La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KVIN RAKONTOJ

Aŭtoro: Fjodor Dostojevskij

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NOVJARA BALO KAJ NUPTO[4]

El notoj de nekonato

Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis nupton… sed ne! Prefere mi rakontu al vi pri novjara balo por infanoj[5]. La nupto estis bona; mi tre ŝatis ĝin, sed la alia evento estis pli bona. Mi ne scias, kial, rigardante al ĉi tiu nupto, mi rememoris la novjaran balon. Tio okazis jene. Ĝuste antaŭ kvin jaroj, sojle de la novjarfesto, oni invitis min al infana balo. La invitinto estis konata entreprenisto kun bonaj kontaktoj kaj intrigoj en la socio, kaj oni povus pensi, ke ĉi tiu infana balo estis preteksto por ke la gepatroj amasiĝu kaj priparolu iujn interesajn aferojn en maniero senkulpa, hazarda, senintenca. Mi estis flanka homo; mi tute ne havis interesajn aferojn, kaj tial mi pasigis la vesperon sufiĉe sendepende. Tie estis ankoraŭ unu sinjoro, kiu ŝajne havis nek familion, nek parencojn, kaj kiu, simile al mi, hazarde trafis al la festo de la familia feliĉo… Mi tuj rimarkis lin. Li estis alta, magra viro, tre serioza, tre dece vestita. Sed estis videble, ke lin tute ne interesis la ĝojoj kaj la familia feliĉo; kiam li iris en iun angulon, li tuj ĉesis rideti kaj kunŝovis siajn densajn nigrajn brovojn. En la balo li estis konata kun neniu, krom la mastro. Estis videble, ke li terure enuas, sed li kuraĝe eltenis ĝis la fino la rolon de tute distrita kaj feliĉa homo. Poste mi eksciis, ke tiu sinjoro venis el provinco, li havis iun gravan, kaprompan aferon en la ĉefurbo kaj alportis al nia mastro leteron kun rekomendo, kaj la mastro protektis lin tute ne con amore[6] kaj invitis lin al sia infana balo pro ĝentileco. Kartludo ne okazis, oni ne proponis al li cigaron, neniu alparolis lin por konversacio, eble de malproksime ekkoninte la birdon laŭ la plumoj, kaj pro tio ĉi tiu sinjoro estis devigita dum la tuta vespero mankaresadi siajn vangoharojn nur por iel okupi siajn manojn. Liaj vangoharoj estis efektive tre bonaj. Sed li tiel persiste karesis ilin, ke, rigardante al li, oni efektive povus pensi, ke unue en la mondo aperis nur la vangoharoj, kaj poste estis trovita ĉi tiu sinjoro por karesi ilin.

Krom ĉi tiu figuranto, laŭ la priskribita maniero partoprenanta la familian feliĉon de la mastro, kiu havis kvin satajn filojn, al mi plaĉis ankoraŭ unu sinjoro. Sed li estis tute alispeca. Li estis grava persono. Li estis nomata Juliano Mastakoviĉ[7]. Oni povis tuj rimarki, ke li estas honora gasto, kaj ke li havas al la mastro la saman rilaton, kian la mastro havis al la sinjoro, karesanta siajn vangoharojn. La gemastroj estis dirantaj al li amason da komplimentoj, zorgis pri li, trinkigis lin, dorlotis lin, kondukis al li gastojn por prezenti ilin, sed lin mem ili kondukis al neniu. Mi rimarkis, ke en la okuloj de la mastro briletis larmoj, kiam Juliano Mastakoviĉ laŭdis la vesperon, dirante ke li malofte pasigas la tempon tiel agrable. La ĉeesto de tiom grava persono ial timigis min kaj, satrigardinte la infanojn, mi iris en malgrandan salonon, kiu estis tute senhoma, kaj sidiĝis en la mastrina florlaŭbo, kiu okupis preskaŭ duonon de la ĉambro.

Ĉiuj infanoj estis nekredeble ĉarmaj kaj, malgraŭ admonoj de la guvernistinoj kaj patrtinoj, ili tute ne deziris simili plenkreskulojn. Ili tuj disprenis ĉiujn objektojn de la abio, neniu bombono restis sur ĝi, kaj ili sukcesis rompi duonon da ludiloj antaŭ ekscii, al kiu el ili tiuj estis destinitaj. Precipe bona estis bukla knabo kun nigraj okuloj, kiu tre volis pafi min per sia ligna fusilo. Sed plej grandan atenton al si altiris lia fratino, eble dekunujara, ĉarma kiel Amoro, silentema, meditema, pala, kun grandaj meditemaj okuloj, kiuj iom elstaris. Infanoj iel ofendis ŝin, kaj pro tio ŝi foriris en la saloneton, en kiu mi sidis, kaj en ĝia angulo ŝi ekludis kun sia pupo. Gastoj respektoplene montris ŝian patron, riĉan licencohavanton[8], kaj iuj flustris, ke li jam deponis tricent mil rublojn kiel ŝian doton. Mi turnis min por vidi, kiuj scivolas pri tiu cirkonstanco, kaj mia rigardo renkontis Julianon Mastakoviĉ, kiu, kunplektinte la manojn post sia dorso kaj iom flankenklininte sian kapon, kun tre granda atento aŭskultis la babiladon de tiuj sinjoroj. Poste min mirigis la inĝenieco de la gemastroj ĉe la disdonado de la donacoj al la infanoj. La knabino, kiu jam havis tricentmilrublan doton, ricevis tre luksan pupon. Sekvis donacoj, kies prezoj malkreskis laŭ la malkresko de la rangoj de la gepatroj de tiuj feliĉaj infanoj. Finfine, la lasta infano, knabo ĉirkaŭ dekjara, kun lentugoj, magra, eta, rufhara, ricevis nur libron kun noveloj, rakontantaj pri la majesteco de l’ naturo, pri la kortuŝaj larmoj kaj similaj temoj, sen bildoj kaj eĉ sen vinjetoj.

Li estis filo de malriĉa vidvino, la guvernistino de la infanoj de la gemastroj; li estis tre timigita kaj nesocietema knabo. Li surhavis jakon el mizera nankeno. Ricevinte sian libron, li longe paŝis apud la aliaj ludiloj; li terure deziris ludi kun aliaj infanoj, sed li ne kuraĝis; estis videble, ke li jam sentis kaj komprenis sian staton. Mi tre ŝatas observi infanojn. Tre interesa en ili estas la unua memstara ago en la vivo. Mi rimarkis ke la rufharan knabon tiel tentis la riĉaj ludiloj de aliaj infanoj, precipe teatro en kiu li nepre volis havi iun rolon, ke li decidis esti servila. Li ridetis kaj flatis al aliaj infanoj, li donacis sian pomon al pufvanga knabo, kiu havis tutan sakon da dolĉaĵoj, kaj eĉ decidiĝis promenigi sur sia dorso iun infanon, por ke oni ne forpelu lin de la teatro. Sed post unu minuto iu petolulo senteble draŝis lin. La knabo ne kuraĝis ekplori. Sed aperis la guvernistino, lia patrino, kaj ordonis al li ne ĝeni la ludojn de aliaj infanoj. La knabo venis en la saloneton, en kiu estis la knabino. Ŝi allasis lin al si, kaj ili tre fervore komencis vesti la riĉan pupon.

Jam dum duona horo mi sidis en la hedera laŭbo kaj preskaŭ ekdormis, aŭskultante la nelaŭtan interparoladon de la rufhara knabeto kaj de la belulino kun la tricentmilrubla doto, kiuj okupiĝis pri la pupo. Subite en la ĉambron venis Juliano Mastakoviĉ. Li uzis skandalan scenon de kverelo inter infanoj kaj nerimarkite forlasis la salonon. Mi rimarkis, ke unu minuton antaŭ la foriro li tre varme interparolis pri avantaĝoj de iu ofico super iu alia kun la ĵus konatigita paĉjo de la estonta riĉa fianĉino. Nun li staris meditante kaj kvazaŭ kalkulante ion per siaj fingroj.

Li flustris:

– Tricent… tricent. Dek unu… dek du… dek tri kaj tiel plu. Dek ses – do kvin jaroj! Probable, kvar centonoj – do, dek du, kvinfoje – do, sesdek, kaj je tiuj sesdek… nu, probable, sume post kvin jaroj estos kvarcent! Ho! jes… Sed li, fripono, ja deponis ne je kvar centonoj! Eble li prenas ok aŭ dek el ĉiu cento. Do, kvincent, probable, kvincent mil, certe ne malpli ol ĉi tiom; nu, kaj kromaĵon por vestaĵoj, hm…

Li ĉesis mediti, mungis kaj jam volis forlasi la ĉambron, sed subite rigardis al la knabino kaj haltis. Li ne vidis min pro la potoj kun kreskaĵoj. Al mi ŝajnis, ke li estas tre emociita. Eble pro efiko de la kalkulado, eble pro io alia, li estis frotanta al si la manojn kaj ne povis trankvile stari. Ĉi tiu emocio kreskis nec plus ultra[9], kiam li haltis kaj ĵetis la duan, rezolutan rigardon al la estonta fianĉino. Li preskaŭ ekiris al ŝi, sed komence ĉirkaŭrigardis. Poste li piedpinte, kvazaŭ sentante sin kulpa, ekiris al la infano. Li venis kun rideto, klinis sin kaj kisis ŝian kapon. Ne atendinte atakon, ŝi krietis pro timo.

– Sed kion vi faras ĉi tie, kara infano? – li flustre demandis, ĉirkaŭrigardante kaj mankaresante la vangon de la knabino.

– Ni ludas…

– Ha? Ĉu kun li? – Juliano Mastakoviĉ malaprobe rigardis la knabon.

– Sed vi, karuleto, prefere iru en la salonon, – li diris al la knabo.

La knabo silentis kaj gapis al li per siaj larĝe malfermitaj okuloj. Juliano Mastakoviĉ denove ĉirkaŭrigardis kaj denove klinis sin al la knabino.

– Kio ĝi estas, kara infano, ĉu pupeto? – li demandis.

– Pupeto, – la knabino respondis paŭtante kaj iom timide.

– Pupeto… Ĉu vi scias, kara infano, el kio estas farita via pupeto?

– Mi ne scias… – la knabino respondis flustre kaj tute klinis sian kapon.

– El ĉifonetoj, mia kara. Knabo, prefere iru en la salonon al viaj samaĝuloj, – diris Juliano Mastakoviĉ, severe rigardante lin. La du geknaboj sulkis siajn fruntojn kaj kaptis unu la alian. Ili ne volis disiĝi.

– Ĉu vi scias, kial oni donacis al vi la pupon? – demandis Juliano Mastakoviĉ, parolante ĉiam malpli laŭte.

– Mi ne scias.

– Ĉar vi dum la tuta semajno estis ĉarma kaj bonkonduta infano.

Tre emociita Juliano Mastakoviĉ ĉirkaŭrigardis kaj, eĉ pli mallaŭte, demandis per neaŭdebla voĉo, preskaŭ tute malaperinta pro la emociiĝo kaj senpacienco:

– Ĉu vi amos min, kara knabino, kiam mi venos gaste al viaj gepatroj?

Dirinte tion, Juliano Mastakoviĉ volis ankoraŭfoje kisi la ĉarman knabinon, sed la rufhara knabo, vidante ke ŝi jam estas ploronta, kaptis ŝiajn manojn kaj ekploretis pro granda kunsento al ŝi. Juliano Mastakoviĉ malŝerce koleriĝis.

– For, for de ĉi tie, for! – li diris al la knabo. – For en la salonon! For tien, al viaj samaĝuloj!

– Ne, ne necesas, ne necesas! Vi iru for! – diris la knabino, – lasu lin, lasu lin! – ŝi parolis, preskaŭ ekplorinte.

Iu bruis ĉe la pordo. Juliano Mastakoviĉ tuj levis sian imponan korpon kaj ektimis. Sed la rufhara knabo ektimis pli forte ol Juliano Mastakoviĉ, li forlasis la knabinon kaj senbrue, apogante sin al la muro, iris el la saloneto al la manĝejo. Por eviti suspektojn, ankaŭ Juliano Mastakoviĉ iris en la manĝejon. Li estis ruĝa kiel kankro kaj, rigardinte al spegulo, li preskaŭ konfuziĝis vidante sin mem. Eble li ĉagreniĝis pro siaj ardo kaj senpacienco. Eble lin komence tiel konsternis, tentis kaj inspiris la perfingra kalkulado, ke li, malgraŭ siaj imponeco kaj graveco, decidis agi kiel infano kaj rekte abordis[10] sian objekton, kvankam tiu objekto povos esti vera objekto ne pli frue ol post kvin jaroj. Mi iris post la respektinda sinjoro en la manĝejon kaj ekvidis strangan scenon. Juliano Mastakoviĉ, tute ruĝa pro la ĉagreno kaj malico, estis timiganta la rufharan knabon, kiu, forirante laŭeble malproksimen de li, pro la timo ne sciis kie li kaŝu sin.

– For! Kion vi faras ĉi tie, for, sentaŭgulo, for! Vi ĉi tie ŝtelas fruktojn, ĉu? Ĉu vi ĉi tie ŝtelas fruktojn? For, sentaŭgulo, for, nazmukulo, for, iru for al viaj samaĝuloj!

La timigita knabo decidis uzi aŭdacan rimedon kaj rampis sub la tablon. Sed lia persekutanto, ekstreme ardiĝinta, elpoŝigis sian longan batistan naztukon kaj komencis per ĝi elpeli el sub la tablo la knabon, tute perdintan sian voĉon. Necesas diri, ke Juliano Mastakoviĉ estis iom korpulenta. Li estis viro sat-aspekta, ruĝvanga, diketa, kun ventro, kun dikaj femuroj, globforma kiel nukso, do tia, kian oni nomas fortikulo. Li terure ŝvitis, ruĝiĝis kaj siblis. Finfine li preskaŭ furioziĝis, ĉar tre granda estis lia indigno aŭ (kiu scias?) ĵaluzo. Mi plenvoĉe ekridis. Juliano Mastakoviĉ retrorigardis kaj tute konfuziĝis malgraŭ sia graveco. Ĉi tiam el la kontraŭa pordo venis la mastro. La knabo elrampis el sub la tablo kaj komencis viŝi siajn genuojn kaj kubutojn. Juliano Mastakoviĉ rapide proksimigis al sia nazo la naztukon, kies ekstremon li tenis en sia mano.

La mastro iom embarasite rigardis al nia triopo sed, kiel homo konanta la vivon kaj vidanta ĝin el serioza punkto, tuj uzis tion, ke li renkontis sian gaston vid-al-vide.

– Jen ĉi tiu knabo, sinjoro, – li diris, indikinte la rufuleton, – pri kiu mi havis la honoron peti vin…

– Ha? – respondis Juliano Mastakoviĉ, ankoraŭ ne tute retrovinte sian sinregon.

– La filo de la guvernistino de miaj infanoj, – la mastro daŭrigis per petanta voĉtono, – kompatinda virino, vidvino de honesta oficisto; kaj do… Juliano Mastakoviĉ, se eble…

– Aĥ, ne, ne, – tuj kriis Juliano Mastakoviĉ, – ne, pardonu min, Filipo Aleksejeviĉ, tute ne estas eble. Mi jam informiĝis; mankas vaka ofico, kaj se ĝi aperus, por ĝi jam estus dek kandidatoj, kiuj havus pli da rajto al ĝi ol li… Tre bedaŭrinde, tre bedaŭrinde…

– Jes, sinjoro, bedaŭrinde, – ripetis la mastro, – modesta kaj kvieta knabo…

– Mi rimarkas, ke li estas tre petolema, – respondis Juliano Mastakoviĉ, histerie kurbiginte sian buŝon, – iru, knabo, ne staru, iru al viaj samaĝuloj! – li diris al la infano.

Sed li, ŝajne, ne povis elteni kaj rigardis al mi per unu okulo. Ankaŭ mi ne povis elteni kaj komencis ridegi rekte al lia vizaĝo. Juliano Mastakoviĉ tuj forturnis sin kaj sufiĉe aŭdeble por mi demandis la mastron: kiu estas tiu stranga juna viro? Ili komencis interflustri kaj foriris el la ĉambro. Poste mi vidis, ke, aŭskultante la mastron, Juliano Mastakoviĉ nekredeme balancis la kapon.

Satridinte, mi revenis en la salonon. Tie la eminenta viro, ĉirkaŭ kiu staris la patroj, patrinoj kaj gemastroj, varme rakontis ion al damo, al kiu oni ĵus kondukis lin. La damo tenis je la mano la knabinon, kun kiu antaŭ dek minutoj Juliano Mastakoviĉ havis la scenon en la saloneto. Nun li estis disŝutanta laŭdajn kaj admirajn vortojn pri la beleco, talento, gracieco kaj bonedukiteco de la ĉarma infano. Estis rimarkeble, ke li flatis la patrinon. La patrino aŭskultis lin preskaŭ kun larmoj de admiro. La lipoj de la patro ridetis. La mastro ĝojis pro la torento de la komuna ĝojo. Eĉ ĉiuj gastoj kunsentis, eĉ la infanaj ludoj estis ĉesigitaj por ne ĝeni la konversacion. La tuta aero estis saturita de respektego. Poste mi aŭdis, kiel la profunde kortuŝita panjo de la interesa knabino per rafinitaj esprimoj petis, ke Juliano Mastakoviĉ faru al ŝi specialan donacon kaj honoru ilian hejmon per sia valorega amikeco. Mi aŭdis, kiel Juliano Mastakoviĉ kun malfalsa ravo akceptis la inviton, kaj kiel poste la gastoj, dece disirintaj divers-flanken, ŝutis unu al aliaj kortuŝajn laŭdojn al la licencohavanto, ties edzino kaj filino kaj precipe al Juliano Mastakoviĉ.

– Ĉu ĉi tiu sinjoro estas edziĝinta, – mi demandis preskaŭ laŭtvoĉe tiun mian konaton, kiu staris plej proksime al Juliano Mastakoviĉ.

Juliano Mastakoviĉ ĵetis al mi sian esploran kaj malican rigardon.

– Ne! – respondis al mi mia konato, ĝis la fundo de sia koro afliktita pro mia mallerta demando, kiun mi intence faris…

Antaŭ nelonge mi iris preter la preĝejo ***; la multeco de la homoj kaj veturiloj mirigis min. Ĉiuj ĉirkaŭe parolis pri nupto. La tago estis malserena. Ekpluvetis, kaj mi post la amaso venis en la preĝejon kaj ekvidis la fianĉon. Li estis malgranda, globforma, sat-aspekta hometo, kun ventro, tre pompe vestita. Li kuris, klopodis kaj ordonis. Poste oni ekparolis, ke la fianĉino estas alveturigita. Mi penetris tra la amaso antaŭen kaj ekvidis mirindan belulinon, kiu vivis eble sian unuan junaĝan printempon. Sed la belulino estis pala kaj trista. Ŝi distrite rigardis; al mi eĉ ŝajnis, ke ŝiaj okuloj estis ruĝaj pro antaŭnelongaj larmoj. La klasike regulaj trajtoj de ŝia vizaĝo aldonis ion gravan kaj solenan al ŝia beleco. Sed tra tiuj reguleco, graveco kaj tristo ankoraŭ radiis la antaŭa infana, ĉasta aspekto; sentiĝis io malfalse naiva, nestabiliĝinta, juna, kio ŝajnis sen petoj preĝi por si mem pri indulgo.

Oni parolis, ke ŝi ĵus iĝis deksesjara. Atente rigardinte la fianĉon, mi rekonis Julianon Mastakoviĉ, kiun mi ne vidis ĝuste kvin jarojn. Mi rigardis al ŝi… Mia Dio! Mi komencis puŝi min tra la amaso por laŭeble rapide forlasi la preĝejon. En la amaso oni parolis, ke la fianĉino estas riĉa, ke ŝi havas kvincentmilrublan doton… kaj iun sumon por vestaĵoj…

“Tamen la kalkulado estis bona!” – mi pensis, pene trapuŝinte min al la strato…

Tradukis Aleksander Korĵenkov


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.