La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MEMORAĴOJ DE JULIA AGRIPINA

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO KVINA

Efezo

1

En Romo

Vintre, frue en 41 pK

“Bonvolu sekvi min, sinjorino Agripina, sinjorino Livila. Cezaro atendas vin.” Hodiaŭ la unuan fojon la fratinoj vidis unu la alian post sia reveno al Romo kelkajn tagojn pli frue. Agripina konstatis kun kontento, ke la hararo de Livila estas frizita, kaj ke ŝajne ŝi regajnas sian talion, sed ŝi ankoraŭ ne forigis tiun malsanecan, neprizorgatan aspekton, kiu tiom ŝokis Agripinan en Pandaterio. La du fratinoj interŝanĝis iom nervajn ridetojn, tiam sekvis la viron, kiu aferece gvidis ilin.

Pordo ceremonie malfermiĝis, kaj ili staris necerte sur la sojlo. Agripina rekonis la saman ĉambron, kie ensceniĝis ilia katastrofa provo konvinki Gajon moderigi sian konduton. La friso de centaŭroj ankoraŭ dancis ĉirkaŭ la muroj, sed ĝi nun estis plejparte kaŝita malantaŭ altaj ŝrankoj plenaj je skribovolvaĵoj kaj tabuletoj. Vidi ilian onklon Klaŭdio kuŝanta sur divano tuj pelis el ŝia menso la malagrablan memoron. Li estis diktanta al sekretario, sed kiam ili eniris, li ekstaris kaj venis renkonte al ili kun brakoj etenditaj. “Pina, Livila, miaj karaj nevinoj.”

Livila ĵetis sin en liajn brakojn, histerie ridante, dum Agripina spektis kaj atendis ĝis li venos brakumi ankaŭ ŝin. Ankaŭ ŝi ne povis reteni siajn emociojn; ŝi ne povis malhelpi sin ridi kaj plori samtempe, antaŭ ol eblis fali sur unu el la divanoj por regajni sian ekvilibron.

“Lasu min rigardi vin”, Klaŭdio diris. “Miaj karaj nevinoj, mi kredis, ke mi neniam plu vidos vin. Pina, mi bedaŭras pro via edzo. Mi timas, ke tio estis por vi malĝoja reveno hejmen.”

“Kaj tamen mi atendis tion”, Agripina diris. “Vi ja skribis al mi, kiam li mortis. La grava afero estas, ke neniu malbono okazis al Lucio.”

“Jes, tio estas la ĉefa afero”, ŝia onklo konsentis. “Nu, ni ĉiuj trankviliĝu kaj kuntrinku tason da vino.” Li kapgestis al la sekretario, kiu reprenis siajn volvaĵojn kaj tabuletojn kaj senbrue eliris el la ĉambro.

Kiam la du fratinoj kuŝis komforte sur la divano fronte al tiu de sia onklo, estis la momento por ekdiskuti la okazaĵojn de la pasintaj du jaroj. Estis paŭzo, kaj la triopo ridetis unu al la alia kun nekutima embaraso. “Vi grasiĝis”, Klaŭdio diris al Livila. “Mi ĝojas vidi, ke almenaŭ oni ne malsatigis vin.”

“Mi povus diri same pri vi”, Livila respondis. “Vi aspektas bonfartege.” Efektive ilia onklo estis transformita. En la pasinteco li ĉiam ŝteliris en pardonpeta maniero, kvazaŭ li provas okupi kiel eble malplej da spaco. Nun, finfine, post kvindek jaroj lia sinteno la unuan fojon egalis al lia ne malgranda staturo.

“Kia novaĵo, he?” li diris, iom laŭ sia malnova stilo. “Mi bedaŭras, ke ĝi devis realiĝi tiamaniere.”

“Kiel tio okazis, oĉjo Klaŭdio?” Agripina demandis.

“Kie komenci? Mi ne estis surloke, bonŝance, kiam via kompatinda frato estis mortigita – se mi estus troviĝinta tie, mi ne starus nun ĉi tie por rakonti al vi la aferon. Ĝi okazis en la teatro – sed sendube vi jam aŭdis tion. Lia propra korpogardisto... La ĉefa konspiranto estas ekzekutita – tio estis inter la unuaj ordonoj, kiujn mi donis.”

“Kaj do, onklo?” Agripina ne volis, ke li forvagu de la temo. “Vi mem ne vidis la aferon, ĉu ne?”

“Bonŝance mi eliris el la teatro frue – mia ventro fartis malbone. Mi ne ludis tre heroan rolon, verdire. Mi estis en la necesejo kiam mi aŭdis voĉojn, homojn kriantaj, homojn kurantaj... Mi venis el la ĉambro por informiĝi, kio okazas, kaj oni diris al mi, ke Gajo estas ponardita. La afero tiumomente estis ankoraŭ necerta – neniu sciis, kiel serioze li estas vundita, aŭ ĉu tio povus esti nur falsa onidiro. Estis kontraŭdiraj raportoj, oni diris unu aferon, tiam alian, servistoj kuris al la teatro por malkovri, kio okazis, rekuris ĉiufoje kun malsama rakonto... Post iom da tempo fariĝis klare, ke Gajo estas morta, tiam mi aŭdis, ke oni mortigis Cezonian kaj ankaŭ la knabineton. Vi povas imagi miajn emociojn, kiam mi aŭdis tion. Se oni ekzekutas familianojn, ne estos multaj ŝancoj por mi.

“Mi decidis ŝanĝi mian veston kontraŭ io malpli okulfrapa – mi ankoraŭ portis ceremonian togon – kaj senbrue malaperi. Kaj tiam mi aŭdis homojn paroli laŭtvoĉe, do mi impetis en la plej proksiman ĉambron kaj sidis tie en la mallumo ĝis ili estos for. Ne necesas diri, ke mi tremis laŭ la tuta korpo. Mi aŭdis iliajn voĉojn preterpasi la pordon – kaj ĝuste kiam mi kredis, ke mi estas sekura, la pordo malfermiĝis. Neniam en mia vivo mi estis tiom terurita. Mi ne sciis, kion fari, mi ne povis moviĝi, mi nur staris tie kaj atendis, kio ajn okazos.” Klaŭdio prenis sian tason, frapetante ĝin kontraŭ la tablo per tremanta mano, kaj fortrinkis la vinon per unu gluto.

“Almenaŭ ni estis malproksimaj de tio en Pandaterio”, Livila diris. “Do kio okazis poste?”

“Aperis soldato – bonŝance ne unu el la gvardianoj, kiuj partoprenis en la murdo de Gajo. Li diris, ke li venigos min al la kazerno de la Pretoranoj, kie mi estos sekura. Mi ne estis tre konvinkita, verdire, sed kredu min, mi ne estis en situacio por kontraŭstari. Kaj tuj poste, mi trovis min en portolito. Neniun ideon, kio estas okazanta, nek kien ili portas min. Mia ĉefa zorgo tiumomente estis regi miajn intestojn. Kaj tiam ni estis ĉirkaŭataj de gvardianoj, ĉiuj parolantaj kaj disputantaj kaj kriantaj. Mi jam estis preter ĉia emocio. Mi simple kuŝis tie kaj atendis, ke la sorto decidu. Kaj tiam... kelkaj el ili diris, ke mi estas la frato de Ĝermaniko. Ili eĉ parolis sufiĉe flate, fakte, diris ke mi estas bona homo, klerulo. Kaj mi ne scias, kiel tiu ideo eniris iliajn kapojn, sed subite ili ĉiuj deziris proklami min imperiestro. Tute ne interesas min esti imperiestro, mi diris. Mia sola deziro estas foriri de ĉi tie ankoraŭ viva.

Ĝuste tiam la pordo malfermiĝis por enlasi la edzinon de Klaŭdio, Mesalinan. “Miaj karaj kuzinoj!” ŝi kriis, kaj venis al ili kun siaj dikrondaj brakoj etenditaj. “Mi tiom ĝojas revidi vin!” Iom seniluziigite pro tiu interrompo al la rakonto, Agripina kaj Livila ekstaris por saluti ŝin.

“Nu, kion mi vidas!” Livila ekkriis, tenante Mesalinan je distanco por pli bone rigardi ŝin. “Kiom da tempo ankoraŭ?”

Mesalina ridis memkonscie kaj frapetis sian ŝvelintan ventron. “En iu ajn baldaŭa tago.”

Dum ŝia fratino ŝajnis ĝojplena, la unua vido de la plenronda figuro de Mesalina malagrable trafis Agripinan. De kiam ŝi unue aŭdis, ke ŝia onklo estas deklarita imperiestro, flirtetis tra ŝia menso obtuzaj pensoj – pensoj nur duone disvolvitaj – ke li ne havas filon. Lucio kompreneble estas ankoraŭ multe tro juna, nur tri-jara – sed kiu scias, kio povus okazi post dek du aŭ dek kvin jaroj? Tio, kion Agripina ne estis preninta en konsideron, estis la edzino de Klaŭdio, apenaŭ pli aĝa ol Livila, kaj evidente kapabla provizi sian maljunan edzon per la heredonto, kiun li certe deziras. Sed ĉi tiu ne estis la ĝusta momento por cedi al seniluziiĝo. Agripina ridetis al sia onklo. “Kiel belega maniero por festi vian imperiestriĝon!”

“Kaj kiu estas ĉi tiu?” Livila prenis en siajn brakojn la knabineton, kiu staris apud Mesalina rigardante ilin scivole. “Kiu estas ĉi tiu? Kiu estas ĉi tiu?” ŝi pepis per akuta voĉo, levante la infanon por ke ĝi estu samnivela kun ŝia vizaĝo.

“Tiu estas Oktavia”, Mesalina diris. “Ŝi naskiĝis post via foriro.”

“Paĉjo, paĉjo!” La knabineto tordis sin en la brakoj de Livila.

“Ŝi aspektas inteligenta infano”, Agripina diris, en nekonvinka provo egali la entuziasmon de Livila. Ŝi tute ne lertis, kiam necesis admiri la infanojn de aliaj homoj. “Kun precize la ĝusta aĝo por Lucio. Ni devos renkontigi ilin.”

“Bone, vi iru al paĉjo.” Mesalina prenis la knabinon de Livila kaj transdonis ŝin al sia edzo, kiu ankoraŭ kuŝis sur la divano. Oktavia tuj puŝis sin en lian akselon, kvazaŭ serĉante sekuran kaŝejon. “Mi pensis pri vi tiom da fojoj”, Mesalina diris al Agripina. “Ne povanta moviĝi for de tiu insulo, kun la scio, ke via infano kreskas sen vi. Apenaŭ eblas imagi, kiom vi suferis. Ĉu li bone realkutimiĝas al vi, nun kiam vi revenis?”

Tio estis dolora temo por Agripina. Vundis ŝin la fakto, ke kiam ajn ŝi volas preni lin enbrake, Lucio ĉiam kuras, ploretante, al sia vartistino aŭ al sia onklino Lepida. Kaj krome ŝi estis seniluziigita de sia propra reago. Renkontante Lucion la unuan fojon post disiĝo de jaro kaj duono, ŝi atendis esti inundita de am-ondo. Anstataŭe ŝi vidis iom tro dikan, ne aparte allogan knabeton, kiu ne ŝajnis al ŝi pli speciala ol iu ajn alia infano, kiun ŝi povus hazarde trovi.

“Bonege”, ŝi diris. “Kvazaŭ ni neniam estis disigitaj.” Ŝi demandis sin, ĉu Mesalina jam aŭdis la veran situacion de sia patrino Lepida.

Mesalina mallevis sian pezan figuron sur la divanon de sia edzo kiel ŝipo majeste enhaveniĝanta, kaj akceptis tason da vino de la sklavo. Oktavia tordis sin kiel hundido, ĝis ŝi kuŝis komforte inter siaj patrino kaj patro. “Daŭrigu la rakonton, oĉjo Klaŭdio”, Livila diris. Ŝi turnis sin al Mesalina por klarigi: “Oĉjo rakontas al ni, kio okazis post kiam Gajo estis mor... mortigita.” Ŝi stumblis dirante la vorton mortigita. Agripina rimarkis, ke ŝi evitis la pli krudan vorton murdita.

“Kie mi estis?” Klaŭdio diris. “Ho jes, la gvardianoj estis kverelantaj, ĉu mi taŭgus kiel imperiestro, kaj sendube aliaj sugestis, ke pli bona ideo estus liberiĝi de mi unu fojon por ĉiam. Ili tenis min dum la nokto en la oficira sekcio de la kazerno, diris al mi, ke tie mi estos plej sekura, sed mi estis sufiĉe certa, ke ili ĉefe deziras malhelpi min forŝteliĝi, kiam neniu rigardis. Satmanĝinte kaj ĝuinte kelkajn tasojn da vino, mi decidis, ke la plej bona plano estos cedi al ili. Mi konkludis, ke se ili deziras min kiel imperiestron, prefere mi kondutu laŭe. Kaj tiam mi havis la brilan ideon proponi al ili monpremion.”

“Kelkaj el la senatanoj eĉ proponis restarigi la Respublikon”, Mesalina diris.

“Reen al la Respubliko!” Livila ripetis. “Sed tio estus frenezaĵo! Familioj batalantaj por la potenco, ĉiuj pensantaj nur pri la propra gajno – tiel komenciĝis la Intercivitana Milito.”

“Kaj cetere la gvardio estus malfondita”, Agripina diris. “Ne surprize, oĉjo, ke pli logis ilin via promeso pri premio.”

“Mi ne ĉeestis dum la senataj debatoj”, Klaŭdio diris, “sed laŭ tio, kion mi aŭdis poste, se iuj senatanoj proponis restarigi la Respublikon, tio estis ĉefe ĉar ili ne povis interkonsenti, kiu estu la imperiestro. Ne mankis kandidatoj – interalie via edzo, Livila.”

“Mia edzo!” Livila ridis. “Tio devis esti ŝerco.”

Mesalina ĵetis al Livila rigardon iom strangan. “Ne tute. Finfine li ja estas edziĝinta kun vi.”

“Ho!” Livila reagis per voĉeto mirplena. Ŝi sulkigis sian frunton kaj klinis sian mentonon penseme sur la manplaton.

“Ni ne devus paroli pri tio, verdire”, Klaŭdio diris. “Multajn aferojn oni diris dum tiuj du tagoj – inkluzive de proponoj pri mia ekzekuto, cetere – sed poste mi deklaris ĝeneralan amnestion, aŭ pli precize ĝeneralan forgeson. Mi klarigis, ke mi volas redoni al la senato la kutimon pri libera debatado, kaj tio signifas, ke la homoj rajtas esprimi sian opinion sen timo, ke poste tio povus esti uzata kontraŭ ili.”

“Mi esperas, ke vi notis la nomojn de tiuj, kiuj deziris vian ekzekuton”, Mesalina diris.

“Mi bedaŭras, ke mi ne povis ĉeesti la debaton”, Livila diris. “Mi estus proponinta, ke la nova imperiestro estu filozofo.”

“Mi ne estas filozofo, sed mi estas historiisto”, Klaŭdio diris. “Mi esperas, ke tio konformas al viaj altaj postuloj, Livila.”

“Ne vere”, Livila diris. “Sed supozeble tio estas la plej bona, kiun ni povas esperi.”

Mia onklo Klaŭdio ne akompanis Gajon al la teatro, sed restis fermita en la palaco.

Ĉu vere tio estis nura hazardo, ke li decidis resti hejme? Tiu ventrodoloro trafis en rimarkinde oportuna momento. Ĉiuj sciis, ke io estas okazonta – multaj homoj eĉ havis malklaran ideon, ke ĝi okazos en la teatro. Mi foje demandas min, ĉu... sed ne, laŭ tio kion mi aŭdis, Klaŭdio neniel kondutis kiel aspiranta kandidato. Se iu sondis lin anticipe, li verŝajne nur kovris siajn orelojn per la manoj kaj rifuzis entute pensi pri la afero.

Li estis terurita, kiam oni sciigis lin pri la murdo de lia nevo – ne senkiale, ĉar estis tre verŝajne, ke en sia furiozo la murdistoj povus buĉi ankaŭ la onklon de Gajo, same kiel ili forigis liajn edzinon kaj filinon.

Kelkaj el la Pretoranoj trovis Klaŭdion, kiu kaŝis sin en la palaco

Ne, mi ne diros tion – ĝi donas impreson tiel subdignan.

Kelkaj el la Pretoranoj trovis Klaŭdion en la palaco, kaj tuj konstatis, ke li, kiel frato de Ĝermaniko kaj parenco de ĉiu imperiestro post Aŭgusto, estas la plej taŭga elekto kiel imperiestro. Krome ili sciis, ke li estas klera homo, kiu de jaroj vivas trankvile kaj modeste

... eĉ se iom tro vin-ame...

kaj okupas sin per siaj studoj, interalie verkado de pluraj historioj. Klaŭdio mem havis neniun deziron fariĝi imperiestro, sed trovante sin en tre granda danĝero, li akceptis ilian inviton pasigi la nokton en ilia kazerno.

Dum la Pretora Gvardio jam elektis Klaŭdion kiel imperiestron, la senato ankoraŭ debatis la aferon. Pluraj el la senatanoj estis subtenintaj la konspiron, sed ili ne faris planojn por la posta fazo, aŭ pli ĝuste, ili ĉiuj faris apartajn planojn kaj ĉiu el ili havis esperojn pri malsama kandidato.

La publiko, aliflanke, havis aliajn ideojn. Homamasoj ĉirkaŭis la senatejon, kriante ke oni elektu Klaŭdion. Vidante tion, Klaŭdio submetis sin al la volo de la popolo, kaj permesis, ke la Pretoranoj proklamu lin imperiestro.

Mi ne mencios la premion. 15 000 sestercoj al ĉiu homo, nekredebla sumo, kaj po 20 000 al la oficiroj. En la pasinteco mia sinteno pri tio estis sufiĉe malaproba – estis kvazaŭ gajni potencon per subaĉeto. Sed poste, kiam Lucio estis deklarita imperiestro, mi mem faris precize la saman aferon.

Inter liaj unuaj agoj estis deklari ĝeneralan amnestion rilate al la du tagoj tuj post la morto de Gajo. Tiuj estis tagoj kiam senatanoj faris ĉiuspecajn proponojn, kiujn ili poste bedaŭris, kiam ili konstatis, ke la propraj kandidatoj ne sukcesis.

Kaj ankaŭ mi respektos la amnestion. Mi certe ne intencas informi la publikon en miaj memoraĵoj, ke post la murdo de Boteto la senato donis seriozan konsideron al la ideo restarigi la Respublikon. Ne pro deziro pri libereco, aŭ tiaspecaj heroaj idealoj, kiujn ili trumpetis en siaj paroladoj – pli ĝuste la sinteno estis: “Se mia homo ne ricevos ĝin, ricevu neniu.”

2

Klaŭdio estis la filo de Druso, la frato de Ĝermaniko, kaj la nepo de Livia, sed ne rekta posteulo de Aŭgusto. Li estis klera homo, verkisto kaj historiisto, kaj sagaca politikisto. Kiel infano li estis malsaniĝema kaj li balbutis, precipe kiam li trovis sin en la ĉeesto de la dia Aŭgusto, kiu estis la edzo de lia avino. En tiuj okazoj li tiom konfuziĝis, ke li apenaŭ sukcesis paroli sencohave, kaj li ne kapablis respondi la plej simplajn demandojn. Lia avino Livia ofte provis konvinki sian edzon trakti lin kun pli da pacienco, sed Aŭgusto jam estis konvinkita, ke la junulo havas mensajn problemojn, kaj ne permesis al li preni ian ajn publikan oficon.

Klaŭdio estis dolore konscia, ke oni senigas lin de la ŝanco pretigi sin por estonta kariero, kiel iu ajn juna viro de bona familio rajtas atendi. Liaj fizikaj handikapoj estis ne seriozaj, dum lia menso estis pli akra ol tiu de multaj el liaj samaĝuloj. Ĉagrenis lin observi, kiel liaj pli junaj parencoj ricevas prestiĝajn postenojn, dum li mem estas devigata resti hejme sub la rego de kuratoro, kvazaŭ li estus ankoraŭ ne plenaĝa.

La nazo de Klaŭdio mukis, kiel ĉiam okazis kiam li agitiĝis. Li estis plena je tikoj kaj spasmoj, kaj kiam li provis levi la tason al siaj lipoj, li maltrafis sian buŝon kaj la vino fluis laŭ lia mentono.

Viŝu vian buŝon”, mi diris al li subvoĉe. Mi ne volis, ke niaj gastoj vidu la imperiestron fuŝmanĝi , sed prefere ili ankaŭ ne aŭdu lin riproĉata de sia edzino.

Li ŝmiris sian vizaĝon per la buŝtuko. “Kiel tiu homo ĉikanis min. Oni metis min sub lian zorgon kvazaŭ mi estus infano – li estis ia eksmilitisto, kaj li foje vipis min laŭ la ŝultroj per vita vergo, same kiel li punus soldaton malaltrangan. Oni ne permesis al mi soleni mian plenkreskiĝon ĝis pasis jaroj post la ĝusta dato – sen procesio, sen honoroj, kaj krome oni rapidigis min en la templon, kvazaŭ oni hontas pri mi.”

Mi volis konduki lin al pli gaja temo, antaŭ ol niaj gastoj aŭdos lin. “Kaj tamen jen vi imperiestro. Estas bedaŭrinde, ke Aŭgusto ne povas vidi vin nun.”

Jes, Aŭgusto – li ĉiam subtaksis min. Parolu pli klare, junulo! Ne estu tiel hontema! Kaj tiam kompreneble mia lango stumblis sur miaj dentoj, kaj mi ne kapablis eligi eĉ du vortojn sencohavajn.”

Kiam Aŭgusto mortis, Klaŭdio esperis, ke la nova imperiestro, lia onklo Tiberio, traktos lin pli kompreneme. Tiberio estis la pli aĝa frato de Druso, la patro de Klaŭdio, kaj la du fratoj havis tre fortan rilaton. Kiam Druso estis serioze vundita pro rajdakcidento, Tiberio vojaĝis tage kaj nokte por esti kun li antaŭ lia morto.

Bedaŭrinde Tiberio havis pli-malpli la saman sintenon kiel lia antaŭulo. Li klare montris, ke li konsideras Klaŭdion ne taŭga por publika ofico. Post tio, Klaŭdio rezignis ĉian esperon pri politika kariero. Estante sen serioza okupo, li dediĉis sin al siaj studoj kaj al verkado.

Ĝuste tiam li akiris tiujn malbonajn kutimojn – vetludadon, drinkadon... Li neniam plene liberigis sin de ili, eĉ kiam li iĝis imperiestro.

Klaŭdio rajtis fari siajn unuajn paŝojn al publika kariero nur post la morto de Tiberio. Kiam mia frato Gajo imperiestriĝis, li ege deziris doni al nia onklo la honorojn, kiuj estis rifuzitaj al li dum tiom da jaroj, kaj tuj proklamis lin kunkonsulo kun si mem. Tiel okazis, ke kiam Klaŭdio komencis sian publikan karieron post jaroj da preteratento, li tuj fariĝis kolego de imperiestro.

Necesas io plia, io por montri la signifon de la okazo. Ha, jen mi havas ĝin.

Kiam Klaŭdio la unuan fojon eniris la Forumon en siaj konsula robo kaj insignaro, aglo tuj flugis malsupren por ekstari sur lia ŝultro.

Perfekte.

Klaŭdio levis sian fileton en siaj brakoj antaŭ la familia altaro. La malgranda sanktejo estis nove farbita, Agripina notis. Pasis nur unu monato de kiam Klaŭdio transprenis la palacon, sed la statueton de Venuso jam anstataŭis la dioj de la Klaŭdia familio.

“Gedioj, mi prezentas al vi mian filon, Tiberion Klaŭdion Ĝermanikon. Mi preĝas al vi prizorgi lin kaj protekti lin, kaj doni al li longan kaj prosperan vivon.”

Ĝermaniko! Kompreneble Klaŭdio havas ĉian rajton nomi sian filon Ĝermaniko. Tiu nomo apartenas al la familio de kiam la senato aljuĝis ĝin al lia patro Druso honore al lia venko super la Ĝermanoj. Sed la nomo signalis por Agripina la definitivan frustriĝon de ŝiaj esperoj, kiuj jam estis detruitaj pro la anonco, ke Mesalina naskis filon. Ŝi amis sian onklon kaj certis, ke li estos saĝa reganto. Kaj ŝi havis bonan kialon por danki lin – finfine, preskaŭ lia unua ago post sia imperiestriĝo estis reporti ŝin kaj Livilan al Romo. Kaj tamen...

Kaj tamen... La fakto estas, ke Klaŭdio tute ne rajtas esti imperiestro. Li ne estas posteulo de Aŭgusto. Li eĉ ne estas ano de la Julia familio, fakto klare indikita per la forigo de ŝiaj familiaj dioj.

Efektive, devos pasi almenaŭ dek du aŭ dek tri pliaj jaroj, antaŭ ol Lucio estos preta por pretendi sian justan pozicion kiel reganto de la imperio. Kaj ĝis tiu tago, ŝi estos kontenta, se oĉjo Klaŭdio provizore okupos la tronon. Sed ĉu Klaŭdio vidas la aferon tiel? Necesas nur rigardi lian feliĉegan vizaĝon dum li levas sian malgrandan filon, nur aŭdi lin ruli tiujn imponegajn nomojn de sia lango, por scii, ke laŭ la vidpunkto de Klaŭdio, li tenas en siaj brakoj la heredonton de la imperio.

Klaŭdio transdonis la bebon al Mesalina, kiu siavice prezentis lin al la dioj kaj preĝis por ilia beno sur la infanon. Intertempe Klaŭdio pendigis oran medalionon ĉirkaŭ la kolon de sia filo: medalionon enhavantan potencan amuleton, kiu protektos lin de malicaj influoj dum la malsekuraj jaroj de lia infaneco. La patrino de Mesalina, Lepida, paŝis antaŭen por meti super lian kapon kolĉenon kun tintantaj talismanetoj, kaj tiam venis la vico de Agripina kaj Livila fari same. Agripina ripetis sen entuziasmo la vortojn de la rita formulo: La dioj protektu kaj prosperigu vin. Ne ĉi tion ŝi imagis, kiam ŝi tiom senpaciencis reveni al Romo.

Post la fino de la ceremonio, la aro da gastoj dividiĝis por formi malpli grandajn grupojn, kiuj babilis kune dum belaj junaj virsklavoj moviĝis inter ili proponante trinkaĵojn. Agripina rigardis ĉirkaŭen, serĉante Livilan, sed vidis, ke ŝi estas plene okupata pro konversacio kun unu el la konsuloj. Livila verve paroladis, dum la konsulo ridetis kaj kapjesis, laŭŝajne kun granda interesiĝo. Nur ioma rigideco en liaj ŝultroj sugestis, ke la situacio estas por li malkomforta. Livila faris paŝon antaŭen, kaj la viro levis sian pokalon kvazaŭ sindefende. Vidante tion, Agripina pensis, ke prefere ŝi intervenu. Tiumomente, tamen, ŝia onklo kaptis ŝian brakon.

“Pina, ne eblas diri al vi, kiom mi estas ĝojplena, ke vi kaj Livila denove ĉeestas. Vi ne scias, kiom vi du mankis al mi dum la lasta jaro, kiom maltrankvila mi estis pri vi ambaŭ. Kiel progresas viaj aferoj, nun kiam vi revenis al Romo? Vi gastas ĉe Lepida, ĉu ne?”

“Mi gastas ĉe ŝi provizore, oĉjo, sed mi esperas, ke tio ne daŭros tro longe.”

“Ni devas pripensi, kiel vi povos reakiri vian domon. Post ĉi tiu festo, mi diskutos la aferon kun Palaso. Unu el la plej bonaj aspektoj de mia imperiestriĝo estas, ke finfine mi rajtas helpi miajn nevinojn.” Li aŭdigis mallaŭtan ridon kaj kapneis, kvazaŭ li apenaŭ kredas sian propran bonŝancon. “Estas preskaŭ tro granda feliĉo – vi du sekure hejme en Romo, kaj fariĝi imperiestro, kaj krome nun eta Ĝermaniko. Ĉu vi vidis la bebon? Venu saluti Mesalinan.”

Li kondukis ŝin tra la homamaso al seĝo, kie Mesalina sidis kvazaŭ reĝino kun sia novnaskita filo en siaj brakoj. Lepida staris ĉe ŝia flanko. Vidante la patrinon kaj filinon kune, Agripina konstatis, ke en Mesalina ŝi kaptas impreson de Lepida, kiel ŝi verŝajne aspektis kiel junulino. Ambaŭ havis la saman larĝan, ovalan vizaĝon kaj apartigitajn okulojn, kontraste kun malgranda ĉerizeto kiel buŝo, sed en Mesalina la fortikeco kaj solida brusto de Lepida estis moligitaj ĝis simileco de pufa, tro remburita kuseno.

Mesalina salutis Agripinan kaj levis sian filon. “Jen li. Ni estis tiom maltrankvilaj pri li dum la unuaj tagoj – li ne volis manĝi, sed Metrodora estis brila. Ŝi sciis, precize kion fari, kaj kiel prizorgi lin, kaj nun la nutristino diras, ke finfine li bone suĉas.” La bebo en ŝiaj brakoj aŭdigis malfortan, akutan ploreton. “Aŭskultu tion”, ŝi diris kontente. “Antaŭ kelkaj tagoj, li ne havis sufiĉan forton eĉ por plori.”

“Mi ne tro enamiĝus al li, se mi estus vi”, Lepida diris.

“Kial vi diras tion, panjo? Li iĝas pli forta la tutan tempon.” Mesalina respondis abrupte, sed Agripina aŭdis nuancon zorgoplenan en ŝia voĉo. Kaj verdire, ŝi mem malofte vidis pli mallogan infanon. Li estis senkarna kun maldika kolo, kaj liaj grandaj elstarantaj oreloj estis hereditaj de Klaŭdio. Efektive li aĝis nur malmultajn tagojn, sed lia aspekto estis maltrankviliga: lia griza koloro, la impreso de malrigideco, tiu stranga, akuta krieto. Lepida certe pravas, Agripina pensis, kaj sendube ŝi provas prepari sian filinon por la perdo, kiu neeviteble sekvos – tamen, ŝi estus povinta paroli pli takte.

“Mi certas, ke li estos tute en ordo”, Agripina diris, tiam memorante la tipajn komentojn de aliaj virinoj, kiam ili admiras la bebojn de siaj amikinoj: “Oni jam vidas la similecon al lia patro. Gratulon!”

Interŝanĝinte kelkajn pliajn ĝentilaĵojn kun Mesalina kaj ŝia patrino, Agripina puŝis sin tra la amaso al sia fratino. La konsulo intertempe sukcesis fuĝi, kaj Livila staris sola, manĝante dolĉaĵon. “Ĉi tiuj estas bongustaj”, ŝi diris, kaj forlekis ŝmiraĵon de sia manartiko. Likis mielo el ambaŭ flankoj de la pastaĵo, do ŝi rapide englutis ĝin, kaj suĉis ĉiun el siaj fingroj laŭvice. “La kuiristo faris ĉi tiujn en Pandaterio, sed la liaj tute ne estis tiel pufaj. Vi nepre gustumu unu.”

“Tio aspektas multe tro gluece, por ke oni manĝu ĝin starante. Rigardu, vi makulis vian robon.” Livila kuntiris siajn brovojn, kaj provis nekonvinke viŝi sian robon per la mano, kun la sekvo, ke ŝi ŝmiris la mielon sur pli grandan areon. “Alportu tukon”, Agripina ordonis al preterpasanta sklavo. “Ĉu vi vidis la bebon?” ŝi demandis sian fratinon.

“Li ne aspektas tre sane”, Livila diris.

“Ĝuste tion ankaŭ mi pensis. Kompatinda oĉjo Klaŭdio! Li estas tiel feliĉa havi filon, sed la ŝancoj por la bebo ne aspektas al mi tre bonaj.”

“Neniu havis multajn esperojn ankaŭ pri la ŝancoj de oĉjo Klaŭdio antaŭ kvindek jaroj – kaj tamen, jen li.” Livila gestis en la direkton de ilia onklo, kaj Agripina turnis sian kapon por vidi lin en konsultiĝo kun du el la senatanoj, kiuj respektoplene kapjesis dum li alparolis ilin. Ĝuste nun Klaŭdio aspektis kiel la imperiestro, kiu li tiel neatendite fariĝis. En siaj pli serenaj momentoj, li efektive imponis: li havis pli altan staturon ol la senatanoj, kaj liaj tikoj kaj aliaj strangaĵoj ne estis evidentaj. Malkiel la viroj de la Julia familio, kiuj emis maldensiĝi surverte eĉ en junaĝo, li havis impresan hararon, kiu dum la lastaj jaroj tute blankiĝis, tiel aldonante al la digno de lia sinteno. “Li supervivis ĉiujn el siaj gefratoj”, Livila daŭrigis.

“Tio estas vera”, Agripina konsentis. Ŝi estis konscia pri ioma seniluziiĝo pro la vortoj de Livila, sed antaŭ ol ŝi povis analizi tiun emocion, voĉo malantaŭ ŝi diris: “Miaj sinjorinoj! Kiel aparte bele, revidi vin ĉi tie!”

“Palaso!” Livila diris. “Kaj ankaŭ ni estas ĝojplenaj troviĝi ĉi tie.”

Agripina turnis sin por renkonti kalviĝantan, mezaĝan viron, kiun ŝi iam konis kiel la sekretarion de sia avino, kvankam li nun estis vestita en la togo de Roma civitano. Ŝi memoris, ke avinjo iam liberigis lin dum siaj malfruaj jaroj. Li grasiĝis de kiam ŝi laste vidis lin. “Vi aspektas bonfarte”, ŝi komentis.

“Jes, mia sinjorino, atinginte sian nunan eksterordinaran oficon, la imperiestro honoris min per tio, ke li nomumis min sekretario de la trezorejo.” Palaso de ĉiam havis memgravigan sintenon, eĉ kiam li estis sklavo. “Mi permesis al mi esplori la aferon pri la liberigitoj de viaj sinjorinaj moŝtoj. Kelkaj el ili, mi kredas, estis revenditaj kiel sklavoj post la bedaŭrinda miskompreno kun via frato.”

“Ĝuste tiel”, Livila diris. “Ĉu eblas fari ion ajn por reporti ilin al Romo?”

“Estu certa, mia sinjorino, ke ilia bonfarto estas mia unua zorgo. Mi ordonis al miaj oficistoj ekzameni la arĥivojn, spurante indikojn pri ilia nuna kieo. Kaj krome, estas la demando pri la filo de sinjorino Agripina, Lucio. Kiel vi sendube jam konscias, mia sinjorino, la kondiĉoj en la testamento de via bedaŭrata edzo ankoraŭ ne estas plenumitaj. La imperiestro ordonis al mi esplori la aferon pri la netransdonita heredaĵo de via filo.”

“Ĉu vi havas kopion de la testamento?” Agripina demandis. Ŝi sciis nenion pri la testamento de Domicio krom aludo en moka letero, kiun ŝi ricevis de Gajo dum ŝi loĝis en Pontio. Per tio ŝi ekkomprenis, ke ŝia frato alproprigis al si mem la plej grandan parton de la riĉaĵoj de Domicio por kompensi siajn elspezojn, kiel li esprimis la aferon. Li tute ne menciis Lucion, preferante emfazi sian propran malavarecon pro tio, ke li certigis ke Eklogo kaj ŝia idaro ricevu la malgrandan bienon, kiun Domicio testamentis al ili.

“Mi havas kopion en mia oficejo. Sed mi ne deziras fordistri vin de la festado...”

“Mi ŝatus vidi la testamenton”, Agripina diris.

“Kompreneble, mia sinjorino.”

Agripina pardonpetis al sia fratino, kiu tiumomente ĉefe interesiĝis elekti alian pastaĵon el la pleto proponata al ŝi de preterpasanta sklavo, kaj akompanis Palason ekster la salonon. Li ekmarŝis flanke al ŝi, dum ili iris laŭ la koridoro. “Miajn kondolencojn pro la morto de via frato. Mi aŭdis, ke vi kaj sinjorino Livila aranĝis por li taŭgan enterigon.”

“Jes. Li traktis nin maljuste, sed finfine li tamen estis nia frato.”

“Kaj konvenas, se mi rajtas komenti pri tio, ke la filo de Ĝermaniko kaj la posteulo de Aŭgusto estu funebrata laŭ la ĝustaj ceremonioj. Mi ne forgesas, kiam vi kvar alvenis ĉe la domo de via praavino Livia, post la forsendo de via patrino. Kiel vi mem gvidis viajn pli junajn fratinojn, mia sinjorino – tio sendube estis tre timiga periodo por vi, sed vi perfekte komprenis, kiel necesas konduti.”

“Mi ne sciis, kia estas nia situacio”, Agripina diris. “Mi estis konscia pri la neceso prudenti.”

“Mi suspektis tion. Viaj avino kaj praavino estis zorgoplenaj pri via bonfarto – mi certe ne dezirus sugesti alian – tamen la sklavoj ricevis la ordonon teni vin kvar sub observado. Oni ne sciis, ĉu iuj el vi havas informojn, eble ne komprenante la signifon de la faktoj je via dispono, pri la komploto en kiu enplektiĝis via frato Nerono.”

Agripina ricevis abruptan sensaĵon, kvazaŭ ŝi paŝis sur solidan kahelon, kiu neatendite moviĝis sub ŝia piedo. “Ne estis komploto”, ŝi diris. “Tio estis inventaĵo de Sejano.” Ŝi sentis, ke Palaso ĵetas deflanke rigardon al ŝi, sed li ne komentis.

Krepuskiĝis, kaj paro da sklavoj estis okupataj por flamigi oleolampojn lokitajn en altaj niĉoj laŭlonge de la koridoro. Palaso turniĝis por direkti apenaŭan kapgeston al sia asistanto, kiu sekvis je respektoplena distanco, kaj la junulo rapidis antaŭen por malfermi unu el la pordoj. “Ĉu vi konsentos honori min per paŝado internen, mia sinjorino?”

Estis klare, ke Palaso ne atendis bonvenigi vizitanton en sian oficejon. La karbujo estis estingita, kaj en la ĉambro regis mallumo. Se Agripina estus sciinta, ke estos tiel malvarme, ŝi estus sendinta sklavon por alporti ŝian pelerinon. Ŝi frotis siajn brakojn dum la asistanto de Palaso okupiĝis pri flamigado de pluraj lampoj pendantaj de bronza tenilo. Ilia lumo falis sur masivan tablon, kies larĝa marmora surfaco surhavis nenion krom du-tri skribovolvaĵoj. Ne vidiĝis iloj por skribado – Palaso alten grimpis de post la tagoj, kiam li devis mem teni grifelon.

Ĉe ambaŭ flankoj de la tablo staris sokloj subtenantaj portretobustojn. “Mi vidas, ke vi posedas buston de mia avino”, Agripina komentis, kaj iris por ekzameni pli detale la skulptaĵon. Evidentis, ke ĝi estis ĉizita multajn jarojn pli frue. Avinjo Antonia aspektis pli junece kaj pli alloge ol la maljuna virino, kiun Agripina iam konis, kun grandaj stiligitaj okuloj kaj mistera duonrideto, kvazaŭ ŝi meditas super ia agrabla memoro. “Kaj kiu estas ĉi tiu?” ŝi demandis, paŝante ĉirkaŭ la tablo al tiu ĉe la alia flanko. “Ĝi aspektas kiel mia kuzo.” La busto montris la kapon de knabo naŭ- aŭ dek-jara kun serioza mieno kaj senbukla hararo frizita kun longa franĝo laŭ la frunto.

“Efektive estas li. Via avino farigis ĝin post lia morto. La tuta domanaro amis Druson, kaj ni ĉiuj estis korrompitaj post tiu terura akcidento – li estis petolema knabo, kompreneble, konstante miskondutis, kaj estis tipa ago, ke li provis kapti piron en sia buŝo.”

“Mi ĉeestis, kiam tio okazis”, Agripina diris. La memoro perturbis ŝin. Ĝi ĉiam vekis en ŝi ioman kulposenton, kvazaŭ ŝi mem iel respondecis.

“Ŝoke, ŝoke”, Palaso diris, neante per la kapo. “Kaj kompreneble tio forrabis de via onklo lian solan filon. Nu, finfine tio estas superita. Post tiom da tempo heredonto – kaj tiel rapide post lia imperiestriĝo. Apenaŭ eblas imagi pli bonan aŭguron.”

Agripina ridetis ĝentile. La malsanaspekta filo de Mesalina ne ŝajnis al ŝi aparte promesplena aŭguro, sed prefere ŝi ne aludu tion.

Unuopa ŝranko staris malantaŭ la tablo, eleganta meblo el inkrustita ligno kun mallarĝaj duoblaj pordoj. Palaso malŝlosis tiujn, eltiris plurajn skribovolvaĵojn, elektis unu, kaj transdonis ĝin al Agripina. “Krom kelkaj malgrandaj heredaĵoj, via edzo testamentis la ĉefan parton de sia havaĵo al via filo.” Agripina okule trakuris la kolumnojn da orda manskribo, provante tiri sencon el la jurisma lingvaĵo. Unu triono al la imperiestro: tio estis la normo, kaj estis bone konata fakto, ke tiu, kiu preteratentas testamenti konsiderindan porcion al la imperiestro, ne esperu reteni ion ajn por la propra familio. Bieneto al Eklogo kaj ŝiaj kvar infanoj – tio ne estis novaĵo por Agripina, kvankam ŝi estus preferinta ne scii pri la kvar infanoj – alia al la sklavestro de Domicio, libereco por multaj el liaj gesklavoj, kaj ĉio cetera al mia filo Lucio Domicio Ahenobarbo. Domicio saĝe decidis heredigi ĉion al Lucio; io ajn, kion li testamentus rekte al ŝi, estus alproprigita de Gajo. Ŝia edzo tamen ne povis antaŭvidi, ke Gajo ŝtelos la heredaĵon eĉ de sia propra nevo. “La problemo estas, ke multaj el la aĵoj intencitaj por via filo estas jam venditaj al aliaj homoj. Povus esti malfacile retrovi ilin.”

Agripina jam sciis, ke la domo de Domicio estis vendita al la riĉega familio Emilia. “Kio estas farebla por reakiri ilin?”

“Tio ne estos simpla afero, mia sinjorino. La Emilia familio pagis laŭleĝe kaj komplete por la propraĵo, kiun via edzo destinis al sia filo. La imperiestro konsideras, kiel eblos aranĝi kompenson. Bonŝance ni havas detalojn de ĉiuj vendoj en la arĥivoj.” Palaso prenis el la ŝranko grandan pakaĵon, kaj stakigis la enhavon, plurajn dekojn da tabuletoj, sur la tablo. “Kaj ne nur la Emilia familio. Ne estos simpla afero kontakti ĉiujn el tiuj personoj laŭvice, kaj persvadi ilin transdoni la objektojn, kiujn ili aĉetis tute laŭleĝe. Multaj el ili fieras posedi aĵojn, kiuj iam apartenis al Marko Antonio kaj Oktavia.”

“Mi ne dubas pri tio”, Agripina diris. “Ĉu ili eĉ ne pensis, ke tiuj estis familiaj posedaĵoj, kiuj pli juste estus pasintaj al la filo de Domicio?”

Palaso frapetis la pakaĵetojn da tabuletoj sur la marmora tablo por rektigi la randojn. “Mi faros mian eblon reakiri ilin por li, mia sinjorino. Sed se mi rajtus fari sugeston...”

Agripina sciis, ke sekvos iu malagrabla propono. Ŝi ne estas devigata aŭskulti ĉi tiun homon, la iaman sklavon de sia avino, sed ŝi ne povos retrovi la spurojn de siaj propraĵoj sen lia helpo. “Jes?” ŝi diris.

“Bedaŭrinde ne estos eble restarigi viajn havaĵojn al la sama nivelo, kiun vi ĝuis antaŭ via ekziliĝo. Via plej bona strategio nun, se vi pardonos tiel malkonvenan proponon, estus serĉi la manieron avantaĝe reedziniĝi.”

Palaso paŝis preter la limojn, sed Agripina ne povis permesi al si ofendi lin. “Mi scias, ke vi pensas nur pri miaj plej bonaj interesoj.” Ŝi leviĝis. “Dankon pro via konsilo. Mi estas tre danka al vi pro viaj streboj favore al mia filo.”

“Mi dankas vin, mia sinjorino. Mi tenos vin informata.”

“Kien vi malaperis dum tiom da tempo?” Lepida salutis Agripinan, kiam ŝi revenis al la varmo kaj bruo de la salonego. La homamaso iom maldensiĝis, sed la plej granda parto de la proksimaj familianoj ankoraŭ troviĝis. “Ni serĉis vin.” Ŝi prenis la brakon de Agripina, kaj tuj diris: “Kion pro la bona diino vi ĵus faris? Vi estas same malvarma kiel malfreŝa kadavro.” Ne atendante respondon, ŝi kondukis Agripinan tra la ĉambro. “Venu renkonti vian kuzinon Emilia.”

“Ĉu Emilia?” Kun miro Agripina trovis sin antaŭ virino kun la samaj larĝa vizaĝo kaj bulba nazo kiajn ŝi mem havas. Estis kvazaŭ ŝi kaptus malflatan impreson, kiel ŝi mem povos aspekti post dudek jaroj.

“Mia kara kuzino, mi estas kontentega renkonti vin”, la virino diris. Konsternis Agripinan, ke ĉi tiu virino salutas ŝin kiel longe perditan parencon kaj eĉ kisas ŝin. Ŝi komencis suspekti, kiu estas ĉi tiu homo. Ŝi sciis, ke ŝi havas kuzinon ĉe la patrina flanko, sed Agripina, aŭ pli ĝuste ŝia patrino, neniam rilatis kun ŝi. Emilia estas certe la ido de Julia, la senhonora pli aĝa fratino de ŝia patrino, kiu estis enplektita en iu skandalo kiam Aŭgusto ankoraŭ vivis, kaj pasigis siajn restantajn dudek jarojn sur insuleto apud la orienta bordo de Italujo.

“Ni neniam antaŭe renkontiĝis, ĉu ne?” Agripina diris. “Ĉu ĝis nun vi loĝis ekster Romo?”

“Jes, mi kaj mia edzo pasigis jarojn en Afrika Provinco. Li estis tie guberniestro, sed ni plurestis post la fino de lia oficoperiodo. Mi ĝuegis la vivon tie – estis ĉiuj plezuroj de Romo sen la streĉo. Sed mia plej aĝa filo volis fari unuan paŝon al kariero en Romo, do la pasintan jaron ni decidis, ke estas tempo reveni.”

Jen bato. Ĉar oni normale ne enkalkulis la familion de ŝia onklino Julia, en la menso de Agripina la solaj rektaj posteuloj de Aŭgusto estas ŝi kaj ŝiaj gefratoj. Sed se onklo Klaŭdio intencas restarigi la rajtojn de tiu branĉo de la familio, ŝi kaj Livila perdos sian unikan rangon. Kaj eĉ pli serioze, Emilia evidente havas almenaŭ unu filon, kiu havos antaŭrajton super Lucio.

“Ĉu vi havas multajn gefilojn?” ŝi demandis.

“Tri filojn kaj du filinojn. Jen mia plej juna.” Emilia indikis al juna viro apoganta sin kontraŭ la muro, dum li rigardis la ĉeestantojn kun enua esprimo. Kvankam li estis vestita en la togo de plenkreskulo, li ŝajnis ankoraŭ adoleskanto. “Mi aŭdis, ke vi kaj via fratino estis sur la Pontiaj insuloj. Mi kunsentas. Ankaŭ mia patrino estis ekzilita – same kiel via, ĉu ne?”

Agripina preferis ignori la senhontan provon de Emilia prezenti iliajn patrinojn kvazaŭ ili estus samnivelaj. Se panjo elektis ignori sian pli aĝan fratinon, Agripina estis certa, ke ŝi havis bonan kialon. “Mi ne restis longe en Pontio”, ŝi diris. “Onklo Klaŭdio revokis nin, tuj kiam tio eblis.”

“Sufiĉe longe, tamen, por ke ŝia fileto forgesu, kiu ŝi estas”, Lepida diris al Emilia per konfida tono. “Kia karuleto! Mi prizorgas lin de kiam lia patro mortis la pasintan jaron. Tiel amema infano – ĉiutage lia vartistino portas lin en mian dormoĉambron por ke li salutu min per bonmatena kiso, kaj antaŭ kelkaj tagoj li diris al mi: Onjo, mi edziĝos kun vi kiam mi plenkreskos.

Ĉu Lepida ne komprenas, kiom tio doloras al Agripina, ke Lucio ankoraŭ ne plene fidas ŝin kaj nur pro instigo de sia vartistino permesas al ŝi kisi lin? En la pasinteco Agripina ĉiam admiris sian bonhumoran, energiplenan bofratinon, kiu estis tute kapabla efike administri siajn ampleksegajn bienojn sen la helpo de edzo, sed loĝinte nun ĉe Lepida jam pli ol unu monaton, ŝi konstatis, ke la prezo de tiu efikeco estas absoluta nesentemo al la emocioj de aliaj homoj. Agripina ĝentile ridis, kvazaŭ la anekdoto amuzas ŝin. “Mi bedaŭras, ke post nelonge mi devos senigi vin de li. Mi esperas ekloĝi en mia propra hejmo antaŭ ol pasos ankoraŭ tro da tempo.”

“Ne necesas hasti, kara”, Lepida diris. “Mi bedaŭros perdi Lucion.”

“Ĉu vi kaj via fratino ricevis bonan traktadon, dum vi estis en ekzilo?” Emilia demandis.

“Ili ambaŭ aspektis tre palaj, kiam ili revenis”, Lepida diris, “– precipe Livila. Kaj Agripina perdis sufiĉe da karno, ĉu ne, kara? Ni devos redikigi ŝin, por ke ni trovu por ŝi novan edzon. Ĉu iuj el viaj filoj estas ankoraŭ needziĝintaj?”

“Nur Lucio”, Emilia diris, gestante al la enua junulo, kiu, nekonscia ke oni observas lin, senpripense purigas siajn dentojn per la ungo. “Sed li estas tro juna por Agripina.”

“Ni devas serioze pripensi la aferon”, Lepida diris. “Mi certas, ke vi kaj mi povos trovi por ŝi viron taŭgan.”

3

En Romo

Printempe, 41 pK

“Via avo Ĝermaniko estis unu el la plej grandaj generaloj de Romo. Vi scias, kio estas generalo, Lucio...”

“Jes, generalo estas tre kuraĝa, kaj li diras al ĉiuj soldatoj, kion ili faru.”

“Ĝuste tiel, karulo.” Agripina kisis sian fileton, kiu sidis sur ŝia sino. Ili kundividis vimenan seĝon en malgranda neprizorgata ĉambro en la domo de Lepida. La fenestroklapoj estis puŝitaj flanken por montri nuban blankan ĉielon, kies malvolonta lumo malkaŝis paliĝintajn murpentraĵojn kaj mizeran kolekton da senrilataj mebloj. Disbatita tripieda karbujo apenaŭ sukcesis mildigi la malvarmon de la marta aero. Tiu ne estis ĉambro, kiun Lepida fiere montrus al vizitantoj, sed vaginte en ĝin hazarde, Agripina komencis uzi ĝin kiel sian privatan rifuĝejon.

Dum multaj tagoj, Lucio ĉiam fuĝis al la sekureco de la onklina jupo, kiam ajn Agripina volis preni lin enbrake. Kaj tiam subite li ekkomprenis, ke ĉi tiu alta nekonatulino estas persono speciala. Li sekvis Agripinan ĉien, volis sidi sur ŝiaj genuoj kaj montri al ŝi malgrandajn trezorojn, kaj postulis, ke ŝi kisu lin je lia enlitiĝo. Li ankaŭ amis ŝiajn rakontojn: rakontojn pri ŝia familio.

“Do, avĉjo Ĝermaniko iris al Ĝermanujo – kie estas Ĝermanujo, Lucio?”

“Ĝi estas treege malproksima!” Lucio kriis. “Kaj ĝi estas plena je arboj.”

“Miloj kaj miloj da altaj nigraj arboj. Kaj estis riveroj kaj marĉoj...”

“Kaj ĉiuj soldatoj kaptiĝis en la koto!” Lucio jam aŭdis ĉi tiun rakonton almenaŭ dekon da fojoj. Ĝi estis tiu plej ŝatata ankaŭ de Agripina, kiam ŝi estis infaneto, kaj ŝi memoris kuŝi enlite kun Sinjo, dum Eklogo rakontis ĝin al ili antaŭ ol ili endormiĝis.

“Via avĉjo estis tre kuraĝa homo, tiel kuraĝa, ke li ĉasis la Ĝermanojn en la profundan arbaron, kien ĉiuj aliaj generaloj timis iri.”

“Sed la Ĝermanoj estis venantaj de malantaŭe.”

“Ĝuste tiel, sed Ĝermaniko ne timis. Li komencis trabatali sian vojon, ĉar estis lia devo konduki la soldatojn al sekura loko. Kaj dum tio okazis, via avino estis en la fortikaĵo kun la aliaj virinoj.”

“Ankaŭ mia avinjo estis tre kuraĝa.”

“Certe jes. Kaj tiam alkuris soldato, kiu diris al ili, ke ĉiuj soldatoj estis mortigitaj, kaj ke la Ĝermanoj venos trans la riveron kaj detruos la fortikaĵon. Ĉiuj virinoj komencis plori – ili kredis, ke oni kaptos ilin kaj devigos ilin edziniĝi kun tiuj odoraĉaj, harkovritaj barbaroj.”

“Kaj tamen avinjo ne ploris.”

“Ne, kompreneble ne. Nu, ekstere ŝi aŭdis voĉojn krii: La ponto! Ni devas forbruligi la ponton antaŭ ol la Ĝermanoj transiros! Ho, atendu momenton.” Vidante la pordon malfermiĝi, Agripina interrompis sin. Nekonscie ŝi streĉiĝis, pretigante sin por fronti Lepidan, aŭ eĉ pli malbone ŝian fratinon Domicia, ĉiam pretan interesiĝi pri la aferoj de aliaj homoj. Certe ambaŭ fratinoj volos scii, kial ŝi sidas inter ĉi tiuj polvaj forĵetindaj mebloj, anstataŭ ĝentile konversacii kun siaj bofratinoj en la manĝosalono. Tiam ŝi senstreĉiĝis. “Estas via onklo Krispo”, ŝi diris, kaj bonvenigis la vizitanton per rideto.

“Panjo”, Lucio diris, turnante ŝian vizaĝon per la mano por ke ŝi rigardu nur lin. Superinte sian unuan timemon, li ĵaluzis pri ĉiu atento, kiun ŝi donas al iu ajn krom li mem. “Finu la rakonton.”

“Ne, ne leviĝu.” Vidante ke ŝi kaj Lucio okupas la solan seĝon, Agripina volis leviĝi, sed Krispo jam malfaldis tabureton klinitan kontraŭ la muro. “Ne atentu min”, li diris, kaj sidiĝis apud la karbujo. “Mi ĉiam ĝuas bonan rakonton.”

Agripina dankis lin per kapgesto. Ŝi sciis, ke ŝi estas bona rakontanto, kaj ŝi tre volonte vidigos sian talenton al Krispo. Li estis fama oratoro, konata pro sia pika lango, kaj ŝi nepre volis montri, ke en sia propra sfero ŝi estas ne malpli lerta ol li. “Nu, kie ni estis?”

“Oni volis forbruligi la ponton”, Lucio diris.

“Ho jes, ĝuste. La sola homo, kiu ne panikis, estis via avino. Ŝi demandis Kiu alportis tiun novaĵon? Kie estis la brigado, kiam oni laste vidis ĝin?” Nekonscie Agripina jam adaptis sian stilon al la pli aĝa el siaj du aŭskultantoj. “Kaj do ŝi malkovris, ke la trupoj troviĝas ankoraŭ en la arbaro, kaj ke laŭ ĉiuj informoj Ĝermaniko ankoraŭ vivas kaj bonfartas, kaj batalas pli kuraĝe ol ĉiuj. Sed intertempe jam ekiris roto da soldatoj por detrui la ponton, sed kompreneble se ili faros tion, via avo kaj ĉiuj homoj kun li estos kaptitaj ĉe la malĝusta bordo de la rivero. Do avinjo diris Mi nepre haltigu ilin. Ŝi ordonis al la soldatoj seli por ŝi ĉevalon, tiam ŝi grimpis sur ĝian dorson, kaj ĝi forpafiĝis kiel ŝtono el ĵetilo.”

Tio ne estis precize la versio de la rakonto, kiun Agripina siatempe aŭdis de Eklogo. La detalo, kiun ŝi ne menciis, estis ke ŝia patrino ne rajdis sola: ŝin akompanis la terurita Eklogo, la unuan fojon en sia vivo sidanta sur ĉevalo. Granda parto de la drameco, kaj eĉ la vortoj de la rakonto, venis de Eklogo, sed tio ne estis nomo, kiun Agripina deziris ripeti al sia filo. Dum la lastaj monatoj de la malsano de sia patro, Lucio restis kun Eklogo kaj Domicio ĉe ilia kampara bieno, kie sendube li ankaŭ renkontis siajn multenombrajn duongefratojn. Bonŝance li estis ankoraŭ sufiĉe juna por forgesi, ke li iam ajn konis Eklogon kaj ŝian idaron, kaj Agripina absolute intencis, ke li forgesu ilin.

“Via avinjo rajdis rapide kiel la vento, kaj ne daŭris longe ĝis ŝi alvenis ĉe la rivero. La soldatoj pretigis grandegajn faskojn da ligno por forbruligi la ponton, kaj ŝi algalopis kriante Haltu! Haltu! Do la centestro paŝis al ŝi kaj li diris Mia sinjorino...

...Mia ordono estas, ke ĉi tiu ponto estu det... det...

...detruita”, Agripina diris. “Kaj kion respondis via avinjo?”

Kaj mia ordono estas, ke la ponto restu en sia loko.

“Do la centestro diris: Laŭ kies ordono? Kaj avinjo diris...”

Laŭ ordono de la generalo!” Lucio triumfe kompletigis la interŝanĝon.

“Nu, la centestro ŝanceliĝis – li sciis, ke ŝi estas edzino de la generalo kaj necesas obei ŝin, sed li ankaŭ devis plenumi la ordonojn, kiujn li ricevis. Dum li pensis kion fari, ŝi diris Helpu min malsupreniri de la ĉevalo, do kompreneble li helpis ŝin. Tiam, antaŭ ol li povis haltigi ŝin, ŝi kaptis la bridon de la ĉevalo kaj kondukis ĝin ĝis la centro de la ponto. Li diris Mia sinjorino, vi ne povas resti tie, kaj ŝi diris Tamen mi restos.”

Agripina ĵetis rigardon al Krispo. En lia vizaĝo ne plu vidiĝis la iom moka esprimo, kiun ĝi havis, kiam li unue sidiĝis, kaj nun li aŭskultis same absorbite kiel Lucio. Li pensigis ŝin pri amikema maljuna leono, kun siaj sulka vizaĝo kaj ĉifita togo. Gajo Salustio Pasieno Krispo klare estas viro, kiu fartas plej kontente en komforta tuniko.

“Kaj ĝuste tion faris avinjo. Ŝi restis tie sur la ponto, ŝi ne moviĝis, kaj kompreneble la soldatoj ne povis bruligi ĝin, dum staris sur ĝi la edzino de la generalo. Kelkaj el ili opiniis, ke oni fortrenu ŝin perforte, sed aliaj komencis krii, ke ŝi pravas, kaj ĉu ili permesos, ke virino agu pli kuraĝe ol ili?”

“Do finfine, anstataŭ forbruligi la ponton, ili alvokis pliajn trupojn por defendi ĝin, okaze ke la Ĝermanoj efektive alvenos. Ili diris al avinjo, ke nun ŝi rajtas trankvile reiri al la tendaro, sed ŝi neniel pretis akcepti tian blagon”, Agripina ripetis la vortojn, kiujn ŝi siatempe aŭdis de Eklogo. “Ŝi timis, ke se ŝi foriros, eble ili ŝanĝos sian opinion kaj tamen decidos bruligi la ponton. Sed tiam ŝi ekhavis ideon. Ŝi transiris tute al la alia bordo, tiel ke ili ne povos detrui la ponton, ĉar per tio ili lasus ŝin sen eliro ĉe la malĝusta flanko de la rivero. Kaj tiam ŝi simple sidis sur la bordo kaj atendis. Iĝis sufiĉe malvarme dum la posttagmezo, kaj ankaŭ tede, nur sidi tie atendante horon post horo.”

Tiel okazis, ke la patrino de Agripina ankoraŭ sidis tie, kiam la perdita legio ekvidiĝis. La homoj estis elĉerpitaj kaj malpuregaj, kaj multaj estis vunditaj, sed ili marŝis en bona ordo malantaŭ siaj standardoj, kaj ili trovis la edzinon de la generalo atendanta sur la bordo por saluti ilin. “Kiam ŝi vidis vian avĉjon alrajdi, ŝi sentis sian koron bategi en sia brusto. Sed ŝi estis soldatedzino, kaj ŝi sciis, ke necesas konduti laŭ konvena digno, kiam la tuta armeo spektas. Do ŝi nur ridetis, kaj li desaltis de sia ĉevalo kaj brakumis ŝin antaŭ ĉiuj. Tiam ŝi rajdis apud li sur sia ĉevalo, kvazaŭ generalo kape de la armeo. Kaj kiam ili revenis al la fortikaĵo, ŝi okupis sin pri organizado de la flegado – estis tiom da vunditoj, ke la malsanulejaj kabanoj ne povis enteni ĉiujn, kaj homoj kuŝis vice sur la grundo, viroj kun la plej teruraj vundoj kaj kun vestoj rigidaj pro sango. Ŝi laboris flanke de la sklavoj, purigante vundojn kaj bandaĝante ilin, kaj ŝi eĉ donacis mantelojn kaj monon al soldatoj, kiuj perdis ĉion, por ke ili povu aĉeti novajn armilojn.

“La soldatoj neniam forgesis tion – ili ĉiuj amis vian avĉjon, kaj post tiu okazaĵo ili amis ankaŭ vian avinjon, ĉar ŝi estis la homo, kiu tenis malfermita la ponton. Kaj tiel finiĝas la rakonto.”

“Tre bele rakontite”, Krispo diris.

“Ankoraŭ rakonton!” Lucio diris. “Mi volas aŭdi pri la triumfo.”

“Tio estis la triumfo de mia patro Ĝermaniko”, Agripina klarigis al Krispo. “Mi rakontis al Lucio, kiel mi staris en lia ĉaro kun miaj gefratoj, kiam mi estis knabineto.”

“Do, mi certe vidis vin”, Krispo diris. “Mi memoras tiun triumfon. Mi ne havis bonan lokon – ie en la malantaŭaj vicoj, inter ĉiuj aliaj junaj oficialuloj kaj helpjuĝistoj, tamen sufiĉe proksime por vidi la generalon en lia ĉaro. Ŝajnis al mi, kvazaŭ infanoj svarmis ĉie sur li, en liaj brakoj, kroĉitaj al lia togo, pendantaj de la rando, rampantaj laŭ la timono...”

“Sendube mi estis unu el tiuj kroĉitaj al lia togo”, Agripina diris. “Mi havis pli-malpli la saman aĝon kiel Lucio.” Verdire ŝi estis pli juna almenaŭ unu jaron, sed ŝi ne volis konfesi, ke ŝi ne povas memori la okazon. “Iru nun serĉi Aleksandrian”, ŝi diris al Lucio, levante lin el sia sino. “Mi volas paroli kun onklo Krispo.”

Lucio emis plendeti, sed vidante, ke provizore li ne regajnos la atenton de sia patrino, li sidiĝis sur la pavimon sub la malfermita fenestro, kaj ekludis per manpleno da koloraj mozaikoŝtonetoj.

Atendinte ĝis Lucio estos plene okupata, Krispo diris: “Bonvenon reen al Romo. Laŭ mia impreso vi restas rimarkinde bonfarta post via loĝado en Pandaterio.”

“Pontio. En Pandaterio estis mia fratino.”

“Mia bofratino informas min, ke vi ankoraŭ strebas rehavi vian domon.”

“Jes, estus devinta heredi ĝin Lucio post la morto de mia edzo, sed bedaŭrinde ĝi estis vendita.” Pro lojaleco al sia familio, Agripina ne volis atentigi pri la fakto, ke Gajo ignoris la testamenton de Domicio kaj vendis la domon, kiu laŭleĝe apartenis al ties edzino kaj filo. Sendube Krispo jam aŭdis tion de Lepida, sed ĝi ne estis afero, kiun ŝi deziris diskuti. “Mia onklo promesis, ke mi rericevos ĝin, sed estas juraj komplikaĵoj.”

“Kaj viaj mebloj sendube nun beligas la kabanojn de vilkruraj barbaroj en Gaŭlujo.”

“Palaso penas retrovi la spurojn de mia servistaro. Eĉ miaj liberigitoj estis resklavigitaj kaj venditaj. Li nepre intencas revenigi ilin.”

“Kompreneble Palaso mem estis iam sklavo – ne estas mirige, ke li havas fortan opinion pri tio. Sed ĉiuokaze li pravas. Estas tute neakcepteble, ke la kondiĉoj prezentitaj laŭ valida proceduro en jura dokumento ne estu atentataj. Eĉ de la imperiestro.”

Agripina kliniĝis en sia seĝo. Ŝi ne volis partopreni en kritikado de sia propra frato, sed samtempe ŝi ĝuis paroli kun ĉi tiu klera maljunulo, kaj ne sentis urĝon fini la konversacion. Ŝi apenaŭ konis Krispon, kiu estis la edzo ne de Lepida sed de ŝia pli aĝa fratino Domicia; la paro estis alveninta lastatempe por vizito. Singarde, konscie ke ŝi paŝas laŭ la rando de danĝera teritorio, ŝi demandis: “Vi havis iom da influo ĉe Gajo, ĉu ne?”

“Tiom, kiom iu ajn, verŝajne. Sed vidinte, kio okazis al Lepido, mi ne volis riski alfronti lin. Necesas diri, ke la amikiĝo kun via frato ĉiam similis al kuŝado sur la klingo de ponardo – laŭ ĉiu vidpunkto.”

Ĉu Krispo, tiom respektema pri la validaj juraj proceduroj, estis unu el la homoj sonditaj de Lepido, kiam tiu komencis serĉi aliancanojn en la senato? Aŭ ĉu – jen perturba ebleco – ĉu li estis unu el tiuj senatanoj, kiuj malkaŝis la planojn de Lepido al ŝia frato? Agripina demandis per senzorga tono: “Ĉu vi povas doni al mi pli da informoj pri la okazintaĵoj? Mi aŭdis, ke la situacio eĉ pli malboniĝis, post kiam mi kaj mia fratino estis forsenditaj.”

“Kompatinda Gajo. Li preteriris ĉian ajn limon – li insultis la senaton, li rifuzis aŭskulti konsilojn, li ekzekutigis homojn pro la plej kapricaj pretekstoj, li forĵetadis monon... Li kredis, ke li povos fari kion ajn li deziras, kaj ke neniu aŭdacos malhelpi lin. Li estis sufiĉe senbrida jam antaŭ ol vi foriris, kompreneble...”

“Ĉu vi antaŭvidis, ke okazos tia afero?”

“Ĉu vi celas diri, ke li estos mortigita? Tio estis evidenta al ĉiuj. La demando ne estis ĉu, ĝi estis kiu kaj kiel.”

“Ĉu vi ĉeestis, kiam ĝi okazis?”

“Ne, bonŝance mi ne troviĝis tiuloke en tiu momento – alie estas dubinde, ke mi troviĝus nun ĉi tie por rakonti pri la afero. Mi ne estis inter la konspirantoj, se tion vi volas scii.”

Agripina estis kontenta aŭdi tion. Kvankam estis klare, ke Gajo faris ĉion fareblan por inviti kaj meriti sian propran mortigon, ŝia konscienco ne estus permesinta al ŝi babili laŭ amika maniero kun unu el liaj murdintoj. “Kial estas dubinde, ke vi troviĝus ĉi tie por rakonti pri la afero?”

“Mi ne scias, ĉu tiumomente mi estus en pli granda danĝero pro liaj murdistoj aŭ pro liaj korpogardistoj. Liaj gvardianoj estas absolute lojalaj – ili furioziĝis kaj buĉis ĉiujn, kiujn ili suspektis pri kulpo. Kaj samtempe la murdistoj pereigis ĉiujn, kiuj estis proksimaj al Gajo. Vi scias pri Cezonia, kompreneble – mi dubas, ĉu ŝi mankas al iu ajn krom siaj filinoj, sed tute ne necesis, ke ili mortigu ankaŭ la knabineton.”

Agripina kapjesis. “Ili volis certiĝi, ke li ne postlasos heredontojn.” Tio pensigis ŝin pri la filino de Nerono en Pontio. Kiel saĝa estis Pola, kiu avertis ŝin ne fanfaroni pri sia aristokrata patro!

“Pardonu mian aŭdacon mencii tion”, Krispo daŭrigis, “sed ĉu mi rajtas demandi pri tiu pli frua provo? – tiu afero pri Lepido.”

“Ni neniam intencis mortigi lin.” Ĉu estas verŝajne, ke Krispo, kun sia akra advokata menso, kredos ŝin? Agripina daŭrigis haste: “Se li nur estus povinta forlasi la postenon kaj permesi al iu alia transpreni kiel imperiestro. Aŭ se la senato estus povinta voĉdoni por pace eksigi lin. Oni anstataŭigas guberniestrojn kaj generalojn, kiam ili ne bone plenumas sian oficon – kial ne imperiestrojn?”

Agripina konsciis, ke Krispo observas ŝin kun stranga vizaĝesprimo. Li certe konsideras ŝin ridinde malsincera. Sed li respondis sufiĉe ĝentile. “Neniu havas la povon forigi imperiestron, post ties elektiĝo – krome, li havis la subtenon de la gvardio. Bedaŭrinde, ĉiam ekzistis nur unu maniero por forigi Gajon.”

“Ni timis”, Agripina diris. “Ju pli li elmontris nin kaj donis al ni specialajn privilegiojn, ju pli ni partoprenis en lia gloro, des pli verŝajnis, ke ni ankaŭ partoprenos en lia falo. Kaj efektive, pensu pri tio, kio okazis al Cezonia.”

Krispo kapjesis. “Efektive. Mi ne miras, ke vi kaj via fratino serĉis manieron por eliri el la situacio.”

Agripina konstatis, ke dum ŝi provis tiri informojn el Krispo, ial la neatendita rezulto estis, ke ŝi mem malkaŝis pli ol ŝi intencis. Por ŝanĝi la temon, ŝi diris: “Mi ĝojas, ke finfine ni havas la ŝancon ekkonatiĝi pli bone.”

“Ankaŭ mi. Mi ĉiam ŝatis vian edzon – mi bedaŭris, ke tiu proceso dividis niajn du familiojn. Kiel sensenca afero: frato kaj fratino kverelantaj pri mono. La sola afero, kiu tute ne mankis al ambaŭ.”

“Ĉu ankaŭ vi ne estis enplektita? Mi havis la impreson, ke vi estas unu el la advokatoj.”

“Domicia petis min reprezenti ŝin. Kaj kiam mia edzino decidiĝis pri io, la plej saĝa afero estas cedi.”

“Mi aŭdis nur la opinion de mia edzo pri la afero. Li ne estis tia homo, kiu normale enplektiĝis en procesoj, sed ĉar estis ŝi, kiu akuzis lin, li ne povis eviti tion.” De ĉiam surprizis Agripinan la fakto, ke ŝia trankvila edzo permesis al si implikiĝi en longedaŭra proceso kontraŭ sia pli aĝa fratino. Ĝenerale li estis homo, kiu ne ĝenis sin kvereli kun iu ajn, sed rilate al Domicia li iam diris al Agripina: Ŝia sola talento estas kaŭzi problemojn. Domicia, same kiel Agripina, estis gasto de Lepida, kaj restinte kune kelkajn tagojn, Agripina rekonis la pravecon de lia komento. Lia pli aĝa fratino havis mallarĝan buŝon kaj akran nazon kun longa pinto, kvazaŭ por trudi sin suspekteme en ĉiujn niĉojn kaj ŝrankojn. Ŝia edzo Krispo havis multe pli allogan personecon.

“Nun kiam unu el la du koncernitaj bedaŭrinde forpasis”, Krispo diris, “mi esperas, ke la perdo de unu sensignifa bieno ne malhelpos nin estonte vidi vin pli ofte. Kion vi planas fari, reveninte nun al Romo?”

“La unua afero estas reakiri mian domon. Kaj tiam mi povos ekplani la edukadon de Lucio.”

“Kaj sendube vi ankaŭ pripensos reedziniĝi. Lucio bezonas patron – kaj eventuale kelkajn gefratetojn.”

Ĉu denove! Agripina ne atendis, ke eĉ Krispo aldonos sian voĉon al la ĥoro, kiu nepre volas konsili ŝin pri ŝiaj perspektivoj rilate al reedziniĝo. Ŝi demandis sin, ĉu Lepida sendis lin intence por memorigi ŝin pri ŝia devo, sed sufiĉis nur rigardi lian sulkan, memfidan vizaĝon por ekscii, ke Gajo Salustio Pasieno Krispo ne estas tia viro, kia portas mesaĝojn por aliaj homoj.

Kompreneble ŝi devos iam reedziniĝi; Agripina sciis tion, sed ŝi volis mem fari tiun decidon, kiam ŝi estos preta, ne esti puŝata al ĝi de siaj parencoj. Lepida jam proponis du-tri taŭgajn partnerojn, sed Agripina sentis deprimiĝon ĉiufoje, kiam ŝia bofratino, ignorante ŝiajn evitajn respondojn, prezentis la kvalitojn de iu aŭ alia kandidato. Agripina apenaŭ sciis, kiel ŝi eltenos la taskon interparoli kun svatatoj kaj aŭskulti iliajn devigajn ĵurojn pri ĝismortaj respekto kaj admiro, dum ambaŭ scias tute bone, ke la vera allogo estas la prestiĝaj familiaj ligoj, kiujn ŝi alportos al la kuniĝo. Lepida certe insistos diskuti iliajn meritojn je ĉiu eta detalo, kaj sendube ne hontos instigi Agripinan akcepti ŝian preferatan kandidaton. Kaj post tio estos la tuta ĝeno mendi novajn vestojn, plani la ceremonion kaj la procesion, la geedziĝan nokton... Ĉar ŝi ne povos havi Lepidon, estas neniu alia kun kiu ŝi deziras dividi sian hejmon... kaj sian liton. “En ĉi tiu periodo, ĉefe okupas mian menson la neceso reakiri miajn propraĵojn – la domon, la gesklavojn, mian meblaron...”

“Tio povus fariĝi nenecesa, se vi trovos la ĝustan edzon. Iun kun granda domo kaj propraj bienoj. Ne forgesu, ke vi povos postuli por vi mem altan prezon. Kiel nevino de la imperiestro, vi eniros la merkaton kiel tre akirinda varo.”

4

Inter la unuaj agoj de Klaŭdio, post kiam oni proklamis lin imperiestro, estis revoki min kaj mian fratinon Livila de nia ekzilo en la Pontiaj insuloj. Estis granda plezuro reveni al la vivo de Romo post mia monotona ekzistado en Pontio. Livila estis trafita pli ol mi de sia soleca ekzilo en Pandaterio, kie vizitis ŝin la fantomoj de nia patrino Agripina kaj nia avino Julia. La homamasoj kaj bruego de Romo estis por ŝi neelteneblaj, kaj ŝi eĉ diris al mi, ke mankas al ŝi la paco de la insulo, kie ŝi pasigis la lastajn du jarojn.

Post nia reveno, mi kaj Livila aranĝis taŭgan funebran ceremonion por nia frato Gajo. Verdire ni havis multajn kialojn por koleri kontraŭ li, sed samtempe ni opiniis, ke ĉiuj portantoj de nia eminenta familia nomo nepre estu enterigitaj kun ĉiuj konvenaj ritoj. La nova imperiestro Klaŭdio konsentis, kaj senhezite donis sian permeson, ke la cindroj de Gajo estu metitaj en la Julian familian tombon.

Mia edzo, Gneo Domicio Ahenobarbo, mortis dum mi estis en ekzilo, kaj krome ĉiuj miaj personaj posedaĵoj estis aŭkciitaj de Gajo. Eĉ sklavoj ricevintaj de mi sian liberecon estis resklavigitaj per la preteksto, ke la juraj proceduroj ne estis validaj.

Mi neniam malkovris, kio okazis al Alkasta kaj ŝia malgranda filo. Mi povas nur esperi, ke ili estis venditaj kune.

Klaŭdio rehavigis al mi miajn bienojn kaj domojn, sed nenio estis farebla pri miaj posedaĵoj, kiuj estis venditaj en Gaŭlujo. Mi perdis multajn aĵojn, kiuj havis por mi grandan personan valoron,

Tiu statueto kun la malmolaj rondaj mamoj. Mi havas alian, kiun Klaŭdio ricevis de la Hinda ambasadisto, sed ĝi ne povas kompensi tiun, kiun paĉjo reportis el la oriento. Eĉ male: mi sentas doloran piketon, kiam mi vidas ĝin. Ĝi memorigas min pri tiu, kiun mi perdis.

precipe familiajn propraĵojn de mia patro Ĝermaniko kaj mia praavino Livia. Klaŭdio ankaŭ certigis, ke mia filo finfine ricevu la heredaĵon de sia patro Domicio, kiun Gajo retenis por si mem.

Ju pli mi skribas pri la heredaĵo, des pli fie Boteto aperas. Mi ne intencis prezenti lin tiel malbone – sed finfine, pri tio kulpas Boteto mem, ke li postlasis tiel abomenan reputacion. Ne mi, sed li mem faris tiujn aferojn.

Tiutempe inter la ĉefaj familioj de Romo regis etoso streĉa kaj suspektema. Ne ĉiuj senatanoj estis kontentaj pro la promocio de Klaŭdio. Iuj, nerealisme, estus preferintaj revenon al la Respubliko; kelkaj kredis, ke ili mem estus pli bonaj kandidatoj por la pinta posteno; dum aliaj opiniis, ke tiu honoro estu rezervita por la posteuloj de Aŭgusto. Estis multenombraj intrigoj kontraŭ la nova imperiestro. Neniu el tiuj sukcesis, sed ili devigis Klaŭdion komenci sian regoperiodon per ekzekutado de multaj el siaj kontraŭuloj.

La filo de Klaŭdio kaj Mesalina naskiĝis nur unu monaton post la enpostenigo de sia patro.

Ĉu mi menciu, ke ili nomis lin Ĝermaniko? Ne – estas vere, ke li rajtis uzi tiun nomon, sed por mi, povas esti nur unu Ĝermaniko.

Du jarojn post sia naskiĝo li ricevis la nomon Britaniko honore al la konkero super Britujo fare de Klaŭdio. Britaniko estis malsaniĝema infano, kiu suferis sian unuan epilepsian krizon, kiam li estis tri-jaraĝa. Mi ofte vidis la ĵaluzon en la okuloj de Mesalina, kiam ŝi komparis sian malfortikan filon kun mia,

Lia trejnisto devis konduki lin en la Cirkon. Spektis cent mil homoj, kaj ĉiuj el ili vidis la filon de la imperiestro kroĉi sin al sia poneo, terurita de la homamaso. Sed kiam aperis Lucio – kia aplaŭdego! Ĝi eĥis laŭ la tuta longo de la Cirko, la homoj kriis lian nomon, ili kunfrapis siajn manojn kaj aklamis. “Ĝermaniko la Tria” – ili ĉiuj ripetadis tion kune, denove kaj denove. Kaj Lucio sciis precize kiel konduti. Li turnis sian ĉevaleton, li rigardis supren al la publiko, li mansvingis... Mi timis, kio povus rezulti, sed samtempe mi tiom fieris pri li. Mi ne konstatis tiam, ke li akiras guston pri senvalora populareco, ĝuste kiel havis lia onklo Boteto.

kaj mi komencis timi, ke ŝi povus trovi ian pretekston por misfari al li. Tial mi deziris porti Neronon malproksimen de Romo al iu loko, kie li povos plenkreski sekure.

“Onklo, kio estas ĉi tiu afero? Kiam mi alvenis, oni priserĉis min!”

“Mi tiom bedaŭras, mia kara, sendube tio estis por vi ekstreme malagrabla. Sidiĝu, kaj mi klarigos ĉion.”

Agripina efektive estis trovinta la sperton ne nur malagrabla, sed humiliga – bonŝance la priserĉado estis farita de ina oficialulo, ne de unu el la gvardianoj. Humiliĝo estis emocio, kiun ŝi ofte spertis dum la lastaj jaroj kun sia frato, sed ŝi ne atendis denove suferi ĝin, nun kiam ŝia onklo regas.

Klaŭdio kaj Mesalina kuŝis sur alta divano, kaj Narciso, liberigito de Klaŭdio, staris apude. Fronte al ili estis vimena seĝo, lukse remburita de purpuraj kusenoj por kontraŭi iun ajn sugeston, ke tio povus esti malpli nobla meblo. Kio okazas ĉi tie? Ĉu vere ili atendas, ke ŝi sidu, dum ili kuŝas? Agripina staris malantaŭ la seĝo, kun siaj manoj kroĉitaj al ĝia alta dorso.

“Ne temas nur pri vi, Agripina”, Mesalina diras. “Necesas priserĉi ĉiujn. Ni ne riskas fidi iun ajn. Finfine, pensu kio okazis al via frato.”

“Mi ne estas iu ajn”, Agripina diris al Klaŭdio kun eta rido, kvazaŭ ŝi ĵus elbuŝigis ian spritaĵon. Ŝi konsciis, ke la rido sonis iom nenature, kaj verŝajne ne tiel senzorge, kiel ŝi estus dezirinta. “Mi estas via nevino.”

“Bedaŭrinde, eĉ mian nevinon. Kaj ĝuste tial ni alvokis vin hodiaŭ.” Kun pliiĝanta konfuzo, Agripina notis liajn vortojn ni alvokis vin. Ŝia menso ankoraŭ trafoliumis ties signifon, dum ŝia onklo daŭrigis: “Bonvolu sidiĝi, Pina. Kion vi scias pri Livila kaj Seneko?”

“Livila?” Agripina ne estis preta por tia demando. “Livila kaj Seneko...?” Ŝi komencis suspekti... sed ŝi ne lasu ilin vidi, ke ŝi povus havi ian scion pri tio – unue ŝi malkovru, pri kio temas. Por gajni tempon ŝi paŝis antaŭ la seĝon kaj sidiĝis. “Livila kaj Seneko... kion vi volas scii?”

“Estas tiom da komplotoj”, Mesalina diris. “Vi eĉ ne povas imagi, kiaj aferoj okazadas.”

“Pardonu min, mia sinjorino”, Narciso diris al Mesalina. Li estis alta, solida viro, impone ĉeesta malgraŭ sia sklava origino. “Antaŭ ol ni klarigos al la sinjorino Agripina pri la komplotoj, mi proponas, ke ni aŭdu, kion ŝi mem povos diri al ni pri tio.”

Kaj jen la homo, kiun ŝi memoris kiel humilan skribiston! Kiel li akiris la rajton esprimi sian opinion tiom aŭtoritate? Agripina estus volinta subigi lin per sia rigardo: per rigardo en kiu estus koncentrita la tuta malestimo, kiun pranepino de la dio Aŭgusto povus direkti kontraŭ eksa sklavo. Ŝi estus volinta... sed ŝi ne povas permesi al si malamikigi tiun viron, kiu nun rilatas rekte kun la imperiestro. Ŝi devigis sin paroli kviete. “Se mi komprenas vin ĝuste, vi ŝajne sugestas, ke mi povus esti implikita en komploto.”

“Ne, ne”, Klaŭdio diris rapide, “ne vi, karulino. Sed ni estas maltrankvilaj pri Livila. Ĉu vi vidis ŝin, post kiam ŝi revenis al Romo?”

Agripina pensis rapide. Kompreneble ŝi jam vizitis sian fratinon, kiu denove loĝas ĉe sia edzo en ties domego sur la Celia Monteto. Li ne ĉeestis, kiam Agripina iris viziti Livilan – sed ja ĉeestis Seneko. Laŭ ŝia memoro, li estis karneca viro en siaj kvardekaj jaroj kun ĝena kutimo konstante tuseti en la gorĝo. Livila ripetis sian ofte esprimitan opinion, ke la imperiestro estu filozofo, kaj eĉ demandis al Agripina, ĉu ŝi ne konsentas, ke Seneko estus la ideala homo por tiu posteno. Seneko faris sian eblon trakti ŝiajn komentojn kiel malseriozaĵon, fantazion. Agripina ricevis la impreson, ke embarasas lin la fervoro de Livila, kaj ke li faras sian eblon distancigi sin. Prefere ŝi diru nenion pri tio. Aliflanke ili facile povos kontroli la fakton, ke ŝi estis ĉe Livila, kaj ke ankaŭ Seneko estis tie.

“Jes, kompreneble mi iris viziti mian fratinon, onklo. Tiu restado en Pandaterio malbone efikis sur ŝin – laŭ mia kompreno, ŝi apenaŭ eliris el la domo, dum ŝi estis sur la insulo, nur sidis interne la tutan tempon kaj legis.”

“Ĉu ŝi diris ion pri Seneko?” Mesalina demandis. Agripina kaptis sugesteton de streĉiĝo – ĉiuj tri klinis sin antaŭen, senpacience atendante ŝian respondon.

Kvazaŭ tio estus malgravaĵo ŝi respondis: “Jes, Seneko ĉeestis, kiam mi iris viziti ŝin.”

“Ha!” La triopo malstreĉiĝis.

“Livila pasigis la lastajn du jarojn studante filozofion. Vi memoras, kiom ŝi ĉiam interesiĝis pri filozofio, eĉ kiam ni estis infanoj.” Ŝi turnis sin al Klaŭdio, esperante tuŝi lian koron per tiu memorigo pri iliaj infanaj jaroj. “Laŭ mia kompreno, ŝi invitis Senekon legi kun ŝi Platonon.”

“Ĉu vi rimarkis iujn signojn de korfavoro inter ili?” Narciso demandis.

Do jen la klarigo pri ĉio ĉi! Ili serĉas manieron por akuzi la paron pri adulto. “Mia fratino havas edzon – kaj cetere, Seneko aĝas almenaŭ dudek jarojn pli ol ŝi. Mi estas certa, ke ili tutsimple diskutis filozofiajn tekstojn.” Agripina preskaŭ aldonis, ke ili estis legantaj la verkon La respubliko – sed tamen, eble estus preferinde ne mencii la nomon de la verko, kiu okupas la intereson de Livila.

“Nature vi defendas vian fratinon”, Mesalina elkriis senpacience, “sed Agripina, aŭskultu jenon – ŝi invitas senatanojn al sia domo kaj petas ilian subtenon por imperiestrigi Senekon.”

De tiom da jaroj Agripina trejnis sin kaŝi siajn pensojn, ke ŝia tuja reago estis subpremi iun ajn eksteran signon de ŝoko kaj nekredemo – sed preskaŭ sammomente ŝi konstatis, ke ŝoko kaj nekredo estas precize la reagoj, kiuj nun estas bezonataj. “Ne, tio ne eblas! Devas esti ia eraro!”

“Neniu eraro”, Narciso diris. “La aliro de via fratino ne ŝajnas aparte konsiderita. Ŝi priparolas siajn planojn tute senkaŝe, imagante ke tiuj senatanoj riskos sian vivon por transdoni la potencon al Seneko.”

Ho, Livila, Livila! Agripina memoris, kiel pasie ŝi disputadis kun ilia patrino, kiam ŝi estis infano, tute ne zorgante pri punminacoj kaj aliaj sekvoj. Ŝi vidis, ke Klaŭdio ekhavas unu el siaj kutimaj tikoj; lia kapo regule faras subitan skueton. “Onklo Klaŭdio, vi devas kompreni, ke ŝia restado sur la insulo malekvilibrigis ŝian menson. Mi rimarkis tion tuj, kiam mi ekvidis ŝin – ŝi aspektis tiel senorde, tiel... nenormale. Kaj krome estis tie fantomoj – ŝi estis en la domo, kie panjo mortis, kaj ŝi vidis ŝin kaj eĉ parolis kun ŝi. Mi petegas vin ne misfari al ŝi – ŝi perdis sian racion, mi certas pri tio. Ĉu vi ne povas kompreni, ke neniu racia homo tutsimple invitus senatanojn al sia domo kaj farus proponojn por detronigi la imperiestron?”

“Tio klarigus, kial ŝi agis tiel malprudente, efektive”, Klaŭdio konsentis. “Sed mi bedaŭras, Pina, mi ne povas simple ignori ĉi tion, kvankam mi scias, ke tion vi esperas.”

“Kaj kio laŭ vi estus okazinta al Klaŭdio, se ŝia plano estus sukcesinta?” Mesalina interrompis. “Oni estus devinta iel forigi lin.” Ŝi turnis sin al sia edzo. “Ni ne povas pluvivi tiel – vi tenas la potencon nur de du monatoj, kaj kien ajn oni rigardas, troviĝas iu, kiu provas mortigi vin. Eble ŝi efektive freneziĝis, sed tio ne ŝanĝas tion, kion ŝi provis fari al vi.”

“Ĉu mi rajtas fari sugestion, mia sinjoro?” Narciso diris. “Ŝi estas via nevino, kaj kiel asertas la sinjorino Agripina, ŝia konduto klare montras, ke ŝi perdis sian racion. Eble la plej bona afero estus resendi ŝin al Pandaterio.”

Agripina ne sciis, ĉu senti sin trankviligita aŭ konsternita. Reen al Pandaterio! Sed almenaŭ oni permesos al ŝia fratino pluvivi.

“Kion pri Seneko?” Mesalina diris. “Eble ŝi perdis sian racion, sed estas neniu dubo, ke li perfekte regas la sian. Li devus esti ekzekutita.”

Estis silento. Finfine Klaŭdio diris: “Sendube vi pravas.”

Agripina diris nenion. Seneko estas senkulpa: li ne respondecas pri la frenezaj planoj, kiujn Livila faris lianome. Sed ŝi ne kuraĝis denove interveni. Ŝi estis ankoraŭ ŝokita pro la baldaŭa perdo de sia fratino – krome Klaŭdio ankoraŭ ne konfirmis la kondamnon de Livila. Narciso proponis ekzilon, sed ĉu tio kontentigos Mesalinan? Misa vorto en ĉi tiu momento povus sufiĉi por mortigi ŝin.

Mia edzo mortis dum mia ekzilo, aliflanke mia fratino Livila post sia reveno retrovis sian edzon, Markon Vinicion, kiu ankoraŭ vivis kaj bone fartis. Klaŭdio estis iom suspektema pri li, ĉar tuj post la murdo de Gajo estis sugesto, ke Vinicio povus fariĝi la nova imperiestro. Sendube kiel edzo de ano de la Julia familio, li estis konsiderata natura kandidato.

Livila, tamen, tute ne interesiĝis iĝi kunulino de imperiestro. Ŝi pasigis sian restadon en Pandaterio legante filozofion, kaj ŝia detala studado de La respubliko de Platono konvinkis ŝin, ke la ŝtato estu regata de filozofo. Por tiu posteno ŝi elektis Aneon Senekon.

Kiel Seneko mienis! – estis facile vidi lian embarasiĝon. Sklavoj eniris kaj eliris, portante al ni trinkaĵojn kaj manĝetaĵojn, dum Livila parolis tiel senkaŝe, tiel entuziasme, pri ĉiuj mirindaj aferoj, kiujn li farus se li estus imperiestro. Mi supozas, ke ili ja diskutis tion antaŭ mia alveno, sed tio por li estis fantazio, ekzerco de la speco “Kion mi farus se...”, kaj li same hontis aŭdi ŝin ripeti ĝin al mi, kiel hontus amanto se lia karulino babilus pri iliaj litoĉambraj ludoj antaŭ iliaj geamikoj.

Eĉ kiam Livila komencis aŭdeble cerbumi, kiuj senatanoj eble subtenus ilin, nek mi nek li supozis, ke ŝi efektive planas realigi tiun ideon. Seneko faris sian eblon stiri ŝin alidirekten. “Kia admirinda idealo: la reĝo filozofo. Sed Platono vivis en aliaj tempoj. Aŭgusto montris, ke granda reganto ne nepre devas esti filozofo – kaj verdire, mi ne certas, ĉu filozofo havus la necesajn kvalitojn por regi imperion. Kaj krome ni jam havas imperiestron. Via onklo estas klerulo, li mem verkis historiojn, kaj li donas ĉian indikon, ke li intencas regi juste.”

Livila aspektis pli bone ol dum nia reveno al Romo, kiam ŝiaj haroj elstaris en ĉiuj direktoj kaj ŝia robo pendis ĉe unu flanko. Almenaŭ intertempe ŝi rekomencis vesti sin laŭ pli konvena maniero. Sed jam malaperis tiu belforma, alloga junulino, kiun mi memoris, perdita al la fantomoj de Pandaterio. Ŝi ankoraŭ havis tiun molaĉan, malsanan aspekton – kaj ne nur tion. Ŝi perdis ĉian komprenon pri tio, kion oni rajtas elparoli laŭte, kaj kion oni prefere tenu interne de sia kapo. Eĉ antaŭe, ŝi neniam aparte emis silenti pri siaj pensoj, kaj nun ŝi estis tute senbrida. Seneko estis nur la viktimo de ŝia senlima entuziasmego.

Mi sciis, ke li ne kulpis pri la konduto de Livila, sed mi restis silenta eĉ kiam mi aŭdis, ke la senato kondamnis lin al morto. Mi timis pereigi la delikatan ŝancon savi Livilan – kaj cetere, povus esti danĝere malkaŝi, ke mi havis pli da scioj pri ŝiaj planoj ol mi konfesis.

Malpli ol du monatojn post nia reveno al Romo, mia fratino Livila estis akuzita pri adulto kun Seneko. Tiu akuzo estis falsa kaj senbaza – ĝi estis disvastigita de Mesalina, kiu estis senlime venĝema kontraŭ la restantaj membroj de la Julia familio. Malvolonte Klaŭdio konsentis, ke Livila estu resendita al Pandaterio.

Estis malvarma, griza mateno, kaj en la aero sentiĝis neniu promeso pri la venonta printempo. Ondetoj ĵetis malpuraĵojn kontraŭ la kajo. Livila aspektis preskaŭ kiel en la malnovaj tempoj, volvite en peza mantelo, kun siaj haroj orde frizitaj kaj ondumitaj kiel en la pasinteco. “Ne zorgu pri mi. Mi kunportas tri kestojn da volvaĵoj por legi. Kaj vi skribos al mi, ĉu ne?”

Memoru la pasintan fojon”, mi diris. “Mi vere pensis, ke tio daŭros mian tutan vivon, kaj finfine ni restis malpli ol du jarojn.”

Mi bezonos almenaŭ unu jaron por finlegi ĉiujn miajn librojn”, ŝi diris.

Mi ridetis, kvazaŭ ŝi ŝercis. Mia tuta strebo en tiu momento estis koncentrita je la provo kaŝi mian senesperon. Mi sukcesis plu rideti ĝis ŝi staris sur la ŝipo kaj mansvingis al mi de la apogrelo. Mi mansvingis responde dum la ŝipo forveturis, sed kiam ŝi estis tro malproksima por vidi, mi lasis la varmajn larmojn flui laŭ miaj vangoj. La antaŭa ekzilo daŭris malpli ol du jarojn, sed mi sciis, ke malverŝajne ŝi estos same bonŝanca la duan fojon.

Por Mesalina, tamen, ne sufiĉis tiu puno. Ne konsultinte Klaŭdion, ŝi ordonis ke Livila

Kiel mi povos rakonti tion? Kiel mi skribos ĝin?

estu enfermita en sia domo sen manĝaĵoj. Tiel okazis, ke ankoraŭ unu posteulo de Aŭgusto estis malsatigita ĝismorte.

Rilate al Seneko, la senato volis kondamni lin al morto, sed Klaŭdio mem pledis favore al indulgo, kaj tial la kondamno estis mildigita al ekzilo. Anstataŭ esti ekzekutita, li estis sendita al Korsiko; la ekzilo estis maljusta, sed almenaŭ lia vivo estis savita. Kiam mi finfine akiris la povon fari tion, mi aranĝis lian revokon. Mi nomumis lin instruisto de mia filo, dezirante ke la sekvonto de Klaŭdio ricevu kiel eble plej bonan prepariĝon por la elstara kariero, kiu atendas lin.

Por Livila mi faris tion. Ŝia revo, ke Seneko estu la reganto, estis tute nerealisma – tiu honoro estis rezervita por la posteuloj de Aŭgusto – sed mi plenumis la plej bonan alternativon, nomumante lin instruisto de la estonta imperiestro. Kaj lia danko estis anstataŭi min en la konfido de mia filo, puŝi min flanken, por ke regu viroj.

5

Survoje al Efezo

Printempe, 42 pK

“Oĉjo Krispo, venu vidi la ŝipojn!” Lucio kriis, tirante la tunikon de Krispo.

“Kio, ĉu pli da ŝipoj!” diris Krispo. “Kaj eĉ dum ni estas surmare! Eksterordinare!”

“Sed estas amasoj kaj amasegoj da ili.”

“Amasegoj da ŝipoj, ĉu? Nu, ŝajnas, ke mi nepre iru vidi tion. Pardonu min, mia kara”, Krispo diris al Agripina, ekstarante el sia seĝo. Ili sidis unu apud la alia sub baldakeno sur la poba ferdeko, de kie eblis ĝui perspektivon super la trembrilanta vasteco de la akvo antaŭ si, aŭ turni la kapon por kontroli la kvar elegantajn galerojn, kiuj sekvis en ilia sulko. Agripina ridetis, vidante kiel Krispo permesas al la knabeto tiri lin permane al la balustrado.

Dum la tuta vojaĝo Lucio ĝojkriis, ĉiufoje kiam alproksimiĝis ŝipo. Kaj tiuj okazoj fariĝis ĉiam pli oftaj; de kiam ili ekvelis de Samoso pli frue en tiu mateno, li konstante alvokis Krispon, ke tiu venu admiri novan ŝipon kiu ĵus aperis. Rigardante al la malproksima marbordo, Agripina efektive ricevis impreson pri nekutima kvanto da trafiko en la akvoj proksimaj al la tero. Sed tio apenaŭ interesis ŝin. Multe pli da plezuro donis al ŝi la paro Lucio kaj Krispo, kiuj fiksrigardis la maron de la ligna balustrado, kiu ĉirkaŭis la pobon. Krispo sidigis la knabon sur la relon kun la piedoj pendantaj ekstere, dum li mem staris kun siaj manoj firme plantitaj apud liaj du flankoj, por ke li restu sekura.

La alta, verva voĉo de la knabo facile superis la mildan plaŭdadon de la akvo kaj la batadon de la vento kontraŭ la velo. “Rigardu tiun grandegan ŝipon! Rigardu kiom da remiloj!” Kiel giganta skarabo, la ŝipo daŭrigis laŭ sia peza vojo. Duobla vico da remiloj hirtigis ĝian fortikan flankon, ĝia masto estis alta kiel arbo, kaj ĝia unuopa kvadrata velo ŝajnis sufiĉe granda por envolvi aron da bovoj.

“Ĝi estas grenŝipo”, Krispo diris. “Nu Luĉjo, tiel oni certigas, ke vi ne malsatu dum ni estos en Azio. Evidente oni aŭdis, ke vi alvenos, kaj mendis bonan provizon antaŭ via alveno.”

Agripina ameme rigardis sian edzon. Kiom li montriĝis bonega elekto! Krom la fakto, ke li reprezentas por ŝi eskapon el ŝia financa embaraso, li sincere interesiĝas pri Lucio. Ĉiuj liaj propraj infanoj jam mortis. Neniu el liaj idoj de la unua edziĝo travivis pli longe ol kelkajn jarojn, kaj la laste naskita kunportis ankaŭ sian patrinon. Lia dua edziĝo al Domicia estis egale senfrukta. Krispo neniel hezitis progresigi sian karieron per eksedzinigo de Domicia favore al Agripina, kaj Klaŭdio tuj lin taŭge kompensis per tio, ke li estu nomumita guberniestro de Azia Provinco.

La tero antaŭ ili komencis akiri formon. Krestoj deklivis de la montoj ĝis la maro kovritaj de densa tapiŝo de verdaj kaj violkoloraj vegetaĵoj. Kie la tero elstaris el la maro vidiĝis maldika blanka linio, kiu povus esti sablaj strandoj aŭ eble la ondoj ŝaŭmantaj ĉirkaŭ la rokoj. Per unu parto de sia menso, Agripina povis ĝui la belecon de la sceno, sed tro da momentoj dum ĉi tiu marvelado reportis ŝiajn malvolontajn pensojn al ŝia vojaĝo en ekzilon. Ŝi memoris, kiel ŝi rigardis la du insulojn alproksimiĝi: blankrandan Pontion, kaj Pandaterion similan al platkrusta kuko flosanta sur la akvo. Ŝi vidis ilin tra vualo de doloro, interne sangante pro la disigo de sia filo kaj la ŝoko de la ekzekuto de Lepido. Revivante tiujn pli fruajn emociojn, Agripina premis sian manon kontraŭ sian bruston, tiam leviĝis por stari apud sia edzo kaj Lucio ĉe la ŝiprelo. Multaj trajtoj de Krispo memorigis ŝin pri Domicio: vivi kun li estis komforta afero, kaj li estis same memfida en sia traktado kun la mondo. Dum ŝi estis kun li, ŝi sentis sin protektata.

Agripina estis konscia, ke iu ajn eksterulo rigardante ŝian nunan situacion devus trovi ĝin nekomparebla al tiu de ŝia vojaĝo al Pontio. Tiam ŝi estis iranta en ekzilon: ekzilon, kiu laŭ ŝia tiama supozo daŭros la tutan vivon. Nun ŝi vojaĝas en triumfaj cirkonstancoj, kun sia filo ĉe sia flanko, sia havaĵo restarigita, kiel edzino de la guberniestro de Azia Provinco, unu el la plej prosperaj kaj plej profitdonaj en la imperio. Kaj tamen, kvankam ŝi malkaŝis siajn emociojn al neniu, ŝia plezuro pri tiu inversigo estis miksita kun konfuza sento de malĝojo. De kiam ŝi eksciis pri la morto de Livila, ŝi portis interne doloran vundon, kiu ankoraŭ nun apenaŭ komencis resaniĝi. La plej eta hazarda memorigo sufiĉis per remalfermi la cikatron.

Jam pasis ses monatoj de kiam ŝi estis vokita al la palaco por privata renkontiĝo kun sia onklo. Agripina sciis, tuj kiam ŝi vidis lin, kion li estas dironta. Ĉiuj malnovaj tikoj de Klaŭdio estis reaperintaj. Lia kapo spasmis, li tordiĝis, li balbutis, same kiel li iam faris kiel malgracia junulo en la ĉeesto de sia eminenta vicavo Aŭgusto. Tiumomente, tio ne ŝajnis stranga al Agripina; liaj tordiĝoj kaj balbutado ŝajnis taŭga akompano al la terura novaĵo, kiun li sciigos al ŝi. Livila, laŭ lia klarigo, falis en deprimiĝon kaj ne plu akceptis manĝaĵojn. Post nur kelkaj tagoj ŝi glitis en komaton kaj mortis.

Agripina estis tro ĉagrenita por peti pliajn detalojn, sed pensante pri la interparolo poste, ŝi ekdemandis sin, ĉu eble ŝia onklo scias pli pri la lastaj tagoj de Livila ol li deziris rakonti al ŝi. Ŝi ne suspektis Klaŭdion mem – ŝi estis certa, ke li ne intence planus la mortigon de sia nevino. Sed ŝi estis malpli certa pri Mesalina, decidiĝinta nepre liberigi la kortegon de ĉiu ajn, kiu povus endanĝerigi la pozicion de ŝia edzo.

Agripina sentis sin pli trankvila, nun kiam eblis porti Lucion for de la febra etoso en Romo. Duono de la senato, laŭ ŝia impreso, estas implikita en komplotoj por forigi la imperiestron. La lasta novaĵo, kiun ŝi aŭdis tuj antaŭ ol forvojaĝi, estis akuzo kontraŭ la vicpatro de Mesalina mem – verŝajne intertempe li jam estis ekzekutita. Lucio estis ankoraŭ multe tro juna por esti suspektata, sed ne povos daŭri longe antaŭ ol iu rimarkos, ke lia rajto al la pinta posteno estas multe pli solida ol tiu de Klaŭdio. Agripina mem estis plene konscia pri tio, sed ŝi ne intencis ripeti la eraron de sia patrino, kiu atentigis pri tio ĉiun ajn, kiu pretis aŭskulti. La sekureco de ŝia filo dependis de tio, ke ŝi silentu pri lia rajto regi, ĝis li estos sufiĉe aĝa, por ke la afero estu realisma. Espereble oĉjo Klaŭdio vivos ankoraŭ dek kvin aŭ dudek jarojn, ĝis Lucio havos la ĝustan aĝon por esti konsiderata kiel lia sekvonto. Klaŭdio ja havas propran filon, kompreneble, sed dum la pasinta jaro konfirmiĝis la unua impreso de Agripina, ke li ne estas sana infano. Ŝajnis probable, ke tiu obstaklo malaperos nature.

Dum ili alproksimiĝis al la bordo, Agripina streĉis siajn okulojn por ekvidi la urbon, kie ili pasigos la venontan jaron. Ĝis nun nenio estis videbla krom verdaj deklivoj kaŝitaj sub densa arbustaro kaj fenditaj jen kaj jen de krutaj valoj. Subitaj flagretoj de akvo ekaperis inter pinoj kaj cedroj enradikiĝintaj je tiel strangaj anguloj, ke ŝajnis, kvazaŭ ili povus gliti malsupren laŭ la monteto ĝis la subaj strandoj.

Ilia ŝipo celis breĉon laŭ la marbordo, el kie fluis konstanta serio da diversspecaj akvoveturiloj, dum aliaj atendis sian vicon por eniri: remboatoj kaj fiŝboatoj, ŝipoj kun grandaj kvadrataj veloj, ŝipoj kun vicoj da remiloj, elegantaj militŝipoj kaj grandaj, pezaj varŝipoj. Ilia propra ŝipo, malpeza rapida galero sekvata de sia propra malgranda ŝiparo, flugis preter la ceterajn. Kiel la oficiala veturilo portanta la novan guberniestron de la provinco, ĝi havis antaŭrajton super ĉiuj aliaj.

“Mi scivolas, ĉu estas longa vojo ĝis la urbo”, Agripina diris.

“La haveno troviĝas pli interne”, Krispo diris. “Tion oni diris al mi. Kaj kiam ni alproksimiĝos, Lucio, tenu viajn okulojn malfermitaj kaj serĉu la Templon de Diana. Ĝi estas la plej granda templo en la imperio, eĉ pli granda ol tiuj en Romo, kun tiom da kolonoj ke vi supozos, ke vi rigardas arbaron anstataŭ templo. Ĝi estas unu el la Sep Mirindaĵoj de la Mondo.”

Lucio tordis sin por rigardi supren al la masto. “Oni mallevas la velon!” Krispo metis siajn brakojn ĉe liajn flankojn por teni lin sekure sur la ligna relo, kaj li kaj la knabeto rigardis senspire, dum la maristoj tiregis la ŝnurojn, kriante instrukciojn unuj al la aliaj, kaj malrapide malaltigis la grandan skuiĝantan tolkvadraton. La pentrita vizaĝo de Jupitero ĉifiĝis, liaj trajtoj faldiĝis en si mem, unu okulo ankoraŭ fiksrigardis supren, dum unu rando de la velo, tiam la alia, falis malsupren sur la ferdekon.

De sub iliaj piedoj aŭdiĝis la batado de la tamburo, kiu donis ritmon al la remantoj, dum ilia ŝipo turnis sin en la mallarĝan kanalon, kiu fluis inter aliaj montaj krestoj. Ĉi tiu akvovojo kondukis en kaŝitan golfon, kaj de tie, alproksimiĝante al la vigla haveno inter amaso da aliaj ŝipoj, ili finfine ricevis sian unuan impreson pri la urbo. Antaŭ ili kaj laŭ ambaŭ flankoj de la enfermita golfeto staris la grandiozaj muregoj de la urbo, breĉitaj ĉe sia meza punkto de monumenta pordego. La pintoj de arboj kaj tegmentoj elstaris super la muroj, dum malantaŭ ili serio da larĝaj terasoj etendiĝis unu super la alia laŭ la vasta ebenaĵo. Estis kolonaroj kaj temploj, placoj kaj ĝardenoj, sed tio kio tuj trafis la okulon de Agripina estis la riĉkolora trietaĝa scenokonstruaĵo de la fama Efeza teatro, kiu laŭdire rivalis ĉion troveblan en Romo. Ankoraŭ pli alte vidiĝis la arkoj de akvedukto transirantaj de dekstro maldekstren inter la pinto de du imponaj montetoj, kiujn kronis turoj kaj aliaj fortikaĵoj. La scenon enkadrigis longa montaro, kies malsupraj deklivoj estis kovritaj de vicoj da olivarboj marŝantaj suben ĝis ili malaperis malantaŭ la urbego.

“Rigardu, tio devas esti la templo”, Agripina diris al Lucio. “Vidu kiom da kolonoj!”

“Ĝi estas giganta!” Lucio kriis. “Ĝi estas kolosa! Ĝi estas sufiĉe granda por esti loĝejo de dio! Kaj rigardu kiom da homoj sub la tegmento! Ili batalas.” La amaso de ĉizitaj kaj pentritaj figuroj sur la frontono efektive ŝajnas lukti inter si, dum la sunlumo flagretis sur iliaj oritaj ornamaĵoj. “Kie estas la stadiono?” Lucio demandis. “Mi volas spekti Diomedon konkursi.”

“Sendube tio estos aranĝebla”, Krispo diris. “Nu, ŝajne ni baldaŭ enhaveniĝos. Venas la momento, kiam via panjo iru por enmeti siajn novajn orelringojn. Certe aperos la plej eminentaj civitanoj por akcepti nin sur la kajo.”

“Ĉu vi jam pretigis vian paroladon?” Agripina diris. Ŝi ne kuraĝis rekte peti lin, sed ŝi ĉiam esperis, ke iun tagon li invitos ŝin tralegi unu el liaj paroladoj antaŭ ol li prezentos ĝin publike. Sed ŝi sciis, ke tio estas malverŝajna. Krispo estis bone konata oratoro, sed laŭŝajne li tute ne penis super tiuj spritaj paroladoj kiuj gajnis por li famon en la tribunaloj. Sufiĉis por li kelkaj notetoj haste skribitaj sur tabuleto – li neniel sentis la bezonon antaŭprovi siajn paroladojn, kaj certe ne serĉi la opinion de juna virino kun nur duono de lia aĝo.

“Mi rezervos tion por la ĉi-vespera festeno. Neniu deziras stari sur venta kajo dum la nova guberniestro deklamas kun grandiozaj gestoj pri la gloro de Romo, komencante de Romulo kaj Remo, daŭrigante tra Sulao kaj Aŭgusto, la brilo de la imperio, mirindaj perspektivoj por la estonteco, kaj tiel plu, kaj tiel plu, dum ĉiuj esperas, ke li silentos antaŭ ol frostos al ili la pugoj. Mi preferas teni la aferon konciza, spici per unu-du ŝercoj, danki la popolon de Azia Provinco pro ilia neforgesebla akcepto, kaj tiam ni saltos en la portolitojn kaj jen ni ekiros al la palaco de la guberniestro.”

“Ĉu ni loĝos en palaco?” Lucio demandis. “Ĉu vi havos tronon, kiel praoĉjo Klaŭdio?”

“Verŝajne”, Krispo diris. “Kaj via panjo sidos apud mi en specialaj okazoj, brilante kiel reĝino en sia tuta juvelaro.”

“Ankaŭ vi devas aspekti reĝece”, Agripina diris al Lucio. “Iru nun al la malsupra ferdeko por serĉi Aleksandrian. Ŝi helpos vin surmeti vian novan togon.”

Nelonge post mia reveno al Romo mi komencis pripensi la perspektivojn por nova edziniĝo. Mi memoris la situacion de mia patrino vidviniĝinta post la morto de sia edzo Ĝermaniko. Pro ŝiaj kontaktoj kun iuj membroj de la senato, homoj tre pretaj helpi la restantajn membrojn de la familio Julia, oni akuzis ŝin pri malmorala konduto. Tiuj akuzoj estis senbazaj, sed iu ajn sugesteto pri nekonvena konduto servis kiel ilo uzota kontraŭ ŝi de Sejano kaj Tiberio. Mi nepre ne intencis doni similan pretekston al tiuj, kiuj povus deziri detrui la lastajn posteulojn de Aŭgusto. Tial necesis, ke mi kiel eble plej baldaŭ reedziniĝu.

Klaŭdio sugestis al mi

aŭ mi sugestis al Klaŭdio

ke taŭga edzo povus esti Gajo Salustio Pasieno Krispo, adoptita nepo de la fama historiisto Salustio, kiu mem estis eksterordinare klera homo, rimarkinda pro siaj rapida menso kaj sprita lango.

Mi ne dubas, ke Krispo estis kontenta, kiam Klaŭdio proponis al li nian kuniĝon. Mi estis inteligenta, sufiĉe plaĉaspekta – certe ne bela, sed al viro en siaj kvindekaj jaroj, iu ajn virino dudekkvin-jara nepre devas ŝajni alloga – kaj paŝo supren rilate al familiaj kontaktoj.

Li kaj lia unua edzino perdis ĉiujn siajn gefilojn en infanaĝo, do li estis tute kontenta adopti mian filon Nerono, tiam tri-jaraĝan, kaj trakti lin ĉiumaniere kiel patro.

Mi ne skribis, ke estis dua edzino antaŭ mi. Ĉu mi povos verki veran historion, ne menciante Domician? Lepida neniam pardonis min pro tio – ke mi forrabis de ŝia fratino la edzon.

En la jaro sekvanta nian geedziĝon, estis asignita al mia edzo Pasieno Krispo la postenon de guberniestro de Azio. En la pasinteco tiaj postenoj ofte estis konsiderataj de la deĵorantoj kiel ŝanco riĉigi sin koste de la lokuloj; multaj provincestroj postulis ekscesajn impostojn, prenante mem la plej bonan parton kiel personan kromaĵon.

Precize kiel la avo de Krispo. Se Salustio estus guberniestro sub Klaŭdio, oni estus kondamninta lin pro fipremado de la civitanoj. Mi memoras tiujn volumojn de liaj historioj, kiujn mi legis en la biblioteko en Pontio. Mi neniam imagis, ke iam mi estos edzino de lia nepo. Kompreneble Salustio ĉiam verkis pri la fora pasinteco – certe ne menciis siajn proprajn misakirojn en Afrika Provinco. Estas amuze pensi, ke la riĉaĵoj, kiujn mi heredis de Krispo, rezultis de agadoj, kiujn mi kaj Klaŭdio estus tuj kondamnintaj, se li estus farinta ilin en nia propra tempo.

Klaŭdio, tamen, tre klare esprimis sian intencon, ke provincaj administrantoj kondutu honeste kaj konscience. Li eĉ malpermesis al ili formale danki pro sia nomumo al difinita posteno, kun la klarigo, ke ili ricevis respondecon, ne premion.

Tio donis al ni la ŝancon translokiĝi al Efezo, mirinda urbego, kiun laŭ grandeco kaj graveco superis nur Romo. Krispo serioze atentis la admonon de Klaŭdio, ke kiel reprezentanto de Romo en Azio li havas la devon certigi, ke la provinco estu bone kaj juste regata. Li vojaĝis tra la tuta provinco por kontroli ke lokaj oficialuloj plenumas siajn devojn ĝuste, por financi konstrulaborojn, kaj por aŭskulti plendojn pri korupteco kaj subaĉetoj. Mi foje akompanis lin dum tiuj vojaĝoj, sed pli ofte mi preferis resti en Efezo por gvidi la edukadon de mia juna filo.

6

En Efezo

Somere, 42 pK

Aceronia Pola eksidis sur la divanon de Agripina, kaj klinis sin antaŭen super ŝiaj piedoj por rakonti al ŝi la novaĵojn el la urbo. “Mi akompanis Polinan al la virina banejo ĉi-matene. Vere necesas fari ion pri ĝi. Laŭdire tio estas la plej bona banejo en la urbo – almenaŭ por virinoj. La ŝtupoj de la varmega kuvo estas ĉiuj eluzitaj kaj glitaj, kaj la dekoraciaĵoj verŝajne estis la plej lasta modo kiam venis viziti Julio Cezaro.”

“Sed ĉu oni ne malfermis novan banejon antaŭ nur du jaroj? Oni invitis Krispon inspekti ĝin tuj post nia alveno.”

“Jes, sed tio estis por la viroj. Vi scias, kion la virinoj ricevis – la malnovan, kiu estis konstruita dudek jarojn pli frue. Kiam la viroj ne plu ĝin bezonis, tiam la virinoj rajtis uzi ĝin.”

Agripina ĉiam ĝuis inviti Polan en sian ĉambron por babili. Pola mankis al ŝi post ŝia reveno al Romo, kaj ŝi ofte pensis pri tiu knabineto, sia nevino, kiu kreskas en Pontio preskaŭ sen edukado kiel filino de butikestrino. Polina estis la sola infano de Nerono, laŭ ŝia supozo, kaj ŝi sentis devon al sia frato certigi, ke lia filino ricevu bonan komencon en la vivo. La unuaj monatoj de Agripina en Romo estis tro senordaj por ke ŝi pensu pri Pola kaj Polina, sed ekloĝinte kun Krispo, ŝi alvokis ilin ambaŭ. Pola estis ĝojplena pro la ŝanco veni al Romo, kaj post kelkaj duboj en la komenco pri sia funkcio inter la domanaro de Agripina, ŝi trovis sian rolon kiel neoficialan kunulinon kaj inan sekretarion.

Neantaŭviditan avantaĝon de tiu rilato Agripina malkovris en Efezo. Pola povis moviĝi senĝene tra la urbo laŭ maniero, kiu estus nepensebla por la edzino de la guberniestro. Dum Agripina estis portata tra la urbo en sia portolito, kun servistoj kiuj liberigas vojon tra la homamaso, Pola mezurigis sian piedon ĉe la ŝufaristo, aŭ senstreĉiĝis en la malmoderna banejo kun la pli bonstataj dommastrinoj. Agripina aŭdis de ŝi ĉiujn el iliaj zorgoj kaj plendoj. La urbaj akveduktoj estis la fiero de la provinco; el ili verŝiĝis abunda akvo al la fontanoj en ĉiu parto de la urbego – almenaŭ en la pli prosperaj kvartaloj. La fontanoj en la malpli riĉaj stratoj, laŭ Pola, estas malofte riparataj. El kelkaj la akvo fluas nur gutete, tiel ke la virinoj bezonas trioble pli da tempo ol devus necesi por plenigi siajn potojn, kaj ili pasigas duonon de ĉiu mateno atendante sian vicon.

Krome estis la nekovrita kloako, kiu fluis laŭmeze de la kotaj stratoj malantaŭ la bazaro. “Eĉ se mi ne estus vidinta ĝin, mi estus sciinta, ke ĝi troviĝas tie”, Pola diris. “Necesas nur sekvi sian nazon. Estis virino ĉe la banejo, kies fileto enfalis – li ankoraŭ havas teruran ekzemon sur ambaŭ kruroj. Tiom da senatanoj estas tute pretaj starigi pompan novan fontanon en la plej eleganta kvartalo de la urbo kun sia nomo skribita sur marmortabulo, aŭ se ne fontanon, koncertejon aŭ simile, sed neniu interesiĝas, kio okazas en la strataĉoj malantaŭ la bazaro.”

Kiam Pola foriris, Agripina kuŝis sur sia divano en pensema humoro. Komencis mallumiĝi; eniris sklavo por flamigi la lampojn, senbrue por ne ĝeni ŝin. Ŝi jam antaŭlonge rezignis pri la fantazio, ke sensperta virino en siaj dudekaj jaroj povas doni iun ajn utilan sugeston al viro multe pli aĝa, kiu jam tenis plurajn oficialajn postenojn, inkluzive tiun de konsulo. Kaj tamen la virina banejo: jen io, kion ŝia edzo verŝajne preteratentis, io interesa nur al virinoj, io kion ŝi tute taŭge povus mencii al li.

Ŝi devas imiti la modelon de Livia, laborante malantaŭ la kulisoj, pretigante la terenon – jen la ĝusta maniero por atingi rezultojn. Kiel la plej unuan aferon, ŝi devas certiĝi pri la faktoj. Kaj tiam... necesas alparoli Krispon je la ĝusta momento – ne kiel ŝia patrino, kiu trudis sin al Tiberio en la teatro por plendi pri la traktado, kiun ŝi ricevis liamane. Kompatinda panjo... se ŝi estus aginta iom pli takte, iom pli subtile, ŝi povus esti ankoraŭ viva. Agripina memoris sian propran fuŝan provon admoni Gajon pro la maniero, laŭ kiu li malŝparas monon. La nura penso ruĝigis ŝin. Ŝi skuis sian kapon kvazaŭ por forskui la memoron, kiel hundo forskuanta akvon de sia felo. Kiel ŝi permesis al si supozi, konsiderante sian mankon de scioj pri fiskaj aferoj, ke ŝi povos konsili sian fraton pri la financoj de la imperio? Kaj tio estis la malforto ankaŭ de Boteto: li ne komprenis pli pri monaj aferoj ol ŝi mem – pli ĝuste, li komprenis eĉ malpli.

Kiel edzino de la guberniestro, mi ofte ricevis vizitojn de civitanoj, kiuj volis ke mi propetu lin pri diversaj problemoj. La devoj de mia edzo tenis lin ekstreme okupata, kaj ne dezirante ĝeni lin pri bagateloj, mi kutime provis solvi tiajn aferetojn mem. Tiumaniere mi komencis akiri miajn unuajn lertojn pri la arto regi: lertojn, kiuj poste fariĝis al mi tre valoraj kiel la edzino de la imperiestro. Kiam mi kaj Krispo forlasis Efezon post nia du-jara restado, la civitanoj starigis honore al ni statuojn kaj marmortabulojn, kiuj montris, ke ili estis tre kontentaj pri lia regado, kaj ke ankaŭ mia kontribuo estas rekonata.

Ĝuste tiam mi komencis kompreni, kion signifas la tasko de reganto. Tio ne estas sidi sur trono en sia plena insignaro por ricevi la omaĝon de ambasadistoj, kaj eĉ malpli disĵeti frenezajn sumojn por mirigi la popolon per siaj gloro kaj malavareco. Ĝi konsistas el malgrandiozaj aferoj: kovri la kloakon, konstrui novan publikan necesejon, ripari la fontanojn, kontroli la kontojn... La situacio havis ankaŭ siajn plezurojn: ne superregadon de aliaj, sed malkovradon kun kiu eblas kunlabori. Surprizas min memori kiom da novaj amikoj mi trovis, dum ni ĝuis kunan diskutadon pri niaj komunaj projektoj. Estis tiu juna arĥitekto, kiel li nomiĝis? – tio estis lia unua granda komisio, kaj kvankam ĝi estis nur rebeligado de la virina banejo, li dediĉis sin al tio tre serioze kaj deziris plenumi ĝin bone.

Nu, kiel li nomiĝis – ĉu Melito? Melanio? aŭ io tia. Kompreneble la homoj estas tiel suspektemaj – la edzino de la guberniestro pasigas tempon fermita en ĉambro kun plaĉaspekta juna arĥitekto, kaj tuj la homoj komencas klaĉi. Estas vere, ke mi ĝuis niajn sesiojn kune, sed se iu subaŭskultus, tiu aŭdus, ke ni parolas pri la moderna akvohejta sistemo, kiun li planas instali.

Livia neniam havis tiun problemon. Neniu eĉ pensis sugesti, ke ŝia konduto ne estas perfekte konvena. Eble ŝi evitis paroli kun belaj junaj arĥitektoj – kaj tamen tio certe limigus la aferojn, kiujn ŝi estus povinta fari.

Mi trovis, ke tio estas mia talento – paroli kun la homoj, labori kune, malkovri kiuj estas fidindaj, kaj kiuj faras promesojn, kiujn ili neniel intencas plenumi. Kaj krome estis tiuj, kiuj volis superece konsili al mi – ĉar mi estis juna kaj ĉar mi estis virino. Se mi estus naskiĝinta viro, mi estus farinta precize tion, kion mi faris en Efezo. Je dudek ok jaroj, kiel mi proksimume aĝis tiam, mi estus asistanto de la urba prefekto, lernanta kiel plenumi administrajn laborojn, kaj progresanta en mia kariero. Kiel edzino de la guberniestro mi ricevis la ŝancon fari tion. Kara Krispo, li estis bona homo. Li vidis, kion mi faras, kaj li helpis min. Li permesis al mi instrui min mem, atentigis min pri aferoj, kiujn mi bezonos scii, konsilis min same kiel li konsilus iun ajn pli junan kolegon.

La plezuro de tasko bone plenumita. Tion Boteto neniam komprenis – kompreneble li ne ricevis la ĝustan edukadon, li estis kaptita en Kapreo kun Tiberio ĝuste en la aĝo kiam li estus devinta progresi tra la kutima sinsekvo de publikaj oficoj. Kaj tio estas la problemo ankaŭ de Lucio – li estis multe tro juna, kiam li transprenis de Klaŭdio. Se nur Klaŭdio estus pluvivinta ankoraŭ dek jarojn... Nu, ne havas sencon priplori situacion neŝanĝeblan.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.