La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


KOMETO EN MUMINVALO

Aŭtoro: Tove Jansson

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10

Mumintrolo vekiĝis ne sciante kie li estas. La groto estis plena de malforta duonlumo kaj odoris je petrolo. Tiam li rememoris ĉion kaj eksidis. La aliaj ankoraŭ dormis. La trolo plandis ĝis la pordo. Malrapide li levis la plejdon kaj rigardis eksteren. La ruĝa lumo estis for. La ĉielo havis entute neniun koloron kaj regis absoluta silento. Mumintrolo elrampis kaj sidiĝis sur la roko. Li levis meteorŝtonon kiun la kometo forĵetis kaj rigardis ĝin. Ĝi estis nigra kaj dorna kaj pezega. Li rigardis la longan sablostrandon kaj la malplenan maron. Ĉio estis same senkolora kaj silenta.

Mumintrolo atendis terurajn truojn en la tero, ian draman ŝanĝon. Li ne sciis kion kredi kaj iomete timis.

– Saluton, – diris Snufmumriko. Li elvenis el la groto, sidiĝis apud Mumintrolon kaj ekbruligis sian pipon.

– Saluton al vi, – respondis la trolo. – Ĉu ĉi tiel devas aspekti post la pereo de l’ mondo? Nur malpleno, ĉio?

– Ni ne pereis, – diris Snufmumriko. – Mi pensas ke la kometo nur tuŝetis nin per sia vosto. Poste ĝi pluflugis reen en la spacon.

– Ĉu vi volas diri, ke ĉio restas? – demandis Mumintrolo malcerte.

Snufmumriko montris per sia pipo.

– Rigardu tie fore, – li diris. – La maro.

Jam iomete lumiĝis, kaj plej fore ĉe la horizonto io moviĝis, io vivis.

– Ĉu vi ne vidas, – la maro revenos, – diris Snufmumriko.

Ili sidis silente atendante dum la ĉiela lumo plifortiĝis. La matena suno leviĝis, kaj ĝi aspektis precize kiel kutime.

Nun la maro venis ruliĝante kontraŭ siaj iamaj bordoj, ĝi pli kaj pli bluiĝis dum la suno altiĝis. La ondoj glitis en siajn kutimajn profundojn kaj verdiĝis kiam ili trovis ripozon ĉe la fundo. Ĉiuj naĝantaj, serpentantaj kaj krablantaj bestetoj kiujn savis la ŝlimo gaje elsagis en la travideblan akvon. La fukoj kaj perkoherboj leviĝis kaj komencis kreski supren al la suno. Kaj jen flugis ŝterno for super la maron kriante ke jen refoje nova mateno!

– La maro revenas! – vokis la patro de Mumintrolo.

Ili ĉiuj vekiĝis kaj elvenis el la groto kaj interesiĝis. Nur la hemulo ne surpriziĝis, ke la tero restas. Li portis sian poŝtmarkalbumon sur la strandon por definitive ordigi ĝin kaj metis meteorŝtonojn sur la angulojn pro sekureco. La ceteraj sidiĝis sur la roko en longa vico turnante la nazojn al la suno.

– Kiel nomiĝas via kato? – demandis Snorkfraŭlino.

– Tio estas sekreto, – respondis Snif. La katido kuŝis ronronante sur liaj genuoj kaj rigardis la sunon.

– Nun, – diris la patrino de Mumintrolo, – nun mi proponas ke ni formanĝu la altan kukon hejme en la verando. Ĉu ni ne iru hejmen? Ĉu vi pensas ke la arbaro kaj la ĝardeno kaj la domo restas?

– Mi pensas, ke ĉio restas, – diris Mumintrolo. – Venu, ni iru rigardi!


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.