La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PAPAVETO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA ĈAPITRO

1

– Ĉu vi dirus, pri kio temas? – li demandis dumvoje.

– Kial ne? Vivas ia ĉarlatano ĉi tie, kiu skribaĉas mensogojn pri ĉasado al usonaj ĵurnaloj, kaj li asertas pri si, ke li estas ĉasisto, sed li estas malfortika kaj turpa. Nun venis virino el Usono, kun kiu vi devus paroli. Ke ne evidentiĝu la vero pro lia malbon-aspekto, li dungis beltalian homon.

– Sed kian rilaton vi havas al la afero?

– Hm… Mi estas la beltalia knabo… Ĉu eble mi ne plaĉas al vi? – li draste alkriis min.

Oni prezentis min al la Granda Ĉasisto. Mi komprenis, kiel granda estas la problemo. Liaj ŝultroj falis sur liajn pulmajn apeksojn preskaŭ akut-angule. Liaj skapoloj estas tiel grandaj, kie ĝipo, li estis kalva, arane-ventra, ruĝa nazo elstaras el lia amara vizaĝo, lia voĉo estas plendema dum parolado kaj kraĉadis.

– Li estas feĉulo de la haveno – prezentis min Papaveto. – Ni devas doni al li ian titolon kaj vestaĵon, kaj ĉiaĵon. Ni diru, ke li estas mia armilportanto.

– Verkisto ne havas armilportanton – protestis la Granda Ĉasisto.

– Tiam do plumo-portanto. Estas egale. Gravas, ke ni donu al li vestaĵon, binoklon kaj tiaĵon. Nu ek do!

Post duonhoro mi staris tie, kiel filmaktoro. Braces rigardis min suspekteme.

Kiam ni estis pretaj, la Granda Ĉasisto donis instrukciojn al Papaveto.

– Proponu vin komplezeme partopreni la ekspedicion kaj akompani fraŭlinon Hendon al Bandjermasin. Organizinte la ekspedicion, ankaŭ mi estos tie kun Roger, kaj ni enmanigos alvok-ordonan leteron al militservo, en kio oni informas vin, ke okazis ribelo en Penang, kaj vi devas iri al via posten-loko. Ĝi estas ĉio.

– Ĉu ne estus eble sendi min al alia posten-loko? – Papavo sidis maltrankvile. – Mi havas malbonan kontakton kun ĉefinspektoro en Penang.

– Vi ne devas iri en Penang!

– Ĉu vi estas freneza? Vi diris ĵus, ke mi iru al la stacidomo de Penang.

Sinjoro Braces ekĝemis. Mi ekkompatis lin.

– En ordo – mi diris. – Mi komprenas ĝin, ĉio iros glate.

– Kaj ne forgesu – li petegis al Papaveto – , vi nun estas fama verkisto.

– Estas bone, ke vi memorigis min pri tio. Unuavice ni do iros. Ĉar iu mia konato diris, ke la famaj verkistoj preskaŭ ĉiutage manĝas.

Sinjoro Braces ekĝemis denove kaj mansvingis al Roger, ke li surtabligu la manĝaĵon.

2

Neniam mi vidis pli karan virinon, ol fraŭlino Lilian Hendon. Ŝi ridetis ĉiam, kaj nuanco de malgajo ludis sur ŝiaj liprandoj en tiu rideto, ŝi ja ekiris por trovi sian iome-duone perditan patron.

La antaŭan tagon ni faris nur mallongan viziton ĉe ŝi en la hotelo Borneo, en ŝia ĉambro. Papaveto, la verkisto, kun sia violkolora kravato kaj fotoaparato Kodak, krome mi: la persona sekretario de la granda verkisto. Ni priparolis, ke ni estos je ŝia dispono por serĉi ŝian patron, kaj sekvan tagon ni ekiris al Bendjermasin sur la sufiĉe bona vojo, kondukanta sur la marbordo. Jam je la sese horo ni galopis gaje por fari kiel eble pli longan vojon ĝis la komenco de la varmego.

Ni eksciis la sekvajn el la rakonto de fraŭlino Lilian: ke la Hinda Geografias Societo sendis injoron Atruro Hendon al Borneo. Esploristo, nome James Holliday, malaperis en Borneo, kaj Arturo Hendon ekvojis por serĉi lin. Laŭ la lasta sciigo de James Holliday, li trovis riĉan or-trovejon, la rokaĵspecimenoj, senditaj hejmlanden pruvis tiun aserton.

Sed dume disvastiĝis la famo, ke James Holliday mortis en la dangalo, kune kun siaj notoj, mapoj. La entrepreno sendis alian ekspedicion por trovi Holliday-on. Nek tiu revenis. Tuta Usono estis en febro pro la perdiĝinta esploristo kaj la ekspedicio. Tiam anonciĝis Arturo Hendon ĉe la entrepreno. Li estis relative juna scienculo kun sukcesa paseo, kiu jam foje penetris profunde en Borneon, en la landon de dajak-oj.

– Mi petas la rokaĵspecimenojn, kiujn sendis Holliday – li diris al la direktoro de la societo. – Ĉar laŭ mia opinio ni devas komenci la esploradon ĉi tie en Nov-Jorko.

Ili ekzamenis la rokaĵojn. Al la ekspedicianoj, kiuj ekiris por trovi Holliday-on, tute ne ekideis tiaĵo.

– Jen! – li kriis ĉe iu ŝtono. – Ŝajnas, ke indiĝenoj helpis la laboron. Figuro de primitiva batalisto estas gravurita en tion, kaj fiŝo. Ĝi estas la totemo de tiu tribo, kie Holliday serĉis oron. Kaj nun jam mi povas diri al vi, ĉar la “Batalisto de Fiŝoj” estas gravurita sur la ŝtono, Holliday trovis la oron ie inter la rokoj de la marbordo, ĉar kompreneble fiŝista tribo ne povas vivi aliloke.

La direktoro de la Hinda Geologia Institucio petis Hendon-on, ke li entreprenu trovi sian kolegon. Hendon akceptis tion. Li prenis la rokaĵon al si kaj ekiris. Ĉifoje sekrete, sen tamburado. Tiutempe jam potencaj kapitalistoj konkurencis por trovi la or-trovejon de Holliday. Onidire la malaperigon de la unua sav-ekspedicio jam direktis manoj etendiĝantaj el Nov-Jorko.

Sed ĉiu antaŭzorgemo estis vana. Ankaŭ Arturo Hendon malaperis en Borneo. Li malaperis, kiel Holliday. Esploristo, nomata Turner, entreprenis nun jam la malkovron de la vojo de Hendon. Ankaŭ Turner malaperis. Poste jam neniu entreprenis rigardi en Borneo, kio okazis al tiuj, kiuj serĉas la “batalistojn de la Fiŝoj? Tiel ekveturis fraŭlino Lilian Hendon, nesperta knabino por trovi sian patron, kaj eble ŝi aŭdos ion ankaŭ pri Turner kaj Holliday.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.