La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KANTISTINO

Aŭtoro: Wilhelm Hauff

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V

Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazaĵoj okupis la animon de medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis lin, kiel ĝi antaŭe lin ĝojigis; ĉar ĉu la multaj vizitoj al malsanuloj, kiujn li devis fari antaŭe, ne malhelpis lin, tre baldaŭ en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj aŭdi la klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis? Sed por io la vizitoj en tridek ĝis kvardek domoj utilis: li povis, kiel li kutimis diri, subaŭskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble li ankaŭ povis tion aŭ tion ekscii pri ŝia stranga amanto, orkestestro Boloni.

Pri la kantistino oni levis la ŝultrojn. Oni des malpli favore juĝis pri ŝi, ju pli oni ĉagreniĝis, ke tiel longe nenio oficiala kaj certa pri ŝia afero penetras en la publikon. Ŝiaj enviantoj – kaj kiu distingiĝa kantistino, krom tio estante bela kaj dekokjara, ne havas sufiĉe da tiaj – ŝiaj enviantoj ĉion malenviis al ŝi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus fariĝinta. Ŝiaj amikoj kompatis ŝin kaj preskaŭ ankoraŭ pli timis pro ŝia reputacio, ol pro ŝia sano. La malfeliĉa knabino! Lange pensis kaj decidis des pli fervore servi al ŝi.

Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion bonan. Proksimume antaŭ tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo de Portugalujo luis subtegmentan ĉambreton kaj vivadis tre izolite kaj modere. Li ŝajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri kantado kaj pri muzikaj komponaĵoj. Cetere ĉiuj asertis, ke ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli proksime koniĝis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermanĝo en la hotelo de Portugalujo, nur por ĝui lian plezurigan interparolon pri muziko. Sed ankaŭ ilia juĝo akordiĝis en tio, ke li estas iom frenezeta, ĉar li malatentas, eĉ malŝatas virinan kantadon, dum li ravite parolas pri viraj voĉoj, precipe pri viraj ĥoroj; pri lia amrilato kun la kantistino Bianetti ŝajne neniu sciis.

La komercan konsilanton Bolnau li trovis ankoraŭ malsaneta kaj en la lito; li ŝajnis tre depremita kaj per nefirma, raŭka voĉo diris ĉiuspecajn sensencaĵojn pri aferoj, kiuj alitempe kuŝis tute ekster lia idearo. Troviĝis ĉirkaŭ li kolekto de famaj procesoj, en kiuj li diligente studadis; la edzino de l'komerca konsilanto asertis, ke dum la tuta nokto li legis en ili kaj terure plorpepis kaj lamentis. Lia legado koncernis precipe la senkulpe ekzekutitajn, kaj li diris al la medicina konsilanto, ke verdire por filantropo la penso pri la malrapidemo de la germana juĝistaro estas granda konsolo; ĉar oni povas atendi, ke la senkulpeco tamen pli facile malkovriĝas, se proceso daŭras dekkelke da jaroj, ol se oni hodiaŭ estas kaptata kaj morgaŭ pendigata.

La kantistino Bianetti, por kiu al la kuracisto fine restis horeto, estis malserena kaj depremita, kvazaŭ surtere ne plu estus espero por ŝi. Ŝia okulo estis malgaja, la vundo estis multe pli bonstata, ol li atendis; sed en la sama grado, en kiu kreskis ŝia korpa bonfarto, ŝajne malaperis la trankvilo kaj sano de ŝia animo. "Mi longe meditis pri tio", ŝi diris, "kaj trovis, ke vi, kara doktoro, vere plej strange estas implikata en mian sorton. Mi antaŭe ne konis vin. Mi konfesas, ke mi apenaŭ sciis, ke en B. ekzistas iu medicina konsilanto Lange. Kaj nun, kiam mi subite fariĝis tiel malfeliĉa, Dio sendas al mi tiel kunsenteman, patran amikon."

"Fraŭlino Bianetti", Lange respondis, "kuracisto ĉe multaj litoj devas fari pli, ol nur palpi la pulson de l'maldekstra mano, bandaĝi vundojn kaj recepti miksturojn. Kredu al mi, kiam oni tiel sola sidas ĉe malsanulo, kiam oni aŭdas la internan pulson de l'animo maltrankvile batanta, kiam oni dezirus bandaĝi vundojn vidatajn de neniu, tiam en miriga maniero el la kuracisto fariĝas amiko, kaj la mistera interligiteco inter korpo kaj animo ŝajne ankaŭ en tiu rilato okulfrape efikas."

"Tiel estas", Giuseppa diris, konfideme kaptante lian manon; "tiel estas, kaj ankaŭ mia animo trovis kuraciston. Vi eble devos fari por mi multe. Povus esti, ke eĉ antaŭ la juĝistoj vi devos agi en mia nomo. Se vi volas fari tiun grandan oferon al kompatinda knabino, kiu ne havas alian protekton, mi volas malkaŝi al vi mian situacion."

"Mi volas fari ĝin", la afabla maljunulo diris, premante ŝian manon.

"Sed pripensu tion bone; la mondo atakis mian reputacion, ĝi min kulpigas, ĝi juĝas, ĝi kondamnas min. Se nun la homoj ankaŭ al vi moke montras per la fingroj, ke vi zorgis pri la malbonfama kantistino, la sentaŭga italino, ho! pri mi, ĉu vi povos elporti tion?"

"Mi volas!" la kuracisto serioze kaj abrupte ekkriis, "Rakontu!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.