La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PAPAVETO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVARA ĈAPITRO

En Bandjermasin la loka ĵurnalo en ties posttagmeza eldono raportis pri la granda okazaĵo: “Fraŭlino Lilian Hendon alvenis en la ĉefurbon en la societo de Irving Walking!”

Posttagmeze ni pasigis tre komplikan unu kaj duonhoron kun la militista gubernatoro. Antaŭ la pordego de la hotelo kaŭzis incidenton apotekisto, kiu paŝis al mia amiko en la mano kun notlibro kaj krajono.

– Se estus permesate peti aŭtogramon…

– Dankon. Ni iros piede.

– Mi petis aŭtogramon humile – li ripetis balbutante.

Papaveto suprentiris la pantalonon sur sia ventro kaj turniĝis al mi.

– Kion li volas?

– Subskribu ĝin – mi flustris.

– Idiotaĵo. Mi ne faros tion.

Kaj zumkantante la kanton “idiotaĵo”, li iris plu. La unu kaj duonhoro pasis relative senprobleme. Maksimume okazi tiaĵo, kiam oni demandis Papaveton, ĉu li petas rumon en la teon, li respondis: “diable jes”. Sed oni komprenis tion popola aromo. Plua popola aromo estis, ke li frapetis la ŝultron de la edzino de sanitara konsilisto, kaj kiam la direktoro de Royal Dutch donacis, Papaveto certigis lin ridegante, ke li longe aŭdis tiom da bonaj idiotaĵoj.

Ni ankoraŭ havis preterkuran malagrablaĵon dum adiaŭo, ĉar mia amiko faris nepripensitan movon pro raviĝo, kaj la jako disŝiriĝis sur lia dorso.

Mi ekspiris profunde, kiam ni denove estis en la hotelo kun fraŭlino Lilian.

– Mi ŝatus, se ni ekirus jam morgaŭ – diris fraŭlino Hendon dum vespermanĝo.

– Eble vi devus ripozi kelkajn tagojn, antaŭ ol ekvoji – mi proponis.

– Ne, ne! Eĉ unu horon ne resti plu, ol tio nepre estas bezonata. Temas pri mia patro!

Mi sentis amaran guston en mia buŝo, kaj ankaŭ Papaveto okupiĝis intense pri la ŝuopintoj.

– Kredu min – ŝi diris kun larmovualitaj okuloj – , mi sentas, mi scias, ke ni trovis mian patron. Ĉar li vivas! Mi scius, se li ne vivus! Kaj vi redonos lin al mi.

Papaveto palpebrumis ofte.

– Nu jes… – li respondis rigardante alidirekten – kio do eblas… fare de verkisto… – li viŝis sian frunton per naztuko – damne… estas varme, aŭ kio okazis…

Ni silentis longe. Kiam fraŭlino Lilian lasis nin sola, Papaveto kelkfoje rigardis sur min, poste li denove desegnis en la cindrujo.

– La sekretario ne devas soldatiĝi kun sia mastro, kiu estas kapitano – li diris fine. – Mi restos.

Li komencis kanti sian improvizitan kanton “Ĉiam, ĉiam mi restos”, poste li elprenis cigaron el la binoklujo kaj ekfumis. Fine li fajfis. Sed li diris nenion.

Post la vespermanĝo ni sidis en la ĝarden-restoracio, kiun ĉirkaŭis palmoj. Hazarde ĵus ne pluvis, kaj estinginte la lampon sur la tablo, la moskitoj ne turmentis nin tiom. Relative agrable ni sidadis triope kaj paroladis.

Subite sinjoro Braces aperis, akompanate de Roger.

– Sinjoro kapitano! – diris Roger kaj svingadis dokumenton – alvenis ekspresa alvok-ordono al militservo! Post kvar tagoj la armeo de lia reĝa moŝto interbatalos kun la ribeluloj!

– Mi scias pri tio. Ĵus telefonis generalo – respondis mia amiko gemute. – Ĝi jam ne estas aktuala.

– Sed la batalo… – balbutaĉis Braces.

– Oni prokrastis ĝin! – diris la novaĵon Papaveto feliĉe.

La buŝo de Braces moviĝis senvoĉe pro timiĝo.

– Ĵus telefonis la ĉefstabestro al mi – daŭrigis Papaveto kun persista sereno – , li diris: oldulo mia, venos hodiaŭ homo kun alvok-ordono al milito, sed ĉio estas nuligita. Ĉi-jare ni jam ne batalos. Ni flankenmetos ĝin printempe, kiam ni tute ne havas ion fari.

Mi ekstaris.

– Bonan nokton, fraŭlino Hendon. Vi nun devas enlitiĝi, se morgaŭ vi volas ekiri en bona korpkondiĉo.

– Vi pravas. Bonan nokton, sinjoroj.

Fraŭlino Lilian prenis la tutan aferon ia ŝerco, kaj ŝi profundiĝis tiom en sian malgajon, ke ŝi preskaŭ ne atentis nin. Ŝi iris en sian ĉambron obeeme, kiam mi avertis ŝin.

– Sinjoroj! – diris Braces, kiam ni restis solaj – , kiel mi komprenu tion?

– Kiel vi volas? – demandis Papaveto ĝentile – Ni iros kun Robin serĉi tiun esploriston.

– Ĉu en mia nomo? Vi ne rajtas uzi mian nomon.

– Vi, amiko mia, nomiĝas ŝelko, kaj mi absolute ne volas uzi tiun nomon. Mi estas Irving Walking, la verkisto!

– Mi estas tiu.

– Pruvu tion. Kiu konas vin? Mi jam havas tre multajn atestantojn. Ni lasu tiun artifikon, sinjoro Braces, kaj ne provu misuzi la nomon de fama verkisto.

Braces fariĝis blanka, kiel muro. Sankta Dio! Tiu homo simple tenos lian nomon! Ĉu li ŝtelos Irvin Walking-on de li komplete?!

– Vidu, sinjoro Braces – mi interrompis. – Ni ne volas malbonon al vi, nur sciu, ke ni akompanos fraŭlinon Hendon.

– Sed sinjoro… – li lamentis – kiu skribos la artikolojn pri la vojaĝo? Se Walking ne soldatiĝos kiel kapitano, mi devas skribi artikolojn pri la vojaĝo.

– Hm… kiom oni pagas por tiu artikolo? – demandis Papaveto kun firma aplombo.

– Kvincent… dolarojn.

– Ĉu vi volas skribi? – mi demandis konsternite.

– Kial? Mi jam estis eĉ tombfosisto. Sed mi ne volas esti sendanka. Vidu, Braces, skribu plu tiajn idiotajn historiojn, ni dividos iel la monon inter ni. Vi skribos!

– Kaj ĉu vi?! – ekstertoris Braces – kion vi donos al ĝi?

– Mian nomon. Mi diros pri viaj idiotaĵoj, ke Iving Walking skribis tiujn. Se vi havas emon al tio, bone. Se ne, tiam mi serĉos iun alian.

– Ĝi… ĝi… estas senekzempla… – li balbutaĉis.

– Mi ne trudas tion – diris Papaveto. – Nur tiam entreprenu ĝin, se vi ĝojos pro tio. Decidu vin ĝis mateno. Mi iros ripozi, ĉar spirita laboristo bezonas tion.

Sekvan tagon ili ekiris. Mi eĉ ne devas diri, ke Braces entreprenis la “negran rolon” apud Irving Walking. Li nur altigis la partoprenon en la profito, kiom li povis. Papaveto estis cedema, sed li avertis Braces-on, ke li kondutu hontinde.

Ili ekiris fru-aŭrore. Braces aspektis konsternige, kiel vaganto en la ĝangalo.

Karikaturisto povis imagi tiulon nur en sia koŝmaro. Li estis tia kun siaj amara vizaĝo, aranea ventro, ruĝa, plata nazo kaj hepatmakuloj sub sia korkoĉapelo, kiel ia turpa, venena fungo.

– Kiel vi volas komenci la esploron? – demandis fraŭlino Lilian.

– Mi opinias, ke la direkto estas donita. Via patro serĉis la batalistojn de la fiŝoj, apudmaran tribon. Ni do laŭiros la marbordon. Ankaŭ sinjoro Hendon povis komenci ĝin tiel. Certe ni trovos liajn spurojn. Eĉ eble… kiel nomiĝas tiu, kiu sekvis lin? Kia esploristo postiris vian parton por serĉi lin? Eble oni plie scius ion pri li.

– Turner postiris lin, bona konato de mia patro, malnova vaganto en la ĝangalo.

– Nun unue ni interesiĝos en la “Oleo-urbon”, kiel detektivoj, ĉar certas, ke ekirinte el Bandjermasin laŭ la bordo, unuavice ili devis preteriri tiun lokon.

– Sinjoroj, mi mortos… – flustris Braces en nian orelon diskrete. – Laŭ strikta senco de la vorto mi agonias – li aldonis ankoraŭ tre mallaŭte, sed minace.

– Nu, mi ne ĝenos vin en tio – diris Papaveto kaj antaŭengalopis de apud li.

La Granda Ĉasisto estis en vere komika stato. Lia ĉapelo retroglitis, la ŝvito fluis sur li, kvazaŭ li starus sub duŝo, kaj se dum rajdado li iomete refalaĉis, li mordis sian lipon dolore, kio signifas ĉe novaj rajdantoj, ke la selo estas malmola…

Ni ekbivakis dum la tagmeza varmego. Pluvis… Ĉiam pluvas en Borneo! La temperaturo estas tridek ok celsius-gradoj en ombro, kaj la dentoj klakas. Oni sentas malvarmon interne. En la ostoj. En la stomako. Kaj troviĝas nenio, kio estus seka. Tridek ok celsius-grada, sufoka, vaporiĝanta, grasa varmo sidas en la interno de la tendo, kaj densaj, grandaj pluveroj batas la impregnitan tendotolon…

Ni kuiras teon. Varmegan teon. Sinjoro Braces tuj estas klarvida pri tio, ke li malsaniĝis je vepro-febro. Li anoncas la tragedion kun helverda vizaĝo. Ĉar la malsano mortigas la viktimon plej ofte ne pli ol unu horo, Papaveto ne volas verŝi teon al li, ĉar ĝi estus domaĝe en lin, se li ĉiumaniere mortos. Fine mi intervenas por plenumi la lastan deziron de la agonianto. Papveto estas grandanima, kaj kiam sinjoro Braces forturnas sin, li verŝas duon glason da rumo en lian teon. La agonianto postulis post unu horo de la ŝarĝportantaj indiĝenoj, ke ili kantu la ŝlagron “God save the King”.

Posttagmeze la vetero sereniĝis, kaj ni iris plu. Kelk-cent metrojn de la bordo ĉie estis la netrapenetrebla densejo de la ĝangalo. Simioj grincis al ni per la dentoj sur la palmokronoj. Lobongo estis sufoke varma, malbonodora havenurbo. Post la fiŝistaj kabanaĉoj kaj indiĝenaj arbilbrik-domaĉoj sekvis malgranda kvartalo de eŭropanoj. Kelkcent metra asflata placo, en ties mezo staris la hotelo Oil Palaco, komercdomo, la konstruaĵo de Royal Dutch kaj la policejo. Nek kelkaj palmoj kaj nek florbedo faris pli amikema tiun dezertan, tropikan urbon. La aerblovo portis la putran odoron de algoj el la direkto de la maro, kaj moskito-svarmoj preskaŭ hermetike fermis de la lumo la malmultenombrajn lampojn. Sur la teraso de la hotelo larĝŝultra, angla, barba eŭropano, metinte siajn piedojn sur la balustradon, li dorsapogiĝis en brakseĝo kaj legis ĵurnalon. Eble li estas vaganto en la ĝangalo, ĉar revolvero pendas de sur lia kolo sur ŝnuro en ledujon, ligitan al lia kuloto. Aŭdinte la bruon de la alvenantoj, li demetis la ĵurnalon.

– Turner!.. – kriis fraŭlino Lilian surprizite.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.