La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
FRAŬLINO EL OROAŭtoro: Kálmán Mikszáth |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Nikolao Mirkowszki estas unu el tiuj homoj, pri kiuj virinoj opinias: ili estas interesaj. Li havis grandajn, parolantajn okulojn bluajn, abundan hararon blondan, sveltan staturon kaj lertajn manierojn. Nur antaŭ duonjaro li hejmenvenis, por kompletigi siajn jurajn studojn hejmurbe en la minista akademio, kaj se la bonŝanco lin favoros, li ekvojos en la vivon kun la espero, fariĝi iam minafera konsilisto. Li povos tion atingi; li havas sufiĉan talenton por tio; krome li povas ankaŭ adaptiĝi al la vivo. Kiel dirite, li estas nur ekde duonjaro en Selmec kaj jam arbitranto ne nur en junularaj renkontejoj, en la ”Ora Meĉujo” kaj ĉe la ”Vigla Martelo”, sed ankaŭ en virinaj salonoj, ĉar li ne ĉiam tiel mallertas, kiel nun, kiam li staras muta, rigidiĝinta, enradiki- ĝinta en la tero antaŭ Kristina, kaptante kontraŭvole per la manoj al la folioj de robiniujo super la kapo, kiujn li kvazaŭ volus demandi, dum li ilin fingrofrotas distrite:
”Ĉu ŝi min amas? … Ne amas …”
Neniel li povas kompreni, ke se Kristina lin amas, kial ŝi ploris, kial ŝi elprenis tiel rapide siajn manojn, dum li demandis pri la reciprokado de sia amo, kaj kial ŝi fariĝis meditema kaj malgaja …
Dia malhelo estas en la virinaj koroj, sankta mistero, plena de poezio, ĉarme rava ombro de la timata realo.
Ho, la unua konfeso estas granda vorto poezia.
La herboj suspiras reveme al la bela knabino: ”Paŝu ĉi tien, surtretu min: mi fariĝos pli freŝa, pli verda …”
La sunradio vokas malsupren al la junulo: ”Ankaŭ vi havas mondon, pli grandan ol la mia: pli grandan kaj ankaŭ pli belan …” La proksimiĝanta krepusko postlasas urĝan mesaĝon al la nokto: ”Ne venu, restu for … ĉi tie okazis io, kion vidante, eĉ vi ne povus resti malhela …”
Kaj kiuj elparolis ĉi tiujn grandajn vortojn, aŭskultatajn kun frapita raviteco de la universo, la enamiĝinta junulo kaj la kuraĝa knabino, ankoraŭ plustaras mutaj, mallertaj, kaj atendas timeme, kun batantaj koroj , kiam la firmamento falos sur ilin.
– Ho , Dio mia, kion mi faris, kion mi faris … kion mi faris! – elflustras Kristina, kaj sentas, kvazaŭ la mondo komencus kunpremiĝi en grandan, rondan knedaĵon kaj turniĝi ĉirkaŭ ŝi kun sovaĝa rapideco, ĉiam pli proksime.
Senforte ŝi mallevas la kapon kaj manojn, kiel mortanta birdo siajn flugilojn, ŝanceliĝe ŝi iras al Bohuŝka, kaj apogas sin al ŝi alŝultre.
Kaj Nikolao ne havas eĉ unu vorton responde, konsole: obtuza apatio lin ekregas, kaj subpremas la naski- ĝontan penson en ties ĝermo. Ĉi neatendita evento donis tiel fortan puŝon al lia koro, ke simile al trosvingata pendolo, ĝi kapricas inter ekstremoj. Kaj la ekstremoj buntas per specifaj bildoj, en mil renoviĝadantaj variantoj, laŭ tio, ke li kredas esprimiĝi penton, heziton, indiferenton, senesperiĝon, malĝojon aŭ amon en la okuloj, voĉo, gestoj de Kristina.
Fine Bohuŝka reakiras unua sian spiritan ĉeeston, kaj diras kun la kutima vigleco:
– Nu infanoj, tiom sufiĉas el tio ĉi: ni iru vere ien.
Promenado efikos al vi bone, karulno. Nikolao, donu vian brakon!
Al Nikolao ankoraŭ restis tiom da saĝo, ke li donis la brakon ne al Bohuŝka, sed al Kristina.
Tiu ĉi ektremis kaj ekskuis sin, kiel se fremda mano tuŝas dormanton.
– Dio mia, Dio mia! Mi vin ne komprenas … – ekparolis Nikolao per subpremita voĉo, kaj metis la manon, kiun la knabino hezitis akcepti, sur sian varmegan frunton.
– Ĉu vi … min? Ĉu mi diris ion?
Kaj mirante ŝi rigardis al Nikolao per siaj grandaj, parolantaj okuloj.
– Ne frenezigu min! Ne malfermu antaŭ mi la ĉielon, nur por ke mi blindiĝu pro ĝia lumo, kaj por ke poste ĝin fermu antaŭ mi. Kiel eblas, ke vi estas tiel ege kruela?!
– Nu kio?! – petolis Bohuŝka, – estis nur ŝerceto, nenio alia.
– Ĉu ŝerco? – eksplodis Nikolao amare, kaj kovriĝis lia vizaĝo per ruĝo. – Diri ”mi vin amas”, poste diri ”mi vin ne amas”, – ĉu tio estas ŝerco? Tio estas nur vortoj, kaj vortoj estas nur malplena aero! Sed aero povas enhavi venenon, karaj fraŭlinoj! Aŭ vere, vere … ja mortigi koron, ankaŭ estas ŝerco.
Kiam Bohuŝka rigardis al la taŭzita vizaĝo de sia frato, ŝiaj ruĝaj lipetoj, kreitaj por kiso, tuj kurbiĝis je ploro.
Kun natura timiĝo kaj ĉarma naiveco ŝi falis ĉirkaŭ la kolon de Kristina.
– Vidu, vidu, – ŝi diris viŝante al si la larmojn, – nun restis vere nenio, ol …
La hezitema rigardo de Kristina alprenis demandan karakteron.
– OI ke vi amu ĉi tiun folan knabon Nikolao. Vidu, kiel li malĝojas …
Kun kata flatemo ŝi karesetis la mentoneton de Kristina, ambaŭmane levis al si ŝian pendantan kapon, kaj per afabla, persvada voĉo diris:
– Nu, jam amu lin! – Poste senpacience ŝi aldonis: –
Unufrape lin ekamu … nu, ekamu! Li faros ion kontraŭ si. Li ĉiam estis obstina, neklinebla …
Kristina levis spiteme la kapon.
– Ne eblas, – ŝi diris malrapide, – mi ne povas fari, mi amas iun alian … Mi kredas … mi pensas.
– Vi amas iun alian! – kriis Nikolao, kaj liaj okuloj larĝiĝis je grandeco de pugnoj. – Estas neeble! Pripensu pli bone, diru, ke vi nur ŝercas!
La suno malheliĝis, antaŭvento de proksimiĝanta tempesto tremigis la foliojn de la robiniujo, la varmego kreskis ĝis netolereblo. La junulo faris kelkajn paŝojn por foriri, sed post iom da tempo li falsidiĝis senforte ĉe arbotrunko, kaj kovris sian palan vizaĝon.
– Vi kaŭzis grandan doloron al mia koro, – li diris milde, kaj antaŭgarde turnis sian riproĉan rigardon, vualitan de larmoj, for de Kristina: ĝi ne doloru al tiu, kiun li tiel forte amas.
Ĝi tamen doloris al Kristina. Ŝi paŝis ŝanceliĝe al Nikolao, kaj mallevis ambaŭ manetojn sur lian kapon.
– Nikolao, kio vin trafis? Ĉu vi koleras al mi, ĉar mi estis sincera al vi? Dio mia! Ne forlasu min, restu bonkora, akceptu min kiel …, ho Dio, kiel elparoli? … kiel edzinon.
Nikolao tuj saltleviĝis, la larmoj sekiĝis el liaj okuloj, lia vizaĝo fariĝis fiera.
– Estu trankvila. Ankaŭ mi ne plu sopiras al vi, – li diris obtuze, per mezurita voĉo, – sed mi vin ankaŭ ne forlasos. La amo estas senmorta! La amo ne perdiĝas, kiel surtretita vermo, nur alprenas ian formon. Amu, kiun vi volas, sed estu mia edzino.
Poste li rektigis sin en sia tuta alto, liaj okuloj ĵetis fajrerojn.
Mirfrapite Kristina retroiris paŝon for de li, kaj diris afable, sed malgaje:
– Jes, Nikolao; mi volas fariĝi via edzino, por ke vi min konsolu per via sindona amo, por ke vi helpu al mi toleri la vivon, por ke …
Torenta larmopluvo trakovris la belan vizaĝon.
Ho, Nikolao ne povis plu rigardi tion senage. La demono de kolerego lin ekposedis, disgalopis tra liaj vejnoj, kaj ekfajreris el liaj okuloj. Senkonscie kaj kun certa krudeco li ekprenis la brakon de la knabino, lia minaca, malmilda voĉo tremis.
– Ne, ne Kristina! Neniam, ne … Neniam ion ajn … Ni mortos! Kaj vi, kaj mi. Mi ne permesas, eĉ se la firmamento krevos, falos, mi ne cedos … Mi ne cedos eĉ hareton vian, efemeran ombreton de via unusola hareto, ĵetitan sur la muron … Vi mortos! – li kriis, kaj lia voĉo laŭtiĝis je tondro, – se vi ne diros la nomon de la viro, kiun vi amas!
Kristina provis rideti, mordis en la lipojn per siaj blankaj dentetoj, por subpremi la larmojn.
– Kiun mi amas? Neniun, Nikolao! Neniun, neniun …
La eĥo de la monto Szitnya rediris dufoje: ”Neniun …”
Nikolao ne lasis ŝin, sed dum per unu mano li ŝin forpuŝis impete, per la alia li premis ŝian brakon tiel forte, ke la malfeliĉulino eksiblis pro la akuta doloro. Li ne plu estis homo, sed ĵaluza, sovaĝa besto. Monstro, kiu ne pensas, sed kuntreniĝas de pasioj.
– Ne estas vere, Kristina! Vi min trompas! Mi devas scii … mi volas!
– Do bone; mi vin ne amas, sed ankaŭ alian ne, almenaŭ ne tian, kian mi povus nomi; mi revas pri viro, tiel bela, kiel Don Alvira en la romano ”Nigra Virino” kaj tiel brava kaj facilanima, kiel Athos en la ”Tri musketeroj”, tiel amanta, tiel senkompara, kiel Gaston en la ”Tri oraj haroj”, tiel multescia, kiel Ivan Berend en la ”Nigraj diamantoj”.
– Tiam vi estas ja vera malsaĝulineto! – ekridis Bohuŝka bonhumore. – Vi aŭskultu nur al la vortoj de tiuj nubirantaj poetoj!
– Ho Dio, mi mem ne scias vere, kia li devus esti … Mi sentas nur, ke ne tute tia, kiel Nikolao … Ve, mia kapo preskaŭ krevas! Se Nikolao estus iomete, nur tre iomete alia, mi lin vere amus …, sed nun … nun …
Nikolao nun pli preme tenis ŝian brakon.
– … Nun mi volas fariĝi via edzino nur, ĉar vi estas bela …, tute plaĉa knabo, kaj onklo Csutkás kaj Luppán petis min edzine de mia patro en la laŭbo.
Kun timema rigardo ŝi turnis sin al la ĝardeno.
Kaj vere, sur la vojeto, borderita de riboj, la tri sinjoroj paŝis al ili.
Kavaliro Luppán atingis unua la gejunulojn. Lia viza- ĝo brilis de ĉiela-miela afableco.
– Jen, jen, – li alvokis joviale, – vi certe ploris, Kristina!
Kiu vin plorigis? Aha! Csutkás. Nun mi jam memoras … Csutkás. Damnita maljuna fripono … Sed ĉit, jen li venas … Li povus aŭdi …
Sinjoro Luppán retrorigardis esplore.
– Jes, jes, damnita maljuna fripono, kiu krome estas ankaŭ ridinda. Jes, jes, mi kuraĝas aserti antaŭ la tuta mondo …
Kun heroa gesto li returnis sin por ĉirkaŭrigardi, ĉu Csutkás ankoraŭ malproksimas, poste li daŭrigis mallaŭte:
– Sed ĉar li estas tre galoplena homo … mi ne volus, ke tio venu en liajn orelojn, la troa galo malutilas al lia sano. Vere, fraŭlino, vi faris bone, ke vi forkuris. Mi prijesas,
Kristina mia! Per nenio vi estus povinta min distingi kontraŭ la ”maljunulo”. Tio estis konfeso, Kristina.
Delikata, sed komprenebla; mi ĝin komprenis !
– Ho, ho, onklo Luppán, – interrompis lin Kristina kun ruzeta rideto.
Virinoj kapablas en la sama minuto plori, malami, koleri, ami, revi kaj rideti. Samtempe ili estas naivaj simplulinoj kaj rafinitaj diplomatoj.
La alparolo ”onklo” frapis kavaliron Luppán.
– Ej vi, ej vi, raneto, knabineto! Vidu, vidu, kiel ŝi min priŝercas. Hm, Kristina … mi kredas, vi ne tro insistas pri la alparolo ”onklo” kaj pretas ĝin ŝanĝi je pli ĝusta. Pli ĝusta, mi diris, Kristina, sed mi povus diri ankaŭ: pli dolĉa! …
Nikolao metis maltrankvile unu piedon sur la alian, kaj se la petega rigardo de Bohuŝka lin ne mildigus, Dio povus diri, kiel tranĉe li ofendus la mingrafon.
– Onklo Luppán ŝercas, – diris Kristina, kaj levis sian katunan antaŭtuketon kun gracia petolemo, tiel ke ĝi kovru tute ŝian vizaĝon antaŭ sinjoro Luppán, kaj ankaŭ tiun afektitan mienon, kiu igis Bohuŝkan, vidanta ĝin deflanke, eksplodi en petolan ridon.
– Jam denove! – diris Luppán plendavoĉe. – Ĉu mi aspektas, kiel ŝercanto? Ne tiel, Kristina! La vortoj de serioza viro, kiel mi, valoras kvazaŭ ili estus presitaj.
Poste vidu, mi estas tute por tio, ke oni min amu. Ĉiuj miaj fibroj estas por tio. Mi povas min konsideri provita, sperta individuo, ne ia adoleskulo, ĉe kiu ankoraŭ verdas en la kapo, kiu bolkape ekvojas en la Saharon de la vivo .
Sinjoro Luppán spiris profunde ĉe tiu ĉi pompa esprimo, li volis vidi la efikon, kiun li elvokis per ĝi sur la vizaĝo de Kristina, por kiu celo li kontraŭvole kaptis post ŝia antaŭtuko, por ĝin flankentiri kun aminda petolo.
– Ne, ne, ne! – ŝrikis Kristina, kurante kelkajn paŝojn for al Nikolao.
La maljuna amanto postkuris ŝin, kaj ameme prenis la kurantan anĝelon, stumblintan je trogo surkorta, ĉe la talio. Ho, kiel bategis ŝia koro! …
– Kie do mi ĉesis! … Jes ja, jes ja … – li balbutis kun fajrerantaj okuloj.
– En la dezerto Saharo, – lin atentigis Bohuŝka.
– Jes do. Mi diris, ke mi jam estas sperta homo, ĝuis la plezurojn de la geedzeca vivo, mi enestis en ĉi sankta ligo, mi jam entombigis unu edzinon. Ho mi jam entombigis unu, kaj kapablas ankaŭ alian …
La emociiĝo, kiel kutime en tiaj kazoj, malhelpis lin por momento en la parolado, kaj kvazaŭ lacigita de la plezuro, li ellasis la gracian talion de Kristina, pro kies tuŝo mirinda, ekscita varmego inundis liajn vejnojn, kaj pulsante galopis tra liaj senfortiĝintaj membroj.
– Etombigi, jes ja, entombigi … Aŭ pli precize, ne ja!
… Kion mi diras? Mi volis uzi la vorton: feliĉigi. Aŭdu, Kristina, feliĉigi! Vi estas inda fariĝi mia edzino.
En ĉi tiu momento, kiam sinjoro Luppán jam tute regis la situacion, neatendite alpaŝis sinjoro Csutás, kaj metis sian dikan, vilan manon, havantan nun plumban pezon, sur lian ŝultron.
– Homo! – li diris, surpezante ankaŭ la alian manon.
– Ne estu triviala! Ĉu vi ne vidas, ke ŝi fremdas al vi, kiel sanskrita litero al mi. Fakte, la knabina koro estas litero, ĉu ne, Csemez? Litero muta, tamen parolanta. Mi konas ĉi tiun literon, Luppán, kaj scipovas ĝin legi. Ŝi kroĉiĝas al mi …
– Amikoj! – interrompis ilin sinjoro Csemez, alprenante seriozan mienon, dum li umadis sur la ora ĉeno de sia horloĝo per unu mano, – la afero, kiun vi tuŝas, estas delikata privataĵo; la objekto, kiu mallongigis la hodiaŭan fantoludon, estas familia afero, kaj dum unuparte ĝi ne meritas tiom da vortoj, kiom tiel eminentaj kaj bravaj viroj malŝparas por ĝi, aliparte konsideru ankaŭ, ke ĉeestas junaj gastoj de mia filino, la eta Bohuŝka kaj Nikolao, por kiuj estas ankoraŭ tro frue kunaŭskulti tiajn tiel nomatajn ”scenojn” …
Sinjoro Csutkás kapbalancis jese, sed Nikolao antaŭenpaŝis, kaj levinte fiere sian belan kapon, diris per decida, sonora voĉo:
– Permesu al mi, kara sinjoro, sed mi havas nenion kontraŭ tiu ĉi sceno; eĉ, mi mem volas en ĝi roli; ankaŭ mi amas Kristinan, ankaŭ mi petas vin por ŝia mano …
Sekvis silento solena.
Sinjoro Csutkás viŝis per tuko sian ĉiam pli ŝvitantan frunton, kaj apenaŭ aŭdeble grumblis: ”Junuleto trokura ĝa.”
Kavaliro Luppán mordis sian lipon, kaj levis la manojn alĉiele, kvazaŭ plendante al la forpasintino en la alto: ”Vidu, kara, vidu Esterinjo, Laĉjo mia, denove kia misaĵo!”
Nur sinjoro Csemez konservis sian flegmon, kaj alrigardinte sian kunulon kun ruĝiĝinta vizaĝo de la kapo ĝis la piedoj, antaŭparole snufis unufoje el la tabakujo, kaj lasis fermiĝi ĝian kovrilon kun tiel aplomba klako, ke antaŭvideblis tiu eksterordinara evento, per kiu la sino de la sekva minuto estis gravediĝanta.
Kaj tiu ĉi ekterordinara evento estis la deklaro de sinjoro Csutkás.
– He-he-he! La situacio komplikiĝas. Vera Gordia nodo! … Ankaŭ ĝis nun la situacio estis delikata, je unu fadenlarĝo pli aŭ malpl, ne gravas … Nu, juna sinjoro, bone, tre bone, he-he-he! Ankaŭ vi paŝis en la arenon!
Kial ne? Mi konas vian patron. Brava honestulo kaj mia bona amiko … Nu, atendu iom, baldaŭ mi distranĉos ĉi tiun Gordian nodon per io. He-he-he!
– Patro! – diris Kristina, prenante la manon de sia patro, – mi devas al vi konfesi, ke …
– Ĉit! Vi devas konfesi nenion. Mi faris elaboratum[15] en mia kapo responde al la deklaroj de miaj karaj amikoj, kaj ĉi elaboratum neniom tuŝiĝas pro ĉi tria deklaro, samkiel ne povus tuŝiĝi sekve de viaj vortoj. Ĝi estas firma, kiel Ciono. La vera amo estas kiel oro de tri karatoj, sed ankaŭ la vorto de vera viro estas, kiel oro de tri karatoj. Kaj Stefano Csernez estas vera viro.
Sinjoro Csutkás kaj kavaliro Luppán konsideris ĝuste pro ĉi forte efikaj vortoj paŝi antaŭ la ”veran viron”, kaj varme premi lian manon.
– Dankon, – li diris, – sed ĉi tie estas diable varme.
Kie estas la biero, Kristina? Portu la kruĉojn post ni en la ĉambron. Jes, sinjoroj, ni iru en la ĉambron, ĉar, ĉar …
Li haltis, ne scipovis trovi la logikan fadenon, por fini la frazon.
– Ĉar – ja ankaŭ la kruĉoj estos tie. Ankaŭ vi rapidu,
Kristina. Ankaŭ vi aŭdos: Stefano Csemez ne sekretumas, kion li diras, tio estas dirita. Se li elpensas ion apartan, li porhavas rajton, se li diras sensencaĵon, ankaŭ por tio; ĉiu mem estas sinjoro de siaj pensoj.
Post ĉi scienca ekspliko li disrigardis kun memplaĉa
vizaĝo, kaj instigis aparte ĉiun ĉeestanton eniri la farbitan antaŭkameron, de kie oni povis paŝi rekte en lian kabineton.
Ĉi tiu estis ĉambro, inspiranta tuj scienculon. Ne nur pro tio, ke pasintjare oni balais en ĝi lastafoje, ke surplanke, surseĝe, surŝranke dise-mise kuŝaĉis dikaj, ŝimaj foliantoj, diversaj retortoj, kaldronoj, provotuboj kaj aparatoj, sed ankaŭ pro tio, ke sur la muroj kovrege pendis portretoj de doktaj viroj en talaro kaj kun nuda kolo, kaj tiuj de mondfamaj alkemiistoj. Kvankam la scienco de ĉiuj kune ne valoris ŝtopeton da bona piptabako; kaj se Csemez volis plezuriĝi per trajtoj de vera ”orfaristo”, kun bona fido li povus pendigi la portreton de juda uzuristo, certa Luka Zeelig, kiu pruntadis je la salajrobileto de la sinjoroj instruistoj por ”moderaj” procentoj.
Dum la biero estis servata, deprimiteco regis en la malserena ĉambro, sed la biero subpremis la deprimon, kaj sinjoro Csemez, malbarinte lokon al ĉiuj kun la atentigo: nenio tuŝendas, kaj post kelka gorĝoraspa tusetado komencis jene sian elaboratum:
– Mi estas tre honorita …. Mi diras, vere. Kaj ke ankaŭ Kristina estas honorita, mi diras, samvere … Honorvorte.
Sed la afero statas tiel, ke mi havas principojn; mi ne donas la filinon, mi ŝin bezonas. Vi diras, ŝi estas bela, floranta kaj kara, kaj pro tio vi ŝin volas, sed ankaŭ mi ĝuste pro tio ŝin volas. Ankaŭ mi bezonas ĝuste la belan, la karan. Floru ŝi por mi! Ĉar ni konsideru la malon, se ŝi estus nek bela, nek kara, nek floranta, vi ŝin ne volus, sed mi ankaŭ tiam devus ŝin voli. El tio sekvas, ke tio min malavantaĝus, do mi meritas havi ankaŭ avantaĝon.
La maljuna Csernez estas homo kun obstina kapo, kaj ne ekzistas povo por eltiri el lia kapo tion, kion li plantis en ĝi; mi donos mian filinon nur al tiu homo …
Li prenis longan spiron, fermis la okulojn, kaj reĵetis la kapon.
– Nur al tiu homo, nur al tiu …
Li faris mallongan paŭzon, kaj pugniginte ambaŭ manojn, li etendis la brakojn.
– … kiu portos al mi tiel grandan orpecon, kiel Kristina.
Morta silento, nur Bohuŝka subridas.
– Mi opinias, tiel grandan, veran orpecon. Se ĝi estos eĉ nur lodeton malpli, estos kiel neniom. Mi ĵuras, kiel neniom …
Kavaliro Luppán vigle intermetis:
– Revo! Tio estas revo, Stefano!
Sinjoro Csemez rigardis la interparolinton kun indigno, kaj respondis kun digna, malrapida tono:
– Nun parolas la patro, sinjoroj, ne la bona amiko! La serioza, matura patro. Donu la ŝuldatan respekton! La ideo estas romantika, sed ne malsaĝa. Kion mi diris, tio estas dirita. Ni ne parolu plu pri ĉi tiu temo. Transdonu tiun kruĉon, filino Kristina!
Sinjoro Luppán prenis sian ĉapelon ĉe tiuj ĉi vortoj, kaj rediris el la pordo:
– Adiaŭ, Stevo! Neniam mi estus kredinta! Ĉi tiu maniero egalas la primokadon de malriĉuloj. Bone, Stevo!
Mi diras, bone, Stevo! Jes, mi diras …
Batferminte post si la pordon, kaj farante kuraĝajn frapojn per la malfermita pluvombrelo tra la aero, li foriris grumblante. Nikolao sidis enpensiĝinte por momento apud sia fratino, kiu – post la vortoj de Csemez, lasantaj nenian pluan esperon – premis kuraĝige la manon de la frato; sed eble ne necesis kuraĝigo: ĉi momenta malsereniĝo, vidiĝanta sur lia frunto, estis eble nur la efemera ombro de akuŝata, kuraĝa ideo.
Montrante trankvilon, li stariĝis kaj paŝis antaŭ Csemez.
– Mi vin aŭskultis, – li diris, – kaj vin kaptos per via propra vorto: mi portos al vi tiun grandan pecon de oro.
– Ha, ha! – elvokis sinjoro Csemez mirigite. – Vi ĝin portos?
– Ne hodiaŭ, nek morgaŭ, mi mem ne scias, kiam: sed mi ĝin alportos, aŭ – mi mortos.
En la okuloj de Kristina ekbrulis mirinda fajro, kiu – simile al brulanta kandelo – ŝajnis emani longajn, mallarĝajn flamojn al la junulo, kiu sub la influo de la brulaj radioj mallevis sian animitan vizaĝon.
– Ho, Nikolao, – flustris la knabino feliĉe, – tio estas bela, romantika vorto de vi. Amu min tiel forte! Nun mi sentas, kvazaŭ ankaŭ mi vin amus, ankaŭ mi tiel forte vin amus.
Sinjoro Csutkás disrigardis senkomprene al la ĉirkaŭstarantoj, poste malgaje mallevis la kapon, kaj unu post la alia malfermis la trokreskintajn ungolancojn de siaj pugnigitaj manoj, kvazaŭ li nombrus aŭ klarigus ion helpe de tiuj al sia animo. Kelkaj stertorecaj suspiroj leviĝis de tempo al tempo el lia brusto, fine li fermis la okulojn, liaj longaj, taŭzitaj brovoj tiriĝis super ilin, kaj li ekirigis sian larĝan manon al la ventro, por trapalpi la nuksograndajn arĝentajn butonojn sur la veŝto, kvazaŭ li divenadus per ili: ”ĉu pastro … soldato … senfeligisto …”
Poste laŭte li singultis du-trifoje, kaj balbute ellasis tra la dentoj:
– Nu, ne gravas … ne gravas! Ili kroĉ … kroĉigas al mi.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.