La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PERLOJ DE L' SAĜO

Diversaj aŭtoroj

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La homo estas Mia mistero

Amo kiel krea impulso

Ho filo de l’homo! Vualita en Mia antaŭmemora esto kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco, Mi konsciis Mian amon al vi; tial Mi kreis vin, gravuris en vin Mian bildon kaj revelaciis al vi Mian belecon.

(Kaŝitaj Vortoj, araba 3 / The Hidden Words, p. 6)

Kreinte la mondon kaj ĉion, kio vivas kaj moviĝas en ĝi, Li elektis, per la senpera efiko de Sia libera kaj suverena volo, doti la homon per la unika distingo kaj kapablo, koni Lin kaj ami Lin – kapablo, kiu nepre devas esti rigardata kiel la genera impulso kaj ĉefa celo por ĉio kreita…

(Gleanings, 27: 2, p. 65)

Ĉiujn aferojn Mi deziris por vi, kaj ankaŭ vin pro vi mem.

(Gleanings, 122: 1, p. 260)

Ekkono de dia perfekteco

Ĉio ajn en la ĉieloj kaj ĉio ajn sur la tero estas rekta pruvo por okazanta en ĝi revelacio de la atributoj kaj nomoj de Dio, ĉar en ĉiu atomo estas konservataj la signoj, kiuj elokvente atestas la revelacion de tiu Plej Granda Lumo.

Vere, sen la potenco de tiu ĉi revelacio neniu aĵo povus ekzisti. Kiel helaj estas la lumoj de sciado brilantaj en atomo kaj kiel vastaj la oceanoj de saĝeco ondantaj en guto! Je plej alta grado tio validas por la homo, kiu el inter ĉio kreita estas vestita per la robo de tiaj donacoj kaj estas elelektita por la gloro de tia distingo. Ĉar en li potenciale riveliĝas ĉiuj atributoj kaj nomoj de Dio en tia grado, kiun neniu alia kreaĵo atingas aŭ superas. Ĉiuj ĉi nomoj kaj atributoj aplikeblas al li. Ĉar tiel Li diris: ”La homo estas Mia mistero, kaj Mi estas lia mistero. ”

(Gleanings, 90: 1, p. 177)

En ĉiu el vi Mi perfektigis Mian kreadon, tiel ke la grandiozeco de Mia verko estu plene rivelata al la homoj.

Sekvas el tio, ke el si mem ĉiu homo estis kaj estos kapabla aprezi la Belecon de Dio, la Glorata … Ĉar la kredo de iu ajn homo dependas nur de li mem.

(Gleanings, 75: 1, p. 143)

El la majesta fonto kaj el la esenco de Lia favoro kaj malavaro Li konfidis al ĉio kreita Signon de Sia sciado, tiel ke neniu el Liaj kreitaĵoj estu senigita de sia doto esprimi, ĉiu laŭ sia kapablo kaj rango, tiun ĉi scion. Tiu ĉi signo estas la spegulo de Lia beleco en la mondo kreita.

Ju pli granda la peno por fajnigi tiun ĉi subliman kaj noblan spegulon, des pli fidinde ĝi reflektos la gloron de la nomoj kaj atributoj de Dio kaj malkaŝos la mirindaĵojn de Liaj signoj kaj sciado.

(Gleanings, 124: 2, p. 262)

Homa menso – Dia revelacio

Laŭrange la unua kaj primara inter tiuj favoroj, kiujn la Ĉiopova donis al la homo, estas la kapablo de kompreno.

Ekipante lin per tiu ĉi doto, Li havis neniun alian celon ol kapabligi Sian kreiton ekkoni kaj rekoni la unusolan veran Dion – laŭdata estu Lia gloro. Tiu ĉi talento donas al la homo la povon distingi kaj percepti la veron en ĉiuj aferoj, gvidas lin al tio, kio estas ĝusta, kaj helpas lin malkovri la misterojn de la kreita mondo. Laŭrange la dua estas la vidpovo, la ĉefa ilo, per kiu lia kompreno povas funkcii. La sensoj de aŭdado, de la koro kaj aliaj devas ankaŭ esti kalkulataj inter la talentoj, per kiuj la homa korpo estas dotita. Super ĉio laŭdata estu la Ĉiopova, Kiu kreis tiujn ĉi fortojn kaj aperigis ilin en la homa korpo. Tiuj talentoj estas esencaj propraĵoj de la homo. Kio superas ĉiujn aliajn donaĵojn, kio laŭ sia karaktero estas nedetruebla kaj apartenas al Dio Mem, estas la donaco de Dia Revelacio. Ĉiu bonaĵo donita de la Kreinto al la homo, ĉu materia, ĉu spirita, estas subordigita sub tiu. Ĝi estas kaj ĉiam estos en sia esenco la Pano, kiu devenas el la ĉielo. Ĝi estas la superega atesto de Dio, la plej klara pruvo de Lia vero, la signo de Lia perfekta bonkoreco, la simbolo de Lia ĉion-ampleksanta korfavoro, la pruvo de Lia amoplena providenco, la simbolo de Lia perfektega graco. Vere, kiu rekonas en tiu ĉi Tago Lian Manifestiĝon, tiu ricevas sian parton el tiu ĉi plej alta donaĵo de Dio.

(Gleanings, 95: 1 kaj 3, p. 194-195)

Minejo plena je juveloj

La homo estas la plej alta talismano. Sed la manko de adekvata edukado senigis lin je tio, kio estas lia esenca posedaĵo. Per unu vorto el la buŝo de Dio li estis kreita; per unu plia vorto li estis gvidata rekoni la Fonton de sia edukiĝo; per ankoraŭ unu aldona vorto liaj rango kaj destino estis garantiitaj… Konsideru la homon kiel minejon riĉan je juveloj de netaksebla valoro. Nur edukado atingas, ke ĝi malkaŝas siajn trezorojn, kaj kapabligas la homojn profiti el tio.

(Gleanings, 122, p. 259-260)

Se vi povus kompreni, per kiuj mirindaĵoj de Mia malavareco kaj donacemo Mi decidis konfide doti viajn animojn, vi certe malligus vin el via katenigo al ĉio kreita kaj ekhavus veran scion pri vi mem – scion egalan al la kompreno de Mia propra Esto. Vi trovus vin mem sendependaj de ĉio krom Mi kaj perceptus per via interna kaj via ekstera okulo, same klare kiel evidentas la revelacio de Mia brila Nomo, la en vi ondantajn marojn de mia korfavoro kaj malavareco.

(Gleanings, 153: 6, p. 326-327)

La koro – rezidejo de Dio

Ho filo de l’spirito! Jen mia unua konsilo: Posedu puran, bonvoleman kaj radiantan koron, por ke via estu suvereneco pratempa, nepereonta kaj ĉiamdaŭra.

(Kaŝitaj Vortoj, araba 1/ The Hidden Words, p. 5)

Ho amiko, la koro estas la rezidejo de eternaj misteroj, ne faru ĝin hejmo de efemeraj pensoj: ne malŝparu la trezoron de via altvalora vivo sklaviĝante al tiu ĉi mondo fluge pasanta. Vi venas el la mondo de l’sankteco – ne ligu vian koron al la tero; vi estas loĝanto en la korto de l’proksimeco – ne elektu la hejmon de l’polvo.

(Seven Valleys, p. 35)

Ho Mia Frato! Pura koro estas kiel spegulo; purigu ĝin, per la polurilo de amo kaj malligiteco, de ĉio alia krom Dio, por ke en ĝi povu lumi la vera suno kaj aŭrori la eterna mateno. Tiam vi klare komprenos la signifon de ”Nek Mia tero nek Mia ĉielo Min entenas, sed entenas Min sole la koro de Mia fidela servanto”.

(Seven Valleys, p. 21)

Purigu vian koron de la mondo kaj ĉiuj ĝiaj vanaĵoj kaj ne toleru, ke la amo al fremdulo ĝin eniras kaj ekloĝas en ĝi. Nur kiam vi purigas vian koron de ĉiu spuro de tia amo, la brilo de la lumo de Dio povos ĵeti sian radiadon sur ĝin, ĉar al neniu Dio donis pli ol unu koron… Kaj ĉar la homa koro, tia kia Dio ĝin formis, estas unu kaj nedividita, konvenas al vi atenti, ke ĝia inklino ankaŭ estu unu kaj nedividita. Tial do algluiĝu per via tuta korinklino al Lia amo kaj detenu vian koron de la amo al iu ajn krom Li, por ke Li helpu vin mergiĝi en la oceano de Lia unueco…

(Gleanings, 114: 15, p. 237-238)

La naturo de la amo

Kompreni Liajn vortojn kaj kapti la sencon de la eldiroj de la ĉielaj Birdoj neniel dependas de homa klereco. Ĝi dependas nur de la pureco de la koro, de la ĉasteco de la animo kaj de la libereco de la spirito.

(Certitude, p. 211)

Klinu viajn korojn al la konsiloj de via vera, via nekomparebla Amiko… La Vorto de Dio povas esti komparata al ŝoso, kies radikoj estas plantitai en la koroj de la homoj.

Estas devige al vi, akceli ĝian kreskon per la vivantaj akvoj de saĝeco, per puraj kaj sanktaj vortoj, por ke ĝia radiko firme engrundiĝu kaj ĝia branĉaro etendiĝu ĝis la ĉielo kaj ankoraŭ pli alten.

(Gleanings, 43: 9, p. 97)

Kiam la sincera amanto kaj sindona amiko atingas la ĉeeston de la Amato, la brila beleco de la Adorato kaj la kora ardo de la amanto ekflamigos incendion, per kiu forbrulos ĉiuj vualoj kaj kovroj. Vere, ĉio, kion li havas, de la koro ĝis la haŭto, estos ekflamigita, tiel ke restos nenio krom la Amiko.

(Seven Valleys, p. 36)

Sur la pado de serĉado

Ho Miaj servantoj! Se vi malkovrus la kaŝitajn, la senbordajn oceanojn de Mia nedetruebla riĉeco, vi certe taksus la mondon, ja eĉ la tutan kreitaĵon, kiel nenion.

Igu la flamon de serĉado bruli en viaj koroj per tia ardo, ke ĝi ebligu al vi atingi Vian plej altan kaj plej majestan celon – la ŝtupon, sur kiu Vi povos proksimiĝi al via Plej-Amata kaj unuiĝi kun Li.

(Gleanings, 153: 2, p. 323)

Dum tiu ĉi migrado la vojaĝanto restados en ĉiuj landoj kaj loĝados en ĉiuj regionoj. En ĉiu vizaĝo li serĉas la belecon de la Amiko; kaj en ĉiu lando li elrigardos al sia Amato. Neniun kunestadon li evitas kaj serĉas la kunulecon de ĉiu ajn, por ke li eble malkovru la sekreton de la Amiko en iu animo aŭ ekvidu la belecon de la Amato en iu vizaĝo.

(Seven Valleys, p. 7)

Kvalitoj de vera serĉanto

Ho Mia frato! Kiam vera serĉanto decidiĝas surpaŝi la padon de serĉado, kiu kondukas al la ekkono de la Praglora, li devas antaŭ ĉio purigi kaj poluri sian koron, la sidejon de la rivelado de la internaj misteroj de Dio, je la obskuriga polvo de ĉiu akirita klero kaj je la sugestoj de la enkorpiĝoj de satanaj ĥimeroj. Li devas purigi sian bruston, la sanktejon de fidela amo al la Amato, je ĉiu makulo kaj sanktigi sian animon je ĉio apartenanta al akvo kaj argilo, je ĉiuj ombraj kaj efemeraj ligiĝoj. Li devas tiel purigi sian koron, ke neniu resto de amo aŭ malamo plu konserviĝu en ĝi, por ke amo ne inklinigu lin al devio, aŭ malamo ne forpelu lin de la vero.

La serĉanto devas ĉiutempe fidi al Dio, devas forturni sin de la mondularo, malligi sin de la mondo de polvo kaj alkroĉiĝi al Tiu, Kiu estas la Sinjoro de la Sinjoroj. Li neniam rajtas klopodi altigi sin super aliaj, devas forlavi de la tabelo de sia koro ĉiun spuron de fiero kaj vanteco, devas alkroĉi sin al pacienco kaj sindonemo, observi silenton kaj deteni sin de vana parolado. Ĉar la lango estas malica fajro, kaj troa parolado mortiga veneno.

Materia fajro forkonsumas la korpon, sed la fajro de la lango forvoras kaj koron kaj animon. La potenco de la unua daŭras nur difinitan tempon, sed la efikoj de la alia tutan jarcenton.

Tiu serĉanto ankaŭ taksu kalumnion kiel gravan devion kaj tenu sin ekster ĝia rego, ĉar kalumniado estingas la lumon de la koro kaj sufokas la vivon de la animo…

Li helpu al la senhavuloj, kaj al la mizeruloj neniam rifuzu sian favoron. Li montru afablecon al la bestoj kaj des pli al siaj kunhomoj, kiuj ja estas dotitaj per la potenco esprimiĝi. Li ne hezitu oferi sian vivon por la Amato kaj ne permesu, ke la malaprobo de la homoj turnu lin for de la Vero. Li ne deziru por aliaj, kion li ne deziras por si mem, kaj ne promesu, kion li ne plenumos.

Plenkore la serĉanto evitu kunestadon kun malbonuloj kaj preĝu, ke estu pardonitaj iliaj pekoj. Li ekskuzu la pekinton kaj neniam malestimu ties malaltan staton, ĉar neniu scias, kia estos lia propra fino. Kiel ofte en la horo de morto pekinto atingas la esencon de la kredo, kaj trinkante la senmortigan nektaron, ekflugas al la ĉielaj Kohortoj. Kaj kiel ofte devota kredanto en la horo de la ascendo de sia animo tiel sanĝiĝas, ke li falas en la plej abisman fajron!…

Nur kiam la lampo de serĉado, de plej serioza strebado, de sopira deziro, de pasia sindono, de fervora amo, de ravigo kaj ekstazo eklumas en la koro de la serĉanto kaj la brizo de Lia korfavoro blovas super lia animo, la tenebro de eraro dispeligos, la nebuloj de dubado kaj malkonfido leviĝos kaj la lumoj de scio kaj certeco envolvos lian animon. En tiu horo la Mistika Heroldo, portanta la ĝojigan mesaĝon de la Spirito, brile kiel la aŭroro eklumos el la Urbo de Dio, kaj per trombon-blovo de ekkono vekos la koron, la animon kaj la spiriton el la dormo de senatento. Tiam la multnombraj favoroj kaj graco-elversoj de la sankta kaj eterna Spirito havigos al la serĉanto tian novan vivon, ke li trovos sin dotita per nova okulo, nova orelo, nova koro kaj nova menso. Li kontemplos pri la evidentaj signoj de la universo kaj penetros en la kaŝitajn misterojn de la animo. Rigardante per la okulo de Dio, li ekvidos en ĉiu atomo pordon, kiu kondukos lin al la ŝtupo de plena certeco. Li malkovros en ĉiuj aferoj la misterojn de Dia Revelacio kaj la pruvojn de daŭra Manifestado.

Mi ĵuras je Dio! Kiu surpaŝas la padon de gvido kaj serĉas ascendi la altojn de virteco por atingi tiun ĉi gloran kaj superan ŝtupon, tiu enspiros, eĉ el mil-mejla distanco, la bonodoron de Dio kaj perceptos, kiel leviĝas la matena brilo de dia Gvido super la Aŭroro de ĉiuj aferoj.

Ĉiu aĵo, kiel ajn malgranda, estos por li malkovro, gvidanta lin al lia Amato, la Celo de lia serĉo. Tiel granda estos la juĝkapablo de tiu ĉi serĉanto, ke li povos distingi inter vero kaj malvero, same kiare kiel li distingas sunbrilon disde ombro. Kiam en la plej foraj anguloj de la Oriento dispersiĝas la dolĉaj aromoj de Dio, li certe rekonos kaj enspiros ilian parfumon, eĉ se li estadus en la ekstrema fino de la Okcidento. Same, li klare distingos ĉiujn signojn de Dio – Liajn mirindajn eldirojn, Liajn grandiozajn verkojn kaj potencajn farojn – disde la agoj, la vortoj kaj vojoj de la homoj, same kiel juvelisto rekonas la gemojn inter la ŝtonoj, aŭ kiel ĉiu homo distingas inter printempo kaj aŭtuno, varmo kaj malvarmo.

Kiam la kanalo de la homa animo estas purigita je ĉiuj mondumaj kaj katenantaj ligigoj, ĝi nepre sentos la spiron de la Amato el nemezureblaj distancoj kaj, gvidata de ĝia bonodoro, atingos kaj eniros la Urbon de Certec.

Tiu ĉi Urbo estas nenio alia ol la Vorto de Dio, revelacita en ĉiu epoko kaj dia misio.

(Gleanings, 125: 1 k. s. , p. 264)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.