La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MEMORAĴOJ DE JULIA AGRIPINA

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO SEPA

Aŭgusta

1

En Romo

Vintre, 48 pK

La imperiestro mem akompanis Agripinan al ŝia portolito, kaj ŝi ekiris al la domo, kiun ŝi kaj Lucio heredis de Krispo. Ŝi estis tiel ekscitita pro ĉio okazinta, ke ŝi apenaŭ havis sufiĉan paciencon por ripozi senmove sur siaj kusenoj, dum la portistoj veturigis ŝin laŭ la kruta strato, kiu kondukis al ŝia hejmo. Ŝi volis salti el la portolito kaj kuri supren laŭ la deklivo antaŭ ili. Ĉi tiu vespero devus esti okazo por festado, kaj tamen estis neniu, al kiu ŝi povos rakonti la aferon. Ŝi interkonsentis kun Klaŭdio, ke ilia gefianĉiĝo provizore restu sekreta. Laŭ la konsilo de Palaso, estas grave malkovri, kiuj estos iliaj apogantoj, antaŭ ol anonci la geedziĝplanon en la senato.

La tagoj ĉi-sezonaj estis mallongaj, kaj la stratoj jam mallumiĝis. Verŝajne pluvis dum ŝi estis en la palaco, ĉar la aero estis freŝa, kaj la malsekaj trotuaroj reflektis la flagradon de oleolampoj el fenestroj kaj pordoj. Homoj estis en festa humoro. Alproksimiĝis familia grupo: plenkreskulojn kaj infanojn akompanis servistoj portantaj torĉojn. Aroj da junaj viroj kronitaj de girlandoj vagis laŭ la vojo kun siaj brakoj ĉirkaŭ la ŝultroj unu de la alia, dum ili senmelodie kriegis Saturnfestajn kantojn.

Ŝajnis al Agripina, ke la Saturnfestaj amuziĝoj komenciĝas pli frue ĉiujare. Kelkafoje tio ĝenis ŝin, sed ĉi-vespere la ĝoja etoso en la stratoj eĥis ŝiajn proprajn ebriigajn emociojn. Anstataŭ agaciĝi, ŝi deziregis danci, rotacii, kanti kun la junuloj, kun voĉo leviĝanta pli kaj pli alten, dum ŝi proklamos sian sekreton al ĉiuj en la ĉirkaŭaĵo.

Sed kompreneble ŝi tute ne faris tiajn aferojn. Ŝi kuŝis en sia portolito kun ŝajna trankvilo, dum ŝi foliumis enmense la eksterordinarajn okazintaĵojn de la tago. Meze de ŝia ĝojo kaŝis sin unu vermeto malkvietiga. Kvankam Klaŭdio mem admonis, ke ili tenu sian gefianĉiĝon sekreta, li povus opinii, ke konvenas sciigi la novaĵon al sia estonta bofilo, kiu certe tuj informos sian patrinon. Agripina neniam dividis kun Klaŭdio sian suspekton – ne, sian certecon – ke Emilia estis la sendinto de tiuj krimuloj, kiuj preskaŭ sukcesis murdi Lucion. Verŝajne ŝi estus devinta diri ion pri tio antaŭ ol forlasi la palacon ĉi-vespere, sed ŝia instinkto avertis ŝin, ke nun ne estas la ĝusta momento. Al ŝia estonta edzo tre gravas lia rilato kun Silano kaj Emilia, kaj kvankam ŝi intencis iam elrevigi lin, tio estas afero, kiu postulos delikatan traktadon.

Ekzistis neniu dubo, ke Emilia estos danĝera kontraŭulo. Jam de kelkaj jaroj oni vartas ŝian filon kiel eventualan sekvonton de la imperiestro, sed ĉar ankaŭ Agripina havas filon, Emilia nepre konkludos, ke la perspektivoj de Silano estas minacataj. Tuj kiam ŝi malkovros, ke ŝia kuzino edziniĝos kun Klaŭdio, ŝi certe faros ĉion eblan por subfosi ŝian pozicion.

Estas nur unu homo, al kiu Agripina povos turni sin en tiu situacio. Alveninte hejmen ŝi tuj sendos mesaĝon al Palaso, por peti lin viziti ŝin kiel eble plej baldaŭ.

Antaŭ ol pasis duono de la posta mateno, Palaso alvenis ĉe la domo de Agripina. Ŝi estis kontenta, ke li taksis ŝian alvokon serioza. Kiam li sidis en ŝia studoĉambro kun taso da vino, ŝi forsendis siajn servistojn, kaj kundividis kun li siajn timojn rilate al Emilia. Palaso estis la sola homo, al kiu Agripina estis konfidinta pri la provo de Emilia murdi Lucion, kaj dum ŝi parolis, li kapjesis konsente.

“Vi prave estas tiel singarda”, li diris. “Emilia estas absolute senskrupula – ni jam ricevis pruvon pri tio. Kaj ŝi povus kaŭzi al vi seriozan malhelpon.”

“Mi restarigis la gardistojn ĉe la pordoj. Mi ĉesis fari tion post la ekzekuto de Mesalina – mi supozis, ke tio ne plu necesos.”

“Tio estas saĝa, efektive. Sed nun kiam Emilia perdis la protekton de Mesalina, ŝi ne riskos tiel krudan agon kiel sendi murdistojn. Ŝi tamen povus ankoraŭ ataki vin pere de la senato. Ne estos facile konvinki la senatanojn forigi la juran malpermeson por ke via onklo edziĝu kun vi. Kiam komencos disvastiĝi la onidiroj, ke ni volas aprobigi ŝanĝon en la leĝo, Emilia faros ĉion fareblan por malhelpi tion. Multaj el la senatanoj certe havos dubojn pri la propono, kaj ŝi verŝajne provos persvadi ilin voĉdoni kontraŭ ĝi. Eĉ ne necesos rekte mencii vian nomon.”

“Ni ne povos malhelpi ŝin aŭdi pri la afero. Kiam vi komencos serĉi subtenon inter la senatanoj, kompreneble ili parolos pri tio. Sed la homo, kiu zorgigas min ĝuste nun, estas Silano. Mi timas, ke Klaŭdio sciigos al li, ke ni planas geedziĝi, kaj tiam kompreneble Silano tuj informos sian patrinon.”

“Jes, efektive Silano estas la ĉefa risko en ĉi tiu momento. Bonŝance li forveturis el Romo por la Saturna festo, do ni estos sekuraj ĝis tio finiĝos.” Palaso silentiĝis, fiksrigardante profunde en sian tason dum li kirletis la vinon. Fine li diris: “Ni devos trakti Silanon antaŭ ol ni povos fari ion ajn alian.”

Agripina konsterniĝis. “Palaso, pri kio vi pensas? Mi scias, ke Emilia provis mortigi mian filon, sed... ne tian aliron mi deziras.”

“Mia sinjorino, vi baldaŭ fariĝos la edzino de la imperiestro. Ĉu vi kredas, ke estas eble por virino en tiu pozicio teni ĉiam purajn manojn?”

“Palaso, mi ne intencas esti dua Mesalina. La homoj timis kontraŭstari ŝin – kiam ŝi deziris ion, neniu kuraĝis malhelpi ŝin. Ne tia imperiestrino mi volas esti. Mi volas helpi mian edzon pri lia laboro, kaj mi volas ke ni du lasu Romon en pli bona stato ol ni trovis ĝin – same kiel Aŭgusto kaj Livia. Se mi ne povos fari tion, ne havas sencon entute edziniĝi kun Klaŭdio.”

“Mi ĝojas aŭdi vin diri tion, mia sinjorino, kaj mi admiras viajn bonajn intencojn. La problemo estas, ke kiam Emilia konstatos, ke Klaŭdio planas edziĝi kun vi, ŝia sola penso estos, kiel bloki tion. Ĉiuokaze, mi certas, ke ni povos trovi manieron solvi la problemon. Hazarde okazis, ke mi ricevis informon, kiun ni eble povos utiligi. Mi manĝis ĉe Vitelio antaŭ kelkaj vesperoj...”

“Vitelio?”

“Li estas bona amiko de la imperiestro. La pasintan jaron li estis nomumita cenzuristo al la senato – estas lia tasko certiĝi, ke ĉiuj senatanoj havas la... ni diru, la taŭgajn moralajn ecojn por la alta ofico kiun ili tenas.”

Agripina demandis sin, kion li volas sugesti. “Supozeble devas esti pluraj senatanoj, kies moralojn oni prefere ne ekzamenu tro detale.”

“Precize tiel. Estas iom tro frue por diri pli, sed mi esperas baldaŭ havi por vi informojn. Kaj intertempe mi rekomendas, ke vi ne menciu la aferon al via onklo. Li havas altan opinion pri Silano, kaj gravas al li doni al tiu branĉo de la familio la ŝancon, kiun laŭ li ĝi meritas. Li opinias, ke oni maljuste neglektis ilin pro la adulto de via onklino – li volas montri, ke eĉ se al Julia mankis moraloj, tio ne karakterizas la tutan branĉon.”

La tuta afero estis enigma por Agripina, sed ŝi konstatis, ke Palaso ne intencas evoluigi la temon ĝuste nun. Kaj eble ŝi mem ne deziras scii tro multe pri liaj manovroj.

Tute nature, Agripina kaj Lucio estis invititaj al la palaco dum la Saturna festo por ĝui la okazon kun la imperiestro kaj lia familio. Kiam ili alvenis, ĉirkaŭ la oka horo de la tago, oni kondukis ilin en privatan manĝosalonon. Kvankam malgranda, ĝi estis belege dekoraciita kun flavaj muroj kaj poluritaj akcesoraĵoj lignaj, kaj kiam Agripina envenis ŝi tuj ricevis impreson, ke ĉi tio estos agrable intima okazo. Estis nur du aliaj gastoj, kiuj jam kuŝis sur unu el la divanoj. Tiuj estis Antonia, la pli aĝa filino de Klaŭdio, kaj ŝia edzo Faŭsto.

“Tiu ne povas esti Lucio!” Antonia kriis. “Vi kreskegis de kiam mi laste vidis vin! Sed ne pasis tiom da tempo!”

“Dum la ludoj”, Lucio diris. “Vi vidis min kaj Britanikon sur niaj poneoj.”

Lucio pli interesiĝis pri la pentritaj scenoj sur la muroj ol pri konversaciado kun siaj plenkreskaj parencoj, kaj akceptinte malvolonte la kutiman interŝanĝon de kisoj, li vagis ĉirkaŭ la ĉambro por ekzameni ilin pli detale.

Antonia havis nur dek ok jarojn, sed ŝi jam vidviniĝis kaj reedziniĝis antaŭ proksimume du jaroj. Ŝia unua edzo estas enplektita en ia komploto kontraŭ Mesalina – aŭ eble li malkovris pli ol sagaca homo prefere sciu pri ŝia privata vivo. Ĉiuokaze, post lia ekzekuto Mesalino profitis de la situacio por edzinigi la filinon de Klaŭdio al sia propra duonfrato. Agripina ĝis nun renkontis Faŭston nur kiel unu eron de la homamaso ĉirkaŭ la imperiestro en diversaj oficialaj okazoj. Li ŝajnis trankvila kaj afabla junulo, ne multajn jarojn pli aĝa ol sia edzino – ne estis lia kulpo, ke li kundividas patrinon kun Mesalina. Kaj Antonia efektive rilatis kun li tre ameme. Unuigis la paron zorgoj pro la sano de ilia malgranda fileto, kiun ili lasis hejme kun lia vartistino. Kiam Agripina ĝentile demandis pri li, ili respondis eviteme. Ŝi jam aŭdis de Klaŭdio, ke la infano estas malsaniĝema, kaj ke li malverŝajne travivos ĝis sia dua datreveno.

Per ilia maniero saluti ŝin, Agripina konstatis kun kontento, ke ili evidente havas neniun ideon, ke ŝi baldaŭ iĝos la nova vicpatrino de Antonia. Tio sugestas, ke Klaŭdio respektas ilian interkonsenton teni la gefianĉiĝon sekreta. Se li ne sciigis eĉ sian propran filinon, ne estas granda risko, ke Silano aŭ Emilia malkovros la aferon.

La pordo malfermiĝis kaj Oktavia enŝteliĝis. Ĉi tiu Saturna festo ne povas esti feliĉa okazo por ŝi: ŝia unua sen la patrino, kiu estis forprenita de ŝi antaŭ nur du monatoj. Ŝi iomete gajiĝis, kiam ŝi vidis Lucion, kaj iris stari apud li antaŭ unu el la murpentraĵoj, kiu montris scenon el la vojaĝoj de Uliso. La heroo estis ligita al la masto de sia ŝipo, por ke li ne cedu al la logado de la Sirenoj, kiuj kantis al li de la ĉirkaŭaj krutaĵoj. Iliaj voĉoj estis nerezisteblaj, sed iliaj skvamaj flugiloj kaj dornaj vostoj atestis pri ilia vera naturo.

“He, he, fraŭlineto, ĉu vi ne forgesis la ĝentilaĵojn?” Klaŭdio sekvis sian filinon en la ĉambron. “Ĉu vi salutis viajn kuzinon kaj fratinon?”

“Estas la Saturna festo, paĉjo”, Antonia memorigis lin. “Oni atendas, ke la aferoj estu misfaritaj.”

“Inversigitaj kaj renversitaj”, Klaŭdio konsentis. “Nu bone, komencu per Lucio, poste via pli aĝa fratino kaj onklo Faŭsto, kaj laste vi iru doni kison al via kuzino Pina.”

“Ĉu vi ricevis belan donacon por la Saturna festo?” Agripina demandis la knabineton, kiu venis saluti ŝin. Je ŝia bedaŭro, Oktavia komencas perdi tiun rondan vizaĝon, kiu tiom memorigas ŝin pri Livila dum ties fruaj jaroj, aŭ eble tutsimple ŝian similecon al Livila iom post iom anstataŭas la realeco de la knabino mem.

“Jes, mi ricevis La fablojn de Ezopo, kaj Briĉjo ricevis parolantan papagon.”

“Britaniko?” Agripina rigardis ĉirkaŭen.

“Li venas. Sosibio volis, ke li surmetu sian novan tunikon, kiun li ricevis por la Saturna festo, sed li ne volis. Li ĉiam volas porti la samajn malnovajn vestojn, kaj Sosibio koleris. Li diris, ke se li ne ŝanĝos sian tunikon li bedaŭros tion, eĉ se estas festotago.”

Agripina estis invitita ekkuŝi apud sian onklon sur la meza divano, dum Oktavia kaj Lucio devis sidi sur taburetoj ĉe la mala flanko de la tria divano, kie ili ne ĝenos la plenkreskulojn. Britaniko finfine alvenis en brodita tuniko. Li rigardis ĉirkaŭ la ĉambron en konfuzita maniero, tirante la dekoltaĵon de sia nova tuniko kvazaŭ ĝi gratas lin. Ŝajne li ne aŭdis la memorigon de sia patro saluti siajn parencojn, kaj Klaŭdio devis ripeti tion du fojojn antaŭ ol li venis por murmuri kelkajn malvolontajn vortojn al Agripina. Kiam ŝi provis kisi lin, li retiris sin.

Post du tagoj da Saturna festado, Agripina ne deziris manĝi plian pezan manĝon, kaj ŝi estis kontenta pro la konstato, ke la manĝaĵoj estas bele prezentataj kaj ne tro riĉaj. Ili konsistis ĉefe el fiŝaĵoj kaj verdaj legomoj, krom kelkaj el la specialaj dolĉaĵoj tradiciaj por la sezono. Komence la konversacio ne fluis glate. Iu ajn temo tuŝanta la familion estis evitenda, kaj ŝajnis pli sekure interŝanĝi pensojn pri la publikaj ceremonioj kaj bankedoj okazintaj antaŭ du tagoj. Klaŭdio kaptis la okazon por regali la grupon per pedantaj historiaj konsideroj pri la origino de la festivalo.

Dum la sklavoj ankoraŭ purigis la tablon kaj forbalais de la mozaika planko la restaĵojn, ensaltis kvin-ses komikistoj kun kaprioloj kaj transkapiĝoj. Post prezento de ĵonglado kaj akrobataĵoj, unu el ili paŝis antaŭen por alparoli sian malgrandan spektantaron. Laŭ la stilo de heroldo proklamanta en la Forumo, li anoncis la temon de ilia skeĉo. Honore al la Saturna festo, kiam sklavoj havas antaŭrajton super siaj mastroj kaj ĉio estas renversita, estos permesate al virinoj eniri la senaton. Tiu priskribo tuj vekis la intereson de Agripina. Ŝi estis scivola, kiel ili traktos la ideon, kaj vere ridigis ŝin la maniero, laŭ kiu la komikisto imitis oficialan heroldon, kaj la sugestaj gestoj, per kiuj li spicis sian proklamadon.

Tri komikaj aktoroj enpaŝis laŭ afekta maniero, vestitaj kiel virinoj kun krete blanka ŝminko kaj remburitaj mamoj. Nun kiam virinoj rajtas kunsidi en la senato, ili deklaris per akutaj falsetaj voĉoj, ilia unua dekreto estas, ke la tagordo ne komenciĝu ĝis meze de la mateno, por ke ili havu tempon por ŝminki kaj frizi sin antaŭ ol aperi publike. Post tio la tuta kompanio lanĉis sin en ĥaosan debaton, kiu konsistis ĉefe el interŝanĝo de insultoj pri la vizaĝoj kaj figuroj unu de la alia, miksitaj kun minacoj elgrati al si reciproke la okulojn. Estis tamen unu afero pri kiu ĉiuj konsentis: estas maljuste, ke nur virinoj devas elteni la doloron kaj danĝeron de naskado. Ili decidis aprobi novan leĝon, laŭ kiu viroj naskos la infanojn, dum virinoj aliĝos al la armeo kaj foriros por defendi la limojn de la imperio.

Dum Agripina emis foje ridi pro la ŝercoj, samtempe pikis ŝin sento de incitiĝo. La skeĉo ridindigas virinojn, kvazaŭ ili pensas nur pri vestoj kaj juveloj. Ĝi sugestas, ke ili ne kapablas diskuti sen gliti al stulta kriado de insultoj. Kompreneble virinoj scius kiel partopreni en inteligenta debato, se ili ricevus la ŝancon. Finfine, ekzistas la ekzemplo de Hortensia, la heroino de Agripina, kiu ne nur parolis antaŭ la reganta virtriopo en la Forumo, sed faris tion tiel elokvente, ke la viroj estis devigataj cedi al ŝiaj argumentoj.

Post lasta kanto la komika trupo retiriĝis, dum la sklavoj enportis ludtabulojn kaj ĵetkubujojn. La preferata distraĵo de Klaŭdio estis ludi triktrakon, precipe en festaj okazoj – iam li eĉ verkis historion de la ludo kun seriozaj diskutoj pri strategio. Agripina mem neniam interesiĝis pri rulado de ĵetkuboj, kio laŭ ŝi estas malŝparo de tempo. Eĉ en Pontio, kiam ŝi havis pli da libera tempo ol ŝi sciis utiligi, ŝi neniam sentis la tenton forfrivoli ĝin puŝante ludpecojn sur tabulo. Dum la Saturna festo tio tamen estis tradicia, kaj ŝi faris sian eblon kundividi la entuziasmon de sia estonta edzo pri la ludo. “Ne tien metu vian pecon, Pina! Ĉu vi ne vidas, ke vi malfermas al mi la ŝancon bloki vin dum mia venonta vico?”

Montriĝis, ke Oktavia heredis la pasion de sia patro pri ĵetkuboj kaj tabulludoj. Ŝi defiis Lucion kunludi Kvin-en-vicon, kion li akceptis kun la supereca mieno de junulo dekunu-jara, kiu volas afabli al sia pli juna kuzino. Tiu esprimo baldaŭ forviŝiĝis el lia vizaĝo, kaj malgajninte du fojojn sinsekve, li rapide akceptis la inviton de Britaniko veni renkonti lian parolantan papagon.

“Jes, tio estas bona ideo!” Oktavia puŝis flanken la ludtabulon kaj saltis surpieden. Ŝi venis al la divano de Agripina, kaj proponis sian manon. “Ni iras supren al la birdejo. Ĉu vi volas veni kun ni, kuzino Agripina?”

Flatis Agripinan la preteco de la knabino partoprenigi ŝin. Kompreneble Oktavia havas neniun ideon, ke ŝi parolas kun sia onta vicpatrino, sed ŝia deziro amikiĝi aŭguras bone por la estonteco. “Tre volonte”, ŝi diris.

“Voku la sklavojn por via pelerino, antaŭ ol vi iros supren”, Klaŭdio konsilis. “Estas malvarmete tie supre en ĉi tiu sezono.”

La birdejo estis tuj sub la tegmento. Britaniko kaj Lucio saltis supren laŭ tri ŝtuparoj, dum Oktavia sekvis pli malrapide, rigardante malantaŭen de tempo al tempo por certiĝi, ke Agripina, volvita en sia pelerino, ne tro postrestas. Kiel Klaŭdio avertis, ĉiu etaĝo estis pli frosta ol la antaŭa. Ĉi tio nepre estu rapida vizito, Agripina pensis en si mem. Altaj fenestraj truoj enlasis la krepuskan lumon de malfrua posttagmezo, sed la tagoj ĉi-sezonaj estis mallongaj, kaj baldaŭ estos tro mallume por retrovi sian vojon malsupren.

La lasta ŝtuparo kondukis al kaduka pordo kun farbo senŝeliĝanta por malkaŝi pli malnovajn tavolojn en diversaj koloroj. Britaniko malfermis ĝin per abrupta tirego, kaj Lucio sekvis lin internen.

“Venu, kuzino Agripina!” Oktavia diris. “Venu vidi la birdojn!”

Agripina atingis la pordon, kie ŝi tuj ekhaltis. Ĉiu senso estis atakata de misa bruego de fajfoj kaj huoj kaj grakoj, miksita kun la haladzo de birdofekaĵetoj kaj la odoraĉo de malfreŝaj lignosegaĵoj. La ĉambro konsistis el mallarĝa koridoro kondukanta al granda nefermebla fenestroaperturo, kaj la du longaj muroj estis tegitaj de dekoj da kaĝoj, kiuj ĉiuj entenis plurajn saltetantajn, flirtantajn flugilbatantajn enloĝantojn.

Provante ne spiri, Agripina plonĝis en la ĉambron. Senaverte sonis surdiga kriĉego rekte en ŝian orelon. Konsternite, ŝi saltis malantaŭen. “Ne timu, panjo”, Lucio diris. “Tio estas nur la papago de Briĉjo.”

La birdo estis katenita al stango. Ĝi estis ne tre granda, grizkolora kun fajre ruĝa vosto. Denove ĝi aŭdigis sian orelfendan kriĉegon, kaj Agripina ekridis pro ŝoko. “Ĉu tiun frenezan bruaĉon faris tiu tute eta birdo?”

“Ŝi povas ankaŭ paroli!” Britaniko neniam antaŭe proprainiciate alparolis Agripinan. “Rigardu.” Ŝi estis konsternita, kiam li puŝis pompeceton en la minacan hokforman bekon de la birdo. Agripina estis certa, ke ĝi forŝiros liajn fingrojn. “Taniko! Taniko!” ĝi grakis. “Lerta knabo!”

“Venu vidi miaj pigojn”, Britaniko diris. “Ili estas la plej inteligentaj birdoj, kiujn mi konas. Se oni metas por ili manĝaĵon funde de vazo, ili engutigas akvon ĝis ĝi flosos al la surfaco.”

“Ĝuste kiel en La fabloj de Ezopo!” Oktavia diris.

“Ĉu ankaŭ ili povas paroli?” Agripina demandis.

“Ne la pigoj. Sed mia sturno povas. Mi instruis al ĝi diri versaĵon en la Greka. Rigardu, ĝi estas ĉi tie.”

Post la sturno, Britaniko volis montri al ŝi sian najtingalon kaj tiam la kolombojn. Pri ĉiu birdo li havis eksterordinare vastajn sciojn: ĝian devenon, ĝiajn kutimojn, kaj diversajn apartaĵojn de la konduto de ĉiu specio. Li estas kurioza infano, Agripina meditis, mense tiel malrapida pri iuj aferoj, kaj tamen tiel bone informita pri tio, kio interesas lin. Sed eble tiurilate li ne estas tiel malsama de sia patro, kiu tro longe prelegis dum la tagmanĝo pri la historio de la Saturna festo. Estas klare, ke se ŝi kuraĝigos la knabon, li plu kondukos ŝin de kaĝo al kaĝo, ĝis estos tro mallume por daŭrigi.

“Dankon, ke vi montris al mi viajn birdojn, Britaniko. Sed nun estas tempo reiri malsupren, dum eblos ankoraŭ vidi la ŝtupojn.”

“Tio ne gravas. Mi povas retrovi la vojon en la mallumo. Vi ankoraŭ ne vidis mian strigon.”

“Nu bone, ni vidu la strigon, sed post tio mi vere devos reiri.”

Britaniko emis tro longigi sian prelegon pri la kutimoj de strigoj, sed Agripina baldaŭ interrompis lin, kaj tirante sian pelerinon firme ĉirkaŭ siajn ŝultrojn, celis la pordon.

“Ĉu mi montru al vi la vojon malsupren, kuzino Agripina?” Oktavia demandis.

“Dankon, vi estas tre afabla. Ĉu vi venos, Lucio?”

“Ĉu mi ne rajtas resti ankoraŭ iomete, panjo? Mi venos malsupren kun Briĉjo.”

Tra la ŝtupara ŝakto jam etendiĝis ombroj, kaj antaŭ ol ŝiaj okuloj alkutimiĝis al la malforta lumo, Agripina devis palpi sian vojon de unu ŝtupo al la posta. Oktavia prenis ŝian manon.

“Ĉu ankaŭ vi interesiĝas pri birdoj?” Agripina demandis ŝin.

“Ne aparte. Mia preferata afero estas legado. Mi ŝatas rakontojn kaj poezion.”

“Ankaŭ via kuzino Drusila ŝategis tiujn. Kaj kiam ŝi havis vian aĝon, ŝi kolektis gemojn.”

“Drusila? Ĉu ŝi estis via fratino?”

“Jes, mi havis du fratinojn, Drusilan kaj Livilan. Nun ili ambaŭ estas mortaj.”

“Mi tiom dezirus havi fratinon. Estas Antonia, sed ŝi estas multe pli aĝa ol mi. Mi ŝatus havi fratinon, kun kiu mi povus ludi. Ĉu viaj fratinoj estis samaĝaj kiel vi, kuzino Agripina?

“Nur unu-du jarojn pli junaj. Ni ja ludis kune kelkafoje, sed mi pensas, ke ni kverelis pli ol ni ludis.”

“Se mi havus fratinon, mi ne volus kvereli kun ŝi. Kiajn ludojn vi faris?”

“Sinjo kaj mi ludis ostetojn kaj kvin-ŝtonojn, sed Livila neniam estis tre lerta pri tiaj ludoj. Kaj ŝnurosaltadon, kaj ĉasludon...”

“Mi ŝatas ŝnurosaltadon! Ĉu estis kantoj, kiujn vi kantis dum vi saltis? Ĉu vi konas tiun pri la eta poneo?”

Agripina tre malofte revokis al sia memoro tiujn feliĉajn tempojn antaŭ ol ŝia patrino estis sendita en ekzilon, sed nun ŝi konstatis, ke eblas rerigardi al ili kvazaŭ ili okazis al alia homo. Ŝi serĉis en sia menso la versaĵojn, kiujn ŝi kaj ŝiaj fratinoj kutimis kanti, kaj komparis diversajn versiojn kun Oktavia, ĝis ili realvenis ĉe la lumo kaj varmo de la teretaĝo.

Ili trovis Klaŭdion, kiu ankoraŭ kuŝis en la manĝosalono. Li revolvis la librovolvaĵon, kiun li tenis en sia mano. “Ha, jen vi finfine. Mi komencis demandi min, ĉu vi ne frostomortis tie supre. Antonia kaj Faŭsto petis min saluti vin – ili jam reiris hejmen.”

Oktavia grimpis sur la divanon de sia patro kaj frotis sin kontraŭ lin por varmiĝi. “Kuzino Agripina konas la saman versaĵon kiel mi, pri la fulisto en la kuvo. Ŝi kantis ĝin kun Sinjo kaj Livila.”

Klaŭdio rigardis Agripinan kun miro. “Ĉu vere? Mi vidas, ke vi du havas multajn komunajn interesojn. Nu, tio estas bona afero. Estonte vi vidos kuzinon Agripina sufiĉe pli ofte.”

2

“Mia kara, mi ĵus ricevis la plej skandalan novaĵon. Tiu junulo, kiu estas fianĉo de Oktavia. Silano. Mi faradis ĉion eblan por doni novan ŝancon al tiu flanko de la familio. Kompreneble vi scias pri lia avino Julia, via onklino. Ŝi pasigis la plej grandan parton de sia vivo en ekzilo, naskinte infanon ekster la geedzeco. Mi argumentis, ke malbonaj moraloj ne ĉiam herediĝas interne de la familio. Via patrino estis la plej brila pruvo pri tio.”

“Sed oĉjo Klaŭdio, kio okazis?”

La nazo de Klaŭdio likis, kiel ĉiam okazis, kiam li agitiĝis, kaj li viŝis ĝin per sia brako. “Kaj imagu, ke oni persvadis min fianĉigi lin al mia filino! Ĉu ne ekzistas prostituitinoj por tiaj aferoj? Ĉu li ne havas sklavinojn? Kaj anstataŭe li uzas sian fratinon!”

Palaso! Ŝi memoris, ke estis iu plano, kiun ŝi ne kuraĝigis lin kundividi kun ŝi. Ĉu li ŝovis sian nazon en la aferojn de Silano?

“Ĉu lian fratinon?”

“Tio estas apenaŭ kredebla. Mi ĵus ricevis viziton de Vitelio – lia filo estas edzo de la fratino de Silano – aŭ estis ŝia edzo ĝis nun. Ŝajne Vitelio venis en la ĉambron senaverte, kaj kaptis Silanon dum li karesis ŝian mamon. Li diris al mi, ke Silano tuj fortiris sian manon, kaj ili ambaŭ dissaltis kun kulpaj mienoj.”

La vortoj de Klaŭdio vekis longe enterigitan memoron en la menso de Agripina. Ŝi kaj ŝiaj fratinoj – kaj Boteto. La tri diinoj... “Do vi diras, ke Silano palpis la mamon de sia propra fratino.”

“Ĝuste tiel. Vitelio pensis, ke li nepre informu min pri tio. Kompreneble ankaŭ li estas ŝokita – finfine la junulino ja estas lia bofilino. La demando estas, kion mi faru? Ĉu ni senbrue nuligu la gefianĉecon – kaj se ni faros tion, kiel ni klarigos ĝin? Sed se ni publike senhonorigos lin, tio donos malbonan impreson.”

Agripina pripensis la aferon. Palaso ja provizis ŝin per la ŝanco, kiun ŝi bezonas, sed kiel ŝi plej bone profitu de ĝi? Ŝi ne volis, ke Klaŭdio konstatu, ke ŝi tre aktive serĉis tian okazaĵon. Kaj krome, perturbis ŝin la memoro, kiu estis vekita en la ombraj profundejoj de ŝia menso. Por ne respondi tuj, ŝi demandis: “Kiel vi ekaŭdis pri tio?”

“Palaso malkovris tion de unu el la familiaj sklavoj. La tuta domanaro sciis pri la afero, sed evidente ĉiuj preferis silenti pri ĝi.”

Laŭ la impreso de Agripina, Palaso kaj Vitelio verŝajne kunlaboris por kunmeti tiun rakonton. Ĉu ĝi estis tute inventita, aŭ ĉu Vitelio efektive kaptis Silanon en kompromita situacio? Tio ne ŝajnis malebla, kiam ŝi pensis pri siaj propraj infanaj jaroj. “Li ŝajnis tiel virta junulo.”

“Ĝuste tio estas la problemo. Ni povus silenti pri la afero, kompreneble, sed restas la demando – ĉu al tia homo mi deziras konfidi mian filinon?”

“Kaj la imperion”, Agripina aldiris.

“Efektive. Ne, la konkludo estas klara: Silano estas forigenda. Mi transdonos la aferon al Vitelio. Li estas cenzuristo de la senata registro. Li povos anonci, ke Silano kulpas pri maldeca konduto, kaj ke lia nomo estu forigita el la listo.”

Estas tro frue por mencii al Klaŭdio, ke ŝi volas proponi novan kandidaton por la mano de lia filino. Ŝi lasos tion al Palaso... aŭ se ŝi estos bonŝanca, Klaŭdio mem atingos la saman konkludon sen ilia sugesto. “Jes, tio ŝajnas la plej bona aliro”, ŝi diris.

Tiom konsternegis Klaŭdion la perfido kaj ekzekuto de lia edzino Mesalina, ke li ĵuris, ke li neniam plu reedziĝos. Liaj konsilantoj tamen argumentis, ke li bezonas edzinon por apogi lin en lia peza laboro, kaj ankaŭ por prizorgi la edukon de

Ne, ne, mi havas pli bonan ideon! Mi tute ne mencios liajn konsilantojn – la homoj ĉiuokaze estas tiom suspektemaj pri ili. Mi donos la impreson, ke la ideo venis de la senatanoj.

Tiom konsternegis Klaŭdion la perfido kaj ekzekuto de lia edzino Mesalina, ke li ĵuris, ke li neniam plu reedziĝos. Unu el la senatanoj tamen havis alian opinion. Lucio Vitelio estis alte taksata en la senato pro sia elstara honesteco dum la daŭro de longa kaj eminenta kariero. Li estis konsulo tri fojojn, guberniestro de Sirio, kaj krome li estis amiko de Klaŭdio de multaj jaroj. Dum parolado al la senato li asertis, ke estas esence, ke la imperiestro reedziĝu kiel eble plej baldaŭ, ĉar li bezonas edzinon por apogi lin en lia peza laboro kaj por prizorgi la edukon de liaj du junaj infanoj.

“Ni faru el ĉi tio ekzemplon por la estonteco”, li deklaris. “Ordinaraj civitanoj rajtas mem elekti sian edzinon, sed la imperiestro ne estas ordinara civitano. La elekto de taŭga kunulino havas gravecon por la tuta imperio. La senato transprenu la taskon serĉi edzinon por la imperiestro.” Tiun proponon akceptis la senatanoj kun aplaŭdoj.

Tio estis la unua fojo, kiam mi havis la ŝancon kunpretigi paroladon antaŭ ol ĝi estis deklamita en la senato. Ĝuste kiel mi revis de ĉiam – sed estas amuze, ke kiam la afero efektive okazis, mi eĉ ne rimarkis, ke finfine mi realigas mian ambicion. Tio ŝajnis tiel natura sub la cirkonstancoj: mi kaj Klaŭdio kuŝis sur niaj apartaj divanoj en la lampolumo, Vitelio staris apud la karbujo kun tabuleto enmane, kaj lia ombro moviĝis kaj gestis sur la muro dum li provis pecetojn el sia parolado. Kaj ankaŭ Palaso ĉeestis – mi kredas, ke estis ankaŭ Palaso, ĉu ne? – jes, nun mi memoras, li sidis sur tabureto en la fono por fari notojn kaj de tempo al tempo mem kontribuis iun komenton.

Mi estis tiu, kiu sugestis aldoni tiun detalon pri la ekzemplo por la estonteco, ke la senatanoj transprenu la taskon serĉi edzinon por la imperiestro. “Bonega ideo!” Klaŭdio diris. “Notu tion, Palaso.” Kaj do ni kvar kune prilaboris la paroladon, mi kiel membro de la teamo same kiel la aliaj.

“Mi vidas, ke vi konsentas, senatanoj, ke estas nia tasko konsili la imperiestron pri la elekto de edzino. Kaj, kiel vi certe konsentos, ŝi estu virino kun eminenta deveno, pruvita naskokapablo, kaj senmakula morala reputacio.

Tio estis aludo al Mesalina, kompreneble – almenaŭ tiu frazo pri la morala reputacio. Mi evitis rigardi Klaŭdion, fikse tenis miajn okulojn ĉe Vitelio dum li laŭtlegis tiun frazon, kaj sendube Klaŭdio ŝajnigis indiferenton, kiel li ĉiam faris. Kompatinda oĉjo Klaŭdio – li certe devis scii, ke komikaj aktoroj reludas la rakonton pri ŝia adultado tra la tuta imperio.

Ekzistas nur unu homo, kiu kombinas ĉiujn tiujn kvalitojn. Povas esti neniu virino en Romo, aŭ fakte ie ajn tra la imperio, de pli glora familia deveno ol Agripina. Ne necesas, ke mi memorigu vin, ke ŝi estas rekta posteulo de Aŭgusto, de sia patro Ĝermaniko, kaj de sia virta patrino.

La virta patrino estis mia kontribuo. Palaso faris aproban kapjeseton, kiam mi sugestis tion. Mi ne estis la sola pranepino de Aŭgusto, sed se iu ajn senatano missupozus, ke Vitelio aludas al Emilia, tio sufiĉus por montri, ke li rigardas la malĝustan branĉon de la familia arbo.

Ŝi estas sinjorino kun neriproĉebla reputacio, ankoraŭ sufiĉe juna por provizi la imperiestron per pliaj heredontoj,

Kompreneble mi neniel intencis fari tion

kiu, hazarde, lastatempe vidviniĝis. Ne nur tio, sed kiel posteulo kaj de la Klaŭdia kaj de la Julia sangolinioj, ŝi proprapersone unuigos tiujn du familiojn, kaj certigos finon de la rivaleco, kies ombro etendiĝis dum la lastaj tridek jaroj.”

Mi transsaltos la postan peceton... kiam li diskutis la neceson ŝanĝi la leĝon, por ke Klaŭdio povu edziĝi kun sia nevino. Tio estis la plej tikla parto de la parolado. Ĝis tiu punkto liaj aŭskultantoj sekvis simpatie, sed tiu estis la momento, kiam kelkaj el ili estus povintaj vekiĝi kaj ekkonstati precize kien la tuto kondukas. Tiu diskuto estis neevitebla en la senato, sed ne havas sencon memorigi la homojn pri tio nun. Mi saltos antaŭen ĝis tiu momento, kiam Lucio Mamio ekstaris por proponi, ke la senato sendu delegitaron al la imperiestro. Utila homo, Mamio – ni ĉiam povis fidi lin, kiam necesis defendi ian delikatan leĝoproponon.

La parolado de Vitelio estis akceptata aprobe. Oni konsentis, ke delegitaro estu sendita al la imperiestro, por instigi lin reedziĝi, kaj por rekomendi min kiel lian edzinon.

Ne, tio ne sufiĉas – tro seka. Necesas io pli entuziasma.

Spronite de la parolado de Vitelio, ĉiuj senatanoj samtempe rapidis el la ĉambro. Ili kriis, ke se Klaŭdio hezitos, ili insistos, ke li edziĝu kun Agripina, la sola taŭga kandidato kiel edzino de la imperiestro. Tiun krion transprenis la publiko, kiu atendis ekster la senatejo, kaj la tuta homamaso ekiris al la palaco. Iliaj krioj aŭdiĝis antaŭ ilia alveno, tiel ke ĝis ili atingis la Forumon, Klaŭdio jam sciis pri la afero, kaj atendis por akcepti ilin. Ricevinte la gratulojn kaj aplaŭdon de la publiko, li eniris la senatejon por anonci sian edziĝon.

kaj por peti ŝanĝon en la leĝo, kiu rajtigos al li edziĝi kun la filino de sia frato. Delikata afero, kies sukceso tute ne estis certa, sed nia zorga preparado premiis nin per la dezirata rezulto.

Kaj tiel okazis, ke kun la beno de la senato, je 33 jaroj mi fariĝis edzino de la imperiestro.

3

En Romo

Printempe, 49 pK

La edziniĝo de Agripina kun ŝia onklo estis solenita en la printempo, proksimume duonan jaron post la morto de ŝia antaŭulino. Post ioma diskutado kun la konsilantoj de Klaŭdio, ili decidis signi la okazon per unusola tago da festado. Troigita elmontro de ĝojo estus nekonvena, aliflanke ili ne deziris doni la impreson, ke ili provas malemfazi la aferon. Krome, kiel Palaso atentigis, la publiko atendos cirkokonkursojn kaj aliajn distraĵojn, kiuj tiuj helpos firmigi la popularecon de la nova edzino de la imperiestro.

Frue en la mateno Agripina en sia flamkolora vualo forlasis la domon, kie ŝi loĝis kun Krispo post ilia reveno al Romo. Ŝi staris la lastan fojon antaŭ la ĉefpordo, kun Lucio ĉe sia flanko, momente blindigite de la brila aprila suno. Tio estas bonaŭgura komenco de la nova edzineco, ŝi pensis, kiel estas ankaŭ la gratulaj krioj de la publiko, kiu malgraŭ la frua horo staras en la placo por vidi la novedzinon ekiri al sia estonta hejmo. “La dioj benu la filinon de Ĝermaniko!” iu kriis el la homamaso, kaj aliaj ripetis la krion.

Portolito staris atendanta, akompanata de ok Numidaj portistoj en uniformoj purpuraj, samkoloraj kiel la kurtenoj. La portolito estis sendita de la palaco, imponega veturilo kun kadro el ĉizita kaj polurita ligno inkrustita de eburo, sufiĉe granda por teni du homojn sidantajn unu fronte al la alia. Ĝi antaŭe apartenis al Mesalina por uzado dum publikaj okazoj, kaj ĝi nun estis rebeligita por Agripina. Ŝi enpaŝis, sekvate de sia honora akompanantino, Pomponia, kiu estis posteulino de ŝia avo Agripo. Lucio rajdis apude sur poneo kun purpuraj kaj oraj akcesoraĵoj, kaj du liktoroj staris pretaj por marŝi antaŭe. Krome estis dekoj da klientoj, inkluzive de Pola kaj Polina, aldone al pastroj, muzikistoj, kaj multenombraj aliaj asistantoj. La muzikistoj ekludis, kaj kun la sono de flutoj kaj citroj, Agripina estis portata en procesio tra la stratoj de Romo al sia nova hejmo.

Apartamento jam estis preta por Agripina interne de la palaco, proksime al tiu de ŝia estonta edzo, sed ne tute apude. Lucio ricevis ĉambron en la sama koridoro kiel la gefiloj de Klaŭdio, Britaniko kaj Oktavia. La geedziĝa nokto estis temo de ioma intertraktado inter Agripina kaj ŝia onklo. Necesos pasigi almenaŭ la unuan nokton kune, sed Agripina tre klare indikis, ke laŭ ŝia intenco tio estos nura formalaĵo. Ŝi estus preferinta klarigi al la mondo, ke ne okazos seksa plenumiĝo, sed pri tiu fakto ŝi devos silenti, ĉar ĝi povus fariĝi ilo por tiuj, kiuj deziras pridubi la validecon de la geedziĝo. Ŝi tamen jam decidiĝis, ke post tiu unusola nokto, ŝi kaj Klaŭdio neniam plu kundividos litoĉambron.

Estis la kutimaj krudaj ŝercoj kaj kantoj dum la geedziĝa bankedo. Agripina ĝentile ridetis responde al la maldecaj komentoj, same kiel ŝi faris dum siaj pli fruaj geedziĝfestoj. La situacio nepre estus embarasa por la novedzino, ĉu temus pri ŝia unua edziniĝo aŭ ŝia tria. Klaŭdio videble amuziĝis, kaj trinkis multege tro da vino. Ŝi timis, ke la kombino de la kantoj kaj la drinkado povus havi la sekvon, ke li forgesos ilian interkonsenton.

Dum krepuskiĝis, la orkestro ekludis la tradician geedziĝan himnon, kaj kun malagrabla antaŭsento Agripina vidis alproksimiĝi sian honoran akompanantinon. Agripina tenis sian dorson rekta, sian kapon alta, dum ŝi permesis al Pomponia konduki ŝin en la direkton de la litoĉambro. Ŝi vidis, ke du el la gastoj flustras inter si kun signifoplenaj rikanetoj, kaj ŝi preskaŭ ruĝiĝis imagante la pensojn, kiuj trapasas iliajn mensojn. Estas vere, ke la svato ja ricevis la aprobon de la senato, sed tio signifas nenion apud la simpla fakto, ke laŭ la supozo de ĉiuj ĉeestantoj, Agripina iras nun seksumi kun sia propra onklo.

Distris ŝin momente alblovo de freŝe tranĉita pino, kiam la sklavoj per drama gesto malfermis la pordon. Ŝajnis al Agripina, ke ŝi rigardas en fruktoĝardenon anstataŭ en dormoĉambron. Kovris la murojn pentraĵo de vivgrandaj florantaj arboj en nebulecaj bluoj kaj verdoj, kaj ĉe la du ekstremoj de la lito staris grandaj bronzaj vazoj plenaj je bonodoraj pinbranĉoj, ĉirkaŭplektitaj de printempaj floroj kaj ĉerizoj, simbolantaj la fekundecon kiu espereble benos ŝian pariĝon. Pomponia prenis ŝian manon kaj kondukis ŝin internen.

Agripina sidiĝis sur tabureton inkrustitan de eburo por ke Pomponia malpinglu ŝiajn juvelojn kaj transdonu ilin unu post alia al la du sklavinoj, kiuj jam atendis ŝian alvenon en la ĉambro. Tiam ŝi ekstaris por ke la triopo senvestigu ŝin ĝis ŝia mambendo. Ŝi estus preferinta reteni sian subtunikon, sed se ŝi faros tion, ĉiuj en la palaco aŭdos la onidiron jam antaŭ la posta mateno. Pomponia eltiris malaltan remburitan tabureton de sub la lito, kaj Agripina paŝis sur la altan matracon ĝuste kiam Klaŭdio envenis kun du servistoj.

Ŝi turnis siajn okulojn al la alia direkto dum li senvestigis sin, tiam sentis lin suprengrimpi sur la liton apud ŝi, dum Pomponia verŝis vinoferojn al la gedioj de la Klaŭdia kaj Julia familioj kaj preĝis, ke ili benu la seksan plenumiĝon baldaŭ realigotan. Farinte tion ŝi blovestingis la lampon, kaj la servistoj retiriĝis, lasante Agripinan enlite kun ŝia onklo.

La ĉambro estis nigre senluma, sed ŝi sentis la pezon de Klaŭdio kiu premas la matracon apud ŝi, ŝi aŭdis la snufadon de lia spiro, kaj flaris la haladzon de vino, kiu ŝvebis ĉirkaŭ li. “Pina?” Klaŭdio diris. “Ne necesas volvi vin en la kovriloj kaj kaŭri ĉe la rando de la lito. Remetu vian tunikon, se vi preferas. Mi scias, kion ni interkonsentis, kaj mi respektos tion.”

“Kompreneble vi ne forgesis, onklo. Mi neniam dubis pri vi.”

“Ne plu onklo. Edzo. Bonan nokton, mia kara.”

“Bonan nokton.”

Li turnis sin al sia alia flanko, kaj ŝi aŭdis lin ellasi etan furzon, kies plena efiko bonŝance estis sufokita sub la kovriloj.

Agripina profitis de la okazo por kuŝi pli komforte sur sia dorso, fiksrigardante blinde en la mallumon. Kvankam ŝi amis sian onklon, ŝi devis konfesi, ke liaj personaj kutimoj estas malplaĉaj. Eble estis tiu furzo, kiu pensigis ŝin pri Mesalina. Verŝajne ŝi estis ĉirkaŭ dekok-jara, kiam ŝi estis edzinigita al Klaŭdio. Ne estis strange, ke logis ŝin pli junaj viroj – sed tio ne pravigis la fakton, ke ŝia konduto estis nepardonebla. Nepardonebla, kaj nekredeble stulta. Finfine, ŝia edzo ja estis la imperiestro. Kun ĉiuj privilegioj de sia pozicio, kun siaj du belaj infanoj – aŭ ĉiuokaze kun unu bela infano – ŝi forĵetis ĉion pro nura fizika pasio.

Agripina havis neniun intencon preni amanton. Estis ŝia celo esti same ĉasta kiel Livia – kaj cetere, nun kiam ŝi estas edzino de la imperiestro, ŝi estos multe tro okupata por malŝpari tempon pri aferoj karnaj.

La unua tasko de Agripina post sia edziniĝo estis gajni la konfidon de la senato. La senatanoj ja elektis ŝin kiel edzinon de la imperiestro, sed ŝi sciis, ke multaj el ili tamen havis dubojn pri pariĝo, kiun ili rigardas kiel incestan, kaj iuj senkaŝe voĉdonis kontraŭ ĝi. Palaso havigis al ŝi liston de tiuj, kiuj kontraŭstaris la ŝanĝon de la leĝo, kaj ŝi intencis fari sian eblon persvadi ilin, ke la decido de la senato estis saĝa. Kompreneble ŝi ne sukcesos konvinki ĉiun unuopan senatanon, sed ŝi povos almenaŭ montri al ili, ke ne ekzistas kialo por malfidi ŝin.

Agripina sciis tute bone, ke tio, kion la senatanoj pleje malamas, estas ambicia virino. Ili volas iun kiel Livian, kiu estis admirata pro sia laŭdinda subteno de sia edzo, kaj kiu neniam montris iun ajn intereson enmiksiĝi en senataj aferoj. Verdire tiu rolo ne logis Agripinan, kies plej profunda deziro estis ekstari en la senatejo kaj mem fari paroladon. Tamen estas senutile bedaŭri tion, kion ŝi neniam rajtos fari. Kiel majstra ludanto de triktrako, anstataŭ plendi pri malbonŝanca ruliĝo de la ĵetkuboj, ŝi devas utiligi kiel eble plej lerte la numerojn, kiujn ŝi ricevis.

Ĉiuokaze Agripina ne volis fari la eraron de sia frato, kiu tro rapide entreprenis grandiozajn projektojn antaŭ ol lerni la fundamentojn de sia nova rolo. Unue ŝi malkovru ĉion eblan pri la devoj de la imperiestro, lia rilato kun la provincaj guberniestroj, la funkciado de la senato, kaj ĉio alia, kio povus helpi ŝin esti efika partnero de sia edzo.

La senatanoj ne estis la plej gravaj konsilantoj de la imperiestro. La plej potencaj membroj de la personaro de Klaŭdio estis la iamaj sklavoj, kiuj sukcesis grimpi ĝis la pinto de la administra hierarĥio, aĉetante la propran liberecon survoje. Narciso estis la sekretario de Klaŭdio, Palaso respondecis pri la trezorejo, dum ĉiu peto al la imperiestro devis pasi tra la manoj de Kalisto. Tiuj tri viroj praktike mastrumis la imperion, kaj estis ilia triopo, kiu manovris por faligi Mesalinan. Agripina neniam estus povinta atingi sian nunan pozicion sen la subteno de Palaso, aliflanke ŝi sciis, ke ŝi ne estis la preferata kandidato de la aliaj du. Ĉar ŝi devos kunlabori kun ili, estas esence gajni ilian bonvolemon. Agripina estis ofte aŭdinta Krispon plendi pri la tro grimpintaj liberigitoj, kiuj tiom forgesis siajn sklavajn originojn, ke ili postulas respektan traktadon eĉ de konsuloj kaj provincaj guberniestroj. Tiutempe ŝi konsentis kun li – kaj tamen, nun kiam ŝi devis ĉiutage trakti kun Palaso, ŝi ne povis ignori la fakton, ke la iama sklavo estas majstro de politika strategio kaj intelekta egalulo de tiuj senatanoj, kiuj malestimas lin.

Vidante kiel serioze ŝi sin dediĉas al siaj novaj devoj, Palaso estis tre preta respondi ŝiajn demandojn kaj klarigi la internajn meĥanismojn de la imperio. Ankaŭ Klaŭdio estis kontenta rakonti al ŝi pri la projektoj, kiuj okupas lian atenton, kaj se ŝi esprimis opinion, diskuti kun ŝi la detalojn. Klaŭdio ofte vespermanĝis kun unu aŭ ambaŭ el la du konsuloj kaj aliaj altrangaj senatanoj. Agripina baldaŭ sugestis, ke ŝi volus partopreni en tiuj okazoj, por ke ŝi lernu pli pri registaraj aferoj. Bedaŭrinde, kiam ili eksciis, ke ĉeestos ankaŭ la edzino de la imperiestro dum tiuj vesperaj festenoj, la konsuloj kaj aliaj senatanoj nature kunportis siajn edzinojn, kaj tiam falis al Agripina la tasko babili kun la virinoj, dum iliaj edzoj parolis inter si. Ŝi estus preferinta teni siajn orelojn malfermitaj por la konversacio de la viroj, tamen ŝi faris sian eblon plenumi ĉies atendojn distrante iliajn edzinojn. Kelkaj el tiuj estis vere tre junaj, kelkajn jardekojn malpli aĝaj ol siaj edzoj, sed memorante, kiom ŝi mem estis danka tuj post sia unua edziniĝo pro la kuraĝigo de Valeria, ŝi provis laŭeble faciligi por ili la okazon.

Oni ofte aŭdas kritikojn pri Klaŭdio, kiu permesis al sia edzino influi liajn politikojn.

Ne, mi ne skribu tion. Tiom da senatanoj opinias, ke virino ne kapablas kompreni politikajn aferojn – mi skribas ĝuste tion, kion ili volas aŭdi. Mi bezonas malpli rektan aliron.

Klaŭdio ne estis la unua imperiestro, kiu kundividis siajn zorgojn kun sia edzino. Li imitis sian praonklon, la dion Aŭgusto, kiu kutimis diskuti ŝtatajn aferojn kun sia edzino Livia. Same kiel Klaŭdio sekvis laŭ la vojo kie unue paŝis Aŭgusto, tiel mi faris mian eblon paŝi laŭ la spuroj de Livia.

Kompreneble la situacio ne estis precize sama, ĉar Livia neniam estus permesinta al si verki siajn memoraĵojn kaj atentigi la homojn pri sia rolo en la decidoj de sia edzo. Ŝi estis tute kontenta lasi al Aŭgusto la gloron pro politikoj, kiuj fakte estis ŝiaj.

Mi memoras, tuj antaŭ ol mi estis edzinigita al Domicio... Mi estis en la ĝardeno kun Livia. Verŝajne ni estis en Baulo, ĉar mi memoras la fontanon kun delfenoj, kiuj elŝprucigis akvon el siaj buŝoj. Mi sidis ĉe la rando de la divano de praavinjo... La suno brule ardis, kaj ŝia divano estis lokita en la ombro de la fontano, kie venteto alblovis niadirekten la akvogutetojn kaj priŝprucetis niajn vestojn. Praavinjo klarigis al mi, kiel ŝi persvadis Aŭguston doni pli da potenco al la komunumoj ekster Romo. Stranga afero por rakonti al dektri-jara knabino. Sed la politikoj de Aŭgusto ne estis la vera temo – ŝi volis instrui al mi la arton faligi sugestojn en la orelon de mia edzo, dum mi lasos lin kredi, ke li elpensis ilin mem.

Livia estis multe pli populara ol mi – mi scias tion. Estas facile populari, se oni estas kontenta resti edzineto ĉiam en la ombro de sia edzo, de tempo al tempo uzante sian influon por fari al iu komplezon, ĝuste kiel la homoj atendas. Se tio estus sufiĉinta por mi, mi restus ankoraŭ nun ĉe la kortego, mi influus mian filon per sugestetoj kaj aludoj, mi persvadus Senekon per ĉarma rideto... sed ĉu tion mi deziras? Livia neniam ĝuis la sperton skerme debati dum aŭdienco kun rapidmensa ambasadisto.

En la parolado per kiu li rekomendis Agripinan al la senato, Vitelio asertis, ke ŝi estos la ideala homo por prizorgi la senpatrinajn infanojn de Klaŭdio. Tio ne estis la aspekto de ŝia nova rolo, kiu pleje interesis Agripinan, sed ŝi intencis montri, ke ŝi plenumos serioze tiun parton de siaj devoj.

Oktavia estis lerta knabino, kaj Agripina vidis, ke ŝi profitos de kompleta eduko pri la Grekaj lingvo, historio kaj literaturo, same kiel ŝi mem ricevis kiel infano. La inoj de la Julia familio ĉiam estis bone edukitaj. Provizore Lucio partoprenis en la lecionoj de sia kuzino. Ilia instruisto, Ĥeremono, informis Agripinan, ke li estas vere entuziasma pri Homero kaj Virgilio, kaj facile parkerigas longajn poemojn. Li ankaŭ ĝuas retorikon, kaj ŝategas verki kaj deklami paroladojn. Kiel sia onklo Gajo, Lucio havis talenton pri aktorado – ŝi povis imagi lin kiel advokaton, kiam li estos pli aĝa, kiu prezentos sian paroladon kun dramecaj gestoj. Tamen li estis maldiligenta, kaj kvankam li faris siajn lecionojn bone kiam li donis al tio sian atenton, li multe pli interesiĝis pri la faroj de la ĉarkonkursistoj ĉe la Cirko. Li povis citi la nomojn de ĉiuj konkursistoj kaj iliaj ĉevaloj, listigi la konkursojn, kiujn ili gajnis – Agripina sciis, ke tio estas tipa konduto de knabo liaaĝa, kaj tamen ŝi bedaŭris, ke li ne montras pli da emo al historio. Estis bonŝance, ke li aĝis du jarojn pli ol Oktavia, alie lia lerta kuzino estus povinta facile superi lin.

Pli serioza demando estis, kion fari pri la pli juna frato de Oktavia. Agripina hezitis atentigi Klaŭdion pri la mankoj de lia filo, sed ne pasis multe da tempo antaŭ ol li mem aludis al tiu temo. “Mi esperis, ke Britaniko venkos siajn problemojn, sed verdire ĝis nun mi vidas nenian signon, ke tio okazos. Li ankoraŭ ne finlernis la alfabeton, li ne povas skribi du frazojn sen eraro – kaj mi parolas nur pri la Latina. Pri la Greka ni eĉ ne pensu.”

“Eble li pliboniĝos kreskante.” Agripina sciis, ke tio estas malverŝajna, sed estante nun edzino de Klaŭdio, ŝi sentis la devon konsoli lin. “La homoj diris similajn aferojn pri vi, kiam vi estis infano – ĉu vi ne rakontis al mi, ke Aŭgusto estis konvinkita, ke vi havas mensajn mankojn?

“Tio estas vera”, Klaŭdio diris, “sed mi neniam havis problemon pri miaj lecionoj. La sola afero, kiun Britaniko ŝajnas kompreni, estas bestoj. Musoj, skaraboj, testudoj, birdoj, simioj... li malŝparas horojn rigardante la okazaĵojn en tiu simiokaĝo – foje mi preskaŭ imagas, ke li parolas kun ili.”

Inundis Agripinan ondo de tenereco al ŝia onklo. Ŝi memoris lin ĉe la nomceremonio de Britaniko – tiam la nomo estis Ĝermaniko – kiu fiere prezentas sian filon al siaj familiaj dioj. Ŝi prenis liajn manojn. “Mi tiom bedaŭras, oĉjo Klaŭdio. Vi estas malbonŝanca pri viaj filoj.”

Li premis ŝian manon responde, ridetante pro ŝia reglito al tiu pli intima nomo.

“Kion diras lia instruisto?” Agripina demandis.

“Li senesperiĝas. Li provis puni la infanon, sed bati lin ne plibonigis la situacion – eĉ male. Tial mi diris al li, ke li lasu la knabon trankvila. Se li vere ne kapablas lerni, ne havas sencon turmenti lin.”

“Mi demandas min, ĉu Sosibio estas la plej taŭga instruisto por Britaniko”, Agripina diris. “Ni devus serĉi iun kun pli da pacienco...” Ŝi silentiĝis, konsiderante enmense la disponeblajn elektojn. “Kion vi pensus pri la malnova instruisto de Lucio – Aleksandro? Mi aŭdis lastatempe, ke li ĵus eldonis traktaĵon pri la prizorgado de abelujoj. Li estus ideala por Britaniko.”

“Ideala, se ni intencus, ke la knabo fariĝu abelisto. Tio, kion li bezonas je sia aĝo, estas gramatiko kaj historio.”

Agripina pensis en si mem, ke malverŝajne Britaniko iam ajn sukcesos en tiuj fakoj, sed ŝi ne volis doni la impreson, ke ŝi enmiksiĝas en la planoj de Klaŭdio rilate al lia filo. Krome, estis alia afero kiun ŝi deziris diskuti kun li de kiam ili geedziĝis, kaj ŝi taksis, ke ĉi tiu povus esti la ĝusta momento por mencii tion. “Se temas pri la edukado de la knaboj, mi pensas de iom da tempo, ke Lucio devus nun transiri al la posta paŝo. Mi volus komenci pretigi lin por la politika vivo en Romo.”

“Ĉu ne estas iom tro frue por tio? Kiom li aĝas nun – dek du jarojn, ĉu ne? Kial ne atendi, ĝis li oficiale plenaĝiĝos?”

“Mi konsentas, ke estas iom frue, sed mi daŭre pensas pri Boteto. Se praonklo Tiberio nur estus permesinta al li ricevi taŭgan edukon, li ne estus farinta tiom da stultaj eraroj.”

“Fakte, li povus esti imperiestro ankoraŭ nun”, Klaŭdio diris.

Agripina ridis. “Kaj vi ankoraŭ vivus trankvile en via kampara bieno kaj verkus historiojn.”

“Kaj mi scivolas, kie estus vi? Mi dubas, ĉu vi estus volinta edziniĝi kun via maljuna onklo, se mi ne estus la imperiestro.”

“Tiuokaze mi estus perdinta la plej bonan edzon, kiun mi estus povinta trovi.”

“Eminente diplomatia respondo. Ĝuste kiel mi atendas de la edzino de la imperiestro. Kaj nun diru al mi – kiu estus la ĝusta homo por instrui Lucion pri politikaj aferoj en Romo? Mi ne dubas, ke vi jam havas iun en la menso.”

“Nu, vi pravas, sed mi ne certas, kion vi opinios pri mia ideo. Mi pensas pri Seneko.”

“Seneko!” Klaŭdio estis trafita de surprizo – ŝi vidis, ke li mem neniam estus pensinta pri tiu nomo. Post tiu unua elkrio, li silentiĝis. Agripina atendis dum li murmuris al si mem, ensuĉante siajn lipojn dum li konsideris ŝian sugeston. “Verŝajne tio estus farebla”, li diris finfine. “Estis la ĝusta afero siatempe sendi lin en ekzilon, sed kio ajn okazis inter li kaj Livila, tio estas de la pasinteco.”

“Nenio okazis inter li kaj Livila – la tuta afero estis misprezentata.”

“Eble”, Klaŭdio diris. “Sed kio donas al vi la ideon, ke li estus la ĝusta instruisto por Lucio?”

“Lucio havas talenton por retoriko. Kaj Seneko estas brila verkisto – ĉu vi legis liajn lastajn eseojn?”

“Pli da stilo ol da enhavo, laŭ mi. Sed ĉiuokaze, mia kara, Lucio estas via filo, ne mia. Se laŭ via opinio Seneko estus la ĝusta homo por tiu posteno, mi ne kontraŭstaros. Kaj verŝajne ja venis la momento por permesi al li reveni al Romo. Li jam skribis plurajn fojojn petante, ke mi pardonu lin. La tempo ne ŝajnis ĝusta antaŭe, sed... aferoj ŝanĝiĝas.”

Agripina supozis, ke ŝia onklo pensas pri sia antaŭa edzino. Mesalina estis la homo, kiu akuzis Senekon, kaj se ŝi estus povinta mem decidi, li estus ekzekutita. Estis Klaŭdio, kiu ignoris la dezirojn de sia edzino, kaj petis la senaton malpliigi la severecon de la puno, tiel ke Seneko estis kondamnita nur al ekzilo.

“Kaj pri Britaniko...” Klaŭdio diris. “Ni povus provi tiun instruiston, kiun vi rekomendas. Verdire mi scias delonge, ke li ne havas la ĝustan temperamenton por publikaj aferoj. Mi alkroĉis min al la espero, ke kreskante li pliboniĝos, sed... lastatempe mi komencas vidi, kiu povus esti mia vera sekvonto.”

La tuja penso de Agripina estis, ke Klaŭdio parolas pri Lucio. Sed ŝi ne intencis fuŝi la situacion per tro frua malkaŝo de siaj planoj. Ŝi tenis sian mienon neŭtrala, dum ŝi atendis la klarigojn de sia onklo.

“Ĉi tio estas afero, kiun mi neniam menciis al iu ajn”, Klaŭdio daŭrigis, “sed laŭ mia sento, mi tamen havas sekvonton – nur ke tiu ne estos Britaniko.” Li rigardis ŝin kun ioma embaraso. “Kio pri Oktavia?”

“Oktavia!” Agripina preskaŭ aldiris: “Sed ŝi estas knabino!” Ŝi formordis la vortojn apenaŭ ĝustatempe, konsternite kiel facile ŝi cedis al la sama pensomaniero, kiu tro ofte blokis ŝiajn proprajn ambiciojn. Aliflanke, necesas esti realisma. “Sed mi ne komprenas. Kiel Oktavia povos esti via sekvonto?”

“Evidente mi ne nomumos ŝin rekte. Mi jam havas sufiĉe da malamikoj en la senato – tio nur konfirmus ilian opinion, ke mi ne taŭgas kiel reganto. Necesas aliri ĉi tion pli prudente. Mia ideo estas, ke ne anoncante tion rekte, ŝi povus kundividi la potencon kun sia edzo.”

Agripina sciis, ke ŝi ne tro avide reagu al sugestetoj. Ŝi parolis kviete: “Vi volas diri, ke ŝi devos esti la edzino de via sekvonto.”

“Precize. Oktavia kaj Lucio. Nu, nu, Pina, estas senutile rigardi min kun tiuj grandaj okuloj, kvazaŭ tia ideo neniam eniris vian kapon. Ne ŝajnigu, ke vi ne pensadas pri tio la tutan tempon, de kiam Silano estis tiel oportune elpuŝita de Vitelio – kaj sendube ankaŭ tio por vi ne estis absoluta surprizo.”

Agripina ne povis subpremi ridon. “Nu, mi ne diros, ke la penso ne trairis mian menson.”

“La afero estas iom ekster la normoj, kompreneble. Nun kiam ni estas geedzoj, ili estas gefratoj – almenaŭ teorie. Sed tio devus esti relative facile solvebla. Se la senatanoj konsentis, ke mi edziĝu kun mia nevino, devus esti eble konvinki ilin, ke Oktavia edziniĝu kun sia vicfrato. Eble ni povos persvadi Vitelion fari denove unu el siaj elokventaj paroladoj.”

“Ne necesas rapidi”, Agripina diris. “Ni ne volas doni la impreson, ke ni forigis Silanon por liberigi la vojon por Lucio.”

“Ĉu tion ni ne faris?” Klaŭdio diris. “Ĉiuokaze, kiel kutime vi pravas, mia kara. Ne necesas tuj fari la anoncon. Kaj intertempe ni ekpensos pri la eduko de Oktavia. Vi kaj viaj fratinoj montris al mi, kiel knabinoj povas profiti de trejnado pri retoriko.”

Kaj filozofio, Agripina pensis ironie en si mem. Ĝuste tio detruis Livilan. Kiam Seneko alvenos, ŝi ordonos al li ne plenigi la kapon de Lucio per nepraktikaj konsideroj pri la ideala reganto. Anstataŭe li donu firman fundamenton de juro, retoriko, historio, geografio, kaj ĉiuj aliaj fakoj bezonotaj de la junulo, kiu iun tagon edziĝos kun la filino de Klaŭdio kaj estos proklamata kiel sekvonto de la imperiestro.

Kiel edzino de Klaŭdio mi transprenis la respondecon pri la edukado de liaj gefiloj. Oktavia senprobleme povis profiti de nivelo de instruado normale rezervata por knaboj. Ŝi faris lecionojn kun Ĥeremono el Aleksandrio, kiun oni ankoraŭ nun memoras kiel aŭtoron de tridek-voluma historio pri lia naskiĝlando. Li ofte diris al mi, ke lia nova lernanto estas mense same vigla kiel iu ajn knabo. Sub lia gvidado ŝi lernis skribi flue en la Greka, kaj pruvis, ke ŝi heredis la talenton de sia patro pri historio.

Britaniko aliflanke apenaŭ interesiĝis pri intelektaj okupoj. Li senesperigis sian instruiston, Sosibion, kiu estis klera homo kun malmulta kompreno pri la bezonoj de malgranda knabo. Mi persvadis Klaŭdion, ke Britaniko estos pli kontenta, kaj verŝajne lernos pli, kun malpli postulema instruisto.

Aleksandro estis la perfekta elekto – li estis dikulo ne tre sanaspekta, kun hararo jen kaj jen maldensiĝinta kiel eluzita ursofelo. Li estis same kontenta kiel Britaniko pasigi horojn detale diskutante la farojn de tiuj naŭzaj bestetoj, kiujn la plejmulto da homoj simple surtretas. Komence Klaŭdio ne estis konvinkita ĉu li estas taŭga anstataŭanto. Sed kiam li konstatis, ke la nova instruisto legas kun la knabo Aristotelon, li konsentis, ke mia ideo estis ĝusta.

Britaniko bedaŭrinde suferis pro epilepsio kaj aliaj problemoj, kaj la kuracistoj informis la imperiestron, ke lia filo neniam povos postsekvi lin. Klaŭdio anstataŭe dediĉis ĉiujn siajn esperojn al sia filino Oktavia. Ŝi estis la pli aĝa el liaj du infanoj kun Mesalina, heredinta la tutan sagacon de sia praavino Livia. Klaŭdio fianĉinigis ŝin al Junio Silano dum ŝi estis nura infano, sed la nomo de Junio estis forigita el la senata registro pro suspektata incesto kun lia fratino Junia Kalvina.

Mi vidis iliajn vizaĝojn ŝanĝiĝi. En unu momento ŝi knabinece ridaĉis, dum li murmuris al ŝi per mallaŭta, deloga voĉo, neniam antaŭe aŭdita de mi – kaj tiam subite ŝi klinis honte sian kapon, ŝiaj vangoj ruĝiĝis, dum li firme levis sian mentonon kun vizaĝo kiu esprimis: Ne ĝenas min via opinio – tio tute ne gravas al mi.

Gajo kaj Drusila!” diris la voĉo de avinjo. Mi estis staranta kun mia dorso al la pordo, tiel ke mi ne aŭdis ĝin malfermiĝi. Mi tuj turniĝis kun naŭza sento esti kaptita en kiel eble plej honta situacio. Mi dankis la gediojn, ke mi insistis reteni miajn vestaĵojn – pli precize mi estis drapirita en ŝalo kiel statuo de Venuso. Tiel mi vidis min mem, sed mi estis embarase konscia kiam mi alfrontis avinjon Antonia, ke mi ne estas diino, sed malgracia knabino kun dika vizaĝo kaj certe ne sufiĉe da vestoj.

Ni aktoras scenon, avinjo”, Boteto diris. “Mi estas Pariso, Sinjo estas Venuso...” Avinjo ne donis al li tempon por finklarigi. Ŝi paŝegis al li kaj frapegis lin tiel forte ĉe la tempio, ke li stumblis malantaŭen. “Surmetu viajn vestojn!” ŝi kriis al ni ceteraj. “Tuj! Gajo, iru al via ĉambro. Vi estos punataj pro tio ĉi, ĉiuj kvar.”

Mi ankoraŭ ruĝiĝas pro la memoro – eĉ nun, post tiom da jaroj.

Sinjo estis Venuso, Livila Minervo, kaj mi Junono. Ĉiu el ni jam elektis por si mem la taŭgan rolon.

... la nomo de Junio estis forigita el la senata registro pro suspektata incesto kun lia fratino Junia Kalvina.

Ne, necesas pli forta frazo.

... la nomo de Junio estis forigita el la senata registro pro lia incesto kun la fratino Junia Kalvina. Ne sciante, kiel elteni la honton de tiu akuzo, Junio mortigis sin.

Kaj mi traktas lin kompleze dirante tion. La lasta afero, kiun oni aŭdis pri li, estis ke li vagis tra la bordeloj kun siaj amikoj, kaj oni trovis lian kadavron kvar tagojn poste flosante ĉirkaŭ la elirejo de la Granda Kloako. Eble li kaptiĝis en kverelo, eble oni priŝtelis lin, eble li tutsimple ebriiĝis kaj falis en la riveron. Cirkulis rakonto, ke li mortigis sin en la sama tago de nia geedziĝo – tion sciigis al mi Pola. Kiajn stultaĵojn la homoj pretas kredi.

Emilia – se ŝi ne estus provinta mortigi mian filon, mi povus kompati ŝin. La filo mortinta, tiel granda kontrasto kun la altaj esperoj, kiujn ŝi havis por li; la filino en ekzilo... Ŝi akompanis sian filinon, por ke tiu ne sentu sin tute sola en... Kapreo, ĉu ne? kaj tiam ni aŭdis, ke ŝi mortis. Ne longe poste – nur kelkajn monatojn. Ŝi verŝajne jam estis meze de siaj kvindekaj jaroj.

Ĉu ĉi tie mi menciu Senekon? Seneko – ho, mi volas kraĉi, kiam mi pensas pri li! Mi volus skribaĉi lian nomon sur tabuleton, trastreki la vakson, ponardi ĝin per la grifelo, ĵetegi ĝin, surtreti ĝin... Tiel solena kaj memkontenta kaj hipokrita, elbuŝante siajn banalaĵojn, glatigante sian togon dum li kliniĝas antaŭen por flustri en la orelon de Lucio. Kaj tiam Lucio venis renkonti min, ridetante iom nerveme, sed tiel dezirema plaĉi al sia instruisto. Li kisis min kiel obeema filo, tiam prenis mian brakon por direkti min al la pordo. Mi estis momente konfuzata, sed mi komprenis la neceson teni mian kapon alta, ludi la scenon kvazaŭ mi envenis nur kun la celo deziri al li bonan matenon. Mi estis ĉirkaŭata de vizaĝoj, kiuj spektis mian humiliĝon. Kelkaj konsternataj, eble eĉ maltrankvilaj miaflanke. Kaj tiu fiulo kun sia kontenta rideto, rigardanta dum sukcesa virino estas faligita de la pinto... ne, mi ne permesos al mi pensi pri tio.

Ne longe post la imperiestriĝo de Klaŭdio, oni procesis kontraŭ Aneo Seneko pro falsaj akuzoj

Prefere mi ne menciu la nomon de Livila ĉi tie – mi ne volas memorigi la homojn. Adulto! Nur pri tio ili pensas – ili ne kapablas imagi, ke viro kaj virino povus havi iun ajn alian kialon por resti en la sama ĉambro. Mi hastegis al la haveno por adiaŭi ŝin. Ankoraŭ ne leviĝis la suno, la lastaj steloj perdis sian brilon en la griza krepusko, sed mi apenaŭ atingis ŝin antaŭ ol la ŝipo ekvelis. Tiel senforma kaj pala, ne per la alloga paleco de helhaŭta juna virino, sed la malsana blankeco de malliberulo en subtera ĉelo – kaj tio estas mia lasta memoro pri ŝi. Ŝi kunhavis plenan kofron da skribovolvaĵoj. “Vi tenos min ĝisdata, se aperos interesaĵo, ĉu ne?” Mi faris mian eblon, sendis al ŝi verkojn pri poezio, retoriko, tedaj filozofiaj meditaĵoj. Ŝi ne ŝajnis malfeliĉa reiri al Pandaterio.

Ne longe post la imperiestriĝo de Klaŭdio, oni procesis kontraŭ Aneo Seneko pro falsaj akuzoj prezentitaj kontraŭ li de Mesalina. La senato kondamnis lin je morto, sed Klaŭdio persone pledis favore al indulgo, tiel ke la kondamno estis mildigita al ekzilo. Li estis sendita al Korsiko, kie li restis dum la postaj ok jaroj.

Ok jaroj – ne estas mirige, ke li senespere deziregis reveni al Romo. Li sendadis al Klaŭdio embarase humilaĉajn leterojn, petegante revokon – mi bedaŭras, ke mi ne serĉis ilin en la arĥivoj, dum mi havis la ŝancon. Estas bedaŭrinde, ke Livila neniam vidis ilin. Kien malaperis tiu spirito de filozofia rezignacio, kiun li ĉiam predikis?

Post kiam mi edziniĝis kun la imperiestro, mi aranĝis revokon de Seneko. Mi nomumis lin instruisto de mia filo, dezirante ke Nerono ricevu kiel eble plej bonan prepariĝon por la elstara kariero, kiu atendas lin.

Seneko estis fama ne nur pro sia eleganta stilo, sed ankaŭ pro siaj konsolaĵoj

Kvazaŭ eblus konsoli iun ajn pro la morto de amata homo per la argumento, ke tiu estis liberigita de suferado kaj zorgado. Mi scias, ke Livila lasis sin konvinkiĝi de tiaj stultaĵoj, kaj dum iom da tempo mi supozis, ke tiu ideo devus iel konsoli ankaŭ min, sed tutsimple mi ne povas kredi tion: ke panjo kaj Druso kaj Nerono ĝuas nun pli da paco ol tiuj, kiuj havas la ŝancon pluvivi sian plenan vivon... Ŝlosita en nigra ĉelo, palpante laŭ la planko en la mallumo, serĉante panerojn kiel rato, la sekan remburaĵon de sia matraco... Ne, ne, prefere mi ne pensu pri tio.

Seneko estis fama ne nur pro sia eleganta stilo, sed ankaŭ pro siaj konsolaĵoj kaj eseoj. Oni prave admiras lian eseon “Pri pardonemo”. Ĝi estas vaste legata, kaj trovebla ĉe ĉiu librovendejo. La sola lia verko, kiun neniu iam ajn legis – efektive ĝi estas tiel malfacile trovebla, ke neniu iam ajn vidis ĝin – estas tiu kun la titolo “Pri dankemo”.

Ha!

4

En Romo

Printempe, 50 pK

La vizaĝo de Agripina, kun la konturoj moligitaj kaj milde distorditaj, rerigardis al ŝi el spegulo el batita arĝento. Ŝi ekzamenis sin pli atente ol kutime. Ŝi jam delonge akceptis la fakton, ke pro siaj larĝa vizaĝo kaj nazo kun iom bulbeca pinto ŝi neniam estos belulino, sed ŝia hararo estis orde frizita, kaj perlaj orelringoj aldonis impreson diskrete virinecan. Ŝi kapgestis al la sklavino, kiu demetis la spegulon. Dum ŝi ekstaris de sia seĝo, alia sklavino alpaŝis por rektigi la faldojn de ŝia robo.

“Vi aspektas absolute taŭge, mia sinjorino”, Pola diris. “Perfekte por la granda tago.”

“Estas pli facile por viroj”, Agripina diris. “La sola afero, kiun ili devas fari, estas surmeti togon.”

“Ĉu tio ne estus teda, se oni devus porti la saman veston la tutan tempon! Ĉiuokaze, mia sinjorino, neniu povos aserti, ke via aspekto ne konvenas al via rolo – serioza, fidinda, ĝuste la speco de homo, kiu devus sidi flanke de la imperiestro.”

La du virinoj efektive estis dediĉintaj sufiĉe da cerbumado al la taŭgaj vestoj por la okazo: la unua matena salutado de Agripina. Agripina serĉis ion diskrete dignan, la inan version de la togo portata de ŝia edzo. Ili decidis pri robo el altkvalita lano – silko estus pli luksa, sed la impreso estus tro frivola – en delikata malva nuanco super pli malhela subtuniko. La sola garnaĵo estis profunda bordero purpura, sugestanta la larĝan purpuran strion portatan de la senatanoj.

Kiel la sola ina asistanto de sia mastrino, Pola estis vestita same sobre en palflava koloro. Agripina sciis, ke ŝi estus preferinta surhavi ion pli okultrafan, sed ŝi tamen decidiĝis, ke ŝia akompanantaro donu same seriozan impreson kiel tiu de la imperiestro.

Okazis momenta agitiĝo inter la sklavinoj, kiuj staris flanken por enlasi Klaŭdion. “Kiel vi fartas, mia kara: ĉu preta por via granda okazo?”

“Preta.” Agripina kisis la vangon de sia edzo. Kun surprizo ŝi rimarkis, ke ŝi sentas sin nekutime nerva – finfine ĉi tio ja ne estos la unua akcepto, kiun ŝi iam ajn ĉeestis. Ŝi kaj Klaŭdio, kun Pola kelkajn paŝojn malantaŭe, pasis tra labirinta reto de koridoroj ĝis granda antaŭĉambro, kie la membroj de iliaj du sekvantaroj sencele kirliĝis kaj brue konversaciis. Ilia duopa eniro haltigis la babiladon same abrupte kvazaŭ oni fendis ĝin per tranĉilo.

Agripina kaj Klaŭdio estis konsentintaj, ke same kiel li ŝi havu sian sekvantaron de sekretarioj, personaj servistoj kaj sklavoj, sed ke ŝia estu malpli longa ol lia. Malgranda trupo de gardistoj devos paŝi antaŭ ili laŭ la koridoro ĝis la akceptejo.

Ili ekmarŝis laŭ digna takto malantaŭ la gardistoj, Agripina paŝante laŭ la flanko de sia edzo. Li pli evidente lamis, kiam li devis iri ioman distancon, kaj ŝi devis malrapidigi siajn paŝojn por resti ĉe lia flanko. Li senĝene babilis, dum ili iris laŭ la mallumaj koridoroj, kaj sur la ŝtuparo ne retenis furzeton. Agripina ŝajnigis ne rimarki, sed interne ŝi estis ĝenata. Por li, kompreneble, tio estas ordinara matena salutado same kiel en ĉiu ajn alia tago.

Kiam ili atingis la ĉefan akceptosalonon, la pordoj estis vaste malfermitaj. Civitanoj en blankaj togoj moviĝis jen kaj jen kiel aro da kolomboj, kies koloro venis nur de la purpuraj strioj. Kiam la gardistoj marŝis internen, la homoj respektoplene staris flanken, lasante mallarĝan vojon inter la amaso. Kaj nun venis ŝia momento. Agripina kaj Klaŭdio, la imperiestro kaj lia edzino, marŝis kune ĝis la centro de la salono, kie ili disiĝis por celi siajn apartajn podiojn, ambaŭ kun la propra sekvantaro. Sur ambaŭ podioj staris tabureto el tetraklina ligno inkrustita de eburo kaj remburita de purpuraj kusenoj. Agripina estis decidinta kontraŭ pli komforta seĝo kun alta dorso. Tion oni tro emas konsideri sidloko por virino; ŝi ne intencis doni iun ajn pretekston akuzi ŝin pri ina malforteco.

Agripina paŝis sur la podion kaj turnis sin por fronti la salonon. Ŝi estas ricevonta honoron neniam antaŭe asignitan al virino: ŝi partoprenos en la matena salutado kaj kundividos la omaĝon normale proponatan nur al la imperiestro. Ŝi esploris per siaj okuloj la vizaĝojn direktitajn ŝiadirekten. Dum almenaŭ ĉi tiu tago, ŝi eklipsas eĉ sian edzon. Solene, konscia pri la digno konvena al ĉi tiu momento, ŝi sidiĝis.

Klaŭdio jam sidis sur la kontraŭa podio. La plej altrangaj oficialuloj, la du konsuloj, apartigis sin el la homamaso kaj alproksimiĝis al li por proponi siajn formalajn matenajn salutojn. Ambaŭ ĉeestas hodiaŭ, kaj kvankam normale ili pasigus iom da tempo per konsultiĝo kun la imperiestro, hodiaŭ ili rapide konkludis sian interparoladon kaj tuj celis la podion de Agripina. Por eviti iun ajn impreson, ke ŝi atendas ilin, ŝi jam vokis Palason el sia sekvantaro por demandi de li la nomojn de iuj klientoj, sed tuj kiam ŝi vidis alpaŝi la konsulojn, ŝi silentigis lin per gesteto. Ne konvenus ignori la plej superajn oficialulojn de Romo, dum ŝi parolas kun iama sklavo.

Antistio Veto parolis unue, kiel konvenas, konsiderante lian pli eminentan familian fonon. Li estis peza viro kun elstaranta ventro, precize kiel oni atendus de konsulo. “Aŭgusta”, li diris, donante plenan valoron al ĉiu silabo de la vorto. “Nur povi diri tiun nomon plenigas min je fiero – preskaŭ tiom da fiero, se mi rajtas diri tion, kiom certe sentas vi mem. Permesu al mi esprimi miajn gratulojn, miajn plej sincerajn kaj korajn gratulojn. Se iu rajtas je la titolo Aŭgusta, tiu homo certe estas vi. Mi bone memoras vian bedaŭratan patrinon kaj ankaŭ vian patron – li estis gasto ĉe miaj gepatroj, kiam mi estis junulo. Ĉu mi aŭdacu mencii la fakton, ke mi memoras ankaŭ vin, kiam vi estis infano? Mi vidis vin dum la triumfo de via patro – mi spektis, dum oni veturigis lin tra Romo en la ceremonia ĉaro, kun lia plej juna filino en liaj brakoj.”

Agripina permesis al si varman senton de plezuro. Kompreneble la ulo flatas ŝin, sed flatado signifas agnoskon de ŝia rango. “Verŝajne tiu estis mia fratino Drusila”, ŝi diris. “Mi estis la knabineto kiu rigardis super la rando de la ĉaro.” Ŝi preferis ne mencii la fakton, ke la triumfon ŝi tute ne memoras. Foje ŝi preskaŭ imagas, ke ŝi povas rekapti ion, apenaŭan spuron kiel la nefiksebla sento lasita de sonĝo, la saltetadon de la ĉaro sur la pavimŝtonoj, la kriojn de la homamaso...

“Ha jes, la triumfo de Ĝermaniko”, diris la alia konsulo, kiu jam faris unu-du provojn trudi sin en la konversacion. Suilio Nerulino estis pli juna kaj pli maldika viro, kiu apenaŭ povis esperi konkursi kontraŭ sia pli impona kolego. “Mi ne certas, ĉu mi povas pretendi memori vin persone, Julia Aŭgusta, sed mi ja memoras la ĝeneralan impreson, ke Ĝermaniko estas ĉirkaŭata de granda nombro de infanoj de diversaj aĝoj kaj grandecoj. Oni eĉ povus sugesti, ke Ĝermaniko rolis kiel la enkarniĝo de la familia leĝaro de Aŭgusto.”

Agripina trovis tiun bildon de sia patro ne tute heroa. Ŝi ridetis, kvazaŭ ŝi estus kontenta.

“Kaj permesu al mi aldoni miajn gratulojn al tiuj de mia estimata kolego”, Suilio aldiris. “Vi certe konscias, Julia Aŭgusta, ke kiam la senato premiis vin per la titolo, mi voĉdonis kontraŭ tiu propono. Mi opiniis, ke ĝi devus esti rezervata por pli aĝaj virinoj, kiuj jam... hm... pruvis sian meriton dum multaj jaroj. Sed ĉar la plejmulto el miaj kunsenatanoj ne konsentis kun mi, mi esperas, ke vi pardonos miajn dubojn, kiuj, mi certigas al vi, neniel estis direktataj kontraŭ vi persone.”

Agripina sciis tute bone, ke Suilio voĉdonis kontraŭ ŝi, kaj ke ĝenerale li ne favoras la rajton de malsuperaj estaĵoj kiel virinoj kaj liberigitaj sklavoj teni tro da potenco. Tamen, eĉ se la senato foje subenglitas de siaj altaj principoj, ŝi mem intencis tiujn principojn absolute respekti. “Suilio Nerulino, tio estus tre bedaŭrinda afero, se senatanoj ne sentus sin liberaj voĉdoni laŭ siaj sinceraj opinioj. Mi povas nur esperi, ke kiam la necesa nombro da jaroj jam pasis, vi agnoskos, ke viaj kolegoj ne antaŭtempe agis, kiam ili asignis al mi tiun honoron.”

La du viroj ridetis kaj pluiris. “Nun venas la juĝistoj”, Palaso murmuris en ŝian orelon. “Publio Trebonio. Vera diligentulo – mi povas imagi lin kiel konsulon post kelkaj jaroj. Li voĉdonis favore al tio, ke vi ricevu la titolon Aŭgusta.”

Kaj tiel daŭris la salutado, dum unu togulo post alia alvenis por proponi gratulojn. En la plejmulto da okazoj tiuj estis nur formalaj vortoj, sed foje Agripina flaris sinceran entuziasmon kiam ili aludis al ŝia patro aŭ ŝia patrino, al ŝia Julia deveno, al ŝia parenceco kun Aŭgusto, aŭ al la stabileco, kiun ŝia edziniĝo kun Klaŭdio finfine alportis al la imperio. Ŝi ŝanĝis sian pozicion iomete sur la sendorsa tabureto. Ŝi sciis, kompreneble, ke la matena salutado ne normale daŭras tiel longe; alie la imperiestro neniam sukcesus entute plenumi ian ajn laboron. Li jam forlasis la podion, kaj nun promenis tra la ĉambro en profunda diskutado kun Antistio kaj kelkaj aliaj senatanoj.

“Mi ne konas ĉi tiujn homojn, mia sinjorino”, Palaso murmuris, kiam alproksimiĝis grupo de tri junaj viroj. “Ili devas esti provincanoj, laŭ la aspekto.” Ili surhavis togojn, du simplajn kaj unu kun la mallarĝa purpura strio montranta ke la portanto devas esti ano de la terposeda klaso. Li havis razitan vizaĝon, dum la aliaj du havis same densajn barbojn kiel paro da filozofoj. Sed iliaj togoj ne povis maski iliajn originojn; ĉiuj tri havis la blondajn harojn, kiuj sugestis, ke ili plej verŝajne estas Ĝermanoj.

Ili staris antaŭ ŝia podio, kiu estis sufiĉe alta por kutime permesi al ŝi alrigardi siajn klientojn desupre, eĉ dum ŝi restas sidanta. Kaj tamen, rilate al ĉi tiu triopo tio ne funkciis. Ili ĉiuj estis altaj, tiel altaj ke iliaj vizaĝoj estis samnivelaj kun ŝia. Post dudek aŭ tridek salutoj ŝia dorso doloris, sed ŝi ne intencis permesi al tio distri ŝin. Ŝi turnis sian atenton al siaj petvizitantoj, kaj tiu kun la strio ĉe sia togo paŝis antaŭen. “Mia sinjorino, mi estas Marko Vipsanio Arpo el la Ubia tribo, nevo de la tribestro Anshelmo, kaj ĉi tiuj estas miaj kuncivitanoj Ĝermundo kaj Seĝimero.”

“Ĉu Vipsanio?” Agripina demandis, surprizite. Tio estis la nomo de la familio de ŝia avo.

“Jes, al mia avo aljuĝis Roman civitanecon Vipsanio Agripo.” Li parolis flue kaj ĝuste, sed kun la tranĉitaj tonoj kiuj estis tipaj de multaj Ĝermanoj. “Ĉi tiu delegitaro estis sendita de la civitanoj de la Ubia ĉefurbo por esprimi nian ĝojon pro la informo, ke vi ricevos la titolon Aŭgusta. Nia popolo ŝuldas grandegan dankon al via avo, la generalo Agripo, dum via patro Ĝermaniko estas admirata eĉ de siaj malamikoj. Kaj vi mem, mia sinjorino, estas la plej fama virino iam ajn naskita en nia urbo.”

“Mi ĝojas ricevi viajn gratulojn”, Agripina diris. Ŝi jam aŭdis plurajn menciojn pri sia patro dum la mateno, kaj ne malmultajn pri sia avo, sed jen la unua fojo, ke iu aludas rekte al ŝi persone. Ŝi scivolis, kial la tribo ŝuldas dankon al ŝia avo Agripo, sed preferis ne konfesi sian nescion – kaj cetere estus pli saĝe ne tro multe paroli pri sia patro. Ĉu ĉi tiuj viroj apartenas al tiuj malamikoj, kiujn li venkis dum siaj Ĝermanaj aventuroj? Prefere ŝi ne demandu.

“Ni, la reprezentantoj de la Ubioj, estis petitaj de niaj samprovincanoj inviti vin reveni al nia lando kaj honori nian urbon per via ĉeesto. Ara Ubiorum havas ĉion bezonatan por komforta vivado: domojn kaj banejojn kaj teatron. Ni sopiras vidi vian vizaĝon, vidi vin denove direkti viajn okulojn al niaj montoj, niaj arbaregoj.”

Agripina povis imagi kiajn domojn kaj banejojn ili havas en sia ĉefurbo, kiu laŭ ŝia supozo estus simila al tiu, kiun ŝi vizitis en sia kaduka portolito, kiam ŝi loĝis en Pontio. Krome ŝi absolute ne intencis forlasi Romon, kiam ŝi havis tiom por fari. “Miaj gepatroj ofte rakontis al mi pri la beleco de la montoj kaj arbaroj en via teritorio, kaj mi antaŭĝuas vidi ilin propraokule – kiel vi certe scias, mi estis tre juna kiam miaj gepatroj reportis min al Romo. Mi dankas vin pro via tre malavara propono. Mi certe faros mian eblon viziti vian landon, tuj kiam miaj ĉi-tieaj devoj permesos al mi vojaĝi eksterlanden.”

“Kaj estas alia afero, mia sinjorino. Ni, la civitanoj de Ara Ubiorum, volas peti la honoron de via patroneco por nia urbo.”

Agripina ridetis, varme, sed ne tiom varmege por malkaŝi kiom ilia propono aktive entuziasmigas ŝin. La patroneco de ilia urbo! Certe neniu virino iam ajn antaŭe ricevis tian peton. Ŝi demandis sin, ĉu eĉ Livia ricevis tiel grandan honoron. “Tio estas tre interesa propono. Mi certe konsideros ĝin atente.”

Agripina jam delonge estis sperta pri sendado de tiuj subtilaj signaloj, kiuj devus sugesti al tro postulemaj petvizitantoj, ke nun venis la momento por stari flanken kaj cedi sian lokon al la posta homo en la vico. Sed la viro hezitis; evidente tiuj Ĝermanoj ne havas sentemon pri tiuj tononuancoj, kiujn Romano certe komprenus kiel forsendon. “Estas ankoraŭ unu afero, mia sinjorino.” Liaj du kunuloj paŝis malantaŭen, kvazaŭ ili dezirus distancigi sin de lia maloportuna insistado.

Palaso alpaŝis. “Multaj aliaj homoj atendas sian vicon paroli kun la Aŭgusta. Mi bedaŭras, ke nun mi devas peti vin formoviĝi.”

“Sed temas pri afero tre grava – persona afero.” La okuloj de la junulo estis fiksitaj al Agripina kun la plej sincera esprimo, kiun Agripina vidis dum la daŭro de tiu longa mateno. Ŝi indikis per kapgesto al Palaso, ke li lasu la homon paroli.

“Mia sinjorino, kiel mi jam klarigis al vi, mia onklo estis tribestro de la Ubioj, kaj mi mem estas alte taksata inter nia popolo.” Li parolis rapide, kvazaŭ li timus esti interrompita antaŭ ol li findiros. “Mi ricevis Roman edukadon: historion, juron, retorikon... Sed miaj kapabloj estas malŝparataj en Ara Ubiorum. Mi volas veni al Romo.”

Trafis Agripinan la penso, ke Ara Ubiorum devas esti malpli entuziasmiga urbo ol la junulo volis konfesi dum sia fiera prezentado de sia hejmloko. “Sed kio malhelpas vin loĝi en Romo?” ŝi demandis. “Troviĝas ĉi tie multaj el viaj samlandanoj.”

“Mia patro estas riĉa. Mi estas Roma civitano, mi plenumas ĉiujn necesajn kondiĉojn por teni ian oficon en la urbo, krom unu: mi ne apartenas al iu el la malnovaj Romaj familioj. Mi petas nur tion: ke oni permesu al mi la samajn ŝancojn, kiujn iu ajn homo de miaj aĝo kaj deveno rajtus atendi. Ĉu estas juste, ke mi estu forŝlosita pro nura hazardo de la naskiĝo?”

“Mi komprenas vin tre bone, Marko Vipsanio”, Agripina diris. “Sed mi ne scias, kion mi povas fari por helpi vin. Bedaŭrinde pro hazardo de la naskiĝo, ankaŭ mi ĝuas neniun influon ĉe la senato.”

“Mia sinjorino, malgraŭ viaj propraj vortoj mi ne povas kredi, ke vi ĝuas neniun influon ĉe la senato. La laboro de la senato, eble la plej grava parto, ne okazas nur interne de la senatejo.”

La viro silentiĝis, kaj ŝi konstatis, ke ŝi rigardas rekte en liajn okulojn. Ili estis eksterordinare bluaj, samkoloraj kiel sennuba somera ĉielo. Iuj homoj, kiel Agripina sciis, trovas bluajn okulojn kaj blondajn harojn belaj, sed al ŝi la koloroj ĉiam ŝajnis malnaturaj, kvazaŭ blankigitaj. Nun la unuan fojon ŝi rimarkis, ke ĉe iuj homoj tiuj trajtoj povus esti konsiderataj allogaj. Ŝi atendis, ĝis li aldiros la finan peton, kiun ŝi tiel ofte aŭdis kiel edzino kaj de Krispo kaj de Klaŭdio: ĉu ŝi uzos sian influon ĉe sia edzo...? “Mia sinjorino, via patro estis fama pro siaj diplomatiaj lertoj. Mi aŭdis, ke vi heredis lian talenton.”

Agripina sentis siajn vangojn subite varmiĝi. Momente ŝi koleris: kiel li aŭdacas rigardi en ŝiajn okulojn kaj igi ŝin ruĝiĝi en publika situacio? Ĉu li kredas venki ŝin per flatado? Kaj tamen... Kie li aŭdis, ke ŝi havas diplomatiajn talentojn? Apenaŭ eblus, ke li mem elpensis tion.

“Laŭŝajne ankaŭ vi havas ioman diplomatian kapablon, Marko Vipsanio. Mi promesas al vi, ke mi dediĉos al via peto mian seriozan atenton.”

La postan jaron okazis du eventoj, kiuj estis por mi tre gravaj. La unua estis ke

Ne, tio estas tro persona.

La postan jaron okazis du eventoj, kiuj estis tre gravaj por Romo kaj por la imperio. La unua estis, ke la senato atribuis al mi la titolon Aŭgusta. Mi estas nur la tria virino, kiu ricevis tiun honoron: miaj antaŭuloj estis Livia, la edzino de Aŭgusto, kaj mia avino Antonia. Tamen por Livia kaj Antonia tio estis nur simbola titolo, aljuĝita kiam ili jam estis maljunaj. Por mi, aliflanke, ĝi estis aŭtentika distingo, kiu permesis al mi partopreni en la majesteco de la imperiestra rolo. Samtempe mi ricevis la rajton prezidi ĉe matena salutado kaj, same kiel la imperiestro, ricevi la omaĝon de korteganoj kaj klientoj. Tio estis honoro neniam antaŭe donita al virino.

La alia grava evento estis la oficiala adoptiĝo de mia filo Lucio fare de Klaŭdio, kaj lia fianĉigo al ties filino Oktavia. Liaj adoptiĝo kaj fianĉigo formale indikis, ke li estu rigardata kiel sekvonto de la imperiestro paralele kun ties propra filo Britaniko. Nomumante samtempe du sekvontojn, Klaŭdio agis laŭ la tradicio starigita de Aŭgusto kaj Tiberio, kaj postaj okazaĵoj pruvis la saĝecon de tiu decido.

Britaniko kiel imperiestro. Tute nerealisma perspektivo – eĉ lia propra patro sciis tion. Ĉu mi diru ion pri tio, aŭ ĉu miaj legantoj supozos, ke mi tordas la faktojn? Ili ne kredos min... sed kial mi kaŝu la veron?

Necesas tamen diri, ke laŭ inteligento kaj personeco Britaniko ne taŭgis por la alta destino asignita al li.

Okaze de lia adoptiĝo, mia filo ricevis la nomon Nerono. Tiun nomon havis multaj anoj de la Klaŭdia familio, inkluzive de mia pli aĝa frato, kiu estis murdita de Sejano.

5

“Nu, mia kara, kiel vi trovis la okazon? Ne tro teda, mi esperas?” Klaŭdio ridetis al sia edzino, kiam ŝi prenis sian lokon apud li sur la ĉefa divano.

“Tute ne”, Agripina respondis.

La longa mateno finiĝis, kaj dekoj da gastoj estis invititaj al bankedo por festi ŝian novan titolon. La pordoj de la bankedejo estis puŝitaj flanken, por ke de sia alta elrigardejo la gastoj povu ĝui perspektivon super la Cirko, kaj sunlumo inundegis la tablojn dismetitajn tra la salono. Knabetoj cirkulis inter la tabloj por proponi la unuan pladon; ovojn kuiritajn en pasteĉo, olivojn kaj laktukon, kaj varmegajn kolbasojn kuŝantajn sur arĝenta krado, kun prunoj kaj granataj semoj aranĝitaj sube por aspekti kiel flamoj.

“Ĉu vere? Kun ni vi rajtas sinceri”, diris la konsulo Antistio, kiu kuŝis orte al Agripina sur la dua divano, kiun li dividis kun sia edzino kaj sia kolego Suilio. “Ni ĉiuj konas la sperton aŭskulti formalajn gratulojn horon post horo. Eblas ĝui la unuan duonhoron, pli-malpli, sed post tio eĉ la plej flataj mesaĝoj nepre iĝas iom ripetaj.”

“La plej interesa parto venis je la fino”, Agripina diris. “Estis delegitaro de Ĝermanoj...”

“Ho, vi parolas pri Armo”, Suilio diris. “Argo...”

“Vipsanio Arpo”, Agripina diris.

“Li provas prezenti sin kiel Romanon – li forrazis sian barbon, sed nenio povas maski tiun hararon. Li aspektas kvazaŭ li portus fojnamason sur sia kapo. Kiam mi vidas lin en tiu togo, mi volas ridi – se tio ne estus vidaĵo pli ploriga ol ridiga.”

“Tiu familio estas Roma nun de tri generacioj”, Antistio diris. “Kaj malgraŭ sia blonda hararo, li ŝajnas al mi tre inteligenta junulo. Se oni fermus la okulojn, oni preskaŭ kredus paroli kun Romano.”

“La esenca vorto estas preskaŭ, Antistio Veto. Li parolas la Latinan tute ĝuste, tio estas vera, kaj sendube li lernis Eneadon parkere, sed kia prononco!

Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj
Kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo,
Lando Itala...”

Suilio deklamis per prononco dense Ĝermana. Ĉiuj ĉe la tablo ekridegis. Ankaŭ Agripina ne povis malhelpi sin ridi, kvankam kun ioma kulposento. Vipsanio Arpo parolis perfekte la Latinan, kaj lia Ĝermana frazmelodio estis apenaŭ rimarkebla. Evidente estos malsaĝe mencii lian peton antaŭ Suilio.

Granda arĝenta plado flosis ŝiadirekten, inter du dikrondaj knabetoj vestitaj en samstilaj kremkoloraj tunikoj. La pleto estis preskaŭ same granda kiel ili, sed ili portis ĝin same gracie kiel du dancistoj, kaj surtabligis ĝin antaŭ ŝin. Sur la plado kuŝis giganta petromizo ĉirkaŭata de konkoj, marerinacoj, kaj tigoj de marherboj en verdeca saŭco, tiel ke ĝi ŝajnis naĝi en la maro. La gustumisto alpaŝis; lia ordono estis provi kvar aŭ kvin buŝoplenojn de diversaj punktoj en la plado. “Britaniko aspektas bonfarte, ĉu ne?” Klaŭdio diris en ŝian orelon, dum tria infano metis antaŭ ilin arĝentajn telerojn.

Agripina rigardis tra la ĉambro al la tabloj, kie sidis la gejunuloj. Lucio kaj du el liaj kuzoj kune klinis siajn kapojn super iu objekto, kiun montris al ili Britaniko. Sendube, Agripina pensis, laŭ la kutimaj interesoj de Britaniko tio estas io tute netaŭga, kiel morta skarabo aŭ simile. “Ja ŝajnas, ke li fartas bone”, ŝi konsentis, kaj efektive Britaniko aspektis pli brunhaŭte kaj pli sane ol ŝi iam ajn vidis.

“Vi pravis pri tiu nova instruisto”, Klaŭdio diris. “Li estas tre bona por la knabo.”

“Li akompanas lin al naĝado kaj rajdado. Kiel Katono.” Agripina sciis, ke la aludo plaĉos al la antikvecaj interesoj de ŝia edzo. Ŝi preferis ne aldoni, ke Aleksandro kundividas la knabecan entuziasmon de sia lernanto ŝovi la nazon en birdonestojn kaj ranidolagetojn, kaj aliajn similajn lokojn. “Bona edukado ne konsistas nur el parkerigo de Iliado”, ŝi diris.

Klaŭdio viŝis sian buŝon per buŝtuko, lasante grasan makulon sur sia mentono. “Kaj tamen, ankaŭ Iliado gravas. La ideoj de Katono pri edukado estis tute en ordo en lia epoko – sed li pretigis sian filon fariĝi soldato. Tio, kion ni bezonas nuntempe, estas administrantoj kaj juĝistoj.”

Estis kvazaŭ Agripina tiras inter siaj fingroj glatan fadenon kaj ĵus renkontis nodon: nodeton tiel malgrandan, ke ĝi estas preskaŭ nevidebla. Klaŭdio ja diris al ŝi, ke lia vera sekvonto estos Oktavia, kaj per lia fianĉigo al ŝi la pozicio de Lucio ŝajnas certigita. Sed de tempo al tempo Agripina suspektis, ke ŝia edzo ankoraŭ flegas esperojn, ke Britaniko pliboniĝos kreskante, kaj ke iun tagon li ekmarŝos en la direkton de glora estonteco.

La bankedo daŭris ĝis la krepusko. Agripina rigardis dum ŝia edzo englutis unu pokalon da vino post alia; li havis malbonan kutimon tro multe drinki dum festoj. Ŝi sciis, ke tio estas sekvo de tiu periodo, kiam li estis barita de ĉia espero akiri la publikajn postenojn, kiuj normale estus disponeblaj por juna viro de liaj talentoj kaj fono.

La sklavoj forbalais la rubaĵojn de la pli fruaj pladoj, kaj la servoknaboj enportis la desertojn. Intertempe envenis citristo por distri la gastojn. Ĉiu en la salono silentiĝis, dum la homo per eleganta gesto puŝis flanken la voston de sia longa robo por sidiĝi sur tabureton el polurita ligno. Li pasis siajn fingrojn laŭ la kordoj, tiam ekkantis per la forta, iom metaleca voĉo de eŭnuko.

Agripina denove ĵetis rigardon al la tabloj de la infanoj. Lucio, ne, Nerono sidis kun sia buŝo malfermita kaj la okuloj fiksitaj al la citristo. En tiu momento li aspektis same vakmensa kiel lia kuzo Britaniko. Nerono – ŝi devas alkutimiĝi nomi lin tiel. Ŝi mem estis la homo, kiu proponis tiun nomon. Ĝi estas ofta ĉe la Klaŭdia familio, kaj kompreneble ĝi estas ankaŭ memorigo de ŝia mortinta frato.

Estis Krispo, kiu atentigis ŝin pri la entuziasmo de Lucio pri muziko, kaj eĉ kuraĝigis tion. Li supozeble heredis tiun tendencon de sia patro Domicio – li certe ne ricevis ĝin de ŝi. La menso de Agripina emis vagi, kiam ŝi aŭskultis muzikon. La problemo estis, ke por ŝi estas tre malfacile ekkapti muzikon: ĝi konsistas nur el sonoj, tuj malaperontaj. Ne estas io por teni, ne kiel skribaĵo fiksita en tabuleto. Ŝi rigardis ĉirkaŭ sin. Ĉiuj aliaj ĉe la tablo surhavis tiujn vakajn vizaĝesprimojn, kiuj montris, ke ili kaptas tiujn sonojn kaj tenas ilin, unu post la alia.

La menso de Agripina redrivis al la multe pli interesa demando pri Marko Vipsanio Arpo. Pretigi la kampon – jen la ĉiama rekomendo de Palaso. Unue ŝi devos informiĝi, kiu el la senatanoj eble pretos subteni Ĝermanan aspiranton al unu el la malĉefaj juĝistaj postenoj: eventuale Antistio, sed klare ne Suilio. Ŝiaj okuloj turnis sin al Vitelio, plenkarna viro en siaj mezaj kvindekaj jaroj, kiu kuŝis fronte al ŝi sur la tria divano. Ĉiam eblas fidi je Vitelio – estis li, kiu konvinkis la senaton permesi ŝian edziniĝon kun sia onklo. Kaj kiun alian ŝi povus peti?

Ŝi rigardis la proksimajn tablojn. Kio pri Seneko? Li mem naskiĝis en Hispanujo, kaj eble li pretus doni helpan manon al kapabla juna eksterulo. Sed... verdire Agripina tute ne certis, kie troviĝas la simpatioj de Seneko. Li ĉiam alparolas ŝin laŭ perfekte respekta maniero – kiel oni nature atendus. Finfine ŝi estis tiu, kiu aranĝis lian revokon el ekzilo por ke li fariĝu instruisto de ŝia filo. Sed kiam li alpaŝis ĉi-matene por proponi siajn gratulojn, lia vortumo ŝajnis al ŝi iom dubsenca. Julia Aŭgusta, mi certas, ke iun tagon vi meritos tiun nomon same kiel via granda antaŭulino. Ŝia granda antaŭulino kompreneble estis Livia, kiu ricevis tiun titolon nur post la morto de Aŭgusto – sed kion precize li celis per tio? Ĉu li volis diri, ke la atribuo de la titolo estas tro frua?

Tiun meditadon forpelis ekaplaŭdego. Agripina kunfrapis siajn manojn same kiel ĉiuj aliaj. “Rave”, diris Antistio. “Kia voĉo!”

“Mi pensas kelkafoje pri Mesalina”, Klaŭdio diris. Evidente li drinkis tro multe. Agripina demandis sin, ĉu iliaj gastoj rimarkis tion. Bonŝance Antistio tiumomente tre aktive konversaciis kun sia edzino, kiu kuŝis apud li, dum Suilio parolis kun Vitelio sur la kontraŭa divano. “Kiom tio estus plaĉinta al ŝi, vidi Britanikon tiel bonfarta”, Klaŭdio daŭrigis.

Britaniko estis ridanta; verŝajne tio estis la unua fojo, kiam Agripina vidis lin ridi, de post la morto de lia patrino. Ŝi sentis subitan bedaŭron, ne nur por Klaŭdio, sed eĉ momentete por Mesalina, kiu neniam vidos siajn infanojn plenkreski. Ŝi tamen mem kulpis pri tio, ĉasante belajn junajn virojn anstataŭ dediĉi sian atenton al sia propra familio.

Suilio klinis sin antaŭen por alparoli la imperiestron. “Mi pensas, ke eble mi trovis kandidaton por unu el la malpli gravaj juĝistaj postenoj. La filon de Trebelio. Lia patro volas lanĉi lin en karieron.”

“Hmm, interesa ideo”, Klaŭdio diris. “Sed ĉu li povas permesi al si tion? Trbelio devis hipoteki unu el siaj bienoj, kiam venis lia vico por financi la ludojn.”

“Eble ni devus malpliigi la postulojn por la juĝistoj”, Antistio diris. “Fariĝas ĉiam pli malfacile, fakte preskaŭ neeble, trovi homojn por tiuj malaltrangaj postenoj.”

“Gratulon, Julia Aŭgusta”, diris la edzino de Antistio, kliniĝante antaŭen por paroli kun Agripina.

Agripina eksaltis. Interesis ŝin la konversacio de la viroj; supozeble devas esti multaj postenoj disponeblaj por bone edukitaj provincanoj. “Dankon”, ŝi diris al la edzino de la konsulo, “ha... Tulia.”

“Mi aŭdis, ke vi ricevis salutojn la tutan matenon. Sendube tio estis tre laciga por vi.”

Agripina estis ĝenata. Ŝi ja volis aŭdi, kion diras la viroj, sed ne konvenus respondi malĝentile al la edzino de la konsulo. Ŝi devigis sin rideti al Tulia, virino ŝajne iom distrata kies haroj komencis malpingliĝi ĉe unu flanko, kaj provis pensi pri taŭga reago. “Tute ne, mi estis tre kontenta havi tiun okazon. Mi deziras uzi mian pozicion por servi la Roman popolon.” Ŝi konsciis, ke ŝiaj vortoj verŝajne impresas terure bombaste.

“Ĉiuj konkuras por ricevi la pintajn postenojn”, ŝi aŭdis Klaŭdion diri. “Necesas ŝanĝi la konsulojn tri fojojn jare.”

“Kiel belan filon vi havas”, Tulia diris. “Li heredis la trajtojn de sia avo, ĉu ne?”

Kun bedaŭro Agripina forŝlosis la konversacion de la viroj. Ŝi rigardis Tulian, rimarkante ke ŝia nigra hararo ŝajnas gliti malantaŭen, malkaŝante grizajn radikojn. Livia neniam tinkturis siajn harojn; laŭ la opinio de Agripina tio aspektis pli digne kaj igis ŝin pli impona. Ŝi sekvis la okulojn de Tulia ĝis la tabloj de la infanoj. Lucio ridis kun la aliaj junuloj, ignorante Britanikon, kiu desegnis sur la tablon per la pinto de sia kulero. “Jes, mi faras mian eblon eduki lin laŭ la sama spirito kiel Ĝermaniko.”

“Ĉu li rilatas bone kun sia fianĉino?” Tulia demandis.

La okuloj de Agripina turnis sin al la tablo, kie sidis la knabinoj. Oktavia kaj ŝiaj amikinoj diskutadis laŭ serioza maniero pri io, kion unu el ili skribis sur tabuleton – tio ŝajnis stranga afero por kunporti al bankedo. Tiam la tuta grupo eksplodis en knabinecajn ridojn. Agripina ofte deziris, ke Lucio dediĉu pli da intereso al sia estonta edzino, sed kompreneble estas nerealisme atendi, ke tiuaĝa junulo atentu pri dek-jara knabino.

“Tre bone. Mi certas, ke ilia geedziĝo estos tre sukcesa.” Agripina turnis sin al la temo, kiu laŭ ŝia scio nepre vekas entuziasman respondon, kiam necesas ĝentilumi kun gastinoj. “Ĉu ankaŭ vi havas gefilojn?”

Kiel edzino de la imperiestro mi ofte kunlaboris tre aktive kun mia edzo.

Ĉu kunlaboris aktive? aŭ ĉu mi diru “asistis”? Mi scias tute bone, kion pensas iuj homoj. Ili estus preferintaj, ke mi limigu mian influon al la litoĉambro, rekomendu amikon, petu de tempo al tempo komplezon, kiel oni atendas de edzino. Sed kial mi devas ŝajnigi? Kial mi ne rajtas paroli senkaŝe pri la laboro, kiun mi faris?

Kiel edzino de la imperiestro mi ofte kunlaboris tre aktive kun mia edzo pri ŝtataj aferoj. Niaj celoj estis: fortigi la financojn, certigi regulan alvenadon de la grenprovizoj, malpliigi koruptecon, kaj zorgi ke la provincoj estu regataj bone kaj juste. Multenombraj kolonioj estis starigitaj por armeaj veteranoj, inkluzive de unu ĉe Ara Ubiorum, la ĉefurbo de la Ubia tribo. En tiu urbo mi naskiĝis dum unu el la kampanjoj de mia patro. Pro mia aparta rilato kun tiu loko, la loĝantoj petis min fariĝi ĝia patrono, tiel ke la nova kolonio ricevis la nomon ne nur de la imperiestro sed ankaŭ de mi. Ĝi ricevis formale la rangon de Roma kolonio, kaj ĝi ankoraŭ nun prosperas post sia fondiĝo antaŭ sep jaroj. La loĝantoj ofte esprimas siajn dankojn pro mia interesiĝo pri iliaj aferoj.

Prizorgado de la urbo Romo estis unu el niaj plej gravaj taskoj. Sub mia frato Gajo komenciĝis laboroj pri du el la grandiozaj akveduktoj, kiuj servas nian urbegon; mia edzo kompletigis la laboron komencitan de mia frato, kaj kiam mi estis lia edzino la du akveduktoj estis inaŭguritaj en la sama tago.

Mian intereson pri publikaj laboroj mi heredis de mia avo, la granda generala Marko Vipsanio Agripo. Eĉ ricevinte honorojn pro siaj venkoj surmaraj, kaj servinte kiel konsulo, li akceptis maleminentan postenon kiel urba konsilanto por dediĉi sin al la plibeligo de Romo. Li riparis la stratojn, renovigis akveduktojn kaj vastigis la reton de akvotuboj tra la urbo, krom konstrui banejojn kaj aliajn publikajn konstruaĵojn uzotajn de la Romaj loĝantoj. Li ankaŭ aranĝis purigadon kaj pligrandigon de la Granda Kloako, tiel montrante, ke eĉ altrangaj civitanoj ne konsideru tian laboron malinda je sia atento.

Tiu nekovrita kloako fluanta post la bazarplaco en Efezo – ĝi venenis la aeron. Oni imagus, ke kolomboj falos el la ĉielo, dum ili flugos super ĝi. Estis Pola, kiu atentigis min pri tio. Mi memoras la litoportistojn: “Ĉu vi certas, ke vi volas iri laŭ ĉi tiu vojo, mia sinjorino? Kia aĉa fiodoro!” Sed kiam mi estis infano, panjo rakontis al ni pri nia avo: kiel li insistis, ke liaj asistantoj konduku lin suben en la Grandan Kloakon, por ke li esploru ĝin per la propraj okuloj. Ŝi rakontis al ni, kiel en ĝi svarmis ratoj kaj blatoj, kaj naŭzaj ŝlimaĵoj glitis laŭ la muroj. Ŝi fieris pri sia patro – ĝuste pro li ŝi ne rifuzis vivi mallukse en la tendumejoj kaj akompani sian edzon al kampanjoj. Mi memoris tiujn rakontojn, kiam mi estis en Efezo. Se mia avo Agripo pretis eniri kloakon, lia nepino ne estu tro delikata por viziti la malĝustan flankon de la bazaro.

Inspirite de la atingoj de mia avo, mi tre volonte kunlaboris kun mia edzo Klaŭdio pri la multenombraj konstruprojektoj, kiujn li iniciatis. Vojoj tra Italujo kaj la imperio, kaj eĉ super montaj pasejoj, nun portas la nomon de Klaŭdio.

Kelkaj estis komencitaj dum li ankoraŭ estis edzo de Mesalina, sed mi ne mencios tion.

Li ankaŭ estis la homo, kiun oni devas danki pro la nova haveno en Ostio. Sed nia plej impona atingo, ĉie admirata, estis krei artefaritan elfluejon por la Fucina Lago, kiu ne havis naturan elfluejon kaj tial emis superflui dum periodoj de peza pluvado. Tri-mejla kanalo estis fosita tra monto por ebligi al la lago elverŝiĝi en la riveron Liris.

La inaŭguro estis embarasa malsukceso. Tiu idioto Narciso aranĝis ĝin en la malĝusta sezono. Se ni estus farintaj ĝin vintre, ĝi estus funkciinta bonege. Ĉiuj ĝuis la marbatalan spektaklon, sed kompreneble la sola parto, kiun la homoj memoras, estis la ceremonia levado de la kluzoj. Tio devis esti la kulmina momento de la tago. Okazis ioma elverŝado de akvo kaj tiam... nenio. Estis malfacile antaŭvidi, kiel la afero funkcios, kiam oni neniam faris tion antaŭe. Kaj poste okazis nia dua provo – mi ankoraŭ timotremas, kiam mi pensas pri tiu dua provo. La akvo inundis niadirekten kun tondra bruego – dum momento mi pensis, ke ĝi forbalaos la podion, kie ni sidas. Ĝi estis kiel giganta akvofalo kirliĝanta ĉirkaŭ la bazo de la podio, forŝirante duonon de la subtenaj stangoj. Nur per miraklo ni ne estis ĉiuj forportitaj – kaj tamen, kelkaj sklavoj estis perditaj. En tiu momento mi komprenis, ke eĉ la imperiestro devas cedi antaŭ la nebridebla potenco de naturaj fortoj.

La sukceso de tiu projekto estas rekonata ĉie. Ĝi multe maloftigis inundadon de la ĉirkaŭa areo, kaj permesis al ni utiligi la tre fekundan teron proksime al la lago. Tion oni ofte citas kiel unu el la plej eksterordinaraj atingoj de la regoperiodo de mia edzo. Ni montris, ke eĉ lagoj kaj montoj devas kliniĝi antaŭ la potenco de saĝa reganto.

Dum tiuj jaroj Klaŭdio kaj mi komencis pretigi mian filon Nerono por la granda tasko, kiu atendis lin. Ni fruigis lian plenaĝiĝan ceremonion je pluraj monatoj, kaj je dek tri jaroj li la unuan fojon surmetis la togon de plenkreskulo. Oni asignis al li la titolon Gvidanto de la Junularo, inicis lin en la plej gravajn pastrajn kolegiojn, kaj promesis al li la konsulan titolon, kiam li atingos sian dudekan jaron. Dum la ludoj honore al lia plenkreskiĝo, li estris paradan ekzercon de la Pretora Gvardio.

Li aspektis tiel certa pri si mem, dum li galopis surĉevale en la Cirkon, gvidante la Gvardion en perfekta ordo sub la okuloj de la du konsuloj. Unu el la konsuloj estis Klaŭdio – li enposteniĝis kiel konsulo tiujare ĝuste kun la celo bonvenigi Lucion en la plenkreskecon. Lia vera sekvonto sidis ĉe mia flanko. Mi turniĝis unu-du fojojn por rigardi ŝin, Oktavian, kiu intense spektis dum ŝia estonta edzo gvidis la trupojn sur la paradejon. Britaniko sidis fronte al ni kun sia instruisto. Li aspektis kiel malgranda infano en sia kolora togo. Mi pensis, ke la homoj nepre rimarkos la diferencon: ili nepre vidos, ke Lucio estos multe pli taŭga imperiestro.

Du jarojn poste, je la aĝo 15, li estis edzigita al la filino de la imperiestro, Oktavia. Multaj homoj komentis, ke la du geedziĝoj, de mi kun Klaŭdio, kaj Nerono kun Oktavia, estis la plej bona maniero unuigi niajn du familiojn, la Julian kaj la Klaŭdian.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.