La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOMETO EN MUMINVALO

Aŭtoro: Tove Jansson

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7

La kvinan de aŭgusto birdoj ne plu kantis. La suno lumis tiel malforte ke ĝi apenaŭ estis videbla. Sed super la arbaro la kometo staris granda kiel rado de veturilo, kaj ĉirkaŭ ĝi estis ringo el fajro.

Snufmumriko ne emis muziki. Li paŝis solece cerbumante. Ankaŭ la aliaj estis silentaj. Nur Snif de temp' al tempo ĝemetis kaj plendis pri kapdoloro. Estis terure varmege.

Tiam la arbaro malfermiĝis en dezertan pejzaĝon el longaj sablodunoj. Senfinaj molaj montetoj el sablo kaj jen kaj jen tufoj el mara aveno. Mumintrolo haltis flarante en la aero.

– Mi ne sentas marodoron, – li diris. – Malbonodoras…

– Sendube estas dezerto, – diris Snif malgaje. – Dezerto kie niaj ostoj blankiĝos kaj eĉ neniam estos trovitaj. Mi havas kapdoloron!

Estis peze paŝi sur la sablo. Ili plumarŝis, super unu altaĵo kaj suben laŭ alia.

– Jen rigardu, – diris la snorko. – La hatifnatoj migras.

Fore sur la dunoj moviĝis longa procesio el hatifnatoj. Ili rigide okulfiksis la horizonton kaj maltrankvile flirtigis la manojn.

– Ili marŝas orienten, – diris la snorko. – Eble plej sekure estus sekvi ilin. Ili sentas, vi scias.

– Sed ni loĝas okcidente, – diris Mumintrolo. – Paĉjo kaj Panjo loĝas okcidente. Kaj li pluiris laŭ rekta linio kontraŭ Muminvalon.

– Nun mi krome soifas, – plendis Snif.

Sed neniu respondis.

La sablodunoj malaltiĝis. La tero estis kovrita de maraj fukoj kiuj brilis ruĝe en la kometa lumo. Troviĝis silikoj kaj konkoj. Troviĝis pecoj da betulŝelo kaj ligno kaj korko, troviĝis ĉio kio devas troviĝi sur mara strando. Sed la maro ne plu troviĝis.

Ili staris unu apud la alia nur gapante. Kie devus esti la maro kun siaj molaj bluaj ondoj kaj balanciĝantaj mevoj nun troviĝis nur malfermita abismo. Vaporis el ĝi, io bolis tie sube, kaj odoris strange kaj akre. Sub ili la strando apikis suben en verdajn, ŝlimajn fendegojn.

– La maro estas for, – diris Snorkfraŭlino duonvoĉe. – Kial la maro malaperis?!

– Mi ne scias, – murmuris Mumintrolo.

– Bone do, ke ni ne estas fiŝoj, – diris Snif, klopodante esti brava.

Sed Snufmumriko sidiĝis kun la kapo en la manoj kaj vokis:

– La bela maro! Tute for! Plu neniu velado, neniu naĝado, neniuj grandaj ezokoj! Neniuj ŝtormegoj, neniu travidebla glacio! Neniam plu la luno povos speguli sin! Kaj la strando ne plu estas strando, ĝi estas nenio ajn!

Mumintrolo sidiĝis apud lin kaj diris:

– Ĝi revenos. Ĉio revenos post kiam la kometo foriros. Ĉu vi ne kredas ke jes?

Sed Snufmumriko ne respondis.

– Kiel ni trairu? – subite demandis la snorko. – En du tagoj ni ne havas tempon ĉirkaŭiri tiun truon.

Neniu ion diris.

– Ni devas kunveni, – pluis la snorko. – Mi proponas min kiel prezidanton kaj sekretarion. Ĉu vi havas proponojn?

– Flugi, – diris Snif.

– Paŝi, – murmuris Mumintrolo.

– Ne estu stultaj, – diris la snorko. – Ni ne havas tempon esti stultaj. Viaj proponoj estas unuanime malakceptataj. Proponu ion alian.

– Proponu mem! – kriis Mumintrolo kolere. – Troviĝas neniu maniero! Skribu en via aĉa kajero ke ni ĉiuj iĝos kaĉo kiam la kometo venos ĉar eĉ Snufmumriko ne kredas ke ni elturniĝos!

Iĝis tute silente.

Tiam Snufmumriko stariĝis kaj diris:

– Ni trairos per stilzoj. Por tio la tempo sendube sufiĉos.

– Jes ja! – vokis Mumintrolo. – Jen bona ideo! Stilzoj, kompreneble! Rapidu! Ni devas trovi stilzojn, ni savos nin, ni venos hejmen!

Ĉiuj diskuris por serĉi.

Nenie eblas trovi tiel multe kiel sur mara strando. Mumintrolo trovis okcidentan balizon disrompitan. Snorkfraŭlino trovis tenilon de balailo kaj remilon. Snufmumriko trovis fiŝvergon kaj flagstangon. Snif trovis lupolan apogilon kaj difektitan ŝtupetaron. Sed la snorko iris la tutan vojon reen ĝis la arbaro kaj akiris du mallarĝajn trunkojn de piceoj precize same longaj.

Poste ili ĉiuj renkontiĝis denove kaj klopodis lerni paŝi per stilzoj. Snufmumriko stabile iris tien-reen per siaj stilzoj montrante al la aliaj kiel oni faru.

– Pli longajn paŝojn! – li vokis. – Estu tute trankvilaj. Ne pensu. Sentu! Ne rigardu suben, ĉar tiam vi perdos la ekvilibron.

– Mi havas kapturnon! Mi vomos! – kriis Snif.

– Aŭskultu, Snif, – diris Snufmumriko. – Estas tre eble, ke troviĝas perditaj trezoroj sur la mara fundo.

Kaj Snif tuj ĉesis malbonfarti.

– Rigardu min, – vokis Snorkfraŭlino. – Mi kapablas! Mi kapablas! Mi tute ne pensas, mi nur sentas!

– Tion ni scias, – diris ŝia frato.

Post unu horo diris Snufmumriko:

– Nun ŝajnas al mi ke vi ĉiuj kapablas. Estas tempo ekiri.

– Ankoraŭ ne! Mi sendube devas iom pli ekzerci min, – petis Snif kaj ĵetis rapidan rigardon suben en la maran fundon.

– Ni ne havas tempon, – diris la mumriko. – Nun memoru eviti ŝlimon kaj fendojn. Sekvu min.

Unu post la alia, kun la stilzoj sub la brakoj, ili grimpis suben en la ruĝa krepusko. Ili perdis piedapogon kaj glitis sur la marherboj kaj apenaŭ povis vidi unu la alian pro akvovaporo.

– Vi memoras ke ĉi tio okazas je via risko, ĉu ne? – demandis Snif.

– Certe, – respondis Mumintrolo. – Mi scias. Vi povas esti tute trankvila.

Nun la morta mara fundo etendiĝis antaŭ ili. Ĝi aspektis vere mizera. Ĉiuj belaj kronoj el fuko, kiuj iam balanciĝadis en travidebla akvo, kuŝis plataj kaj nigraj, kaj fiŝoj senpove baraktis en la malmultaj flakoj restantaj. Terure malbone odoris. Ĉie meduzoj kaj fiŝetoj kuŝis spirkaptante, kaj Snorkfraŭlino kuris tien-reen por porti ilin ĝis la akvotruoj.

– Tiel do, tiel do, – ŝi diris. – Nun vi tuj fartos bone denove…

– Mi ege bedaŭras, – diris Mumintrolo. – Sed mi pensas ke ni ne havos tempon savi ĉiujn.

– Tamen kelkajn, – diris Snorkfraŭlino suspirante. Ŝi suriris siajn stilzojn kaj sekvis la ceterajn. Ĉi-malsupre la kometo impresis multe pli granda, kaj ĝi ŝajnis flirti kaj flagri tra la akvovaporo. Kvazaŭ long-kruraj insektetoj ili marŝis pli kaj pli fore suben en la profundaĵojn de la maro.

Jen kaj jen el la sablo altiĝis enormaj malhelaj montoj, kies pintoj iam estis insuletoj kaj ŝeroj kie ekskursaj boatoj albordiĝis kaj knitetoj plaŭde banis sin.

– Mi neniam plu kuraĝos naĝi en profunda akvo, – diris Snif tremante. – Nur imagi, ke ĉio ĉi kuŝas sub la ventro!

Li rigardis suben en fendegon kie ankoraŭ akvo restis kaj sekreta vivo svarmis.

– Tamen ĝi estas bela. Terura kaj bela, – diris Snufmumriko. – Kaj scii, ke neniu iam estis ĉi tie antaŭ ni…

– Jen ĝi estas! – subite kriis Snif. – La trezorkesto! Vi diris ke ĉi tie troviĝas perditaj trezoroj…

Li lasis la stilzojn kaj komencis furioze elfosi la keston el la sablo.

– Helpu min! – li kriis. – Ĝi estas ŝlosita… Ĝi fiksiĝis…

– Ni ne povos kunporti ĝin, – ĝi estas tro granda, diris la snorko. – Snif, mi petas, rapidu! Vi trovos multe pli belajn aferojn antaŭ ol ni alvenos. – Kaj la besteto Snif plupaŝis kun la nazo ĉifita pro malespero.

La rokoj iĝis pli altaj kaj sovaĝaj, kaj la grundo estis plena de fendegoj. La stilzoj senĉese fiksiĝis en la fendoj, kaj ili iris pli kaj pli malrapide. Jen kaj jen iu el ili falis surkapen. Ili jam ĉesis interparoli kaj nur marŝis, marŝadis. Kaj subite sinkinta ŝipo kuŝis antaŭ ili. La kompatinda ŝipo aspektis ege melankolia. La masto estis disrompita kaj la frakasitaj flankoj plenaj de mituloj kaj marherboj. La rigon forportis maraj fluoj. Sed la prua figuro restis. Ĝi gapis rekte preter ili kaj malĝoje ridetis en soleco.

– Ĉu vi pensas ke ili saviĝis? – flustris Snorkfraŭlino.

– Kompreneble, – respondis Mumintrolo. – Ili ja havis savboatojn. Venu, ni foriru. Ĝi aspektas vere tro malĝojiga.

– Atendu iomete, – vokis Snif kaj saltis suben de la stilzoj. – Mi vidas ion glimantan! Ion el oro! – Li enrampis sub la vrako kaj komencis fosi inter la marherboj.

– Ponardo! – li kriis. – Ĝi estas el oro kaj havas juvelojn sur la tenilo!

Snorkfraŭlino klinis sin antaŭen por rigardi kaj perdis la ekvilibron. Ŝi baskulis antaŭen sur la stilzoj, poste ŝi baskulis dorsen, ŝi kriis diskante kaj jen ŝi flugis arke en la nigran internon de la vrako. Mumintrolo alkuris por savi ŝin.

Li grimpis supren laŭ la rusta ankroĉeno, glitis sur felo el marherboj sur la ferdeko kaj rigardis suben en la mallumon de la holdo.

– Kie vi estas?! – li kriis.

– Jen! – pepis Snorkfraŭlino.

– Ĉu vi vundiĝis? – demandis la trolo.

– Ne, sed mi timas, – ŝi diris.

Mumintrolo saltis en la holdon. Akvo atingis ĝis lia ventro, kaj odoris mucide kaj malagrable.

– Snif kaj liaj ĉiamaj juveloj, – li diris.

– Tamen mi komprenas lin, – kontraŭis Snorkfraŭlino. – Mi amas juvelojn kaj oron kaj perlojn kaj diamantojn! Eble troviĝas kelkaj ĉi tie! Ĉu ni…?

– Estas tro mallume, – diris Mumintrolo. – Kaj eble troviĝas danĝero ĉi tie.

– Jes, – obeeme diris Snorkfraŭlino. – Do levu min, mi petas. – Kaj Mumintrolo levis ŝin sur la randon de la holda truo.

– Kiel prosperas al vi? – vokis Snufmumriko.

– Mi refoje estas savita, – gaje respondis Snorkfraŭlino kaj elprenis sian speguleton por esplori ĉu ĝi frakasiĝis. Sed dank' al Dio, la vitro estis en ordo kaj ĉiuj rozaj rubenoj restis dorsflanke. En la spegulo Snorkfraŭlino vidis sian propran malsekan frunthararon, ŝi vidis la nigran truon, ŝi vidis la okulojn de Mumintrolo tie sube kaj malantaŭ li, plej fore en la mallumo ŝi vidis ion alian – ion kio moviĝis. Kio malrapide rampis pli kaj pli proksimen al Mumintrolo…

– Atentu! – ŝi kriis. – Estas io malantaŭ vi!

Mumintrolo turnis sin.

Kaj jen venis la sepio. La plej danĝera monstro de la maro, giganta sepio, malrapide alglitis kontraŭ li el la mallumo.

Mumintrolo klopodis grimpi, sed la tabuloj estis tro glitaj. Fojon post fojo li glitis malantaŭen kaj plaŭde refalis en la akvon. Supre Snorkfraŭlino sidis kriante, ankoraŭ kun la spegulo enmane.

Kaj la sepio alproksimiĝis.

Subite ĝi haltis palpebrumante. La spegulo kaptis la ardan diskon de la kometo per sia vitro kaj ĵetis grandan blindigan rebrilon rekte en la vizaĝon de la sepio. Ĝi ektimis. Dum sia tuta vivo ĝi vivadis en mallumo plej sube en la plej profunda maro. Nun la mallumo estis for. La maro estis for. Kaj plej terure; ekhavi abomenan, ruĝan lumon rekte en la okulojn. La sepio suspiris kaj ĵetis ĉiujn siajn brakojn ĉirkaŭ la kapon plej interne de la holdo.

– Snorkfraŭlino, vi savis mian vivon, – diris Mumintrolo.

– Kaj en kia inteligenta maniero!

– Tio okazis pro hazardo, – ŝi respondis. – Sed mi dezirus savi vin de sepio unufoje ĉiutage!

– Nu, bone, – diris Mumintrolo. – Nun vi eble tamen deziras tro multe. Venu. Mi volas foriri de ĉi tie.

Dum la tuta tago ili marŝis tra la soleca mara pejzaĝo, pli kaj pli profunde suben. Jen troviĝis enormaj marfundaj konkoj, kiuj tute ne similis tiujn, kiujn oni povas kolekti surstrande. Ili estis ornamitaj per dornoj kaj turboj kaj havis intensajn belajn kolorojn.

– Eblus loĝi en ili, – diris Snorkfraŭlino. – Ĉu vi aŭdas ilin susuri? Ĉu iu sidas flustrante en ili?

– Tio estas la maro, – diris Snufmumriko. – La konko memoras la maron. – Li ekemis muziki kaj elpoŝigis la buŝharmonikon. Sed eĉ ne unu sono elvenis el ĝi, la akvovaporo forpelis ĉiujn tonojn.

– Jen aĉa afero, – diris Snufmumriko afliktite.

– Paĉjo sendube riparos ĝin kiam ni venos hejmen, – diris Mumintrolo. – Li povas ripari ĉion ajn, se li nur iam komencas.

– Nun ni estas proksime al la plej granda mara profundo, – diris Snufmumriko. – Paŝu singarde…

Jen ne plu troviĝis marherboj. La fundo de la maro krute deklivis antaŭ ili, kovrita de griza ŝlimo. Estis absolute silente kaj tre solene. Kaj jen, subite, ne plu troviĝis fundo. Ĝi malaperis en abismo el ombroj kaj akvovaporo.

Neniu iris ĝis la rando por rigardi. Ili silente preteriris. Nur Snorkfraŭlino turnis sin kaj iomete suspiris, ĉar ĝuste ĉe la krutaĵo kuŝis la plej granda kaj bela konko de la maro. Ĝi estis tre blanka kaj lumis tra la krepusko. La maro kantis en ĝi.

– Ne zorgu pri ĝi, – diris Mumintrolo. – Ĉi tie estas danĝere. Tie sube troviĝas monstroj kiujn neniu iam vidis. Ili vivas tie sube en la ŝlimo…

Nun vesperiĝis. Ili tenis sin kiel eble plej proksime unu al la alia kaj aŭskultis la malrealecan silenton. Ĉio estis mola kaj malseka kaj strange silenta. Mankis ĉiuj amikaj sonetoj kiuj alvenas vespere sur la tero, de folioj movataj de la nokta vento, de birda pepo, de paŝoj kiuj rapidas hejmen. Ne eblis fari fajron, kaj ili timis dormi inter ĉiuj nekonataj danĝeroj, kiuj ĉi-sube povus insidi. Fine ili grimpis sur altan rokon, kie ŝajnis iom pli sekure, kaj manĝis tion kio restis el la krakpano de la snorkoj.

Mumintrolo prenis la unuan vaĉon kaj decidis preni ankaŭ tiun de Snorkfraŭlino. Dum la ceteraj kuŝiĝis dense unu ĉe la alia kaj endormiĝis, li sidis gapante al la morta mara fundo. Ĝi estis ruĝa pro la kometa lumo, sed ĉiuj ombroj estis velure nigraj.

Mumintrolo rigardis la malgajan pejzaĝon kaj pensis pri tio, kiel la tero devas timi vidante la brilan fajroglobon alproksimiĝi. Li pensis pri tio, kiom li ege amis ĉion, la arbaron kaj maron, la pluvon kaj venton, la sunbrilon kaj herbojn kaj muskojn, kaj kiel maleblus al li vivi sen ĉio ĉi.

Sed poste li pensis: “Panjo sendube scias kiel savi ĉion”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.