La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PERLOJ DE L' SAĜO

Diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tabelo de la Justulo

Estu malavara en prospero kaj danka en mizero.

Estu inda je la fido de via najbaro kaj alrigardu lin kun vizaĝo luma kaj amika.

Estu trezoro por la mizeraj, admono por la riĉuloj, respondo al la vekrio de la senhavaj kaj homo kiu konsideras sian promeson sankta.

Estu justa en via juĝo kaj maltruda en via parolo.

Neniun traktu maljuste kaj elmontru plejan humilon al ĉiuj.

Estu lampo por tiuj vagantaj en mallumo, ĝojfonto por la zorgoplenaj, maro por la soifantoj, haveno por la afliktitoj, apogo kaj defendo por la viktimo de subpremado.

Pro siaj honesto kaj integro distingiĝu viaj agoj.

Estu hejmo por la fremdulo, balzamo por la suferanto, fortika turo por la fuganto.

Estu okulo por la blindaj kaj gvidanta lumo por la piedoj de la devojiĝintoj.

Estu ornamaĵo por la vizaĝo de l’vero, estu krono sur la frunto de l’sincero, kolono en la templo de l’moralo, viviga spiro por la korpo de l’homaro, standardo de la armeoj de l’justo, gvidstelo sur la horizonto de l’virto, roso por la fundo de l’homkoro, arkeo sur la maro de l’scio, suno sur la ĉielo de l’graco, gemo en la diademo de l’saĝo, brila lumo sur la firmamento de via generacio, frukto sur la arbo de l’humileco.

Ni petas Dion proteku vin kontraŭ la ardo de ĵaluzo kaj la frido de malamo.

Li vere estas proksima, preta respondi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.