La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
PERLOJ DE L' SAĜODiversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Rigardu la mondon kaj iom kontemplu pri ĝi. Ĝi rivelos la libron pri si mem antaŭviaj okuloj kaj vidigos, kion la Plumo de via Sinjoro, la Kreanto, la Ĉion-Scianta, enskribis en ĝi. Ĝi konigos al vi tion, kio estas en ĝi kaj sur ĝi, kaj donos al vi tiel klarajn eksplikojn, ke vi sendependi ĝos de ĉia elokventa klarigado. Diru: La naturo en sia esenco estas la enkorpiĝo de Mia Nomo, la Formanto, la Kreanto. Ĝiaj manifestaĵoj estas variaj pro diversaj kaŭzoj, kaj en tiu ĉi malsameco estas signoj por homoj distinge perceptantaj. La naturo estas la Volo de Dio kaj ĝia esprimiĝo en kaj per la mondo kreata. Ĝi estas elverŝo de la Providenco ordonita de la Ordonanto, la Plej Saĝa. Se iu asertus, ke ĝi estas la Volo de Dio manifestita en la mondo de l’estado, neniu rajtus kontesti tiun aserton. Ĝi estas ekipita per tia potenco, ke ties realecon kleruloj ne kapablas kompreni. Fakte, homo de vera kompreno perceptas en ĝi nenion ol nur la brilantan radiadon de Nia Nomo, la Kreanto. Diru: Tiu Ĉi estas ekzistado, kiu ne konas kadukiĝon, kaj la Naturo mem perdiĝas en konsterno antaŭ ĝiaj revelacioj, ĝiaj katenantaj evidentoj kaj ĝia brilanta gloro, kiuj sterniĝas super la universo.
(Tablets, 9: 13-14, p. 141-142)
Guto el la ondanta oceano de Lia senfina graco ornamis la tutan kreaĵaron per la dekoro de ekzistado, kaj briso el Lia senkompara Paradizo vestis ĉiun estaĵon per la robo de Lia sankteco kaj gloro. Brilero el la nesondebla profundo de Lia suverena kaj trapenetra Volo estigis el absoluta nenio kreaĵon senliman laŭ amplekso kaj senfinan laŭ daŭro. La mirakloj de Lia grandanimeco neniam ĉesos, kaj la fluon de Lia korfavora graco neniam eblos haltigi. Lia kreado ne havis komencon kaj ne povos havi finon.
(Gleanings, 26: 2, p. 61)
Ho Vi, Kiu estas la plej evidenta el la evidentaj kaj la plej kaŝita el la kaŝitaj…
(Preĝoj p. 8 / Bahá’í Prayers, p. 143)
Ĉio, kion la saĝuloj kaj mistikuloj diris kaj skribis, neniam transpasis nek iam ajn transpasos la limojn, al kiuj la limigita racio de la homo estas strikte submetita. Al kiuj ajn altoj sorus la menso de la plej elstaraj homoj, kiel ajn ekstremaj estus la profundoj, kiujn la malligita kaj komprenanta koro povos penetri – tiaj menso kaj koro neniam transcendos tion, kio estas la kreaĵo de iliaj propraj konceptoj kaj la produkto de iliaj propraj pensoj.
La meditado de la plej profunda pensulo, la devotado de la plej sankta el la sanktuloj, la plej altaj laŭdoj esprimitaj de la homo per plumo aŭ lango estas nur reflektoj de tio, kio estas kreita en li mem per la revelacio de la Eternulo, lia Dio. Kiu kontemplas en sia koro pri tiu ĉi vero, tuj konsentos, ke ekzistas limoj, kiujn homa estaĵo ne povas transpasi. Ĉiu provo, farata ekde la komenco, kiu ne havas komencon, imagi al si Dion kaj koni Lin, estas limigata pro la karaktero de Lia propra kreaĵo, kiun Li ekzistigis pere de la efiko de Sia propra Volo kaj nur por kontentigi Sian propran Memon. Nemezureble Li superas la homan racion, kiu strebas kompreni Lian Esencon, kaj la homan langon, kiu provas priskribi Lian misterecon. Neniu ligilo de rekta kontakto iam povos ligi Lin kun la aferoj kreitaj de Li, nek povos la plej spekulativaj kaj strangaj aŭdoj de Liaj kreitoj adekvate prezenti Lian naturon.
(Gleanings, 148: 1, p. 317-318)
Al ĉiu perceptanta kaj lumigita koro estas evidente, ke Dio, la nekonebla Esenco, la sankta Estaĵo, estas altege ekzaltita super ĉiu homa atributo kiel korpa ekzisto, ascendo kaj descendo, eliro kaj eniro… Li estas kaj ĉiam estis vualita en la praeterneco de Sia Esenco kaj restos en Sia Realo por ĉiam kaŝita antaŭ la homa vido… Ĉar la pordo al la ekkono de la Prahonora de l’Tagoj estas fermita antaŭ la vizaĝo de ĉiuj estaĵoj, la Fonto de senfina graco… faris, ke tiuj lumaj Gemoj de Sankteco aperadis el la regno de la spirito en la nobla formo de la homa templo kaj manifestiĝis al ĉiuj homoj, por ke ili komuniku al la mondo la misterojn de la neŝanĝebla Estaĵo kaj rakontu pri la subtiloj de Lia nepereonta Esenco… Ĉiuj Profetoj de Dio, Liaj plej-favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Mesaĝistoj estas sen iu escepto la portantoj de Liaj nomoj kaj la enkorpiĝoj de Liaj atributoj.
(Gleanings, 19: 1 k. s. , p. 46-48)
La multnombraj favordonoj de la Sinjoro de ĉiuj estaĵoj ĉiutempe sterniĝis, pere de la Manifestiĝoj de Lia Dia Esenco, super la tero kaj ĉiuj vivantaj sur ĝi. Eĉ ne unu momenton Lia graco estas retenata, nek la pluvo de Lia amfavoro ĉesis versiĝi sur la homaro.
(Gleanings, 13: 2, p. 18)
Mia sankta, Mia die ordonita Revelacio povas esti komparata al oceano, en kies profundoj estas kaŝitaj sennombraj perloj de alta valoro, de nesuperebla brileco.
Estas la devo de ĉiu serĉanto, ekmoviĝi kaj strebadi atingi la bordojn de tiu oceano, por ke proporcie al la fervoro de sia serĉado kaj la penoj faritaj li ĝuu la bonojn antaŭdestinitajn sur la nenuligeblaj kaj kaŝitaj Tabeloj de Dio… Tiu ĉi grandega, tiu ĉi nesondebla kaj ondanta Oceano estas proksima, mirinde proksima al vi. Vidu, ĝi estas pli proksima al vi, ol via vivovejno! Rapide kiel palpebrumo de okulo vi povas, se vi nur volas, atingi kaj profiti tiun nepereontan favoron…
(Gleanings, 153: 5, p. 326)
Ho filo de l’amo! Vi estas nur unu paŝon for de la gloraj altoj supre kaj de la ĉiela arbo de l’amo. Faru unu paŝon, kaj per la sekva antaŭeniru en la regnon de senmorteco kaj eniru la pavilonon de l’eterneco. Aŭskultu do al tio, kio estas revelaciita de la plumo de gloro.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 7 / The Hidden Words, p. 25)
Por ĉiu el Vi la plej alta devo estas elekti tion por si mem, kion neniu alia povas ĝeni kaj kion neniu alia povas uzurpi de li. Kaj tio – tiel atestas al Mi la Ĉiopova – estas la amo de Dio, se vi nur povus kompreni tion. Konstruu por vi tiajn domojn, kiajn pluvoj kaj inundoj neniam povos detrui, kiuj protektos vin kontraŭ la transiroj kaj hazardoj de tiu ĉi vivo.
(Gleanings, 123: 2-3, p. 261)
Estas klare kaj evidente, ke la lampo ne brilos, antaŭ ol ĝi estas eklumigita, kaj se la malpuro ne estas forviŝita de la surfaco de la spegulo, ĝi neniam povos montri la bildon de la suno nek reflekti ties lumon kaj radiadon.
Kaj ĉar ne povas ekzisti rekta rilato por ligi la unusolan veran Dion kun Lia kreaĵaro, kaj ĉar nenia simileco povas ekzisti inter la efemera kaj la Eterna, la dependa kaj la Absoluta, Li ordonis, ke en ĉiu misio kaj epoko pura kaj senmakula Animo estu manifestata en la regnoj de la tero kaj de la ĉielo. Tiuj ĉi Esencoj de Malligiteco, tiuj ĉi brilantaj Realoj estas la kanaloj de la ĉion-trapenetra graco de Dio. Orientitaj per la lumo de senerara gvido kaj vestataj per pleja suvereneco Ili havas la taskon, uzi la inspiron de Siaj vortoj, la elverŝojn de Sia neerarema graco kaj la sanktigan brizon de Sia Revelacio por purigi ĉiun sopirantan koron kaj akcepteman spiriton je la skorioj kaj polvo de mondumaj zorgoj kaj limigoj. Tiam kaj nur tiam la Konfidaĵo de Dio, latenta en la homa realo, elmergiĝos, brila kiel la leviĝanta Astro de Dia Revelacio, de malantaŭ la vualo de kaŝiteco kaj starigos la insignon de sia rivelita gloro sur la suproj de la homaj koroj.
(Gleanings, 27: 3-4, p. 66-67)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.