La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


PAPAVETO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NAŬA ĈAPITRO

1

Braces sidis en la kabano kaj ĵus skribis daŭrigon. Liaj okuloj estis ruĝaj pro frotado kaj balancis sian kapon dekstren-maldekstren.

– Kio okazis al vi?

– Dormomalsano… – li flustris. – Mi mortos… Dormomalsano… Mi estas dormema konstante, kaj miaj ambaŭ dikfingroj tute torporiĝis.

Pruviĝis sukcesa terapio kontraŭ la dormomalsano, ke Papaveto kaptis lin je la nuka vertebro.

– Eliru kaj surseligu la mulojn. Ni ekmarŝos.

Poste ni serĉis Hendon-on.

– Sinjoro Hendon, vi venos kun ni.

– Ekskludite… Se mi instruis ilin kartludi briĝon, estos agrablege ĉi tie por mi.

– Mi petas vin ne spiti. Ni kunportos vin al Bandjermasin, kaj iom ripozinte, vi povas reveni denove.

– Sed mi diras, ke ĝi ne eblas…

– Tiam ni devas ŝnurligi vin.

– Bonege! – li diris ĝoje. – Oni ankoraŭ neniam kunportis min ŝnurligite. Mi cedas al la perforto, kiel la herooj en dramoj… He! Bililimu, portu ŝnuron al la sinjoroj!

Kompatindulo…

Ni maŝligis liajn manojn tenere, sed ni fiksis lin forte sur iun mulon. Li sidis fajfante, trankvile sur sia ĉevalo, kaj Roger de tempo al tempo viŝis lian monoklon, kiam li petis. Li kondutis tiel, kiel ia splena, angala aristokrato. La Verda Reĝo kaj lia popolo akompanis nin al la arbara vojeto, komenciĝanta ĉe la piedo de la monto. Ili haltis nur antaŭ la oleodukto, kondukanta al la monto, ĉar ili opiniis ĝin sankta.

Ni apenaŭ iris kvindek metrojn, kiam pafo knalis. Roger ekkriis.

– Oni trafis min! Mian brakon!

– Malantaŭ la rokojn! – komandis Papaveto, kaj dum ankoraŭ tri-kvar kugloj pretersiblis nin, ni suprenkuris la sur la montara vojeto al la roko.

– Pugno!.. La fiulo! – kriegis Papaveto.

– Ili estas minimume dekkvinope.

Nia situacio estis preskaŭ senespera. Se ili volas, ili povas simple malsatigi nin inter la rokoj. Nur la kvarmil metra pinto de la monto Kini-Balu estis malantaŭ ni. Haste ni bandaĝis la brakon de Roger, iom ni vagofrapetis Braces-on, ĝis li povis konduki la mulon ĉe la brido. La kompatinda Hendon rigardis indiferente tra sia monoklo, premita en lian okulkavon kaj fajfis laŭte.

Ni rapidis supren sur la montdeklivo, kaŝiĝante malantaŭ la rokoj.

La kanajloj proksimiĝis sporade, singarde. Ĉe neniu flanko ni trovis kaŝejon, ĉar la oledukto kondukis ĉi tie tra la vojeto. Ni retroiris ĉiam pli alten sur la montdeklivo.

– Rigardu tien… – flustris Papaveto.

Dekstre supre, ne sur la vojo, sed malpli proksime, staris Turne sur elstara roko! Kaj apud li la homo kun greka nazo. Lia komplico! Ili devintus reteni nin en la ĝangalo.

Ili ne alpafis nin. Ĉar ni estis en ilia mano. Papaveto pafis al ili, tiam ili malaperis rapide. Iu pafo debatis mian korkoĉapelon. Venis la friponoj ĉirkaŭ dekkvinope de malsupre. Subite mia amiko ekridis kaj komencis kanti stertore:

– “Vi eraras amiĉjoj! Ĉar venas onklo Papaveto kun sia multege da saĝo! Tralala!.. Kaj ili ĉiuj iros tien, ke la kukolo naskiĝas!

Mi pensis, ke li freneziĝis. Sed ne. Subite li kaptis rokegon kaj ĵetis ĝin al la oledukto, kondukanta malsupren sur la vojeto. La betona dukto, streĉiĝanta sur duonmetroj alta, betona skafaldo, trompiĝis, kaj la oleo, liberiĝanta el sub la terura premo, kiu suprenŝpruciĝis el sub la tero, preskaŭ havanta bolpunkton, ĝi elĵetiĝis grandarke, disŝprucante, laŭtege sur la rokojn, inundante la paŝejon. Aŭdiĝis du-tri teruraj kriegoj. La banditoj panike, saltante fuĝis dekstren-maldekstren el malantaŭ la rokoj. Dum sekundoj olea rivereto inundis la padon, kaj kiun ĝi atingis, kiu glitfalis, tiu mortis per terura morto. Pugno kaj lia dika kunulo estis jam ĉe proksima roko, kaj ili elektis la tre logikan vojon de la eskapo: ili volis rompi vojon supren tra ni, evitante la oleon. Sed ni rimarkis ĝin nur tiam, kiam ili aperis antaŭ ni en la vespra krepusko. La dikulo kaptis mian gorĝon, ni falis sur la teron, ruliĝante al la oleo. Mi perdis la spiron pro mia kunpremita gorĝo… Jam ĉio mallumiĝis antaŭ mi, kiam mia kapo batiĝis al roko. Pro la momenta energio de la akra doloro mi liberigis mian kolon, la dikulo batis al mi, klininte mian kolon, la bato pretertrafis super mi, kaj mi saltis kape en la mezon de lia vizaĝo per mia tuta korpopezo. Li falis surdorsen kiregante, rekte sur la apertan oledukton, kaj la varmega oleo fortrenis lin…

Papaveto boksis laŭregule. Per pugnoj. La giganto volis kapti iun kruron de Papaveto, sed kiam li kliniĝis, mia amiko piedbatis lian vizaĝon genue, ke la grandegulo kapturniĝis iomete. Subite fariĝis timiga taglumo. Iu fuĝanta bandito faris tion, aŭ li havis alian kaŭzon: la oleo bruliĝis. Fantomeskaj flamoj ekflagris. Roger fuĝis kun Hendon sur mulo supren, mi rapidis por helpi Papaveton, en la arda varmego jam brulis la arboj, la flamoj ek-ekleviĝinte ĉiusekunde, ĵetis sufokajn fumnubojn alten…

La pugno de Papaveto trafis la mentonon de la alia, la bandito stumbel falis, sed li subite eltiris sian revolveron…

Mi ne alvenos tien! Papaveto mortos! Li mortpafos lin el unu paŝa distanco… Sed tiam malantaŭ Pugno aperis malbela homo kun timiĝinta vizaĝo, kaj havante lipojn, kurbiĝantajn je ploro, li batis la kapon de la rabisto tiel per la belega, portebla tajpilo, ke tiu glitfalis de sur la ŝtono kaj falis en la flamantan oleon kun teruriĝinta ŝriko antaŭ la morto…

– Ni iru! – piregis Papaveto. – La fajro sekvos nin ĉi tien…

Ni iris li supren. La fajro grimpis rapide sur la montdeklivo, ĝis ĝi ne atingis la senherban parton. Ni rapidis. Dume vesperiĝis. Terura, brulanta infero fariĝis malsupre el la valo…

– Venu… Ni serĉu ie paŝejon al la alia flanko – diris Papaveto. – La aliaj gardu sinjoron Hendon – kaj li turnis sin al Braces, premante la manon de la Granda Ĉasito. – Ĝi estis la unua okazo, ke vi batfaligis veran sovaĝbeston per via skribmaŝino.

– Bedaŭrinde, sinjoroj – respondis Braces per drama voĉo – , mi opinias, ke mi havas foliklan tonsiliton!

Ni ne detalu, kion diris Papaveto. Li ofte estas tiel senpere objektiva. Kelkaj bazaltrokoj elstaris el la vojo, kiu, ŝajnas, irable ĉirkaŭis la montokreston. Tie ni serĉis padon, paŝante de roko al roko. Kie la montokresto turniĝas, ni aŭdis voĉojn. Ni ŝtelumis singarde antaŭen…

Du homoj paroladis trans la turniĝejo. Ili estas tiuj!

– Ni devas malhelpi ilin kunporti la kaptiton en la Oleurbon… – flustris iu voĉo.

– Sed kiel vi volas venki tiujn diablojn?

– Mi Turner-on… – flustris Papaveto, poste li elpaŝis el malantaŭ la turniĝejo sur la plataĵon.

– Kio nova, sinjoro Turner?

Sed antaŭ ol Turner povintus diri, kio nova, li ekbatis lin je la mentono, ke tiu sterniĝis senvorte, kaj la homo kun greka nazo, antaŭ ol li povintus ĵeti sin sur Papaveton, li ricevis unu piedbaton de mi, kiu deflankigis lin de sia vojo, poste la kolbo de mia revolvero klakis sur lia kapo.

– “La vivo estas tia, kiel la fumo – zumkantis Papaveto – , hodiaŭ oni batas vin je la kapo ĉi tie, morgaŭ tie…”

Dume ni ŝnurligis ilin. Vasta kavaĵo estis en la roko. Ni portis la du kaptitojn tien. Supre la flamoj de la oleo altiĝis malrapide, kvazaŭ iu ventolus per kovrilo, estigante grandajn fumonubojn tiel. Ni iris plu. La vojo kondukis al la supro de la monto. Sed kion fari? Eble ĝi tamen ne venigas nin al la pinto, aŭ troviĝos flanka pado survoje, tra kiu ni povos iri sur la alia deklivo malsupren. Post unu horo la aero tre malvarmiĝis ĉirkaŭ ni. La afero estis senespera. Ni atingis mil metran altecon. La neĝolimo jam ŝajnis proksima en la kristale pura, aŭrora aero, kaj ia tondra bruego aŭdiĝis, kiel ni iris: akvofalo. Ni grimpis plu. Eble ni atingis mil sescent metrojn, sed ni jam aŭdis nek nian voĉon pro la bruo de la akvo. Poste ni alvenis al ampleksa altebenejo. Ni haltis konsternite. La flamoj ŝajnis eĉ pli timigaj en la aŭroro sub ni, la akvofalo Kapuas torentis el kapturna alteco en nia senpere proksimo en grandegan abismon, ĝi tondris kaj muĝis surdige.

Kampong-oj estis sur la altebenejo ĉirkaŭe! Surpalisaj kabanoj!

– Kio ĝi estas…

Ĉu dajak-oj sur la monto? Ni iris en la vilaĝon. Eĉ unu animo ne troviĝis tie. Disĵetitaj teleroj, lancoj signis, ke antaŭ nelonge ankoraŭ multhoma tendaro estis ĉi tie. Kie ili estas nun? Ni ne povis paroli unu kun la alia, ĉar la bruego de la akvofalo malebligis tion. Ĉe iu kabano Papaveto retropaŝis surprizite. Mi rapidis tien.

Blankhara eŭropano kuŝis sur mato en la kabano, liaj langvoraj okuloj estis malfermitaj kaj lekadis siajn sekiĝintaj lipojn.

Estis videbla sur lia nekredeble malbona aspekto, ke li estas malsana.

Mi genuiĝis apud li, ŝovinte mian orelon tute al lia buŝo.

– Holliday… – li flustris. – Akvon…

Ni trinkigis lin.

– Ni ne devas serĉadi plu! – diris Papaveto. – Iel ni liveros tiun malsanulon al niaj homoj.

Li hurlis tion, metinte ambaŭ manplatojn sur siajn orelojn. Ni portis Holliday-on, vinditan en kovrilon. La vojo estis pli facila malsupren. Ni trapasis la senarbejon, kie ni lasis niajn kaptitojn en la groto. Momente ili estas en bona loko, ni ne zorgis pri ili. Ni portis Holliday-on malsupren sur la senarbejon. Frenezulo kaj malsanulo estis kun ni. Nia help-trupo konsistis el Braces kaj Roger.

Ni vidis feliĉe, ke el la dukto jam ne disverŝiĝas la oleo. La subita reduktiĝinta premo signis ie, ke la dukto rompiĝis, kaj oni fermis la oleodukton. La fajro malpli intensiĝis. Holliday diris kelkajn vortojn tre malfacile. Ni rakontis ĉion al li, escepte tion, ke Hendon, kiun ni tenis for de li, okazis al li malbono.

– Li kapjesis inerte.

– Hendon pensadis saĝe… Sed li eraris… la desegnaĵo montras ne la fiŝistan bataliston… Laŭ la skribosigno de la indiĝenoj… la fiŝo estas la simbolo de la surdeco… la tribo… apud la akvofalo… apenaŭ aŭdas. Ili naskiĝas tie… vivas en la bruego… La signo signifas tion, ke… surdaj dajak-oj… Kiam mi revenis… la duan fojon… tifo…

Tio do estis la solvo.

Posttagmeze jam ne estis flamoj, nur amara, malbonodora fumo ŝvebis pigre. Vespere ni provis descendi. Ni vidis, ke tio eblas!

– Roger! – mi diris al la sekretario. – Nun mi konfidas la du ŝnurligitajn kaptitojn al vi. Ni antaŭen-rapidos kun la du malsanuloj sur muloj. Vi kaj Braces ne povos sekvi nin. Atentu, ke oni liveru ilin en la ĝendarmejon. Ili estas super ni en la groto. Ne lasu trompi vin, ili estas tre danĝeraj rabistoj. Ni ŝnurligis ilin tiel forte, ke vi ne devas timi., sed ili provos fari ĉion. Kunligu per rimenzono iliajn ŝnurligitajn manojn, tiel konduku ilin, sed eĉ por momento ne forlasu la rimenzonon, kaj vi, Roger, tenu vian revolveron ĉiam pafpreta!

Mi montris la groton al Roger, kie ni lasis la kaptitojn. Ni faris improvizite brankardon por Holliday, poste Braces turnis sin al ni lamentante.

– Ĉu ne estus eble meti ankaŭ min sur brankardon? Mi havas bronkiton.

Papaveto, bedaŭrinde, neniam plu estos jam delikatulo…

2

Revenante ni ankoraŭfoje trabaraktis la ĝangalon kun frenezulo kaj konvaleskulo. Hendon tute imagis sin agla aristokrato, kaj komparante la ĝangalon kun certaj salonoj, li klarigis tion al ni, ke la praarbaro kiom agrabla estas. Tiel ni alvenis en la Oleurbon.

Ni tuj portis Holliday-on en hospitalon. Ni ne kuraĝis tuj gvidi Hendon-on al Lilian. Unue ni iris kun li en malpli grandan hotelon, kie ni lavis, razis lin kaj akiris puran vestaĵon al li. Nek li, nek lia filino sciis unu pri la alia.

Infere. Papaveto ne entreprenis diri la tragedion al fraŭlino Hendon. Mi iris por venigi Lilian-on. La knabino ne povis ekparoli, kiam ŝi ekvidis min…

– Fraŭlino Lilian… – Ŝi premis ambaŭmane mian manon tremante, kaj mi sentis tiel, kvazaŭ knelo estus en mia gorĝo. – Jes… Fraŭlino Lilian, ni kunportis vian patron…

– Li vivas! – ŝi kriis maltrankvile. – Ĉu li vivas?! Diru jam! Ĉu li vivas?

– Jes… Li resaniĝos… Li estas iom malsana…

– Mi petegas, gvidu min al li…

Mi akompanis ŝin kun peza koro al la malgranda hotelo. Ni malfermis la pordon de la ĉambro. La filino staris antaŭ Hendon… Kaj kiel terura vidaĵo! Hendon purigas sian monoklon kaj rigardas Lilian-on fajfante… kvazaŭ li tute ne konus ŝin!

– Ni kunportis lin… – mi diris obtuze.

– Kiun? – demandis la knabino. – Kiu estas tiu sinjoro, kial vi ne gvidas min al mia patro?

Mi staris konsternite. Kio ĝi estas? Ĉu mi freneziĝis? La knabino kaj la monoklulo rigardis unu la alian mirante…

– Kial vi ne gvidas al mia patro? – urĝis min fraŭlino Hendon kun tremanta voĉo.

Mi gapis la bildon senkonsile. La laŭdira Hendon rigardis nin fajfante kaj rikanante. Poste li diris al Papaveto:

– Nu, kiu estas la idioto? Ĉu?

En la sekva momento la kolo de la monokla homo estis en la mano de Papaveto.

– Nun bonvolu paroli sincere, ĉar mi strangolos vin. Kiu vi estas?

– Lordo Pencroft. Mi ekveturis kun Hendon el San Francisko. Ĉar mi estas membro de la Hinda Geologia Kompanio. Ni informiĝis, ke oni planas ion kontraŭ Hendon, tial mi uzis lian nomon, por ke la friponoj molestu min, dum Hendo esploros trankvile.

– Kie estas sinjoro Hendon? – mi demandis maltrankvile.

– Bedaŭrinde mi ne scias tion – li diris kaj ekkuŝis por dormi.

Lilian svenis.

3

– Dankon, kion vi faris… – diris ofte Lilian al ni, kiam ni sidis kune sur la teraso de la hotelo. – Se vi ne kunportis mian patron ĉi tien…

Ĝendarmo venis.

– Sinjoroj Irving Walking kaj Roger bonvolu veni al la ĝendarmejo.

– Ili alvenis!.. – diris Papaveto. – Ho, se mi povus konfesigi la kanajlon! Li dirus ĉion rapide! – La dikulo estis tute ekzaltita. Sed ankaŭ mi. Ni tre bedaŭris la kompatindan knabinon…

– Mi venos kun vi… Tute ne deadmonu min… Nun jam mi volas scii ĉion! – diris Lilian kaj aliĝis al ni.

Ni iris al la ĝendarmejo…

– Ĉu ankaŭ tiuj du sinjoroj estas tie, kiuj akompanis la kaptitojn? – mi demandis.

– Nur iu. La alian oni liveris en la epidemi-hospitalon. Li asertis, ke li havas ĥoleron…

Kompatinda Braces. Ili ne konis lin, ili do ne multe ceremoniis. Oni gvidis nin en malgrandan, blankan ŝton-domon, en maĉtabak-odoran, simplan policejan kontoron, kie sidis ŝvitanta, laca kapitano flave, kun malbutonita kamizolo, kaj li cigaredis.

– Miaflanke la feliĉo. Bonvolu sidiĝi. La akompananto de la kaptitoj ekdormis pro elĉerpiĝo, la alian ni liveris en hospitalon – komencis la kapitano. – Vi nun devas doni indikojn al la esplorado. Hoanes! Alkonduku la arestitojn.

Unu Turner enpaŝis. Poste la homo kun greka nazo.

– Kiu li estas? Sankta Patro!

– Paĉjo! – kriis Lilian kaj ĵetis sin al la kolo de la arestito, plorante. Li brakumadis ŝin feliĉe.

La homo kun greka nazo estis Hendon!

– Kio ĝi estas?… – konsterniĝadis la kapitano.

– Sinjoroj! – respondis Papaveto severe. – Tuj liverigu nin post sinjoron Braces en la hospitalon: ni estas publike danĝeraj idiotoj!

4

Ni sidis sur la ŝipo, survoje al San Francisko.

Estis trankvila vespero. Saltetantaj, arĝentaj flugfiŝoj suprenĵetis sin el la lak-koloraj, nigraj ondoj.

Hendon rakontis.

– Kiam ni forvojaĝis el Nov-Jorko, mi jam informiĝis, ke oni preparas ion kontraŭ mi. Tre granda entrepreno etendis sian longan manon ĝis la malproksima Borneo. Mi sciis, ke preta kaptilo atendos min. Mi vojaĝis kun lordo Pencroft de Nov-Jorko al San Francisko. Lordo Pencroft estas membro de la direkcio de nia entrepreno, cetere li estas fama ĉasisto en Afriko.

– Mi legis viajn historiojn kun grnda ĝuo – diris la lordo al Papaveto entuziasme. Li levis sian glason da konjako kun kompleza rideto al li kaj eltrinkis ĝin. Ankaŭ Papaveto galante levis sian botelon da viskio kaj ankaŭ li eltrinkis tion.

– En la trajno – daŭrigis Hendon – al lordo Pencroft ekideis ŝanĝi nomon en San Francisko. Mi vivas retiriĝinte, mia foto ankoraŭ neniam aperis en la ĵurnaloj, mi havis la ŝancon, ke la ruzaĵo sukcesos. Ĝi estis heroa entrepreno fare de la lordo. En San Francisko sur la ŝipo jam mi estis lordo Pencroft, kaj lia lorda moŝto lerte emfazis mian nomon, li eĉ donis intervjuon. Mi priparolis anticipe kun la lordo, ke le dungos kelkajn indiĝenojn ĉe la piedo de la monto Kini-Balu, kaj hakos la rokojn, kvazaŭ li serĉus or-strion. Ni akiris en Bandjermasin kelkajn mineralŝtonojn, riĉajn je oro, tiujn lia lorda moŝto kunportis kaj kaŝis ilin lerte inter la el-minitajn rokojn. La kanajloj batfaligis lin, kaj ili persvadis sovaĝan tribon per donacoj restigi lian lordan moŝton tie. Lordo Pencroft havas iom ekstravagancan naturon, kaj vere en la rolo de seka geografo li ŝajnis tiel, kvazaŭ li estus cerbmalsanulo.

– Ĉu ne estis tiel? – demandis Papaveto vigle.

– Tute ne! – protestis lia lorda moŝto. La plimulto de la homoj kondutas stulte ekster la medio, ne konvena al ili. Ĝi samas, kiel ekzemple vi, kiu estas fama verkisto, oni imagus vin, kiel tombofosiston en kvaranteno.

Papaveto komencis singulti. Malbenita vulpo estas tiu lordo! Nun venas en mian kapon, foje ni pensis tion, ke li dormas, kaj ni paroladis pri la kvaranteno.

– Tiu ŝajno – daŭrigis Hendon – signifis apartan bonŝancon al ni. Tiuj kanajloj fervore hakis la rokojn tie, kie lordo Penvroft trovis la falsan ŝtonaĵon, kaj ili ne plu okupiĝis pri la pseŭdo-Hendon, pri kiu ankaŭ vi pensis, ke li freneziĝis pro la bato. Dume mi serĉis la fiŝistan tribon trankvile. Netrovinte ilin, mi provis konstati laŭ la ŝtonoj, kiujn mi havis, kie vagis Holliday. Tiel mi alvenis al la monto Kini-Balu, kaj mi esploris la rokaĵojn unu post la alia laŭ tiu ŝtono, kiun mi kunportis el Nov-Jorko por konstati la lokon, kie Holliday estis. Ankaŭ la oro devis troviĝi tie! Laŭ la rokaĵoj de la montaro mi jam konstatis, ke Holliday vagis en pli altaj regionoj sur Kini-Balu. Nur la historion pri la fiŝo mi ne komprenis, sed mi esperis, atinginte la lokon, kie Holliday vagadis, mi trovos ankaŭ ties klarigon. Tiel mi atingis iom post iom sisteme al la bazalta tavolo de la montokresto, sed dume trovis min Turner, kiu estas mia malnova amiko.

Papaveto rigardis al Turner pardonpete, sur kies vizaĵo la ŝvelaĵo jam tute malpufiĝis.

– Turner tuj komprenis la situacion. Li ne volis raporti, ke mi perdiĝis, ĝuste pro mia filino. Li reiris en la Oleurbon kaj atendis min. Mi ekskursis ĉiutage al la monto el la arbara kabano, ĝis fine mi ekvidis ie supre batalistojn. Mi sciis, ke tiu povas esti nur la enigma tribo tükmü. Mi staris antaŭ la celo! Mi ankoraŭ estis bezonanta du-tri tagojn por fini mian esploradon. Tiam aperis iun vesperon Turner en la kabano kaj rakontis, ke mia filino estas ĉi tie kun du homoj. Mi ne sciis, kiuj estas tiuj du homoj. Eĉ se ili estas bonfidaj, ili povas renversi ĉion, senpere antaŭ la celo. Ni provis reteni vin survoje, sed mi ja devas rekoni, ke vi estas neĉiutagaj homoj. Por ke vi ne mortigu Turner-on, bedaŭrinde mi devis bati sinjoron Robin je la kapo per kolbo!..

– Ĝi tute ne meritas paroli pri tio – diris Papaveto leĝere.

– La aliaj scias – finis Hendon. – Maksimume, se tion interesas vin, mi povas diri, ke sen la disrompo de la oledukto vi apenaŭ povintus savi la kompatindan Holliday. La tribo de la fiŝoj estas tute sovaĝa. Estas nekompreneble, ke homoj ekloĝu en tia loko, kie ili ĉiuj vivas surde pro la bruego de la akvofalo. Ili timiĝis pro la flamoj tiel, ke ili fuĝis malproksimen, sur foran altebenejon de la monto. Kiam militista ekspedicio estus atingita ilin, la malfortiĝinta Holliday jam estus longe mortinta. Ke oni ne mortigis lin, tion li povas danki al ruĝa ĉemizo. Ĉar la indiĝena daja-ano timas la ruĝan koloron. Tial oni farbis ankaŭ la betonan oledukton ruĝa, antaŭe la sovaĝuloj rompis ĝin konstante. Vi estas fortunidoj, ĉar pro tio, kion vi faris, vi elmeritis altan premion.

Mi jam ricevis mian premion. Mi sidis apud Lilian, kaj ni prenis la manon de unu la alia sekrete. Lordo Pencroft levis sian glason, mia amiko levis sian botelon, kaj li diris kun ĝentila admiro:

– Nur tion mi ne komprenas, ke vi estas normala.

5

Kion oni faris al Papaveto, kiam ni alvenis, tio estas nepriskribebla. Dume Ruger sendis la daŭrigojn, kaj tiuj aperis en la magazino… La popolamaso jubilis, oni fotografis la Grandan Verkiston, petis intervjuon de li, kaj riportisto ĉiumaniere volis sidi kun li en lian aŭton. Li forigis tiun homon komplezeme de si, kaj sekvan tagon li vizitis lin en la hospitalo. Posttagmeze ni iris en la vilaon de la familio Hendon por trinki teon, kaj restis eterna enigmo antaŭ mi, de kie akiris mia amiko por tiu okazo blanke punktitan, grizan kuloton. La entrepreno kondutis al ni kun reĝa abundo.

– Nun fine ni povos vivi trankvile! – mi diris al Papaveto.

– Bedaŭrinde – li respondis malgaje.

Sinjoro Braces, la Granda Ĉasisto skribis longajn, petegajn leterojn, ke Papaveto jam forlasu Usonon, ĉar ĝis tiam li ne povas sendi artikolojn. Li ne devis atendi longe. Iun tagon venis mia amiko al mi anime taŭzita.

– Homo vizitas min konstante, kaj li ne lasas min vivi. Li proponas al mi kvinmil dolarojn por fari prelegan turniron, kie mi devus laŭtlegi miajn proprajn verkojn.

– Skribu du al li!

– Ĉu vi estas idioto? Mi ne scias skribi!

– Mi skribos tion. Nur laŭtlegu ĝin!

– Sed mi scias nek legi.

– La Granda Veristo! Li ne scias legi!

Li ankoraŭ partoprenis nian geedziĝan feston. Li saris silente inter la nupta festantaro, kaj ĉiu rigardis lin, ĉar li portis verdan bantkravaton kaj frakon. Poste li malaperis…

Certe li jam vagas malproksime, sed eĉ nun sonas en miaj oreloj ofte, kiel li zumkantas:

La vivo estas tia, kiel kanto:

Hodiaŭ vi ankoraŭ ridetas gaje,
Sed morgaŭ venos onklo Papaveto kun la tranĉilego.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.