La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOMETO EN MUMINVALO

Aŭtoro: Tove Jansson

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3

En la granda tago de vojaĝo Mumintrolo vekiĝis tre frue kaj kuris ĝis la fenestro por rigardi la veteron. Ankoraŭ restis nube. La nuboj pendis malalte super la deklivoj, kaj neniu folio moviĝis en la ĝardeno.

– Snif! Vekiĝu! Ni ekiros! – vokis la trolo. Li kuris suben laŭ la ŝtuparoj, li sentis sin kuraĝega kaj tre forta. La patrino okupiĝis pri pakado. Ŝi faris buterpanajn pakojn, kaj sur la salona tablo staris amaso da dorsosakoj, korboj kaj skatoloj.

– Kara panjo, – diris Mumintrolo. – Ni absolute ne povas kunporti ĉion tie. Oni ridos pri ni.

– Estas malvarme en Soleca Montaro, – diris la patrino kaj enŝovis du trikitajn jakojn kaj unu krespetopaton. Ĉu vi havas la kompason?

– Jes ja, – respondis Mumintrolo. – Sed ĉu vi ne povas almenaŭ forigi la telerojn. Ni intencas manĝi sur verdaj folioj.

– Kiel plaĉas al vi, karulo, – diris lia panjo kaj retiris la telerojn. – Paĉjo pretigas la floson. La moskorato dormas. Kie estas Snif?

– Jen, – respondis Snif matene mishumore. Li estis tiel dormema ke lia tuta vizaĝo estis ĉifita. Li plandis eksteren sur la ŝtuparon, rigardis la laktan subtason kaj tuj vekiĝis. La subtaso ne plu estis plena, li estis certa ke la lakto malaltiĝis. La katido venis tien. Ĝi revenos, ĝi eble sidos atendante lin kiam li revenos hejmen. Poste la tuta universo povos enlitiĝi.

Ĉe la riverbordo la floso kuŝis preta kun levita velo.

– Memoru resti meze de la rivero, – diris la patro. – Kaj se vi vidos ion strangan kun ronda tegmento, ĝi estas observatorio. La moskorato diris, ke tie loĝas amaso da profesoroj kiuj zorgas pri nenio krom steloj. Grandaj kaj malgrandaj kaj tiom kiom vi deziros. Prenu la albordiĝan ŝnuron. Ĝis baldaŭ!

– Ĝis la, – vokis Mumintrolo kaj Snif. La floso ekflosis malsupren laŭ la rivero.

– Bonan ekskurson! – vokis la patrino de Mumintrolo. – Kaj revenu dimanĉe, ĉar tiam ni manĝos anĝelkaĉon. Ne forgesu surmeti la lanajn kalsonojn se estos malvarme! La stomakpulvoroj kuŝas en la maldekstra flanka fako…

Sed la floso jam preterflosis la unuan kurbiĝon, kaj antaŭ ili etendiĝis la rivero, neloĝata kaj alloga, foren al ĉio nekonata.

Iom post iom la bordoj iĝis pli altaj, malproksime altiĝis Soleca Montaro kiel ombro kontraŭ la ĉielo. La rivero estis same griza kiel la ĉielo, kaj estis tute silente. Neniu birdo kantis kaj neniu fiŝo kaptis ĉe la akvosurfaco. Kaj neniu sola observatorio.

La besteto Snif postulis stiri sed post kelka tempo tediĝis.

– Ĉu ni ne baldaŭ alvenos? – li demandis.

– Ĉi tio estas tre granda kaj grava vojaĝo, – respondis Mumintrolo. – Ne multaj bestetoj havas okazon partopreni en tia.

– Sed nenio okazas, – kontraŭis Snif. – Nur grizaj samaj bordoj kaj nenio por fari. Oni povus kapti perlojn kaj fari etajn bretojn en la groto…

– Perlojn, – diris Mumintrolo. – Tio ja estis nur blankaj ŝtonoj. Ĉi tio estas io serioza, komprenu. La tero povas perei ĉiumomente, kaj ni ekiris por ekscii, kion eblas fari pri la afero. Hieraŭ vi povis paroli pri nenio krom danĝeraj steloj.

– Tio estis hieraŭ, – diris Snif.

La rivero plufluis, griza kaj silenta. Je la krepusko ili vidis kvindekon da hatifnatoj vagantaj orienten.

– Ili ekiris malfrue ĉi-jare, – diris Mumintrolo. – Ĉu vi iam vidis ilin de proksime? Ili nenion diras kaj zorgas pri neniu. Nur iras kaj iras kaj gestas per la manoj kaj gapas al la horizonto. Paĉjo diras, ke ili neniam atingas tien, kien ili iras, kaj ĉiam sopiras aliloken…

Snif rigardis la hatifnatojn. Ili estis tre malgrandaj kaj blankaj kaj ne havis vizaĝojn.

– Ne, – li diris. – Mi vidis neniun de proksime, kaj mi ankaŭ ne volas tion. Ĉu ni ne baldaŭ alvenos?

Mumintrolo suspiris kaj stiris la floson ĉirkaŭ la sekva kurbiĝo. Kaj jen li ekvidis ion strangan sur la rivera bordo, ion similan al klare flava sukerkonuso. Tio estis la unua gaja koloro kiun li vidis en la tuta tago.

– Kio estas tio? – vokis Snif. – Ĉu Observatorio?

– Ne, – diris Mumintrolo. – Tio estas tendo. – Flava tendo. Kaj en ĝi brilas lumo…

Kiam ili alproksimiĝis ili aŭdis iun ludi per buŝharmoniko en la tendo. Mumintrolo turnis la rudron kaj la floso malrapide turniĝis al la tero kaj stabile haltis ĉe la bordo.

– Hola? – li mallaŭte vokis.

La muziko silentiĝis. Kaj el la tendo venis mumriko kun malnova verda ĉapelo kaj pipo enbuŝe.

– Saluton, – diris la mumriko. – Ĵetu la ŝnuron al mi. Vi ne hazarde kunportas iom da kafo surŝipe?

– Tutan skatolon! – vokis Snif. – Ankaŭ sukeron. Mi estas Snif kaj mi vojaĝis almenaŭ cent mejlojn kaj mi rajtis stiri preskaŭ la tutan vojon kaj hejme mi havas sekreton kiu komenciĝas per K kaj finiĝas per O! Jen Mumintrolo. Lia paĉjo konstruis tutan domon!

– Ĉu vere? – la mumriko diris rigardante ilin. – Mi estas Snufmumriko.

Li faris etan fajron ekster la tendo kaj ekkuiris kafon.

– Ĉu vi loĝas ĉi tie tute sola? – demandis Mumintrolo.

– Mi loĝas jen kaj jen, – respondis Snufmumriko eligante tri tasojn. – Hodiaŭ hazarde estas ĉi tie, morgaŭ aliloke. Jen la avantaĝo loĝi en tendo. Ĉu vi survojas ien?

– Jes. Al Observatorio, – Mumintrolo serioze diris. – Ni rigardos danĝerajn stelojn kaj ekscios, ĉu la universo efektive estas nigra.

– Tio estos longa vojaĝo, – diris Snufmumriko. Poste li silentis sufiĉe longe.

Kiam la kafo estis preta li verŝis ĝin en la tasojn dirante:

– Ne eblas scii pri kometoj. Ili venas kaj foriras laŭplaĉe.

Eble ĝi tute ne venos ĉi tien.

– Kio estas kometo? – demandis Snif, kaj liaj okuloj nigriĝis.

– Ĉu vi ne scias tion? – diris Snufmumriko. – Tamen vi ekiris por rigardi danĝerajn stelojn? Kometo estas sola stelo kiu perdis la prudenton kaj ĵetas sin tra la universo kun arda vosto post si. Ĉiuj aliaj steloj havas bonordajn orbitojn laŭ kiuj ili iras, sed la kometo povas aperi ĉie ajn. Ankaŭ ĉi tie.

– Kaj kio do okazos? – flustris Snif.

– Malbono, – diris Snufmumriko. – La tuta tero dispeciĝos.

– Kiel vi scias ĉion ĉi? – bruske demandis Mumintrolo.

Snufmumriko levis la ŝultrojn.

– Homoj babilas, – li diris. – Ĉu vi volas pli da kafo?

– Ne, dankon, – diris la trolo. – Mi ne emas je pli da kafo.

– Ankaŭ mi ne! – ekkriis Snif. – Mi malbonfartas… Baldaŭ mi vomos!

Ili longe sidis rigardante al la dezerta pejzaĝo nenion dirante. Snufmumriko elpoŝigis la buŝharmonikon kaj ludis nedifinitan vesperan kanton.

Nun la danĝero ekhavis nomon. La kometo. Mumintrolo rigardis la ĉielon, kiu estis griza kaj ĉiutaga. Sed nun li sciis, ke ie trans la nuba kovrilo flugas la brulanta stelo, la kometo kun longa brilanta vosto, ĝi flugas pli kaj pli proksimen…

– Kiam ĝi alvenos? – li subite demandis.

– Tion oni sendube scias en tiu observatorio, – diris Snufmumriko ekstarante. – Sed certe ĝi ne venos ĉivespere. Ĉu ni faru etan promenon antaŭ ol mallumiĝos?

– Kien? – timeme demandis Snif.

– Ho, ien ajn, – diris Snufmumriko. – Sed se vi nepre deziras iri ien, ni ja povus rigardi la grenatan fendegon.

– Grenatoj! – vokis Snif. – Ĉu ili estas veraj?

– Mi ne scias, – respondis Snufmumriko. – Sed ili estas belaj.

Ili ekiris en la dezerton, paŝis singarde inter rokoj kaj dornaj arbedoj.

– Devus esti sunbrilo, tiam ili glimas eĉ pli, – diris Snufmumriko.

Snif ne respondis. Liaj lipharoj staris supren pro atendoj, kaj li tute ne plu malbonfartis.

Nun ili palpiris antaŭen tra sovaĝa ravino, kie la teron trairis profundaj fendoj. Tie estis timige silente kaj forlasite en la krepusko, kaj ili interparolis flustre.

– Paŝu singarde, – malrapide diris Snufmumriko. – Jen estas.

Ili klinis sin antaŭen kaj rigardis. Sube en la malvasta fendego glimis miriadoj da ruĝaj gemoj en la malaperanta lumo. Amaso da etaj kometoj en nigra universo…

– Ĉu ili ĉiuj estas la viaj? – flustris Snif.

– Dum mi loĝas ĉi tie, – senzorge diris Snufmumriko. – Mi posedas ĉion kion mi vidas kaj ŝatas. La tutan mondon, se vi volas.

– Ĉu vi pensas, ke mi povus aĉeti kelkajn? – sopire demandis Snif. – Eblus aĉeti galeason per ili – aŭ skutilon…

– Prenu kiom vi volas, – ridante respondis Snufmumriko.

Snif komencis singarde grimpi suben en la fendegon. Li frotis al si la nazon kaj plurfoje preskaŭ falis, sed pluiris decide.

Kiam li finfine atingis la subon li profunde enspiris kaj komencis kolekti grenatojn per tremantaj manoj. Kio estis la perloj de Mumintrolo kompare kun ĉi tio? La glimanta amaso pli kaj pli grandiĝis, li iris pli kaj pli foren en la fendegon kolektante, tute silenta pro feliĉo.

– Hej, – vokis Snufmumriko de supre. – Ĉu vi ne baldaŭ revenos supren?

– Ankoraŭ ne! – kriis Snif. – Restas tiom…

– La roso falas kaj estos malvarme, – vokis Snufmumriko.

– Jes jes, – diris Snif. – Mi venos… tuj… – Kaj li iris ankoraŭ pli profunden en la fendegon kie du grandaj ruĝaj grenatoj brilis kontraŭ li.

Tiam okazis la teruraĵo. La grenatoj moviĝis, ili palpebrumis. Ili alproksimiĝis. Kaj post ili sekvis skvama korpo kiu malvarme raslis kontraŭ la ŝtonoj. Snif kriis unu solan fojon, poste li turnis sin kaj kuris. Li saltis, ĵetiĝis, kuris, galopis antaŭen ĝis la roka muro kaj ekgrimpis per manoj kaj piedoj malsekaj pro teruro. Sub li io siblis malrapide kaj minace.

– Kio okazas al vi? – demandis Mumintrolo. – Kial vi tiel hastas?

Snif ne respondis, li nur grimpis, kaj veninte super la randon li kolapsis kiel mizera amaseto.

Mumintrolo kaj Snufmumriko klinis sin super la fendego kaj rigardis. Kaj tiam ili vidis la gigantan saŭron, kiu kaŭris super la amaso da grenatoj.

– Je mia vosto, – flustris Mumintrolo.

Snif plorante sidis surtere.

– Tio jam pasis, – diris Snufmumriko. – Ne ploru, amiketo.

– La grenatoj, – singultis Snif. – Eĉ ne unu solan mi ricevis!

Snufmumriko sidiĝis apud lin kaj diris amike:

– Mi scias. Ĉio iĝas malfacila, kiam oni volas posedi aĵojn, kunporti ilin kaj havi ilin. Mi nur rigardas ilin, kaj kiam mi foriras, ili restas en mia kapo kaj mi povas fari ion pli amuzan ol porti valizojn.

– Mi povus havi ilin en la dorsosako, – Snif malgaje diris. – Tute ne estas same rigardi aĵojn kiel palpi ilin kaj scii, ke ili estas miaj propraj.

Li ekstaris kaj laŭte blovis la nazon permane. Poste ili paŝis penseme kaj iomete malĝoje reen tra la mallumiĝanta ravino.

Snufmumriko faris la vojaĝon multe pli gaja. Li ludis kantojn, kiujn ili neniam antaŭe aŭdis, li instruis al ili ludi pokeron kaj fiŝkapti. Kaj li rakontis sovaĝajn kaj nekredeblajn historiojn.

Ankaŭ la rivero pli gajiĝis, ĝi fluis pli rapide kun etaj akvokirloj jen kaj jen. Ĝi jam estis pli mallarĝa, kaj Soleca Montaro alproksimiĝis. Ĝiaj pintoj altiĝis en la nubojn, kiuj daŭre kuŝis kiel peza kovrilo super la tero. Sed neniu observatorio videblis.

– Rakontu ion, – diris Snif. – Ne pri kometoj. Ion amuzan.

Snufmumriko sidis stirante.

– Ĉu vi volas aŭdi pri la fajrosputa monto? – li demandis.

Ili serioze kapjesis.

Snufmumriko ŝtopis sian pipon kaj ekbruligis ĝin. Poste li diris:

– Okazis ĉi tiel, iufoje mi venis al loko, kie la tero estis nur nigra lafo. Sub la lafo io muĝis tage-nokte. Estis la tero, kiu kuŝis dormante tie interne kaj jen kaj jen moviĝis endorme. La lafaj blokoj estis ĵetitaj pelmele kaj super ili ŝvebis varmega vaporo, kiu igis ĉion aspekti malreale kaj strange. Mi venis tien iam vespere kaj efektive estis sufiĉe laca, do mi deziris iom da teo. Estis facile kuiri ĝin, oni simple plenigis la kaserolon per bolanta akvo el varmega fonto.

– Ĉu oni ne brulvundiĝis, – demandis Mumintrolo.

– Mi paŝis per stilzoj, – diris Snufmumriko. – Per stilzoj eblas paŝi sur ĉiaj ajn rokaj blokoj kaj abismoj. Sed kompreneble oni devas zorgi, ke ili ne fiksiĝu en fendo. Nu, mi trinkis mian teon en la plej malvarma loko, kiun mi trovis. Ĉie boletis kaj vaporis, kaj mi vidis eĉ ne unu vivulon aŭ verdan herbon. Kaj subite vekiĝis la tero kiu dormis tie sube. Per granda muĝado malfermiĝis kratero rekte antaŭ mi, kaj el ĝi ŝprucis ruĝa fajro kaj enormaj nuboj el cindro.

– Fajrosputa monto! – kriis Snif. – Kion vi faris?

– Mi nur rigardis, – diris Snufmumriko. – Ĝi estis ege bela. Mi vidis amason da fajro-spiritoj kiuj svarmis supren el la tero kaj disflugis kiel fajreroj. Post iom iĝis tro varmege kaj fulge, do mi ekiris de tie. Sube laŭ la monta deklivo mi trovis rivereton, kaj mi kuŝiĝis surventre por trinki. Kompreneble la akvo estis varma, sed ĝi ne bolis. Kaj tiam alflosis unu el tiuj fajro-spiritoj. Li enfalis kaj jam preskaŭ estingiĝis. Nur lia kapo plu ardis, la cetero siblis kaj fumis, kaj li kriis laŭ sia pleja kapablo ke mi savu lin.

– Ĉu vi faris tion? – demandis Snif.

– Jes ja, mi havis nenion apartan kontraŭ li. Sed mi bruliĝis tuŝante lin. Nu, li surteriĝis kaj iom post iom li ekbrulis denove. Kompreneble li ĝojis kaj donis al mi donacon antaŭ ol forflugi.

– Kion do? – ekkriis Snif.

– Boteleton da subtera sunoleo, – diris Snufmumriko. – Tion per kio la fajro-spiritoj ŝmiras sin kiam ili iros plej profunde en la mezon de la tero.

– Kaj ĉu vi povas trairi fajron se vi surmetas tiun oleon? – demandis Snif kun gapantaj okuloj.

– Certe, – diris Snufmumriko.

– Kaj tion vi diras nur nun? – vokis Mumintrolo. – Do ni estas savitaj, ĉiuj. Kiam la kometo venos, ni simple prenos…

– Sed preskaŭ neniom restas al mi, – malĝoje deklaris Snufmumriko. – Komprenu, mi savis aĵojn el brulantaj domoj. Ja mi ne sciis… Kaj nun restas nur eta kvanto surfunde de la botelo.

– Ĉu ĝi eble sufiĉus por besteto de, ni diru – mia grandeco? – demandis Snif.

Snufmumriko rigardis lin.

– Eble, – li diris. – Sed apenaŭ la vosto. Tiun vi devus lasi forbruli.

– Ĉu tiel, – diris Snif. – Tiuokaze prefere la tuto brulu. Sed ĉu ĝi do sufiĉos por katido?

Sed Snufmumriko ne aŭskultis.

Li sidis kun rekta dorso kaj maltrankvile flaris.

– La rivero, – li diris. – Ĉu vi rimarkas ion?

– Ĝi havas tute novan sonon, – diris Mumintrolo.

Tio estis vera, la rivero susuregis kaj murmuris. Ĉie ĉirkaŭ ili troviĝis akvokirloj kaj ili ne plu estis etaj.

– Mallevu la velon, – diris Snufmumriko.

La fluo jam estis tre forta. Nun la rivero ĵetiĝis antaŭen kvazaŭ iu, kiu post longa vojaĝo subite rimarkas, ke li preskaŭ venis hejmen. La bordoj alproksimiĝis, kaj super ili la montoj leviĝis pli kaj pli alte kaj akre.

– Mi pensas, ke mi volas surteriĝi, – diris Snif.

– Ni ne povas surteriĝi, – respondis Snufmumriko. – Ni devas pluiri ĝis la rivero kvietiĝos.

Sed ĝi tute ne kvietiĝis. La bordoj eĉ pli proksimiĝis kaj premis la ŝaŭman akvon en mallarĝa kanalo. Ili venis en Solecan Montaron. La floso kirliĝis antaŭen sube en profunda ravino, kaj la strio de ĉielo super ili iĝis pli kaj pli mallarĝa. Ie en la grundo io minace muĝis.

Mumintrolo rigardis Snufmumrikon por vidi, ĉu li timas. La mumriko ankoraŭ tenis la pipon enbuŝe, sed ĝi estingiĝis. Nigraj kaj malsekegaj de akvo la flankoj de la fendego preterflugis ilin, la muĝado plilaŭtiĝis, la floso skuiĝis, ĝi sagis en la aeron…

– Fikstenu al io ajn ĉar nun ni iros suben! – kriis Snufmumriko.

Dum kelkaj momentoj troviĝis nur ondegoj el blanka ŝaŭmo kaj muĝado de la rivero. Neniu aŭdis ke Snif kriegis. La eta floso krakis kaj alĝustiĝis post la akvofalo. Poste ĝi pluiris en mallumon.

– Kial estas mallume?! – kriis Snif.

Neniu respondis.

La ŝaŭmanta akvo lumis blankverde, ĉio cetera estis nigra. La rokaj flankoj fermiĝis ĉirkaŭ ili kiel tunelo, kie la floso senpove pluiris tra la akvokirloj. De temp’ al tempo ĝi puŝiĝis al la flankoj kaj turniĝis en rondo. La tondro de la akvofalo malantaŭ ili iom post iom mallaŭtiĝis, fine restis nur mallumo kaj silento ĉirkaŭ ili.

– Ĉu vi restas? – tremante demandis Snif.

– Mi pensas ke mi restas, – respondis Mumintrolo. – Jen io por rakonti al Panjo!

Nun eklumis malvasta strio de lumo, Snufmumriko trovis la poŝlampon. La lumo time flirtis sur nigra fluanta akvo kaj malsekaj muroj el ŝtono.

– Ŝajnas al mi, ke iĝas pli kaj pli malvaste, – diris Mumintrolo per tre malgranda voĉo. – Ĉu vi ne trovas, ke iĝas pli malvaste?

– Eble iomete, – respondis Snufmumriko kaj klopodis esti trankviliga. Sed li ne sukcesis. Poste ekkrakis, kaj la pinto de la masto falis sur la floson.

– Helpu min ĵeti la maston de la floso, – vokis Snufmumriko. – Sed rapide!

La masto plaŭdis kaj malaperis en la akvon. Ili atendis, proksime premitaj unu al la alia. Subite Snif sentis ion froti liajn orelojn.

– Miaj oreloj! – li kriis. – Miaj oreloj tuŝis la plafonon!

Li ĵetis sin surventre kaj metis la manojn super la nazon. Ĝuste tiam la floso skue haltis.

– Sidu senmove, – diris Snufmumriko. – Ne moviĝu.

La tunelo estis plena de malfortega griza lumo, ili apenaŭ povis vidi la teruritajn vizaĝojn unu de la alia. Snufmumriko eklumigis la poŝlampon kaj rigardis suben en la akvon. Jen la masto, li diris. Ĝi kuŝiĝis transverse, kaj ni fiksiĝis sur ĝi. Rigardu, kion ni evitis!

Ili rigardis. Nigra brila akvo preterfluis, plufluis kaj poste malaperis kun terura gargara sono rekte suben ensenfundan truon.

– Nun mi laciĝis de vi kaj via vojaĝado kaj viaj kometoj kaj ĉio, – ekkriis la besteto Snif kaj komencis plori. – Mi ja diris, ke ĉi tio okazas je via risko. Mi ja diris ke mi volas surteriĝi! Kiam oni estas tiel malgranda kiel mi…

– Aŭskultu, – diris Snufmumriko. – Mi scias, ke en aventuraj historioj oni ĉiam saviĝas. Foje rigardu supren.

Snif blovis la nazon permane kaj rigardis. Li vidis vertikalan fendegon en la roko kaj plej supre strion da griza ĉielo.

– Nu, kio do? – li diris. – Mi ne estas muŝo. Kaj se mi estus muŝo tio ne helpus min, ĉar mi kapturniĝas pro alteco jam de mia infanaĝo, kiam mi havis orelan inflamon.

Kaj denove li ploris.

Tiam Snufmumriko elpoŝigis sian buŝharmonikon kaj ekludis. Li ludis la kanton pri aventuroj, kiuj ne estas konvene grandaj sed tute enormaj, kaj la rekantaĵo temis pri saviĝoj kaj surprizoj ĝenerale. Iom post iom Snif trankviliĝis kaj sekigis siajn lipharojn. Sed la kanto flugis supren laŭ la fendego tra la roko, ĝi vekis unu eĥon post alia, kaj fine ĝi vekis hemulon kiu sidis dormante apud sia papilia kaptosako.

– Nu, jen kio? – diris la hemulo kaj rigardis ĉirkaŭ si. Li rigardis supren al la ĉielo kaj en la kaptsakon kaj poste li deŝraŭbis la kovrilon de sia skaraba skatolo kaj rigardis ankaŭ en ĝin. – Bruo, – li diris. – Jen estas io kio bruas (li ne komprenis muzikon). – Fine la hemulo prenis sian grandigan lenson kaj ekserĉis inter la herboj. Li serĉis kaj aŭskultis kaj flaris kaj snufis kaj fine li atingis profundan fendon en la grundo. Tie estis terura bruo.

– Devas esti tre maloftaj insektoj, – la hemulo diris al si.

– Certe tre raraj kaj eble eĉ nekonataj!

La penso tre ekscitis la hemulon kaj li enigis sian grandan nazon en la fendon por pli bone vidi.

– Rigardu! Jen hemulo! – kriis Mumintrolo.

– Savu nin! Savu nin! – blekis Snif.

– Nun ili komplete ekscitiĝas, – murmuris la hemulo kaj enŝovis sian kaptosakon. Ĝi estis ege peza kiam ĝi revenis supren. La hemulo haŭlis kaj haŭlis kaj poste li rigardis kion li ekhavis en ĝi.

– Tre strange, – diris la hemulo kaj elskuis Mumintrolon, Snufmumrikon, Snif’on, tendon kaj du dorsosakojn.

– Grandan dankon, – diris Mumintrolo. – Vi savis nin en la lasta momento.

– Ĉu mi savis vin? – surprizite diris la hemulo. – Mi ne intencis tion. Mi nur serĉis kelkajn rarajn insektojn, kiuj bruadis tie sube. (Hemuloj ĝenerale malbone komprenas sed estas afablaj, se oni ne incitas ilin.)

– Ĉu ĉi tio estas Soleca Montaro? – demandis Snif.

– Mi ne scias, – respondis la hemulo. – Sed troviĝas tre interesaj noktaj papilioj ĉi tie.

– Jes, ĉi tio estas Soleca Montaro, – diris Snufmumriko.

Ĉirkaŭ ili altiĝis grandega montaro, senfine dezerta kaj griza. Estis tre silente kaj la aero estis malvarmeta.

– Nu, kie troviĝas nia Observatorio, – pluis Snif.

– Ankaŭ tion mi ne scias, – diris la hemulo kaj komencis incitiĝi. – Sed kion vi scias pri noktaj papilioj, tion mi scivolas.

– Ni serĉas nur kometojn, – diris Snif.

– Ĉu ili estas maloftaj? – demandis la hemulo kun interesiĝo.

– Eblas diri ke jes, – respondis Snufmumriko. – Proksimume unu en cent jaroj.

– Mirinde, – diris la hemulo. – Tian mi ŝatus kapti. Kiel ili aspektas?

– Ruĝaj kaj kun longa vosto, – diris Mumintrolo.

La hemulo elpoŝigis sian notlibron kaj notis tion.

– Devas esti la genro Filiknarkus Snufsigalonika, – li murmuris. – Ankoraŭ demando, miaj kleraj amikoj, kiel nutras sin tiu mirinda insekto?

– Per hemuloj, – diris Snif subridante.

La vizaĝo de la hemulo ruĝiĝis.

– Oni ne ŝercas pri la scienco, – li diris. – Adiaŭ. Mia riverenco.

Poste li kolektis ĉiujn siajn skatolojn, prenis la papilian kaptosakon kaj foriris, rekte en Solecan Montaron.

– Li kredis ke la kometo estas skarabo aŭ similaĵo, – ravite vokis Snif. – Kiel ridinde! Kiel mirinde! Nun mi deziras kafon!

– La kafokruĉo restas sur la floso, – diris Snufmumriko. Mumintrolo, kiu amis kafon, kuris ĝis la fendo kaj rigardis suben.

– La floso malaperis! – li kriis. – La kafokruĉo iris subteren! Kiel ni vivu sen kafo?

– Ni manĝos krespetojn, – diris Snufmumriko.

Do ili faris fajron kaj fritis krespetojn, kiujn ili manĝis unu post alia, laŭvice kiam ili pretiĝis, kio estas la sola ĝusta maniero manĝi krespetojn.

Kiam restis neniu, ili elektis la plej altan montaron kaj komencis malrapide marŝi supren kontraŭ la pinto. Ĉar se oni konstruas Observatorion, sendube oni faras tion kiel eble plej proksime al la steloj.

Estis malfrue vespere. La pratempaj montoj staris solene revante, la pintoj rigardis unu la alian trans abismo, kie leviĝis nebuloj, grizblankaj kaj glacie malvarmaj. Jen kaj jen iu nubeto disiĝis el la pezaj nubaroj kaj malrapide glisis super la montoflanko, kie aglo kaj kondoro havis siajn nestojn.

Sub unu el la montopintoj brilis malgranda lumeto. Venante pli proksime oni povis vidi, ke ĝi estas flava tendo, lumigata de interne. La buŝharmoniko de Snufmumriko sonis tre soleca en la dezerta pejzaĝo, kaj tre malproksime hieno levis sian kapon aŭskultante. Ŝi neniam antaŭe aŭdis muzikon. Poste ŝi ululis, terure kaj longe.

– Kio estis tio? – diris Snif kaj movis sin pli proksimen al la lumo.

– Nenio danĝera, – diris Snufmumriko. – Nun ni ludu tiun kanton pri burdo kiu iris al maskobalo. – Kaj li denove ekludis.

– Jen bona kanto, – diris Mumintrolo. – Sed oni ne komprenis, kio okazis al la burdo kaj ĉu la maskobalo estis amuza. Prefere rakontu ion al ni.

Snufmumriko dum kelka tempo cerbumis. Poste li demandis:

– Ĉu mi iam rakontis pri la snorkoj kiujn mi renkontis antaŭ kelkaj semajnoj?

– Ne, – diris Mumintrolo. – Kio estas snorko?

– Ĉu vi vere ne scias kio estas snorko? – surprizite demandis Snufmumriko. – Ja ili devas esti viaj parencoj, ĉar vi estas tute samaj. Kvankam kompreneble vi estas blanka, kaj ili estas buntaj kaj krome ili ŝanĝas koloron kiam ili ekscitiĝas.

La okuloj de Mumintrolo ekhavis koleran mienon.

– Ni tute ne estas parencoj, – li diris. – Mi ne estas parenco de iu kiu ŝanĝas koloron. Troviĝas nur unu speco de mumintrolo, kaj ĝi estas blanka!

– Ĉiuokaze tiuj snorkoj tre similis vin, – trankvile diris Snufmumriko. – Tio estas – la konturoj. La snorko ŝatis ordigi kaj klarigi aferojn, tio ofte estis sufiĉe ĝena. Lia fratineto aŭskultis sed mi supozas ke ŝi pensis pri io alia. Eble pri si mem. Ŝi estis komplete kovrita de bela mola lanugo kaj havis fruntharojn, kiujn ŝi brosis senĉese.

– Kiel stulte, – diris Mumintrolo.

– Nu, kio poste okazis, – demandis Snif.

– Ho, nenio aparta okazis, – diris Snufmumriko. – Ŝi teksis etajn dormomatojn el herboj kaj kuiris bonfarajn supojn se oni havis stomakdoloron. Plue ŝi portadis florojn malantaŭ la oreloj kaj oran ringon ĉirkaŭ la maldekstra piedo.

– Sed ĉi tio ja ne estas historio, – vokis Snif. – Entute neniu ekscito!

– Ĉu vi ne trovas ekscite unuafoje en la vivo vidi snorkon, kiu krome povas ŝanĝi koloron? – demandis Snufmumriko kaj plu ludis.

– Fraŭlinoj estas stultaj kaj ankaŭ vi, – diris Mumintrolo kaj enrampis en la dormsakon turnante la nazon al la tendotuko.

Sed tiunokte li sonĝis pri eta snorkfraŭlino kiu similis lin mem kaj al kiu li donis rozon por porti malantaŭ la orelo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.