La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KVIN RAKONTOJ

Aŭtoro: Fjodor Dostojevskij

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA KAMPULO MAREJ[14]

Sed mi pensas, ke ĉi tiujn professions de foi[15] estas tre enue legi, kaj tial mi rakontu anekdoton, eĉ ne anekdoton, sed nur tre malnovan rememoron, kiun mi ial volas rakonti ĝuste ĉi tie kaj nun, fine de nia traktaĵo pri la popolo. Tiam mi havis nur naŭ jarojn… sed ne, mi prefere komencu de la tempo, kiam mi havis dudek naŭ jarojn[16].

Estis la dua tago de la Paska Semajno. En la aero estis varmo, la ĉielo estis blua, la suno estis alta, “varma”, hela, sed mia animo estis tre malĝoja. Mi vagis sencele post la barakoj, mi rigardis kaj kalkulis la palisojn en la fortika prizona palisaro, sed mi eĉ ne volis kalkuli ilin, kvankam tio estis kutima por mi. Jam la duan tagon en la prizono “estis festo”; oni ne kondukis la bagnulojn al laboroj, tre multaj estis ebriaj, en ĉiuj anguloj ĉiuminute komenciĝis insultoj kaj kvereloj. Sonis abomenaj, fiaj kanzonoj; okazis diboĉaj kartludoj sub la tabullitoj; sur tabullitoj jam kuŝis kelkaj bagnuloj, duonmorte draŝitaj de siaj kamaradoj pro troa batalemo, kovritaj per ŝafpeltaj paltoj, ĝis reviviĝo kaj rekonsciiĝo; jam kelkfoje tranĉiloj estis prenitaj – ĉio ĉi, dum la du festaj tagoj, elturmentis kaj malsanigis min. Mi neniam povis sen abomeno elporti la ebrian popolan diboĉadon, precipe en ĉi tiu loko. En ĉi tiuj tagoj eĉ estroj ne venis en la prizonon, ne faris priserĉadon, ne serĉis drinkaĵon, komprenante, ke unu fojon en la jaro oni devas permesi festadon eĉ al tiuj marĝenuloj, kaj ke sen tio estus eĉ pli malbone. Finfine en mia koro ekflamis malico. Mi hazarde renkontiĝis kun la polo M-cki[17], politika arestito; li ĵetis al mi sian sombran rigardon, liaj okuloj fulmis, kaj liaj lipoj ekremis: “Je haïs ces brigands!” – li mallaŭte diris, grincigante siajn dentojn, kaj preteriris min. Mi revenis en mian barakon, kvankam antaŭ kvarona horo mi forkuris el ĝi, kiel frenezulo, kiam ses fortaj viroj samtempe ĵetis sin sur la ebrian tataron Gazin por bridi lin kaj komencis lin bati; ili batis lin absurde senkompate, eĉ kamelon oni povus mortigi per tia batado; sed ili sciis, ke ĉi tiun Heraklon oni ne povas facile mortigi, do ili batis lin sen timi pri lia vivo. Reveninte, mi rimarkis ke fine de la barako, sur angula tabullito, sub ŝafpelta palto, senkonscie kuŝas Gazin, preskaŭ ne montranta vivsignojn; ĉiuj senvorte preteriris lin. Kvankam ĉiuj firme esperis, ke morgaŭ matene li rekonsciiĝos, “sed ja pro tia draŝado ĉio povos okazi, kaj eble la homo mortos”. Mi venis al mia loko, apud fenestro kun metala krado, kaj kuŝiĝis sur la dorson, metinte la manojn sub la kapon kaj ferminte la okulojn. Mi ŝatis tiel kuŝadi: ja oni ne kroĉiĝas al la dormanto, kaj en tia stato eblas revi kaj pensi. Sed mi ne povis revi; mia koro batis maltrankvile, kaj en miaj oreloj resonis la vortoj de M-cki: “Je haïs ces brigands[18]!” Cetere, kial mi priskribu tiamajn impresojn? Ankaŭ nun mi foje sonĝas tiun tempon, kaj mi ne havas pli turmentajn sonĝojn. Eble oni rimarkos, ke ĝis hodiaŭ mi preskaŭ neniam parolis publike pri mia vivo dum la bagnado; antaŭ dek kvin jaroj mi verkis “Noticojn el la domo de morto”, uzante elpensitan rakontanton[19], krimulon, kondamnitan pro kvazaŭa murdo de sia edzino. Mi povas aldoni, ke de tiam tre multaj pensas kaj eĉ nun asertas, ke mi mem estis sendita al bagnado pro murdo de mia edzino[20].

Iom post iom mi efektive forgesis ĉion realan kaj nerimarkeble sinkis en rememorojn. Dum mia tuta kvarjara bagnado mi senĉese rememoris mian tutan pasintecon kaj, ŝajne, denove revivis mian vivon en rememoroj. Tiuj rememoroj aperis mem, malofte mi elvokis ilin propravole. Ili kutime komenciĝis de iu punkto, streketo, foje nerimarkebla, kaj poste iom post iom ili kreskis ĝis kompleta bildo, ĝis forta kaj kompleta impreso. Mi analizis tiujn impresojn, mi donis novajn detalojn al ĉio delonge pasinta kaj, ĉefe, mi senĉese korektis la pasintecon, kaj tio estis mia sola tiutempa amuziĝo. Tiufoje en mia memoro ial subite aperis ordinara momento el mia frua infanaĝo, kiam mi havis nur naŭ jarojn – tiun momenton, ŝajne, mi tute forgesis; sed tiam mi precipe ŝatis rememorojn de mia frua infanaĝo. En mia memoro aperis aŭgusto en nia vilaĝo. Tiu tago estis seka kaj suna, sed iom malvarma kaj venta; la somero proksimiĝis al la fino, kaj necesis baldaŭ veturi al Moskvo por denove enui tie la tutan vintron dum francaj lecionoj, kaj mi tre bedaŭris pro la forveturo el la vilaĝo. Mi iris post la draŝejon, poste malsupren al la ravino kaj supreniris al Losk – ĉi tiel ni nomis la densan arbustaron inter la ravino kaj posta bosko. Mi do venis al la plej densaj arbustoj kaj aŭdis, ke proksime, post tridek paŝoj, sur kampeto, plugas sola kampulo. Mi scias, ke li direktiĝas supren kaj lia ĉevalo peze tiras la plugilon, kaj al mi kelkfoje venas lia instiga krio: “Hoto! Hot!” Mi konas preskaŭ ĉiujn niajn servutulojn, sed mi ne scias, kiu el ili nun plugas; kaj tio ne interesas min, mi estas plene absorbita de mia afero. Ankaŭ mi laboras: mi estis derompanta juglandan vergon por bati per ĝi ranojn. Juglandaj vergoj estas tre belaj, sed tre rompiĝemaj, multe malpli fortikaj ol la betulaj. Interesas min ankaŭ muŝetoj kaj skaraboj, mi kolektas ilin, kelkaj el ili estas tre belaj. Mi ŝatas ankaŭ malgrandajn, rapidajn ruĝajn-flavajn lacertojn kun nigraj makuletoj, sed serpentojn mi timas. Tamen serpentoj estas multe malpli oftaj ol lacertoj. Ĉi tie ne estas multaj fungoj; por pluki fungojn necesas iri al la betularo, kaj mi estas ironta tien. En mia vivo mi nenion ŝatis pli ol la arbaron kun fungoj kaj beroj, kun insektoj kaj birdetoj, erinacoj kaj sciuroj, kun mia ŝatata humida odoro de putrintaj folioj. Eĉ nun, kiam mi skribas ĉi tion, mi sentas la odoron de nia vilaĝa betularo: tiaj impresoj restas por la tuta vivo. Subite, tra profunda silento, mi tre klare aŭdis krion: “Lupo kuras!” Mi ekkriis kaj, terure timigite, plenvoĉe kriegante, elkuris sur la kampeton, rekte al la pluganta kampulo.

Li estis nia servutulo Marej[21]. Mi ne scias, ĉu tiu nomo estas reala, sed ĉiuj nomis lin Marej. Li estis proksimume kvindekjara, forta, sufiĉe alta, kun multe da grizo en la granda bruna barbo. Mi konis lin, sed ĝis nun mi preskaŭ neniam interparolis kun li. Li eĉ haltigis sian etan ĉevalinon, aŭdinte mian krion, kaj kiam mi alkurinte kaptis per unu mano lian plugilon, kaj per la alia lian manikon, li rimarkis mian timon.

– Lupo kuras! – mi kriis, anhelante.

Li skue levis la kapon kaj nevole ĉirkaŭrigardis, por unu momento preskaŭ kredante min.

– Kie estas la lupo?

– Iu kriis… Iu ĵus kriis: “Lupo kuras”… – mi balbutis.

– Ne diru, ne diru, neniu lupo, tio nur ŝajnis al vi; vidu! Neniu lupo ĉi tie povas esti! – li balbutis, kuraĝigante min. Sed mi tutkorpe tremis kaj pli forte kroĉis per mia mano lian senkoluman kaftanon kaj, verŝajne, mi estis tre pala. Li rigardis al mi kun malkvieta rideto, evidente timante kaj alarmite pro mi.

– Aj, aj! Vidu, kiel vi ektimis! – li balancis sian kapon. – Sufiĉas, karulo. Aj, etulo!

Li etendis sian brakon kaj subite mankaresis mian vangon.

– Nu, sufiĉas jam, Kristo estas kun vi, krucosignu vin. – Sed mi ne krucosignis min; la anguloj de miaj lipoj tremetis, kaj tio, ŝajne, precipe mirigis lin. Li nerapide proksimigis al mi sian dikan, termakulitan, nigraungan fingron kaj delikate tuŝetis miajn saltetantajn lipojn.

– Aj, vidu ja, – li mienis al mi per iom patrineca kaj longa rideto, – Dio, kio ja okazas, vidu, aj, aj!

Mi finfine komprenis, ke ĉi tie estas neniu lupo kaj ke la krio “Lupo kuras” nur hantis min. Kvankam la krio estis tre klara kaj bone aŭdebla, sed tiaj krioj (ne nur pri lupoj) jam antaŭe unu aŭ du fojojn halucinis min, kaj mi sciis tion. (Post la paso de mia infanaĝo ĉesis ankaŭ tiaj halucinoj.)

– Do, mi iros, – mi diris, demande kaj timide rigardante al li.

– Do, iru, kaj mi rigardos, kiel vi iras. Ja mi ne donos vin al lupo! – li aldonis, plu patrinece ridetante al mi, – Kristo estas kun vi, iru do, – li krucosignis min per sia mano kaj poste krucosignis sin. Mi ekiris, retrorigardante je ĉiu deka paŝo. Dum mi iris, Marej plu staris kun sia ĉevalineto kaj rigardis al mi, balancante sian kapon, kiam mi retrorigardis. Mi konfesas, ke mi iom hontis antaŭ li pro mia timo, sed mi iris, ankoraŭ tre timante la lupon, ĝis kiam mi supreniris al la rando de la ravino, kie estis la plej proksima garbejo; tie la timo tuj forsaltis de mi, kaj de ie subite sin ĵetis al mi nia korthundo Volĉok. Kun Volĉok mi tute rekuraĝiĝis kaj lastfoje returnis min al Marej; mi ne plu povis klare vidi lian vizaĝon, sed mi sentis, ke li plu same tenere ridetas al mi kaj balancas sian kapon. Mi mansvingis al li, ankaŭ li mansvingis al mi kaj irigis sian ĉevalineton.

– Hoto, hot! – denove aŭdiĝis lia malproksima krio, kaj la ĉevalineto denove ektiris sian plugilon.

Ĉio ĉi subite reaperis en mia memoro tute senkaŭze, sed mirinde precize kaj detale. Mi subite rekonsciiĝis kaj sidiĝis sur mia ligna lito kaj mi memoras, ke sur mia vizaĝo ankoraŭ estis dolĉa rideto de la rememoro. Dum unu plia minuto mi plu rememoris.

Tiam, reveninte hejmen post la renkontiĝo kun Marej, mi al neniu rakontis mian “aventuron”. Ĉu vere estis aventuro? Ankaŭ lin mi tiam tre baldaŭ forgesis. Renkontiĝante kun li poste, mi neniam eĉ alparolis lin, ne nur pri la lupo, sed pri nenio alia, sed nun, post dudek jaroj, en Siberio mi subite rememoris tiun tutan renkontiĝon tre klare, ĝis la plej eta detalo. Do, ĝi kuŝis en mia animo nerimarkite, mem, sen mia deziro, kaj ĝi subite reaperis en mia memoro en la plej necesa momento; reaperis la tenera kaj patrineca rideto de la malriĉa servutulo, liaj signoj de kruco, lia kapobalancado, lia “Vidu, kiel vi ektimis, etulo!” kaj precipe lia dika termakulita fingro, per kiu li tuŝis miajn tremetantajn lipojn delikate kaj kun timida tenero. Sendube, ĉiu trankviligus timigitan infanon, sed tiam, dum nia soleca renkontiĝo, okazis io kvazaŭ tute alia, kaj se mi estus lia propra filo, li ne povus rigardi al mi per rigardo, pli forte radianta je hela amo. Sed ĉu iu devigis lin? Li estis nia propra servutulo, kaj mi estis por li sinjorido; neniu ekscius, kiel li karesis min kaj neniu rekompencus lin pro tio. Ĉu eble li tre amis malgrandajn infanojn? Tiaj homoj ekzistas. La renkontiĝo estis soleca, en senhoma kampo, kaj eble nur Dio vidis de supre, per kiel profunda kaj hela homa sento kaj per kiel delikata, preskaŭ virineca tenero povas esti plenigita la koro de kruda, beste malklera rusa servuta kampulo, tiam ankoraŭ nek esperanta, nek aspiranta sian liberiĝon. Diru, ĉu ne pri tio pensis Konstantin Aksakov[22], parolante pri la alta klernivelo de nia popolo?

Mi memoras, ke forlasinte mian lignan liton kaj ĉirkaŭrigardinte, mi subite sentis, ke mi povas rigardi al tiuj malfeliĉuloj per tute aliaj okuloj, kaj ke subite, pro iu miraklo, el mia koro tute malaperis ĉia malamo kaj malico. Mi ekiris, atente rigardante la renkontatajn vizaĝojn. Jen poreterne ekzilita kampulo kun la razita kapo, kun brulstampoj sur la vizaĝo kaj ebria, li sible kriaĉas sian drinkulan kanton, sed eble li estas la sama kiel Marej, mi ja ne povas enrigardi en lian koron.

Je la sama vespero mi ankoraŭfoje renkontiĝis kun M-cki. Kompatinda! Ja li certe ne povus havi rememoron pri iu ajn Marej, kaj li ne povus rilati al tiuj homoj alimaniere ol: “Je haïs ces brigands!” Ne, tiam la poloj pli suferis ol ni.

Tradukis Aleksander Korĵenkov


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.