La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KANTISTINO

Aŭtoro: Wilhelm Hauff

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII

Barono Martinow, al kiu fari grandan servon Lange pli antaŭe foje havis okazon, afable akceptis lin kaj donis al li plej sufiĉajn informojn pri la kantistino Bianetti. Li ne nur preskaŭ laŭvorte konfirmis ŝian rakonton, li ankaŭ eksplodis per plej vivaj laŭdoj pri ŝia karaktero; li eĉ promesis, ĉie, kien li venos en la urbo, paroli favore por ŝi kaj malkonfirmi la famojn pri ŝi cirkulantajn. Li efektive plenumis sian promeson; ĉar precipe al lia influo kaj al la nobla maniero, en kiu li prenis la partion de la italino, ŝiaj amikoj aljuĝis, ke la publika opinio pri ŝi en malmultaj tagoj, kvazaŭ sorĉe, aliiĝis. La medicina konsilanto Lange siaparte en tiu tago, veninte de la sendito, supreniris el la beletaĝo de la hotelo de Portugalujo ankoraŭ kelke da ŝtuparoj ĝis la mansardoj; oni diris, ke en n-ro loĝas la orkestrestro. Li haltis antaŭ la pordo, por spiri; ĉar la krutaj ŝtuparoj afekciis lin. Strangaj sonoj el tiu pordo flugis al lia orelo. Ŝajne en ĝi estis homo grave malsana, ĉar li aŭdis profundajn ĝemadon kaj plendspiradon, ŝajne leviĝantajn el kava brusto. Poste teruraj francaj kaj italaj blasfemoj enmiksiĝis, kiel se malpacienco volas malŝarĝi de la mizero la koron, kaj raŭka rido de malespero denove formis la transiron al tiuj profundaj ĝemoj. La medicina konsilanto frostektremis. "Jam hieraŭ mi ja rimarkis iom da frenezo en tiu maestro[21]", li pensis, "ĉu li eble plene freneziĝis, aŭ ĉu li malsaniĝis pro doloro?" Li jam fleksis la fingron por frapi, kiam lia rigardo ankoraŭ unufoje trafis la numeron de l'pordo; ĝi estis . Kiel do li povis tiom erari; preskaŭ li estus enirinta al homo tute fremda. Malkontenta pri si mem li pluen iris unu pordon; tie estis; tie do efektive sonis tute alie. Malalta, bela voĉo de viro kantis arion, akompanate de piano; la medicina konsilanto eniris; estis tiu juna viro, kiun li vidis ĉe la kantistino.

En la ĉambro disĵetite kuŝis notfolioj, gitaroj, violonoj, kordoj kaj multo, kion krome muzikisto bezonas, kaj meze inter tiuj kvazaŭruinoj staris la orkestrestro en vasta nigra negliĝo, kun ruĝa ĉapo sur la kapo kaj rulpaketo de notoj en la mano; la kuracisto poste konfesis, ke vidante tion li ekpensis pri Marius sur la ruinoj de Kartago.

La juna viro ŝajne de hieraŭ lin memoris kaj preskaŭ malserene akceptis lin; tamen li estis tiel ĝentila, ke per unu ekpuŝo li de seĝo teren ĵetis kolonon da notfolioj, por proponi al sia vizitanto sidlokon; li mem per longaj paŝoj marŝadis tra la ĉambro, kaj lia flirtanta negliĝo lerte forprenis la polvon de la tabloj kaj libroj.

Li ne lasis ekparoli la medicinan konsilanton, li superkriis lin. "Vi venas de ŝi?", li ekkriis. "Ĉu viaj grizaj haroj ne hontas, ke vi fariĝas la peristaĉo de tia senhontulino? Mi nenion plu volas aŭdi; mi entombigis mian feliĉon, vi vidas min funebranta mian feliĉegon; mi surhavas mian nigran negliĝon kaj tio sola, se vi estas iomete sperta pri psikologio, devus esti por vi signo, ke, koncerne min, mi konsideras tiun personon mortinta. Ho, Giuseppa, Giuseppa!"

"Sed, kara sinjoro orkestrestro", la kuracisto interrompis lin, "bridu vian senton, antaŭ ol – "

"Senton? Kion vi scias pri sento? Aŭskultu, se vi parolas pri sento; mi volas provi, ĉu vi havas sonosenton, maljunulo! Vidu, tio estas la virino", li daŭrigis, abrupte malfermante la fortepianon kaj ludante tion kaj tion, kio cetere al la kuracisto, ne tre sperta pri muziko, ŝajnis kiel alia muziko, "ĉu vi aŭdas tion molan, dolĉe sopiran, karese alpremiĝan? Sed ĉu vi ne rimarkas en tiuj pasaĵoj la nefidindan, malfundan, senkarakteran estecon de tiuj kreitaĵoj? Sed aŭdu plue", li diris kun laŭtigita voĉo kaj kun brila okulo, reenskuante la manikojn de la funebra negliĝo, "kie viroj agas, estas forto kaj vero; tie nenio nepura povas prosperi, ĝi estas sanktaj diaj sonoj!" Li kun granda forto batis sur la klavojn, sed al la kuracisto ree ŝajnis, ke tio estas nur tute ordinara muziko.

"Jen vi havas strangan karakterizon pri la homoj", li diris; "ĉar ni jam alvenis ĉe tio, ĉu mi povas peti vin, estimata, ke vi iom piane prezentu al mi medicinan konsilanton?"

La muzikisto malŝate rigardis lin. "Kiel vi do povas difekti la harmonion per malbona, akrepepa cis, hometaĉo, kiam miaj klavoj sonigas la belegan, radiantan akordumon!"

La respondo de la doktoro estis interrompata per frapado ĉe la pordo; malgranda, kreskokripla figuro eniris, riverencis kaj diris: "La malsana sinjoro en n-ro plej ĝentile petigas sinjoron la orkestrestron, ne tiom terure brui kaj tumulti, tial, ke lia korpa aranĝo estas tre malforta kaj lia morto proksima."

"Mi petas, sciigi al la sinjoro mian plej humilan respekton", la juna viro respondis, "kaj ke koncerne min li povas forvojaĝi el la mondo, kiam li deziras. Sufiĉe ja en ĉiu nokto min teruras liaj lamentado kaj ĝemado kaj la plej teruranta por mi estas liaj malpiaj blasfemoj kaj lia freneza ridado. Ĉu eble la franco opinias, ke li estas sola en la hotelo de Portugalujo? Se li ĝenas min, mi ĝenas lin repage!"

"Sed, pardonu, via sinjora moŝto", la kreskokripla homo diris, "li ne plu longe vivos, ĉu vi ne bonvolus dum liaj lastaj momentoj – "

"Ĉu li estas tiom malsana, la sinjoro?", kompateme la medicina konsilanto diris. "Kio estas lia malsano? Kiu lin kuracas? Kiu li estas?"

"Kiu li estas, mi precize ne scias; mi estas la dungolakeo; mi pensas, ke li nomas sin Lorier kaj estas el Franclando; antaŭhieraŭ li ankoraŭ bone fartis, sed estis iom melankolia, ĉar li tute ne eliris, ankaŭ ne deziris rigardi la rimarkindaĵojn de tiu ĉi urbo; sed en la alia mateno mi lin trovis en la lito grave malsanan; ŝajnas, ke en la nokto lin trafis apopleksio. Sed li por nenio en la mondo volas kuraciston. Li terure blasfemis, kiam mi demandis, ĉu mi alkonduku iun. Li mem flegas kaj bandaĝas sin; mi opinias, ke li havas ankaŭ malnovan pafvundon el la milito kaj ke tiu nun ree malfermiĝis."

En tiu momento oni aŭdis la malsanulon apude ekkrianta kun raŭka voĉo kaj eliganta kelke da blasfemoj. La dungolakeo trifoje faris la signon de la kruco kaj flugkuris transen.

La kuracisto ankoraŭ unu fojon provis, ĉu liaj paroloj ne estos akceptataj de la obstina amanto, kaj efektive tiun fojon ŝajne sukcesis. Li tenis en la mano partituron, el kiu li duonlaŭte kantetis al si; la kuracisto uzis tiun pli kvietan staton de l'animo kaj komencis rakonti al li la vivon de la kantistino. En la komenco la orkestrestro ŝajne ne atentis pri tio; li fervore legis en sia partituro kaj kondutis, kvazaŭ krom li neniu estus en la ĉambro; sed iom post iom li pli atentis, li ĉesis kanti; baldaŭ lia rigardo leviĝis de la partituro kaj pasis arde trans la vizaĝon de la kuracisto; poste li mallevis la notkajeron kaj firme rigardis la rakontanton; lia intereso ŝajne pli kaj pli kreskis, liaj okuloj brilis, li pliproksimiĝis, li kaptis la brakon de la medicinisto, kaj kiam tiu finis sian rakonton, li tre emociite salte leviĝis kaj kuris tien kaj reen en la ĉambro. "Jes", li ekkriis, "estas vero en tio, ŝajno de vereco, verŝajneco; estas eble, povas esti, ke simile okazis; diablo! ĉu ĝi ne ankaŭ povus esti mensogo?"

"Tion, mi opinias, en via ŝatata arto oni nomas malkresĉende, sinjoro orkestrestro; sed kial do ĉe tiu afero malsupreniri de vero ĝis mensogo? Se mi nun prezentus garantianton pri la vereco? Maestro[21], nu, tiam?"

Boloni meditante haltis antaŭ li: "Ha! Kiu povus fari tion, medicina konsilanto! Per oro mi volus enkadrigi vin; jam tiu penso meritas grandan kaj reĝan rekompencon. Jes! Kiu povus al mi garantii! – Ĉio estas tiel malluma – konfuzaj labirintoj – nenia eliro – nenia gvida stelo."

"Ŝatata amiko", la kuracisto interrompis lin, "jen mi kaptas vin ĉe reminiscenco[22] el la Rabistoj de Schiller, kiel konstateble en la poŝeldono de Cotta sur paĝo 175[23], se mi ne eraras. Tamen mi scias tian garantianton, tian gvidan stelon!"

"Ha! kiu donus al mi tian!", la alia ekkriis. "Li estu mia amiko, mia anĝelo, mia Dio, – mi volas adori lin!"

"Kvankam en la citita loko la parolo estas pri glavo, per kiu oni volas fari al la vipera gento brulan vundon, mi tamen volas konvinki vin. Tiu ŝtatsendito, kiu akceptis la kompatindan Giuseppa en sia domo, hazarde loĝas en ĉi tiu domo en n-ro 6; se vi bonvolus surmeti frakon kaj koltukon, mi kondukos vin al li; li promesis al mi, ke li vin konvinkos!"

La juna viro kortuŝite premis la manon de la kuracisto, sed eĉ nun li ne povis kaŝi ian subliman patoson: "Vi estis mia bona genio", li diris: "kiom da danko mi ŝuldas al vi por tiu konsilo; mi nur rapide surmetos mian frakon kaj tuj sekvos vin al la sendito."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.