La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


KOMETO EN MUMINVALO

Aŭtoro: Tove Jansson

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1

En la sama mateno, kiam la patro de Mumintrolo pretigis ponton trans la riveron, la besteto Snif faris eltrovon. Li trovis tute novan vojon. Ĝi enŝteliĝis en la arbaron en malluma loko, kaj Snif longe rigardis al ĝi.

– Ĉi tion mi rakontos al Mumintrolo, li pensis. – Ni devos kune esplori tiun vojon, ĉar mi ne riskos tion sola.

Poste li metis du branĉetojn kruce por retrovi la lokon kaj salte kuris hejmen plejeble rapide.

La valo kie ili loĝis estis tre bela. Ĝi estis plena de feliĉaj bestetoj kaj verdaj arbegoj. Tra la herbejoj fluis la rivero, ĝi faris kurbon ĉirkaŭ la blua mumindomo kaj malaperis al aliaj lokoj kun aliaj bestetoj, kiuj demandis sin de kie ĝi venas.

Estas io stranga pri vojoj kaj riveroj, Snif pensis, oni vidas ilin preterpasi kaj ekhavas teruran emon esti aliloke. Akompani por vidi kie ili finiĝas…

Mumintrolo estis okupita fiksi pendolilon, kiam Snif revenis hejmen.

– Saluton, – Snif diris. – Mi trovis tute propran vojon. Ĝi aspektas danĝera.

– Kiom danĝera? – Mumintrolo demandis.

– Mi prefere dirus enorme danĝera, – la besteto Snif serioze respondis.

– Do ni devas kunporti buterpanojn, – Mumintrolo diris.

– Kaj fruktsukon. – Li iris ĝis la kuireja fenestro kaj diris: – Hej, Panjo. Hodiaŭ ni manĝos eksterdome.

– Bone, – la patrino diris. – Tion vi ja povas fari. – Ŝi metis buterpanojn en la korbon, kiu staris apud la lavtablo. Poste ŝi prenis muminmanplenon da bombonoj el unu skatolo kaj du pomojn el alia, kvar kolbasetojn de hieraŭ kaj botelon da preta fruktsuko, kiu kutime staris sur la forna breto.

– Tre bone, – Mumintrolo diris. – Ĝis baldaŭ. Ni do revenos kiam ni venos.

– Ĝis la, – respondis la patrino.

Mumintrolo kaj Snif iris tra la ĝardeno, trans la herbejojn kaj supren laŭ la deklivo, ĝis la malluma arbaro en kiun ili neniam eniris. Tie ili metis la korbon surteren kaj rigardis malsupren al la valo. La mumindomo estis malgranda kiel punkto, kaj la rivero aspektis kiel mallarĝa verda rubando. La pendolilo tute ne videblis de ĉi-supre.

– Vi neniam antaŭe estis tiel malproksime de via panjo, – diris la besteto Snif. – Nur mi estis ĉi tie, tute sola. Kaj nun vi vidos mian novan vojon kiun mi mem trovis.

Li kuradis tien-reen, flaris kaj nazumis kaj rigardis la sunan altecon kaj ĉiel kondutis kaj finfine li kriis: – Jen! Mi trovis ĝin! Nu? Kion vi diras? Ĉu ĝi ne aspektas danĝera? Vi iru la unua.

Mumintrolo eniris la verdan mallumon, tre singarde. Ĉirkaŭ ili iĝis tute silente.

– Vi devas atenti danĝerojn el ĉiuj flankoj, – Snif flustris.

– Mi ne povas samtempe rigardi ĉien, – Mumintrolo kontraŭis. – Vi rigardu malantaŭen, ĉar por tio mi ne havas tempon.

– Ne, ne, malantaŭen ne, – Snif timeme diris. – Estas multe pli terure se iu postsekvas, ol se oni renkontas iun! Ĉi tio estos je via risko!

– Nu, do iru antaŭe, – diris Mumintrolo.

– Ankaŭ tion mi ne volas! – kriis Snif. – Ĉu ni ne povas iri unu apud la alia?

Do ili iris unu proksime apud la alia pluen kaj pluen en la arbaron. Ĝi iĝis pli kaj pli verda kaj malluma, kaj unue la vojo iris supren kaj poste malsupren kaj ĝi pli kaj pli mallarĝiĝis kaj fine restis entute neniu vojo, nur muskoj kaj filikoj.

– Vojo devas konduki ien, – diris Mumintrolo. – Ĉi tio estas malĝusta. Ĝi ne rajtas tiel finiĝi, tutsimple. – Li faris kelkajn paŝojn sur la muskoj.

– Sed eble ni neniam retrovos la vojon hejmen, – flustris Snif.

– Silentu iomete, – diris Mumintrolo. – Ĉu vi aŭdas ion?

Fore trans la arboj aŭdiĝis mallaŭta susuro. Denove li faris kelkajn paŝojn, levis la nazon flarante. La vento estis humida kaj agrable odoris.

– Jen la maro, – Mumintrolo kriis kaj ekkuris, ĉar se li amis ion entute, tio estis bani sin.

– Atendu! – kriis Snif. – Ne lasu min sola!

Sed Mumintrolo haltis nur vidante la maron antaŭ si. Tiam li solene sidiĝis sur la sablon kaj rigardis la ondojn kiuj ruliĝadis, unu post alia, ĉiuj kun rando el blanka ŝaŭmo sur la pinto. Post kelka tempo Snif elvenis el la arbaro kaj sidiĝis apud li dirante: – Vi forkuris de mi. Vi lasis min en la danĝero!

– Mi tiel ekĝojis, – Mumintrolo klarigis. – Mi konis la valon kaj la riveron kaj la montojn, sed ne ke ni krome havas maron. Rigardu kiaj ondoj!

– Ili aspektas malvarmaj kaj koleraj, – diris Snif. – Ene de ili oni malsekiĝas, kaj sur ili oni vomemas.

– Ĉu vi ne ŝatas plonĝi? – Mumintrolo surprizite demandis. – Ĉu vi povas plonĝi kun malfermitaj okuloj?

– Mi povas, sed mi ne volas, – diris Snif. Mumintrolo stariĝis kaj iris rekte kontraŭ la maron.

– Tio okazos je via risko! – kriis Snif. – Ne eblas antaŭe scii, kion oni ekvidos tie sube!

Sed Mumintrolo plonĝis en grandan ondon tra kiu la suno klare brilis. Unue li vidis nur verdajn vezikojn el lumo, poste li vidis arbarojn el fukoj kiuj balanciĝis super la sablo. Ili estis elegante frizitaj kaj ornamitaj per konkoj, interne rozkoloraj kaj ekstere blankaj. Pli fore de la tero la akvo malheliĝis proksime al nigra truo, kiu kondukis rekte suben en la senfundon. Tiam li returnis sin, sagis supren meze de ondo kaj akompanis ĝin reen al la strando. Tie Snif sidis vokante pri helpo.

– Mi pensis ke vi dronis! – kriis Snif. – Aŭ ke ŝarko formanĝis vin! Kio okazus al mi sen vi?

– Ne stultumu, – diris Mumintrolo. – Mi kutimas je la akvo. Cetere, dum mi estis tie sube mi ekhavis ideon. Tre bonan ideon kiu estas sekreto.

– Kiom granda? – demandis Snif. – Ĉu same granda kiel "abismo min glutu"?

Mumintrolo kapjesis.

– Abismo min glutu, – Snif recitis. – Vulturoj manĝu miajn sekajn ostojn kaj neniam plu mi manĝu glaciaĵon se mi ne gardos la sekreton de l’ sekretoj. Nu?

– Mi estos perloĉasanto kaj kaŝos miajn perlojn en skatolo, – diris Mumintrolo. – Ĉiuj blankaj ŝtonoj estas perloj. Ĉiuj blankegaj kaj rondegaj.

– Ankaŭ mi volas esti perloĉasanto! – kriis Snif. – Mi kaptos ilin surstrande. La tuta strando estas plena de ŝtonoj blankaj kaj rondaj.

– Vi ne komprenas, Mumintrolo klarigis. – Ili estas perloj nur sub la akvo. Ĝis baldaŭ. – Kaj jen li refoje vadis eksteren tra la surfo.

– Kio do mi povas esti!? – Snif kriis post li.

– Vi povas esti tia ulo, kiu trovas skatolon por perloĉasanto, – diris Mumintrolo kaj plonĝis. Snif malrapide plupaŝis laŭ la strando.

– Vi prenas ĉion amuzan, – li murmuris. – Nur pro tio ke mi estas tre malgranda.

Li iom serĉis skatolojn, sed troviĝis neniu. Nur fukoj kaj kelkaj tabulstumpoj. La strando estis longa kaj soleca kaj ĝi finiĝis per alta monto kiu deklivis rekte suben en la akvon. La tuta monto estis malseka de onda ŝaŭmo.

– Ĉi tio ne plu estas amuza, – pensis Snif. – Mi ne plu volas esti malgranda kaj sen iu kunludanto…

Kaj ĝuste tiam la besteto Snif ekvidis katidon kiu promenis sola plej supre sur la monto. Ĝi estis nigra-kaj blankmakula kaj havis tre mallarĝan voston kiu elstaris rekte supren. Li tiel ekĝojis ke tio doloris al li.

– Kateto, – vokis Snif. – Eta katideto, – venu suben renkonti min, mi tiel terure enuas!

La katido sendis al li flavan rigardon trans la ŝultron kaj plu plandis. Tiam Snif komencis grimpi. Li grimpis kaj grimpegis sur la malseka kruta monto, senĉese vokante al la kato. Kiam li finfine alvenis supren, ĝi jam plandis rekte antaŭen laŭ la krutaĵo kaj iris ekvilibre sur mallarĝa roka kornico.

– Ne foriru de mi! – kriis Snif. – Vi plaĉas al mi!

Sed la katido plupaŝis, pli kaj pli foren. Sub la monto la maro muĝis. La besteto Snif sentis siajn krurojn moliĝi. Lia koro ekbatis.

Kaj tiam li rampis post la katido. Li rampis tre malrapide senĉese pensante: mola ĉarma katideto kiu estas la mia… kiu estas eĉ pli malgranda ol mi… Ho, protektanto de ĉiuj bestetoj, mi petas, bonvolu lasi min havi ĝin kaj lasu min imponi al Mumintrolo…

Neniam antaŭe li tiel timis kaj neniam sentis sin tiel kuraĝa. Kaj subite la groto troviĝis tie. Truo en la roka muro kaj trans ĝi vera groto.

Snif retenis la spiradon. Jen groto, kian oni trovas nur unufoje en la vivo, aŭ eble neniam. Ĝi havis subtilan sablan grundon kaj glatajn malhelajn murojn. Supre en la plafono troviĝis blua ĉiela fenestro. La sablo estis varma pro sunbrilo.

Li enrampis kaj kuŝiĝis surventre en la sunstrio pensante: jen mi loĝos dum mia tuta vivo. Mi metos etajn bretojn kaj faros dormejon sur la sablo kaj havos brulantan kandelon vespere. Kion diros Mumintrolo?

Sed la malamikema katido jam malaperis.

La vojo reen ne ŝajnis tre danĝera. Kiel io povus trafi tiun, kiu ĵus trovis groton?

Mumintrolo ankoraŭ okupiĝis pri sia perloĉasado. Li saltadis kiel korko sur la ondoj kaj surstrande kuŝis amaso da rondaj blankaj ŝtonoj.

– Nu, jen vi estas, – li diris. – Kie estas la skatolo?

– Venu surteren! Tuj venu surteren! – kriis Snif. – Mi trovis ion! Mi trovis ion tute sola kaj kun la plej terura danĝero kiun vi povas imagi!

– Ĉu ĝi estas bona skatolo? – demandis Mumintrolo kaj alvadis kontraŭ la strandon kun muminmanoj plenaj de perloj.

– Skatolo, skatolo, – kriis Snif, – konservu viajn skatolaĉojn! Abismo vin glutu kaj tiel plu, ni ne havas tempon por tio ĉar mi trovis groton! Propran groton!

– Ĉu ĝi estas vera? – demandis Mumintrolo. – Kun grundo kaj truo por enrampi? Kun rokaj muroj kaj sabla grundo?

– Ĉio! Ĉio necesa! – respondis Snif kaj estis tiel ekster si, ke li apenaŭ restis staranta. – Kaj vi rajtas konservi viajn perlojn en mia groto se vi donos al mi la duonon aŭ almenaŭ tri manplenojn!

La perloj iĝis multe pli veraj kaj blankaj tuj veninte en la groton. Mumintrolo kaj Snif kuŝis surdorse sur la sablo rigardante supren tra la blua ĉiela fenestro. Jen kaj jen salaj gutoj alflugis tra la pordo, kaj la sunstrio pli kaj pli larĝiĝis.

Snif tre deziris rakonti pri la katido. Sed li decidis ne fari tion. Unue li trovos ĝin kaj amikiĝos kun ĝi. Ĝi akompanos lin ĉie. Kaj en unu hela tago ili kune venos en la verandon, kaj Mumintrolo diros: ĉu tio eblas!? Ĉu vi havas propran katidon kiu akompanas vin ĉie!?

Oni povus meti subtason da lakto en la ĝardeno. Ĉiuvespere…

Snif suspiris.

– Nun mi malsatas, – li diris. – Imagu, ke eblas iĝi tiel feliĉa ke oni forgesas manĝi!

Nur malfrue posttagmeze Mumintrolo kaj Snif revenis al la blua domo en la valo. Dum la vespero proksimiĝis, la rivero fluis malrapide, kaj super ĝi la nova ponto brilis en multaj ĵuspentritaj koloroj. La patrino de Mumintrolo aranĝis konkojn ĉirkaŭ la florbedoj.

– Ĉu vi amuziĝis? – ŝi demandis.

– Ni iris almenaŭ dek mejlojn for de ĉi tie! – rakontis Mumintrolo. – Mi vidis la maron! Mi plonĝis en grandegaj ondoj kaj trovis ion terure belan kiu komenciĝas per P kaj finiĝas per J… Sed mi ne povas diri kio ĝi estas, ĉar ĝi estas sekreto!

– Kaj mi trovis ion kio komenciĝas per G kaj finiĝas per O! – kriis Snif. – Kaj ie meze troviĝas O kaj T. Sed pli ol tion mi ne diros!

– Kiel mirinde, – diris Muminpanjo. – Tiom da grandaj eventoj en unu tago. La supo staras en la varmujo. Kaj ne tro multe klaktintigu, ĉar via patro verkas.

Poste ŝi pluis distribui konkojn, laŭvice unu bluan, du blankajn kaj unu ruĝan, kaj tio iĝis tre bela.

Ŝi malrapide fajfis al si mem pensante, ke aspektas kvazaŭ pluvos. Malkvieta vento pasis tra la arboj, kiuj suspiris kaj skuis sin kaj turnis ĉiujn foliojn inverse. Longaj, grizaj nuboj ekvelis tra la ĉielo.

– Mi esperas ke ne denove estos inunda pluvo, – pensis la patrino de Mumintrolo. Ŝi kolektis kelkajn konkojn superfluajn kaj eniris en la domon ĝuste kiam ekfalis la unuaj gutoj.

Snif kaj Mumintrolo endormiĝis meze sur la salona tapiŝo. La patrino etendis plejdon sur ilin kaj sidiĝis ĉefenestre por rigardi la pluvon. Ĝi estis griza pluvego kiu kunportis fruan krepuskon. Ĝi silente fingrumis sur la tegmento, lirlis en la ĝardeno, susuris tra la arbaro kaj malproksime ĝi gutadis en la groton de Snif.

Ie en sekreta kaj tute privata kaŝejo la malamikema katido volvis sian voston ĉirkaŭ si kaj endormiĝis.

Malfrue nokte, kiam ĉiuj jam enlitiĝis, la patro de Mumintrolo aŭdis plendan sonon. Li eksidis por aŭskulti. Pluvo torentis tra la defluaj tuboj kaj la difektita tegmenta fenestro kiel kutime batadis en la vento. Nun reaŭdiĝis la mizera sono. La patro surmetis negliĝon kaj iris prizorgi sian domon. Li esploris la bluan ĉambron, poste la flavan kaj fine la punktitan, kaj ĉie estis silente. Tiam la patro malfermis la verandan pordon kaj rigardis eksteren en la pluvon. Per sia poŝlampo li lumigis sur la ŝtuparo kaj herbejo, kaj la lumo glimigis la pluvgutojn kvazaŭ diamantojn. Nun blovis eĉ pli ol iam.

– Je kukolo, kio estas tio? – diris la patro de Mumintrolo.

Ĉar ekstere sidis io malseka kaj mizera kun lipharoj kaj nigraj brilaj okuloj.

– Mi estas moskorato, diris la mizera estaĵo per malforta voĉo. – Senhejma moskorato. Duono de la domo fendiĝis, kiam vi konstruis vian ponton trans la riveron. Tio kompreneble ne gravas. La dua duono malaperis pro la pluvo. Tio gravas eĉ malpli. Por filozofo estas tute egale, ĉu li vivas aŭ mortas, sed post tiu ĉi malvarmumo estas tre malcerte, kio okazos al mi…

– Mi terure bedaŭras, – diris la patro de Mumintrolo. – Mi ne sciis, ke vi loĝas sub la ponto. Envenu, pro ĉio! Sendube mia edzino povos aranĝi liton ie.

– Mi ne tre zorgas pri litoj, ili estas tiel nenecesaj mebloj, – la moskorato malĝoje diris. – Mi loĝis en nura truo, sed mi bonfartis tie. Ja al filozofo egalas, ĉu li bonfartas aŭ ne, sed ĉiuokaze ĝi estis bona truo.

Li deskuis de si akvon kaj aŭskultis ĉiudirekten. – Kia domo estas tio ĉi? – li demandis.

– Tute ordinara mumindomo, respondis la patro. – Mi mem konstruis ĝin. Kion vi dirus pri glaso da pomvino kontraŭ la malvarmumo?

– Tio ja ne estas necesa, – diris la moskorato. – Sed eble tamen. La patro de Mumintrolo ŝteliris en la kuirejon kaj malfermis la ŝrankon sen lumigi. Li streĉis sin al la pomvina botelo, kiu staris sur la plej supra breto, streĉis kaj streĉadis sin, kaj subite li faligis bovlon kaj estiĝis terura krako. La tuta domo vekiĝis, oni vokis kaj batis per pordoj, kaj jen la patrino de Mumintrolo alkuris kun kandelo enmane.

– Ĉu estas nur vi, – ŝi diris. – Mi pensis ke iu fripono eniris al ni.

– Mi volis subenigi la pomvinon, – diris la patro. – Kaj jen iu azeno metis tiun stultan bovlon tute ĉe la rando. – Estas tute bone ke ĝi dispeciĝis, ĝi estis malbelega, – diris Muminpanjo. – Estas pli facile se vi suriras seĝon. Kaj prenu glason ankaŭ por mi.

La patro suriris seĝon kaj kaptis la botelon kaj tri glasojn.

– Por kiu estas la tria? – scivolis la patrino.

– Por la moskorato, – respondis la patro. – Lia domo difektiĝis, do li venas por loĝi ĉe ni.

Ili lumigis la petrollampon en la verando kaj tostis. Ankaŭ Mumintrolo kaj Snif rajtis partopreni, kvankam estis meze de la nokto. Sed ili trinkis lakton. Ankoraŭ la pluvo dancadis sur la tegmento, kaj la blovado eĉ pli intensiĝis. Ĝi hurlis tra la kamentubo, kaj la klapoj de la kahelforno timeme skuiĝis.

La moskorato almetis la nazon al la veranda fenestro gapante eksteren en la mallumon.

– Tio ĉi ne estas natura pluvo, – li diris.

– Ĉu ne ĉiuj pluvoj estas naturaj? – demandis la patro de Mumintrolo. – Ĉu ankoraŭ glason?

– Eble glaseton, – diris la moskorato. – Dankon, dankon. Nun mi sentas min pli bone. La granda pereo ne tiom zorgigas min, sed iel oni preferus ne havi malvarman ventron pereante.

– Nu, certe ne, – diris la patrino. – Sed ĉi tio sendube ne estas inunda pluvo.

La moskorato elsnufis.

– Vi ne scias pri kio mi parolas, sinjorino, li diris. – Ĉu vi lastatempe ne sentis ion strangan en la aero? Ĉu vi ne havis antaŭsentojn? Ĉu ne de temp’ al tempo io tremigas vian nukon?

– Nee, – Muminpanjo surprizite diris.

– Ĉu io danĝera? – flustris Snif gapante al la moskorato.

– Ne eblas scii, – murmuris la moskorato. – La universo estas tiel granda kaj la tero tiel terure malgranda kaj mizera…

– Nun mi opinias, ke ni enlitiĝu, – la patrino rapide diris.

– Timigaj rakontoj malfrue nokte neniam estas bona afero.

Post kelka tempo ĉiuj lumoj estingiĝis kaj la tuta domo dormis. Sed la pluvo kaj ŝtormo daŭris ĝis la sekva mateno.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.