La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


PAPAVETO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNUA ĈAPITRO

Ĝenerale miaj amikoj kaj estimantoj opinias min idioto. Mi ne estas psikiatro, mi do ne povas kontroli ilin. Sed se mi estus psikiatro, eĉ tiam estas dubsence, ĉu la diagnozo de idiota psikiatro, konstatita pri si mem havas pruvoforton? Estas plej ĝuste klarigi tiujn demandojn al la leganto komence de la romano.

Miaj amikoj kaj estimantoj opinas min iom frenezeta pro mia vivmaniero.

Ĉar mi plej malofte scias posttagmeze, kie mi ekkuŝos vespere, ĉu mi ellitiĝos matene? Estas vere, kiel ŝip-hejtisto kaj vagabondo mi apenaŭ havas ŝancon fariĝi komitatano en iu respektinda klubo, sed mi neniam enuis en mia vivo, kaj ĉi-jare mi malsanis nur dufoje; unue malpli grave, kiam iu batis min je la kapo, la duan fojon pli grave, ĉar iu pikis min je la ventro.

Cetere mi fartas bone.

Ĝi komenciĝis tiel, ke en mia sanmensa periodo mi interrompis miajn universitatajn studojn en San Francisko pro la konsilo de miaj kuracistoj, kaj mi vojaĝis al Honolulu por ripozi. La ferio ĉe la Suda maro iom rebonigis mian sanstaton, sed mi povas danki mian finan resaniĝon al la terapio de kapitano Kuloto, kiu estis sklavokomercisto. Li varbis indiĝenajn kuliojn, ne tute delikatmaniere, tial oni nomis lin sklavokomercisto. Kanajlo ebriigis min en Tahitio, kaj vekiĝinte, mi estis sur la vaporŝipo de kapitano Kuloto sur la vasta maro. Bedaŭrinde oni ĉiam malhavas matrosojn, kaj kelkloke ankoraŭ estas modo vendi sensuspektajn homojn en ebria stato, kiel matroson. Sur la vasta maro la koncernulo devas subskribi la kontrakton. Tiaj psikiatroj, kiel kapitano Briĉes, povas tre efike persvadi al ies bonaj sentoj. De tiam troviĝas tiu ruĝa cikatro sur mia frunto.

Komence mi suferis multe, kiel sentema burĝo. Fine ja oni devus surkatedrigi kapitanon Kuloton en la universitato de San Francisko, kaj mi rekomendas lin ankaŭ al miaj kuracistoj lerni de li, ĉar li perfekte resanigis min nur per senrimedaj gimnastikaj ekzercoj. Mi submetas al la atento de miaj kuracistoj la lav-purigon de la ferdeko kaj kaldronego, la ŝoveladon de karbo, kiel sanigmetodon. La ofta piedbatado nur intensigas la efikon de tiu terapio. Ke io ne estas en ordo ĉe mi, tio certas. Anstataŭ reveni en Tahition post tri monatoj, feliĉe forlasi la sklavkomercistan ŝipon de kapitano Kuloto, mi denove kontraktis kun li, ĉifoje sen la kutima, milda persvado.

Tel do mi ekveturis, nun jam memvole kun Kuloto, kaj de tiam ni vivis en la plej granda konsento sur la sklavokomerca ŝipo, kaj nia amikeco nur profundiĝis dum la daŭro de la tempo, eble ĝi eĉ nun ekzistus, se la ne-elkalkulebla fato ne estus forkaptinta lin el nia rondo en la pleno de lia agado kaj juneco, pro la simptomoj de etilismo.

Mi konatiĝis kun Papaveto nur poste. Ni renkontiĝis la unuan fojon en la granda kvaranteno de Cejlono. Mi estis flegisto, li tombofosisto. Tiam mi agadis en la floto de Aŭrelo la Ĉifona, kiel fregat-kapitano. Al la floto de marŝalo la Ĉifona apartenis ok unuoj! Ĉiu unuo konsistis el po unu indiĝena kanuo. Aŭrelo la Ĉifona estis diligenta kaj respektinda rabisto sur la Suda maro, kaj li specialigis sin pri ŝtelo de malsanuloj. Li komercis per kontaĝo. La indiĝenoj ne timas la morton, kaj ili opinias la plej granda honto, se oni tenas iun sian familianon en kaptiteco sur la insulo de lepruloj. Kapitano la Ĉifona do por, konvena honorario, ŝtelis leprulojn de sur la insulo Buton-domo, kaj li liveris ilin hejmen per sia floto.

Kiam patrolŝipo kaptis nin neatendite, nia floto ĵus liveris tutan tunon da kontaĝo. Unuavis ni ĉiu do estis enkvarantenigitaj, antaŭ la traktado de nia afero. Ĉi tie kompreneble mi tuj malsaniĝis je tifo. Resaniĝinte, helpe de englutita sapo, mi aspektigis tian kontaĝon, pro kio ŝajne mi havis nenian problemon, sed mia buŝo ŝaŭmis konstante, kaj mi ne povis labori. Mi trifoje refalis en tiun malsanon, ĉiam senpere antaŭ la forsendo.

La kvaranteno tamen estas pli bona restadejo, ol la prizono. Iom post iom oni alkutimiĝis, ke mi estas tie kaj dungis min al la portado de matoj. Afektema homo nur malfacile decidus sin al tio. Ĉar oni portas la mortintajn malsanulojn, mate volvitajn en la tombejon, malantaŭ la kvarantenon. Mia tasko konsistis en tio, ke mi elrulis la kadavron el la mato kaj portis la kolektitajn matracojn en la lavejon. Mi ne deziras rakonti pri la detaloj. Eble sufiĉas mencii, ke jam multaj homoj freneziĝis ĉi tie pro tio, kion li vidis… Papaveto, la tombfosisto, pezis naŭdek kilogramojn, kaj kreĉinte sur sian manplaton, li premis la fosilon en la teron kantante. Vi povas imagi, ke oni elektis insulon por kvaranteno, ne indan al banloko. La varmo ĝenerale estis kvardek celsisusgrada ĉi tie, sed ĝi ofte superis la kvindek celsiusgradojn dum tagoj. En kvaranteno!

Sed eble ni ne detalu tion.

Nur tiom, ke Papaveto estis malalta, sed tre dika homo. Dika, sed ne grasa. Liaj grandaj koksoj, larĝa kolo, kolonsimilaj femuroj, antaŭenstarantaj, gorilaj makzeloj elradiis firman stabilecon kaj trankvilon. Malpli faris pli eleganta lian aspekton, ke li tenis siajn piedojn unu de la alia ventumil-simile. Li estis ja la plej kurbakrura homo en la mondo. Lia supra korpo moviĝis tien-reen, kiel pendolo dum irado sur lia trunko, kaj li havis kutiman movon suprentiri kelkfoje sian pantalonon per enpoŝigitaj manoj. Ĝi estis la signo de bona humoro ĉe li, ĉar tuj poste li komponis mallaŭtan marŝon, kiun li kantis softe, kuntirinte siajn brovojn, kaj li verkis ankaŭ tekston al tio. Kiam mi vidis lin la unuan fojon en la tombejo, fajfante, enpoŝiginte sian iun manon, li akvumis florojn, kelkfoje li ĵetis afablan rigardon sur la pacience atendantan, tridek-kvardek jaran mortinton, metitan sur la herbaron; li fiksis kelkajn mimozojn apud sian malgrandan, nigran, matros-ĉapon, kaj subite suprentirinte sian pantalonon, li zumkantis per mallaŭta, laringa, ritma voĉo:

Ek do, ek do, vi karaj kadavroj,
Venas onklo Papaveto, kaj enterigos vin,
Tralala, tralala, nur ne timetu.

Li fosis la tombon, kaj li ripetis jam centfoje la lastan verson “tralala, tralala, nur ne timetu”. Li rimarkis min nur tiam, kiam mi alpaŝis lin. Li rigardis sur min faltiginte sian frunton.

– Nu, bonvolu rekuŝiĝi, tuj estos preta via tombo. Vidu, la aliaj ne iraĉas.

Mi preferas la ŝercemajn homojn.

– Oni sendis min por la matoj – mi respondis. – Mia nomo estas Robin. Mi estas ĉi tie du monatojn.

– Egalas, Ĝi jam ne daŭros longe.

– Mi ne volas malhelpi vin en la laboro – mi diris – , ĉar mi jam devas fari ion urĝen en tiu ĉi varmego, inter tiom da kadavroj…

– Vi pravas. Venu trinki brandon. Tio estas la plej bona kontraŭ ĝi.

Li enpoŝigis siajn manojn, suprentiris sian pantalonon kaj ekiris antaŭ min per sia ŝanceliĝanta irmaniero.

– Kien ni iros?

Pri tio li tuj komencis zumkanti batal-marŝon:

Kien ni iros, kien ni iros?
Ek do nun, amikoj!

Kien ni iros, kien ni iros?
Por trinki, tralala…

Li ne estis poetaĉo. Li ne malbonigis la versaĵon pro la rimoj.

Malgranda kabano staris en la fino de la insulo, kies meblaro konsistis el mato, el botelo da brando kaj el kelk-cent muŝoj. Ni konsumis la horojn de la monotona antaŭtagmezo, konversaciante apud kelkajn boltelon da brando. Ankaŭ Papaveto estis tombfosisto same pro tio, pro kio mi malsanetis. La kvaranteno estas la sola loko, kien la kolonia polico ne ŝovas sian nazon. Oni povas vivi trankvile ĉi tie. Eble morti. Sed se iu transvivas unu-du danĝerajn, infektajn malsanojn dum la unuaj kelkjaj semajnoj, certagrade li fariĝos imuna.

Estis terura varmego. Sur la muroj de la malgranda kabano grase brilis la belaj, verdaj ŝimo-perloj. Mi decidis kun Papaveti en tiu ĉi kabano, ke kiel ajn trankvila, kaj komforta estas la vivo ĉi tie, ni revenos iomete en la grandan mondon.

La fuĝos sukcesis dum tempesta nokto, ĉar la fulmo frapis la dratbarilon, plenan de alta, elektra tensio.

Ni atingis Sudan Tiwor-on per kanuo. De tiam ni estas bonaj amikoj, kaj ni vagadas kune.

Ĉi tien, en malbenitan havenon de Borneo, ni alvenis rapide el Kuala Lumpur. Ni estis gajaj, bohemiaj homoj. Gaje, pace ni ŝatis vagadi en la havenoj, tamen ni devis alveni en Borneon anhelante, kuregante, kaŝiĝante, ĉar en Kuala Lumpur atingis nin la informo de la polico de Birmo, ke el Batavio, laŭ oficiala peto de Adeno, oni reserĉas nin, kaj ili petas okaze de nia aresto transporti nin al Kolombo, forte eskortite. Ĉio ĉi okazis pro kelkaj svedaj matrosoj, kiuj pro nekonata kaŭzo persistis ĉe tio, ke Papaveto ne kantu konstante la memkomponitan kanton “La knabinoj ĝojos en Aŭstralio, kiam mi alvenos”. Papaveto protestis kontraŭ la maljusta postulo tiel kategorie, ke oni liveris la matrosojn en hospitalon. Post kiam ni konvinkis ankaŭ la aliajn ĉeestantojn pri la beleco de la kanto, ni deprenis la drinkejtablon de sur la restoraciestro, kaj ni foriris rapide.

Ni ne havis eĉ unu groŝon, kaj la havenoj en Borneo ne donas tiom da ebloj, kiel la pli bonaj insuloj sur la Suda maro. Kiu venas ĉi tie, tiun oni aŭ tre bone pagas, aŭ oni persekutas lin ĉie. En la malpura, olea marakvo mallarĝa ŝton-moleo etendiĝas, sur la bordo staras kelkaj dogan-budoj kaj unu-du sporadaj konstruaĵoj. En la kvindek celsiusgrada varmego falas eksudaĵa, tepida pluvego, kaj la kranio doloras la homojn po-suture… Malpura vaporŝipo proksimiĝas malrapide, balanciĝante sur la maro…

Apud la senhoma doganejo staras lignobudo kun tegita teraso.

– Venu, ni manĝu ion – diris Papaveto.

– Ĉu vi freneziĝis? Ni ne havas monon.

– Nu kaj? Mi volas ne pagi, sed manĝi.

Kaj li jam irias supren sur la putriĝinta ŝtuparo, li demetas sian jakon, por ke lia stria, dekoltita trikotaĵon ne ĉifiĝu, li batas la tablon per sia grandega, harkovrita pugno, fine venas ĉino. Li diras al li kolere:

– Ni kunportos la pagaĵon de la direktoro de Royal Dutch.

– Ne estas pagaĵo ĉi tie…

– Oni sendos ĝin ĉi tien.

Ĝis tiam surtabligu grandan porcion da reistafel por du personoj.

Dume alvenis la malnova vaporŝipo. Kelkaj malajaj kulioj descendis, du eŭropanaj laboristoj kaj fine…

Fine belega virino. Belega kaj eŭropana.

Ŝi estis vestinta sin per eleganteco de tropikaj turistoj.

– Nu postiros ŝin – diris Papaveto. – Eble mi povos porti ŝian kofron, aŭ mi porponos min fariĝi ŝia ĉiĉerono.

– Kiel? Vi ja tute ne kontas tiun ĉi lokon.

– Nu kaj? Nek ŝi konas ĝin. Atendu min ĉi tie.

Li surmetis sian kolomb-grizan, cilindran ĉapelon, ĉar Papaveto preferis vesti sin iom akrekolore kaj varie, kaj suprentirinte sian pantalono, li ekiris post la virinon, ŝovinte siajn manojn en la poŝon, komponante batal-marŝon. Lia dika, ŝanceliĝanta figuro malaperis en la akvonebulo de la laŭtege plaŭdanta pluvego, kaj mi restis iom maltrankvile en la societo de dupersona reistafel, sen mono.

Post unu kaj duono da horo la restoraciestro interesiĝis, kiel nomiĝas la direktoro, kiun ni atendas? Mi respondis, ke mi ne scias lian nomon, sed oni alte estimas lin ĉi-loke.

Mi komencis senti min malagrable. Dume la pluvego ĉesis, la suno brilis denove, kaj la varmego estis infera. La pluvo rehaladzis el la tero kun mucida vaporiĝo, aperis la moskitoj en densaj svarmoj, kaj la restoraciestro interesiĝis ĉiam pli ekscitite pri la persono de la direktoro. Pasis du tutaj horoj, kaj Papaveto estas nenie. Indiĝena policisto proksimiĝis, kaj la restoraciestro iris al li.

Ili venis sur la terason kune.

– Kiun vi atendas? – demandis la policisto min.

– Direktoron de entrepreno – mi respondis rezolute.

– Venu kun mi.

– Vi lernos tie… Trompi kompatindan ĉinon… – ploretis la restoraciestro.

– Kio okazas ĉi tie? – ekparolis sinjoro kun malvarmkonduta eleganteco, al kiu ĉiu respektoplene malfermis vojon. La koncernulo tutege similis al Papaveto, tamen tute ne eblis temi pri tio, ke li estus. Li estis en blindige blanka vestaĵo, kremkolora kuloto, lak-botoj, tropika ĉapelo, fotoaparato pendis sur lia dekstra ŝultro kaj binoklo.

La policisto kapbalancis ĝentile.

– Ni kontrolas tiun vagabondon.

– Estas superflue… – li respondis kun ordona mansvingo.

– Ĉu eble li ne estas vaganbondo? – demandis la policisto.

– Jes, li estas tio, demoraliĝinta vagabondo. Sed mi… hn… mi dungis lin…

Papaveto! Pro Dio, li estas Papavo. Li ja kantas mallaŭte, “mi dungis lin”. Kio okazis? Li aspektas tiel, kiel la plej pedanta, kolonia ĉefinspektoro.

La ĉino forrapidis en la internan ĉambron, la policisto foriris mansalutante. Ni restis sur la teraso en duopo, Papaveto ankoraŭ diras al mi, tre laŭte, ke ankaŭ la forirantoj aŭskultu ĝin:

– Jen estas kelkaj ŝilingoj, por ke vi ne embarasiĝu de nun, kaj aĉetu ian ordinaran vestaĵon por vi, ĉar mi maldungos vin, se vi ĉiam estos tiel sordida.

Kiam ni restis solaj, mi diris mallaŭte:

– Mi vidis malgrandan velŝipon malantaŭ la doganejo albordigite, estus pli bone, se ni fuĝus per tiu, ol al la ĝangalo.

– Kial ni fuĝus? – li demandis kun infaneca mirego.

– Vi rakontos tion survoje. Nun ni rapidu. Eblas, ke oni jam trovis la kadavron.

– Ĉu vi pensas, ke mi mortigis iun?

– Sed kio do okazis? – mi interesiĝis eksciite.

Li eksidis kaj eklevis sian ŝultron indiferente.

– Mi fariĝis verkisto…


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.