La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA KANTISTINOAŭtoro: Wilhelm Hauff |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Estis silente kaj dezerte en la granda gastejo; la noktomezo preskaŭ jam pasis, kaj la lampoj en la koridoroj kaj ĉe la ŝtuparoj donis malhelan kaj neklaran lumon; la medicina konsilanto sentis hororeton, suprenirante al la soleca malsanulo. La lakeo malŝlosis la pordon, la kuracisto eniris, sed preskaŭ reenfalis. Ĉar estaĵo, kiu de kelke da tagoj senĉese okupis lian fantazion dum dormo kaj maldormo, tie vera kaj enkorpiĝinta sidis en la lito. Ĝi estis granda, malgrasa, nejuna viro, kiu profunden sur la frunton estis surŝovinta pinte suprenstarantan lanan dormoĉapon; lia mallarĝa brusto kaj liaj longaj maldikaj brakoj estis kovritaj per flanelo; sub la ĉapo granda, pinta nazo elstaris el malgrasa, bruneflava vizaĝo, kiun oni opinius jam malviva kaj mortinta, se ne paro da grizaj pikaj okuloj ankoraŭ donus al ĝi iom da viveco kaj teruran, hororigan esprimon. La longaj, maldikaj fingroj, kun la senkarna manradiko multe elstarantaj el la manikoj, estis kunfleksitaj; kun raŭka, freneza rido li gratis sur la litkovrilo.
"Vidu, li jam elgratas sian tombon!", la malgrandulo flustris kaj per tio vekis la kuraciston de lia fiksa rigardado al la malsanulo. Tia, ĝuste tia estis lia imago pri la chevalier de Planto; tiu malica, griza okulo, tiuj malbonsignaj trajtoj, tiu malgrasa, fantoma figuro – jen ĉio estis kunigita, kion la kantistino diris pri tiu terura viro. Sed lia pripenso revenis al la realeco; ĉu li do ne ĵus ĉeestis la areston de tiu chevalier? Ĉu ne ankaŭ alia viro povas havi grizajn okulojn? Ĉu do estis mirige, ke malsanulo estas konsumita kaj pala? La kuracisto mem ridis pri si, pasigis sian manon trans la frunton, kvazaŭ volante forviŝi tiujn pensojn kaj aliris al la lito. – Sed ankoraŭ neniam dum tiom da jaroj li sentis teruron kaj timon ĉe la lito de malsanulo – tie, estis al li preskaŭ neklarigeble, lin kaptis korpremo, frosto, tremo, kiujn li vane klopodis venki, kaj li nevole posteniĝis, sentante la malsekan, senvarman manon en la sia, dum longa tempo vane serĉante la pulson.
"La stultulo", la paciento kun raŭka voĉo kriis, intermiksante jen francan parolon, jen malbonan italan kaj kripligitan germanan, "la stulta malgrandulo, ŝajnas, alvenigis al mi kuraciston. Vi pardonos al mi, mi neniam alte taksis vian arton. La sola, kio povas sanigi min, estas la banoj de Ĝenovo; mi jam ordonis al la bruto, ke li mendu por mi poŝtoĉevalojn; mi forvojaĝos ankoraŭ hodiaŭ nokte."
"Certe li forvojaĝos", la malgrandulo murmuris, "sed kun ses karbe nigraj ĉevaloj, kaj ne al Ĝenovo, kie dronis siatempe Fiesko, sed tien, kie estas la plorado kaj la grincado de la dentoj."
La kuracisto vidis, ke oni multe jam ne povas helpi; li opiniis, ke li povas legi la antaŭsignojn de la proksima morto en la okuloj, en la malkvietaj movoj de la malsanulo; eĉ tiu sopiro vojaĝi foren, malproksimen, jam ofte anoncis rapidan finiĝon de l'vivo. Tial la kuracisto konsilis al li, kviete kuŝiĝi kaj promesis, ke li preparos malvarmigan trinkaĵon.
La malsanulo furioze ridis. "Kuŝi, kviete kuŝi?", li respondis, "kiam mi kuŝas, mi ĉesas spiri; mi devas sidi, en la veturilo mi devas sidi, for, malproksimen for! – Kion diras la malgrandulo? Ĉu li mendis la ĉevalojn? Malgranda hundo, ĉu vi ordis mian pakaĵon?"
"Ho, mia Dio!", la malgrandulo grakis, "nun li pensas pri sia pakaĵo; jes, pezan pakon da pekoj li kunprenas, tiu malhomo. Oni ne povas skribi sur la ĉielo, kiom li malbenis kaj blasfeme parolis."
La medicina konsilanto ankoraŭ unu fojon kaptis la manon de la malsanulo. "Ekfidu al mi", li diris, "eble tamen la arto ankoraŭ povos utili al vi; via servisto diras al mi, ke pafvundo al vi krevis; lasu min esplori." Murmurante la malsanulo konsentis, li montris al sia brusto. La kuracisto forprenis bandaĝon malbone surmetitan, li trovis – pikvundon proksime de la koro. – Strange! ĝi estis la sama grando, la sama loko, kiel ĉe la vundo de la kantistino.
"Tio estas freŝa vundo, piko!", la kuracisto ekkriis kaj suspekteme rigardis la malsanulon. "Kie vi ricevis tiun vundon?"
"Ĉu vi pensas, ke mi interbatalis kun iu? Ne, per la diablo! Mi havis tranĉilon en la brusta poŝo, malsupren falis ŝtuparon kaj min iom gratvundetis."
"Iom gratvundetis!", Lange pensis, "kaj tamen li mortos de tiu vundo."
Li dume preparis iom da limonado kaj prezentis ĝin al la malsanulo; tiu ĝin albuŝigis per nefirma mano; ĝi ŝajne freŝigis lin; dum kelke da minutoj li estis silenta kaj kvieta; sed vidante, ke li verŝis kelke da gutoj sur la litkovrilon, li komencis blasfemi kaj postulis naztukon. La lakeo flugkuris al kofro, malŝlosis kaj eligis tukon – la kuracisto rigardis al ĝi, terura suspekto en li naskiĝis – li ree rigardis, ĝi estis la sama koloro, la sama ŝtofo, ĝi estis la tuko, trovita ĉe la kantistino. La malgrandulo volis transdoni ĝin al la malsanulo; li repuŝis ĝin: "Al la diablo, bruto! Kiom ofte mi devas diri tion, heliotropan akvon sur ĝin!" La servisto elserĉis malgrandan botelon kaj aspergis la tukon; agrabla odoro disvastiĝis en la ĉambro – ĝi estis la sama parfumo, kiun surhavis la alia, trovita tuko.
La medicina konsilanto tremis per la tuta korpo; ne plu estis dubeble, ke li havas antaŭ si la atencinton de la kantistino Bianetti, tiun chevalier de Planto; ĝi estis senhelpa homo, malsanulo, mortanto, kiu sidis en la lito, sed al la kuracisto estis, kvazaŭ ĉiumomente li povas sin ĵeti el la lito kaj kapti lian gorĝon; li prenis sian ĉapelon, la proksimeco de la terura homo forpelis lin.
La malgranda lakeo retenis lin per la jako, kiam li vidis lin foriri. "Ho, via moŝto!", li ĝemis, "Vi ja ne volas lasi min sola ĉe li? Mi ne povas elteni tion, se li nun mortus kaj poste tuj kiel flanela fantomo kun la dormoĉapo sur la kranio promenus tien kaj reen en la ĉambro! Pro Dio, ne forlasu min!"
La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis, li ŝajne volis veni helpi la malgrandulon; li etendis el la lito longan, senkarnan kruron, kunfleksante la maldikajn fingrojn li minacis al la kuracisto. Sed tiu ne plu povis elteni tion; la frenezo ŝajne infektis lin; li repuŝis la malgrandulon kaj forkuris el la ĉambro; ankoraŭ sur la plej malsupraj ŝtuparoj li aŭdis la teruran ridon de la mortigisto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.