li ekfartis malpli bone. Mi miksis por li kvason kun oleo kaj cepo, alŝutis panon. “Nu, – mi diris, – manĝu la miksaĵon, eble vi pliboniĝos!” Li kapneas. “Ne, li diras, mi hodiaŭ ne plu manĝos, Astafij Ivanoviĉ”. Mi preparis teon por li, tro klopodigis la oldulinon, sed li ne pliboniĝis. Nu, mi pensis, aĉe! Je la tria mateno mi iris al doktoro. Tie loĝis mia konato kuracisto Kostopravov. Li kuracis min antaŭe, kiam mi servis ĉe familio Bosomjagin. La kuracisto venis kaj diris: “Ne, tre malbone. Eĉ vane vi invitis min. Sed eble donu al li pulvorojn”. Nu, la pulvorojn mi ne donis; pensante ke la kuracisto blagis; sed intertempe jam la kvina tago alvenis.
Li kuŝis, sinjoro, antaŭ mi, mortante. Mi sidis ĉe la fenestrobreto, laborante. La oldulino hejtis la fornon. Ĉiuj silentis. La koro, sinjoro, doloris min pro li, feĉulo, kvazaŭ mi sepultus propran filon. Mi sciis ke tiutempe Emelja rigardis al mi; mi de la mateno rimarkis ke li kolektas la fortojn, volas ion diri, sed, evidente, ne kuraĝas. Finfine mi rigardis al li kaj vidis, ke granda angoro estis en la okuloj de la povrulo; li ne formetis la rigardon de mi, sed kiam mi rigardis al li, li tuj mallevis la okulojn.
– Astafij Ivanoviĉ!
– Kio, Emilĉjeto?
– Sed se, ekzemple, mian palton porti al bazaro de brokantaĵoj, ĉu oni multon pagus por ĝi, Astafij Ivanoviĉ?
– Nu, mi diris, oni ne scias, ĉu oni pagus multe. Eble oni eĉ tri rublojn pagus per monbiletoj, Emiliano Iljiĉ.
Sed se efektive porti ĝin, oni nenion pagus, nur mokus pro la provo vendi tiun sentaŭgaĵon. Mi diris tion al li, Dia homo, nur konsole.
– Sed mi pensas, Astafij Ivanoviĉ, ke oni pagus por ĝi tri rublojn arĝente, ja ĝi estas drapa, Astafij Ivanoviĉ. Ĉu povas drapaĵo kosti tri rublojn bilete?
– Mi ne scias, Emiliano Iljiĉ; sed se vi volas porti, certe necesos komence peti tri rublojn.
Emelja iom silentis, kaj poste denove vokis min:
– Astafij Ivanoviĉ!
– Kio, Emilĉjeto?
– Kiam mi mortos, vendu la palton, sed ne entombigu min en ĝi. Mi simple kuŝos; sed ĝi estas valora, ĝi povos taŭgi al vi.
Tiam mia koro neesprimeble doloris min. Mi rimarkis ke la antaŭmorta angoro proksimiĝas al li. Ni denove eksilentis. Tiel pasis ĉirkaŭ unu horo. Mi rigardis al li denove: li daŭre rigardas al mi, sed kiam mi renkontiĝis kun liaj okuloj, li denove mallevis la rigardon.
– Ĉu vi volas, mi diris, trinki akvon, Emiliano Iljiĉ?
– Donu, Dio gardu vin, Astafij Ivanoviĉ.
Mi donis al li akvon. Li trinkis.
– Mi dankas, li diris, Astafij Ivanoviĉ.
– Kion ankoraŭ vi bezonas, Emilĉjeto?
– Ne, Astafij Ivanoviĉ, mi nenion bezonas; sed mi jen…
– Kio?
– Jen…
– Kio jen, Emilĉjeto?
– La pantalono… jen… ja mi prenis ĝin tiam… Astafij Ivanoviĉ…
– Dio pardonu vin, Emilĉjeto, povrulo vi estas! Forpasu en paco… – Mia spiro haltis kaj ekfluis larmoj el la okuloj; mi forturniĝis por unu minuto.
– Astafij Ivanoviĉ…
Mi vidis, ke Emelja volis ion diri; li leviĝis, penis, movis la lipojn… Subite li ruĝiĝis, rigardis al mi… mi vidis, ke li denove paliĝis, paliĝis, malleviĝis por momento, klinis la kapon malantaŭen, respiris, kaj tuj forlasis tiun ĉi mondon.
Tradukis Grigorij Arosev
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.