La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PERLOJ DE L' SAĜO

Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La unueco de la religioj

La ĉefa celo de la dia revelacio

Ho vi homidoj! La fundamenta celo, kiu animas la Kredon de Dio kaj Lian Religion, estas certigi la bonstaton de la homaro, akceli ĝian unuecon kaj nutri la spiriton de amo kaj kamaradeco inter la homoj. Ne permesu, ke ĝi fariĝos fonto de malpaco kaj diskordo, de malamo kaj malamikeco.

(Tablets, 11: 15, p. 168)

Sciu, ke en ĉiu periodo kaj epoko ĉiuj diaj ordonoj estas ŝanĝataj kaj aliformataj konforme al la bezono de la tempo, escepte de la leĝo de amo, kiu, simile al fonto, ĉiam ŝprucas kaj neniam ŝanĝiĝas.

(Citita en: Nova Epoko, p. 174)

Estas la Celo de la unusola vera Dio … kiam Li revelacias sin al la homoj, malkaŝi tiujn juvelojn, kiuj kuŝas kaŝite en la minejo de iliaj veraj kaj plejinternaj memoj.

(Gleanings, 132: 1, p. 287)

Ĉu ne estas la celo de ĉiu Revelacio kaŭzi transformadon de la kompleta karaktero de la homaro, transformadon, kiu manifestiĝas ekstere kiel ankaŭ interne, kiu ŝanĝas kaj ĝian internan vivon kiel ankaŭ ĝiajn eksterajn kondiĉojn?

Ĉar se ili ne kapablus ŝanĝi la karakteron de la homaro, evidente estus vanaj la universalaj Manifestiĝoj de Dio.

(Certitude, p. 240)

Kaj nun koncerne vian demandon pri la naturo de la religio. Sciu, ke tiuj, kiuj estas vere saĝaj, komparas la mondon kun la homa templo. Same kiel la homa korpo bezonas kostumon por esti vestita, la korpo de la homaro devas esti ornamita per la mantelo de justeco kaj saĝeco. Ĝia robo estas la Revelacio donacita al ĝi de Dio.

Kiam tiu ĉi robo estas plenuminta sian devon, la Ĉiopova certe ĝin novigos. Ĉar ĉiu epoko postulas novan kvanton el la lumo de Dio. Ĉiu Dia Revelacio estas teren sendita tia, ke ĝi konvenas al la cirkonstancoj de la epoko, en kiu ĝi aperas.

La unueco de la revelacioj

Sciu kun certeco, ke la esenco de ĉiuj Profetoj de Dio estas unu kaj la sama. Ilia unueco estas absoluta. Dio, la Kreinto, diras: Ne ekzistas iu ajn distingo inter la Portantoj de Mia Mesaĝo. Ili ĉiuj havas nur unu celon; ilia sekreto estas la sama sekreto. Ke unu aŭ iuj el ili estas preferataj aŭ glorataj pli ol la ceteraj, nenial permeseblas.

Ĉiu vera Profeto konsideras Sian Mesaĝon fundamente egala al la Revelacio de ĉiu alia Profeto aperinta antaŭ Li.

(Gleanings, 34: 3, p. 78)

Estu singardaj, ho vi, kiuj kredas je la Unueco de Dio, ke vi ne estu tentataj fari ian distingon inter iuj el la Manifesti ĝoj de Lia Afero aŭ diskriminacion rilate al la signoj, kiuj akompanis kaj proklamis ilian Revelacion. Tio ĉi fakte estas la vera signifo de Dia Unueco, ho ke vi apartenu al tiuj, kiuj komprenas kaj kredas tiun ĉi veron.

Plue, estu certigitaj, ke la verkoj kaj agoj de ĉiu el tiuj Manifestiĝoj de Dio, kio ajn rilatas al ili kaj kion ajn ili proklamos en la estonteco, estas senescepte ordonitaj de Dio kaj respegulas Lian Volon kaj Celon. Kiu ajn faras la plej etan diferencon inter iliaj personoj, iliaj vortoj, iliaj mesaĝoj, iliaj agoj kaj kondutoj, vere malkredas je Dio, malakceptas Liajn signojn kaj perfidas la Aferon de Liaj Mesaĝistoj.

(Gleanings, 24: 1, p. 59)

Tiuj ĉi sanktigitaj Speguloj, tiuj Mateniĝoj de gloro pratempa, estas ĉiuj la surteraj Reprezentantoj de Tiu, Kiu estas la centra Astro de la universo, ĝia Esenco kaj fina Celo. De Li devenas iliaj scio kaj potenco; de Li derivigas ilia suvereneco. La beleco de ilia vizaĝo estas nur reflekto de Lia bildo, kaj ilia revelacio signo de Lia senmorta gloro.

(Gleanings, 19: 3, p. 47)

Ĉar tiuj ĉi Birdoj de la eterna Trono ĉiuj estas teren sendataj el la ĉielo de la Volo de Dio kaj ĉar ili ĉiuj leviĝas por proklami Lian nerezisteblan Kredon, ili devas esti rigardataj kiel unu animo kaj kiel la sama persono… Se vi observas per klarvidaj okuloj, vi vidos, ke ili ĉiuj rezidas en la sama sanktejo, leviĝas al la sama ĉielo, sidas sur la sama trono, parolas la saman lingvon kaj proklamas la saman Kredon… Ili diferenciĝas nur rilate al la intenso de sia revelacio kaj la malsama forto de sia lumo… Tiurilate ĉiu Manifestiĝo de Dio havas apartan individuecon, definitive indikitan mision, antaŭdestinitan revelacion kaj speciale difinitajn limigojn. Ĉiu el ili estas konata sub malsama nomo, karakterizata per speciala atributo kaj plenumas difinitan mision… Pro tiu ĉi diferenco en ilia rango kaj misio la vortoj kaj paroloj fluantaj el tiuj Fontoj de Dia scio ŝajnas diverĝi kaj malkongrui.

Sed vidite per la okuloj de tiuj inicitaj pri la misteroj de Dia saĝo, ĉiuj iliaj eldiroj estas efektive nur la esprimo de unu Vero.

(Gleanings, 22: 1 k. s. , p. 50-53)

La relativeco de revelacio

Sciu kun certeco, ke en ĉiu Misio la lumo de Dia Revelacio estas donacita al la homoj rekte proporcie al ilia spirita kapacito. Rigardu la sunon! Kiel feblaj estas ĝiaj radioj en la momento, kiam ĝi aperas super la horizonto.

Kiel ĝia varmo kaj forto grade kreskas, kiam ĝi proksimigas al la zenito, lasante al ĉio kreita la eblecon adaptiĝi al la pliiĝanta intenseco de ĝia lumo. Kiel ĝi subiras iom post iom, ĝis ĝi atingas la punkton de estingiĝo. Se ĝi malkasus en unu momento ĉiujn siajn latentajn energiojn, ĝi sendube kaŭzus difekton al ĉiuj kreitaj aĵoj… Same, se la Suno de l’Vero, en la plej frua stadio de sia manifestiĝo, rivelus la plenan mezuron de siaj potencoj, per kiuj la providenco de la Ĉiopova dotis gin, la tero de homa kompreno dezertigus kaj estus forkonsumita; ĉar la homaj koroj nek eltenus la intensecon de ĝia riveliĝo nek povus reflekti la radiadon de ĝia lumo. Konsternite kaj pereigite ili ĉesus ekzisti.

(Gleanings, 38: 1, p. 87-88)

Ĉiu Profeto, Kiun la Ĉiopova kaj Senkompara Kreinto decidas sendi al la popoloj de la tero, estas konfidita per tia Mesaĝo kaj komisiita agadi en tia maniero, kiel plej bone konvenas al la bezonoj de la epoko, en kiu Li aperas.

La celo de Dio, kiam Li sendas Siajn Profetojn al la homoj, estas duobla. La unua estas liberigi la homidojn el la mallumo de nescio kaj gvidi ilin al la lumo de vera kompreno. La dua estas sekurigi la pacon kaj trankvilon de la homaro kaj provizi ĉiujn rimedojn, per kiuj ambaŭ povas efektiviĝi.

(Gleanings, 34: 5, p. 79-80)

Ĉeno de sinsekvaj revelacioj

Kontemplu per via interna okulo pri la vico de sinsekvaj Revelacioj, kiu ligas la Manifestiĝon de Adam’ kun tiu de Bab’. Mi atestas antaŭDio, ke ĉiu el tiuj Manifestiĝoj estis teren sendita pro la efiko de la Dia Volo kaj Intenco, ke ĉiu estis la portanto de specifa Mesaĝo, ke al ĉiu estis konfidita Libro die revelaciita kaj ke ĉiu estis komisiita ekspliki la misterojn de potenca Tabelo. La mezuro de la Revelacio, karakteriza por ĉiu el ili, estis precize antaŭdifinita.

(Gleanings, 31: 1, p. 74)

La Profetoj de Dio estu rigardataj kiel kuracistoj, kies tasko estas progresigi la bonfarton de la mondo kaj ĝiaj popoloj, por ke per la spirito de unueco ili kuracu la malsanecon de dividita homaro… Neniu homo, kiel ajn klarvida, povas iam esperi ascendi la altojn, kiujn la saĝeco kaj kompreno de la Dia Kuracisto atingis. Nenia miraklo do, se la kuracado preskribita de la kuracisto en tiu ĉi tago ne montriĝas identa al tiu, kiun li preskribis antaŭe. Kiel povus esti alie, kiam la malsanoj plagantaj la suferanton postulas en ĉiu stadio de lia malsaneco apartan medikamenton? … Tial al la plejinterna esenco de tiuj Profetoj estu direktita la okulo de ĉiu juĝ-kapabla homo.

(Gleanings, 36: 1, p. 85)

La ekzemplo de Jesuo Kristo

Vi sciu, ke kiam la Filo de Homo[4] cedis Sian spiron al Dio, la tuta kreita mondo ploris kun granda lamento.

Sed per Lia sinofero freŝa vivoforto estis inspirita en ĉio kreita. La pruvoj por tio, atestataj inter ĉiuj popoloj de la tero, nun estas evidentaj al vi. La plej profunda saĝeco, kiun la saĝuloj proklamas, la plej profunda erudicio, kiun la menso disvolvas, la artoj, kiujn la plej lertaj manoj kreas, la influo, kiun efektivigas la plej potencaj regantoj, estas nur manifestaĵoj de la viviga forto liberigita de Lia transcenda, Lia trapenetra kaj brilega Spirito.

Ni atestas, ke kiam Li aperis en la mondo, Li disĵetis la brilegon de Sia gloro sur ĉio kreita. Per Li la leprulo resaniĝis el la lepro de perverso kaj nescio… Per Lia potenco, naskita de la Ĉiopova Dio, la okuloj de la blindulo malfermiĝis kaj la animo de la pekinto sanktiĝis.

Lepro povas esti interpretita kiel vualo, kiu trudiĝas inter la homo kaj la rekono de la Eternulo, lia Dio… Ni atestas, ke per la potenco de la Vorto de Dio ĉiu leprulo puriĝas, ĉiu malsano kuraciĝas, ĉiu homa malforteco foriĝas. Estas Li, kiu purigas la mondon. Benata estas la homo, kiu kun vizaĝo lume radianta turnas sin al Li.

(Gleanings, 36: 1-3, p. 85)

Benadoj

Benita la dormanto, kiun vekas Mia Brizo. Benita la senviva, kiun vigligas Miaj revivigaj spiroj. Benita la okulo, kiun konsolas la vido de Mia beleco. Benita la vojaĝanto, kiu direktas siajn paŝojn al la Tabernaklo de Mia gloro kaj majesto. Benita la afliktita, kiu serĉas rifuĝon en la ombro de Mia baldakeno. Benita la brule soifa, kiu rapidas al la milde fluantaj akvoj de Mia ama prizorgo. Benita la nesatigebla animo, kiu sin purigas je siaj egoaj deziroj pro amo al Mi kaj eksidas ĉe la bankeda tablo, kiun Mi sendis el la ĉielo de l’dia graco por Miaj elektitoj. Benita la mizera, kiu firme tenas la kordonon de Mia gloro; kaj la senhava, kiu venas en la ombron de la Tabernaklo de Mia riĉeco. Benita la senscia, kiu serĉas la fontanon de l’Min-kono; kaj la malatenta, kiu algluiĝas al la kordono de l’memoro pri Mi. Benita la animo, kiu estas levita per Mia vigliga spiro kaj akiris enlason en Mian ĉielan Regnon. Benita la homo, kiun la dolĉ-odoroj de l’reunuiĝo ekscitis kaj proksimigis al la Aŭroro de Mia Revelacio. Benita la orelo, kiu aŭdis, kaj la lango, kiu atestis, kaj la okulo, kiu vidis kaj rekonis la Sinjoron Mem en Sia grandega gloro kaj majesto, dekorita per potenco kaj regado. Benitaj estas tiuj, kiuj atingis Lian ĉeeston. Benita la homo, kiu serĉis ilumini ĝon de la Suno de Mia Vorto. Benita li, kiu ornamis sian frunton per la diademo de Mia amo.

(Tablets, 2: 25, p. 16-17)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.