La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KANTISTINO

Aŭtoro: Wilhelm Hauff

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

X

"Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li scias pri la vorto de la kantistino. Onidire ŝi ja resaniĝis; sed ĉu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Ĉu li ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos min; ĉiupaŝe mi vidos ruzajn fremdajn vizaĝojn. Mi nenion plu povos diri, tuj ĝi estos raportata, signifklarigata; mi fariĝos, ho Dio en la ĉielo, mi fariĝos malkvieta, danĝera individuo; kaj tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo Tell en la kvara akto!"

Tiel la malfeliĉa Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon. "Li certe opinias, ke mi ne kuraĝos proksimiĝi al la kantistino, pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi lian suspekton! Kaj tamen – ĉu proksime de ŝi ne atakos min tremado, ĝuste ĉar li povas pensi, ke mi tremos pro riproĉoj de l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama aŭtoro pruvis en speciala publikaĵo, ke oni povas timi la timon, kaj ĝuste tio ŝajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuraĝiĝi kaj iri renkonte al la danĝero. Li alportigis de la maskopruntisto la luksan veston de la paŝaho de Janina; li ĉiutage surmetis ĝin kaj sin ekzercis antaŭ granda spegulo, tute egalpeze elrigardi el sia masko. El sia negliĝo li faris pupon kaj sidigis ĝin sur seĝo; ĝi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel paŝaho ĉirkaŭiris ŝin, alproksimiĝis kaj diris: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." En la tria tago li jam povis tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli malfacilan. Li volis esti tre ĝentila kaj egalpeza kaj proponi al ŝi teleron kun bombonoj kaj punĉo. Li ekzercis sin per glaso da akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco ĝi terure tintis en lia mano; sed ankaŭ tiun malfortecon li venkis, li eĉ provis sufiĉe gaje diri ĉe tio: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos tremanta, li pensis. Ali, la paŝaho de Janina, sentis en si kuraĝon, malgraŭ sia timo, viziti la maskobalon.

La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la unua fojo la resaniĝintinon ree konduki inter la homojn. Ŝi volonte konsentis; ĉar per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu li klopodis pri ŝi, li ja akiris la rajton pri ŝia plej arda dankeco. Do li venis kun ŝi al la balfesto kaj ŝajne ne malmulte vantiĝis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La loĝantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj ĝis en la bierejaĉoj; sed kiam gravaj viroj protektis ŝin, kiam respektataj sinjorinoj ŝin publike defendis, oni akomodiĝis al la cirkonstancoj, kaj la B...anoj kortuŝite de la sorto de l'kompatinda infanino vagadis en la stratoj kaj preskaŭ mortis pro raviteco, ke ŝi resaniĝis. Kiam ŝi eniris en la ĉambregon, ĉiuj ŝajne atendis nur ŝin, kiel la reĝinon de l'festo; oni aklamis ŝin kaj ĝojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazaŭ ĵus prosperis al ŝi plej malfacilaj voĉruladoj. Ankaŭ la medicina konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili kriis, "jen lerta viro, tiu savis ŝin."

La kantistino estis ĝoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso; afekciite de la murmurado de l'gratulantoj ŝi eĉ preskaŭ forgesis, ke ankoraŭ pli serioza celo ŝin kondukis en tiun ĉambregon; sed la kvar fortikaj domenuloj proksime post ŝi sekvantaj kaj la demandoj de la kuracisto, ĉu ŝi ankoraŭ ne ekvidis la grizajn okulojn de la chevalier, ree kaj ree memorigis ŝin pri ŝia intenco. Ŝi mem kaj la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B. oni nomis lian kostumon paŝaho Ali), konstante prempuŝas sin proksimen al ŝi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa moviĝo de la maskuloj forŝiris lin, ĉiam li denove estis ĉe ilia flanko. La kantistino puŝetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la paŝaho. Li respondis ŝian okulsignon kaj diris: "Mi jam antaŭ longe rimarkis lin." La paŝaho proksimiĝis per nefirmaj paŝoj; la kantistino pli forte kroĉiĝis al la brako de Lange; li nun estis tute proksime – rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj kava voĉo diris al ŝi: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj ŝajne skuetiĝis; ankaŭ la maskulo ĉe tiu vido tremante forturnis sin kaj malaperis en la homamaso. "Ĉu tio estas li?", la medicina konsilanto ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj ĉielzorge; ĉu vi opinias, ke estas li?" "Ankoraŭ mi tion ne certe scias", ŝi respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn."

La medicina konsilanto ordonis al la kvar domenuloj, ke ili streĉe atentu tiun paŝahon, kaj kun la sinjorino iris pluen. Sed apenaŭ li faris kelke da paŝoj tra la ĉambrego, kiam reaperis la turko; sed li restis malpli proksime, kvazaŭ observante la kantistinon.

La kuracisto kun sia akompanantino aliris al bufedo por recepti al ŝi post la sentita teruro tason da teo; li rigardis ĉirkaŭen – ankaŭ ĉi tie la turko ree estis, kaj jen, nun li havis sur telereto glason da punĉo kaj kelke da bombonoj; li proksimiĝas al la kantistino, liaj okuloj brilas, la glaso kun strangaj sonoj saltetas kaj tintas sur la tremanta telero; li estas flanke de ŝi, li prezentas al ŝi la teleron kaj diras: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" La kantistino rigide rigardis lin, ŝi paliĝis, repuŝis la teleron kaj ekkriis: "Ha, la terura! Estas li, estas li, li volas veneni min!"

La paŝaho de Janina staris muta kaj sen movo, li ŝajne forlasis ĉian penson pri defendo; senvole li lasis sin forkonduki de la kvar fortikaj domenuloj.

Preskaŭ en la sama momento la nigra mantelo de la kuracisto estis forte ektirata. Li rigardis returne; la malgranda, kreskokripla lakeo el la hotelo de Portugalujo staris antaŭ li, pala kaj kun vizaĝo terurita: "Pro la kompatemo de Dio, sinjor' medicina konsilanto, bonvolu veni kun mi al la ĉambro n-ro 53, ĝuste nun la diablo volas preni la francan sinjoron."

"Kion vi babilas?", la kuracisto malkontente demandis kaj volis lin puŝi flanken, por sekvi la kaptiton al la polica direkcio. "Ĉu koncernas min, se lin prenas la satano?"

"Sed mi petas vin", la malgrandulo preskaŭ plorante ekkriis, "li eble tamen povas esti savata; via moŝto ja ĉi tie estas urba kuracisto kaj havas la devon, veni al la fremduloj en la hotelojn."

La medicina konsilanto subpremis malbenon, kiun li estis preskaŭ dironta; li vidis, ke li ne povas eviti tiun malagrablan iron, li alvenigis per mansigno la orkestrestron Boloni, transdonis al li la kantistinon kaj rapidis kun la malgrandulo al la hotelo de Portugalujo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.