La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
PERLOJ DE L' SAĜODiversaj aŭtoroj |
©2025 Geo |
La Enhavo |
La komenco de ĉiuj aferoj estas la ekkono de Dio, kaj la celo de ĉiuj aferoj estas la strikta obeo al ĉio ajn, kio estas malsupren sendita el la plej alta ĉielo de la Dia Volo, kiu trapenetras ĉion, kio estas en la ĉieloj, kaj ĉion, kio estas sur la tero.
(Gleanings, 2: 1, p. 5)
Tiuj, kiujn Dio dotis per komprenemo, senrezerve rekonos, ke la ordonoj fiksitaj de Dio konsistigas la plej efikan rimedon por la konservado de ordo en la mondo kaj por la sekureco de ĝiaj popoloj… Ho vi popoloj de la mondo! Sciu kun certeco, ke Miaj ordonoj estas la lampoj de Mia amoplena providenco inter Miaj geservantoj kaj la ŝlosiloj de Mia graco por Miaj kreitoj…
(Gleanings, 155: 2, p. 331-332)
Vere, la leĝoj de Dio similas al la maro, kaj la homidoj ai la fiŝoj – se ili nur komprenus! Observi ilin, tamen, oni devas kun takto kaj saĝo…
(Citita en: Synopsis and Codification, p. 4)
Vi demandis Min pri la naturo de la animo. Sciu vere, ke la animo estas signo de Dio, ĉiela juvelo, kies realon la plej kleraj homoj ne kapablas kompreni kaj kies misteron neniu menso, eĉ ne la plej sagaca, rajtas esperi iam malkaŝi. Ĝi estas la unua inter ĉiuj kreitaj aĵoj, kiu proklamas la perfektecon de sia Kreinto, rekonas Lian gloron, tenas sin je Lia vero kaj adorkliniĝas antaŭ Li. Se ĝi fidelas al Dio, ĝi reflektos Lian lumon kaj finfine revenos al Li. Sed se ĝi malsukcesas esti lojala al sia Kreinto, ĝi fariĝos viktimo de egoo kaj pasio kaj fine dronos en iliaj profundoj.
(Gleanings, 82: 1, p. 158-159)
Sciu, ke la animo de la homo estas sanktigita kaj sendependa de ĉia kadukeco de korpo aŭ menso. Ke malsanulo montras signojn de malforteco, ŝuldigas al la malhelpoj, kiuj intervenas inter lia korpo kaj lia animo, ĉar la animo mem restas netuŝata de korpaj difektoj. Rigardu la lumon de la lampo. Kvankam ekstera objekto povas perturbi ĝian radiadon, la lumo mem plubrilas kun nereduktita intenso. Sammaniere, ĉiu malsano atakanta la korpon de la homo estas malhelpo, kiu detenas la animon manifesti sian ennaskitan forton kaj potencon.
Sed kiam ĝi forlasas la korpon, ĝi evidentigos tian superecon kaj disvolvos tian influon, kiajn neniu surtera energio povas egali. Ĉiu virta, ĉiu purigita kaj sanktigita animo estos dotita per pleja fortego kaj ĵubilos en senlima ĝojo.
Rigardu ankaŭ la sunon, kiu malheligas pro la nuboj.
Observu, kiel ĝia brileco ŝajne malkreskas, kvankam efektive la fonto de la lumo restas senŝanga. La animo de la homo estu komparata al la suno, kaj ĉiuj aferoj surteraj estu rigardatai kiel lia korpo. Dum neniu ekstera obstaklo intervenas inter ambaŭ la korpo kiel tuto plu reflektos la lumon de la animo kaj estos subtenata de ĝia forto. Sed tuj kiam vualo ŝoviĝas inter ili, la brileco de tiu lumo ŝajnas malkreski.
Rigardu refoje la sunon, kiam ĝi estas tute kaŝita malantaŭ la nuboj. Kvankam la tero ankoraŭ estas heligata de ĝia lumo, la lumkvanto estas tamen konsiderinde reduktita.
Nur kiam la nuboj denove forestas, la suno povas ree brili per sia plena splendoro. Nek la ĉeesto de la nubo nek ĝia foresto povas iel influi la ennaskitan brilecon de la suno. La animo de la homo estas la suno, per kiu lia korpo estas iluminata kaj el kiu ĝi ricevas sian nutron, kaj tiel ĝi estu komprenata.
(Gleanings, 80: 2-4, p. 153-155)
Kaj nun pri via demando koncerne la homan animon kaj ĝian pluvivon post la morto. Sciu vere, ke la animo post sia elkorpigo daŭre progresos, ĝis ĝi atingos la ĉeeston de Dio, en stato kaj kondiĉo, kiujn nek la evoluo de epokoj kaj jarcentoj, nek la variadoj kaj hazardoj de ĉi tiu mondo povos sanĝi. Ĝi ekzistos tiel longe, kiel ekzistos la Regno de Dio, Lia suvereneco, Lia povo kaj Lia potenco.
Ĝi aperigos la signojn de Dio kaj Liajn atributojn kaj rivelos Liajn indulgemon kaj favoron.
La naturo de la animo post la morto neniam povos esti priskribata, kaj ne estas dece kaj permesite malkaŝi ĝian tutan karakteron al la okuloj de la homoj. La Profetoj kaj Mesaĝistoj de Dio estas malsupren sendataj kun la sola celo konduki la homaron al la rekta Vojo de l’Vero. La celo de Ilia revelacio estas la edukado de ĉiuj homoj, por ke en la horo de morto ili ascendu al la trono de la Plejalta en pleja pureco kaj sankteco kaj en absoluta malligiteco.
La lumo, kiun tiuj ĉi animoj disradias, kaŭzas la progreson de la mondo kaj la antaŭenigon de ĝiaj popoloj.
Ili similas al gisto, kiu fermentigas la mondon de l’esto, kaj konsistigas la vivoforton, per kiu manifestiĝas la artoj kaj mirakloj de la mondo.
(Gleanings, 81: 1, p. 155)
Ho filo de l’Plejsupera! Mi faris la morton ĝojportanton al vi. Pro kio vi malĝojas? Mi igis la lumon superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualigas for de ĝi?
(Kaŝitaj Vortoj, araba 32 / The Hidden Words, p. 12)
Se vi avidas tiun ĉi vivon kaj ĝiajn vantaĵojn, vi estus devintaj aspiri ilin, kiam vi estis ankoraŭ enfermitaj en la uteroj de viaj patrinoj, ĉar tiam vi konstante alproksimi ĝis al ili, se vi nur povus tion percepti. Aliflanke, ekde kiam vi naskiĝis kaj atingis maturecon, vi ĉiam pli retiriĝis de la mondo kaj altiriĝis al la polvo. Kial do vi tiel avide amasigas la trezorojn de la tero, kiam viaj tagoj estas nombritaj kal viaj ŝancoj preskaŭ perditaj? Do, ĉu vi, malatentaj, ne volas forskui vian dormemon?
(Gleanings, 66: 4, p. 127)
Ho Miaj servantoj! Se vi komprenus, kion miraklan el Mia malavaro kaj donacemo mi volas konfidi al viaj animoj, vi certe liberigus vin de la ligiteco al ĉio kreita kaj ekhavus veran scion pri viaj propraj memoj – scion, kiu estas la sama kiel la kompreno de Mia propra Esto.
(Gleanings, 153: 6, p. 326)
Benita estas la punkto, kaj la domo, kaj la loko, kaj la urbo, kaj la koro, kai la monto, kaj la ŝirmejo, kaj la kavo, kaj la valo, kaj la lando, kaj la maro, kaj la insulo, kaj la kampo, kie oni Dion mencias kaj Lin laŭde gloras.
(Preĝoj / Bahá’í Prayers, p. iii)
Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj kaj la Farinto de la ĉieloj! Mi petegas Vin je tiuj, kiuj estas la Tagiĝoj de Via nevidebla Esenco, la Plej Laŭdegata, la Plejglora, faru mian preĝon fajro forbruligonta la vualojn, kiuj ekludas min de Via beleco, kaj lumo, kiu gvidos min al la oceano de Via Ĉeesto.
(Preĝoj p. 61 / Bahá’í Prayers, p. 7-8)
Envoku, ho Mia servanto, la versojn de Dio, kiujn ricevis vi, samkiel ili estas envokataj de tiuj proksimiĝintaj al Li, por ke la dolĉeco de Via melodio instigu vian propran animon kaj altiru la korojn de ĉiuj homoj. Kiu tiel citas, en la privateco de sia ĉambro, la versojn revelaciitajn de Dio, kaŭzos la disigantajn anĝelojn de la Ĉiopova disigi foren la bonodoron de la vortoj elbuŝitaj de li kaj faros la koron de ĉiu honestulo altenpulsi. Kvankam li eble, unue, restas nekonscia pri ĝia efekto, tamen la beno de la graco donacita al li nepre devas pli aŭ malpli frue ekinflui je lia animo. Tiaj estas la misteroj de la Revelacio de Dio dekretitaj per la bena Volo de Tiu, Kiu estas la Fonto de potenco kaj saĝo.
(Gleanings, 136: 2, p. 295)
Se iu citas nur unu verson de la Sankta Skribo en spirito de brila ĝojo, tio estas pli bona por li, ol tedite legadi ĉiujn Sanktajn Librojn de Dio, la Helpo en danĝero, la Memekzistanta. Studu la sanktajn versojn tiakvante, ke vi ne laciĝu kaj ne malvigliĝu. Ne ŝarĝu viajn animojn per tio, kio elĉerpas kaj subpremas ilin, sed malpezigu kaj levu ilin, por ke sur la flugiloj de la Sanktaj versoj ili soru al la tagiĝejo de Liaj evidentaj signoj.
(Aqdas, 149, p. 73-74)
Ho kunulo de Mia Trono! Ne aŭskultu malbonon kaj ne vidu malbonon, ne malaltigu vin, nek suspiru nek ploru.
Ne diru fiaĵojn, por ke oni ne diru ilin al vi, kaj ne pligrandigu la kulpojn de aliaj, por ke viaj propraj kulpoj ne ŝajnu grandaj; kaj ne deziru ies humiliĝon, por ke via propra humiliĝo ne evidentiĝu. Pasigu, do, la tagojn de via vivo, kiuj estas malpli ol foriluganta momento kun via menso nemakulita, via koro senmakula, viaj pensoj puraj, kaj via naturo sanktigita, por ke, libera kaj kontenta, vi povu demeti ĉi tiun morteman korpon kaj iri al la mistika paradizo kaj resti en la eterna regno por ĉiam.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 44 / The Hidden Words, p. 37-38)
Ho filo de l’esto! Kiel vi povis forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn faras tion, estas malbenita de Mi.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p. 11)
Se vi rimarkas la pekon de aliulo, prisilentu ĝin, por ke Dio prisilentu vian propran pekon. Vere, Li estas la Diskreta, la Sinjoro de graco plej abunda.
(Son of the Wolf, p. 55)
Homa parolo estas realo, kiu aspiras ekhavi influon kaj kiu devas esti moderigata. Rilate ĝian influon, tiu ĉi dependas de ĝia rafiniteco, kiun siavice kondiĉas la pureco kaj malligiteco de la koroj. Rilate ĝian moderecon, tiu ĉi devas esti kombinita kun takto kaj saĝo kiel estas preskribite en la sanktaj Skriboj kaj Epistoloj. Ĉiu vorto estas dotita per spirito, tial la parolanto aŭ klariganto siajn vortojn zorge diru je tempo kaj cirkonstancoj konvenaj, ĉar la impreso, kiun ĉiu vorto kaŭzas, klare evidentas kaj percepteblas… Unu vorton oni povas kompari kun fajro, alian kun lumo, kaj la efikon, kiun ambaŭ kaŭzas, manifestiĝas en la mondo. Tial saĝa homo plena je scio prefere parolu per vortoj mildaj kiel lakto, por ke la homidoj estu nutrataj kaj edifataj per tio kaj atingu la finan celon de l’homa ekzisto, kiu estas la stato de vera kompreno kaj nobleco.
(Tablets, 11: 30, p. 172-173)
Neniu saĝulo povas demonstri siajn sciojn alie ol per siaj vortoj. Tiel evidentiĝas la signifo de la Vorto, kiel estas konfirmite en ĉiuj Skriboj, ĉu el tempoj antikvaj aŭ modernaj.
Ĉar estas ĝia potenco kaj viviga spirito, per kiu la popolo de la mondo atingis tiel eminentan pozicion.
Krome, vortoj kaj eldiroj estu kaj impresaj kaj funde efikaj. Kiel ajn, neniu vorto ekhavos tiujn ambaŭ kvalitojn antaŭ ol eldirita sole pro Dio kaj kun deca respekto por la kondiĉoj de la okazo kaj de la homoj.
(Tablets, 11: 29, p. 172)
Interrilatu kun ĉiuj homoj… en spirito de afableco kaj kamaradeco. Se vi scias pri iu vero, se vi posedas juvelon, kiun aliaj malhavas, dividu ĝin kun ili per parolo plej afabla kaj bonvola. Se ĝi estas akceptita, se ĝi plenumas vian intencon, via celo estas atingita. Se iu malakceptas ĝin, lasu lin kaj petu Dion lin gvidi. Gardu vin, ke vi ne traktu lin bruske. Afabla lango estas kiel magneto por la hom-koroj. Ĝi estas la pano de la spirito, ĝi vestas la vortojn per signifo, ĝi estas la fontano de la lumo de saĝeco kaj komprenemo.
(Gleanings, 132: 5, p. 289)
La fonto de ĉio bona estas fidi Dion, submetigi al Lia ordono kaj kontenti pri Lia sankta volo kaj bonplaĉo.
La esenco de saĝeco estas obei Dion, tremi antaŭ Lia skurĝo kaj puno kaj timi Lian juĝon kaj ordonon.
La esenco de religio estas atesti pri tio revelaciita de la Sinjoro kaj observi, kion Li ordonis en Sia potenca Libro.
La fonto de ĉia gloro estas akcepti ĉion ajn donitan de la Sinjoro kaj kontenti pri tio, kion Dio ordonis.
La esenco de amo estas por la homo turni sian koron al la Amato, fortranĉi sin de ĉio ajn krom Li kaj deziri nenion krom tio, kio estas la deziro de lia Sinjoro.
Vera rememoro estas mencii la Sinjoron, la Ĉiel-Laŭdatan, kaj forgesi pri ĉio ajn krom Li.
Vera fido estas por la servanto elfari sian profesion kaj siajn devojn en tiu ĉi mondo, firme teniĝi je la Sinjoro kaj serĉi nenion ol nur Lian gracon, ĉar en Liaj manoj troviĝas la destino de ĉiuj Liaj servantoj.
La esenco de malkroĉiĝo estas por la homo turni sian rigardon al la kortego de Dio, eniri Lian Ĉeeston, akiri Lian aprobon kaj stari kiel atestanto antaŭ Li.
La esenco de vera kompreno estas atesti sian propran povrecon kaj submetiĝi al la Volo de la Sinjoro, la Suverena, la Graca, la Ĉio-Potenca.
La fonto de kuraĝo kaj potenco estas antaŭenigi la Vorton de Dio kaj senŝancele stari en Lia Amo.
La esenco de karitato estas por la servanto mencii la benojn de sia Sinjoro kaj esprimi sian dankon al Li ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe.
La esenco de kredo estas fari poke da vortoj kaj multe da agoj; ĉar sciu vere, ke tiu pli vortanta ol aganta estu prefere morta ol viva.
La esenco de vera sekureco estas gardi silenton, prezenti al si la finon de la aferoj kaj rezigni pri la mondo.
La komenco de grandanimeco estas, kiam homo utiligas siajn havaĵojn por si mem, por sia familio kaj por la malriĉuloj el inter liaj samkredanoj.
La esenco de bonfarto estas ami Min; kiu Min amas, ĉion posedas, kaj kiu Min ne amas, tiu vere apartenas al la povraj kaj senhavaj. Tio ĉi estas kion la Fingro de l’Gloro kaj Brilego revelaciis.
La fonto de ĉio malbona estas por la homo forturni sin de sia Sinjoro kaj kroĉi sian koron al aferoj profanaj.
La plej arda fajro estas pridubi la signojn de Dio, vante disputi pri tio, kion Li revelaciis, nei Lin kaj orgojle sian egoon eksponi antaŭ Li.
La fonto de ĉia klero estas la scio pri Dio, plej altigita estu Lia Gloro, kaj tiu ĉi ne akireblas krom nur per la kono de Lia Dia Manifestiĝo.
La esenco de malnobliĝo estas forlasi la ombron de la Malavara kaj serĉi ŝirmon ĉe la Malbona.
La fonto de devio estas malkredi je la Unu vera Dio, konfidi sin al alia krom nur al Li kaj fuĝi Lian Ordonon.
Veran perdon suferas tiu, kies tagoj pasis en plena ignoro pri si mem.
La esenco de ĉio al vi revelaciita de Ni estas justeco, estas por la homo liberigi sin de vantaj kapricoj kaj imitadoj, percepti per la okulo de l’unueco la gloran faron de Liaj manoj kaj rigardi ĉion ajn per la okulo de l’serĉanto.
Tiel Ni instruis vin, manifestis por vi Vortojn de Saĝeco, ke vi estu dankoplena al la Sinjoro, via Dio, kaj gloru pri tio inter ĉiuj popoloj.
(Tablets, 10: 1 k. s. , p. 155-157)
Ho filo de l’polvo! Vere, Mi diras al vi: El ĉiuj homoj la plej neglekta estas tiu vante disputanta kaj strebanta sin mem altigi super sian fraton. Diru, ho gefratoj! Lasu farojn, ne vortojn, esti via ornamo.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 5 / The Hidden Words, p. 24)
Scioj estas kvazaŭ flugiloj por la vivo de l’homo, kaj kvazaŭ eskalo por lia ascendo. Ĉiu devas ilin akiri. Tamen, estu studataj tiaj sciencoj, kiuj donas profiton al la popoloj de la tero kaj ne tiaj, kiuj per vortoj komenciĝas kaj per vortoj finiĝas. Granda estas vere la servoj al la popoloj de la mondo, kiujn povas scienco kaj tekniko pretendi por si. Vere, scioj estas efektiva trezoro por la homo kaj fonto de gloro, de riĉo, de ĝojo, de majesto, de gajo kaj sereno por li.
(Tablets, 5: 15, p. 51-52)
Ho Miaj servantoj! Vi estas la arboj de Mia ĝardeno, vi devas produkti bonajn kaj miraklain fruktojn, por ke vi mem kaj aliaj de tio profitu. Tial estas devige por ĉiu okupiĝi je metio aŭ profesio, ĉar en tio troviĝas la sekreto de bonstato, ho homoj de kompreno! Ĉar rezultoj dependas de rimedoj, kaj la graco de Dio estu al vi ĉiel sufiĉa.
Arboj senfruktaj estis kaj ĉiam estos por la fajro.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 80 / The Hidden Words, p. 50)
Je la justeco de la unusola vera Dio! Se nur splito el juvelo perdiĝus kaj entombiĝus sub monto ŝtona kaj estus kaŝita transe de l’sep maroj, tamen la Mano de l’Ĉiopotenca ĝin certe en tiu ĉi Tago rivelus, pura kaj senigita je skorioj.
(Citita en: Advent of Divine Justice, p. 80)
Tiu, kiu akiros el la akvoj de Mia Revelacio, gustumos ĉiujn neĝeneblajn ĝuojn ordonitajn de Dio ek de la komenco senkomenca ĝis la fino senfina.
(Citita en: World Order, p. 107)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.