La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOMETO EN MUMINVALO

Aŭtoro: Tove Jansson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5

La kvaran de aŭgusto ne plu estis nube, sed la sunon kovris stranga ombro. Dum kelka tempo ĝi ŝajnis nigra, ĝuste ruliĝante supren trans Soleca Montaro kaj ekglisante en la ruĝan ĉielon. Estis pli varme. Dum la tuta nokto ili nur marŝis kaj marŝadis. Snif komencis ĝemi.

– Mi estas laca, – li diris. – Mi laciĝis de la tuto. Nun estas via vico porti la tendon. Kaj la krespeto-paton.

– Ĝi estas bona tendo, – diris Snufmumriko. – Sed oni evitu tro multe ŝati posedaĵojn. Simple forĵetu ĝin. Ankaŭ la krespeto-paton. Tamen restas al ni nenio por meti sur ĝin.

– Ĉu vi vere intencas tion? – konsternite demandis Snif.

– Suben en la abismon?

Snufmumriko kapjesis.

Snif iris ĝis la krutaĵo.

– Eblus loĝi en ĝi, – li murmuris. – Mi povus ricevi ĝin kaj havi ĝin kiel mian propran tendon ĝis mi mortos… kara mumintrolo, nun mi tute ne scias kion fari!

– Vi ja havas la groton, – Mumintrolo amike diris.

Tiam la besteto Snif ridis kaj ĵetis la tutan pakaĵon foren. Ĝi faris grandegajn saltojn inter la rokaj pintoj, la krespeto-pato tintis kiel fanfaro.

– Belege! – kriis Mumintrolo, kaj igis la kaserolojn postsekvi. Ili faris eĉ pli belan bruon. Daŭris longe ĝis la lasta kaserolo silentiĝis sube en la abismo.

– Ĉu vi nun pli bone fartas? – demandis Snufmumriko.

– Ne, diris Snif kaj iĝis tute palvizaĝa. – Nun mi ekhavis kapturnon! – Kaj li kuŝiĝis sternite sur la tero rifuzante pluiri.

– Aŭskultu, – diris Mumintrolo. – Ni devas rapidi. Mi devas kiel eble plej rapide trovi la etan…

– Mi scias, mi scias, – interrompis Snif. – Vian stultan Snorkfraŭlinon. Sed ne tuŝu min ĉar tiam mi vomos!

– Lasu lin malbonfarti en paco, – diris Snufmumriko. – Atendante ni rulu iom da ŝtonoj. Ĉu vi iam rulis ŝtonojn?

– Ne, – diris Mumintrolo.

Snufmumriko elektis grandegan blokon kiu kuŝis ĝuste apud la roka rando.

– Nun rigardu, – li diris kaj ekbalancis la ŝtonon, unu, du, tri – kaj ĝi malaperis trans la randon. Ili kuris antaŭen por rigardi. Jen la bloko dancis antaŭen kvazaŭ fulmotondrus, ŝtonetoj ŝprucis kaj longe poste muĝantaj eĥoj ĵetiĝis tien-reen inter la montoflankoj.

– Fariĝis ŝtonlavango, – feliĉe diris la mumriko.

– Ĉu ankaŭ mi! – vokis Mumintrolo kaj kuris ĝis eĉ pli granda bloko kiu staris ekvilibre plej fore rande de la abismo.

– Singarde! – kriis Snufmumriko.

Sed estis tro malfrue, la bloko tondre falis, kaj post ĝi flugis la malfeliĉa mumintrolo.

Nun verŝajne troviĝus je unu mumintrolo malpli en la mondo, se li ne havus la savŝnuron ĉirkaŭ la ventro. Snufmumriko tuj ĵetis sin dorsen kaj serĉis piedapogon por kontraŭi la puŝon. Ĝi estis forta puŝo, li sentis kvazaŭ li disduiĝus.

Sube en la abismo Mumintrolo senpove svingiĝis tienreen, kaj li estis sufiĉe peza trolo. Snufmumriko malrapide glitis pli kaj pli proksimen al la krutaĵo. La ŝnuro inter li kaj Snif streĉiĝis kaj ankaŭ Snif estis kuntirata sur la tero.

– Lasu, – li ĝemis. – Ne ĝenu min, mi malbonfartas…

– Vi eĉ pli malbonfartos kiam vi falos en la abismon post kelka tempo, – diris Snufmumriko. – Fikstenu kaj tiru! Kaj sube Mumintrolo blekis:

– Helpon! Tiru min supren!

Snif levis la nazon, kaj lia vizaĝo eĉ pli verdiĝis, sed ĉifoje tio estis pro teruriĝo. Li provis forrampi, li apogis sin mane, piede kaj voste, li glitis tien-reen, kaj kiel ajn li baraktis, la ŝnuro implikiĝis inter la rokoj kaj ili ĉesis gliti.

– Kaj nun tiru, – diris Snufmumriko. – Haŭlu per via plena forto kiam mi diras “nun”. Tio estas – ne nun. Ne nun. Sed nun! – Kaj jen ili tiris plenforte, pecon post peco, kaj finfine vidiĝis Mumintrolo super la rando. Unue la oreloj, poste la okuloj, poste la nazo, poste ankoraŭ pli da nazo kaj fine la tuta mumintrolo.

– Je mia vosto, – li diris. – Ĉi tion Panjo devus sperti.

– Saluton! – diris Snif. – Bone revidi vin. Mi estas tiu, kiu igis ĉion halti!

Ili longe sidis por trankviliĝi. Subite Mumintrolo diris:

– Ni estis stultaj.

– Certe vi estis tiaj, – diris Snif.

– Nepardoneble, – pluis Mumintrolo. – Krime! Imagu se ni rulis tiujn ŝtonojn sur la kapon de eta Snorkfraŭlino!

– Tiuokaze ŝi nun estas plata, – diris Snif.

Mumintrolo salte stariĝis.

– Ni devas pluiri, – li ekkriis. – Tuj!

Kaj sub la malintense ruĝa ĉielo kun ĝia pala sundisko ili pluiris malsupren.

Sub la monto fluis rivereto inter la ŝtonoj. Ĝi estis tre malprofunda kaj havis oran glimon sur sia fundo. La hemulo sidis kun siaj lacaj piedoj en la akvo suspirante al si mem. Apude li havis dikan libron titolitan «Insektoj de la Norda Duonsfero, iliaj Kutimoj kaj Fikutimoj».

– Strange, – diris la hemulo. – Eĉ ne unu sola kun ruĝa vosto. Se ne temus pri Dideroformia Fnatopogetes, sed ĝi estas tre ofta kaj havas neniun ajn voston.

Kaj li refoje suspiris.

– Saluton, – diris Mumintrolo kaj aperis de malantaŭ angulo de roko.

– Uf, kiel mi ektimis, – diris la hemulo. – Jen vi denove. Mi kredis ke vi estas ŝtonlavango. Ĉi-matene estis tute terure.

– Kio? – demandis Snif.

– La ŝtonlavango, kompreneble, – respondis la hemulo. – Tute terure. Ŝtonoj grandaj kiel domoj saltadis ĉie kaj rompis mian plej grandan vitran skatolon. Ankaŭ mi saltis. Rigardu la ŝvelaĵon sur mia kapo! Nur rigardu ĝin!

– Mi bedaŭras, ke ni hazarde ĵetis kelkajn ŝtonojn suben, preterpasante, – diris Snufmumriko. – Estas malfacile rezigni, se ili estas tre grandaj kaj rondaj…

– Ĉu vi volas diri, ke ĝi estis via ŝtonlavango? – malrapide demandis la hemulo. – Mi devus diveni tion. Kompreneble. Efektive mi neniam trovis vin tre simpatiaj, kaj post tio ĉi estas necerte ĉu mi volas plu koni vin.

Kaj li turnis sin for verŝante akvon sur siajn lacajn piedojn. Post kelka tempo li diris:

– Ĉu vi ankoraŭ ne foriris?

– Ni baldaŭ ekiros, – respondis Snufmumriko. – Ni nur ŝatus scii, ĉu vi rimarkis ion strangan pri la koloro de la ĉielo.

– Koloro de la ĉielo? – la hemulo surprizite ripetis.

– Jes, la ruĝa koloro.

– Aŭskultu, – diris la hemulo. – La ĉielo povas esti kvadratita se ĝi volas, en ordo laŭ mi. Mi maloftege rigardas ĝin. Kio zorgigas min estas ke mia bela rivereto senakviĝas. Se tio ĉi daŭros, mi ne plu povos plaŭdi per la piedoj.

– Sed estas granda danĝera kometo, – ekis Mumintrolo. Tiam la hemulo stariĝis, kolektis siajn aferojn kaj vadis ĝis la transa flanko.

– Venu, ni iru, – diris Snufmumriko. – Sendube li preferas esti sola.

La tero iĝis pli agrabla por surtreti, ĝi estis kovrita de likenoj kaj muskoj kaj jen kaj jen kreskis kelkaj floroj. La arbaro alproksimiĝis. Estis varmege.

– En kiu direkto vi loĝas? – demandis Snufmumriko. – Ĉar nun ni devos iri laŭ rekta vojo por veni tien antaŭ la kometo.

Mumintrolo rigardis la kompason.

– Ĝi tute freneziĝis, – li diris. – Ĝi nur turniĝas en rondo. Ĉu vi pensas ke ĝi timas la kometon?

– Tio eblas, – diris Snufmumriko. – Ni devos iri intue. Mi ĉiuokaze neniam kredis je kompasoj. Ili nur detruas la naturan senton pri direktoj.

– Ĝuste nun mi havas naturan senton pri manĝo, – informis Snif. – Kial ni jam delonge ne manĝas?

– Ĉar la manĝo elĉerpiĝis, – diris Snufmumriko. – Trinku fruktsukon kaj provu pensi pri io agrabla.

Post iom ili venis al lageto. Ĝia akvo malaltiĝis al malprofunda flako kiu fiodoris, kaj ĉe la bordoj algoj malfreŝis, verdaj kaj ŝlimaj. Ĝi ne plu estis ĉarma lago por banoj.

– Eble ĝia fundo truiĝis, – diris Snif. – Kaj nun ĉiu akvo elfluas.

– Ankaŭ la rivereto de la hemulo malaltiĝis, – diris Mumintrolo.

Snif rigardis en la fruktsuka botelo.

– Ankaŭ ĉi tie malaltiĝis! – li kriis.

– Ej, – diris Mumintrolo. – Vi mem trinkis el ĝi. Ne estu azeno.

– Vi estas azeno! – kriis Snif, ĉar li laciĝis kaj timis kaj malsatis, kaj ĝuste tiam ili aŭdis iun alvoki helpon. Iu kriis en la arbaro. Estis tre laŭtaj kaj ŝiraj krioj, kiuj levis la nukajn harojn de la tuta triopo. Mumintrolo ekkuris kiel kanonkuglo.

– Atendu! – kriis Snif. – Mi ne povas sekvi! Ho! Aj! – La savŝnuro streĉiĝis ĉirkaŭ lia ventro, li falis survizaĝen kaj blekante estis tirata plu laŭ la tero. Sed la aliaj ne haltis, ĝis ili kuris ambaŭflanke de arbo kaj falis teren.

– Forigu la morhan ŝnuron! – kolere diris Mumintrolo.

– Vi sakris! – diris Snif.

– Ĉu gravas? – reciproke kriis la trolo. – Estas Snorkfraŭlino, kiu alvokas helpon! Mi scias, ke estas ŝi!

– Nun vi ambaŭ trankviliĝu, – diris Snufmumriko. Li eligis sian tranĉilon kaj distranĉis la ŝnuron.

Denove Mumintrolo ekkuris tiel rapide kiel li povis per siaj mallongaj kruroj. Post kelka distanco li renkontis la snorkon, kiu bluiĝis pro teruro kaj kriis:

– Terura arbedo manĝas mian fratinon!

Kaj li tute pravis.

Venena arbedo de la danĝera genro Angosturo kaptis la voston de Snorkfraŭlino kaj malrapide tiris ŝin al si per siaj vivaj brakoj, dum ŝi, tre kompreneble, estis violkolora pro timego kaj kriis pli laŭte ol iu snorkfraŭlino iam ajn kriis.

– Mi venas! Mi venas! – vokis Mumintrolo.

– Prenu ĉi tiun pro sekuro, – diris Snufmumriko kaj donis al li sian tranĉilon (tiun kun korktirilo kaj ŝraŭbilo). – Kaj provu kolerigi ĝin. La angosturoj tre facile ofendiĝas.

– Ter-rampanto! Lavbroso! – vokis Mumintrolo. La angosturo ne reagis.

– Pispot-broso! – kriis la trolo. – Aĉa ratvost-pesto! Vi ŝajnas koŝmaro post tagmanĝo el memmortinta porko!

Tiam la angosturo turnis ĉiujn siajn verdajn okulojn al li kaj lasis Snorkfraŭlinon. Unu el la longaj brakoj etendiĝis kiel serpento kaj volviĝis ĉirkaŭ la nazo de Mumintrolo.

– Rezistu! – kriis Snufmumriko.

– Pedikaĉo! – blekis la trolo, kaj trinĉ tranĉ li distranĉis la brakon de la angosturo. La spektantoj hurais. Li saltis tien-reen kun kolere svingata vosto, jen kaj jen li faris atakon kontraŭ la angosturo aŭ elpensis novan insulton.

– Kiel multe vi scias! – admire vokis Snif. – Tiom da fivortoj!

La batalo iĝis pli kaj pli furioza. La angosturo tremis pro ekscito, kaj Mumintrolo estis tute ruĝvizaĝa pro kolero kaj peno. Fine oni vidis nenion krom kirlaĵo el brakoj, vostoj kaj kruroj.

Snorkfraŭlino trovis grandan ŝtonon kaj ĵetis ĝin al la venena arbedo. Sed ŝi ne tre lerte celis, do ĝi trafis la ventron de Mumintrolo.

– Ho, hororo! – ŝi kriis. – Mi mortigis lin!

– Kiel kutime de fraŭlinoj, – diris Snif.

Sed Mumintrolo estis pli viva ol iam ajn kaj daŭrigis sian triumfan batalon ĝis nura arbostumpo restis de la angosturo (li lasis ĝin konservi la plej malgrandajn brakojn). Poste li faldis la tranĉilon dirante:

– Nu bone. Jen ĉio.

– Ho, kiel kuraĝa vi estas, – flustris Snorkfraŭlino.

– Ej, ĉi tiajn aferojn mi faras preskaŭ ĉiutage, – pretere diris Mumintrolo.

– Kiel strange, – diris Snif. Mi ja neniam vidis… – Kaj poste li kriis, ĉar Snufmumriko piedbatis al li la kruron.

– Kio estis tio? – ekkriis Snorkfraŭlino kaj saltetis, ĉar ŝi ankoraŭ restis iom ekscitita.

– Ne timu, – diris Mumintrolo. – Nun mi estas ĉi tie por protekti vin. Jen vi ricevos donaceton!

Kaj li donis al ŝi la oran piedringon.

– Ho, – diris Snorkfraŭlino kaj tute flaviĝis pro ĝojo. – Mi tiel terure serĉadis ĝin! Kia ĝojo!

Ŝi tuj surmetis ĝin kaj turnadis sin por vidi kiel bela ŝi estas.

– Ŝi plendadas pri tiu ringo de pluraj tagoj, – diris la snorko. – Ĉiufoje kiam mi provis paroli pri la kometo ŝi parolis nur pri sia piedringo. Ĉu vi interesiĝas pri la kometo?

– Jes, – respondis Snufmumriko.

– Nu, dank’ al Dio, – kontente diris la snorko. – Do ni tuj aranĝu kunvenon. Bonvolu sidiĝi.

Ili sidiĝis.

– Mi elektas min prezidanto kaj sekretario, – pluis la snorko. – Ĉu alia propono?

Neniu havis alian proponon, kaj la snorko trifoje klakis per sia krajono al la tero.

– Ĉu estis pikformiko? – demandis lia fratino.

– Silentu, vi ĝenas la kunvenon, – diris la snorko. – Kion ni scias? Jes. Ke ĝi okazos vendrede la sepan de aŭgusto je la oka kvardek du vespere. Eventuale kvar sekundojn pli malfrue.

– La pika formiko? – distrite diris Mumintrolo. Li kontemplis la fruntharojn de Snorkfraŭlino. Panjo ne havis fruntharojn. Li neniam antaŭe vidis fruntharojn.

– Kial neniam iu aŭskultas kion mi diras? – malespere diris la snorko.

– Mi ne scias, – diris Snif. – Ĉu tiel estas de ĉiam?

– Nun vi ĉiuj fermu la buŝon kaj aŭskultu kion diras la snorko, – diris Snufmumriko. – Li volas ke ni elpensu ĉu troviĝas maniero saviĝi.

– Ni iru hejmen, – diris Mumintrolo. – Kaj vi akompanos nin, ĉu ne?

– Tiun demandon ni traktu pli profunde en la sekva kunveno, – respondis la snorko.

– Kie vi loĝas? – demandis Snorkfraŭlino.

– Mi loĝas en belega valo kun Paĉjo kaj Panjo, – diris Mumintrolo. – Paĉjo mem konstruis nian domon kaj ĝi estas blua. Ĝuste antaŭ ol ekiri de hejme mi pendigis pendolilon por vi en la ĝardeno…

– Ej, tiam vi neniam vidis ŝin, – vokis Snif. – Prefere rakontu pri mia groto. Aŭskultu! Snorkfraŭlino! Ĉu vi scias ke mi havas sekreton kiu komenciĝas per K kaj finiĝas per O? Kaj ke ĝi estas treege fidema!

– Ĉu vi ne povas zorgi pri la afero, – petegis la snorko refoje klakante per sia krajono. – Unue, ĉu eblas supozi ke ni atingos tiun valon antaŭ la kometo, kaj due, ĉu ni havos pli grandan ŝancon savi nin tie ol aliloke?

– Ĝis nun ĉio prosperis, – opiniis Snif.

– Panjo certe aranĝos tion, – diris Mumintrolo. – Vi devus vidi, kiel belan groton ni havas!

– Mi havas, – diris Snif.

– Kaj en la groto mi havas amason da perloj, kiujn mi mem kaptis, – pluis Mumintrolo.

– Perlojn! – ekkriis Snorkfraŭlino. – Ĉu eblas fari piedringojn el ili?

– Certe eblas! – vokis la trolo. – Nazringojn kaj orelringojn kaj ventrozonojn kaj diademojn…

– Jen pli posta demando, – diris la snorko kaj furioze batadis per sia krajono. – Ĉu vi volas savi vin aŭ ĉu ne?

– Nun refoje vi rompis la pinton de la krajono, – diris lia fratino. – Eble ni povus savi nin en tiu groto. Ĉu iu deziras vespermanĝon?

– Kompreneble ni savu nin en la groto! – diris Mumintrolo. – Kiel saĝa vi estas!

– En mia groto! – vokis Snif. – Ni rulos ŝtonojn antaŭ la enirejon kaj ŝtopos ĉiujn fendojn en la plafono kaj alportos amason da manĝo kaj etan lanternon. Kiel ekscite!

– Tamen certe alia kunveno estos bezonata, – kontraŭis la snorko. – Pensu pri labordivido, ekzemple.

– Kompreneble vi faru vian kunvenon, – diris Snorkfraŭlino. – Sed nun mi ŝatus iom da brulligno. Kaj supakvo. Kaj floroj surtable.

– Kiu koloro? – demandis Mumintrolo. Snorkfraŭlino rigardis sin mem kaj vidis, ke ŝi daŭre estas flava.

– Viola, – ŝi diris, – ŝajnas al mi ke violkoloraj floroj plej konvenus al mi.

Mumintrolo kuris en la arbaron. La snorko kaj Snif trenis sin for por akiri lignon kaj akvon por la supo. Snufmumriko ekbruligis sian pipon. Li kuŝiĝis surdorse kaj rigardis supren en la ruĝan ĉielon.

– Tiu ideo pri la groto ne estis malbona, – li diris. – Ĉu vi timas la kometon?

– Ne, – diris Snorkfraŭlino. – Se mi nur ne devas vidi ĝin kaj klopodas pensi pri io alia.

Snif trovis neniun akvon. Li flare trovis marĉon, sed tie restis nur iom da ŝlimo surfunde, kaj ĉiuj kompatindaj akvolilioj jam mortis. Fine li reiris kun pendantaj oreloj kaj diris:

– Mi pensas ke ĉiu akvo en la tuta mondo elĉerpiĝis.

Kion ajn la fiŝoj diros pri tio. Nun restas nur fruktsuko.

– Do ni faros fruktsupon, – diris Snorkfraŭlino. – Jen ni solvis tiun aferon.

– Ni certe ne solvis ĝin, – kontraŭis ŝia frato. – Ja devas esti ia kaŭzo ke ĉiu akvo malaperas…

Li sidiĝis apud la brulligno kiun li akiris. Ĉiuj ŝtipetoj estis precize same longaj, li mezuris ilin.

– Ia kaŭzo, – malgaje ripetis la snorko.

– Mi pensas ke kulpas la kometo, – diris Snufmumriko.

Ili rigardis al la ĉielo. Krepusko komenciĝis, kaj la vespera ĉielo estis malhele ruĝa. Inter la piceoj brilis eta ruĝa fajrero kiu similis stelon. Sed ĝi ne estis stelo. Ĝi ne scintilis, ĝi ne radiis. Ĝi brulis. Tute senmova, ĉar ĝi havis la voston malantaŭ si.

– Jen ĝi, – diris la snorko.

La nazo de Snorkfraŭlino malrapide verdiĝis.

Mumintrolo alkuris kun bukedo kiun li klopodis fari kiel eble plej violkolora.

Snorkfraŭlino rigardis ĝin.

– Mi preskaŭ pensas ke flavaj estus pli bonaj, – ŝi diris. – Kiel vi vidas mi verdiĝis.

– Ĉu mi alportu novan? – demandis Mumintrolo.

– Ne, – ŝi diris. – Sed pendigu ion por kaŝi tiun kometon, alie mi ne povos kuiri supon.

Mumintrolo pendigis plejdon antaŭ la kometo. Tiam Snorkfraŭlino retrankviliĝis kaj kuiris fruktsukan supon kun manpleno da herboj en sia eta kaserolo. Poste ŝi disdonis krakpanon, ĉar la snorkoj havis nenion alian.

Post la vespermanĝo ili kuŝiĝis dense sur la dormomato el herbo, kiun Snorkfraŭlino plektis. La fajro malrapide estingiĝis kaj la nokto alvenis.

Sed super la silenta dormanta arbaro lumis la kometo, varmega kaj misaŭgura.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.