La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PAPAVETO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SESA ĈAPITRO

1

Komence fraŭlino Lilian volis veni kun ni ĉiumaniere. Ĉar ni ne informis ŝin pri la aferoj, okazintaj en la ĝangalo, ni devis trakti ŝin tre singarde. Ni deklaris, ke ni returniĝos, se ŝi ne obeos nin en ĉio. Ni garantiis ŝin, ke ŝia patro vivas, kaj ni kunportos lin. Sed ni devas meti ŝin sub la gardon de la ĝendarmoj. Ŝi devas obei, se ŝi ne volas riski la vivon de sia patro. Tio efikis.

– Ĉio estos tiel, kiel vi diras – respondis fraŭlino Lilian, kiam ili restis solaj, ĉar Papaveto rapidis sur la etaĝon por kuntreni la Grandan Ĉasiston, kiu pro komprenebla kaŭzo malemis sidis sur la selon, kaj li postulis, ke ni akiru tian veturilon, sur kiu li povas veturi plu surventre.

– Fidu min, Lilian – mi diris, tute kuraĝe nomante ŝin laŭ la persona nomo.

– Kio vi estis, antaŭ ol… – ŝi glutis – vi fariĝis sekretario?

– La hazardo faris min… sekretario. Tre sencela estis ĉio. Stulta historio, rilatanta virinon… Mi tre malsaniĝis pro ŝi… Oni malfacile trovis la kuglon… kaj kiam mi konvaleskis, la kuracistoj sendis min al la Suda maro. Poste oni vendis min ebrian matroso… Tiu vivo ekplaĉis al mi. Neni revokis min en tiun regulan mondon… mi fuĝis… kontrabandis, interbatadis… fine, mi fariĝis sekretario… Ĝi okazas tiel, se foje en tiu alia mondo malklariĝas celo, kaj se mi ekŝatis la maron, tiam jam estas pli bone fariĝis sekretario…

– Ĉu vi ne pensas, ke iam estos inde revenis en tiun alian, regulan mondon?… Estas vere – ŝi aldonis malgaje – , eble vi jam ne povus fari tion.

– Se estus pro io… – mi respondis, ekpreninte ŝian manon. Ŝi ne rigardis sur min. Ŝi premis mian manon varme kaj forrapidis. Ĉu eblas, ke la vundo de longe forigita kuglo nur nun resaniĝis ĉe mia dekstra pulmo?

– Vi staras kaj gapas ĉi tie, kiel bubalo, anstataŭe, ke vi ŝovus vian nazon en la laboron – kriegis la verkisto el inter la indiĝenoj, kiuj metis la pakaĵojn sur mulojn.

Mi helpis aranĝi la aferojn de la malgrandan ekspedicion. Poste ni parolis kun la ĝendarmaj oficiroj, al kiuj mi diris, ke la virino, kiu restos ĉi tie en la hotelo, falis en danĝeran situacion. Oni volos rabi ŝin, kaj se ĝi okazos tiel, ĉiu ĵurnalo de la mondo publikigos tion. La ĝendarmoj certigis min, ke tage-nokte la okuloj de la kazernanoj estos sur ŝi.

Nun Turner venis sur ĉevalo, preta por ekvoji.

– Mi, bedaŭrinde, reiros sen rezulto. Mi esperas, ke via ekspedicio finiĝos bone!

– Ĝi dependas de tio, el kiu vidpunkto – diris la verkisto. – Mi havas belan kanton. – Kaj li kantis stertore: – “La fino de la kanto ĉiam estas tio, ke oni batos iun!.. Tralala, tralala, venos onklo Papaveto kun fortaj vangofrapoj…”

Turner forgalopis al Bandjermasin.

Poste ankaŭ ni ekiris. Malgranda, blanka mano svingis el iu fenestro. Post nelonge ni alvenis al bora turo. Papaveto esperis, ke ĉi tie la indiĝenaj kulioj eble scios ion pri la tribo landak, kaj sinjoro Braces fino trovos kuraciston, ĉar li asertas kategorie: li fariĝis leprulo, kaj la flankenbatoj de Papaveto pruviĝis senefikaj kontraŭ tiu grava malsano.

2

Ni ne devis longe demandadi. Multaj homoj sciis pri la tribo landak, kaj helpe de la eŭropana indiĝeno, laŭ la informoj de la kulioj, ili desegnis prezican mapon. La tribo tre profunde estas en la ĝangalo, en la proksimo de la kvarmil metrojn alta montaro Kini-Balu, kaj se vi iros sur la elefantvojo ĝis la rivero Kapuas, norden, vi trovos la tribon apud la bordo. Ĉar evidentiĝis, ke sinjoro Brances ne havas lepron, li nur skabiiĝis, la kuracisto de la borejo ŝmiris lin per tre malbonodora, nigra kremo, kaj ni daŭrigis nian vojon.

Ni ekripozis tagmeze sur la elefantpado. Ne ekzistas pli abomeninda afero, ol bivaki en la ĝangalo. Ĉiu defendo estas vana kontraŭ la neimageble multaj lumbrikoj kaj vermoj, kaj estas tiel grandaj hirudoj, ke la Granda Ĉasisto konsideris iun koboro kaj testamentis. Sed anstataŭe ni elprenis la skribmaŝinon, ke Roger faru la unuan kvincent dolaran raporton. Mi opiniis unuaranga materialo mian aventuron dum la antaŭa nokto, sed sinjoro Braces petis min plorante, ke ni lasu tiajn idiotaĵojn. Ĝi ne havas viv-odoron. Ni devas koncizigi la tutan ŝtelumadon, kaj fine teksi en la historion krokodilon aŭ leopardon. Multe da bestoj estas bezonataj en ĝi. Mi tute ne konjektas, kiom da bestoj estas bezonataj al bone redaktita magazino. Mi konsentis mencii panteron, kaj pro la petego de Papaveto li permesis kelkajn tigrojn, sed li deklaris, se la temo estos pli varia, li ne donos sian nomon al tiaj aferoj.

Posttagmeze ni daŭrigis nian vojon. Subite la gvidantoj de la indiĝenoj venis al mi.

– Sinjoro! Ie en la proksimo vagas homoj en la ĝangalo. Ĝis nun mi volis diri tion, tamen ĝi estas stranga: ili sekvas nin unu horon kaj kaŝrigardas nin ie el la densejo.

Ni atentis. La multe da krakantan, ululan bruon kelkfoje interrompis malproksima kaketo, aŭ ŝiriĝo de subite tranĉita volvo-rotang-o.

– Reiru al viaj muloj, ĉar mi rompos vian nazon! – kolere alkriaĉis lin Papaveto.

– Iu iradas tie – li diris, kiam la indiĝeno obeis, kaj ni restis solaj.

– Se iom mallumiĝos, ni rigardos tion.

Frue vesperiĝas en la ĝangalo. La arboj, altaj kiel turo, ŝosas frandaron nur supre, tre alte, ĉar eterna krepusko regas en la interno de la ĝangalo. Kiam la suno elongacias el sia perpendikla orbito, mallumiĝas. Ni atendis tion. La aliaj marŝis plu por ne veki la suspekton de la malamikoj. Poste mi ekiris kun Papaveto singarde, ekipitaj per tranĉilegoj, taŭgaj bori vojon en la ĝangalo, al la direkto de la sonoj.

– Ili ne povas esti malproksime – flustris Papaveto.

– Turner povis nin antaŭi facile dum niaj du bivakadoj…

La dornoj vundis niajn manojn, vizaĝon kaj ŝiris la vestojn. La arbarego estis erarige densa ĉirkaŭ la elefantvojo. Ĉi-interne ni povis antaŭeniri tute bone, nur iafoje ni devis distranĉi kelkajn implikiĝintajn grimpotigojn. La luno prilumis makulojn sur la tero tra la arbokronoj de la sovaĝejo. Aŭdiĝis eĥa, profunda stertoro, kiun akompanis ŝriko de antilopo, trunke tramordita. La voĉoj de la bestio kaj la viktimo estis bona okazo por iri antaŭen sen singardo, kaj fine…

Dek paŝojn antaŭ ni, en la malluo de la vespera ĝangalo, ni ekvidis ombron de homo, kiel li ĵus traboras sin tra vepro. Ni ne povis vidi lian vizaĝon, eblas, ke li estas Turner. Ni haltis. La ŝtelumanta ulo ne rimarkis nin. Li venis ĝuste en nian direkton… Kaj subite la longa mano de Papaveto etendiĝis, li ekbatis kaj altiregis lin al si. La nekonato ekkriis laŭte kaj liberigis sin, sed la pugno de Papaveto trafis lian vizaĝon meze, ke ĝi aŭdeble krakis, poste li falis en la vepron… La luno prilumis lin… Turner!

– Ŝnurligu lin… – kriis mia amiko spiregante, sed la alia jam pene leviĝis… Hop, se li saltos en la densejon, tiam li fuĝos… Mi ĵetis min post lin, sed kiam mi jam estus kaptinta lian gorĝon malantaŭ la arbusto, deflanke, de kie mi ne atendis, kolbo batis min je la kapo. Mi vidis nur tion, ke la homo kun greka nazo frapis, poste mi falis dorsen sveninte…

Rekonsciiĝinte, Papaveto lavis mian vizaĝon. Mi ne vidis lian vizaĝon, ĉar estis blinda mallumo, sed alia persono ne zumkantas ĝin en tia situacio, ke “Nun ĉi-foje vi fuĝis, sed alifoje, friponoj… tralala…”

– Ĉu ili forfuĝis?

– Jes la aĉuloj, kaj mi ne povis postiri ilin, ĉar mi pensis, ke ili rompis vian kapon.

La batvundo ne estis grava. Mia kapo iom ŝveliĝis kaj zumis, sed cetere mi havis sufiĉe bonan korpkondiĉon. Nun jam ni devis reveni al la karavano. Sekvante la distranĉitajn lianojn, ni baldaŭ trovis la elefantvojon kaj rapidis post la aliajn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.