La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PAPAVETO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVINA ĈAPITRO

1

Ni hazarde renkontis tiun, kiun ni volis trovi unuavice.

Turner ekstaris konsternite.

– Fraŭlino Lilian! Kiel vi venis ĉi tien?!

– Mi volas trovi mian patron! Unuavice ni serĉis viajn spurojn, Mr. Turner… La sinjoroj entreprenis akompani min.

Ŝi prezentis nin ĉiujn al li unu post la alia. Aŭdinte la nomon de Irving Walking, la esploristo ekmiris.

– La granda verkisto!

– Jes – respondis Papaveto.

– Sinjoro Turner!.. – demandis Lilian tremente, kaj ŝi preskaŭ spasme kroĉiĝis ambaŭmane al la brako de la esploristo – diru… kio okazis? Ĉu vi trovis liajn spurojn?

– Domaĝe mi povas diri nur negativaĵon – respondis Turner kun bedaŭra ekmovo.

– Fraŭlino Hendon – diris Papveto energie – , nun iru en vian ĉambron, refreŝigu, alivestu vin, kaj revenu vespermanĝi. Neniu povas gvidi ekspedicion per cent dukek kilometra rapideco.

– Vi paravas. Mi obeas al vi en ĉio. – Ŝi foriris rapide en la vestiblon de la hotelo Oil. La indiĝenoj portis la pakaĵojn post ŝin kaj sinjoron Braces-on en tute inerta stato. Roger fermis la funebran procesion.

– Nu, nun diru – komencis Papaveto kaj eltrinkis glason da brando – , ĉu mortis tiu homo?

– Mi opinias… – respondis Turner heziteme. – Al fraŭlino Lilian ni devas diri nenion, ĝis tio ne estas certa. Mi laŭiris la bordon. Li malaperis ĉe la intermonto Mangasar. Ankaŭ Holliday malaperis tie…

– Kaj kie vi malaperis? – demandis Papaveto. – Ĉar ankaŭ vi malaperis.

– Mi revenis el Pontianak antaŭ du tagoj. Mi interesiĝis eĉ tie… Mi revenis la dudekan de la monato, kaj ĝis nun entute mi pasigis tri semajnojn sur la spuroj de la du esploristoj. Sinjoroj, estus pli bone, se vi reirus. Morgaŭ mi veturos al Bandjermasin kaj de tie hejmen.

Mi vespermanĝis malgaje. Neniam mi vidis ankoraŭ Papaveton manĝi tiel malmulte. Ni rakontis al fraŭlino Lilian, ke Turner ne trovis la spurojn de ŝia patro, sed ni klopodis trankviligi ŝin, ke ni havos pli da sukceso. Turner parolis tre malmulte, kaj foje pro eraro li verŝis eĉ kareon en la fazeolaĵon, kio estas absurdo. Li ne rimarkis kaj manĝis tion, poste li adiaŭis rapide… Tiu homo ne plaĉis al mi. Kiu ne rimarkas, ke kareo estas en la fazeolaĵo, ties pensoj vagas tute aliloke. Ni devigis Lilian-on, ke ŝi iru dormi. Ankaŭ Papaveto revenis ripozi.

Mi restis sola sur la teraso. Vesperto preterflugis mian orelon, la senmova, kelodora, tepida nokto estis sufoke varma kaj peza. Grumo el-rapidis el la hotelo kun korbo.

– Alo, fraĉjo – mi venigis lin mangeste. – Diru al mi, kiam alvenis tiu liphara lordo en la hotelon?

– La dudekan de la monato, sinjoro.

– Mi scias tion. Sed poste li foriris denove…

La grumo miris.

– Li ne foriris. De tiam lordo Turner estas konstante ĉi tie.

2

– La ulo estas kanajlo! – diris Papaveto, ĉar ni estis en lia ĉambro. – Okazis ia friponaĵo, kaj li patroprenas tion. Se evidentiĝos, mi rompos lian trunkon per timono. Mi diras tion je mia verkista vorto.

– Ni devas ekscii, kion li forsekretas antaŭ ni.

– Tre bone. Ni tuj vizitos lin – diris Papaveto, demetante sian jakon. Venu!

– Tute ne. Sed… – Mi ne povis daŭrigi. Rigardinte tra la fenestro, mi vidis Turner-on ŝteliri el la hotelo. Dum momento, kaj li malaperis en la direkto de la ĝendarmejo. – Atendu… – mi diris al Papaveto, elpaŝante tra la fenestro. Haste mi rigardis malsupren. Mi ŝtelumis singarde de arbo al arbo. Li estas tie… Li iras al la marbordo… Li malligis boaton kaj remis silente. Estas danĝera provo piediri preter la ĝangalo nokte, sed mi havis alian elekton. La ombro de la ĝangalo forkaŝis min. Mi sekvis lin. Mi vidis la barkon bone sur akvo, prilumita de la luno. Mi kuris, tiriĝante en la ombron de la ĝangalo. Susuro! Io klakis sur mia boto: mordo de serpento. Subite saltante dekstren, mi ekvidis por momento la kole plenbloviĝintan kobron, prancantan sur sia vosto en la arĝenta lumo, trafiltranta inter la arbokronoj. Bonŝance mia boto forigis la morton…

La aŭroraj vaporoj malleviĝis, kiel amaso da nebulo sur la akvon kaj flosis al la bordo, de tempo al tempo vualante la boaton… Ni jam estis tre malproksime de la oleo-urbo, kiam Turner elremis el la nebulo kaj atingis la bordon.

Liginte la boaton, li ekiris piede kaj penetris en la ĝangalon. Li daŭrigis sian vojon sur elefantpado. En la malluma ĝangalo aŭdiĝas tiom da buetoj, bekofrapadoj, kriĉado, ke mi povis sekvi lin trankvile.

Post paso de alia duonhoro mi jam vidis la celon. Malproksime, starantan lum-punkton. La aŭroro ankoraŭ ne estis perceptebla en la ĝangalo. Malluma nokto kovris la densan arbaron.

Malgranda kabano staris sur senarbejo de la ĝangalo. Mi iris silente al la fenestro. Du homoj estis en la ejo. Turner kaj alta homo kun decidkaraktera vizaĝo kaj klasika, greka nazo. Bedaŭrinde mi ne aŭdis la unuan parton de ilia parolado, kaj prijuĝante laŭ la rapida interŝanĝo de la vortoj, ili volis denove adiaŭi, informante unu la alian pri la plej necesaj aferoj.

– La knabinon… – diris la alia – vi devas apartigi de ili kaj porti ŝin al sekura loko.

– Se se tiuj homoj komencos flaradi ĉi tie…

– Ĝis ili trovos ian spuron, ni jam aranĝos ĉion. Ni bezonas nur tir-kvar tagojn.

– Kaj se ili atingos la tribon landak? Li aspektas ĉiuriskaj homoj. Ili kunportos iel la kaptiton de tie, kaj la afero de Hendon klariĝos pli fue, ol necese?

– Ili ne scias pri la tribo landak. Unuvice vi devas venigi la knabinon al mi ĉi tien, tiam ne povas okazi malbono! Nun revenu tuj por ne veki suspekton…

Certe ili ankoraŭ parolis plu, sed mi rapidis reen. Trapasinte la arbotrunkon, mi jam kuris. Elveninte el la ĝangalo, la fumece ŝvebantaj vaporoj ondruiĝis ĝis la bordo sub la malhelblua ĉielo. La aŭroro krepuskis super la arbaro per malhelviolkolora strio. Inter ŝvitkovrite brilaj, dikaj arbofolioj, preskaŭ hermetike fermita, varma fetoro ŝvebis.

Mi antaŭis Turner-on duonhoron. Papaveto atendis min en la ĉambro. Estas vere, ke li dormis dume, sed li kuŝis sur la lito tute vestita, portanta botojn.

– Trovite Hendon!

– Trovite Hendon!

– Kie vi lasis lin? – li salte leviĝis timiĝinte.

– Mi ne kunportis lin, vi, ĉevalo! Mi sekvis tiun kanajlon. Li surbordiĝis en multhora distanco de tie ĉi. Mi sekvis lin ŝtelirinte. Li eniris en la ĝangalon. Mi subaŭskultis paroladon: li estas la ĉefkulpulo.

– Ĉu vi enterigis lin?

Mi rakontis ĉion al Papaveto. Li longe iradis tien-reen, ŝanceliĝante sur siaj kurbaj kruroj, kaj enpensiĝinte li kantis tute longan kanton laŭ ia eksterordinare sentimentala melodio pri pendumo, kvaronumo, kaj venos onklo Papaveto kun granda tranĉilo “nur ili ne timu, nur ili ne timu…” Sciante, ke li pensadas, mi diris nenion.

– Eĉ hodiaŭ ni ekiros kaj serĉos tiujn rompŝtelistojn landak-anojn. Ni kunportos Hendon-on de tie. La knabino restos ĉi tie, kaj laŭ mia ordono (ĉu iu estas redaktoro, aŭ ne) la ĝendarmoj gardos ŝin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.