La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PAPAVETO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

OKA ĈAPITRO

Verde farbita, blankhara figuro dancias al ni duonnude, kaj du similaj uloj sekvis lin. Je mia plej granda ĝojo la tribestro ekparolis en piĝina dialekto, miksita el la idiĝena kaj angla lingvoj. Ĝin parolas ĉiuj homoj ĉi tie en la akripelago.

– Feliĉo kondukis vin al mi – salutis nin la ĉefo.

– Ni estas riĉaj mynheer-oj… – komencis Papaveto. Ni portis al vi mirindajn donacojn… Kurporingojn, betelnuksojn, tiuj por vi estas en la pakaĵoj. Se vi donus vian amikecon al ni…

– Mi estas la ĉefo Bililimu, la tuta mondo paliĝas, aŭdinte mian nomon – prezentis sin la verda frenezulo.

– Mi scias tion longe, Bililimu. Oni konas vian nomon de iu oceano al la alia, kaj kvar blankaj reĝoj timas vin. Diru al mi, kion vi deziras rekompence por via amikeco?

– La granda reĝo deziras doni al li el la pakaĵoj de la blankuloj tion, kion ili nomas taroko.

Mi sentis dum momentoj, kvazaŭ mi sonĝus. Ĉar mi vidis, ke Papaveto ne ekparolos dum minutoj, mi interrompis.

– Diru, ho Bililimu, granda reĝo, kial vi bezonas la tarokon rekompence de ni?

La respondo estis mallonga kaj deprima.

– Kontraŭ, re-kontraŭ, donu al mi karton!..

Papaveto konsterniĝadis.

– Kio ĝi estas? Ĉu ni estas en kafejo? – poste li daŭrigis: – Ho, Bililimu, kies brilo nebuligis la sunon. Tia ludkarto ne estas en nia pakaĵo por vi. Diru, kiu instruis vin al la magiaĵo de taroko?

– Blanka kaptito. Ni ne scias, kiel li nomiĝas, sed ni nomis lin pri tio, kion li diras ĉiam al mi, se mi gajnas.

– Kion li diras tiam al vi?

– Maljuna sipi-sipi.

Dume ni donis kelkajn donacojn al la ĉefo, kiun Papaveto titolis jen tiel, senkonsidere sian koloron kaj rangon:

– Ho, Verda Reĝo! Gvidu nin en vian tendaron, kaj survoje diru, kiu estas la kaptito ĉe vi?

– La kaptito – komencis la Verda Reĝo – ludas bonege, sed mi petas vin, kunportu lin, ĉar li manĝas tre multe.

– Kiel ni kunportu lin, se li estas kaptito?

– Li jam ne estas kaptito, ho, sinjoro. La blanka sinjoro rabisto pagis, ke ni kaptu lin, kaj nun li ne volas iri hejmen de ĉi tie.

Dume ni atingis la tendaron, la batalistoj ĉirkaŭsaltadis nin. Unuavice ni iris en la kabanon, difinitan por la gastoj. Ni ne volis montri tro da interesiĝo al la kaptito.

– Roger, restu ĉe la pakaĵoj ĉi tie. Jen estas la skurĝo, se indiĝeno proksimiĝos al la pakaĵoj, batu lin per ĝi forte.

Roger tuj faris provon, kiam el la krepusko de la tendo humida, nigra mano etendiĝis al la botelo da konjako. Li tutforte ekbatis ĝin per la skurĝo! Sinjoro Braces hurlante kuregis el la kabano. Bedaŭrinde la nigra ŝmiraĵo kontraŭ la skabio donis erarigan koloron al lia mano.

Nun mi ekvidis blankan homon, li paroladis kun la ĉefo en la mezo de la tendaro. Kiel li aspektis! Liaj ledaj botoj krevis ĉie, la ĉemizo ŝiriĝis, lia barba, dorneta vizaĝo malgrasiĝis, lia pantalono estis ĉirkaŭligita per ŝnuroj ĉe la femuroj, por ke tiuj tenu la ĉifonojn. Sed li cigaredis, monokli estis en lia okulo, kaj per tiel mirindaj, elegantaj gestoj parolis al lia Verda Reĝa moŝto, kvazaŭ li estus sur pargeto. Mi aŭdis miregante, kiam mi alvenis en ilian proksimon.

– Vidu, kara mia oldulo, gardi kaptiton estas luksa afero… Bedaŭrinde mi bezonas tiun dolĉ-akvan fiŝon… nur bonvolu iri al la lago kun viaj homoj…

Mi iris al la kaptito.

– Mi estas Tomaso Robin…

– Ĉu vere? Mi tre ĝojas… Arturo Hendon.

Li do estas! Hendon!

– Irving Walking – prezentis sin Papaveto.

– La granda verkisto! Mi ĝojas!.. Mi nomiĝas Arturo Hendon. Estas vere tra kara flanke de la sinjoroj… Ĉu vi scias hazarde la rezultojn de la ĉevalvetkuro en Epsom?

Papaveto vastigis sian kolumon unufingre, per kio li kutimas gardi sin kontraŭ apopelkiso, ĉar li estis dika homo.

– Ne. Rezultojn ni ne scias. Ni serĉas vin, sinjoro. Por venigi hejmen vin. Usono maltrankvilas pro vi.

– Estas kortuŝe, kortuŝe… – Li spiretis sur sian monoklon kaj viŝis ĝin. – Vere tenera ŝtato estas Usono.

– Ni kunportos vin hejmen.

– Ho, tute ne… Mi fartas bonege. La ĉefo estas tre kara knabo, ni ludas tarokon… Nun mi komencas persvadi ilin pri briĝo.

Ni promenis flanken.

– Ĉu vi estas konscia pri tio? – mi demandis Papaveton.

– Jes. Ili kaptis la kompatindulon, li freneziĝis, kaj lasis lin ĉi tie. Ĝi estas terura afero.

– Tamen ni devas kunporti lin. Alo! Verda Reĝo! – Ĉar li reĝa mosto venis tien, mi komencis demandi lin. – Kiel venis la blankulo ĉi tien?

– Oni batis lin je la kapo. Poste oni pagis al mi kvincent ŝtalajn pikilojn de sago, ke mi tenu lin kaptita. Ĝi okazis antaŭ tri monatoj – lamentis la Verda Reĝo. – Li manĝas ĉion…

– Kiu donis la kvincent pikilojn de sago?

– Pugno, la groba, blanka sinjoro. Li kaj la blankuloj havas ŝton-kabanon en la montofendego. Ili estas grandaj murdistoj, kaj ĉiu estismas ilin ĉi-regione.

– Hm… Ĉu vi ne havus emon viziti ilin tie malsupre? – demandis Papaveto.

– Ni povas rigardi ilin – mi respondis.

– Mi opinias – diris Papaveto serioze – , ke mi kverelados kun tiu sinjoro, kies nomo estas Pugno.

Li diris nenion plu, li nur kantis pri tio, ke la kapo de homo estas tia, kiel la amo: disiĝas, kiel sapveziko,

tralala… la kapo de homo estas gracia, rompiĝema bagatelo…

Dume ni jam iris malsupren sur la montara vojo al la montofendego, apud ni estis sur skafaldoj la tuboj, ŝmiritaj per ruĝa minio, kiuj liveris de la malproksima ĝangalo ĝis Balik-Papan la varmegan oleon, suprenŝpruciĝintan el la tero.

Nun jam aperis la domo, konstruita al la flanko de la montofendego. Kelkaj blankmantelaj homoj cigaredis antaŭ la enirejo. Ni iris tien kaj prezentis nin al ili.

– Pardonon, sinjoroj… – demandis Papaveto – ni trovis eŭropanon supre, kiun oni batis je la kapo, kaj ni ŝatus ekscii pli detalan pri ĝi.

– Kion vi volas scii? – elpaŝis malalta dikulo bataleme. – La kompatindulo tie estas Arturo Hendon, ni provis kunporti lin en Bandjermasin, sed li ne volis tion.

– Ĉu li antaŭensendis sian pakaĵon? – demandis Papaveto agreseme.

– Mi ne scias tion. Kiuj vi estas?

– Miaflanke… mi estas verkisto – li respondis post mallonga hezito, ĉar li forgesis sian nomon.

– Irving Walking – mi diris anstataŭ li. – Ni serĝas la pakaĵon de sinjoro Hendon.

Nun aperis Pugno! Nur li povis esti tiu!

Dumetra homo kun cikatro sur la vizaĝo venis el malantaŭ la domo. Blankmantela persono estis kun li, kiu vokis lin.

La dika sinjoro nun jam ĉesis ŝajnigi.

– Mi lasas al vi kvin minutojn por forporti vin!

– Rekompence ankaŭ mi donos ion al vi – diris Papaveto, kaj lia muskola antaŭbrako trafis la makzelon de la dikulon per subita bato, ke tiu falis al la piedoj de la giganto kun cikatra vizaĝo. Li eltiris sian revolveron per sia alia mano. Ankaŭ mi. Perfekte ni tenis ilin ŝakite. La homo kun cikatra vizaĝo malrapide venis antaŭen.

– Kion vi volas?

– Nenion – mi diris, ĉar mi vidis, ke ni grave troigis la aferon. Preskaŭ neebliginte, ke ili lasu nin foriri libere vivantajn. – Ni estas ĵurnalistoj, kiuj skribas artikol-serion pri Hendon. Ni vidis dirante, ke li estas supre, li freneziĝis, kaj vi tute ne zorgas pri li. Vi devintus informi Bandjermasin-on pri tio.

– Aŭskultu min! – diris la alia grumblanto per basa voĉo. – Via opinio ne interesas min. Ĉi tie ekzistas nur unu vero. La pugno. Kaj tiu estas mi.

– Ah! Ĉu vi estas la Pugno?! – diris Papaveto kun sincera ĝojo. – Mi jam aŭdis pri vi. Ni nun foriros de tie ĉi, se vi permesas. Estu tre singardaj, ĉar ni celas tre bone…

Ni ekiris reen kun pafpretaj pistoloj. La giganto de cikatra vizaĝo postrigardis nin senmove. Papaveto zumkantis tiun marŝon, ke “Oni skribaĉis vian kapon per tranĉileto, ne timu, ankaŭ mi subskribos mian nomon… Tralala… Venos onklo Papaveto per la tranĉilego…”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.