La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


PERLOJ DE L' SAĜO

Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Antaŭparolo

La skriboj de Bahá’u’lláh (1817-1892) kovras la tutan terenon de mistika saĝo, tra la naturo kaj senco de la homa estado, ĝis la vizio de unuiĝanta homaro, de la antaŭkondiĉoj por interna paco ĝis tiuj de globala pacordo.

Ne povas mirigi, ke Leo Tolstoj’ vidis en la skriboj de Bahá’u’lláh ”la ŝlosilon al la sekreto de la universo” kaj malkovris en ili ”la plej belan kaj puran formon de religia instruo” kaj ke Mahatmo Gandhi’ trovis en ili ”la esperon de la homaro”.

Bahá’u’lláh en la plej eta aĵo de la universo perceptas rivelaĵon de Dio – sed samtempe difinas Dion kiel la ”Plej Kaŝitan el la Kaŝitaj”. Li vidas la homon kiel migranton survoje al pliaj, senlimaj mondoj de Dio – kaj Li samtempe atribuas al li la responson por civilizacio kaj kulturo en tiu ĉi vivo. Li senrestrikte rekonas la veron kaj mision de ĉiuj antaŭaj religioj – sed Li ankaŭ kunligas tiujn en granda panoramo de unu sola Dia Volo revelacii ĝanta en ili. Kaj Li anticipas la konsekvencojn de tiu ĉi nova, plej ampleksa mondpercepto por la monda politiko: de la iom-post-ioma enkonduko de kolektiva sekurec-strukturo por gardi la mondan pacon, tra la establo de monda federacio, ĝis la fondo de mondkulturo konsciiĝanta pri sia plej valora trezoro – homoj, kiuj en pleja sendependo kaj memstaro serĉas la veron kaj je tio kunfandas sciencan kleron kun etikaj kaj moralaj principoj.

Bahá’u’lláh estas la fondinto de Baha-ismo, la religio, kiu hodiaŭestas disvastiĝinta super praktike la tuta terglobo.

Tiu ĉi libreto kunmetas centrajn tekstojn el Liaj ampleksaj skriboj kaj tiel ebligas unuan aliron al Liaj instruoj, el kiuj la homaro povas ĉerpi la inspirojn por fronti la ĝin defiantajn grandegajn spiritajn kaj sociajn problemojn kaj taskojn.[1]


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.