La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FRAŬLINO EL ORO

Aŭtoro: Kálmán Mikszáth

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kvara ĉapitro

Estos klarigita la mirinda forto de la vorto ”tempus[16] al la leganto

La arbaristaj kaj ministaj lernantoj estas tre originalaj knaboj. Ili trovas grandan plezuron en provado de fortoj kun la mondo, socio, instruistoj kaj aktualaj ideoj, kiujn bagatelojn ili kunprenas sub la kolektiva nocio: ”indiferentaĵo”, kaj neglektas.

La akademia junularo estas aparta ŝtateto, laŭmodele de germanaj studentaj societoj; ĝi estas multrilate la karikaturo de la nuna socio, sed en certa aspekto havas apartajn trajtojn. La societa spirito forĝiĝas ĉi-kaze en veran fratecan ĉenon, kvankam ne sen miskreskaĵoj. Se studento estas arestita pro misfaro, la ceteraj pretas oferi sian vivon por lin liberigi: amase ili sieĝadas la juĝejon, ĝis ĝi cedas antaŭ la tempeste esprimiĝanta komuna volo – malfavore al la justeco; la justeco ja ne havas gor- ĝon por kriado, nek pugnojn por minacoj, nek grundon, domon aŭ ajnan nemoveblaĵon, sekve ankaŭ ne influon en Selmecbánya. Se drinkejestro aŭ kafejestro ne kreditas al studento, tio estas tuj kaŭzo por milito, kaj al tiu malfeliĉulo ne restos kviete inter la antikvaj muroj de la or-fruktanta urbo; li povas tuj fermi sian negocejon, ĵeti
ĝian ŝlosilon en la plejprofundon de puto, ĉar pri kio la staĝantoj juĝas ”for”, tio estas mortinta por ĉiam. La estro de ĉi originala societo estas tiu, kiu trinkas plej multe da biero dum unu sido, kaj tiu ricevas la titolon de ”bierreĝo”.

La bierreĝo estas granda sinjoro, kun preskaŭ senlima potenco, kiun reguligas nur la ŝtatkonsilio, konsistanta el la du plej grandaj vintrinkantoj. La impostopagantaj servutuloj, la ”semitoj”, estas la unuajaruloj, kiuj subkomandi ĝas kiel servistoj al pli maljunaj studentoj, kaj submetiĝas kun blinda obeo, ĉiu al sia ”veterano”, por kio ili patronatas de ĉi lasta, kaj ricevas sian parton el la graco, ke la kvarajaruloj, ĝuantaj vastan reputacion, degne permesas gastigi sin el ties monata stipendio; ja por ĉi tiuj jam ĉio permesatas en ĉi kulpa mondo: bati, frapi, frakasi, trapaŝi ĉion kaj ĉiun senpune; civila leĝo ilin ne retenas, homa forto ilin ne malhelpas, Dian leĝon ili ne atentas – respektas nur unusolan vorton inter ĉiaj teraj potencoj.

Ĉi unusola vorto estas: tempus.

Se minista staĝanto skribus tempus sur centforinta monbileto, kaj ĝin forĵetus surstrate, eble dum pluraj tagoj neniu ĝin levus, ĉar tiu ĉi vorto signifas: ”Ĝin ne tuŝu!” Kaj ve al tiu mortemulo, kiu ĝin tamen tuŝas. Se veterano diras pri semito: ”tempus al mia semito”, ĉi tiu fariĝas tuj vere sankta kaj netuŝebla persono; se sur subŝtofo de mantelo estas inke skribita tempus, eĉ ŝtelisto ne kuraĝas ĝin forpreni, aŭ se ĝin tamen forprenas, la sekvan tagon tremante ĝin kaŝportas returnen. Sur kio tempus ne vidiĝas, estas ”res nullius[17]: se iu ĝin ŝtelas, havas bonŝancon, neniu rajtas ĝin serĉi.

Sed ĉi tio estas tre ampleksa kaj ankaŭ ne amuza afero, krome ne apartenus al nia rakonto, se mi ne devus klarigi, kial la vorto tempus estis ĉizita sur la geedza ringo, kiun Nikolao Mirkowszki tiris sekvatage sur la fingron de Kristina.

Li venis posttagmeze, kaj trovis ŝin sola. Li estis pli pala ol kutime, la postsignoj de la nokto, tramaldormita pro la hieraŭaj okazintaĵoj, vidiĝis sur lia bela vizaĝo, alivorte: lin faris pli interesa.

– Mi venis por adiaŭi, Kristina.

Kristina demetis el siaj manoj la akvumilon, el kiu ŝi aspergis la florojn, kaj mirante direktis siajn grandajn, nigrajn okulojn al Nikolao.

– Kien vi iros? – ŝi demandis malrapide.

– En Kalifornion, San-Franciskon, aŭ mi ne scias, kien … En lokon, kie oni fosas oron.

– Ne ŝercu!

– Jam hieraŭ mi decidiĝis. Ne plu demandu; mi iros,

Kristina, ĉar mi vin amas neesprimeble, kaj restis nur la demando, kiom …

– Kiom da funtoj mi pezas, ĉu ne! – diris Kristina ridetante, sed ŝia rideto estis trudita, senkolora.

– Jes, tion mi devas scii antaŭ ĉio, Kristina, – respondis Nikolao serioze.

– Mi pezas okdek unu … Mi sidis pasintan semajnon sur la pesilo ĉe la lama buĉisto.

– Multe, tre multe! – li ekspiris kaj aliris ŝin malrapide, prenis ŝian maneton, kaj aldonis al siaj antaŭaj vortoj: – Sed ne gravas … Unu, du funtojn pli-malpli …

Post tio li elprenis el la veŝtopoŝo arĝentan ringon, sur kiu li mem gravuris nokte la vorton tempus, kaj tiris ĝin sur la fingron de la knabino.

– Jen al vi, Kristina, ĉi tiu ringo! Oran mi ne povas doni, mi ne povas malŝpari oron, sed ankaŭ tia bone taŭgas por la celo: Ekde ĉi tiu momento vi estas mia fianĉino. Ĉu ne vere?

La knabino balancis mute konsenton per sia bela kapo.

– Sed ĉu vi min atendos? Se dum pluraj jaroj mi ne revenus, vi ne aŭdus famon pri mi, mi ne povus skribi leteron, ĉu malgraŭ tio vi min atendos? Ĉar se ne, tiam … tiam, eĉ se mia koro krevos, forĵetu tiun ringon.

Anstataŭ forĵeti, Kristina levis ĝin al la lipoj kaj kisis.

– Mi vin dankas … – li flustris. – Dankon. Nun mi jam estas forta, nun mi jam atingos la celon. La memoro pri ĉi tiu momento min akompanos, kunestos kaj helpos.

Aŭ la vera amo jam ĉesis fari miraklojn! Mi sentas, ke ne. Adiaŭ, kara … kara Kristina!

– Ne, ne, Nikolao … Eble vi ne devas for tiel rapide!

Haltu! Mi parolos kun mia patro, li devas for de tiu stranga ideo. Ne eblas, ke vi foriros, ne eblas.

Nikolao skuis la kapon.

– Mi konas vian patron, Kristina, li estas la plej obstina homo en la mondo. Dio kun vi, ankoraŭfoje! Konservu vian amon al mi, pri vi mi zorgis, tiu ringeto vin konservos por mi …

La knabino prenis pretervole la brakon de Nikolao, kaj ne ellasis ĝin longe, ĝis ŝi konsciiĝis, ke tio eble ne decas, kaj ruĝiĝinte ŝi ekflustris:

– Ho, faru, kion vi opinias ĝusta; mi vin amos ĉiam, kaj atendos eterne … Dio atestu por mi …

En la okuloj de Nikolao kolektiĝis larmoj, subite li forturnis la vizaĝon, kaj per kuraĝa, lerta ekmovo li klinis sin malsupren al Kristina, kisis ŝiajn koralruĝajn lipojn, kaj elimpetis kiel amoko tra la pordo.

Statue ŝtoniĝinta, senmova, per fiksitaj okuloj ŝi lin postrigardis, ekpremis la manojn alkore, kaj sentis, ke la voĉo formortas, ŝiaj vivofortoj rapide konsumiĝas, simile al postsigno de surspiraĵo sur klingo.

– Li foriris … – ŝi pli pensis, ol diris, kaj ŝia koro tordi ĝis – … foriris, foriris! – ŝi kriis poste jam laŭte. Skutata de ploro, ŝi falsidiĝis sur seĝon. Li ja estas kiel herooj en la romanoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.