La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
FRAŬLINO EL OROAŭtoro: Kálmán Mikszáth |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ekde tiu tago neniu vidis Nikolaon Mirkowszki en Selmec. Li foriris sen postsignoj, forlasante la gepatrojn, la fratinon. Dum tuta jaro ne venis famo pri tio, kien li malaperis, iris, en kiun-parton de ĉi vasta mondo lin pelis la pasio, ĉu li vivas aŭ jam mortis.
Finfine venis letero al Kristina, kun poŝta stampaĵo el San-Francisko; ĝia enhavo estis precize la sekva:
’Kara Kristina mia! Mi vivas. Mi havas dek sep funtojn da oro, ankoraŭ mankas nur sesdek kvar. La scio, ke fine vi estos mia, min vivigas kaj feliĉigas. Vian respondon direktu al San-Francisko, ’Hotelo de Orserĉistoj’. Tien mi iros por ĝi. Nikolao.”
Kristina tuj respondis:
”Kara Nikolao! Mi vin plu atendas! Mia patro estas neklinebla, li tamen iom progresigis la aferon. De kiam vi foriris, mi manĝas nur tiom, ke mi ne mortu pro malsato.
Dio mia, kiel bone fasti por vi! Hodiaŭ mi pesigis min, kaj imagu, mi maldikiĝis dekkvar funtojn dum unu jaro. Se estos tiel ankaŭ plu, al vi ne malfacilos kunfosi la bezonatan pezon dum jaro.
Ho, Dio helpu, ke vi ĝin kunfosu! Kristina.”
Pasis proksimume dek jaroj, sed respondo ne venis al la letero de Kristina. Dume la maljuna Csemez mortis, kaj la bela Kristina fariĝis floranta fraŭlino, kiu jam hontetas, resti sub knabina kapornamo. Sed ja ĉiuj scias, kial ŝi ne edziniĝas! En fora lando, trans maroj fosas ŝia fianĉo oron el sablo, kaj ĉe ĉiu halto li suspiras. Ankaŭ la popolkanto tiel eternigis:
Li fosas la oron,
Hej, por kio li fosas! …
De la vizaĝo de Tinjo Csemez
Post ĉiu sablero
Unu rozo forflosas.
Nura famo pri li estis rakonto de vagabondo, reveninta el trans la oceano, laŭ kiu li renkontis Nikolaon Mirkowszki en Brazilo, antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj, tiam li jam havis duonkvintalon da oro.
Dio mia, se oni povus mesaĝi al li, ke jam nenio necesas, venu nur li, flugu rapide!
Sinjoro Csutkás kaj kavaliro Luppán estas ĉiutagaj gastoj ĉe Kristina; ili alkutimiĝis al la domo tiel, ke ankaŭ post la morto de la maljunulo ili tie kunvenadas por konversacii, snufi tabakon. Pri edziĝo, amo jam neniu el ili pensas, estus ankaŭ vane, ja estas tie la ringo sur la fingro de Kristina: ”Tempus je mia fianĉino!”
Pri kiu estas dirita tempus, tiun neniu kuraĝas peti por edzino dum ŝia vivo.
Kristina atendis de tago al tago, jen kun perdiĝanta, jen kun reviviĝanta espero.
La necerteco havas ian doloran, tamen dolĉan poezion.
Se la dompordo ekknaras, aŭ io ekbruas ekstere: estas eble Nikolao, nun li metas la manon sur la klinkon; se la hundeto ekmurmuras, ankaŭ tio povas antaŭsigni la alvenon de Nikolao; se la tondilo falas el ŝia mano, kaj boriĝas pinte en la plankon, kara gasto atendeblas ĉe la domo: hodiaŭ alvenos Nikolao. Se kun sinjoro Csutkás, kiu nun fariĝis ankoraŭ pli vortŝpara, hazarde ili elparolas samtempe la saman vorton, renkontos sin la geamantoj,
Dio mia, eble vere li aperos …
En tiaj okazoj sinjoro Csutkás faras snufon laŭ sia sistemo kaj diras:
– Ne ekskludite! Se mi ne estus tiel maljuna, Kristina … mi porirus, Kristina … jes, porirus kaj kaptinte je la orelo, mi lin rekondukus al vi. Ĉu vi aŭdas, Luppán, mi estas tia homo, kiu lin porirus, ĉu vi aŭdas, lin porirus!
Povas esti, ke mi faros tion, Luppán. Mi faros tion.
Li klinas la kapon, kaj viŝas la larmojn el siaj malforti- ĝintaj okuloj.
– Sed ne, ne! Mi ne povas iri, Kristina, mi ne povas ilin lasi … la knabojn … la disĉiplojn, ĉar ili kroĉiĝas … jes, jes, kroĉiĝas al mi.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.