La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOMETO EN MUMINVALO

Aŭtoro: Tove Jansson

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2

La sekva tago estis nuba. Mumintrolo vekiĝis kaj eliris en la malsekan silentan ĝardenon. La ŝtormo estis for, la pluvado ĉesis. Sed nenio estis kiel kutime. Li longe staris rigardante kaj flarante ĉiudirekten antaŭ ol kompreni, kio okazis.

Ĉio estis griza! Ne nur la ĉielo kaj la rivero, sed la arboj, la tero, la domo! Ĉio estis tute griza kaj aspektis terure, kvazaŭ ne plu vivante.

– Kiel terure, – Mumintrolo malrapide diris. – Kiel terure!

La moskorato elvenis el la domo kaj plandis ĝis la hamako de Muminpatro. Ankaŭ la hamako estis griza. Li kuŝiĝis sur ĝin kaj rigardis supren al la grizaj pomarboj.

– Hej! – vokis Mumintrolo. – Kio okazis? Kial ĉio estas griza?

– Ne ĝenu min, – diris la moskorato. Kuru ludi. Ludi dum vi povas ludi. Ni ĉiuokaze povas nenion fari pri la afero, do plej bone estas preni ĝin filozofe.

– Kiu afero?! – kriis la trolo.

– La pereo de l’ mondo, kompreneble, – la moskorato trankvile klarigis.

Mumintrolo turnis sin kaj kuris en la kuirejon, kie lia patrino okupiĝis kuiri matenan kafon.

– Panjo! – li kriis. – Ĉio estas griza kaj la moskorato diras ke la mondo pereos! Venu vidi!

La patrino forigis la kafon de la fajro kaj kuniris en la ĝardenon.

– Kiel ĉio aspektas, – ŝi diris. – Kiel eblas, ke tiel terure polviĝis! – Ŝi frotis permane laŭ folio, kaj la mano iĝis tute griza kaj iomete glua.

– Li diris ke ĝi estas nenatura pluvo, – vokis Mumintrolo.

– Li diris ke estas io stranga en la aero kaj ke io tremigas lian nukon kaj ke la tero estas tro malgranda…

– La moskorato sendube nur estis iom afliktita, – la patrino klarigis. – Oni iĝas tia, se la domo rompiĝis kaj la ventro malvarmas. Post la kafo mi provos senpolvigi la plej gravan ĉi-ekstere. Nun restu trankvila kaj ne malnecese timigu Snif’on.

Ŝi endomiĝis kaj trovis la patron de Mumintrolo. – Ĉu vi jam vidis, kiel ĉio aspektas? – ŝi diris.

– Jes ja, – la patro diris kun interesiĝo. – Mi flaris ĝin, – kaj ĝi odoras je fosforo! Tre ekscita fenomeno.

– Sed ĝi timigas la idojn, – kontraŭis la patrino. – Kaj la moskorato eĉ pli timigas ilin. Ĉu vi ne povas konvinki lin paroli pri agrablaj aferoj aŭ entute nenion diri?

– Mi provos, – Muminpatro promesis. – Sed mi timas, ke li loĝadis sola tiom longe, ke li diras ion ajn kio plaĉas al li.

La patro pravis. Ĉe la matena kafo la moskorato konstruis la tutan universon sur la veranda tablo.

– Jen la suno, – li diris montrante al la sukerujo. – Ĉiuj ĉi biskvitoj estas steloj. Kaj ĉi tiu biskvitero estas la tero. Jen kiel malgranda ĝi estas! Kaj la universo estas tiel granda, ke ĝi neniam finiĝas. Ĝi estas tute karbe nigra. Kaj jen supre en la mallumo la monstroj de la ĉielo vagadas, la skorpio, la ursino kaj la kankro…

– Nu nu, – la patro interrompis.

Sed la moskorato indiferente pluis:

– Kaj por la sekva sunsistemo eĉ ne estas loko sur via veranda tablo. Ĝi estas tie ekstere! – Kaj jen la moskorato ĵetis buterpanon eksteren en la ĝardenon.

– Nu, bone, – diris la patrino kaj formetis la restantajn buterpanojn. – Ĉu troviĝas multaj sunsistemoj?

– Amaso, – respondis la moskorato kun malĝoja kontenteco. – El tio ĉi vi povas kompreni, kiel malmulte tio signifas, ĉu la tero pereas aŭ ne.

La patrino suspiris.

– Mi ne volas perei! – kriis Snif. – Mi trovis groton! Mi ne havas tempon perei!

La patro klinis sin antaŭen al la moskorato kaj diris: – Kion vi opinias pri iom da pensado sur la hamako? Ĉu tio ne estus agrabla?

– Tiel vi diras nur por seniĝi de mi, – diris la moskorato. Li blovis al la biskvitero kiu estis la tero, kaj ĝi malaperis trans la randon de la tablo. Mumintrolo ekĝemis.

– Nun ni tuj iru malsupren ĝis la rivero, – diris Muminpanjo. – Mi montros al vi kiel fari boatojn el kanoj.

Tiu tuta tago estis tre malrapida. Snif kaj Mumintrolo ne emis iri ĝis la groto, ĉar imagu se la tero pereus dum ili estas for de hejme. Kapti perlojn subite ŝajnis tute stulte. Ili sidiĝis sur la ŝtuparon de la verando, kiu iel ŝajnis plej sekura, kaj flustre interparolis pri la universo, kiu tute ne estas blua sed nigra, kaj kie tuta sunsistemo ne signifas pli multe ol forĵetita buterpano.

– Ni devas igi ilin fari ion, – la patrino zorgeme diris al la patro de Mumintrolo. – Ili ne volas ludi. Ili povas pensi pri nenio krom tiuj pereaj ideoj, kiujn la moskorato glutigis al ili.

– Mi pensas ke ni sendu ilin for de hejme dum kelka tempo, – diris la patro. – La moskorato parolas pri Observatorio.

– Pri kio? – demandis Muminpanjo.

– Ob-ser-va-to-rio, – diris la patro. – Ĝi ŝajne situas ie malsupre laŭ la rivero. Iu loko kie oni observas stelojn. Se la idoj nun zorgas pri nenio krom steloj, do kial ili ne povu rigardi ilin?

– Nu, pri tio vi eble tute pravas, – respondis la patrino kaj pluis senpolvigi la siringan arbedon.

Kiam ŝi finpensis, ŝi paŝis ĝis la veranda ŝtuparo.

– Paĉjo kaj mi elpensis, ke vi faru etan ekskurson, – ŝi diris.

– Kara panjo, oni ne ekskursas kiam la tero povas perei je ĉiu ajn momento, – respondis Mumintrolo.

– La universo estas karbe nigra kaj plena de grandaj danĝeraj steloj, – murmuris la besteto Snif.

– Mi scias, – diris la panjo. – Kaj ĝuste tiujn stelojn vi iru rigardi. La moskorato diris, ke troviĝas loko kie oni rigardas stelojn ne malproksime de ĉi tie. Povus esti utile por ni ĉi-hejme ekscii, kiom grandaj tiuj steloj estas, kaj ĉu la universo efektive estas nigra.

– Ĉu vi pensas, ke tio trankviligus vin? – demandis Mumintrolo.

– Absolute, – respondis lia panjo.

Mumintrolo tuj stariĝis kaj diris: – Ni ekscios tion. Vi ne estu maltrankvila. Eble la tero estas multe pli granda ol oni kredas.

La kruroj de Snif moliĝis pro ekscito, kaj li pensis: “Mi rajtas kuniri. Mi ne estas tro malgranda por kuniri!”

Li turnis sin al la patrino de Mumintrolo kaj diris:

– Ni zorgos pri la afero. Estu trankvila. Sed ne forgesu elmeti subtason da lakto sur la ŝtuparon ĉiutage dum mi estos for. Mi ne diras kial ĉar tio estas sekreto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.