La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


FRAŬLINO EL ORO

Aŭtoro: Kálmán Mikszáth

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Enkonduko

Sinjoroj, se la diabloj en la infero foje ekhavus la ideon, konstrui urbon, ĝi estus sendube tia, kia Selmecbánya[1].

Pardonu min la tiea meritplena magistrato pro ĉi tiu mallaŭdo; ĝi celas esti nek ofendo, nek moko, precipe rilate al la loĝantoj tie, kiuj ja neniel kulpas pri tio, ke iliaj prapatroj konstruis sur tiel fola loko. Afabla leganto, kiu ankoraŭ ne veturis en tiu kurba lando, imagu al vi trimil montopintojn, samtiom da valoj, dekkelkajn rokojn, dense trakonstruitajn per domoj de ĉiaj formoj, kies antaŭo estas ofte trietaĝa, dum la malantaŭo modeste ĉeflankiĝas al monto.

Se vi iras tra ĉi tiu urbo, pavimita de la naturo, via koro ĝiselflue pleniĝas de humanismaj sentoj, kaj kortuŝite vi eksuspiras: ”Ĉu eĉ ĉi tie loĝas homoj!”

La regiono estas teda, malbela, la vetero malagrabla.

La frosta Szitnya[2], ”amatino de nuboj”, perforte tiras al siaj sekiĝintaj mamoj siajn amatojn, kien ajn ili klopodas. Kaj se ĝi ne ĉehavas nubojn, ĝi montras sin ofendita, kaj blovas kiel eterna fraŭlino. Do se ne pluvas, vento siblas tra la zigzagaj stratoj kaj intervojetoj.

Deprima urbo estas tiu ĉi! La aero estas venena pro minejaj haladzoj, pro ĝia akvo kreskas kropo sur la kolo de palvizaĝaj knabinoj kaj malspritaj viroj. Ĉe la triajara rekrutado taŭgis nur kvar el sescent armematuraj junuloj, por esti ”homo de la imperiestro”[3]. (Mi preskaŭ hontas skribi pri tio.)

Foje mi vidis en la ”inspektoreja” strato grandaĝan virinon grimpi supren anhelante kaj turmentate pro laci ĝo, kun gapige granda korbo surdorse (ja en Selmecbánya oni aŭ suprengrimpas, au malsupreniras; tertium non datur[4]).

La korbo fumis, kiel kamentubo. Mi kredis, ke ia aĵo ŝia bruliĝis ene, do mi postkriis la malfeliĉan slovakinon:

– Avino, brulas via korbo!

Ridetante ŝi turnis al mi sian stangrizan vizaĝon, kaj diris kun patrina fiero:

– Ej , ne ja. Mia Nacko pipas en ĝi.

Kaj fakte: diablido adoleskanta sidis kaŭre korbofunde, kiu jam pipfumadis, kaj kiun la patrino ankoraŭ devis porti surdorse.

Nenie en la mondo la Dia prizorgo estas tiel partiema,
kiel en Selmecbánya. Por la surmonte loĝanta Stevo Csemez la suno leviĝas unu horon pli frue, kaj subiras unu horon pli malfrue, ol por lia senpera najbaro, la sublo ĝanta Stevo Kutlik, kaj plue: la geografia situo nenie montras tiel originalajn trafikajn cirkonstancojn, kiel ĉi tie.

La filino de gesinjoroj Csemez, Kristina, ekzemple elstari ĝas posttagmeze en la verde farbitan dompordon, kaj kiam per siaj nigraj okuloj revemaj ŝi ekvidas fraŭlinon Bohuŝka Mirkowszki sur la najbara montokresto promeni en la ĝardeno, ŝi salutas ĉi tiun afable, per klino de sia mirinda kapeto, kaj per freŝa, sonora voĉo transdemandas:

– Ĉu vi tagmanĝis, Bohuŝka?

Bohuŝka turnas sin je la afabla, agrabla kaj konata voĉo, kaj saltante kuras renkonte al la malgranda Kristina ĝis la rando de la montokresto, kie komenciĝas profundo faŭkanta; ili estas apenaŭ dudek paŝojn unu de la alia: ili povas babili laŭplace:

– Jam eĉ forgesite. Kie vi estos hodiaŭ?

– Hejme, – respondas Kristina.

– Ĉiam nur hejme! Estus pli bone, se vi transvenus al mi posttagmeze.

– Mi mem volus, Bohuŝka, ĉar mi havos netolereblajn gastojn … homojn malbelajn …

– Nu, nu, nur haltu! Kiuj estas tiuj tre malbelaj homoj?

Ĉu vere malbelaj?

La bela Kristina ekridis. Aŭdinte ŝian sonoran ridon, ĉesis kanti la najtingaloj en la ”nigra makiso”. Ili atentis al la pli bela voĉo.

– Ĉu vere malbelaj? Tiaj ja, Bohuŝka. La maljuna mingrafo[5] estos ĉe ni kaj profesoro Csutkás.

– Hu, Kristina, do vi vere devas transfuĝi al ni.

– Mi ankaŭ farus, se vi ne estus tiel malproksime.

Kaj fakte, de la domo Csemez ĝis gesinjoroj Mirkowszki kuŝis vojo pli ol unu kaj duonhora, ja oni devis descendi ĝis la Luterana preĝejo, ĉirkaŭiri la urbon direkte al Szél-mino kaj sur ŝtona ŝtuparo apud la katolika domo de Dio suprengrimpi ĝis Klopacska[6], de kie jam kondukas tolerebla vojo ĝis la domo Mirkowszki.

– Malgraŭ tio, ke estas malproksime, Kristinjo, ĉu estas ĝene por vi?

– Ne, ne, Bohuŝka … se antaŭe mi vin vizitis, kaj vespero min trafis, mi povis tranokti ĉe vi, – sed nun … nun, vi scias, vi ja scias … neelble …

La animitan, belegan vizaĝon de Kristina inundis
ruĝo. Okulkatena feinkoloro, eĉ ĉielarko povus proenvii.

– Prave, prave … Tiu knabo sentaŭga! Eĉ pensi pri li … – rediris Bohuŝka humorperde, – mi eĉ forgesis, ke li estas en la mondo.

Kristinjo senvorte rigardis malsupren en la valfaŭkon, sur kies fundo kaj flankoj, kiel ekdancintaj terbuloj fabelaj, ekvivis la tegmentoj, nigrigitaj de la tempo, kaj komencis moviĝi, ŝanceliĝi, kvazaŭ volante ekvoji ien al la Baka-minejo.

– Venu do vi, karaj! Venu vi, Bohuŝka … – proponis Kristina, kaj ektiris la blankan tulan tukon sur la kapo tiel profunden sur la okulojn, ke nenio vidiĝis el la bela vizaĝeto krom la pinto de la mentoneto – peceto da ĉielo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.