La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PERLOJ DE L' SAĜO

Diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La unueco de la homaro

La lumo de homara unueco

Mia celo estas nenio alia ol la plibonigo de la mondo kaj la trankvilo de ĝiaj popoloj. La bonfarto de la homaro, ĝia paco kaj ĝia sekureco estos neatingeblaj, antaŭ ol ĝia unueco estos firme starigita. Tiu unueco ne povas esti atingita, dum la konsiloj revelaciitaj de la Plumo de la Plejalta suferas malatenton kaj neglekton.

(Gleanings, 131: 2, p. 286)

La vorto de Dio estas lampo, kies lumo estas la jena eldiro:

Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu branĉo. Interrilatu en plej granda amo kaj harmonio, en amikeco kaj kamaradeco. Li, Kiu estas la Suno de l’Vero, estas Mia atestanto! Tiel potenca estas la lumo de unueco, ke ĝi povas heligi la tutan mondon. La unusola vera Dio, Kiu konas ĉiujn aferojn, Mem atestas la pravecon de tiuj vortoj.

(Gleanings, 132: 3, p. 288)

Ke la diversaj komunumoj de la tero kaj la multnombraj religiaj sistemoj neniel rajtas nutri sentojn de malamikeco inter la homoj, tio apartenas en tiu ĉi Tago al la esenco de la Kredo de Dio kaj de Lia Religio. Tiuj ĉi principoj kaj legoj, tiuj ĉi firme starigitaj kaj potencaj sistemoj, devenas el unu Fonto kaj estas la radioj de unu Lumo. Ke ili diferencas unuj de la aliaj, devas esti aljuĝita al la variantaj postuloj de la epokoj, en kiuj ili estis proklamataj.

(Gleanings, 132: 1, p. 287-288)

La tero estas nur unu lando

La sanktejo de unueco estas starigita; ne rigardu unu la alian kiel fremdulojn. Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu branĉo…

(Gleanings, 112: 1, p. 218)

Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon. La tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj.

(Tablets, 11: 13, p. 167)

Ho idoj de homoj! Ĉu vi ne scias, kial Mi kreis vin ĉiujn el la sama polvo? Por ke neniu sin altigu super la alia.

Kontemplu konstante en viaj koroj, kiamaniere vi estas kreitaj. Pro tio, ke Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco, vi devas esti kiel unusola animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo, kaj restadi en la sama lando, por ke elde via plej interna esto pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj. Tia estas Mia konsilo al vi, ho kohortoj de l’lumo! Atentu ĉi tiun konsilon, por ke vi akiru la frukton de sankteco de l’arbo mire glora.

(Kaŝitaj Vortoj, araba 68 / The Hidden Words, p. 20-21)

Komparu la mondon kun la homa korpo, kiun, kvankam kompleta kaj perfekta je sia kreo, pro diversaj kialoj afliktas seriozaj perturboj kaj malsanoj. Eĉ ne unu tagon ĝi ekhavas trankvilon, male, ĝia malsaneco serioze kreskas, ĉar ĝi falis en la manojn de ignoraj kuracistoj, kiuj senbridigis siajn proprajn dezirojn kaj grave eraris. Kaj se foje, pro la flego de kapabla kuracisto, iu membro de tiu korpo resaniĝis, la cetero tamen restis afliktita kiel antaŭe. Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo. Tio tute ne estas atingebla krom per la potenco de lerta, ĉiopova kaj inspirita Kuracisto…

(Gleanings, 120: 1 kaj 3, p. 254-255)

Unu animo kaj unu korpo

En tiu ĉi epoko, nova vivo viglas en ĉiuj popoloj de la tero; kaj ĝis nun neniu malkovris ĝian kaŭzon aŭ perceptis ĝian motivon…

(Gleanings, 96: 2, p. 196)

Tiu, Kiu estas via Sinjoro, la Plejkompatema, vartas en Sia koro la deziron vidi la tutan homaron kiel unu animon kaj unu korpon. Rapidu akiri vian porcion el la favoro kaj graco de Dio en tiu ĉi Tago, kiu eklipsas ĉiujn aliajn Tagojn kreitajn.

(Gleanings, 107: 1, p. 214)

Antaŭsignoj de minacaj skuoj

Ve, la ventoj de malespero blovadas el ĉiu direkto, kaj la malpaco, kiu dividas kaj afiktas la homaron, kreskadas ĉiutage. La signoj de okazontaj konvulsioj kaj ĥaoso estas nun distingeblaj, ĉar la aktuala ordo havas lamentindajn mankojn.

(Gleanings, 110: 1, p. 216)

La mondo suferas pro akuŝodoloro, kaj ĝia maltrankvilo kreskas tagon post tago. Ĝi fiksiĝas je ribelado kaj malkredo. Tia estos ĝia stato, ke malkovri ĝin nun ne estus konvene kaj dece.

(Gleanings, 61: 12, p. 118)

En ĉiuj aferoj modereco estas dezirinda. Se io estas farata ekscese, tiam ĝi montriĝos fonto de malbono. Rigardu la civilizacion de la Okcidento, kiel ĝi perturbas kaj maltrankviligas la popolojn de la mondo. Infera maŝino estas elpensita kaj montriĝas armilo, tiel detrua, tiel kruela, kian oni neniam antaŭe vidis aŭ aŭdis. Purigo el tia profunde radikanta kaj ĉion ampleksanta putreco efektiviĝos nur, se la popoloj de la mondo unuiĝas en sia klopodo pri komuna celo kaj akceptas unu universalan kredon… Strangaj, perpleksigaj aferoj ekzistas en la tero; sed ili estas kaŝitaj antaŭ la mensoj kaj kompreno de la homoj. Tiuj objektoj kapablas sanĝi la tutan teran atmosferon, kaj kontaĝo kun ili estus mortiga.

(Tablets, 6: 31 kaj 32, p. 69)

Universala Pac-kunveno

Nepre venos tempo, kiam deviga neceso okazigi vastan, ĉio-ampleksan kunvenon de l’homoj estos universale rekonata. La regantoj kaj reĝoj de la tero devos ĉeesti kaj, partoprenante ĝiajn konsiliĝojn, devos konsideri tiajn vojojn kaj rimedojn, kiuj metos la fundamenton de la Granda Paco tutmonda inter la homoj. Tia paco postulas, ke la Grandaj Potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la tero, ke ili plene akordiĝu inter si. Se iu rego militas kontraŭ alia, ĉiuj kune devas leviĝi kaj malebligi lin. Se tio estos plenumita, la nacioj de la mondo ne plu bezonos armilojn, krom por konservi la sekurecon de siaj regnoj kaj por gardi la internan ordon en siaj teritorioj.

(Gleanings, 117: 1, p. 249)

Por ĉiuj popoloj de la mondo estas devige, elsarki siajn diskordojn kaj restadi en perfekta unueco kaj paco sub la ombro de l’Arbo de Lia ŝirmo kaj amzorgo… La hodiaŭa ordo baldaŭ estos forbalaita kaj nova ordo disvolvita anstataŭe.

(Gleanings, 4: 1, p. 6)

La oficistoj de la Domo de Justeco havas la devon akceli la establon de la Minora Paco, por ke la popoloj de la tero liberiĝu de la sarĝo de ekscesaj ŝtataj elspezoj. Tio ĉi estas deviga kaj nepre esenca, des pli ĉar malamikado kaj konfliktado estas la veraj kialoj de aflikto kaj mizero.[2]

(Tablets, 7: 19, p. 89)

Estas la devo de la regantoj de la mondo… aŭ de la ministroj de la tero kune interkonsiliĝi kaj elekti unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ novan lingvon instruotan al la infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, kaj same unu skribon.

Tiel la tuta tero estos fine konsiderata kiel ununura lando.[3]

(Tablets, 3: 6, p. 22)

Respekto al la naturo

Ĉiu juĝkapabla homo migranta surtere efektive hontas konsciante, ke tio, al kio li ŝuldas sian bonstaton, sian riĉecon, sian potencon, sian superecon, sian progreson kaj ĉiun sian forton, estas laŭ la volo de Dio la nuda tero, kiun ĉiuj homoj tretadas per siaj piedoj. Sendube, ĉiu kiu konscias pri tiu ĉi vero, estos purigita kaj sanktigita de ĉia fiero, aroganteco kaj orgojlo.

(Son of the Wolf, p. 44)

Pri kio vi rajtas fanfaroni? Ĉu estas via mangaĵo kaj trinkaĵo, pri kiu vi fieras, ĉu estas la trezoroj, kiujn vi akumulas en viaj kestoj, la diverseco kaj la valoro de la ornamaĵoj, per kiuj vi dekoras vin? Se vera gloro konsistus en la posedo de tiel pasemaj objektoj, tiam la tero, sur kiu vi iras, nepre devus fanfaroni antaŭ vi, ĉar laŭ la decido de la Ĉiopova ĝi provizas kaj donacas al vi ĝuste tiujn aferojn. Profunde en ĝi estas entenata ĉio, kion vi posedas, samkiel Dio tion ordonis. El ĝi, kiel signon de Lia malavaro, vi ĉerpas viajn riĉaĵojn.

(Gleanings, 118: 7, p. 252-253)

Se homo ŝatas dekori sin per la ornamaĵoj de la tero, porti ĝiajn vestaĵojn kaj ĝui la bonon, kiun ĝi kapablas donaci, tio ne povas malutili al li, se li ne permesas, ke io ŝoviĝu inter li kaj Dio; ĉar Dio destinis ĉiujn bonaĵojn, ĉu ili kreiĝis en la ĉielo aŭ sur la tero, por tiuj el Liaj servantoj, kiuj vere kredas je Li.

(Gleanings, 128: 4, p. 276)

Justeco kaj unueco

Ho filo de l’spirito! La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco; ne turnu vin for de ĝi, se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin, por ke Mi fidu al vi.

Per ĝia helpo vi vidos per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de l’aliuloj kaj vi konos per via propra konado kaj ne pere de l’konado de viaj proksimuloj. Kontemplu pri ĉi tio en via koro, kiel decas al vi esti. Vere, justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia mizerikordo.

Loku ĝin, do, antaŭ viaj okuloj.

(Kaŝitaj Vortoj, araba 2 / The Hidden Words, p. 5-6)

La lumo de l’homo estas justeco. Ne estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj.

(Tablets, 6: 26, p. 66-67)

Neniu lumo estas komparebla al la lumo de justeco. La starigo de ordo en la mondo kaj la trankvilo de la nacioj dependas de ĝi.

(Son of the Wolf, p. 28-29)

Ho filo de homo! Se via okulo estas turnita al mizerikordo, forlasu la aferojn, kiuj donas profiton al vi kaj firme teniĝu je tio, kio utilas al la homaro. Kaj se via okulo estas turnita al justeco, elektu por via proksimulo, kion vi elektas por vi mem.

(Tablets, 6: 20, p. 64)

Forigo de ĉiuj limoj

La ekvilibro de la mondo estas renversita pro la vibra influo de tiu ĉi plej granda, tiu ĉi nova Universala Ordo.

La bonorda vivo de la homaro revolucie ŝanĝiĝas pro la efiko de tiu ĉi unika, tiu ĉi mirinda Sistemo, kian mortemaj okuloj ĝis nun neniam vidis.

(Gleanings, 70: 1, p. 136)

Interrilatu kun la sekvantoj de ĉiuj religioj en spirito de afableco kaj frateco. Ĉio, kio instigis la idojn de l’homo eviti unu la alian kaj kaŭzis malpacon kaj dividon inter ili, estas, pro la revelacio de tiuj ĉi vortoj, nuligita kaj forigita. El la ĉielo de la Volo de Dio kaj kun la celo nobligi la mondon de l’esto kaj levi la mensojn kaj la animojn de la homoj estas malsuprensendita, kio estas la plej efika instrumento por la edukado de la tuta homaro.

La plej alta esenco kaj la plej perfekta esprimo de ĉio, kion la popoloj de antikva tempo iam diris aŭ skribis, estas, pere de tiu ĉi plej potenca Revelacio, malsuprensendita el la ĉielo de la Volo de la Ĉion-Posedanta, de la Ĉiam-Ekzistanta Dio. Jam de praa tempo estas revelaciite:

”Amo al la patrujo estas elemento de la Kredo de Dio.” La Lango de Grandeco, tamen, en la tago de Lia manifestiĝo proklamas: ”Ne gloru sin tiu, kiu amas sian patrujon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon.” Per la potenco liberigita de tiuj ĉi gloregaj vortoj Li donas freŝan impulson, montras novan direkton al la birdoj de la homaj koroj kaj malaperigas ĉian spuron de restriktoj kaj limigoj el la sankta Libro de Dio. Ho popolo de Justeco!

Estu same brila kiel la lumo kaj same radia kiel la fajro, kiu ardis en la Brulanta Arbusto. La brileco de la fajro de via amo sendube kunfandos kaj unuigos la interbatalantajn popolojn kaj gentoin de la tero, dum kontraŭe la sovaĝeco de la flamo de malamikeco kaj malamo rezultigos nur malpacon kaj ruinigon.

(Gleanings, 43: 6-7, p. 95-96)

Ni vere plenumis Nian devon admoni la homojn kaj alporti ai ili, kion Dio, la Plejpotenca, la Plejlaŭdata, komisiis al Ni. Se ili atentus Min, ili vidus la teron kiel alian teron… Miaj signoj kovras la teron, kaj Mia potenco ĉirkaŭas la tutan homaron, kaj tamen la homoj estas kuŝantaj en stranga dormo!

(Citita en: Promised Day, p. 6)

Vera libereco

Se oni meditus pri tio, kion revelacias la Skriboj malsuprensenditaj el la ĉielo de la sankta Volo de Dio, oni tuj rekonus ilian celon, ke ĉiuj homoj estu rigardataj kiel unu animo… Se la kleruloj kaj mondsaĝuloj nuntempaj permesus al la homaro enspiri la parfumon de kamaradeco kaj amo, ĉiu perceptema koro komprenus la signifon de vera libereco kaj malkovrus la misteron de enperturba paco kaj absoluta trankvilo.

(Gleanings, 122: 1, p. 260)

Konsideru la etmensecon de la homoj. Ili petas la nocan kaj forĵetas la utilan… Vera libereco signifas submetiĝi al Miaj ordonoj, eĉ se apenaŭ vi tion komprenas. Se la homoj sekvus tion, kion Ni malsuprensendis al ili el la ĉielo de Revelacio, ili certe atingus plenan liberecon. Feliĉa estas tiu, kiu komprenas la Celon de Dio en ĉio, kion Li malkaŝas el la ĉielo de Sia Volo, kiu trapenetras ĉion kreitan.

(Gleanings, 159: 1 kaj 3, p. 335-336)

Fonto de ĉia konfliktado

Vi scias, ke la diverseco, kiun la migranto vidas dum sia vojaĝo en la mondo de la fenomenoj, kuŝas sole en li mem… La koloro de la lumo estas malsama, depende de tio, kie ĝi brilas: ekzemple, la radioj, kiuj pasas tra flava lampovitro, aperas flavaj, tra blanka blankaj kaj tra ruĝa ruĝaj. La diversecon ne kaŭzas la lumo, sed la loko, kiun ĝi trafas… Tiel vi povas kompreni la diferencon en la aĵoj. Se la migranto atentas nur pri la loko de la fenomeno, se li rigardas kvazaŭ nur la diverskolorajn vitrojn, do li vidas flavan, ruĝan aŭ blankan lumon. Pro tia maniero de prijuĝado la homaro ekkverelis kaj la mondo vualiĝis pro mallumiga polvo, kiun la homa etmenseco disblovis. Aliaj vidas la lumradiojn, dum la triaj, kiuj trinkis el la vino de unueco, vidas nenion ol la sunon mem.

Ĉar la migrantoj iradas sur tiuj tri malsamaj niveloj, iliaj rekono kaj titolado de la aferoj estas malsamaj, kaj tiel daŭre naskiĝas antagonismoj. Kelkaj restadas sur la nivelo de unueco kaj parolas de tiu mondo, aliaj troviĝas en la mondoj de limigo, aliaj en la lando de egoo, kaj ankoraŭ aliaj estas tute ĉirkaŭataj de vualoj… Ho mia frato! Pura koro estas kiel spegulo, purigu ĝin je ĉio krom Dio per amo kaj malligiĝo, por ke la vera suno reflekti ĝu en ĝi kaj aŭroru la eterna mateno.

(Seven Valleys, p. 18-21)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.