La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA KANTISTINOAŭtoro: Wilhelm Hauff |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La repaciĝo kun la amanto ŝajne preskaŭ ankoraŭ pli efikis, por sanigi la kantistinon, ol la plej lerte kunmetitaj tizanoj de ŝia kuracisto. Ŝia farto en la sekvintaj tagoj videble pliboniĝis, kaj baldaŭ ŝi estis tiom resanigita, ke ŝi povis ekster la lito akcepti la vizitojn de siaj kunsentemaj amikoj. La ŝanĝiĝon de ŝia farto supozeble estis ĝisatendinta la polica direktoro, por plue esplori la aferon. Li estis viro vidanta ĉion kaj zorganta pri ĉio, kaj la famo pri li diris, ke ne facile iu sin forsavis, kiun li ekcelis, eĉ se li forestus centkelke da mejloj. La medicina konsilanto sciigis al li la historion de la kantistino; poste li ankoraŭ plue interkonsiliĝis kun barono Martinow kaj eksciis kelkajn aferojn, kiuj ŝajnis al li tre interesaj. La ŝtatsendito antaŭ nelonge konfesis al li, ke li uzis la aferon pri la juna Bianetti kiel okazon, por raporti al la estraro pri la krima vivado de la chevalier de Planto. Li ne preterlasis prezenti en ĝusta lumo precipe la cirkonstancon, ke tiu kompatinda infano verdire estis vendata. Tiu malbonfama domo baldaŭ poste estis malestablata de la polico, kaj la barono tion ŝajne aljuĝis ĉefe al siaj klopodoj pri la afero. Ankaŭ li aŭdis pri la morto de la chevalier, sed opiniis same kiel la polica direktoro, ke tio estas nur artifiko, por ke li povu des pli sendanĝere daŭrigi sian metion; ĉar ambaŭ ne dubis, ke la provo mortigi la kantistinon, povas esti farita nur de tiu terura homo. Sed kiel malfacile estis, sekvi la postsignaron de tiu mortigisto! El la fremduloj tiam restadintaj en B. laŭ la certigo de la direktoro ĉiuj estis nesuspektindaj; nur du cirkonstancoj povis konduki al ia rezultaĵo: La naztuko trovita en la ĉambro de Bianetti povis ebligi la malkovron, se ie oni vidis similan; tial plej preciza priskribo de ĝi estis en la manoj de ĉiuj kudristinoj kaj lavistinoj, kiuj en B. kutimis zorgi pri la tolaĵo de la fremduloj. Plue la direktoro opiniis supozebla pro psikologiaj kaŭzoj, ke dua atenco kontraŭ la vivo de la kantistino sekvos, nome en la kazo, ke la mortigisto ankoraŭ restadas proksime.
Pro tio la polica direktoro, tuj kiam la kantistino reakiris siajn fortojn, akompanis doktoron Lange ĉiufoje, kiam li vizitis ŝin; tie oni priparolis kelkajn aranĝojn, kelkaj ŝajnis bonaj, sed ne facile efektivigeblaj, kelkaj estis tuj malakceptataj. Giuseppa mem fine ekhavis penson, kiu al la du viroj ŝajnis tre taŭga. "La doktoro", ŝi diris, "permesis al mi, ree eliri; se li permesas, ĉe la lasta maskobalo de la karnavalo mi unue reaperus inter la homoj; estas por mi alloge, tie montri min la unuan fojon, tie komenciĝis mia malfeliĉo. Se ni zorgos, ke tio fariĝu sufiĉe konata en B., kaj se la chevalier ankoraŭ estas ĉi tie, mi estas firmege konvinkita, ke sub ia masko li sin ree alŝovos al mi. Li sin ja gardos paroli, li per nenio perfidos sin, sed siajn atencojn kontraŭ mia vivo li ne ĉesigos, kaj mi pretendas, ke mi povas rekoni lin inter mil aliaj. Lia grando, lia figuro, kaj antaŭ ĉio liaj okuloj lin rekonigos al mi. Kion vi opinias, sinjoroj?"
La projekto ŝajnis tre taŭga. "Mi volus veti", la direktoro diris, "ke sciiĝinte vian venon li ne restos for de la balo, eĉ nur por vidi la objekton de sia venĝo kaj doni novan nutraĵon al sia furiozo. Cetere mi pensas, ke vi ne metu maskon antaŭ vian vizaĝon, li tiam des pli facile rekonos vin, des pli facile proksimiĝos al vi kaj enkaptiĝos; mi metos kelke da fortikuloj en domenojn kaj ilin donos al vi kiel eskorton; tuj, kiam vi faris signon, la ruzulo estos kaptita."
Babette, la ĉambristino de la kantistino dum tiu interparolo estis al- kaj reirinta; ŝi estis aŭdinta, ke ŝia mastrino decidis, eltrovi la mortigiston aŭ liajn helpantojn, ŝi eĉ opiniis, ke ŝi ŝuldas al si mem, laŭ povo kunhelpi por tiu malkovro. Tial ŝi ŝtelatendis la direktoron, kuraĝiĝis kaj diris, ke ŝi jam antaŭ nelonge atentigis la doktoron pri cirkonstanco, kiu povus konduki al malkovro, sed ke li ŝajne neniel atentas pri tio.
"Nenia cirkonstanco ĉe tiaj okazaĵoj estas tro malgrava, karulineto mia", la policulo respondis; "se vi scias ion – "
"Mi preskaŭ opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas paroli; kiam ŝi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, ŝia lasta ĝemeto estis – Bolnau."
"Ĉu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni ĝis nun silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; ĉu vi do aŭdis ĝuste, ĉu Bolnau?"
"Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la koro. "Bolnau, ŝi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!"
La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda viro, sed – ĉu ne ekzistis ekzemploj, ke ĝuste tiaj homoj, kiuj antaŭ la publiko ŝajnas neriproĉeblaj, plej klopodigas la juĝistaron? Ĉu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimiĝis al la Larĝa strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren, li ĉiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj ŝajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankoraŭ kvindek paŝojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li paliĝis, turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan vidiĝon, per kavaj sonoj li eligis: "Bon jour, bon jour!"[24]; li ŝajne volis rideti, sed la okuloj pleniĝis per larmoj, kaj lia vizaĝo konvulsie ŝanĝiĝis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj aŭdeble klakis.
"Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne vidis vin preteriranta mian fenestron; vi ŝajne ne tute bone fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala, ĉu vi estas malsana?"
"Ne – ĝi estas nur malgranda frostotremo – mi efektive dum kelke da tagoj estis malsaneta, sed dank' al Dio mi nun pli bone fartas."
"Ĉu vere? Vi estis malsaneta?", la alia plue demandis. "Tion mi apenaŭ pensis; mi opiniis, ke ankoraŭ antaŭ kelke da tagoj ĉe la maskobalo mi vidis vin tre vigla."
"Jes, estas vere; sed tuj en la sekvinta tago mi devis enlitiĝi; revenis miaj atakoj, sed nun mi estas tute resaniĝinta."
"Nu, tiam vi ne preterlasos, viziti la sekvontan maskobalon; ĝi estas la lasta kaj onidire fariĝos tre brila; mi esperas, ke mi vidos vin tie; intertempe adiaŭ, sinjoro komerca konsilanto!"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.