La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FRAŬLINO EL ORO

Aŭtoro: Kálmán Mikszáth

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Dua ĉapitro

Deŝiro de floreto – tri manoj etendiĝas

Kiel menciite de la ĉarma Kristinjo en la enkonduko, kavaliro Luppán kaj sinjoro Csutkás estis gastoj de sinjoro Csemez ĉi-posttagmeze por iom da fantoludo. Ĉi nobla amuzo okazis kutime alterne, foje ĉe unu, foje ĉe la alia. Hodiaŭ venis la vico de la ”orfaristo”. Tiel oni nomis epitete sinjoron Csemez pro lia eco, ke li senĉese rompis al si la kapon pri orfarado, kaj esprimis ĉiun nocion per oro. Maja pluvo egalvaloris por li kvintalon da oro; se li laŭdis iun inter siaj instruatoj, li diris, ke ties cerbo kaj diligento valoras oron, kaj se li bondeziris al iu, ankaŭ tion li esprimis en oro: ”ĉiuj haroj viaj fariĝu oro!” ktp. Tio estis lia malforta flanko, sed vidante liajn multajn bonajn ecojn, oni povis pasi preter tio kun bona konscienco.

Do ili fantoludis, nome en la ĝardena laŭbo. La vitoj, entruditaj en la Selmecan grundon, pruviĝis lauŝajne maldika korpo sur la latoripoj, kaj la suno nemalhelpate trabrilis sur la tri kalviĝantajn vertojn, eltordante terurajn ŝviterojn el la bravaj sinjoraj personoj. Feliĉe, la bela Kristinjo – laŭ supera komisio – regaladis ilin per refreŝiga biero, kiu tenis ilin daŭre viglaj kaj atentaj en la velkiga varmo. Kristinjo mem sidis apud la patro, rigardante liajn kartojn, kio povis esti tre utila, ĉar li jam plurfoje elvokis: ”Oraj kartoj venas al mi!”

Kontraŭe, kavaliro Luppán kaj sinjoro instruisto Csutkás estas hodiaŭ veraj ”dupoj”, eĉ la ”bela tercio” ne funkcias por ili, ĉiupase ili stumblas-falas, kaj ridetante kaj kun tia pacienco ili akceptas la batojn de la sorto, falantajn sur ilian nukon, ke sinjoro Csemez konsideras, ke estas ĝusta afero doni konkretan formon al sia miro:

Horribile dictu[10] … Hodiaŭ vi estas tre distrataj! Hodiaŭ vi estas, estimataj sinjoroj, vera orminejo. Mi jam gajnas la kvinan forinton. Noch a’ Glas, Kristin![11]

Sekve de ĉi ”ora” deziro la kara infano stariĝis, kaj verŝis bieron el unu de la kruĉoj, entombigitaj en la glacia sino de sitelo, starigita sub rozarbeto, unue al la patro, poste al la ceteraj, kiuj kun dankoplenaj okuloj ĝin akceptis el la blankaj manetoj.

Sed ĉi tiuj dankoplenaj rigardoj havis tre suspektindan aspekton. Iom kompetenta psikologo povus malkovri en ili diversajn kombinaĵojn: amsopiron, deziron, esperon kaj kontentecon. Ja ili havis kaŭzon kontenti pri la elektito de sia koro. Ŝi estas tiel belega, kvazaŭ ŝi estus ne de patrino, sed naskita de la libera, kaprica fantazio de poetoj, kiu traflugas super la universo, elektas kolorojn
de feaj floroj por la vizaĝo kaj lipoj, pruntas la formon de la frunto ĉe la ĉielvolbo, la sveltecon de la staturo ĉe susurantaj kanoj, la brilon de la okuloj ĉe diamanto, ties formon ĉe migdalo, la koloron ĉe la malhela nokto; kaj kion ĝi pruntas ĉe la rozo, rubeno, roso, sunradio, ĝi esprimas kun peka trokuraĝo per ses literoj: ideala.

Tia idealo estis Kristina.

Mem la brava sinjoro Csemez, kiun ja krom la beleco de oro nenio plezurigas, ne povis ne murmureti al si, kiam li fojefoje ĵetis deflankan rigardon al la jam plenkreskanta junulino (Kiel rapide kreskas ĉi tiuj infanoj!):

Ecce! mulier formosa[12] …”

Kaj kiam foje lia kolego Csutkás rimarkigis al li inter kvar okuloj: ”Nu, vi atingis, al kio vi sopiris: vi serĉadis ĉiam oron, kaj jen, havata estas la granda peco da vera oro: Kristinjo”, sinjoron Csemez ekregis kuraĝaj pensoj kaj mirindaj ideoj enloĝiĝis en lian cerbon.

”Jes ja, oro … pura oro estas ĉi tiu knabino! He-he-he!

La homoj estas malsaĝaj, kaj opinias oro la koton. La koton, la homon. Kaj denique[13], se la tuta mondo eraras, la tuta mondo tamen pravas; se la tuta mondo rigardas Kristinjon oro, ŝi estas certe el oro de la ungopintoj tute ĝis la kalkanoj.”

Kaj krome memoriĝis al li tiuj diversaj kavaliraj romanoj, pri kiuj sinjoro Luppán (kiu kaptas por tiaj) ofte parolas. Riĉaj princoj kaj reĝidoj descendas el siaj kasteloj al malriĉaj paŝtistaj filinoj; la knabino havas neĝe blankajn manetojn, la reĝido brilan kronon, li genuiĝas antaŭ ŝi, suspirante: ”Knabineto, ni interŝangu: via mano estu mia kaj mia krono via.”

Tio ja estas sufiĉe granda folaĵo, sed povas okazi, ĉar se ne povus, la historio pri tio ne estus presita.

Poste iun fojon sinjoro Csutkás diris ankaŭ:

– Vi, Stevo (la nomo Stefano plinobliĝis je ”Stevo” en Selmec)! Ĉi tiu oreto via estas ĉiam pli granda. Post plimalpli transkreskos en fianĉinon. Oni ŝin forportos de vi!

Sinjoro Csemez frapite streĉis la okulojn al sia meritplena kolego.

– Forportos? He-he-he! Sed mi ŝin ne donos!

Je ĉi tiu originala deklaro sinjoro Csutkás balancis la kapon, poste eltiris sian buntan nazotukon el la poŝo, skuante ĝin kaŭze de singardemo, por ke se hazarde papriko estus surŝutita de buboj lernejaj (ofta kazo, se li forgese lasas ĝin sur la katedra tablo), – li ĝin elskuu, kiom eblas; kaj post kiam li spertis, ke ĝi estas libera ĉi unu fojon de ĉiaj fremdaj kaj nekonvenaj elementoj, dufoje li traviŝis per ĝi siajn ŝvitantajn vizaĝon kaj frunton.

– Ho, tute ne, tute ne! Ili kroĉiĝas al mi … Pri kio temas?

Jes ja, ili kroĉiĝas … Kio koncernas vian antaŭan aserton, amiko Stevo Csemez, ĝi ne estas, laŭ mia modesta opinio, sur la nivelo de ĉi epoko. Mi kredas, ke ĝi ne estas … mi estas konvinkita, amiko Stevo Csemez, ke vi elparolis nepripensitajn vortojn.., ĉar la virino estas destinita … – Nu, por kio?

Sinjoro Csutkás ruĝiĝis ĝis la oreloj. Subite li ligis nodon sur la elpoŝiĝita tuko, kaj komencis ĝin mordadi.

– Mi kredas …, mi opinias, – analizante pli funde mi eĉ kuraĝas aserti – ke mi proksimas la ĝustan difinon, se mi rilatigas la esencon de la virina destino en strikta kaj sistemeca, sistemeca kaj ekskluda maniero al la ideo de edziniĝo. Ĉar la kerno de ĉiuj aferoj estas la amo … ho, kiel ili kroĉiĝas al mi …

La maljuna orfaristo restis ĉe sia starpunkto.

– Mi donos Kristinjon al neniu. Mi ŝin vartis ne por ke iu fripono ŝin akaparu, trovante ŝin preta, kiel rubuson surkampe, kaj deŝiru kaj hamm … formanĝu.

– Sed la altiriĝo, la amo?

– Min ŝi amu!

– Tio ne sufiĉas.

– Nu, ŝi amu ankaŭ vin …

Csutkás subite mallevis siajn grandajn palpebroharojn kaj ridetis.

– Aŭ se ankaŭ tio ne sufiĉas, ŝi amu ankaŭ kavaliron Luppán.

Csutkás subite malfermis siajn okulojn kaj ne ridetis.

– Estas malfacile ordoni al la koro. La koro havas rajtojn,

Stevo. Vi ne konas la koron. La koro estas delikata aĵo, Stevo! Ĝi facile rompiĝas!

Sinjoro Csemez oscedis kaj diris kategorie, ke rompita vitro faras pli da bruo, ol rompita koro … Domaĝe malŝpari la tempon per tiaj senutilaj babiloj; iom kartludi valorus pli; li donos Kristinjon al neniu, se ne por tiel granda orpeco, kiom ŝi pezas. He-he-he! Por tiel granda orpeco, kiom Kristinjo pezas.

Sinjoro Csemez ruzete kuntiris unu okulon, kaj dum ĉiuj liaj trajtoj tordiĝis en unusolan grimacon, esprimantan ruzecon, li eligis ankaŭ la langon, ekklakante per ĝi en speciala maniero.

– Kia ideo! – suspiris Csutkás, okulumante honteme al la sigelringo sur sia fingro, el kiu ankoraŭ multe mankis, por ke ĝi egalpezu Kristinjon.

Tiom kaj ne pli interparoliĝis pli frue koncerne Kristinjon inter sinjoroj Csutkás kaj Csemez. Deposte jam duonjaro forpasis, sinjoro Csutkás ne plu memoras tion, eble ankaŭ Csemez ne.

Kaj Kristinjo estis hodiaŭ tiel bela, ĉirkaŭfervorante ilin graciplene, la biero estis tiel bona, la flartabako tiel eskvizita, ke sinjoro Csutkás sentis sin kvazaŭ levita en la ĉielon, kaj paginte kun rideto la kontribucion post perdita partio, kolektis la kartojn, intermiksis kaj levumigis ilin de kavaliro Luppán, kaj per subita movo glitigis ilin en la internan poŝon de sia jako.

Lian aŭdacon sekvis silento de konsterniĝo. Kio nun okazos? Ĉiuj vizaĝoj turniĝis demande al li.

Sinjoro Csutkás elprenis sian flartabakujon, metinte ĝin antaŭ si sur la tablon, ripozigis sur ĝi la montro – kaj dikfingrojn de sia dekstra mano, por ke pli solena efiku, kion li estis dironta.

– Sinjoroj kaj fraŭlino! Vi diros, ke ili kroĉiĝas al mi.

Jes ja, ili kroĉiĝas, sed …

Li trinkis guteton el sia glaso kaj daŭrigis flustre:

– Sed tio ne sufiĉas. Kiu diras, ke sufiĉas? Vi ne diras, kavaliro. Ankaŭ Csemez ne diras, ankaŭ mi ne diras. – 

Nu, se ne sufiĉas, oni devas klopodi, ke sufiĉu! Mi do diras, ke mi bezonas koron … Mi serĉas koron, sinjoroj kaj fraŭlino! Kavaliro Luppán ekbalancis la kapon kun suspiro.

– Ankaŭ mi … honorvorte mi diras, ankaŭ mi. Ni iras sur la sama vojo, diable sur la sama vojo … De kiam mia forpasinta edzino …

– Nu kio, jam dividu la kartojn! – interrompis ilin la orfaristo.

Sinjoro Csutkás leviĝis, kaj etendis ambaŭ manojn kun aktoreca patoso al Kristinjo kaj ŝia patro.

– Tiu koro estas ĉi tie, Stevo, – li elvokis emociite, –  ĉi tie mi ĝin trovis, ĝi estas Kristinjo; ŝi kroĉiĝos al mi, ŝi estos la mia, se vi ŝin donos al mi. Estos mia edzino. Kaj vi ne povas ne doni ŝin al mi, ĉar mi ŝin amas, ĉar …, ĉar … ŝin mi feliĉigos; ŝi kroĉiĝos al mi.

Samtempe kun tio li forte ekpremis la manon de la knabino kaj de sinjoro Csemez, fermis la okulojn, kaj atendis en mallumo la respondon de sinjoro Csemez, kiu embarasite rigardis ĉirkaŭ si, dum la knabino staris pala kaj tremanta, vane klopodante elŝiri sian manon el tiu dika de Csutkás.

– Kiel vi starpunktas al tio, Luppán? – demandis leĝere sinjoro Csemez, turnante sin al la kavaliro.

– Mi diras, ke vi farus pli bone donante la manon de Kristina al mi. Ho, kiel ŝi similas al mia forpasinta edzino.

Mi kisus eĉ la lokon …

Emociite li viŝadis la okulojn per sia poŝtuko, sur kiu pompis la blazono de la Luppánoj, du kruce metitaj marteloj kun la subskribo: ”Glück auf![14]

Je tiuj ĉi vortoj sinjoro Csutkás subite ellasis la manon
de Kristina kaj Csemez, kaj ĵetis teruran rigardon al la kavaliro, stumblinta en sia oracio.

– Sinjoro! Vi rigardis en miajn kartojn … Aŭ jes, jes, vi volas disdoni miajn kartojn al vi mem … tio estas … vi venas por ataki min, vi jetiĝas kontraŭ min. Nu, bone.

Sed notu al vi … ŝi kroĉiĝas … ŝi kroĉiĝas al mi, sinjoro!

Ĉu vere, Kristina? Sinjoro Csutkás ĉirkaurigardis, sed el Kristina jam eĉ ombro ne vidiĝis. Kiel timigita kapreolo ŝi kuris el la ĝardeno al la domo. Ŝia vizaĝo ne plu estas pala, sed enflamiĝinta, ŝia koro laŭte batas, la brusto rapide leviĝadas. Dio mia, Dio mia, kiel granda malfeliĉo ŝin trafis! Dio mia, Dio mia, kio nun fariĝos? …

Kaj dum ŝi blinde kuras, mem ne sciante, kial, kien, neatendite iu baras al ŝi la vojon.

– Ha-ho! ha-ho!

– Ho, jen kiuj, Bohuŝka kaj …

Bohuŝka kaj ŝia frato, Nikolao Mirkowszki. Tiu malbela knabo Nikolao, kun kiu ŝi kutimis ĉiutage babili tra la abismo, pro kiu ŝi nun ne povas viziti Bohuŝkan, post kiam li hejmenvenis el Budapeŝto, ja li estas granda knabo kaj …

Kristina denove paliĝas, ektremas, inerte mallevas la manojn, ŝiaj kruroj malfortiĝas, kaj ŝi staras antaŭ siaj gastoj, kiel marmora statuo disfalonta.

– Kio, ĉu vi min eĉ ne kisas? Malvarme vi rigardas, –  plendas Bohuŝka. – Ĉu vi koleras, ke mi akompanigas min de Nikolao?

Kristina skuas la kapon silente, malgaje.

– Estas tute mia kulpo, – ŝi daŭrigas.

– Batu min pro tio, kara. Li ne estus kuraĝa veni; lin kuraĝigis mi. Sed kiel pala, ekscitita vi estas? Ĉu okazis io?

Kristina inerte jesis per sia bela kapo. Kaj poste per subita turno ŝi saltis apud Nikolaon, kaj metis la malgrandajn manetojn en liajn manojn.

– Ĉu vere, Nikolao, vi min amas, tre min amas?

Bohuŝka lasis fali la ventumilon pro ĉi tiuj neatenditaj vortoj, kaj mire rigardis al sia amikino, kiu tenere premis sin al Nikolao.

La junulo flame ruĝiĝis. Ĝis nun ja eĉ ne unu sola vorto, unu sola aludo falis ĉi-rilate.

Ili babilis kune kelkfoje, jen ĉio! Kaj jen nun! …

– Ĉu mi vin amas, Kristina? Tre, mi vivas sole por vi! Ho, Bohuŝka, diru, diru vi, kiel mi ŝin amas! Mi sola ne kapablas rakonti. Dio mia, kia feliĉo! Kiu estus kredinta? Ekde la unua minuto, kiam mi vin ekvidis.

Nikolao tremis, kiel poplo.

– Ĉu mi estus kuraĝinta prirevi? – li daŭriĝis kun interrompoj.

– Ho, Kristina, do vi … ĉu ankaŭ vi deziras mian amon?

– Jes, – ŝi flustris kvazaŭ lace, kun fermitaj okuloj.

– Ĉu vi demandas, vi petas min?

– Jes, – ŝi ripetis plende, kaŝante sian belegan viza- ĝon inter la manoj. – Vi estas pli bona, ol la ceteraj, vi estas pli bela, ol la ceteraj, vi pli konvenas al mi, ol la ceteraj. Amu min do, jes amu min kaj mi …

– Kaj vi, Kristina?

– Mi? – kaj ŝi ellasis lin, kvazaŭ vekiĝinte el sonĝo, kaj ŝia vizaĝo fariĝis strange nenion diranta. – Mi? Kiu parolas pri mi? – ŝi diris preskaŭ modeste. – Ĉu vi ne sentas, kiel varmege estas?

– Ni iru en la laŭbon, – proponis Bohuŝka embarasite, kiun ankoraŭ tenis ravita la frapanta romantikeco de la priskribita sceno. Ŝi mallevis honteme la okulojn, kvazaŭ estus farinta ŝi ian grandan kulpon.

– Ne, ne! – kriis Kristina ribele, – tien ne!

– Kien do? – demandis Bohuŝka milde.

– Kien ajn! Elen en la mondon, – diris amare Kristina, kaj larmo ruliĝis tra ŝia bela vizaĝo.

Nikolao rigardis sufere tiun ruliĝantan larmoguton, kaj pensis pri tio, se li nur povus ĝin forkisi de tiu ĉarme- rava feinvizaĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.