La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KANTISTINO

Aŭtoro: Wilhelm Hauff

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Vivo kaj verkado de Hauff

Vilhelmo Hauff, naskita 29. XI. 1802 en Stuttgart, vizitis la monakan lernejon de Blaubeuren kaj en Tübingen studis teologion. Reveninte en sian patrourbon, li publicis sian unuan verkon "Fabela almanako por la jaro 1826", al kiu sekvis 2a kaj 3a jarkolektoj. La rakontoj troviĝintaj en ili estis favore akceptataj kaj atingis sub la titolo "Fabeloj" multfojajn represojn. En 1827 aperis la "Komunikoj el la memuaroj de l'satano", ne finitaj, kaj en la sama jaro "La viro en la luno". Tiu romano unue estis verkita en la ekscentra stilo de la tiam moderna H. Clauren, sed laŭ konsilo kelke da strekoj ŝanĝis la imiton al karikaturo. Same pri Cl. okupiĝas la sarkasma "Disputa prediko pri H. Clauren kaj la viro en la luno, farita al la germana publiko". En la daŭro de mallonga tempo plue estis kreata la ampleksa historia romano "Lichtenstein", "Fantaziaĵoj en la bremena urbdoma kelo" kaj la noveloj "La Almozulino de la ponts des arts", "La bildo de l'imperiestro", "Judo Süß" kaj "La Kantistino".

Ankaŭ nombro da poemoj estis fluinta el la plumo de la juna aŭtoro, kiam de li, de post januaro redaktisto de "Morgenpost", la morto forprenis ĝin 11 tagojn antaŭ lia 25a naskotago.

La 18-an de Novembro kiel lian mortodaton surhavas la monumento 13 jarojn poste konstruita por glori lin en loko, kiu al lia rakontista arto dankas sian propran gloron: ĉe la kastelo Lichtenstein.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.