La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
FRAŬLINO EL OROAŭtoro: Kálmán Mikszáth |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Geedzeco estas certe unu el la plej belaj aferoj ĉimonde.
Dio min gardu, ke mi ĝin fordisputu de la sekva generacio; ĉar se ni jam trinkis el la cirbotelo, trinku ankaŭ la ceteraj, laŭ la logiko de la cigano en la anekdoto[7].
Do se mi ĝin ne malaprobas ĉe la postrestontoj, mi havas nenian kaŭzon – retrorigarde en la tempon – kritiki inter niaj antaŭuloj ankaŭ kavaliron Demetrio Luppán aŭ sinjoron instruiston Csutkás, pro tio, ke ili sopiris en tiun varman banakvon, en kiun enpaŝinte, oni baldaŭ emus eksteren.
Pli granda malfeliĉo estas, ke la inklino tiris ilin al la sama bankuvo, ilin, kiuj estas laŭeble plej grandaj amikoj ekde tiom da jaroj.
Ja, karaj gesinjoroj, tio ne estas miriga ĉe homoj, kiuj senĉese kunestas, inter kiuj reciprokaj estimo kaj konsento regas, kies naturo, inklinoj kaj pensmaniero kunfluas en certan samformecon, kaj kiuj tiel longe kunlaŭdadas, kunobservadas Kristinjon de sia tria similulo, anima- korpa amiko, kemiprofesoro Stefano Csemez, ĝis ili enamiĝas al ŝi ĝis la oreloj.
Almenaŭ mi konsideras tre natura, ke tio devis okazi tiel kaj ne alimaniere. Samtempe ekbrilis en ilia koro la ”somero de maljunuloj” kaj la sama floro enradikiĝis en la sekaj grundoj. Se io min mirigas, estas nur, ke sinjoro Stefano Csemez mem ne enamiĝis al iu, ja ili estis unu animo en tri korpoj, kaj ekde la mondokreo neniam esti- ĝis inter ili ajna pridisputinda demando aŭ diferenco de opinioj, se ne koncerne la ĝuon de flartabako.
Ĉi-kampe la tri sinjoroj estis memstaraj potenculoj.
Kavaliro Luppán ja asertadis, ke flartabako devas esti enspirata, samkiel hufmagneto aŭ frotita sigelvakso altiras nadlon aŭ papereron – do de malproksime; por nenia rezono oni proksimigu la tabakon al la nazotruoj, devalutante tiel la ĉielan plezuron, kiu laŭ ĉi metodo atingas frenezigan gradon. Sed sinjoro instruisto Csutkás ne povas tion akcepti, li kolektis sian sciencon same ne sur sterkamaso, por ke per ia surfaca kaj nenatura … nenatura kaj individuaĉa … individuaĉa kaj malbona kutimo li lasu fali tiun kardinalan principon, laŭ kiu la nazotruoj estas kreitaj rekte por esti enŝtopataj per tabako.
Kaj zorge enŝtopataj. La nocio de truo ja mem sugestas la nocion de ia manko. Se ne alian, almenaŭ tiun de korpa kontinueco. Manko estas forigenda! Kaj per kio ĝi forigendus, se ne per tabako?
Sed la afero farendas kun certa modereco kaj bongusto.
La ujo devas esti dece submetata dum la satigado de la nazo, pinĉate inter la montro-kaj dikfingroj, por ke la konscio pri la perdo de falanta tabako ne ĝenu la plezuron.
Koncerne ĉi punkton, t.e. la subtenadon de la ujo, viro povas elmontri pli da gracio, ol sufiĉas, por loge forturni la kapon de ĉiuj virinoj.
La opinion de sia meritplena kolego konfesas ankaŭ sinjoro Csemez, sed kun la esenca diferenco, ke la subtenado de la ujo estas nura sensencaĵo; flartabakanto, staranta sur alta ŝtupo de perfekteco certe ne submetas sin al tia koncepto; vera fakulo – dum la superflua tabako faladas – eligas la langon, kaj subkaptas la perdi ĝontajn erojn. Ĉi tiu estas la sola ĝusta sistemo laŭ sinjoro Csemez, kiun defendi li konsideras sia devo ĉiufoje, kiam necesas.
Krom ĉi detale konturitan diferencon de opinioj nur profundiĝema esploranto kapablas trovi iomete diferencajn ecojn inter ili, ankaŭ kies figuroj, vizaĝoj preskaŭ samformiĝis kun la tempopaso; eĉ la haroj, ekde kiam kavaliro Luppán portas perukon. Malgraŭ tio ni ne konsideras afero superflua, lasi fali kelkajn vortojn por la pli funda konigo de ĉi meritplenaj viroj, prezentante pli detale almenaŭ sinjorojn Csutkás kaj Luppán. Sinjoro profesoro Csemez estas intera fenomeno kaj proporcia miksaĵo de tiuj du; ĉiuj inteligentaj homoj, eĉ palpe, plej klare orientiĝas pri li.
La identiga priskribo de sinjoro Csutkás, ekstraktita laŭvorte el lia pasporto de la pasinta jaro, estas jena:
Religio: Luterana Naskiĝis en: Podzencsok, departemento Trencsén Aĝo: kvardekok-jara.
Vizaĝo: oblonga Nazo: normala Okuloj: bluaj Haroj: blondaj, grizetiĝantaj Speciala konilo: nazo ruĝa.
Ankaŭ per la priskribo de la persono de kavaliro Luppán ni tuj pretos menciante, ke en lia pasporto, post la plenigo de la koncernaj rubrikoj, vidiĝas diferenceto nur en du punktoj, vizaĝo: ”ovala”, speciala konilo: ”nazo malhele blua”.
Kontraŭe, kiom pli vastan kampon malfermas por kontemplado la spirita mondo de ĉi tiuj viroj!
Sinjoro instruisto Csutkás estas fanatika pedagogo, vera Pestalozzi, kiu elirante el plej modernaj principoj fundamentas siajn sukcesojn instruadajn per la amo de siaj disĉiploj, trovas en ĝi sian rekompencon kaj ĝistede fanfaronadas per ĝi. Li parolas malmulte, en silenta enprofundiĝo sidadas ĉiuvespere inter siaj du amikoj, nur malofte levas la okulojn, faras laŭ sia konata metodo unu tiron el la tabakujo, kaj silente murmuras: ”Ili kroĉiĝas al mi …”
Poste li fermas la okulojn, ŝajnas aŭskulti la amikojn, foje-tempe hm-hm-as kaj kapjesas, certigas ilin perkape, dormetiĝas, vekiĝas, kiel kokino sidanta sur balancilo.
– Jes, jes … ili kroĉigas … – li vekiĝas alarmite kun ĉi tiuj vortoj, ĉirkaŭrigardante senkomprene.
Liaj amikoj, kiuj jam scias, ke sub tio li komprenas la amon de siaj instruatoj, ekde multaj jaroj tiomgrade alkutimi ĝis al ĉi ade-reaj ekvokoj, ke ili konsideras tion nur kiel pensanstataŭigajn ”hm” kaj ”hja”, kaj trovas tion tute natura. Sinjoro instruisto Csutkás estas homo vaste respektata, kaj kvankam en lia pasinteco ne troviĝas tiom da brilaj kaj malĝojaj memorindaĵoj, pri kiuj kavaliro Luppán povas fieri, tamen mi devas mencii, ke jes ja, okazis al li mirinda evento, kiu lin levas en la senperan proksimecon de la literaturhistorio.
Li estis la profesoro pri poetiko de Petöfi!
Aŭdu, gesinjoroj, tiu de Petöfi! Ĉu iu edukus pli valoran homon, ol lin por la nacio? – Li, sinjoro instruisto Csutkás, donis al li la rudimentojn. Nu, kiu povus diri, ke la rudimentoj ne estis bonaj? Neniu. Parolas la faktoj, ĉiam la faktoj … vere nur la faktoj.
Kvankam malicaj langoj flustradas, ke onidire pri li skribis Aleksandro Petrovics[8] (sinjoro Csutkás kutimas lin mencii per ĉi tiu nomo): ”tamen min kvalifikis pluraj miaj profesoroj-azenoj per ’nekontentiga’, mi falis ankaŭ en poetiko”, sed ĉar parolas la faktoj, ĉiam kaj ĉie, la faktoj diras, ke tio ne estas vera, la aŭtentika notregistro ja troviĝas ĝis-ĉi-tage en la arkivo de la lernejo, kaj el ĝi evidentiĝas, ke Petöfi ricevis de li bonan noton. – Ĉar li ja tuj rekonas, en kiu kio kaŝiĝas!
Pri ĉi tiu Petöfi rakontiĝas en Selmec romantika legendo, pri kiu ĉiu scias ion, sed tute neniu ĝin konas, nur sinjoro instruisto Csutkás.
Generacio sekvas generacion en la granda, flave farbita liceo, sed ili eĉ ereton ne forprenas el la legendo pri Petöfi. Fidele antaŭuloj ĝin transdonas almemore de posteuloj, kaj la rememoro zorge vigilas super ĝi, kaj konservas ĝin, kiel homo gardas siajn okulojn. Ĝi tie ĉiameterne vivos tiel manke-nekomplete, kiel mi trovis ĝin kvaronan jarcenton post la restado tie de la poeto.
Se sinjoro Csutkás volus paroli! … Li scias! Li devas tion scii, ĉar al li ja la legendo rilatas.
Sinjoro Csutkás ne estas homo fermanta sian buŝon pri tiaj aferoj, kaj ne temas pri tio, ke li ne volus rakonti: li volonte kontentigas la plaĉon de siaj amikoj kaj konatoj, sinjoro Csutkás estas komplete ”bona homo”, kiu povas nei nenion al ili; kaj ili sufiĉe lin petadas, demandadas, sed por kia celo, se li havas la econ, ke krom la ”praelection”[9] kaj teorio de flartabakado pri nenio alia li kapablas paroli longe. La monotoneco kaj specifeco de lia tridekjara instruista kariero faris por li la aferon neebla, prezenti ion ajn krom parkeritaĵo.
Nur vino povas malligi al li la langon, kio ja ne povus esti obstaklo por rakonti la legendon, ĉar sinjoro Csutkás tre ofte trinkas vinon, kaj ekde pluraj jaroj en tiaj kazoj ĉiam pridiskutiĝas ĉi aventura kaj malklara parto de la meritplena vivo en la rakonto, ke la pufhara Petrovics loĝis tie, sur la monto super la liceo ĉe la maljuna fisk-oficeja hajduko Mazur, kies filo antaŭ nelonge revenis el la legio, kie li ricevis pordistinge sur vizitkarto gluitan pecon da bandaĝo, ŝiritan el la tuko, per kiu oni pansis la sangantan kruron de la vundita Garibaldi. Kio?
Ĉu ekzistas pli alta honorigo? Aŭ ie ekzistas pli granda heroo, ol Garibaldi en la historio kaj de la Malnova, kaj de la Nova Mondoj? Ne ekzistas, kiu dirus, ke ekzistas?
Neniu asertus. Kaj sinjoro Csutkás ankaŭ ne konsilas tion, ĉar tia homo ekhavus malfacilaĵojn kun li, kun liaj argumentoj. Ĉar argumentoj estas akra armilo, neesprimeble akra armilo … Kiu ne kredas, al tiu li pruvos tion.
Ni vidu ekzemple la kazon de carino Katarina …
Kurte kaj koncize, en tiaj okazoj sinjoro Csutkás malproksimi
ĝas tiagrade de la baza penso servinta por eliro, ke revenonte li jam dormemiĝas, lia kapo sindone velkas super la tablon, kaj li balbutetas duone cisdorme, duone jam transe: ”Ili kroĉiĝas al mi …”, kaj li transglitas en dormon.
Sed kavaliro Luppán estas homo, ho alispeca! Nura babilo, la korpiĝinta malfermiteco, liajn rememorojn li ne tenas sub seruro. Li rakontas eĉ aferojn, kiuj neniam okazis kun li, pri kiuj sole li imagas, ke li travivis, trasuferis ilin.
Ĉi tiuj estas malgajigaj rememoroj, dolore tremigantaj lian koron dum la rakontado, eltordantaj larmojn el liaj okuloj. Tamen li refabeladas ilin, ĉar agrabla estas al li ĉi pia malĝojo.
Lia vizaĝo animiĝas; lia voĉo fariĝas milda, supla, kiam kun plej sinceraj signoj de emocio li revokas elmemore la morton de la bedaŭrata edzino: kiel la karmemora kuŝis dum pluraj tagoj en la lito, luktante kun la neniiĝo; kun kia zorgego li gardosidadis tage-nokte ĉe la agonianta patrino, kiu – albrakante al si lastafoje siajn etulojn alkore – diris al ili kun velka rideto: ”Ne ploru, mi revenos por vi, mi vin kunportos”.
… Kaj ŝi post nelonge kunportis ambaŭ.
La malgranda Laĉjo mortis duonjaron poste je pulminflamo.
Dio mia, Dio mia, kiel saĝa, kiel afabla infano li estis !
Sinjoro Luppán daŭrigus tiel pri mil kaj unu aferoj, rilataj al la eta Laĉjo kaj la postmortinta filino Estera, se sufoka plorsingultado ne superregus liajn vortojn …
… Kvankam en ĉiuj ĉi aferoj eĉ vorteto da vero ne kaŝiĝas. La pasintecon de kavaliro Luppán, ekde lia infanaĝo ĝis la hodiaŭa dato, konas ĉiu homo en Selmec, kaj certe tre bone scias, ke li neniam havis edzinon, sekve ankaŭ infanojn.
Sed eĉ se oni scias la malon, oni lin ne kontraŭdiras, ĉar li tion sankte kredas, kredas sen esti proe mense perturbita.
Ne, ne, al la mingrafo (en Selmec ankaŭ la filo heredas la rangon de la patro) tute ne mankis klapo en la kapo.
Li estas saĝa, brava kaj honesta homo, kun ĉiuj karakteraj trajtoj de fraŭleco, sed en ĉi unu afero tre unika, tre dis-kutima.
Pluraj homoj rekondukas la aferon al tio, ke kavaliro Luppán iam estis enamiĝinta al juna, bela knabino, kiun ŝiaj gepatroj ne volis edzinigi al li. La knabino malgajiĝis proe tiom, ke ŝi glutis venenon, kaj mortis en teruraj suferoj.
Al la trosentema humoro de sinjoro Luppán (vere trosentema deklaras lin la Selmecanoj) forte efikis ĉi tiu evento, kaj li falis en altan febron, el kiu apenaŭ li povis restariĝi.
Dum ĉi tiu malsano, daŭranta du monatojn, okazis kredeble lia ofte rememorata familia vivo, ĉi-dume naski ĝis, kreskis kaj mortis lia trezoreto: la malgranda Laĉjo kaj la blonda, anĝelvizaĝa Esterinjo …
Eble iomas vero pri tio, sed ni havas finfine nenion komunan kun tio, kaj laŭpromese prezentinte ambaŭ bravajn sinjorojn, ni povas kun trankvila konscienco transiri al la dua ĉapitro de nia rakonto, kiu – ĵure mi promesas – ne estos tiel teda, kiel la unua.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.