La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOMETO EN MUMINVALO

Aŭtoro: Tove Jansson

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9

Vendrede la sepan de aŭgusto estis neniu vento kaj terure varmege. Neniu sciis kiu horo estis, ili havis nur ĝeneralan senton ke estis tro malfrue.

La kometo iĝis enorma, kaj oni klare vidis ke ĝi celas Muminvalon. La flamoj ĉirkaŭ ĝi estis blankaj kaj brilis timige forte.

Mumintrolo malgrimpis el la arbo antaŭ la ceteraj. Li singarde rigardis ĉirkaŭ si kaj flaris. Kaj poste li vokis:

– Ĉi tie ja estas verde! Jen ĉie troviĝas folioj kaj floroj! La arbaro ne estis formanĝita, ĝi aspektis kiel arbaro devas aspekti. Kaj iel ĝi aspektis kvazaŭ ne estus malproksime hejmen.

Hodiaŭ ĉiu rampulo kaj eĉ la plej malgranda formiko kaŝiĝis kiel eble plej profunde en la tero, kaj la birdoj sidis senmove sur la arboj atendante.

– Nu, kara fratino, – diris la snorko, – ĉu vi ne deziras floron malantaŭ la orelo hodiaŭ?

– Estas afable ke vi pensas pri tio, – ŝi respondis. – Sed mi ne emas. Mi timas.

Snif iris pensante pri sia katido. Ĉu ĝi sidos sur la veranda ŝtuparo? Ĉu ĝi diros ion al li aŭ nur ronronos? Imagu, se ĝi estus tiel malgranda ke ĝi eĉ ne rekonus lin! Li pli kaj pli maltrankviliĝis kaj malcertiĝis, kaj fine li komencis ĝemeti.

– Ĉio sendube prosperos, karulo, – diris Snufmumriko. – Sed klopodu paŝi iomete pli rapide. Ĉar nun urĝas…

– Ja urĝas! – ekkriis la hemulo. – Ĉiuj rapidas. Ĉiuj bruas! Neniam estas kvieto surtere! – Li paŝis serĉante sian poŝtmarkalbumon ĉie, kaj lia vizaĝo estis ĉifita pro malĝojo. Estis terure varmege kaj restis al ili nenio por manĝi aŭ trinki. Ili nur paŝis, paŝadis.

“Kiel stranga oni povas iĝi, se oni sopiras je io”, – pensis Mumintrolo. – Absolute ŝajnas al mi, ke mi flaras agrablan odoron de ĵus bakitaj bulkoj”. Li suspiris kaj plupaŝis. Post iom li haltis kaj flaris per levita nazo. Kaj jen li komencis kuri.

La arboj maldensiĝis. La odoro de ĵus bakitaj bulkoj intensiĝis. Kaj subite Muminvalo etendiĝis antaŭ li kun sia blua mumindomo, same trankvila kaj ĉiutaga kiel kiam li ekiris de hejme. Kaj endome lia patrino bakadis spickukojn en kvieto kaj paco.

– Ni estas hejme! Ni estas hejme! – kriis Mumintrolo. – Mi ja sciis, ke prosperos al ni. Venu vidi!

– Jen la ponto pri kiu vi parolis, – diris Snorkfraŭlino. – Kaj tio sendube estas la arbo por grimpado. Kia bona domo kaj kia bela verando!

Snif rigardis la verandan ŝtuparon. Sed neniu katido sidis tie atendante.

Kuireje la patrino de Mumintrolo dekoraciis altan kukon per rozkolora batkremo. Ĉirkaŭ ĝi estis skribite per belaj maŝoj el ĉokolado: “Al mia amata Mumintrolo”, kaj plej supre ĝi havis stelon el sukero.

Panjo malrapide fajfetis dum ŝi jen kaj jen rigardis eksteren tra la fenestro. Muminpatro vagis de unu ĉambro al la alia, zorgante kaj barante al ŝi la vojon.

– Kial ili ne venas, – li diris. – Estos la unua kaj duono.

– Ili sendube venos, – diris la patrino. – Ne maltrankvilu. Levu la kukon iom, mi petas, por ke mi enŝovu la subkukan paperon. Snif rajtos leki la pladon, tion li ŝatas…

La patro suspiris kaj levis la kukon.

– Ni devus neniam permesi al ili foriri, – li diris. – Sed ni ja ne komprenis…

Tiumomente la moskorato envenis kaj sidiĝis sur la ŝtipujo.

– Nu, kiel iras la kometo, – demandis la patrino.

– Ĝi iras tiel rapide kiel ĝi povas, – bruske respondis la moskorato. – Vere taŭga momento por baki kukojn.

– Ĉu vi bonvolus gustumi spickukon? – demandis la patrino de Mumintrolo.

– Nu, bone, – diris la moskorato. – Eble unu, atendante.

Manĝinte tri spickukojn li diris:

– Ŝajnas ke via filo alkuras trans la ponton, sinjorino. En tre miksita kompanio.

– Mumintrolo?! – vokis la patrino, lasante la kukotrulon en la rubakvujon. – Kaj tion vi rakontas nur nun! – Ŝi kuris eldomen kaj la patro postkuris ŝin.

Jen li venis! Kaj jen venis Snif… Kaj poste amaso da figuroj kiujn nek la patro nek la patrino antaŭe vidis.

– Kiom mi atendis! – vokis la patrino. – Venu en miajn brakojn! Kiel vi estas maldikaj kaj malpuraj! Nu, kia ĝojo… Ĉu tio estas reala?

– Panjo! Paĉjo! – kriis Mumintrolo. – Mi estis en batalo! Mi batalis kontraŭ venena arbedo kaj mi venkis. Trinĉ, tranĉ, kaj jen ĝiaj brakoj forflugis kaj fine restis nur la stumpo!

– Ke vi kuraĝis! – ekkriis la panjo. – Kaj kiu do estas tiu?

– Jen Snorkfraŭlino, – respondis Mumintrolo. – Ŝi estas tiu, kiun mi savis de la venena arbedo. Kaj jen la snorko. Jen Snufmumriko, kiu estas mia plej bona amiko. Kaj jen la hemulo kiu kolektas poŝtmarkojn.

Ĉiuj manpremis reciproke.

– Tre interese, diris la patro de Mumintrolo. – Kolekti poŝtmarkojn estas tre nobla hobio.

– Ĝi tute ne estas hobio, ĝi estas mia profesio, – elsnufis la hemulo, ĉar li malbone dormis.

– Ĉu vere, – diris la patro. – Do vi eble ŝatus rigardi poŝtmarkalbumon kiu albloviĝis ĉi tien hieraŭ?

– Kion!? – kriis la hemulo.

– Jes ja, – diris Muminpanjo. – Mi metis la paston por fermenti, kaj matene ĝi estis plena de etaj malagrablaj glumarkoj.

– Glumarkoj, – ripetis la hemulo paliĝante. – Ĉu ili restas? Kie ili troviĝas?! Je ĉiuj malhemaj hemuloj, vi tamen ne forĵetis ilin, ĉu?!

– Jen la tuto pendas por sekiĝi, – diris la patrino montrante al la lavŝnuro inter la siringoj.

La hemulo ĵetis unu solan rigardon al sia ruĝa poŝtmarkalbumo kaj kriis pro ĝojo. Li forstumblis tiel rapide kiel li povis en siaj difektitaj falbaloj.

– Iuj estas ege feliĉaj, – Snif amare diris. Neniu katido venis saluti lin. Kun akuza mieno li montris al la subtaso kun lakto, kiu staris sur la veranda ŝtuparo. La lakto ŝajnas acida, li diris.

– Tio estas pro la varmego, – klarigis la patrino. – Nenio konserviĝas en ĉi tiu varmego. Sed ĝi tiel malofte venas por trinki… Kara infano, nun ni iom matenmanĝu. Venu saluti la moskoraton.

Sed Snif restis en la ĝardeno. Li rampis sub la arbedojn por logi la katidon. Li serĉis en la lignejo. Ĉie li serĉis vokante, sed la katido ne venis.

Tiam Snif reiris al la verando, kie la ceteraj matenmanĝis parolante pri la kometo.

– La moskorato diris ke ĝi falos en la legomĝardenon ĉivespere, – diris la patrino de Mumintrolo. – Kaj ĝuste kiam tiu malbela griza polvo finfine forbloviĝis de la legomoj… Nu ja. Do mi tute ne zorgis sarkadi… Imagu, ke la universo efektive estas nigra! Ĉu ne vi estas tiu, kiu eksciis tion?

– Jes ja, – diris Snif iom pli gaje. – Mi eksciis ĉion por vi. Kaj vi povas kaŝiĝi en mia groto kiam la kometo venos!

– Atendu iomete, – vokis la snorko. – Ni devas havi kunvenon pri la afero! Kunvenegon! Oni ja ne povas tutsimple tiel decidi.

– Kial ne, – diris Snorkfraŭlino. – Ne eblas ja decidi malrapide. Ni transloĝiĝos en la groton kaj kunportos ĉiujn niajn valoraĵojn!

– Jes! Ĉu vi vidis mian ponardon? – kriis Snif.

– Ĉu ni ne povus manĝi la festan vespermanĝon en la groto? – vokis Mumintrolo. – Ni faru el tio ekskurson!

Ĉiuj kriis samtempe kaj gestis permane, kaj Snif elverŝis la tutan laktoglason sur la tablotukon.

La moskorato ekstaris dirante:

– Vi iĝas pli kaj pli ĝenaj. Kaj ĉiu ĉi parolado estas nenecesa, ĉar vi ĉiuokaze fariĝos kaĉo. Nun mi kuŝiĝos sur la hamako por pensi. Adiaŭ ĝis iam, se ni neniam plu revidos nin.

Poste li foriris. Iomete silentiĝis, kaj la patro de Mumintrolo profunde suspiris.

– Mi ne komprenas kial tiu moskorato tiel malgajigas min, – li diris. – Estas la tria horo… Eble ni devus paki? Kiom da spaco troviĝas en la groto? – La patro rigardis la snorkon kaj demandis: – Ĉu vi povus organizi tiun transloĝadon por ni?

La snorko ruĝiĝis pro ĝojo.

– Mi klopodos, – li serioze diris. – Sed unue bonvolu doni al mi kajeron kun kvadratoj aŭ linioj kaj skribilon kaj mezurilon kaj planon de la groto en birda perspektivo kun ĉiuj mezuroj zorge indikitaj. Kaj poste mi bezonas liston de ĉiuj viaj posedaĵoj. Desegnu tri stelojn ĉe tio kion vi plej ŝatas kaj du stelojn ĉe tio kio nur plaĉas al vi kaj unu ĉe tio sen kio vi eble povus vivi.

– Mian liston vi tuj ricevas, – diris Snufmumriko ridante.

– Tri steloj ĉe buŝharmoniko!

Poste komenciĝis la granda pakado. La moskorato kuŝis sur la hamako rigardante, kaj la hemulo sidis sub la siringoj ordigante poŝtmarkojn.

La patrino de Mumintrolo kuris tien-reen serĉante ŝnurojn kaj pakpaperon, ŝi malplenigis la tutan kelon je konfitaĵoj kaj forigis la kurtenojn. Ĉiuj komodaj tirkestoj estis eltiritaj sur la plankon kaj la litaĵoj kuŝis eksterdome surtere.

La patro stakis valizojn kaj pakojn kaj sakojn kaj korbojn kaj skatolojn sur la ĉarumon, kaj la snorko organizadis kun la tuta veranda tablo plena de listoj kaj kalkuloj. Li estis perfekte feliĉa.

– Kion ni faru pri la konkoj ĉirkaŭ la florbedo? – demandis Snorkfraŭlino.

– Ni kunportu ilin, – diris la patrino de Mumintrolo. – Ili havas tri stelojn. Kara Snif, ĉu vi povus porti ĉi tiun altan kukon ĝis la groto? Ni ne kuraĝas meti ĝin sur la ĉarumon…

– Aŭskultu, – diris la patro, – ni ne povas elfosi ĉiujn rozojn. Ne restas tempo.

– Do prenu nur la flavajn, – diris la patrino. – Sed ni devas kunporti ilin. – Kaj poste ŝi kuris por elterigi rafanetojn, almenaŭ la plej grandajn. La patro veturigis unu ĉarumplenon post alia ĝis la sablostrando, kie Mumintrolo kaj Snufmumriko enportis la aferojn en la groton. Estis pli malfacile ol ĉe elmigrado el la lando, ĉar ili havis tiel malmulte da tempo.

Nun la varmego estis premega, kaj la morta strando kuŝis en terura malhelruĝa lumo. La patro klopodis ne rigardi la timigan pejzaĝon. Li nur veturigis sian ĉarumon tienreen kaj demandis sin kiel li sukcesis akiri tiom da nenecesaj aĵoj de sia junaĝo. De temp’ al tempo li rigardis la horloĝon.

“Jen la lasta ŝarĝo, – li pensis. – Kaj neniam ŝi rajtos kunporti ĉiujn ŝrankobutonojn kaj kamenklapŝnurojn…” Poste li reiris al Muminvalo la lastan fojon.

Hejme la patrino estis okupita elŝovi la bankuvon surteren. Snif staris apude tenante la subtason kun lakto enmane.

– Vi ne aŭskultas min, – li diris. – Mi jam trifoje demandis kie ĝi troviĝas!

– Kio do, – la patrino konfuzite demandis.

– Mia katido! – vokis Snif. – Kie estas mia katideto kiu tiel ege sopiris je mi? Ni ja devas savi ĝin!

– Nu jes, – diris la patrino lasante la bankuvon. – Via sekreta katido… Komprenu, mi apenaŭ vidis ĝian voston kelkfoje, ĝi alvenas nur nokte por trinki lakton.

– Ĉu ĝi do komencis ŝati vin? – demandis Snif.

– Ne, – diris la patrino. – Ĝi estas tre sendependa. Vi vidos ke ĝi helpos sin. Katoj ĉiam elturniĝas…

Ĝuste tiam la patro de Mumintrolo alvenis kun la klaktintanta ĉarumo.

– Jen la lasta ŝarĝo! – li vokis. – Tuj estos la sesa kaj duono, kaj ni devos ŝtopi la plafonon de la groto… Je kukolo, kion ni faru pri la bankuvo?!

– Ĝi estas tute nova, – klarigis la patrino. – Vi scias kiel plaĉe estas bani sin kaj krome…

– Bone bone, – diris la patro. – Ensaltu kaj mi veturigos vin al la groto. Kie estas la hemulo?

– Li kalkulas siajn poŝtmarkojn, – diris Snorkfraŭlino, kiu tenis la familian fotoalbumon en la brakoj. Kiel Mumintrolo povis esti tiel dikega kiel infano?

– Hemulo! – kriis la patro. – Saltu en la bankuvon, ĉar jam temp’ está! La kometo alvenas!

La hemulo prenis sian albumon en la brakoj kaj obeeme saltis en la bankuvon, kaj jen la patro de Mumintrolo ekiris.

Snif estis la lasta foriranto el Muminvalo. Dum la tuta vojo traarbare li vokadis la katidon. Kaj finfine li ekvidis ĝin. Ĝi sidis sur muskoj lavante sin.

– Saluton, – flustris Snif. – Kiel vi fartas?

La kato ĉesis lavi sin kaj rigardis lin. Snif singarde alproksimiĝis etendante la manon. Ĝi moviĝis iom for.

– Mi sopiris je vi, – diris Snif, denove etendante la manon. La katido faris salteton ekster atingo. Ĉiufoje kiam li provis karesi ĝin, ĝi cedis sed ne foriris.

– La kometo alvenas, – diris Snif. – Venu kun ni al la groto, alie vi estos kaĉo.

– Ej, – respondis la katido kaj oscedis.

– Ĉu vi promesas veni? – Snif severe demandis. – Vi devas promesi. – Kaj ĝi daŭrigis lavi sin.

Snif metis la subtason kun lakto sur la muskojn kaj restis dum kelka tempo rigardante la katidon. Poste li kuris pluen al la sablostrando. Tie la bankuvo ĝuste estis hisata sur la monton.

– Tenu kaj tiru! – kriis la patro de Mumintrolo. – Ĝi trafos miajn piedfingrojn! Ne lasu la ŝnuron!

– Ĝi glitas! La sapujo senĉese fiksiĝas! – kriis lia filo.

La patrino sidis surstrande viŝante al si la frunton.

– Kia transloĝiĝo, – ŝi suspiris.

– Kion ili faras, – demandis Snif.

– Ĝi estas tro granda, – klarigis la patrino. – Ne eblis enigi ĝin en la groton. La snorko volis kunveni pri la afero, sed ne restas tempo por tio. Nun ili suprenigos ĝin por ŝtopi la plafonon. Oj oj!

– Mi renkontis mian katidon, – diris Snif. – Kaj ĝi promesis veni en la groton antaŭ la oka.

– Bone, – diris la patrino. – Tre ĝojige. Nun mi iros prepari la litojn en la groto.

Montriĝis ke la bankuvo kovris la plafonan truon krom nur kvar centimetroj. Ili estis vere bonŝancaj. Baldaŭ la tuta pakaĵo troviĝis en la groto, kaj la patrino pendigis plejdon antaŭ la enirejo.

– Ĉu vi pensas ke tiu eltenos? – demandis Mumintrolo.

– Ni preparos la plejdon, – diris Snufmumriko kaj elpoŝigis boteleton. – Rigardu! Mia subtera sunoleo! Ĝi eltenas ĉiun ajn varmegon.

– Ĉu ĝi lasas makulojn? – demandis la patrino. Subite ŝi ĵetis la manojn al la vizaĝo kaj vokis: – Kie estas la moskorato?

– Li ne volis kuniri, – diris la patro. – Li asertis ke ekskursoj estas nenecesaj. Do mi postlasis lin. Mi permesis al li konservi la hamakon.

– Nu nu, – suspiris la patrino de Mumintrolo kaj daŭrigis kuiri vespermanĝon per sia primuso. Estis kvin minutoj antaŭ la sepa.

Kiam ili atingis la fromaĝon, io gratis ekster la groto kaj barba nazo aperis sub la plejdo.

– Ho, ĉu vi tamen alvenis, – diris Mumintrolo.

– Iĝis tiel varmege sur tiu hamako, – respondis la moskorato. – Do mi pensis ke eble estas malpli varme en la groto.

Li digne trotis en angulon kaj sidiĝis.

– Ĉu vi vidis mian katon survoje? – demandis Snif.

– Ne, – diris la moskorato.

La patro de Mumintrolo elpoŝigis sian horloĝon kaj diris:

– Nu bone, do ni estas pretaj. Estas la oka horo.

– Do restas tempo ankaŭ por la deserto, – diris la patrino.

– Snif, kien vi metis la altan kukon?

– Tie iuloke, – diris Snif montrante al la angulo de la moskorato.

– Kie do? – demandis la patrino. – Mi ne povas vidi ĝin. Ĉu vi vidis altan kukon, moskorato?

– Nek katojn nek kukojn, – kolere respondis la moskorato. – Mi ne vidas ilin, ne gustumas ilin nek rekonas ilin. Mi pensas.

La hemulo ridis kaj pluis glui poŝtmarkojn en sian albumon.

– Vi ege pravas, – li murmuris. – Bruado. Nenio krom bruado.

Sed kie ĝi do troviĝas!? ekkriis Muminpanjo konsternite. Kara Snif, tamen ne eblas ke vi formanĝis la tutan kukon survoje?

– Ĝi estis tro granda, – diris Snif neglekte.

– Do vi tamen manĝis el ĝi! – kriis Mumintrolo.

– Nur la pintan stelon, kaj ĝi estis malmola kiel morho! – rekriis Snif kaj enrampis sub la matracon. Li ne plu volis vidi ilin. Estis skribite “Al mia amata Mumintrolo” sur la kuko, kaj tute ne “al mia amata Snif”. Kaj la katido ne alvenis kvankam estis post la oka.

– Oj oj tamen, – diris la patrino de Mumintrolo kaj sidiĝis sur seĝon ĉar ŝi estis sufiĉe laca. – Kia mizero pri ĉio.

Snorkfraŭlino akre rigardis la moskoraton.

– Foje ekstaru, – ŝi diris.

– Mi restos sidanta kie mi sidas, – respondis la moskorato.

– Vi sidas sur la kuko de Mumintrolo, – diris Snorkfraŭlino. Tiam la moskorato tre rapide stariĝis kaj ho, kiel li aspektis postaĵe! Kaj ho, kiel la eksalta kuko aspektis!

– Almenaŭ tio estis nenecesa, – vokis Mumintrolo. – La alta kuko je mia honoro!

– Nun mi restos ŝmirita dum mia tuta vivo! – kriis la moskorato. – Mi malpetas ĉi tiajn aferojn! La kulpo estas via!

– Trankviliĝu, trankviliĝu ĉiuj, – diris la patrino. – Estas la sama alta kuko kvankam ĝi ekhavis novan formon… – Sed neniu aŭskultis ŝin.

Snufmumriko komencis ridi. Kaj Snif, pensante ke oni ridas pri li, reaperis el sub la matraco kaj kriis:

– Mi fajfas je viaj aĉaj kukoj! Kiuj estas nur por Mumintrolo kaj tute ne por mi! Kaj neniu pensas, ke ankaŭ katoj ŝatas kremon! Kaj nun mi iras alporti mian katidon, ĉar ĝi ĉiuokaze estas la sola, kiu zorgas pri mi! Kaj jen li elkuris el sub la plejdo kaj malaperis.

– Kiel terure! – ekkriis la patrino de Mumintrolo. – Kompreneble ĝi devus teksti ankaŭ “al mia amata Snif”… Kiel mi povis!

– Nun vi devos donaci al li ion tre belan, – serioze diris la patro.

Muminpanjo kapjesis. Ŝi decidis ke Snif ricevu la smeraldojn de avino. Ili povus iĝi tre bela kolĉeno por la katido…

Snufmumriko levis la plejdon kaj rigardis eksteren el la groto.

– Eble mi devus postsekvi lin, – li diris.

– Atendu iomete, – diris la patrino. – Li eble preferas esti sola dum kelka tempo. Sendube li baldaŭ revenos.

– Nu, kio okazos? – demandis la moskorato. – Ĉu entute neniu interesiĝas pri mia aspekto?

– Ne, – diris Mumintrolo sincere. – Ni havas tiom da aliaj aferoj por pripensi, ke tio ŝajnas al ni tute nenecesa! Snif tiel malĝojis kaj koleris ke li ne memoris timi ĝis veninte meze en la arbaron. La arboj aspektis kvazaŭ eltonditaj el ruĝa papero. La arbaro estis tute senmova, kaj troviĝis neniuj ombroj, la tero estis varmega kaj kraketis sub liaj paŝoj. La sola afero konsola al Snif estis, ke la ceteraj tute certe estis impresitaj kaj havis malbonan konsciencon.

Kun batanta koro li iris eĉ pli foren en la arbaron pensante pri tio, kiel malbone ili kondutis. Nun ili kaŝiĝis en lia groto manĝante sian aĉan kukon. Kaj li, Snif, estas la sola sur la tuta tero kiu ne kaŝiĝis kvankam li timas. Li fajfas pri ili. Li fajfas pri ĉiuj kaj ĉio. Ankaŭ pri kometoj. Pri katoj. Pri absolute ĉio.

Kaj tiam la katido venis fronte al li kun la vosto supren.

– Saluton, – diris Snif malvarme kaj preteriris ĝin.

Post kelka tempo li sentis ion molan kiu frotiĝis al lia kruro.

– Ho, ĉu jen vi, – li diris. – Vi promesis veni sed ne venis. Mi fajfas pri vi.

– Hej, hej! – diris la katido. – Sentu kiel mola mi estas.

Snif ne respondis. Ĝi komencis ronroni. La ronronado de la katido estis la sola sono aŭdebla en la muta arbaro. Snif rigardis ĉirkaŭ si kaj liaj kruroj ektremis. Troviĝis neniu vojo, nur muskoj. Li tute ne sciis en kiu direkto troviĝas la groto.

Neniu emis manĝi deserton, kaj tio ne ŝuldiĝis al la fakto ke ĝi estis plena de haroj. La moskorato sidis en bovlo kun varma akvo, kaj minutoj pasis.

– Kioma horo estas? – demandis Mumintrolo.

– Dudek kvin minutoj post la oka, – respondis lia patro.

– Mi devas iri serĉi lin, – diris Mumintrolo. – Donu al mi la horloĝon por ke mi povu esti akurata.

– Ne! Li ne rajtas foriri! – vokis Snorkfraŭlino.

Sed la patrino diris:

– Tio sendube necesas. Rapidu kiel eble plej multe!

Mumintrolo elglitis el sub la plejdo. La aero estis varmega kiel fajro super la malplena strando. Li kuris kaj kuris senĉese vokante al Snif. Neniam antaŭe li sentis sin tiel sola. De temp’ al tempo li rigardis la horloĝon. Ĝi estis tridek unu post la oka, li havis ankoraŭ dek unu minutojn.

Mumintrolo ĵetis sin en la ruĝan arbaron. Li kuris sep paŝojn kaj poste vokis al Snif, denove sep paŝojn kaj vokis…

Kaj tiam de malproksime venis malforta krio. Mumintrolo metis la manojn albuŝe kaj kriis plenforte:

– Snif!!!

Kaj la besteto Snif refoje respondis, multe pli proksime.

Ili eĉ ne diris “saluton” kiam ili renkontiĝis. Ili nur kuris. Post ili saltetis la katido. Kaj super ili falegis la kometo pli kaj pli proksimen al la terurita, atendanta Muminvalo.

Ankoraŭ ses minutojn… Estis peze kuri sur la sablo, tio iris same malrapide kiel en koŝmaro. La varmega aero brulis la okulojn kaj la gorĝo tute sekiĝis… kaj jen finfine estis la monto kaj ankaŭ ĝi estis ruĝa, kaj jen staris Panjo kriante ion kaj gestante permane, kaj ili grimpis kaj grimpis… Nun restis nur tri minutoj! Kaj subite estis malpli varme, ili venis en la groton kaj tie brulis la petrollampo kvazaŭ nenio okazus.

– Permesu al mi prezenti mian katon, – diris Snif per tremanta voĉo.

Kaj la patrino de Mumintrolo tre rapide diris:

– Kia bela kateto! Mi havas donacon por vi… Mi intencis doni al vi la smeraldojn de avino kiel bonvenigan donacon, sed mi forgesis tion en la pelmelo… Eble vi povos fari kolĉenon por la kato el ili…

– La smeraldoj! – vokis Snif. – La familia heredo! Por la kato! Ho, kiel mirinde. Ho, kiel feliĉa mi estas!

Kaj en tiu sama sekundo la kometo alvenis al la tero, arda kaj vestita per fajro, kaj la petrollampo falis flanken sur la sablon kaj estingiĝis. Estis precize kvardek du minutoj kaj kvar sekundoj post la oka.

Sub la plejdo preparita per subtera sunoleo lumis blindiga ruĝa lumo, sed la groto estis en nigra mallumo.

Ili firme tenis unu la alian plej fore en la plej interna angulo aŭdante hajladon el meteorŝtonoj klakadi kontraŭ la bankuvon super la plafono. La moskorato fiksiĝis en la lavujo. La hemulo kuŝis surventre super sia poŝtmarkalbumo por ke ĝi ne refoje forbloviĝu de li.

La tuta monto skuiĝis kaj tremis ĉirkaŭ ili, kaj la kometo hurlis kvazaŭ ĝi estus terurita, aŭ eble la tero hurlis.

Ili tre longe kuŝis senmovaj tenante unu la alian. Ekstere ruliĝis eĥo de frakasitaj montoj kaj tero disrompita. La tempo iĝis terure longa kaj ĉiu estis tute sola kun si mem.

Post kiam pasis multaj eternoj la mondo estis absolute silenta. Ili aŭskultis kaj aŭskultis sed ekstere efektive estis silente.

– Panjo, – flustris Mumintrolo. – Ĉu nun la tero pereis?

– Nun ĉio jam pasis, – respondis lia patrino. – Supozeble ni pereis, tamen ĉiuokaze ĉio jam pasis.

– Pasis la paseo per pereo, – diris la patro provante amuzi.

La snorko ridis, kaj poste ili denove silentis. La patrino trovis la petrollampon kaj igis ĝin bruli. Tiam ili vidis la katidon lavi sin sur la sablo.

– Estis tiel terure, – diris Snorkfraŭlino. – Mi neniam plu volas rigardi horloĝon!

– Nun ni enlitiĝu, – diris la patrino. – Ni ne plu parolu pri la kometo, nek pensu pri ĝi. Kaj neniu rajtas rigardi, kio okazis ekstere. Morgaŭ estos tempo por tio.

Post kiam ili enlitiĝis kaj tiris kovrilon super la nazon, Snufmumriko elprenis sian buŝharmonikon. Kaj rimarkante ke ĉiuj tonoj jam revenis, kaj la grandaj kaj la etaj, li ludis lulkanton. Ĝi estis kanto kiun la patrino konis, do ŝi kunkantis, tre mallaŭte.

Dormu idetoj dum nigras ĉiel’
Flugas kometoj al duba la cel’
Sonĝ en pac’dum frostas la spac’
Poste vekiĝ al nova maten’
Ŝfidoj paŝiĝs sur freŝ teren’

Iom post iom iĝis tute kviete en la groto. Snif post iom vekiĝis kaj sentis ion molan al sia vizaĝo. Tio estis la katido. Li metis la brakon ĉirkaŭ ĝin kaj ili samtempe endormiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.